Tarzan de la Simioj

de

Edgar Rice BURROUGHS

Elangligis Donald J. HARLOW

Ĉapitro 1 Sur la maronde

Ĉi tiun historion mi aŭdis de iu, kiu rajtis rakonti ĝin nek al mi nek al iu ajn alia. Por la komenco mi kulpigu la delogan influon de bonjara vino je la rakontanto — por la cetero de tiu stranga historio, mian propran skeptikan nekredemon dum la postaj tagoj.

Kiam mia gaja gastiganto rimarkis, ke li tiom jam rakontis al mi, kaj ke mi restas dubema, lia stulta orgojlo transprenis la taskon komencitan de la bonjara vino, kaj tiam li elterigis skribajn pruvaĵojn en la formo de mucida manuskripto kaj sekaj oficialaj registraĵoj de la Brita Kolonia Instanco por subteni multajn el la gravaj partoj de lia rimarkinda historio.

Mi ne insistas pri la vereco de la historio, ĉar mi ne observis la okazaĵojn, kiujn ĝi portretas, sed la sincerecon de mia propra kredo, ke ĝi eble estas vera, sufiĉe atestu la fakto, ke raportante ĝin al vi mi fiksas fiktivajn nomojn al la ĉefrolantoj.

La flavaj kaj ŝimaj paĝoj el la taglibro de homo jam delonge mortinta, kaj la registraĵoj de la Kolonia Instanco, perfekte akordas kun la rakonto de mia gaja gastiganto, kaj tial mi transdonas al vi la historion ĝuste kiel mi pene kunpecigis ĝin el tiuj pluraj diversaj fontoj.

Se vi ne trovos ĝin kredebla, vi almenaŭ kunsentos kun mi, agnoskante, ke ĝi estas unika, rimarkinda, kaj interesa.

El la registraĵoj de la Kolonia Instanco kaj de la taglibro de la mortinto, ni informiĝas, ke iu juna angla nobelo — ni nomu lin Johano Clayton, Lordo Greystoke — ricevis komision fari aparte delikatan enketon pri la situacio en iu brita Okcidentafrika kolonio, el kies naivaj indiĝenoj alia eŭropa potenco laŭscie varbis soldatojn por sia indiĝena armeo, kiun ĝi utiligis sole por trudi la rikoltadon de kaŭĉuko kaj eburo de la sovaĝaj triboj apud la riveroj Kongo kaj Aruvimi. La indiĝenoj de la brita kolonio plendis, ke oni forlogis multajn el iliaj junuloj per belaj kaj instigaj promesoj, sed ke malmultaj, eble neniuj, iam ajn poste revenis al siaj familioj.

La angloj en Afriko parolis eĉ pli emfaze, dirante, ke tiujn malfeliĉajn nigrulojn oni tenas kvazaŭ sklavojn, ĉar post la fino de la varboperiodoj, iliaj blankaj oficiroj profitis de ilia nescio kaj informis ilin, ke ili devos deĵori ankoraŭ kelkajn jarojn.

Kaj tial la Kolonia Instanco komisiis Johanon Clayton al nova posteno en Brita Okcidentafriko; sed liaj konfidencaj instrukcioj centris je ĝisfunda enketo pri la nejusta traktado de nigraj britaj regatoj fare de la oficiroj de amika eŭropa potenco. Tamen, la kialo de lia komisio preskaŭ tute ne gravas en tiu historio, ĉar li neniam faris la enketon; efektive, li neniam atingis sian celon.

Clayton estis tia anglo, kian oni plej ofte ligas kun la plej noblaj monumentoj de historia sukceso sur mil venkaj batalkampoj — fortika, vireca homo — mense, morale, korpe.

Lia alteco estis pli ol meza; liaj okuloj estis grizaj, liaj trajtoj — rektaj kaj fortaj; lia pozmaniero — tiu de perfekta, fortika saneco, influita de liaj jaroj da armea edukado.

Politika ambicio instigis lin peti transiron de la armeo al la Kolonia Instanco, kaj tial ni trovas lin, ankoraŭ junan, konfidita de delikata kaj grava komisio serve al la Reĝino.

Ricevinte tiun komision, li sentis kaj feliĉon kaj timon. Tiu prefero ŝajnis al li kvazaŭ bone meritita rekompenco por pena kaj inteligenta servado, kaj ŝtupo al pli gravaj kaj respondecaj postenoj; sed, aliflanke, li edziniĝis al la Honorinda Alicia Rutherford antaŭ nur tri monatoj, kaj la timo rezultis de la penso, ke li devos konduki tiun junan belulinon en la danĝerojn kaj izolecon de tropika Afriko.

Pro ŝi, li estis preta rifuzi la komision, sed ŝi rifuzis permesi tion. Ŝi anstataŭe insistis, ke li akceptu, kaj cetere, ke ŝi vojaĝu kun li.

Diversajn opiniojn pri la temo certe esprimis patrinoj kaj fratoj kaj fratinoj, kaj onklinoj kaj gekuzoj; sed pri iliaj konsiloj, la historio silentas.

Ni scias nur, ke je iu suna maja mateno de jaro 1888, Johano, Lordo Greystoke, kaj Damo Alicia forvelis de Dovro survoje al Afriko.

Post monato ili alvenis ĉe Freetown, kie ili dungis malgrandan velŝipeton, la Fuwalda, kiu portos ilin al la fina celo.

Kaj tiam Johano, Lordo Greystoke, kaj Damo Alicia, lia edzino, malaperis el la okuloj kaj la scio de la homaro.

Du monatojn post kiam ili levis la ankron kaj forveturis el la haveno Freetown, duondeko da britaj militŝipoj estis traserĉantaj la sudan Atlantikon por ia ajn spuro de ili aŭ de ilia ŝipeto, kaj oni preskaŭ tuj eltrovis la restaĵojn sur la bordoj de Sankta Helena, kiuj konvinkis la tutan mondon, ke la Fuwalda sinkis kun ĉiuj vojaĝantoj; tial la serĉado ĉesis preskaŭ antaŭ ol ĝi eĉ komenciĝis; tamen esperoj restis en sopirantaj koroj dum multaj jaroj.

La Fuwalda, barketo proksimume cent-tonela, estis tia ŝipo, kian oni ofte vidas en la marborda komerco de la suda Atlantiko; iliaj ŝipanaroj konsistas el la skorio de la maro — nependigitaj murdintoj kaj gorĝotranĉintoj de ĉiu raso kaj ĉiu nacio.

La Fuwalda tute ne estis escepto de tiu regulo. Ĝiaj oficiroj estis dikaj tiranoj, malamantoj kaj malamatoj de la ŝipanoj. La ŝipestro, kvankam kompetenta maristo, tamen brutece traktis siajn subulojn. Li konis, aŭ almenaŭ li uzis, sole du argumentojn negocante kun ili — biton kaj pafilon — kaj supozeble tiu miksita homgalimatio estrata de li komprenus nenion alian.

Tiel okazis, ke post la dua tago for de Freetown, Johano Clayton kaj lia juna edzino vidis sur la ferdeko de la Fuwalda scenojn tiajn, kiajn ili supozis neniam okazantaj ekster la kovriloj de marromanoj.

Matene de la dua tago forĝiĝis la unua ero en tiu ĉeno de cirkonstancoj rezultonta je la vivo de persono ankoraŭ ne naskita, vivo neniam paralelita en la homa historio.

Du maristoj lavadis la ferdekon de la Fuwalda, la mato deĵoris, la ŝipestro haltis por interparoli kun Johano Clayton kaj Damo Alicia.

La maristoj retrolaboris al la grupeto, kies anoj siavice frontis for de la maristoj. Pli kaj pli proksimen ili venis, ĝis unu el ili staris rekte malantaŭ la ŝipestro. Post momento li estus preterironta kaj ĉi tiu stranga historio neniam estus registrita.

Sed ĝuste en tiu momento la oficiro turnis sin por forlasi Lordon kaj Damon Greystoke, kaj tion farante, li falpuŝiĝis kontraŭ la maristo kaj sterniĝis sur la ferdekon, renversante la akvositelon kaj trempante sin en la malpurega enhavo.

Dum momento la sceno estis ridinda — sed nur dum momento. Elsputante terurajn sakrojn, kun vizaĝo skarlata pro hontego kaj kolero, la ŝipestro restariĝis kaj per batego faligis la mariston sur la ferdekon.

Tiu estis malgranda kaj ne juna, pro kio akcentiĝis la brutecon de la ago. La alia maristo estis tamen nek malgranda nek maljuna — grandega ursohomo kun feroca nigra liphararo kaj taŭrokolo inter vastaj ŝultroj.

Vidante la falon de sia amiko, li ekkaŭris, kaj, graŭlante, saltis sur la ŝipestron, faligante tiun sur la genuojn per unusola batego.

La vizaĝo de la oficiro tuj paliĝis, ĉar temis pri ribelo; kaj ribelon li jam antaŭe renkontis kaj subpremis dum sia bruta kariero. Ne restariĝinte, li eltiris revolveron el la poŝo kaj ne celante li pafis kontraŭ la muskolmontego, kiu turis super li; sed, kiom ajn rapida li estis, Johano Clayton estis preskaŭ same rapida, pro kio la kuglo intencita por la koro de la maristo anstataŭe ekloĝis en lia kruro, ĉar Lordo Greystoke faligbatis la brakon de la ŝipestro tuj kiam li vidis la ekbrilon de la armilo sub la suno.

Clayton kaj la ŝipestro interŝanĝis vortojn; la unua klarigis, ke lin naŭzas la bruteco kontraŭ la ŝipanaro, kaj li rifuzis permesi ion tian dum li kaj Damo Greystoke restis pasaĝeroj.

La ŝipestro estis preta eligi koleran respondon, sed, pripensante tion, forturnis sin kaj, nigrahumora, forpaŝis poben.

Li ne volis malamikigi anglan oficialulon, ĉar la forta brako de la Reĝino tenis punarmilon, kiun li agnoskis kaj timis — la mondskalan mararmeon de Anglio.

La du maristoj levis sin; la malpli juna helpis al sia vundita kamarado leviĝi. La grandulo, konata inter siaj amikoj kiel Nigra Miĥaelo, zorge provis sian kruron, kaj, sciiĝinte, ke ĝi toleros lian pezon, turnis sin al Clayton kun bruska danko.

Kvankam la tono de la ulo estis malafabla, liaj vortoj estis evidente bonintencaj. Tuj fininte sian paroladeton, li forturnis sin kaj forlamis al la teŭgo.

Dum kelkaj tagoj ili ne revidis lin, kaj la ŝipestro proponis al ili nenion krom malafablaj gruntoj, kiam li devis paroli kun ili.

Ili manĝis en lia ĉambreto, same kiel antaŭ la bedaŭrinda okazaĵo; sed la ŝipestro zorge certigis, ke liaj devoj neniam permesas al li samtempe manĝi.

La ceteraj oficiroj estis nekleraj, analfabetaj uloj, similaj al la fia ŝipanaro, super kiu ili tiranis, kaj tre kontentis eviti socian interagadon kun la edukita angla nobelo kaj ties edzino; tial la gesinjoroj Clayton restis tute solaj.

Kaj tio tute akordis kun iliaj deziroj, sed ĝi ankaŭ iom izolis ilin de la vivo de la ŝipeto, pro kio ili ne povis sekvi la ĉiutagajn okazaĵojn, kiuj baldaŭ kulminos en sanga tragedio.

En la tuta etoso de la ŝipo senteblis tiu nedifinebla io, kiu aŭguras katastrofon. Ekstere, kiel supozis la gesinjoroj Clayton, ĉio daŭris kiel antaŭe sur la ŝipeto; sed ambaŭ sentis, ke ia subfluo kondukas ilin al iu nekonata danĝero, kvankam pri tio ili ne parolis inter si.

La duan tagon post la vundo de Nigra Miĥaelo, Clayton venis sur la ferdekon ĝustatempe por vidi la malrigidan korpon de unu ŝipano portata malsupren de kvar kamaradoj, dum la mato, tenante bitegon en la mano, grimacis kolere kontraŭ la grupeto de malkontentaj maristoj.

Clayton ne faris demandojn — tio ne necesis — kaj la postan tagon, kiam la imponaj trajtoj de brita batalŝipo kreskis el fora horizonto, li duone decidis postuli, ke oni transportu lin kaj Damon Alicia al ĝi, ĉar daŭre kreskadis liaj timoj, ke nenio krom malbono povos rezulti el restado sur la minacanta Fuwalda.

Antaŭtagmeze ili atingis paroldistancon de la brita ŝipo, sed kiam Clayton preskaŭ decidis peti, ke la ŝipestro transirigu ilin al ĝi, subite ekevidentis la ridindeco de tia peto. Kiel li povus klarigi al komandanto de ŝipo de Ŝia Moŝto, ke li deziras reiri al la direkto, de kiu li ĵus venis!

Ĉu li informu ilin, ke du malobeemajn maristojn malĝentile traktis iliaj superuloj? Ili nur kaŝridus malantaŭ la manikoj kaj kulpigus lian deziron forlasi la ŝipon al unusola afero — malkuraĝo.

Johano Clayton, Lordo Greystoke, ne petis transirigon al la brita militŝipo. Malfruposttagmeze li vidis ĝian supron malaperi sub la fora horizonto, sed nur post kiam li eksciis tion, kiu konfirmis liajn plej profundajn timojn, kaj igis lin damni la falsan fierecon, kiu malhelpis al li serĉi sekurecon por sia juna edzino antaŭ nuraj horoj, kiam tiu sekureco estis atingebla — sekureco nun por ĉiam malaperinta.

La meza posttagmezo venigis la malgrandan, nejunan mariston, tiun faligitan de la ŝipestro antaŭ kelkaj tagoj, al tiu loko, kie Clayton kaj lia edzino staris ĉe la ŝipa flanko por rigardi la malkreskantajn trajtojn de la granda batalŝipo. La maljunulo poluradis latunaĵojn, kaj, proksimiĝante al Clayton, li sufloris:

"H'infero pagiĝos, sinjor', sur ĉi boato, ja kredu min, sinjor'. H'infero pagiĝos."

"Mi ne komprenas, sinjoro," diris Clayton.

"Nu, ĉu vi ne vidis, kio h'okazas? Ĉu vi ne h'aŭdis tiun diablidon-ŝipestron kaj liajn matojn senlumigi la duonon h'el la ŝipanaro?

"Du kapojn frakasitajn 'ieraŭ kaj tri 'odiaŭ. Nigra Miĥaelo tute resaniĝis, kaj ne tiu ŝipulo toleros tian, ne li, ja kredu min, sinjor'."

"Estimata sinjoro, ĉu vi volas diri, ke la ŝipanoj pripensas ribelon?" demandis Clayton.

"Ribelon!" elkraĉis la maljunulo. "Ribelon! H'ili h'intencas murdon, sinjor', ja kredu min pri tio, sinjor'."

"Kiam?"

"Tio h'okazos, sinjor'; tio h'okazos, sed mi ne diros kiam, kaj mi jam tro damninde multan diris, sed vi kondutis bone h'antaŭ tagoj, kaj mi h'opiniis justa, h'averti vin. Sed fiksu la langon h'en la buŝo, kaj kiam vi h'aŭdas pafadon, subeniru kaj restu tie.

"Jen ĉio, nur fiksu la langon h'en la buŝo, h'alie h'oni kuracos vin per plumba pilolo, ja kredu min, sinjor'," kaj la maljunulo daŭrigis sian poluradon, kiu forkondukis lin de la loko, kie staris gesinjoroj Clayton.

"Diable gajan aŭguron, Alicia," diris Clayton.

"Vi devos tuj averti la ŝipestron, Johano. Eble la problemo restas evitebla," ŝi diris.

"Mi supozas, ke mi devos, tamen pro tute singardaj kialoj min tentas la emo 'fiksi la langon h'en la buŝo. Kion ajn ili nun faros, ili almenaŭ lasos nin vivaj pro mia protekto de tiu ulo Nigra Miĥaelo, sed se ili informiĝos, ke mi perfidis ilin, ili tute ne kompatos nin, Alicia."

"Vi havas unusolan devon, Johano, kaj tiu restas flanke de la rajtigitaj aŭtoritatuloj. Se vi ne avertos la ŝipestron, vi kulpos pri la sekvo tute same kvazaŭ vi mem helpis projekti kaj plenumi la aferon per viaj propraj menso kaj manoj."

"Kara, vi ne komprenas," respondis Clayton. "Pri vi mi pensas — jen mia unusola devo. La ŝipestro mem instigis la aferon, kial mi do risku plonĝigi mian edzinon en nepripensendajn hororaĵojn per atendeble senrezulta provo savi lin de lia propra bruta stulteco? Vi tute ne povas koncepti, kara, kio sekvus, se tiu gorĝoŝirema luparo ekkaptus la Fuwaldan."

"Devo tamen estas devo, Johano, kaj tion ŝanĝos tute neniom da sofismoj. Mi estus maltaŭga edzino por angla Lordo se pro mi li evitus evidentan devon. Mi komprenas la eventualan danĝeron, sed kun vi mi povos fronti ĝin."

"Laŭ via volo, do, Alicia," li ridetante respondis. "Eble ni misatendas problemojn. Kvankam ne plaĉas al mi la ŝajno de aferoj sur ĉi tiu ŝipo, ili tamen eble ne estas tiel minacaj, ĉar povas esti, ke tiu 'Antikva Maristo' nur elparolis la dezirojn de sia malbona koro kaj ne diskutis verajn faktojn.

"Surmaraj ribeloj eble oftis antaŭ jarcento, sed en ĉi tiu bona jaro 1888 ili preskaŭ neniam okazas.

"Sed jen la ŝipestro ĝuste nun eniras sian ĉambreton. Se mi devos averti lin, mi tuj faru tiun aĉan taskon, ĉar tute ne plaĉas al mi konversacii kun tiu brutulo."

Tion dirinte, li senzorge promenis al la irejo, tra kiu ĵus pasis la ŝipestro, kaj post momento li frapis je ties pordo.

"Envenu," base graŭlis tiu malafabla oficiro.

Kaj, kiam Clayton eniris, kaj malantaŭ si fermis la pordon:

"Nu?"

"Mi venis por raporti la enhavon de konversacio, kiun mi hodiaŭ aŭdis, ĉar mi opinias, ke, kvankam ĝi eble estas sensignifa, prefere vi estu antaŭpreta. Mallonge: la ŝipanoj intencas ribelon kaj murdon."

"Mensogaĉo!" muĝis la ŝipestro. "Kaj se vi ankoraŭfoje intervenis en la disciplinon de mia ŝipo, aŭ diletis en aferoj, kiuj tute ne koncernas vin, vi ricevu la sekvojn kaj damniĝu. Tute ne gravas al mi, ke vi estas angla Lordo. Mi estas ŝipestro de ĉi ŝipo, kaj ekde nun vi detenu vian diletantan nazon de miaj aferoj."

La ŝipestro tiom koleregigis sin, ke li vizaĝo purpuriĝis, kaj li plenvoĉe ŝrikis la finajn vortojn, emfazante siajn rimarkigojn per bategado sur la tablo per unu granda pugno dum la alian li skuis antaŭ la vizaĝo de Clayton.

Greystoke neniam lasis eĉ unu haron taŭzi, sed rekte okulis la ekscititon.

"Ŝipestro Billings," li fine lantis, "se vi bonvolos pardoni mian honestemon, mi rimarkigu, ke vi ja estas azeno."

Post kio li forturnis sin kaj foriris de la ŝipestro kun la sama indiferenta facilanimeco, kiu estis ĉe li kutima, kaj kiu pli certe kolerigos homon kiel Billings ol tuta elverŝo da sakroj.

Do, kvankam provo de Clayton senkolerigi la ŝipestron eble estus iginta tiun bedaŭri sian tro senpripensan paroladon, tamen lia humoro nun nerevokeble fiksiĝis tiel, kiel Clayton lasis ĝin, kaj malaperis la fina eblaĵo, ke ili kunlaboru por komuna bono.

"Nu, Alicia," diris Clayton, reveninte al sia edzino, "mi ja povis ŝpari mian spiron. Tiu ulo montriĝis tute maldanka. Li preskaŭ atakis min kiel rabia hundo.

"Li kun sia damninda ŝipaĉo sinku, ne gravas al mi; kaj ĝis ni sukcese eskapos de ĝi, mi elspezos mian energion prizorgante nian bonfarton. Kaj mi opinias, ke mia unua paŝo tiudirekten estu, iri al nia ĉambreto kaj kontroli miajn revolverojn. Mi nun bedaŭras, ke ni pakis la pli grandajn armilojn kaj kuglojn kun la kargaĵoj."

Ili trovis sian loĝejon tute malordigita. Vestaĵoj el malfermitaj kestoj kaj valizoj estis disŝutitaj tra la apartamenteto, kaj eĉ la litoj estis disŝiritaj.

"Evidente iu pli interesiĝis pri niaj havaĵoj ol ni mem," diris Clayton. "Ni ĉirkaŭrigardu, Alicia, kaj informiĝu pri tio, kio malaperis."

Plena kontrolo rivelis tion, ke nenio malaperis krom la du revolveroj kaj la malmultaj municioj, kiujn li havis por ili.

"Ĝuste tiujn mi volus havi," diris Clayton, "kaj plej minacas la fakto, ke ĝuste tiujn ili deziris por si mem."

"Kion ni do faru, Johano?" demandis la edzino. "Eble vi pravis, ke nia plej bona ŝanco estos, resti neŭtralaj.

"Se la oficiroj sukcesos malebligi ribelon, okazos nenio timinda, sed se la ribelantoj venkos, nia unusola malgranda espero kuŝos en tio, ke ni faris nenion por malhelpi aŭ kolerigi ilin."

"Tute prave, Alicia. Ni neŭtralu."

Kiam ili komencis ordigi la ĉambreton, Clayton kaj la edzino samtempe rimarkis flankon de papero, kiu etendiĝis elsub la pordo de la loĝejo. Kiam Clayton ekkaŭris por preni ĝin, lin surprizis la rimarko, ke ĝi moviĝas en la ĉambron, kaj tiam li konsciiĝis, ke ĝin ŝovas internen iu ekstere.

Rapide kaj silente li paŝis al la pordo, sed, kiam li etendis la manon al la anso por malfermi ĝin, la mano de la edzino falis sur la pojnon.

"Ne, Johano," ŝi flustris. "Ili ne volas vidiĝi, do estus por ni danĝere vidi ilin. Ne forgesu, ke ni restas neŭtralaj."

Clayton ridetis kaj detenis la manon. Ili tiam staris kaj rigardis la blankan papereton ĝis ĝi fine restis senmova sur la planko ĝuste interne de la pordo.

Tiam Clayton ekklinis sin kaj levis ĝin. Ĝi estas malpura blanka papero malglate faldita al ĉifona kvadrato. Malferminte ĝin, ili trovis krudan mesaĝon preskaŭ nelegeble skribitan, evidente nekutima tasko por la verkinto.

Traduko montris ĝin averto al gesinjoroj Clayton, ke ili ne raportu la malaperon de la revolveroj kaj ne ripetu la informon de la maljuna maristo — ke ili detenu sin, aŭ mortu.

"Mi supozas, ke ni bonkondutos," Clayton diris, kontraŭvole ridetante. "Ni povos nur sidi kaj atendi."

Ĉapitro 2 La sovaĝa hejmo

Kaj ili ne estis devigataj longe atendi, ĉar la postan matenon, kiam Clayton elvenis sur la ferdekon por sia kutima antaŭmatenmanĝa promeno, ekaŭdiĝis pafo, kaj alia, kaj alia.

Liajn plej terurajn timojn konfirmis la sceno, kiu vidiĝis. La etan nodon da oficiroj frontis la tuta miksa ŝipanaro de la Fuwalda, kaj pinte staris Nigra Miĥaelo.

Je la unua pafaro de la oficiroj, la ŝipanoj kuris al ŝirmejoj, kaj de kaŝpunktoj malantaŭ mastoj, kajuto kaj ĉambretoj ili respondis al la pafado de la kvinopo reprezentanta la malamatan aŭtoritaton de la ŝipo.

Du el ili jam falis antaŭ la revolvero de la ŝipestro. Ili kuŝis kie ili falis inter la batalantoj. Sed tiam la mato sterne plonĝis antaŭen, kaj je komandokrio de Nigra Miĥaelo la ribelantoj atakis la ceteran kvaron. La ŝipanoj sukcesis havigi al si nur ses pafarmilojn, do la plimultaj portis boathokojn, hakilojn, tomahakojn kaj prizilojn.

La ŝipestro jam malŝargis sian revolveron kaj estis reŝarganta ĝin kiam okazis la ekatako. La pafilo de la submato ŝtopiĝis, do nur du armiloj kontraŭis la ribelantojn, kiam tiuj pelmelis al la oficiroj, kiuj komencis cedi antaŭ la furioza alkurego de la subuloj.

Ambaŭ grupoj terure sakris kaj blasfemis; tio, kun la knaloj de la armiloj kaj la krioj kaj ĝemoj de la vunditoj, ŝajnigis la ferdekon de la Fuwalda frenezulejo.

Antaŭ ol la oficiroj sukcesis retroiri dekon da paŝoj, la ŝipanoj atingis ilin. Hakilo en la manoj de dika nigrulo fendis la ŝipestron de frunto ĝis mentono, kaj post momento la ceteraj estis jam falintaj: mortintaj aŭ vunditaj pro dekoj da bategoj kaj kugloj.

Rapida kaj sanga estis la laboro de la ribelantoj de la Fuwalda, kaj tra la tuto Johano Clayton staris, senzorge apogante sin ĉe traireja muro, penseme pufante je sia pipo kvazaŭ li spektus indiferentan kriketludon.

Kiam la fina oficiro falis, li decidis, ke jam temp está, ke li revenu al sia edzino, ke kelkaj ŝipanoj ne trovu ŝin sola.

Kvankam ekstere trankvila kaj neinteresita, interne Clayton estis maltrankvila kaj ekscitita, ĉar li timis pri la sekureco de sia edzino pro tiuj nekleraj duonbrutuloj, en kies manojn la sorto tiel senkompate ĵetis ilin.

Kiam li turnis sin por malsupreniri laŭ la ŝtupetaro, lin surprizis vidi la edzinon, starantan sur la ŝtupoj preskaŭ ĉe lia flanko.

"Kiom longe vi staras tie, Alicia?"

"Jam de la komenco," ŝi respondis. "Kiel terure, Johano, Ho, kiel terure! Kion ni rajtas esperi de tiaj homoj?"

"Matenmanĝon, mi esperas," li respondis, per kuraĝa rideto provante forigi ŝiajn timojn.

"Almenaŭ, mi petos tion," li aldonis. "Venu kun mi, Alicia. Ni devos ne permesi al ili supozi, ke ni atendas ion ajn krom ĝentila konduto."

La ŝipanoj jam ĉirkaŭis la mortintajn kaj vunditajn oficirojn, kaj sen ŝato kaj kompato komencis ĵeti kaj vivantojn kaj mortintojn el la ŝipo. Ili senigis sin je siaj mortintaj kaj mortantaj kamaradoj kun egala korfrideco.

Unu ŝipano tuj rimarkis la alvenon de gesinjoroj Clayton, kaj kriante: "Jen, ankoraŭ du por la fiŝoj," atakis ilin kun levita hakilo.

Sed eĉ pli rapida estis Nigra Miĥaelo, kaj la ulo falis kun kuglo en la dorso antaŭ ol li faris duondekon da paŝoj.

Laŭte muĝante, Nigra Miĥaelo vekis la atenton de la ceteraj, kaj, indikante Lordon kaj Damon Greystoke, elkriis:

"Jen miaj geamikoj, kaj oni lasu ilin. Ĉu vi komprenas?

"Nun mi estas estro de ĉi tiu ŝipo, kaj oni obeos min," li aldonis, turnante sin al Clayton. "Nur restu aparte, kaj neniu ĝenos vin," kaj li minace rigardis siajn kamaradojn.

Tiel bone gesinjoroj Clayton obeis la instrukciojn de Nigra Miĥaelo, ke ili malmulte vidis la ŝipanojn, kaj sciis nenion pri la planoj de tiuj.

Ili foje aŭdis mallaŭtajn eĥojn de bataloj kaj kverelado inter la ribelintoj, kaj du fojojn la ferocaj krakoj de pafarmiloj knalis en la silenta aero. Sed Nigra Miĥaelo estis konvena estro por tiu murdista bando, kaj entute tenis ilin subigitaj sub lia regado.

La kvinan tagon post la murdo de la ŝipaj oficiroj, la gvatanto ekvidis teron. Ĉu insulon ĉu kontinenton, Nigra Miĥaelo ne sciis, sed li anoncis al Clayton, ke se kontrolo montros, ke la loko estas loĝebla, tiu kaj Damo Greystoke estos surterigitaj kun siaj havaĵoj.

"Vi fartos bone tie dum kelkaj monatoj," li klarigis, "kaj post tio ni estos sukcesintaj atingi iun loĝatan landon kaj disiĝi. Tiam mi certigos, ke via registaro informiĝu pri via situo, kaj ili baldaŭ sendos batalŝipon por savi vin.

"Estus malfacile surterigi vin en civilizita regiono sen ke oni farus amason da demandoj, kaj neniu el ni posedas ian ajn konvinkan respondon."

Clayton plendis pri la nehumaneco, surterigi ilin sur nekonata bordo kaj lasi ilin por la bonvolo de sovaĝbestoj, kaj, eble, homoj eĉ pli sovaĝaj.

Sed liaj vortoj estis tute senefikaj, kaj nur emis kolerigi Nigran Miĥaelon, do li devis ĉesi kaj akcepti malbonan situacion.

Je la tria posttagmeze ili turnis la ŝipon apud bela arbara bordo kontraŭ la buŝo de ŝajne terĉirkaŭita haveno.

Nigra Miĥaelo sendis boateton kun homoj por sondi la enirejon kaj konstati, ĉu la Fuwalda povos sekure eniri.

Post horo ili revenis kaj raportis profundan akvon tra la pasejo kaj tra granda parto de la baseneto.

Antaŭ noktiĝo la barketo pace flosis ankrite sur la sino de la trankvila, speguleca supraĵo de la haveno.

La ĉirkaŭaj bordoj belis pro duontropikaj verdaĵoj; la fora tereno leviĝis de la maro je montetoj kaj tablomontoj, preskaŭ uniforme vestitaj de praarbaro.

Videblis neniu spuro de homa loĝado, sed ke la tereno povus facile subteni homan loĝadon, tio evidentigis la abundaj birdoj kaj bestoj, kiujn fojfoje vidis la rigardantoj sur la ferdeko de la Fuwalda, ankaŭ la glimado de rivereto, kiu verŝiĝis en la havenon, certigante sufiĉon da freŝa akvo.

Kiam mallumo vualis la teron, Clayton kaj Damo Alicia ankoraŭ staris ĉe la relo de la ŝipo, kontemplante sian estontan hejmon. El la senlumaj ombroj de la arbarego venis la sovaĝaj krioj de sovaĝaj bestoj — la basa muĝo de leono, kaj, foje, la raŭka kriego de pantero.

La virino tiris sin proksimen al la viro, terurite anticipante la hororaĵojn, kiuj atendas ilin en la timiga nigreco de estontaj noktoj, kiam ili solos sur tiu sovaĝa kaj soleca bordo.

Poste en la vespero Nigra Miĥaelo kuniĝis kun ili sufiĉe longe por instrukcii al ili, pretigi sin por surteriĝo je la morgaŭo. Ili provis persvadi lin, ke li transportu ilin al iu pli gastama marbordo sufiĉe proksime al civilizo, ke ili povu esperi troviĝon de amikaj homoj. Sed lin konvinkis neniuj pledoj aŭ minacoj aŭ promesoj de rekompenco.

"Mi estas la unusola homo sur ĉi tiu ŝipo, kiu ne preferus vidi vin ambaŭ neparolpove mortintaj, kaj, kvankam mi scias, ke tio estus la saĝa metodo por sekurigi niajn nukojn, tamen Nigra Miĥaelo ne estas viro, kiu forgesas favoron. Vi iam savis mian vivon, kaj rekompence mi lasos al vi la viajn, sed nur tion mi povas fari.

"La viroj ne toleros pli, kaj se ni ne surterigos vin baldaŭ, ili eble ŝanĝos la intencojn eĉ pri tio. Mi surterigos ankaŭ ĉion vian, ankaŭ kuirilojn kaj kelkajn malnovajn velojn por tendoj, kaj sufiĉon da provianto por kontentigi vin ĝis vi povos trovi fruktojn kaj viandon.

"Kun pafiloj por protektado, vi devos povi vivi ĉi tie sufiĉe facile ĝis alvenos helpon. Kiam mi sekure forkaŝos min, mi certigos, ke la brita registaro informiĝu pri via loko; por savi mian vivon, mi ne povos diri al ili ĝuste kie, ĉar mi mem ne scias tion. Sed ili tute bone trovos vin."

Post kiam li forlasis ilin, ili silente subeniris; ĉiu estis volvita en malgajaj antaŭtimoj.

Clayton tute ne kredis, ke Nigra Miĥaelo intencas informi la britan registaron pri ilia situo, kaj li ankaŭ ne certis, ke oni ne pripensas ian trompon por la posta tago, kiam ili estos sur la bordo kun la maristoj, kiuj devos akompani ilin kun la havaĵoj.

Nevidate de Nigra Miĥaelo, iu ajn el la ŝipanoj povos mortigi ilin, kio tamen lasos la konsciencon de Nigra Miĥaelo nemakulita.

Kaj eĉ se ili eskapos tiun sorton, ĉu ili ne devos fronti pli gravajn danĝerojn? Sola, li povus esperi travivi jarojn; ĉar li estas fortika, atleta viro.

Sed kion pri Alicia, kaj tiu alia eta vivo tiel baldaŭ lanĉota inter la malfacilaĵoj kaj gravaj danĝeroj de praa mondo?

La viro ektremis, meditante pri la terura graveco, la timiga senhelpeco, de ilia situacio. Sed kompatema dio malebligis, ke li antaŭvidu la hidan realecon, kiu atendis ilin en la malafablaj profundoj de tiu senluma arbaro.

Frue la postan matenon oni levis iliajn multenombrajn kestojn kaj skatolojn al la ferdeko kaj mallevis ilin al atendantaj boatetoj, por transporto ĝis la bordo.

Estis granda kvanto kaj diverseco da aferoj, ĉar gesinjoroj Clayton estis anticipintaj eventualan loĝadon de inter kvin kaj ok jaroj en la nova hejmo. Do, aldone al la multaj necesaĵoj, kiujn ili venigis, ankaŭ troveblis multaj luksaĵoj.

Nigra Miĥaelo nepre deziris, ke nenia posedaĵo de gesinjoroj Clayton restu sur la ŝipo. Ĉu pro kompato por ili, ĉu pro liaj propraj interesoj, oni nur malfacile povus diri.

Estas tute certe, ke la ĉeesto de la havaĵoj de malaperinta angla nobelo sur suspektinda ŝipo estus afero malfacile klarigebla en iu ajn civilizita haveno de la mondo.

Li tiom zelotis pri siaj penoj plenumi siajn intencojn, ke li insistis, ke la maristoj posedantaj la revolverojn de Clayton redonu tiujn al li.

Oni ankaŭ ŝarĝis la boatetojn per salita viando kaj bulkoj, kun malgranda provizo de terpomoj kaj faboj, alumetoj, kaj kuiriloj, kesto kun prilaboriloj, kaj la malnovaj veloj, kiujn Nigra Miĥaelo promesis al ili.

Kvazaŭ mem timante la saman aferon, kiun Clayton antaŭsuspektis, Nigra Miĥaelo akompanis ilin ĝis la bordo, kaj la lasta forlasis ilin kiam la boatetoj, pleniginte la bareletojn de la ŝipo per freŝa akvo, forpuŝiĝis al la atendanta Fuwalda.

Dum la boatetoj malrapide forŝvebis sur la glata akvo de la golfeto, Clayton kaj lia edzino silente staris, rigardante la foriron — en la brustoj de ambaŭ sentiĝis superpendanta katastrofo kaj plena senespereco.

Kaj malantaŭ ili, de malalta kresto, aliaj okuloj rigardis — proksimaj, kruelaj okuloj, glimantaj sub hirtaj brovoj.

Kiam la Fuwalda trapasis la mallarĝan enirejon de la haveno kaj malaperis malantaŭ terkapo, Damo Alicia brakumis la kolon de Clayton kaj ekploregis.

Kuraĝe ŝi frontis la danĝerojn de la ribelo; heroe fortike ŝi rigardis la teruran estontecon; sed nun, kiam ili sentis la hororon de absoluta soleco, ŝiaj troŝarĝitaj nervoj krevis, kaj venis la reago.

Li ne provis ĉesigi ŝiajn larmojn. Pli bone, ke la naturo plenumu sin, ellasante tiujn longe entenatajn emociojn, kaj pasis multaj minutoj antaŭ ol la junulino — ŝi ja ne estis multe pli aĝa ol infano — povis remastri sin.

"Ho, Johano," ŝi fine elkriis, "kia hororo. Kion ni faru? Kion ni faru?"

"Nur unu aferon ni povos fari, Alicia," kaj li parolis same tiel kviete, kvazaŭ ili sidus en sia komforta hejma salono, "kaj tio estas, labori. Laboro estu nia savo. Ni ne lasu al ni la tempon por pensadi, ĉar tio kondukos al frenezeco.

"Ni laboru kaj esperu. Mi certas, ke savo venos, kaj rapide, kiam evidentiĝos, ke la Fuwalda estas perdita, eĉ se Nigra Miĥaelo ne plenumos sian promeson."

"Sed Johano, se temus nur pri vi kaj mi," ŝi singultis, "ni povus toleri, mi scias tion; sed —»

"Jes, kara," li kareseme respondis, "ankaŭ mi pripensas tion; sed ni devos fronti tion, ni devos fronti kion ajn, kuraĝe kaj kun plena fido pri nia kapablo superi kiajn ajn cirkonstancojn.

"Antaŭ centmiloj da jaroj, niaj prapatroj de la fora pasinteco frontis la samajn problemojn, kiujn ni devos fronti, eble en ĉi tiu sama praa arbaro. Ke ni restas hodiaŭ, tio pruvas ilin venkon.

"Kion ili faris, ĉu ankaŭ ni ne povos fari same? Kaj eĉ pli bone, ĉar ĉu ni ne estas armitaj de jarmiloj da supera scipovo, kaj ĉu ni ne havas rimedojn de protektado, defendado, kaj provizado, kiujn la scienco donis al ni, sed pri kiuj ili sciis tute nenion? Kion ili faris, Alicia, per iloj kaj armiloj el ŝtono kaj osto, certe ankaŭ ni povos fari."

"Ha, Johano, mi volus esti viro kun vira filozofio, sed mi estas nura virino, vidante per la koro, ne per la kapo, kaj ĉio, kion mi vidas, estas tro horora, tro nepripensebla, por eldiri vorte.

"Mi nur esperas, ke vi pravas, Johano. Mi faros laŭ mia kapablo por esti pravirino, taŭga edzino por la praviro."

La unua intenco de Clayton estis, aranĝi ŝirmitan dormejon por la nokto; io, kiu eble servos por protekti ilin kontraŭ vagantaj predbestoj.

Li malfermis la keston, kiu enhavis liajn fusilojn kaj municiojn, ke ili ambaŭ estu armitaj kontraŭ eventuala atako dum ili laboras, kaj poste ili kune serĉis lokon por la unuanokta dormejo.

Cent metrojn de la bordo troviĝis ebena loketo, sufiĉe libera de arboj; ili decidis, ke tie ili fine konstruos porĉiaman loĝejon, sed intertempe ili pensis konstrui platformeton en la arboj, neatingeblan de la pli grandaj sovaĝbestioj, en kies regno ili troviĝis.

Tiucele Clayton elektis kvar arbojn, kiuj formis rektangulojn proksimume tri metrojn je la flanko, kaj detranĉante longajn branĉojn de aliaj arboj, li konstruis kadron ĉirkaŭ ili, iom pli ol tri metrojn super la tero, sekurige ligante la finojn de la branĉoj al la arboj per ŝnuroj, kiujn Nigra Miĥaelo sufiĉakvante provizis al li el la kargejo de la Fuwalda.

Sur tiu kadro Clayton metis aliajn, malpli grandajn branĉojn, tute proksime unu al la aliaj. Tiun platformon li pavimis per la grandegaj folioj de elefantorelo, kiu amase kreskis ĉirkaŭ ili, kaj sur la foliegojn li sternis grandan velon falditan je pluraj tavoloj.

Iom pli ol du metrojn super tio, li konstruis similan, tamen malpli pezan, platformon por servi kiel tegmento, kaj de la flankoj de tiu li pendigis la restantan velŝtofon kiel murojn.

Fininte, li havas komfortan nesteton, al kiu li portis iliajn kovrilojn kaj iom el la malpli pezaj pakaĵoj.

Jam malfruis en la posttagmezo, kaj la restantajn lumajn horojn li dediĉis al konstruado de kruda ŝtupetaro, per kiu Damo Alicia povu grimpi en sian novan hejmon.

Tra la tuta tago, la ĉirkaŭa arbaro estis plena je ekscititaj birdoj kun bunta plumaro, kaj dancantaj, babilantoj simietoj, kiuj rigardis tiujn novajn alvenintojn kaj ilian mirindan nestokonstruadon kun plena intereso kaj fasciniĝo.

Malgraŭ tio, ke Clayton kaj lia edzino zorge gvatadis, ili tute ne vidis pli grandajn bestojn, sed du fojojn ili vidis siajn simietajn najbarojn veni kun kriado kaj babilado de la apuda kresto, timigite rigardante trans la ŝultrojn, kaj evidentigante, kvazaŭ per parolado, ke ili fuĝas ian teruraĵon, kiu kaŝe kuŝas tie.

Ĝuste antaŭ krepusko Clayton finis sian ŝtupetaron, kaj, pleniginte grandan pelvon per akvo el la apuda rivereto, la du grimpis al la relativa sekureco de la enaera ĉambro.

Ĉar estis tre varme, Clayton lasis la flankajn kurtenojn reĵetitaj sur la tegmenton, kaj dum ili sidis, kiel turkoj, sur siaj kovriloj, Damo Alicia, streĉante siajn okulojn por povi vidi en la senluman ombrojn de la arbaro, subite etendis manon kaj kaptis la brakon de Clayton.

"Johano," ŝi flustris, "rigardu! Kio estas, ĉu homo?"

Kiam Clayton turnis la okulojn laŭ la direkto, kiun ŝi indikis, li vidis, klare siluetitan kontraŭ la foraj ombroj, grandan formon, kiu staris rekta sur la kresto.

Dum momento ĝi staris kvazaŭ aŭskultante, kaj poste ĝi forturnis sin, malrapide, kaj malaperis en la ombroj de la ĝangalo.

"Kio ĝi estas, Johano?"

"Mi ne scias, Alicia," li serioze respondis, "estas tro senlume por vidi je tioma distanco, kaj eble ĝi estis nura ombro kreita de la leviĝanta luno."

"Ne, Johano, se ĝi ne estis homo, ĝi estis iu grandega kaj groteska mokaĵo de homo. Ho, mi timegas."

Li enbrakumis ŝin, flustrante al ŝiaj oreloj vortojn pri kuraĝo kaj amo.

Post nelonge, li faligis la kurtenmurojn, sekurigante ilin ĉe la arboj tiel, ke ili estis tute ĉirkaŭitaj krom se temis pri eta aperto al la bordo.

Ĉar jam estis peĉe nigre interne de la eta nesto, ili ekkuŝis sur la kovriloj por provi havigi al si, per dormo, iun mallongan periodon da forgeso.

Clayton kuŝis fronte al la aperto, kun fusilo kaj du revolveroj apud la mano.

Tuj post kiam ili fermis la okulojn, la timiga krio de pantero sonoris el la apuda ĝangalo. Pli kaj pli proksimen ĝi venis, ĝis ili povis aŭdi la grandan beston ĝuste sub ili. Dum pli ol horo ili aŭdis ĝin, flarante kaj ŝirante je la arboj, kiuj subtenis ilian platformon, sed finfine ĝi forvagis al la marbordo, kie Clayton povis klare vidi ĝin sub la brila lunlumo — grandan, belegan beston, la plej grandan, kiun li iam ajn vidis.

Dum la longaj horoj da senlumeco ili dormis nur sporade kaj mallonge, ĉar ege maltrankviligis ilin la noktaj bruoj de granda ĝangalo plena de bestoj; cent fojojn ilin revekis pikaj kriĉoj, aŭ la sekreta movado de grandaj korpoj sub ili.

Ĉapitro 3 Vivo kaj morto

La mateno trovis ilin preskaŭ tute ne renovigitaj, sed kun sento de intensa malstreĉiĝo ili vidis la tagiĝon.

Tuj post kiam ili magre matenmanĝis je salporkaĵo, kafo kaj bulkoj, Clayton komencis labori je ilia domo, ĉar li komprenis, ke ili povos esperi nenian sekurecon kaj nenian mensan pacon en la nokto ĝis kvar fortikaj muroj efike baros de ili la ĝangalan vivon de ili.

La tasko estis laciga, kaj bezonis la pli longan parton de monato, kvankam li konstruis nur unu malgrandan ĉambron. Li faris sian kabanon el trunketoj kun diametro proksimume dekkvincentimetra, ŝtopante la intertruojn per argilo, kiun li trovis eble metron sub la tersupraĵa grundo.

Unuflanke li konstruis kamenon el ŝtonetoj desur la strando. Tiujn li fiksis en argilo, kaj kompletiginte la domon li tavolis la tutan eksteran supraĵon per argilo, gxis dekcentimetra dikeco.

En la fenestra apertaĵo li fiksis branĉetojn kun ducentimetraj diametroj, kaj vertikale kaj horizontale, teksante ilin tiel, ke ili konsistigu fortikan kradon, kiu povus kontraŭstari la povojn de forta besto. Ili tiel havigis al si kaj aeron kaj konvenan aerumadon, sen timo pri eventuala perdo de sekureco en la kabano.

La A-forman tegmenton ili tegis per branĉetoj kunkuŝigitaj, kaj kovritaj de longaj ĝangalaj greseroj kaj palmfoliegoj, kun fina kovraĵo el argilo.

La pordon li konstruis el pecoj de la pakokestoj tenintaj iliajn havaĵojn, najlante unu pecon sur alia, transigante la vejndirektojn, ĝis li havis solidaĵon dikan je ok centimetroj kaj tiom fortikega, ke ambaŭ devis ekridi kiam ili rigardis ĝin.

Jen frontis al Clayton la plej granda malfacilaĵo, ĉar tute mankis al li rimedon por pendigi tiun pezegan pordon jam konstruitan. Post dutaga laboro, li tamen sukcesis ellabori du grandajn lignajn ĉarnirojn, kaj per tiuj li pendigis la pordon tiel, ke ĝi facile fermiĝu kaj malfermiĝu.

La stukadon kaj aliajn kompletigaĵojn ili faris post enhejmiĝo, kio okazis tuj post finlaboro ĉe la tegmento; ili dumnokte amasigis siajn kestojn antaŭ la pordo, tiel havigante al si relative sekuran kaj komfortan loĝejon.

Relative facila estis konstruado de lito, seĝoj kaj bretoj, kaj fine de la dua monato ili estis bone enniĉiĝintaj kaj, krom se temis pri la konstanta timo pri atako fare de sovaĝbestoj kaj la ĉiam kreskanta soleco, ili sentis sin nek nekomfortaj nek malfeliĉaj.

Grandaj bestoj nokte graŭlis kaj muĝis ekster la kabaneto, sed ili tiom alkutimiĝis al la ofte ripetataj bruoj, ke ili baldaŭ pli-malpli malatentis tiujn, profunde tradormante la tutan nokton.

Tri fojojn ili ekrimarkis grandajn homsimilajn formojn kiel tiun de la unua nokto, sed neniam sufiĉe proksime por ekscii, cxu la duonviditaj formoj estas homaj aŭ bestaj.

La buntaj birdoj kaj la simietoj jam alkutimiĝis al siaj novaj konatoj, kaj, ĉar neniam antaŭe ili vidis homojn, ili baldaŭ, post malapero de la unua timo, venis pli kaj pli proksimen, pelataj de tiu stranga scivolemo, kiu regas la sovaĝbestojn de la arbaro kaj ĝangalo kaj stepo; do post la unua monato kelkaj el la birdoj eĉ kuraĝis akcepti manĝaĵetojn el la amikaj manoj de gesinjoroj Clayton.

Unu posttagmezon, dum Clayton prilaboris aldonan parton de la kabano, ĉar li intencis konstrui kelkajn pliajn ĉambrojn, pluraj el iliaj groteskaj amiketoj ŝrike kaj riproĉade alvenis tra la arbaro de la kresto. Eĉ fuĝante, ili time retrorigardis, kaj finfine ili haltis apud Clayton, ekscitite babilante al li kvazaŭ por averti lin pri alvenonta danĝero.

Li fine vidis ĝin, tiun, kiun tiom timis la simietoj — la hombeston, kiun gesinjoroj Clayton foje vidis.

Duonstare ĝi venis tra la ĝangalo, foje metante la pugnodorsojn sur la teron — granda homoida simiego,[1] kaj, alproksimiĝante, ĝi elgorĝigis basajn graŭlojn kaj, foje, bojon.

Clayton staris iom for de la kabano, veninte por faligi arbon aparte perfektan por la konstruado. Fariĝinte iomete malprudenta pro monatoj da seninterrompa sekureco, dum kiu periodo li tute ne vidis danĝerajn bestojn dum la taglumo, li lasis siajn fusilojn kaj revolverojn en la kabaneto, kaj nun, vidante la simiegon, kiu ŝoviĝis tra la veproj rekte al li, kaj de direkto kiu efektive malebligis eskapon, li sentis svagan frostotremeton sur la spino.

Li sciis, ke, armite nur per hakilo, li preskaŭ ne povos defendi sin kontraŭ tiu feroca monstro — kaj Alicia; ho, Dio, li pensis, kio poste okazos ĉe Alicia?

Ekzistis tamen ŝanceto atingi la kabanon. Li turnis sin kaj kuris al ĝi, alarmkriante al la edzino, ke ŝi enkuru kaj fermu la pordegon se la simio malebligos lian retreton.

Damo Greystoke estis sidanta iomete for de la kabano, kaj, aŭdante lian krion, ŝi levis la rigardon kaj vidis la simion salti, nekredeble rapide je tiel granda kaj mallerta besto, por interkapti Clayton.

Ŝi suflorkrie resaltis al la kabano, kaj, enirante, faris retrorigardon, kiu terurplenigis ŝian animon, ĉar la bruto jam intervenis antaŭ ŝia edzo, kiu nun staris, nekapabla eskapi, tenante la hakilon kaj preta svingi ĝin kontraŭ la koleregan beston, kiam tiu finatakos.

"Fermu kaj riglu la pordon, Alicia," kriis Clayton. "Mi povos fini tiun per mia hakilo."

La simio estis granda virbesto, cent-kvindek-kilograma. Ties kruelaj, proksimaj okuloj glimis pro malamo desub la hirtaj brovoj, kaj la grandaj pikdentegoj nudis je hororiga graŭlo kiam li paŭzis antaŭ la predulo.

Trans la ŝultro de la brutulo, Clayton povis vidi la sojlon de la kabano, nur dudek paŝojn for, kaj lin inundis ondego da hororo kaj timo kiam li vidis elveni sian junan edzinon, armitan de unu el liaj fusiloj.

Ĉiam ŝi timis pafilojn, kaj rifuzis eĉ tuŝi ilin, sed nun ŝi alkuris la simion, montranta la timomankon de leonino, kiu protektas siajn idojn.

"Reiru, Alicia," kriis Clayton, "pro Dio, reiru."

Sed ŝi rifuzis atenti, kaj ĝuste tiam la simio atakis, kaj Clayton ne povis plu paroli.

La viro tutforte svingis la hakilon, sed la fortega brutulo ekkaptis ĝin en siaj teruraj manoj, kaj, ŝirante ĝin el la teno de Clayton, forĵetis ĝin flanken.

Sendefende graŭlante, li saltis al sia sendefenda viktimo, sed antaŭ ol la dentegoj atingis la sopiratan nukon, ekknalis, kaj kuglo eniris la dorson de la simio inter la ŝultroj.

Ĵetinte Clayton-on teren, la besto turnis sin al tiu nova malamiko. Tie antaŭ li staris la terurita junulino, vane provante pafi ankoraŭ unu kuglon en la beston; sed ŝi ne komprenis la meĥanismon de la pafilo, kaj la batilo falis senrezulte sur uzitan kartoĉon.

Preskaŭ samtempe Clayton restariĝis, kaj ne pensante pri la tute senespereco de la afero, li alkuris por fortiri la simion de la sternita formo de la edzino.

Li sukcesis preskaŭ senpene, kaj la granda amaso inerte ruliĝis sur la torfo antaŭ li — la simio jam mortis. La kuglo plenumis sian devon.

Hasta pririgardo de la edzino rivelis nenian postspuron sur ŝi, kaj Clayton konkludis, ke la brutego mortis dum ĝi saltis kontraŭ Alician.

Li zorge levis la ankoraŭ senkonscian formon de sia edzino kaj portis ŝin en la kabaneton, sed pasis almenaŭ du horoj antaŭ ol ŝi rekonsciiĝis.

Ŝiaj unuaj vortoj iomete timigis Clayton. Dum iom da tempo post rekonsciiĝo, Alicia mire ĉirkaŭrigardis en la kabaneto, kaj poste, kontente suspirante, diris:

"Ho, Johano, kiel bele estas, esti hejme! Kara, mi havis teruran premsonĝon. Mi sonĝis, ke ni jam ne estas en Londono, sed en iu hororiga loko, kie grandaj bestoj atakas nin."

"Tamen, tamen, Alicia," li diris, karesante al ŝi la frunton, "provu redormi, kaj ne ĝeniĝu pri inkuboj."

Tiun nokton, fileto naskiĝis en la kabaneto apud la praarbaro, dum leopardo kriĉis antaŭ la pordo, kaj, de preter la kresto, sonis la baso de leona muĝo.

Damo Greystoke neniam resaniĝis de la ŝoko de la atako fare de la simiego, kaj, kvankam ŝi vivis ankoraŭ unu jaron post la naskiĝo, neniam plu ŝi eliris el la kabano, kaj neniam ŝi vere konsciis, ke ŝi ne estas en Anglio.

Foje ŝi pridemandis al Clayton pri la strangaj noktaj sonoj; la manko de servistoj kaj geamikoj, kaj la stranga krudeco de la mebloj en ŝia ĉambro, sed, kvankam li tute ne provis trompi ŝin, neniam ŝi povis kompreni la sencon de la afero.

Ŝi alie estis tute racia, kaj pro la ĝojo kaj feliĉo, kiun ŝi sentis pri tiu sia eta filo kaj pro la konstantaj atentoj de la edzo, tiu jaro estis por ŝi tre feliĉa, la plej feliĉa de ŝia tuta juna vivo.

Ke ĝi estus plena de ĝenoj kaj antaŭtimoj, se ŝi plene komandus sian mensan kapablon, tion Clayton bone sciis; do, kvankam li terure suferis pro ŝia stato, li foje preskaŭ ĝojis, pro ŝi, ke ŝi ne povas kompreni.

Jam delonge li rezignis pri ia espero pri savo, krom se temus pri hazardo. Kun senĉesa entuziasmo li laboris por beligi la internon de la kabano.

La peltoj de leono kaj pantero kovris la plankon. Ŝrankoj kaj bretaroj vicis laŭ la muroj. Belajn tropikajn florojn entenis strangaj vazoj faritaj de liaj propraj manoj. La fenestrojn kovris kurtenoj el greso kaj bambuo, kaj, plej peniga tasko el ĉiuj, per sia malampleksa sortimento da laboriloj li prilaboris lignaĵojn por nete kovri la murojn kaj plafonon kaj meti glatan plankon en la kabanon.

Milde mirigis lin, ke li entute kapablis fari tian nekutiman laboron. Sed li amis tiun laboron, ĉar ĝi celis ŝin kaj tiun etan vivon, kiu venis por gajigi ilin, kvankam ĝi centoble aldonis al liaj respondecoj kaj al la terureco de ilia situacio.

Dum la posta jaro, Clayton-on kelkfoje atakis la simiegoj, kiuj nun ŝajnis konstante plenigi la distrikton de la kabano; sed, ĉar neniam plu li eliris sen kaj fusilo kaj revolveroj, li malmulte timis la grandajn bestojn.

Li fortikigis la fenestroprotekton kaj fiksis unikan lignan seruron sur la kabana pordo; pro tio, kiam li ĉasis predaĵojn kaj fruktojn — li devis konstante tion fari, por certigi nutraĵojn — li tute ne timis, ke iu ajn besto povos trudi sin en la hejmeton.

Komence, li paffaligis grandan parton de la nutraĵulojn el la kabanaj festroj, sed poste la bestoj lernis timi la strangan loĝejon, de kiu ekaŭdeblis la terura tondro de la fusilo.

Dum ripozo, Clayton legis, ofte laŭte por la edzino, el la libraro, kiun li alportis por ilia nova hejmo. Inter tiuj libroj troviĝis multaj por infanoj — bildlibroj, lernolibroj, legolibroj — ĉar ili ja sciis, ke ilia fileto estos sufiĉe aĝa por tiaj antaŭ ol ili povos esperi reveni al Anglio.

Clayton ankaŭ foje skribis en sia taglibro, kiun li kutimis verki franclingve, kaj en kiu li registris la detalojn de ilia stranga vivo. Tiun libron li tenis ŝlosita en metala skatoleto.

Precize unu jaron post la tago, kiam la fileto naskiĝis, Damo Alicia kviete forpasis dum la nokto. Tiel trankvila estis ŝia fino, ke pasis horoj antaŭ ol Clayton povis konvinki sin, ke la edzino mortis.

Tre malrapide trafis lin la hororo de la situacio, kaj estas dubinde, ĉu li iam plene konsciis pri la egeco de sia malfeliĉo kaj la timinda respondeco, kiu falis sur liajn ŝultrojn pro la prizorgado de tiu eta estaĵo, lia fileto, ankoraŭ mamnutrenda bebo.

La lastan skribaĵon en la taglibro li faris la matenon post ŝia morto, kaj tie li listigis la tristajn detalojn per fakteca maniero, kiu aldonas al la patoso de la afero; ĉar ĝi elspiras lacan apation naskitan el longa malĝojo kaj senespereco, kiun eĉ tiu lasta kruela bato ne povus veki ĝis plua suferado:

Mia fileto krias por nutraĵo — ho, Alicia, Alicia, kion mi faru?

Kaj, kiam Johano Clayton skribis tiujn finajn vortojn — neniam plu lia mano aldonos novajn — li lacege faligis la kapon sur la etenditajn brakojn, kie ili ripozis sur la tablo, kiun li konstruis por ŝi kuŝanta senmova kaj malvarma sur la lito apud li.

Dum longa tempo nenia sono rompis la mortosimilan silenton de la ĝangala tagmezo — nur la kompatinda kriado de la eta virinfano.

Ĉapitro 4 La simioj

En la arbaro sur la tablomonteto kelkajn kilometrojn for de la maro, maljuna Kerĉak la Simio kolerege atakadis inter sia popolo.

La pli junaj kaj malpli pezaj tribanoj disfuĝis al la plej altaj branĉoj de la grandaj arboj por eskapi de lia furiozeco; riskante la vivojn sur branĉoj, kiuj preskaŭ ne povis apogi ilian pezon, prefere ol fronti maljunan Kerĉak en unu el ties periodoj de neregata kolerego.

La aliaj virbestoj diskuris, sed ne antaŭ ol la koleranta brutulo sentis la rompon de unu el ili inter siaj grandaj, bavantaj makzeloj.

Unu malbonŝanca junulino delasis nesekuran tenon ĉe alta branĉo kaj kraŝfalis teren preskaŭ apud la piedoj de Kerĉak.

Sovaĝe hurlante, li sursaltis ŝin, deŝirante pecegon el ŝia flanko per siaj potencaj dentoj, kaj bategante ŝin senkompate je la kapo kaj ŝultroj per rompita branĉego ĝis ŝia kranio ĝeliĝis.

Kaj tiam li ekrimarkis Kalan, kiu, revenante de serĉado por manĝaĵoj kun sia bebeto, tute ne sciis pri la stato de humoro de la fortega virbesto ĝis la raŭkaj avertoj de ŝiaj samtribanoj subite igis ŝin freneze serĉi sekurecon.

Sed Kerĉak preskaŭ atingis ŝin, kaj estus kaptinta ŝian maleolon se ŝi ne estus salteginta tra la longan spacon inter unu arbo kaj alia — danĝerega provo, kiun preskaŭ neniam faras la simioj, se ili ne estas tiel proksime sekvataj de danĝero, ke restas nenia alternativo.

Ŝi sukcesis en la saltego, sed, kiam ŝi ekkaptis la branĉon de la aliflanka arbo, la subita ŝoko defaligis la bebeton, kiu estis teninta je ŝia nuko, kaj ŝi vidis la etulon forĵetita, turniĝante kaj tordiĝante, tra la aero al la tero dek metrojn sube.

Kun mallaŭta tristokrio, Kala rapidis al ĝi, jam senpripense pri la minaco de Kerĉak; sed kiam ŝi levis la etan, mistorditan formon al sia sino, ĝi jam estis senviva.

Ĝemante mallaŭte, ŝi sidis kaj tenis la kadavreton ĉe si; kaj Kerĉak ne provis ataki ŝin. Je la morto de la bebo, lia demoneca kolerego malaperis same tiel rapide, kiel ĝi antaŭe aperis.

Kerĉak estis reĝo-simiego; kiu pezis preskaŭ ducent kilogramojn. Lia frunto estis malalta kaj plata, liaj okuloj — sangoplenaj, malgrandaj kaj proksimaj ambaŭflanke de lia kruda, plata nazo; liaj oreloj — grandaj kaj maldikaj, sed malpli grandaj ol ĉe la plimultaj el liaj samspecanoj.

Lia timinda humoro kaj lia granda forteco certigis lian regadon inter la tribeto, en kiu li naskiĝis antaŭ eble dudek jaroj.

Nun kiam li estis tute matura, neniu simio en la tuta arbarego, tra kiu li vagadis, kuraĝis kontraŭstari lian regorajton, kaj aliaj pli grandaj bestoj ne atakis lin.

Maljuna Tantor, la elefanto, unike inter ĉiuj sovaĝbestoj ne timis lin — kaj tiun solan timis Kerĉak. Kiam Tantor ektrumpetis, la simiego, same kiel siaj samspecanoj, ekrapidis al la altaj arboj de la dua teraso.

La tribo de homoidoj, regata de Kerĉak per fera mano kaj nudaj dentegoj, nombris entute ses aŭ ok familiojn; ĉiu familio konsistis el plenkreska virbesto kun ties inbestoj kaj la gejunuloj, entute sesdek aŭ sepdek simioj.

Kala estis la plej juna edzino de virbesto nomata Tublat, kio signifas rompitan nazon, kaj la bebo, kiun ŝi vidis falmortigita, estis ŝia unua; ĉar ŝi havis nur naŭ aŭ dek jarojn.

Malgraŭ sia juneco, ŝi estis granda kaj potenca — bela, purmembra besto, kun ronda, alta frunto, kiu indikis pli da inteligenteco ol posedis la plimultaj el ŝiaj samspecanoj. Do, ankaŭ, ŝi havis pli grandan kapablon por patrina amo kaj patrina funebremo.

Sed ŝi tamen estis simio, grandega, feroca, terura besto de speco ne malsimila al la goriloj, tamen pli inteligentaj; kio, kun la forteco de tiu kuzo, faris ŝian specon plej timinda el tiuj estiminspiraj antaŭuloj de la homaro.

Kiam la tribanoj konstatis, ke jam ĉesis la kolero de Kerĉak, ili heziteme devenis de siaj enarbaj kaŝejoj kaj denove faris la diversojn okupojn, kiujn li interrompis.

La gejunuloj ludis kaj kapriolis inter la arboj kaj arbedoj. Kelkaj el la plenkreskuloj kuŝis sternitaj sur la mola mato de mortinta kaj putranta vegetalaro, kiu kovris la teron, dum aliaj renversis pecojn de falintaj branĉoj kaj buloj de grundo, serĉante la insektetojn kaj lacertojn, kiuj estis parto de ilia nutraĵo.

Kaj aliaj traserĉis la apudajn arbojn por fruktoj, nuksoj, birdetoj, kaj ovoj.

Ili tiel pasigis unu-du horojn, kiam Kerĉak kunvokis ilin, kaj, komandante, ke ili sekvu lin, ekiris al la maro.

Ili pliparte vojaĝis sur la tero, kie tiu estis senbara, sekvante la vojon de la grandaj elefantoj, kies vagadoj trarompas la solajn vojojn tra tiuj kunplektitaj labirintoj de arbustoj, grimpoplantoj, kaj arboj. Kiam ili marŝis, ili tion faris per ia ruliĝanta movado, metante la artikojn de la fermitaj manoj sur la teron kaj svingante antaŭen siajn mallertajn korpojn.

Sed kiam la vojo kondukis tra la malaltaj arboj, ili pli rapide moviĝis, svingante sin de branĉo al branĉo kun la lerteco de iliaj etaj kuzoj, la simietoj. Kaj la tutan distancon Kala portis, ĉe la brusto, la mortintan bebeton.

Baldaŭ post la tagmezo ili atingis kreston, de kiu oni povis vidi la strandon, kie, sub ili, kuŝis la dometo, kiun celis Kerĉak.

Li vidis multajn samspecanojn morti antaŭ la laŭta bruo farita de tiu eta nigra ŝtipo en la manoj de la stranga, blanka simio, kiu loĝis en tiu mirinda loĝkaverno, kaj Kerĉak jam brutece decidis, ke li posedu tiun mortigan ilon, kaj esploru la internon de la mistera loĝejo.

Li ege, ege volis senti siajn dentegojn sinki en la nuko de la stranga besto, kiun li lernis malami kaj timi, kaj pro tio, li ofte venis kun sia tribo por skolti, atendante momenton, kiam la blanka simio malprudentos.

Lastatempe ili ĉesis ataki, eĉ videbligi sin; ĉar antaŭe, kiam ili faris tion, la eta ŝtipo elmuĝis sian teruran mesaĝon de morto al iu tribano.

Hodiaŭ tute ne videblis la homo, kaj de sia gvatloko, ili povis vidi, ke la kabana pordo staris malfermita. Malrapide, zorge, senbrue, ili trairis la ĝangalon al la kabaneto.

Ili ne graŭlis, ne kriis feroce pro kolerego — de la nigra ŝtipeto ili lernis veni silente, ke ili ne veku ĝin.

Antaŭen ili venis ĝis Kerĉak mem zorge ŝteliris al la pordo kaj rigardis internen. Malantaŭ li estis du virbestoj, kaj poste Kala, kiu ĉebruste tenis la mortintan formeton.

En la loĝejo ili vidis la strangan blankan simion, kiu kuŝis duonsternite ĉe tablo, kun la vizaĝo kaŝita inter la brakoj; kaj sur la lito kuŝis formo kovrita de velŝtofo, dum el eta kamparana lulilo aŭdeblis la plendema kriado de bebo.

Kerĉak silente eniris, kaŭrante por ataki; kaj tiam Johano Clayton subite ekstaris kaj frontis ilin.

Certe lin frostigis pro hororo la vido antaŭ li, ĉar tie, interne de la pordo, staris tri virsimiegojn, dum malantaŭ ili amasis multaj aliaj; kiom, li neniam sciis, ĉar liaj revolveroj pendis sur la fora muro apud la fusilo, kaj Kerĉak jam estis atakanta.

Kiam la reĝo-simio lasis la malrigidan formon, kiu iam estis Johano Clayton, Lordo Greystoke, li turnis sian atenton al la lulileto; sed Kala antaŭis lin, kaj, kiam li volis kapti la infanon, ŝi mem ekprenis ĝin, kaj antaŭ ol li povis interveni, ŝi forkuris tra la pordon kaj ekrifuĝis en alta arbo.

Kiam ŝi levis la vivantan bebeton de Alicia Clayton, ŝi faligis la propran mortintan en la malplenan lulilon; ĉar la krioj de la vivanto respondis la alvokon de universala patrineco en ŝia sovaĝa brusto, alvokon, kiun ne povis silentigi la mortinton.

Alte inter la branĉoj de arbego ŝi tenis la ŝrikantan infanon ĉe la brusto, kaj baldaŭ la instinkto same tiel reganta en tiu feroca ino kiel en la brusto de lia tenera kaj bela patrino — la instinkto de patrina amo — etendis sin al la duona komprenpovo de la eta virinfano, kaj tiu kvietiĝis.

Tiam la masato fermis la gapon inter ili, kaj la filo de angla lordo kaj angla damo mamnutris sin ĉe la brusto de Kala, la simiego.

Dume, la bestoj en la kabano singarde pristudis la enhavaĵojn de tiu stranga loĝkaverno.

Kontenta, ke Clayton mortis, Kerĉak turnis sian atenton al la aĵo, kiu kuŝis sur la lito, kovrita de iom da velŝtofo.

Li zorge levis unu angulon de la vualo, sed, vidante la kadavron de la suba virino, li kolere detiris la kovraĵon de ŝia formo kaj ekkaptis la silentan, blankan nukon inter siaj grandegaj, haraj manoj.

Dum momento li lasis al la fingroj sinki profunde el la malvarma karno, kaj tiam, ekkonsciante, ke ŝi jam mortis, li forturnis sin de ŝi; kaj li neniam poste ĝenis la korpojn aŭ de la Damo Alicia aŭ de Sir Johano.

La fusilo pendanta sur la muro allogis lian unuan atenton; tiun strangan, mortigan tondroŝtipon li deziris jam monatojn; sed nun, kiam ĝi estis havebla, li preskaŭ ne kuraĝis preni ĝin.

Li singarde aliris ĝin, preta ekfuĝi se ĝi ekparolus per sia basa muĝo, kiel li aŭdis ĝin paroli antaŭe, la finajn vortojn por tiuj liaj samspecanoj, kiuj, pro senprudenteco aŭ nescio, atakis la mirindan blankan simion, kiu portis ĝin.

Profunde en la inteligenteco de la besto, io certigis al li, ke la tondroŝtipo danĝeras nur kiam ĝin tenas iu, kiu scipovas manipuli ĝin; tamen pasis kelkaj minutoj antaŭ ol li povis igi al si tuŝi ĝin.

Anstataŭe, li marŝis dekstren kaj maldektren sur la planko antaŭ ĝi, turnante la kapon tiel, ke eĉ ne unu fojon liaj okuloj delasis la celon de lia deziro.

Uzante siajn longajn brakojn same kiel homo uzas apogilojn, kaj rulante sian grandan korpon flank-al-flanken kun ĉiu paŝo, la reĝo-simiego marŝis dekstren kaj maldekstren, eligante basajn graŭlojn foje interpunkciitajn de la orelpika ŝriko, kiu estas la plej terura sono en la tuta ĝangalo.

Li baldaŭ haltis antaŭ la fusilo. Li malrapide levis grandan manon ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la glimantan ilon, tamen tuj detiris ĝin kaj daŭrigis sian rapidan paŝadon.

Estis kvazaŭ la granda bruto, per tiu ekspono de sentimeco, kaj per sia sovaĝa voĉo, provis remburi sian kuraĝon ĝis tiu punkto, kiu permesus al li enmanigi la fusilon.

Li denove haltis, kaj tiufoje sukcesis igi sian senentuziasman manon tuŝi la frostan ŝtalon; nur li preskaŭ tuj fortiris ĝin kaj rekomencis sian agititan takton.

Fojon post fojo li ripetis tiun strangan ceremonion, sed ĉiufoje kun kreskanta konfidenco, ĝis, finfine, la fusilon li deŝiris de ĝia hoko, kaj ĝi kuŝis tenata de la granda bruto.

Komprenante, ke ĝi ne vundas lin, Kerĉak komencis zorge kontroli ĝin. Li palpis ĝin de unu fino al alia, enrigardis la nigran profundon de la elpafejo, fingrumis la celilon, la kartoĉujon, la kolbon, kaj finfine la ĉanon.

Dum tiuj agoj la simioj enirintaj sidis en grupo apud la pordo, rigardante sian ĉefon, dum la eksteraj streĉis kaj amasiĝis por vidi, kio okazas interne.

Subite la fingro de Kerĉak premis la ĉanon. Surdige ekmuĝis en la eta ĉambro, kaj la simioj ĉe kaj ekster la pordo kunpuŝiĝis pro siaj sovaĝaj provoj eskapi.

Kerĉak egale timis — efektive, li tiom timis, ke li tute forgesis deĵeti la fonton de tiu timinda bruo, nur alkuris la pordon, tenante ĝin en unu mano.

Dum li trairis la sojlon, la antaŭa celilo de la fusilo kaptis la randon de la pordo kun sufiĉa forto por fermi ĝin malantaŭ la fuĝanta simio.

Kiam Kerĉak haltis ioman distancon for de la kabano, kaj rimarkis, ke li ankoraŭ tenas la fusilon, li faligis ĝin, same kiel li estus faliginta ruĝardan feraĵon, kaj li neniam plu provis repreni ĝin — tiu bruo trois por liaj brutaj nervoj; sed li nun estis tute konvinkita, ke la terura ŝtipo estas tute sendanĝera se nur oni lasos ĝin.

Pasis horo antaŭ ol la simioj povis rekonvinki sin reveni al la kabano por daŭrigi sian enketadon, kaj farante tion, ili tute ĉagrenite ekkonsciis, ke la pordo estas fermita kaj tiel sekure ligita, ke ili ne povos puŝi sin tra ĝi.

La lerte konstruita seruro, konstruita de Clayton por la pordo, ekfunkciis dum la eliro de Kerĉak; kaj la simioj ne povis trovi eniron tra la fortikaj baritaj fenestroj.

Ĉirkaŭvaginte la regionon dum iom da tempo, ili reiris al la pli densaj arbaroj kaj la pli alta tereno, de kiu ili venis.

Kala eĉ ne unu fojon elarbiĝis kun sia adoptita bebo, sed nun Kerĉak alvokis, ke ŝi devenu al la ceteraj, kaj, ĉar lia voĉo tute ne koleris, ŝi malpeze faladis de branĉo al branĉo kaj aliĝis la ceterajn dum la hejmenirado.

Tiujn simiojn, kiuj provis kontroli la strangan bebon de Kala, ŝi repelis per nudaj dentegoj kaj basaj, minacaj graŭloj, kune kun avertovortoj.

Kiam ili certigis al ŝi, ke ili tute ne intencas damaĝi la infanon, ŝi permesis, ke ili proksimiĝu, sed rifuzis permesi, ke ili tuŝu ŝian prizorgaton.

Estis kvazaŭ ŝi sciis, ke tiu ŝia bebo estas malfortika kaj delikata, kaj timis, ke la malĝentilaj manoj de ŝiaj amikoj eble vundos la etulon.

Unu alia afero, kiun ŝi faris, kaj kiu malhelpis ŝin dum la vojaĝado. Memorante la morton de la propra etulo, ŝi zorge tenis la novan bebon, per unu mano, kiam ajn ili marŝadis.

La aliaj gejunuloj rajdis sur la dorsoj de la patrinoj; iliaj braketoj zorge tenis la harajn nukojn antaŭ si, dum iliaj kruroj tenis forte sub la akseloj de la patrinoj.

Ne tiel ĉe Kala; ŝi tenis la etan formon de la eta Lordo Greystoke ĉe la brusto, kie la etaj manoj kaptis la longan nigran hararon, kiu kovris tiun parton de ŝia korpo. Ŝi jam vidis unu infanon fali de la dorso al terura morto, kaj ŝi rifuzis endanĝerigi la jenan.

Ĉapitro 5 La blanka simio

Kala tenere mamnutris sian orfeton, silente scivolante, kial ĝi ne gajnas fortecon kaj lertecon same kiel la simietoj de aliaj patrinoj. Preskaŭ unu jaro jam pasis de kiam la etulo venis al ŝi antaŭ ol li povis senhelpe marŝi, kaj rilate la grimpadon — nu, kiom stulta li estis!

Kala iam diskutis sian junan esperindulon kun la pliaĝaj inoj, sed neniu el ili povis kompreni, kiel infano povus esti tiom malrapida kaj nekapabla, lernante prizorgi sin. Ĝi eĉ ne povis trovi manĝaĵojn sen helpo, kaj jam pasis pli ol dekdu lunperiodoj post kiam Kala trovis ĝin.

Se ili estus sciintaj, ke la infano jam vidis dektri lunperiodojn antaŭ ol ĝi ekposediĝis de Kala, ili certe opinius ĝian kazon absolute senespera, ĉar la etaj simioj de ilia tribo jam atingis post du-tri lunperiodoj etapon, kiun atingis la fremduleto nur post dudek-kvin.

Tublat, la edzo de Kala, estis ege malkontenta, kaj, se la ino ne estus zorge gvatinta, certe malaperigus la infanon.

"Neniam li fariĝos simiego," tiu argumentis. "Ĉiam vi devos porti kaj protekti lin. Kian profiton li portos al la tribo? Nenian — li estos nura ŝarĝo.

"Ni lasu lin, kviete dormantan inter la alta greso, ke vi nasku aliajn kaj pli fortajn simiojn por gardi nen en la maljunaĝo."

"Neniam, Rompita Nazo," respondis Kala. "Se mi devos por ĉiam porti lin, tiel do estu."

Kaj tiam Tublat iris al Kerĉak por insisti, ke tiu uzu sian aŭtoritatecon ĉe Kala, kaj trudu al ŝi forlason de la eta Tarzan, kiun nomon ili donis al la eta Lordo Greystoke — ĝia signifo estis "Blanka Haŭto".

Sed kiam Kerĉak parolis al ŝi pri tio, Kala minacis, ke ŝi forlasos la tribon se ili ne lasos ŝin en paco kun la infano; kaj, ĉar tiu estas unu el la fundamentaj rajtoj de ĝangalanoj, se ili sentas malkontentecon inter la propra popolo, ili poste ne ĝenis ŝin, ĉar Kala estis bela, fortika juna ino, kaj ili ne volis perdi ŝin.

Kiam Tarzan kreskis, liaj paŝoj estis pli rapidaj; jam je la deka jaro li estis elstara grimpanto, kaj sur la tero povis fari multajn mirindaĵojn, kiuj estis preter la kapabloj de liaj etaj fratoj kaj fratinoj.

Laŭ multaj manieroj li malsamis de ili, kaj ili ofte miris je lia supera ruzeco, sed forteco kaj grandeco mankis al li; ĉar la grandaj homoidaj, dekjaraj, estas plenkreskaj, kelkaj eĉ dumetraj, dum la eta Tarzan restis duonkreskinta knabo.

Kia knabo, tamen!

Jam de sia frua infanaĝo, li uzis la manojn por svingi sin de branĉo al branĉo, same kiel la giganta patrino, kaj, kiam li pliaĝiĝis, li pasigis horon post horo, ĉiutage, rapidante tra la arbosuproj kun la fratoj kaj fratinoj.

Li povis salti sep metrojn trans spacon je la vertiĝa alteco de la arbarosupro, kaj ekkapti, kun senerara precizeco kaj sen evidenta ŝoko, branĉon, kiu freneze flirtadis antaŭ la alvenanta ciklono.

Li povis fali ses aŭ sep metrojn inter branĉoj en rapida malsupreniro al la tero, aŭ li povis atingi la plejsupran pinton de la plej alta tropika giganto same facile kaj rapide kiel sciuro.

Nur dekjara, li estis same tiel forta kiel la meza tridekjarulo, kaj multe pli lerta ol iam ajn fariĝas la plej kapabla atleto. Kaj, tagon post tago, kreskadis lia forteco.

Feliĉa estis lia vivo inter tiuj ferocaj simioj; ĉar li ne povis memori alian vivon, kaj li tute ne sciis, ke ekzistas en la universo io alia ol lia arbareto kaj la sovaĝaj ĝangalbestoj, kiujn li konas.

Li estis preskaŭ dekjara antaŭ ol li komencis rimarki, ke inter li kaj liaj samtribanoj ekzistas granda diferenco. Lia korpeto, brunigita pro la suno, subite trudis al li sentojn de intensa honto, ĉar li konsciis, ke ĝi estas tute senhara, same kiel iu rampulo, aŭ alia lacerto.

Tion li provis malgravigi, tavolante sian tutan korpon per koto, sed tiu sekiĝis kaj defalis. Ĝi cetere estis tiel malkomforta, ke li rapide decidis, ke li preferas la honton super la malkomforton.

Lageto troviĝis sur la pli alta tereno, kiun frekventis lia tribo, kaj ĝuste tie Tarzan la unuan fojon vidis sian vizaĝon sur la klara, senmova akvo de ĝia sino.

Okazis je varmega tago de la seka sezono, ke li and unu kuzo iris al la bordo por trinki. Kiam ili klinis sin antaŭen, ambaŭ vizaĝetoj speguliĝis sur la kvieta lageto: la ferocaj kaj teruraj trajtoj de la simio apud tiuj de la aristokrata ido de antikva angla familio.

Tio konsternis Tarzanon. Jam sufiĉe malbone, ke mankas hararo, sed tia mieno! Li miregis, ke la aliaj simioj eĉ kuraĝas rigardi lin.

Tiu eta buŝofendo, tiuj etaj blankaj dentoj! Kiel ili aspektis apud la grandaj lipoj kaj potencaj dentegoj de liaj pli bonŝancaj fratoj!

Kaj tiu eta kunpremita nazo lia; tiel maldika, ke ĝi ŝajnis duone morta pro malsato. Li ruĝiĝis je komparo inter ĝi kaj la belaj, larĝaj naztruoj de la apudulo. Nazo tiom malavara! Ĝi ja kovris duonon de la vizaĝo! Kiel bone, esti tiel bela, pensis la povra eta Tarzan.

Sed kiam li vidis siajn okulojn; ha, jen la fina bato — bruna makulo, griza cirklo, vaka blankeco! Terure! eĉ ne la serpentoj havis okulojn tiom hidajn.

Tiom intense li persone aprezis siajn trajtojn, ke li ne aŭdis la susuradon de la alta greso malantaŭ li kiam granda korpo ŝtelire ŝovis sin tra la ĝangalo; ankaŭ ne aŭdis lia kunuleto, la simio, ĉar tiu trinkadis, kaj la bruo de liaj suĉantaj lipoj kaj kontentaj gargaroj kaŝis la silenta alveno de la trudanto.

Eĉ ne tridek paŝojn malantaŭ ili du, ŝi kaŭris — Sabor, la granda leonino — svingante la voston. Zorge, ŝi antaŭenmovis grandan remburitan piedon, sensone metante ĝin antaŭ ol ŝi levis la postan. Tiel ŝi antaŭenmoviĝis, kun la ventro malalta, preskaŭ tuŝanta la tersupraĵon — grandega kato, preta por sursalti la predon.

Nun ŝi estis nur tri metrojn for de la du nesuspektantaj ludkunuletoj — zorge, ŝi tiris la malantaŭajn piedojn sub la korpon; la grandaj muskoloj ondadis sub la bela haŭto.

Tiom malalte ŝi nun kaŭris, ke ŝi ŝajnis plata sur la tero, krom se temis pri la arko de la glata dorso kiam ĝi kuntiriĝis por salti.

Jam la vosto ne svingiĝis — senmova kaj rekta ĝi kuŝis malantaŭ ŝi.

Momenteton ŝi paŭzis tiel, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj tiam, kun terura ŝriko, ŝi eksaltis.

Saĝa ĉasanto estis Sabor, la leonino. Por iu malpli saĝa, la sovaĝa alarmo de ŝia feroca krio, dum ŝi saltis, ŝajne estus malsaĝaĵo, ĉar ĉu ŝi ne povus pli certe atingi siajn viktimojn se nur ŝi silente saltus sen tiu laŭta ŝriko?

Sed Sabor bone konis la mirindan rapidecon de la ĝangalanoj kaj iliajn preskaŭ nekredeblajn aŭdkapablojn. Por ili, la subita skrapo de unu gresero sur alia provizis averton same efikan kiel ŝia plej laŭta krio, kaj Sabor sciis, ke ŝi ne povos tiel forte salti sen iometa bruo.

Ŝia sovaĝa krio ne estis averto. Ŝi voĉis ĝin por rigidigi la kompatindajn viktimojn en hororparalizo dum tiu eta frakcio de momenteto, kiu sufiĉos por ebligi al ŝiaj fortaj ungoj sinki en ilian molan karnon kaj teni ilin sen espero por eskapo.

Rilate la simieton, Sabor bone rezonis. La etulo kaŭris tremante nur momenteton, sed tiu momenteto sufiĉis por detrui lin.

Tamen, ne Tarzan, la homido. Lia vivo inter la ĝangalaj danĝeroj lernigis lin reagi al surprizegoj kun memfido, kaj lia pli granda inteligenteco rezultigis rapidecon de mensa agado multe pli ol kapablis la simioj.

Tial la ŝriko de Sabor, la leonino, galvane vekis la cerbon kaj muskolojn de eta Tarzan al tuja agado.

Antaŭ li kuŝis la profunda akvo de la lageto; kaj malantaŭ li, certa morto: kruela morto sub ŝiraj ungoj kaj maĉaj dentegoj.

Tarzan ĉiam malamis la akvon, krom se temis pri rimedo por sensoifigi sin. Li malamis ĝin ĉar li ligis ĝin kun la malvarmeco kaj malkomforto de la torentaj pluvoj, kaj li timis ĝin pro la tondroj kaj fulmoj kaj vento, kiuj akompanis tiujn.

Lia sovaĝa patrino instruis al li eviti la profundan akvon de la lageto; cetere, ĉu li ne mem vidis etan Nita sinki sub ĝia kvieta supraĵo antaŭ nur kelkaj semajnoj, neniam revenonta al la tribo?

Sed el tiuj du malbonoj, lia rapida menso elektis la malpli grandan antaŭ ol la unua noto de la ŝriko de Sabor tute frakasis la kvietecon de la ĝangalo; kaj antaŭ ol tiu granda besto faris la duonon el sia salto, Tarzan sentis la malvarman akvon ekkovri al li la kapon.

Li ne scipovis naĝi, kaj la akvo tre profundis; li tamen perdis neniun ereton de tiu memfido kaj kapablo, kiuj signis lian homan superecon.

Li rapide ekmovis la manojn kaj piedojn, provante rampi supren, kaj, eble pli pro hazardo ol intenco, li trovis tiun geston, kiun uzas naĝanta hundo, pro kio li post nuraj sekundoj metis la nazon super la akvo, kaj li ekkonsciis, ke li povas teni ĝin tie, daŭrigante tiujn gestojn, kaj ke li ankaŭ povas progresi tra la akvo.

Lin ege surprizis kaj plaĉis tiu nova kapablo-akiro, kiu estis tiel subite trudita al li, sed mankis al li tempo por pripensi ĝin.

Li nun naĝis paralele kun la bordo, kaj tie li vidis la kruelan beston, kiu volis kapti lin, kaŭranta sur la senmova kadavro de lia ludkunuleto.

La leonino zorge rigardis Tarzanon, evidente anticipe al lia reveno al la bordo, sed la knabo tute ne intencis tion fari.

Li anstataŭe laŭtvoĉis la danĝeraverton de la tribo, aldonante al ĝi la averton, kiu ebligos al eventualaj savontoj ne alkuri la ungojn de Sabor.

Preskaŭ tuj alvenis defora respondo, kaj baldaŭ kvardek aŭ kvindek simiegoj rapide kaj majeste svingiĝis tra la arbaro al la scenejo de la tragedio.

Antaŭ ili estis Kala, ĉar tiu rekonis la tonojn de la plejamata, kaj kun ŝi estis la patrino de la simieto, kiu kuŝis mortinta sub kruela Sabor.

Kvankam ŝi estis pli potenca kaj pli bone ekipita por batalado ol la simioj, la leonino tute ne deziris fronti tiujn koleregajn plenkreskulojn, kaj graŭlante malame, ŝi rapide forsaltis en la arbustaron kaj malaperis.

Tarzan nun naĝis al la bordo kaj rapide suriris la teron. Lian etan animon plenigis je danka surpriziĝo la sento de freŝeco kaj ĝojo, kiun la malvarma akvo donis al li, kaj ĉiam poste li kaptis ĉiun oportunon por ĉiutage plonĝi en lagon aŭ rivereton aŭ maron, kiam tio eblis.

Kala dum longa tempo ne povis alkutimiĝi, vidante tion; ĉar kvankam ŝia popolo scipovis naĝi, kiam tio estis trudita al ili, ne plaĉis al ili eniri akvon, kaj ili neniam volonte faris tion.

La aventuro de la leonino nutris la plezurajn memorojn de Tarzan, ĉar tiaj aferoj rompis la monotonecon de la ĉiutaga vivo — kiu cetere estis nur enuiga ripetado de manĝoserĉado, manĝado, kaj dormado.

La tribo, kiun li anis, vagadis tra regiono, kiu etendiĝis proksimume kvardek kilometrojn laŭ la marbordo kaj okdek kilometrojn al la interno. Tiun ili daŭre travagadis, foje restante monatojn en unu loko; sed, ĉar ili rapide tramoviĝis tra la arboj, ili ofte transiris la terenon dum nur malmultaj tagoj.

Multo dependis de la manĝoprovizo, klimata situacio, kaj multeco de bestoj el la pli danĝeraj specoj; kvankam Kerĉak ofte instigis ilin al longaj marŝadoj nur pro tio, ke li tediĝis pri restado en unusola loko.

Ili nokte ekdormis tie, kie ilin trafis mallumo, kuŝante sur la tero, kaj foje kovrante al si la kapojn, malpli ofte la korpojn, per la grandaj folioj de la elefantorelo. Du aŭ tri povis kuŝi kuntenantaj unu la aliajn, se la nokto malvarmis, kaj ĝuste tiel Tarzan dormis en la brakoj de Kala dum multaj jaroj.

Estas nepridubeble, ke tiu granda, feroca brutulo amis tiun idon de alia speco, kaj ankaŭ li donis al la granda, hara besto la tutan amon, kiun li estus direktinta al sia bela juna patrino, se ŝi estus vivinta.

Vere, ke kiam li estis malobeema, ŝi batis lin, sed ŝi neniam kruelis al li, kaj pli ofte karesis ol punis lin.

Tublat, ŝia edzo, ĉiam malamis Tarzanon, kaj kelkajn fojon preskaŭ metis punkton al ties junaĝa kariero.

Siavice, Tarzan neniam maltrafis okazon por montri, ke li tutkore reciprokas la sentojn de la krompatro, kaj kiam li povis sekure ĝeni tiun aŭ moki tiun aŭ ĵeti al tiu ofendojn el la sekureco de la patrinaj brakoj, aŭ el la mallarĝaj branĉetoj de la pli altaj arboj, tion li faris.

Lia superaj inteligenteco kaj ruzemo permesis, ke li inventu mil diablajn trompojn por aldoni al la ŝarĝoj sur la vivo de Tublat.

En la frua junaĝo li lernis krei ŝnurojn, tordante kaj kunligante longajn greserojn, kaj per tiuj li ofte falpuŝigis Tublaton aŭ provis pendigi tiun de iu superpendanta branĉo.

Per konstanta ludado kaj eksperimentado je tiuj, li lernis fari krudajn nodojn, kaj krei glitmaŝojn; kaj per tiuj li kaj la junaj simioj amuzis sin. Kion faris Tarzan, tion ankaŭ ili provis fari, sed li sola kreis kaj kompetentiĝis.

Unu tagon, dum li tiel ludadis, Tarzan ĵetis sian ŝnuron kontraŭ fuĝanta kunludanto, retenante en la mano la alian parton. La maŝo hazarde falis rekte ĉirkaŭ la kolo de la kuranta simio, subite kaj surprize haltigante tiun.

Ha, jen nova ludo, bela ludo, pensis Tarzan, kaj li tuj provis refari la agon. Kaj tiel, per pena kaj daŭra ekzercado, li lernis la lazarton.

Nun la vivo de Tublat ja fariĝis viva koŝmaro. Dormante, marŝante, tagnokte, li neniam sciis, kiam tiu silenta maŝo falos ĉirkaŭ la kolon kaj preskaŭ ĝismorte strangolis lin.

Kala punis, Tublat ĵuris venĝon, kaj maljuna Kerĉak rimarkis kaj avertis kaj minacis; sed senrezulte.

Tarzan defiis ĉiujn, kaj la maldika, forta maŝo daŭre falis ĉirkaŭ la kolon de Tublat, kiam ajn li malplej atendis tion.

La aliaj simioj senlime amuziĝis pro la malkontenteco de Tublat, ĉar Rompita Nazo estis malafabla plenaĝulo, kiun cetere neniu ŝatis.

En la lerta menso de Tarzan rivoluadis multaj pensoj, kaj tiujn pelis lia didonita kapablo rezoni.

Se li povas kapti siajn samtribajn simiojn per tiu sia longa brako el multaj greseroj, kial ne Sabor, la leoninon?

Jen ĝermo de ideo, kiu tamen estis destinita ŝvebi en sia konscia kaj subkonscia menso ĝis rezultos elstara sukceso.

Sed tio okazos nur post jaroj.

Ĉapitro 6 Ĝangalaj bataloj

La vagado de la tribo ofte kondukis ilin proksime al la fermita kaj silenta kabano apud la tergardata golfeto. Por Tarzan tiu ĉiam estis fonto de senfinaj misteroj kaj plezuro.

Li provis travidi la kurtenitajn fenestrojn, aŭ, grimpante sur la tegmento, rigardi tra la nigran profundecon de la kameno, vane penante solvi la nekonatajn miraĵojn, kiuj kuŝis interne de tiuj fortikaj muroj.

Lia infana imago bildigis mirindajn estaĵojn interne, kaj la nura neebleco trudi eniron aldonis miloble al lia deziro penetri.

Horojn li grimpadis ĉe tegmento kaj fenestroj, provante eltrovi rimedon por eniri, sed li malmulte atentis la pordon, ĉar tiu verŝajne estis same solida kiel la muroj.

En sia unua vizito al la regiono, post la aventuro je Sabor, Tarzan, alproksimiĝante al la kabano, ekrimarkis, ke, de fore, la pordo ŝajnis esti memstara parto de la muro, en kiu ĝi estis fiksita, kaj la unuan fojon li ekpensis, ke eble tio pruviĝos la enirrimedo, kiu tiel longe evitis lin.

Li estis sola, kio ofte okazis kiam li vizitis la kabanon; la historio de la tondroŝtipo, kiu nur kreskadis je rerakontado, tute ĉirkaŭigis al la forlasita loĝejo de la blankuloj ian etoson da strangeco kaj teruro por la simioj.

Oni neniam rakontis al li lian ligitecon kun la kabano. La lingvo de la simioj enhavis tiom malmulte da vortoj, ke ili povis nur malmulte paroli pri tio, kion ili vidis en la kabano, ĉar mankis vortoj por precize priskribi aŭ la fremdulojn aŭ ties posedaĵojn, kaj tial, longe antaŭ ol Tarzan estis sufiĉe matura por kompreni, la afero estis jam forgesita de la tribo.

Nur malklare kaj svage Kala klarigis al li, ke lia patro estis stranga, blanka simio, sed li ne sciis, ke Kala ne estas lia patrino.

Do, je tiu tago li iris senpere al la pordo kaj pasigis horojn pristudante ĝin kaj fuŝante je la ĉarniroj, la anso kaj la seruro. Li finfine trafis la ĝustan kombinon, kaj la pordo knare malfermiĝis antaŭ liaj surprizoplenaj okuloj.

Dum kelkaj minutoj li ne kuraĝis eniri, sed finfine, kiam liaj okuloj alkutimiĝis al la nebrila lumo de la interno, li malrapide kaj singarde eniris.

Meze de la planko kuŝis skeleto, al kies ostoj mankis ĉiu ereto de karno, kvankam restis la ŝimaj restaĵoj de iamaj vestaĵoj. Sur la lito kuŝis simila hororiga aĵo, malpli granda, kaj en eta apuda lulilo videblis tria, eteta skeleto.

Juna Tarzan donis nur rapidan atenteton al tiuj atestaĵoj de terura tragedio de antaŭlonga tempo. Lia sovaĝa vivo en la ĝangalo jam alkutimigis lin al la sperto de mortintaj kaj mortantaj bestoj, kaj, se li scius, ke li regardas la restaĵojn de siaj gepatroj, li ne sentus pli fortan emocion.

La mebloj kaj aliaj aĵoj en la ĉambro allogis lian atenton. Li zorge kontrolis multajn aferojn — strangajn ilojn kaj armilojn, librojn, paperojn, vestaĵojn — la malmultajn aĵojn, kiuj travivis la detrupovon de la tempo en la humida atmosfero de la ĝangala marbordo.

Li malfermis ŝrankojn kaj kestojn, tiujn, kiuj cedis antaŭ lia malmulta sperto, kaj en ili li trovis enhavojn multe pli bone konservitajn.

Inter aliaj aĵoj li trovis akran ĉasistan tranĉilon, kontraŭ kies akra klingo li tuj tranĉis al si la fingron. Nerezignante, li daŭrigis siajn eksperimentojn, eksciante, ke li povas haki kaj tranĉi lignajn splitojn de la tablo kaj seĝoj per tiu nova ludilo.

Tio amuzis lin dum longa tempo, sed kiam li fine enuiĝis pri tio, li daŭrigis sian esploradon. En libroplena ŝranko li trovis unu libron kun brile buntaj bildoj — temis pri ilustrita aboco por infano — A estas Arkisto;

Li pafas je pomo.

B estas Bubo;

"Ĝo" estas la nomo.

La bildoj ege interesis lin.

Jen multaj simioj kies vizaĝoj similis la lian, kaj aliloke en la libro li trovis, sub «S», kelkajn simietojn kiel tiujn, kiujn ĉiutage li vidis trasaltantajn tra la arboj de lia praarbaro. Sed nenie videblis bildo de iu ajn el lia popolo; en la tuta libro, neniu similis al Kerĉak, aŭ Tublat, aŭ Kala.

Komence li provis pluki la bildetojn de la folioj, sed li baldaŭ komprenis, ke ili ne estas realaj, kvankam li tute ne sciis, kio ili estas, kaj ne havis vortojn por priparoli ilin.

La boatoj, kaj vagonaroj, kaj bovoj kaj ĉevaloj estis por li tute sensencaj, sed ne tiel enigmaj, kiel la strangaj bildetoj, kiuj vidiĝis sub kaj inter la kolorbildoj — li supozis, ke temas pri ia fremda insekteto, ĉar multaj havis krurojn, kvankam nenie li povis trovi unu kun okuloj kaj buŝo. Jen lia unua renkontiĝo kun la literoj, kaj li jam havis pli ol dek jarojn.

Li kompreneble neniam antaŭe vidis presitaĵon, neniam parolis kun vivantaĵo, kiu povis imagi, ke ekzistas tia afero kiel skriblingvo; kaj li neniam vidis iun legi.

Do, ne mirinde, ke la knabeto tute ne povis diveni la sencon de tiuj strangaj bildetoj.

Meze de la libro li trovis sian longtempan malamikon Sabor, la leoninon, kaj iom poste elrigardis Hista, la serpento.

Ha, kiel atentokapta! En sia jardeka vivo li neniam antaŭe tiom ĝuis ion. Li tiom absorbiĝis, ke li ne rimarkis la alvenon de krespusko ĝis ĝi tute regis ĉion kaj la bildetoj fariĝis nevideblaj.

Li remetis la libron en la ŝrankon kaj fermis la pordon, ĉar li ne deziris, ke alia trovu kaj detruu lian trezoron, kaj kiam li eliris en la noktiĝon, li fermis post si la grandan pordon de la kabano tiel, kiel ĝi estis antaŭ ol li eltrovis la sekreton de la seruro; sed antaŭ ol li foriris, li rimarkis la ĉasistan tranĉilon sur la planko, kie li antaŭe ĵetis ĝin, kaj tiun li prenis kaj kunportis por montri al siaj samtribanoj.

Nur dekon da paŝoj li faris direkte al la ĝangalo kiam granda formo leviĝis antaŭ li el la ombroj de arbusto. Li komence supozis, ke temas pri samtribano lia, sed post momento li eksciis, ke ĝi estas Bolgani, la gorilego.

Tiel proksime staris tiu, ke li tute ne povos fuĝi, kaj eta Tarzan sciis, ke li devos stari kaj batali por sia vivo; ĉar tiuj bestegoj estis la ĝismortaj malamikoj de lia tribo, kaj nek unu nek alia iam ajn petis aŭ donis kompaton.

Se Tarzan estus plenkreskinta virsimiego de sia tribo, li facile venkus la gorilon; sed, ĉar li estis nur eta angla knabo, kvankam ege muskola kompare kun similaj, li tute ne havis ŝancon antaŭ tiu kruela kontraŭulo. Sed tra liaj vejnoj fluadis la sango de la plej bona el raso da kuraĝaj batalantoj, kaj apogis tion la edukado de mallonga vivo inter la ferocaj brutoj de la ĝangalo.

Li ne timis kiel ni timas; lia eta koro des pli rapide batadis, sed pro ekscitiĝo kaj entuziasmo pri aventuro. Se venus la okazo, li eskapus, sed nur pro tio, ke laŭ sia juĝo li tute ne povos konkeri la grandan estaĵon, kiu frontas lin. Kaj ĉar logiko montris al li, ke ne eblos sukcesa fuĝo, li rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante trafis la gorilon, sen muskoltremo aŭ alia indiko pri paniko.

Efektive, li renkontis la bruton meze de ties atako, bategante ties korpegon per siaj pugnoj same senefike kvazaŭ li estus muŝo atakanta elefanton. Sed en unu mano li ankoraŭ tenis la tranĉilon, kiun li trovis en la patra kabano, kaj kiam la bruto, frapante kaj mordante, envolvis lin, la knabo hazarde turnis la pinton al la hara brusto. Kiam la tranĉilo sinkis profunde en ĝian korpon, la gorilo ekŝrikis pro doloro kaj kolero.

Sed en tiu mallonga sekundo la knabo lernis, kiel uzi sian akran kaj brilan ludilon; kaj kiam la ŝiranta, batanta besto tiris lin al la tero, li ree kaj ree plonĝigis la klingon ĝis la tenilo en ties bruston.

La gorilo, batalante laŭ la maniero de sia speco, bategadis per la nepugnita mano, kaj ŝiris la karnon ĉe la gorĝo kaj brusto de la knabo per siaj dentegoj.[2]

Dum momento ili kunruliĝis sur la tero en la feroca furiozeco de batalo. Pli kaj pli malforte la ŝirita kaj sanganta brako enpuŝis la longan, akran klingon; tiam la eta formo spasme rigidiĝis, kaj Tarzan, la juna Lordo Greystoke, defalis senkonscie sur la mortinta kaj putranta vegetalaro, kiu tapiŝis lian ĝangalan hejmon.

Du kilometrojn for en la arbaro, la tribo aŭdis la ferocan defion de la gorilo, kaj, ĉar tia estis la kutimo kiam minacis danĝero, Kerĉak kunvokis sian popolon, parte por reciproka protektado kontraŭ komuna malamiko — eble temis pri kelkaj goriloj — kaj ankaŭ por kontroli, ke ĉiuj tribanoj ĉeestas.

Oni baldaŭ rimarkis, ke mankas Tarzan, kaj Tublat forte kontraŭstaris la ideon sendi helpon. Kerĉak mem ne multe ŝatis la strangan bubeton, kaj pro tio atentis Tublaton kaj, fine, ĝibante la ŝultrojn, turnis sin al la foliaro, sur kiu li intencis dormi.

Sed Kala havas alian intencon; fakte, ŝi atendis nur sufiĉe longe por informiĝi, ke Tarzan malaperis, kaj tuj poste estis kvazaŭ fluganta tra la matajn branĉojn al la punkto, de kiu oni povis ankoraŭ klare aŭdi la kriojn de la gorilo.

Jam noktiĝis, kaj frua luno sendis sian palan lumon por siluetigi strangajn, groteskajn ombrojn inter la densa foliaro de la arbaro.

Kelkloke la brilaj radioj penetris ĝis la tero, sed ili pliparte servis nur por akcentigi la stiĝian nigrecon de la ĝangala profundeco.

Kiel iu granda fantomo, Kala sensone svingis sin de arbo ĝis arbo; nun lerte kurante laŭ branĉego, nun svingiĝante tra la spaco pinte de alia, nur por ekkapti tiun de fora arbo en sia rapida progreso al la sceno de la tragedio, kiu, laŭ ŝia scio pri la ĝangala vivo, okazas nur mallonge antaŭ ŝi.

La krioj de la gorilo proklamis, ke ĝi ĝismorte batalas kun iu alia loĝanto de la terura arbaro. Subite ĉesis tiuj krioj, kaj morta silenteco regnis en la ĝangalo.

Kala ne povis kompreni, ĉar en la fino la voĉo de Bolgani elbruigis agonion de suferado kaj mortiĝo, sed al ŝi venis nenia sono, per kiu ŝi povis konstati la identecon de lia kontraŭulo.

Ke ŝia eta Tarzan povus detrui virgorilegon, tion ŝi sciis nekredebla, kaj tial, alproksimiĝante al la loko, de kiu venis la sonoj de la batalo, ŝi pli singarde moviĝis, kaj fine, malrapide kaj kun ekstrema prudenteco, ŝi trairis la malplej altajn branĉojn, avide rigardante la lunmakulitan nigrecon por ia signo de la luktantoj.

Baldaŭ ŝi renkontis ilin, kuŝantajn en eta malferma spaco sub la brila lumo de la luno — la ŝiritan kaj sangan formon de eta Tarzan, kaj apud tio grandan virgorilegon, entute mortintan.

Kun mallaŭta krio, Kala rapidis al Tarzan, kaj levante al la brusto la povran, sangokovritan korpon, aŭskultis por signo de vivo. ŝi aŭdis tion, nur mallaŭtan — la malfortikan batadon de la eta koro.

Ŝi tenere portis lin tra la inkeca ĝangalo al la bivakejo de la tribo, kaj multajn tagnoktojn ŝi garde sidadis apud li, portante al li nutraĵon kaj akvon, kaj forbrosante la muŝojn kaj aliajn insektojn de liaj kruelaj vundoj.

Pri medicino kaj ĥirurgio, la povrulino sciis nenion. ŝi povis nur leki la vundojn, kaj tiel ŝi purigadis ilin, ke la kuracado de la naturo des pli rapide funkciu.

Tarzan komence rifuzis manĝi ion ajn, nur ruliĝis kaj spasmis pro febra delirado. Li deziris nur akvon, kaj tion ŝi alportis al li laŭ la sola metodo, kiun ŝi konis — en la propra buŝo.

Neniu homa patrino povus montri pli sinoferan amon ol tiu povra, sovaĝa bruto por la eta orfa bubo, kiun la sorto donis al ŝia prizorgado.

Finfine lin forlasis la febro, kaj la knabo komencis resaniĝi. Tra liaj streĉitaj lipoj pasis nenia plenda vorto, kvankam egis la doloro de liaj vundoj.

Parto de lia brusto estis forŝirita ĝis la ripoj, el kiuj tri estis rompitaj pro la bategoj de la gorilo. Unu brako estis preskaŭ detranĉita per la gigantaj dentegoj, kaj granda peco estis ŝirita de lia kolo, montrante la kolan vejnegon, kiun nur per miraklo la kruelaj makzeloj maltrafis.

Kun la stoikeco de la brutoj, kiuj edukis lin, li silente toleris sian suferadon, preferante forrampi de la aliaj kaj kuŝi kuntiriĝinte en iu aro da altaj greseroj, prefere ol montri antaŭ iliaj okuloj sian mizerecon.

Nur Kalan li ĝojis havi apud si, sed nun, kiam li pli bone fartis, ŝi pli longe forestis, serĉante manĝaĵojn; ĉar tiu amanta besto preskaŭ ne manĝis sufiĉe por subteni la propran vivon dum Tarzan malsanegis, kaj sekve nun restis nura ombro de sia antaŭa persono.

Ĉapitro 7 La lumo de la sciado

Post tempo, kiu ŝajnis eterna por la eta suferanto, tiu denove povis marŝi, kaj ekde tiam lia resaniĝo estis tiel rapida, ke post ankoraŭ unu monato li estis tiel fortika kaj aktiva kiel antaŭe.

Dum sia resaniĝo, li multfoje pripensadis la batalon kontraŭ la gorilo, kaj lia unua penso estis, rehavigi al si la mirindan armileton, kiu transformis lin de senespereble superata malfortikulo al la superulo de la granda terurulo de la ĝangalo.

Ankaŭ, li volis reiri al la kabano kaj daŭrigi siajn enketojn pri ties mirindaj enhavaĵoj.

Do, frue en unu mateno, li ekiris je sia vojaĝo. Post mallonga serĉado li trovis la manĝpurigitajn ostojn de la lastatempa malamiko, kaj apude, preskaŭ kaŝitaj sub la falintaj folioj, li trovis la tranĉilon, jam ruĝan pro rusto pro ties tempopasigo apud la grunda humideco kaj la sekiĝinita sango de la gorilo.

Ne plaĉis al li la ŝanĝo je ties antaŭe brila kaj glima supraĵo; sed ĝi restis danĝera armilo, tia, de kia li intencis profiti, kiam ajn tio oportunis. Li pensis, ke jam li ne forkuros de la kapricaj atakoj de maljuna Tublat.

Post ankoraŭ momento li atingis la kabanon, kaj pasis mallonga tempo antaŭ ol li malŝlosis ĝin kaj eniris. Lia unua celo estis, prilerni la meĥanismon de la seruro, kaj tion li faris, zorge studante ĝin dum la pordo restis malfermita; tiel li precize lernis, kiel ĝi povas teni la pordon, kaj kiel ĝi ellasiĝis je lia tuŝo.

Li lernis, ke li deinterne fermi kaj ŝlosi la pordon, kaj tion li faris, ke li tute ne ĝeniĝu dum sia traserĉado.

Li komencis laŭsisteman serĉadon tra la kabano; sed lian atenton baldaŭ kaptis la libroj, kiuj ŝajne strange kaj potence influis lin, pro kio li povis atenti preskaŭ nenion alian pro la logo de la mirinda enigmo, kiun proponis al li ilia celo.

Inter la aliaj libroj troviĝis instrulibro, kelkaj porinfanaj legolibroj, multenombraj bildligroj, kaj vortarego. Ĉiujn li ekzamenis, sed lian atenton pleje kaptis la bildoj, kvankam lian miron kaj plej profundan pensadon kaptis la strangaj insektetoj, kiuj kovris la paĝojn senbildajn.

Kaŭrante super siaj suroj sur la tablosupro en la kabano konstruita de sia patro — kun la glata, bruna, nuda korpeto klinita super la libro, kiu sterniĝis sur liaj fortaj, sveltaj manoj, kaj kun la longa, nigra hararego pendanta ĉirkaŭ la belforma kapo, kaj kun la brilaj, inteligentaj okuloj — Tarzan de la simioj, eta primitivulo, prezentis bildon plenan samtempe de patoso kaj de promeso — alegorian formon de la praa, kiu palpas sian vojon tra la nigra nokto de nescio al la lumo de lernado.

Lia vizaĝeto streĉiĝis pro studado, ĉar li parte komprenis, nebule kaj svage, la rudimentojn de penso, kies destino estis, fariĝi la ŝlosilo kaj la solvo por la enigma problemo de la strangaj insektetoj.

En la manoj estis lernolibro malfermita ĉe bildo de simieto, kiu similis lin, sed kiun kovris, escepte manojn kaj vizaĝon, stranga, bunta pelto, ĉar tio li supozis la jakon kaj pantalonon. Sub la bildo staris kvin insektetoj — KNABO.

Kaj li ĵus eltrovis en la teksto sur la paĝo, ke tiuj kvin multfoje kaj samsekve ripetiĝis.

Alian fakton li lernis — ke ekzistas relative malmultaj unuopaj insektetoj; sed tiuj multfoje ripetiĝis, foje sole, pli ofte kune kun aliaj.

Li malrapide turnis la paĝojn, trarigardante la bildojn kaj la tekston por ripeto de tiu kombino K-N-A-B-O. Li baldaŭ trovis tion sub bildo de alia simieto kaj stranga besto, kiu marŝis kvarpiede kiel ŝakalo kaj iomete similis tion. Sub tiu bildo la insektetoj aperis jene:

KNABO KAJ HUNDO

Jen ili, la tri insektetoj kiujn ĉiam akompanis la simieto.

Li progresis, do, tamen tre, tre malrapide, ĉar malfacilan kaj penigan taskon li nesciante fiksis por si — taskon, kiu por vi kaj mi eble ŝajnus neebla — lerni legi, havante eĉ ne la plej etan scion pri literoj aŭ skriba lingvo, eĉ ne ideeton, ke ekzistas tiaj aferoj.

Li ne sukcesis post tago, aŭ semajno, aŭ monato, aŭ jaro; sed malrapide, treege malrapide, li lernis, post kiam li ekkaptis la eblaĵojn de tiuj insektetoj, kaj jam je la dek-kvina jaroj li konis la diversajn literkombinojn, kiuj simbolis ĉiun bildan formon en la eta lernolibro kaj en unu aŭ du el la bildlibroj.

Pri la signifoj kaj utiloj de la artikoloj kaj konjunkcioj, verboj kaj adverboj kaj pronomoj, li nur svage konceptetis.

Unu tagon, kiam li estis dek-dujara, li trovis plurajn krajonojn en antaŭe nerimarkita tirkesto sub la tablo, kaj, utiligante unu el ili por skrapi sur la tablosupro, li feliĉiĝis rimarki la nigran linion, kiun ĝi postlasis.

Tiom penege li laboris je tiu nova ludilo, ke la tablosupro baldaŭ fariĝis amaso da serpentumaj maŝoj kaj neregulaj linioj, kaj la krajonopinto forrodiĝis ĝis la ligno. Poste li prenis alian krajonon, sed tiufoje li havis difinitan celon.

Li intencis provi kopii kelkajn el la insektetoj, kiuj rampis sur la paĝoj de liaj libroj.

La tasko estis malfacila, ĉar li tenis la krajonon same kiel oni tenas ponardon, kio ne multe faciligas aŭ la skribadon aŭ la legeblecon de la rezulto.

Sed dum monatoj li malrezignis, kiam ajn li povis veni al la kabano, ĝis finfine, per ripeta eksperimentado, li trovis metodon por teni la krajonon, kiu plej bone permesis, ke li gvidu kaj regu ĝin, kaj li fine povis, almenaŭ neperfekte, reprodukti iun ajn el la insektetoj.

Tiel li komencis skribi.

Kopiado de la insektetoj instruis al li alian aferon — ilian nombron; kaj kavankam li ankoraŭ ne povis nombri, kiel ni komprenas tion, li tamen havis ideon pri kvanto, bazante siajn kalkulojn je la nombro de fingroj sur unu mano.

Lia serĉado de la diversaj libroj konvinkis lin, ke li jam eltrovis ĉiujn diversspecajn insektetojn plej ofte ripetatajn en kombinaĵoj, kaj tiujn li tre facile aranĝis laŭ ĝusta ordo pro la ofteco, je kiu li trafoliumis la fascinan bildlibron.

Lia kleriĝado progresis; sed liaj plej gravaj eltrovoj venis el la neelĉerpebla konservejo de la ilustrita vortarego; ĉar li pli lernis pere de bildoj ol pere de teksto, eĉ jam komprenante la signifon de la insektetoj.

Kiam li eltrovis la aranĝon de vortoj laŭ aboca ordo, li ĝuis serĉi kaj trovi la kombinojn, kiujn li jam konas, kaj la vortoj ilin sekvantaj, ties definoj, plukondukis lin tra la labirinto de erudiĝado.

Kiam li estis dek-sepjara, li jam lernis legi la simplan infanan lernolibron, kaj plene konsciis la veran kaj mirindan celon de la insektetoj.

Li jam ne sentis honton pri sia senhara korpo aŭ homaj trajtoj, ĉar lia rezonivo jam informis lin, ke li estas de alia raso ol siaj sovaĝaj kaj haraj kunuloj. Li estas H-O-M-O, ili estas S-I-M-I-O-J, kaj la simietoj trakurantaj tra la arbarosupro estas S-I-M-I-E-T-O-J. Li cetere sciis, Sabor estas L-E-O-N-I-N-O, kaj Histah S-E-R-P-E-N-T-O, kaj Tantor E-L-E-F-A-N-T-O. Kaj tiel li lernis legi. De tiam, li rapide progresis. Helpe de la vortarego kaj la aktiva intelekto de sana menso herede dotita je pli ol ordinara rezonkapablo, li lerte konjektis pri multo, kiun li ne povis vere kompreni, kaj sufiĉe ofte liaj konjektoj trafis proksime al la vero.

Multajn interrompojn pri lia kleriĝado kaŭzis la migremo de lia tribo, sed eĉ apartigite de siaj libroj, li cerbe aktivis, daŭre serĉante la misterojn de lia fascina maroto.

Pecojn de ŝelo kaj plataj folioj, eĉ glataj regionetoj de nuda tero, provizis al li la kajerpaĝojn, sur kiuj li povis skrapi, per la pinto de sia ĉastranĉilo, la lecionojn lernatajn.

Ankaŭ li ne neglektis la pli severajn devojn de la vivo, sekvante sian emon solvi la misteron de la libraro.

Li ekzercadis je sia ŝnuro kaj ludis per la akra tranĉilo, kiun li lernis teni akra per frotado je plataj ŝtonoj.

La tribo kreskis post la alveno de Tarzan, ĉar estrate de Kerĉak ili povis fortimigi la ceterajn tribojn el sia ĝangalregiono; tial ili havis sufiĉe da manĝaĵoj, kaj preskaŭ ne suferis pro la predemo de najbaroj.

La junaj virsimioj, maturiĝante, do lernis, ke estas pli komforte trovi edzinojn elinter sia tribo, aŭ, kaptinte inon el alia tribo, revenigi tiun por loĝi en la bando de Kerĉak kaj amike vivi kun li, ol provi starigi proprajn novajn grupetojn aŭ batali kontraŭ la preskaŭ nevenkebla Kerĉak por hejmtriba supereco.

Unu pli feroca ol siaj kunuloj foje provis tiun lastan alternativon, sed ĝis nun aperis neniu, kiu povus venki tiun fortan kaj brutecan simiegon.

Tarzan okupis nekutiman lokon en la tribo. Ili ŝajnis opinii lin unu el ili, tamen iel malsama. La pli aĝaj virsimiegoj aŭ entute malatentis lin aŭ tiom terure malamegis lin, ke, manke siajn mirindajn flekseblecon kaj rapidecon kaj la ferocan protektemon de la grandega Kala, li estus junaĝe mortigita.

Plej konsekvence malamikis lin Tublat, sed pere de Tublat, kiam li estis dektrijara, subite ĉesiĝis la persekutado fare de liaj malamikoj, kaj ili entute lasis lin neĝenata, krom okaze de la fojaj amokoj — la strangaj frenezoj, kiuj trafas multajn el la pli ferocaj ĝangalaj bestoj. Tiam, neniu povis esti sekura.

Je la tago, kiam Tarzan akiris siaj rajton de estimo, la tribo grupiĝis en natura amfiteatreto, kiun la ĝangalo lasis libera de la enplektemaj lianoj kaj rubusoj, en kavo inter kelkaj montetoj.

Tiu apertejo estis preskaŭ precize ronda. Ĉiuflanke staris la gigantoj de la netuŝita arbaro; la matiĝinta vepraro tiom kunpuŝiĝis inter la trunkegoj, ke eblis eniri la etan, ebenan arenon nur pere de la supraj branĉoj de la arboj.

Ĉi tie, sekure kontraŭ interrompo, ofte grupiĝis la tribo. Centre de la amfiteatro staris unu el tiuj strangaj elgrundaj tamtamegoj, kiujn la homsimiluloj konstruas por siaj strangaj ritoj, kies sonojn homoj aŭdas en la profundoj de la ĝangalo, sed kiujn neniu iam ajn vidis.

Multaj vojaĝantoj vidis la tamburojn de la simiegoj, kaj kelkaj aŭdis la sonojn de ilia batiĝado kaj la bruon de la sovaĝa kaj stranga festivalado de tiuj unuaj ĝangalaj moŝtoj, sed Tarzan, Lordo Greystoke, sendube estas la unusola homo, kiu iam ajn partoprenis la ferocan, frenezan, ebriigan diboĉon de la DumDumo.

El tiu primitiva funkcio sendube kreskis ĉiuj formoj kaj ceremoniaĵoj de la modernaj eklezio kaj ŝtato, ĉar tra la sennombraj epokoj, de antaŭ la plej praaj remparoj de naskiĝanta homeco, niaj ferocaj, harkovritaj prapatroj dancis la ritojn de la DumDumo je la sono de ilia grunda tamtamego, sub la brila lumo de tropika luno en la profundejo de ĝangalego, kiu staras hodiaŭ neŝanĝita de tiu longe forgesita nokto en la svagaj, nepripenseblaj epokoj de la jam longe mortinta pasinteco, kiam nia unua hirta prapatro alteriĝis de flirtanta branĉo kaj malpeze saltis sur la molan torfon de tiu unua kunvenejo.

Je la tago kiam Tarzan gajnis sian liberiĝon de tiu persekutado, kiu senkompate sekvis lin dum dekdu el liaj dektri jaroj da vivo, la tribo, jam kun cent anoj, silente grupvojaĝis tra la plej malalta teraso de la ĝangala arbaro kaj sensone falis sur la grundon de la amfiteatro.

La ritoj de la DumDumo signis gravajn okazojn en la vivo de la tribo — venkon, kapton, mortigon de iu grandega kaj feroca ĝangalano, morto aŭ estiĝo de reĝo; kaj ili okazis kun konvena ceremonieco.

Hodiaŭ temis pri la mortigo de simiego, ano de alia tribo, kaj kiam la popolo de Kerĉak eniris la arenon, ili vidis du virsimiegojn, kiuj portis inter si la kadavron de la venkito.

Ili kuŝigis la ŝarĝon antaŭ la tamtamego, poste gardkaŭris tie apud ĝi, dum la ceteraj tribanoj faldis sin en herbaj niĉoj por dormi ĝis la lunleviĝo signalos komenciĝon de la sovaĝa orgio.

Dum horoj regnis absolute silenteco en la maldensejeto, krom se temis pri la raŭkaj grakoj de brile plumitaj papagoj, aŭ la kriĉado kaj pepado de la mil ĝangalaj birdetoj, kiuj senĉese saltflugis inter la buntaj orkideoj kaj multkoloraj floroj, kiuj girlandis la milnombrajn, muskozajn branĉojn de la reĝarboj.

Finfine, kiam mallumo volvis la ĝangalon, la simioj komencis vekiĝi, kaj ili baldaŭ faris grandan rondon ĉirkaŭ la tamtamego. La inoj kaj idoj kaŭris laŭ maldika linio ĉirkaŭ la ekstera periferio de tiu rondo, dum ĝuste antaŭ ili rangis la viraj plenkreskuloj. Antaŭ la tamtamego sidis tri maljunulinoj; ĉiu portis nodoplenan branĉon longan je 40–50 centimetroj.

Malrapide, mallaŭte ili komencis frapetadi la resonan supraĵon de la tamtamego dum la unuaj malbrilaj radioj de la leviĝanta luno arĝentis la ĉirkaŭajn arbosuprojn.

Dum pli intensiĝis la lumo en la amfiteatro, la inoj intensigis la oftecon kaj forton de tiuj batoj, ĝis baldaŭ sovaĝa, ritma bruego satplenigis la ĝangalegon kilometrojn je ĉiu direkto. Grandegaj, ferocaj brutoj ĉesis ĉasi, levante la orelojn kaj kapojn, por aŭskulti la malakutan batadon, kiu signis la DumDumon de la simioj.

Iu el tiuj foje levis sian altan krion aŭ tondrecan muĝon kiel respondan defion kontraŭ la sovaĝa bruego de la homsimiluloj, sed neniu alproksimiĝis por rigardi aŭ ataki, ĉar la simiegoj, plennombre kunvenintaj, kreis fortan estimon en la brustoj de siaj ĝangalaj najbaroj.

Dum la bruo de la tamtamego ĝissurdige laŭtiĝis, Kerĉak saltis en la malplenan lokon inter la kaŭrantaj virsimioj kaj la tamtamantinoj.

Rektiĝante, li reklinigis la kapon kaj, kuraĝe rigardante la okulon de la leviĝanta luno, li bategis sian bruston per siaj haraj manegoj kaj eligis sian timigan, muĝan kriĉon.

Unu — du — tri fojojn tiu terura kriego sonoris tra la estaĵoplena soleco de tiu neparoleble viva, tamen neparoleble morta, mondo.

Tiam, kaŭre, Kerĉak sensone glitis ĉirkaŭ la larĝan rondon, zorge evitante la mortinton, kiu kuŝis antaŭ la altaro-tamtamego, sed, preterirante, li fiksis siajn ferocajn, kruelajn, ruĝajn okuletojn ĉe la kadavro.

Tiam alia virbesto saltis en la arenon, kaj, ripetante la hororigajn kriojn de la reĝo, ŝtele postsekvis tiun. Alia kaj ankoraŭ alia sekvis laŭ rapida sinsekvo, ĝis la ĝangalo reverberis por la nun preskaŭ senpaŭzaj sonoroj de iliaj sangavidaj hurloj.

Jen la defio kaj la ĉaso.

Kiam ĉiuj plenkreskaj virsimiloj jam aliĝis tiun maldikan vicon de cirkulantaj dancantoj, komenciĝis la atako.

Kerĉak, kaptinte klabegon el la amaso, kiu tiucele kuŝis apude, furioze ĵetis sin kontraŭ la mortinta simio, bategante la kadavron, samtempe eligante la graŭlojn kaj kriojn de batalo. Nun kreskis la bruo de la tamtamego, kaj ankaŭ la ofteco de la bategoj, kaj la batalantoj, poe alproksimiĝante la viktimon de la ĉaso kaj liverante bategon de la klabo, aliĝis la frenezan peladon de la Danco de Morto.

Tarzan troviĝis meze de tiu sovaĝa, salteganta hordo. Lia bruna, ŝvitanta, muskola korpo, glimanta en la lunlumo, suple kaj gracie brilis inter la malpuraj, mallertaj kaj harkovritaj brutoj ĉirkaŭantaj lin.

Neniu estis pli ŝtelira en la mima ĉaso, neniu pli feroca ol li dum la sovaĝa feroceco de la atako, neniu tiel alte saltis en la aeron dum la Danco de Morto.

Dum la brua kaj rapideco de la tamtambatoj kreskis, la dancantoj verŝajne ebriiĝis pro la sovaĝa ritmo kaj la sovaĝaj hurloj. Plimultiĝis iliaj saltoj kaj saltegoj, salivo gutis de iliaj nudaj dentegoj, kaj ŝaŭmo makulis iliajn lipojn kaj brustojn.

Duonan horon tiu stranga danco daŭris, ĝis, je signalo de Kerĉak, ekĉesiĝis la bruo de la tamtamego kaj la tamtamantinoj rapide forkuris tra la vico de dancantoj ĝis la ekstera rando el kaŭrantaj spektantoj. Tiaj, unuanime, la viroj ĵetis sin kontraŭ la aĵo, kiun iliaj foregaj batoj jam amase pulpigis.

Karno malofte atingis iliajn makzelojn laŭ satigaj kvantoj, do taŭga fino por tiu sovaĝa ceremonio estis la gusto de freŝe mortigita viando, kaj ili nun turnis sian atenton al la vorado de la mortinta malamiko.

Dentegoj puŝiĝis en la kadavron, por forŝiri grandajn amasojn; la plej potencaj simiegoj havigis al si la plej bongustajn pecojn, dum la malpli potencaj devis cirkuli ĉirkaŭ la ekstera rando de la luktado, graŭle atendante okazon trapuŝi sin kaj ekkapti perditan peceton aŭ forŝteli restantan oston antaŭ ol ĉio malaperos.

Tarzan, pli ol la simioj, deziris kaj bezonis karnon. Deveninte de raso da viandovorantoj, neniam en sia vivo, li pensis, li satigis sian apetiton por bestodevena nutraĵo; kaj nun lia lertmova korpeto travermis la amason da luktantaj, ŝirantaj simioj, penante havigi al si parton, kiun lia forteco ne kapablus gajni por li.

Ĉe lia flanko pendis la ĉastranĉilo de lia nekonata patro, en ingo, kiun li mem kreis kopie de unu, kiun li vidis inter la bildoj de liaj trezorlibroj.

Li finfine atingis la rapide malaperantan feston, kaj per sia akra tranĉilo li detondis porcion pli grandan ol li esperis, tutan harkovritan antaŭbrakon, kie ĝi etendiĝis sub la piedoj de la potenca Kerĉak, kiu estis tiom okupita je la reĝa rajto ŝtopmanĝi sin, ke li ne rimarkis tiun agon de lèse majesté.

Do eta Tarzan tordiĝis elsub la batalanta amaso, tenante sian teruran premion ĉe la brusto.

Inter tiuj, kiuj sensukcese cirkulis ĉe la rando de la bankedantoj, troviĝis maljuna Tublat. Li estis inter la unuaj por manĝi, sed retiriĝis kun granda porcio por kviete manĝi; nun li reiris por alia porcio.

Tiam li rimarkis Tarzanon dum la knabo elvenis elsub la skrapanta, kunpuŝiĝanta simiamaso, kun tiu harkovrita antaŭbrako tenata firme ĉe lia korpo.

La etaj, kunproksimaj, vejnoplenajaj, porkecaj okuloj de Tublat ĵetis kruelajn malamoglimojn kiam ili trafis la celon de lia malŝatego. Ankaŭ en ili vidiĝis avideco por la bongustaĵon, kiun portis la knabo.

Sed Tarzan same rapide rimarkis sian arĥmalamikon, kaj, diveninte la intencon de la granda besto, li lerte forsaltis al la inoj kaj idoj, esperante kaŝi sin inter ili. Tublat tamen proksime sekvis lin, kaj li ne havis okazon por serĉi kaŝlokon, sed ekkonsciis, ke nur malfacile li entute povos eskapi.

Li rapide kuris al la ĉirkaŭaj arboj, kaj lertsalte atingis malsupran branĉon per unu mano, kaj tiam, prenante la ŝarĝon inter la dentoj, li rapide grimpis supren, proksime sekvate de Tublat.

Supren, supren li iris al la flirtanta pinto de alta monarĥo de la arbaro, kien lia multpeza persekutanto ne kuraĝos sekvi lin. Tie li sidis, ĵetante ofendojn kaj insultojn kontraŭ la kolerega, buŝe ŝaŭmanta besto, kiu atendis dudek metrojn sub li.

Kaj Tublat ekamokis.

Kun hororigaj hurloj kaj muĝoj li alteriĝis, inter la inojn kaj idojn, puŝegante siajn dentegojn en dekon da nuketoj kaj ŝirante karnpecegojn el la dorsoj kaj brustoj de la inoj, kiujn li sukcesis kapti.

Sub la brila lunlumo Tarzan vidis la tutan frenezan karnavalon da kolerego. Li vidis la inojn kaj idojn rapidi al la sekureco de la arboj. Tiam la virsimiegoj meze de la areno sentis la dentegojn de sia amokiĝinta kunulo, kaj unuanime ili fandiĝis kun la nigraj ombroj de la superpendanta arbaro.

Restis nur unu en la amfiteatro krom Tublat, malfruiĝanta ino, kiu rapide kuris al la arbo, kie sidis Tarzan, kaj proksime post ŝi venis la terura Tublat.

Temis pri Kala, kaj tuj kiam Tarzan vidis, ke Tublat proksimiĝas al ŝi, li ekfalis kun la rapideco de falanta ŝtono, de branĉo al branĉo, al sia adoptopanjo.

Nun ŝi estis sub la superpendantaj branĉoj, kaj proksime super ŝi kaŭris Tarzan, atendante la rezulton de la konkurso.

Ŝi saltis superen, kaptante malaltan branĉon, sed preskaŭ super la kapto de Tublat, tiel proksime li venis al ŝi. ŝi devus esti sekura, sed aŭdiĝis ŝira sono, la branĉo rompiĝis kaj faligis ŝin rekte sur la kapon de Tublat, faligante tiun al la tero.

Ambaŭ tuj saltis pieden, sed kiel ajn rapide ili agis, Tarzan pli rapide agis, kaj la kolerega virsimiego trovis sin fronte kun la homido, kiu staris inter li kaj Kala.

Nenio povus pli plaĉi al la feroca besto, kaj kun triumfa muĝo li saltis sur la etan Lordon Greystoke. Sed liaj dentegoj neniam kunpuŝiĝis en tiu nukse bruna karno.

Muskola mano etendiĝis kaj ekkaptis la harkovritan gorĝon, kaj alia plonĝigis akran ĉastranĉilon dekon da fojoj en la larĝan bruston. La batoj fulme falis, kaj ĉesiĝis nur kiam Tarzan sentis la malrigidan formon forfali de sub li.

Kiam la korpo falis surteren, Tarzan de la Simioj metis sian piedon sur la nukon de sia tutviva malamiko kaj, levante siajn okulojn al la plenluno, reklinigis sian ferocan junan kapon kaj elvoĉigis la sovaĝan kaj teruran kriegon de sia popolo.

Unu post alia, la tribanoj desvingis sin de siaj arbaraj kaŝejoj kaj formis rondon ĉirkaŭ Tarzan kaj lia venkita malamiko. Kiam ĉiuj alvenis, Tarzan turnis sin al ili.

"Mi estas Tarzan," li kriis. "Mi estas granda mortiganto. Ĉiuj estimu Tarzanon de la Simioj kaj Kalan, lian panjon. Troviĝas neniu inter vi tiom potenca, kiom Tarzan. Liaj malamikoj gardu sin."

Rekte rigardante la kruelajn, ruĝajn okulojn de Kerĉak, la juna Lordo Greystoke batadis sian potencan bruston kaj ankoraŭfoje elhurlis sian raŭkan defikriegon.

Ĉapitro 8 La arbosupra ĉasanto

La matenon post la DumDumo la tribo malrapide komencis reiri tra la arbaron al la marbordo.

La kadavron de Tublat kuŝis tie, kie ĝi falis, ĉar la popolo de Kerĉak ne manĝas siajn mortintojn.

La marŝado estis nura malrapida serĉado por nutraĵoj. Brasikpalmon kaj grizan prunarbon, pisangon kaj citamenon ili trovis abundaj, kun sovaĝaj ananasoj, kaj, foje, etaj mamuloj, birdoj, rampuloj, kaj insektoj. La nuksojn ili rompis inter siaj potencaj makzeloj, aŭ, se tiuj tro malmolis, frakasis per batado inter rokoj.

Unu fojon, maljuna Sabor, transirante antaŭ ili, pelrapidigis ilin al la sekureco de la pli altaj branĉoj, ĉar se ŝi estimis ilian nombron kaj iliajn akrajn dentegojn, siavice ili egale estimis ŝian kruelan kaj potencan ferocecon.

Sur malalta branĉo sidis Tarzan, rekte super la majesta, supla korpo dum ĝi silente puŝis sin tra la densa ĝangalo. Li ĵetis ananason kontraŭ tiun antikvan malamikon de sia popolo. La granda besto haltis kaj, turnante sin, rigardis la mokanton super ŝi.

Kolere svingante la voston, ŝi nudigis siajn flavajn dentegojn, tordante siajn grandajn lipojn je hida graŭlo, kiu sulkigis ŝian hirtan muzelon je segodentaj krestoj kaj fermis ŝiajn kruelajn okulojn ĝis du mallarĝaj fendoj da kolerego kaj malamo.

Kun repuŝitaj oreloj ŝi rekte rigardis la okulojn de Tarzan de la Simioj kaj elvoĉigis sian ferocan, akratonan defikrion. Kaj de la sekureco de sia superpendanta branĉo la duonsimiido resendis la timigan respondon de sia popolo.

Dum momento la du silente rigardis unu la alian, kaj tiam la katego turnis sin al la ĝangalo, kiu glutis ŝin kiel la maro glutas ĵetitan ŝtoneton.

Sed en la menson de Tarzan saltis grandioza projekto. Li mortigis la ferocan Tublat, do ĉu li ne estas potenca batalanto? Nun li spuros la ruzan Sabor kaj simile mortigos ŝin. Li estos ankaŭ potenca ĉasanto.

Funde de lia angla koreto batadis la granda deziro kovri al si la nudecon per VESTAĴOJ, ĉar li jam lernis el siaj bildlibroj, ke ĉiuj HOMOJ estas tiel kovritaj, dum SIMIETOJ kaj SIMIOJ kaj ĉiuj aliaj vivantaj estaĵoj vivis nudaj.

VESTAĴOJ do vere devas esti insigno de grandeco; la insigno de la supereco de la HOMO super ĉiuj aliaj bestoj, ĉar certe ne povas ekzisti alia kialo porti tiujn hidaĵojn.

Antaŭ multaj lunperiodoj, kiam li estis multe malpli granda, li deziris la haŭton de Sabor, la leonino, aŭ Numa, la leono, aŭ Ŝita, la leopardo, por kovri lian senharan korpon, ke li ne plu similu la hidan Histan, la serpenton; sed nun li fieris pri sia glata haŭto, ĉar tio indikis lian devenon de potenca raso, kaj la luktantaj deziroj vivi nuda por fiere pruvi sian devenon, aŭ konformi la kutimojn de sia raso kaj porti hidan kaj malkomfortan kompleton, reciproke cedis superecon unu al la alia.

Dum la tribo daŭrigis sian malrapidan vojon tra la arbaro post la malapero de Sabor, la kapon de Tarzan plenigis lia grandioza ideo por mortigi sian malamikinon, kaj dum multaj postaj tagoj li pripensis malmultan alian.

Tamen, je tiu tago li baldaŭ havis aliajn kaj pli tujajn interesojn por allogi lian atenton.

Subite fariĝis noktomeze senlume; la sonoj de la ĝangalo ĉesiĝis; la arboj staris senmovaj, kvazaŭ en paralizita atendado de iu granda kaj tuj okazonta katastrofo. La tuta naturo atendis — sed ne longe.

Mallaŭte, de distanco, venis basa, trista ĝemado. Pli kaj pli proksimen ĝi venis, kaj samtempe pli kaj pli laŭtiĝis.

La grandaj arboj unuanime klinis sin, kvazaŭ potenca mano premas ilin al la tero. Pli kaj pli ili kliniĝadis teren, kaj ankoraŭ aŭdeblis neniu sono krom la profunda, terura ĝemado de la vento.

Tiam, subite, la ĝangalaj gigantoj revipis, ĵetante siajn fortikajn suprojn en kolera kaj surdiga protesto. Vigla kaj blindiga lumo ekbrilis el la kirliĝantaj, inkecaj nuboj superaj. La basa kanonado de muĝanta tondro elruktis sian timigan defion. Venis la diluvo — infero liberiĝis en la ĝangalo.

La tribo, tremetante pro la malvarma pluvo, kunkaŭris ĉe la bazoj de la grandaj arboj. La fulmoj, saltantaj kaj brilantaj tra la nigreco, montris sovaĝe flirtantajn branĉojn, vipantajn lianojn kaj kurbiĝantajn trunkojn.

Foje iu antikva patriarĥo de la arbaro, fendita de brilanta fulmo, milpece disfalis inter la ĉirkaŭaj arboj, kunfaligante sennombrajn branĉojn kaj multajn malpli grandajn najbarojn por aldoni al la miksa konfuzo de la tropika ĝangalo.

Branĉoj, egaj kaj etaj, deŝiritaj de la feroceco de la ciklono, ĵetflugis tra la sovaĝe flirtegantaj verdaĵoj, portante morton kaj detruon al sennombraj malbonŝancaj loĝantoj de la dense loĝata suba mondo.

Dum horoj la furiozo de la tempesto senĉese daŭris, kaj la tribo ankoraŭ kunpuŝiĝis pro tremiga timo. En konstanta danĝero pro falantaj trunkoj kaj branĉekoj, paralizitaj de la brilaj fulmolumoj kaj la tondra muĝado, ili kaŭris en kompatinda mizereco ĝis forpasis la tempesto.

La fino estis same subita kiel la komenco. La vento ĉesiĝis, la suno ekbrilis — denove la naturo ridetis.

La gutantaj folioj kaj branĉoj, kaj la malsekaj petaloj de belegaj floroj, glimadis en la pompo de la reveninta tago. Kaj, do — kiam la Naturo forgesis, ankaŭ ŝiaj gefiloj forgesis. Okupoplena vivado daŭris, kiel antaŭ la mallumo kaj la timo.

Sed por Tarzan, iu lumo venis por klarigi la misteron de VESTAĴOJ. Kiel komforta li estus volvita en la dika pelto de Sabor! Kaj tiel aldoniĝis ekstra instigo por la aventuro.

Dum kelkaj monatoj la tribo restis apud la marbordo kie staris la kabano de Tarzan, kaj liaj studoj okupis la pli grandan parton de lia tempo, sed ĉiam, vojaĝante tra la arbo, li tenis sian ŝnuron preta, kaj multenombris la malgrandaj bestoj, kiuj kaptiĝis de la rapide ĵetita maŝo.

Ĝi iam falis ĉirkaŭ la mallongan nukon de Horta, la apro, kaj ties freneze ekkuro al libereco faligis Tarzanon de la superpendanta branĉo, kie li kuŝis atende kaj de kiu li ĵetis sian serpentecan maŝon.

La forta dentatakanto turnis sin je la sono de la falanta korpo, kaj, vidante nur la facilpredan junan simion, li malaltigis sian kapon kaj freneze atakis la surprizitan junulon.

Tarzan feliĉe estis nevundita de la falo, katece alteriĝinte sur kvar membroj dise metitaj por sorbi la ŝokon. Post sekundo li surpiede staris kaj, eksaltante per sia simieta lerteco, li atingis la sekurecon de malalta branĉo dum Horta, la apro, senrezulte preterkuris sube.

Tiel okazis, ke Tarzan lernis per spertoj la limojn, krom la eblaĵojn, de sia stranga armilo.

Tiun fojon li perdis longan ŝnuron, sed li sciis, ke se estus Sabor, kiu tiel trenis lin de lia atendejo, la rezulto eble estus ege alia, ĉar li estus perdinta ankaŭ la vivon, sendube, krom la ŝnuron.

Necesis multaj tagoj por plekti novan ŝnuron, sed kiam, finfine, ĝi estis finita, li intence eliris por ĉasi, kaj atende kuŝi inter la densa foliaro de branĉego ĝuste super la bone premita vojo, kiu kondukis al akvo.

Kelkaj etaj bestoj senĝene trapasis sub li. Tiajn sensignifajn predaĵojn li ne deziris. Por provi la efikecon de lia nova projekto, necesus forta besto.

Finfine venis ŝi, kiun Tarzan serĉis, kiun graciaj muskoloj, kiuj ondadis sub brila haŭto; grasa kaj glima venis Sabor, la leonino.

Ŝiaj grandaj rembirtaj piedoj falis malpeze kaj sensone sur la mallarĝan vojon. ŝia kapo altis pro ĉiam preta atento; ŝia longa vosto malrapide moviĝis per serpentecaj kaj graciaj ondadoj.

Pli kaj pli proksimen ŝi venis al la loko, kie Tarzan de la Simioj kaŭris sur sia branĉo, kun la volvoj de sia longa ŝnuro pretaj en sia mano.

Kiel bronza estaĵo, senmova kiel morto, Tarzan sidis. Sabor sube preterpasis. Unu paŝegon pluan ŝi faris — duan, trian, kaj tiam la silenta maŝo elĵetiĝis super ŝi.

Dum momento la disvastiĝinta maŝo pendis super ŝia kapo, kiel granda serpento, kaj tiam, kiam ŝi rigardis supren por detekti la devenon de la sibla sono de la ŝnuro, ĝi lokiĝis ĉirkaŭ ŝia kolo. Per rapida ektiro Tarzan fermis la maŝon ĉirkaŭ la grasa nuko, kaj tiam li delasis la ŝnuron kaj tenis sian subtenaĵon per ambaŭ manoj.

Sabor estis kaptita.

La surprizita besto eksalte turnis sin al la ĝangalo, sed Tarzan ne intencis perdi alian ŝnuron pro la sama kialo, kiel la unua. Li lernis pro sia sperto. La leonino faris nur duonon de sia dua salto kiam ŝi sentis la ŝnuron streĉiĝi ĉirkaŭ la kolo; ŝia korpo entute renversis sin en la aero, kaj kun peza frapo ŝi falis sur la dorson. Tarzan estis sekure liginta la ŝnuron ĉe la trunko de la granda arbo, sur kiu li sidis.

Ĝis tiam lia plano perfekte sukcesis, sed kiam li ekkaptis la ŝnuron, fiksante sin malantaŭ ingveno inter du branĉegoj, li eksciis, ke tute alia afero estis, treni tiun fortegan, luktantan, skrapantan, mordantan, kriĉantan amason de fermuskola furiozeco al la arbo kaj pendigi ŝin.

Maljuna Sabor pezegis, kaj kiam ŝi fiksis siajn piedegojn nenio malpli granda ol Tantor, la elefanto, mem povus movi ŝin.

La leonino jam reatingis la vojon, de kiu ŝi povis vidi la kreinton de la maldignaĵo, kiu trafis ŝin. Kolerege hurlante ŝi subite atakis, saltante alten al Tarzan, sed kiam ŝi korpego frapis la branĉon, sur kiu li antaŭe staris, Tarzan jam forestis.

Li anstataŭe staris malpeze sur malpli granda branĉo ses metrojn super la furiozanta kaptitino. Dum momento Sabor pendis duone trans la branĉo, dum Tarzan mokis kaj ĵetis ŝtipetojn kaj branĉetojn kontraŭ ŝia neprotektata vizaĝo.

La besto baldaŭ refalis teren, kaj Tarzan rapide venis por repreni la ŝnuron, sed Sabor nun konstatis, ke nur mallarĝa ŝnuro tenas ŝin, kaj, kaptante ĝin inter la makzelegoj, ŝi tratranĉis ĝin antaŭ ol Tarzan povis kuntiri la maŝon je dua fojo.

Tarzan ege malkontentis. Lia bone-elpensita projekto nuliĝis, kaj tial li sidis tie, kriante kontraŭ la muĝanta estaĵo sub li kaj moke grimacante kontraŭ ĝi.

Dum horoj Sabor paŝadis kaj repaŝadis sub la arbo; kvar fojojn ŝi kaŭris kaj eksaltis kontraŭ la dancanta fantomo super ŝi, sed kun egala efikeco ŝi povus provi kapti la iluzian venton, kiu murmuradis tra la arbosuproj.

Finfine Tarzan trovis la sporton teda, kaj post adiaŭa defia muĝo kaj bone ĵetita matura frukto, kiu mole kaj gluece kovris la graŭlantan vizaĝon de lia malamikino, li rapide svingis sin tra la arboj, tridek metrojn super la tero, kaj post nelonge trovis sin inter la tribanoj.

Tie li rakontis detalojn de sia aventuro, kun ŝveliĝanta brusto kaj tiel granda orgojlo, ke li tute impresis eĉ la plej fortajn malamikojn, dum Kala preskaŭ dancis pro ĝojo kaj fiereco.

Ĉapitro 9 Homo kaj homo

Tarzan de la Simioj vivis sian sovaĝan, ĝangalan ekzistadon kun malmulte da ŝanĝoj dum kelkaj jaroj, nur fariĝis pli forta kaj pli saĝa, kaj lernis el siaj libroj pli kaj pli pri la strangaj mondoj, kiuj kuŝis ie ekster lia praarbaro.

Por li, la vivo neniam estis aŭ unutona aŭ malbunta. Ĉiam kapteblis Pisa, la fiŝo, en multaj riveretoj kaj la lagetoj, kaj Sabor, kun ties ferocaj kuzinoj por ĉiam igi onin singarda kaj plenigi per entuziasmo ĉiun momenton, kiun oni pasigas sur la tero.

Ili ofte ĉasis lin, kaj pli ofte li ĉasis ilin, sed kvankam ili neniam sukcesis atingi lin per tiuj kruelaj, akraj ungegoj, tamen foje oni povus preskaŭ ne intermeti dikan folion inter tiujn ungegojn kaj lian glatan haŭton.

Rapida estis Sabor, la leonino, kaj rapidaj estis Numa kaj Ŝita, sed Tarzan de la Simioj estis fulmo.

Kun Tantor, la elefanto, li amikis. Kiel? Ne demandu. Sed la ĝangalanoj scias, ke je multaj lunaj noktoj Tarzan de la Simioj kaj Tantor, la elefanto, kune promenadis, kaj kie la vojo estis nebarita, Tarzan rajdis, sidante alte sur la larĝa dorso de Tantor.

Li pasigis multajn tagojn el tiuj jaroj en la kabano de sia patro, kie ankoraŭ kuŝis netuŝitaj la ostoj de liaj gepatroj kaj la skeleto de la bebo de Kala. Dekokjara li scipovis flue legi, kaj komprenis preskaŭ ĉion, kion li legis en la multaj kaj diversaj libroj sur la bretoj.

Li ankaŭ kapablis skribi, per presliteroj, rapide kaj klare, sed la kursivan li ne majstris, ĉar kvankam estis pluraj notkajeretoj en lia trezoro, troveblis tiom malmultaj anglalingvaj manskribaĵoj en la kabano, ke li vidis nenian utilon ĝeni sin pri tiu alia skribmaniero, kvankam li povis pene legi ĝin.

Do ni trovas lin, dekokjaran, anglan lordidon, kiu tute ne povis paroli angle, kiu tamen povis legi kaj skribi sian gepatran lingvon. Li neniam vidis homon krom sin, ĉar la regioneton loĝatan de lia tribo akvis neniu granda rivero, kiu allogus la sovaĝajn indiĝenojn de la kontinenta interno.

Tri flankojn de ĝi baris altaj montetoj, la kvaran la maro. Ĝi viglis pro leonoj kaj leopardoj kaj venenaj serpentoj. Ĝiaj netuŝitaj ĝangalaj labirintoj ankoraŭ invitis neniun fortikan pioniron el la homaj bestoj preter ĝiaj limoj.

Sed dum Tarzan de la Simioj unu tagon sidis en la kabano de sia patro, sondante la misterojn de nova libro, la antikva sekureco de lia ĝangalo por ĉiam detruiĝis.

Ĉe la fora orienta limo stranga armeo vice transmarŝis la kreston de malalta monteto.

Avanis kvindek nigraj batalantoj armitaj de mallarĝaj lignaj lancoj kun pintoj bakmalmoligitaj super mezvarmaj fajroj, kun longaj pafarkoj kaj venenaj sagoj. Sur la dorsoj pendis elipsajn ŝirmiloj, en la nazoj videblis grandaj ringoj, kaj el la tufa hararo etendiĝis faskojn da gajaj plumoj.

Sur la fruntoj estis tatuitaj tri paralelaj koloraj linioj, kaj sur ĉiu brusto — tri samcentraj cirkloj. Iliaj flavaj dentoj estis raspe pintigitaj, kaj iliaj grandaj, elpendantaj lipoj pli kontribuis al la besta bruteco de ilia aspekto.

Sekvis ilin kelkcent virinoj kaj infanoj; la unuaj portis sur la kaptoj grandajn ŝarĝojn de kuirpotoj, hejmaj utilajxoj kaj eburo. Malavane sekvis cent batalantoj, entute similaj al la avano.

Ke ili pli timegis atakon de malavano ol eventualajn nekonatajn malamikojn sin kaŝintajn avane, tio evidentigis la formo de la roto; kaj tio estis fakto, ĉar ili fuĝis de la soldatoj de la blankuloj, kiuj tiom mistraktis ilin pro la kaŭĉuko kaj eburo, ke ili unu tagon atakis siajn konkerintojn kaj masakris blankan oficiron kaj taĉmenteton el lia nigra soldataro.

Multajn tagojn ili satigis sin je viando, sed finfine venis pli forta soldataro, kiu nokte atakis ilian vilaĝon por venĝi la morton de siaj kamaradoj.

Tiun nokton la nigraj soldatoj de la blankaj invadintoj havis multe da viando, kaj ĉi tiu restaĵeto de iam potenca tribo forrampis en la malbrilan ĝangalon al nekonataj regionoj, kaj libereco.

Sed kio signifis liberecon kaj eventualan feliĉecon por tiuj necivilizitaj nigruloj, tio signis konsternon kaj morton por multaj el la sovaĝaj loĝantoj de ties nova hejmo.

Dum tri tagoj la eta roto malrapide tramarŝis la koron de tiu nekonata kaj senspura arbaro, ĝis fine, frue je la kvara tago, ili atingis malgrandan lokon apud la bordoj de rivereto, kie ŝajne estis malpli densa arbustaro ol sur iu ajn tereno ĝis tiam trovita.

Tie ili ekkonstruis novan vilaĝon, kaj post monato ili jam kreis grandan senarbustan spacon, starigis dometojn kaj palismurojn, ekkultivis bananujojn, batatojn kaj maizon, kaj rekomencis la antaŭajn vivojn en la nova hejmo. Tie ne estis blankuloj, soldatoj, aŭ kaŭĉukon kaj eburon rikoltendajn por la kruelaj kaj sendankaj taskordonantoj.

Pasis kelkaj lunperiodoj antaŭ ol la nigruloj aventuris foren en la teritorion, kiu ĉirkaŭis la novan vilaĝon. Kelkaj jam predmortis sub maljuna Sabor, kaj ĉar la ĝangalon plenigis tiuj ferocaj kaj sangavidaj kategoj, ankaŭ leonoj kaj leopardoj, la ebonaj batalantoj hezitis konfidi sin for de la sekureco de la palismuroj.

Sed unu tagon, Kulonga, filo de la longtempa reĝo Mbonga, vagadis longe for en la densa labirinto okcidenta. Li singarde paŝadis, kun la svelta lanco ĉiam preta, kun la longa ovoforma ŝirmilo firme tenata en la maldekstra mano apud la glata ebona korpo.

Sur la dorso pendis la pafarko, kaj en la sagujo ĉe la ŝirmilo estis multaj maldikaj, rektaj sagoj, bonege ŝmiritaj de la densa, nigra, asfalteca substanco, pro kiu ilia plej malgrava piketo fariĝus mortiga.

La nokto trafis Kulongan longe for de la palismuroj de la patra vilaĝo, tamen iranta okcidenten, kaj, grimpinte al la forko de arbego, li faris por si krudan platformon kaj kuŝigis sin por dormi.

Kvin kilometrojn okcidente dormis la tribo de Kerĉak.

Frue la postan matenon la simioj ekmovis sin tra la ĝangalo por serĉi nutraĵojn. Tarzan laŭkutime serĉis laŭ la direkto de la kabano, pro kio, per malrapida serĉado, lia ventro estis plena antaŭ ol li atingis la marbordon.

La simioj disiĝis unuope, duope, triope ĉiudirekton, sed ĉiam atingeblaj per alarmsignalo.

Kala malrapide moviĝis laŭ elefanta spuro al la oriento, kaj estis okupita renversante putrajn branĉegojn kaj trunkojn, serĉante bongustegajn insektojn kaj fungojn, kiam ekatentigis ŝin tre mallaŭta kaj stranga sono.

Kvindek metrojn antaŭ ŝi rektis la vojo, kaj tra tiu foliŝirmata tunelo ŝi vidis la zorge kaj silente alproksimiĝantan formon de stranga kaj timiga estaĵo.

Tiu estis Kulonga.

Kala ne atendis por vidi pli, sed, turnante sin, rapide retroiris laŭ la vojo. Ŝi ne kuris; sed, laŭ la maniero de sia popolo kiam ili ne koleras, preferis eviti ol fuĝi.

Proksime sekvis ŝin Kulonga. Jen viando! Li mortigos kaj bone festenos je tiu tago. Li rapidis antaŭen, pretigante la lancon por la ĵeto.

Ĉe vojkurbiĝo li revidis ŝin ĉe alia rekta etendo. Lia lancmano longe retiriĝis, la muskoloj fulme hulis sub la glata haŭto. Antaŭen ĵetiĝis la brako, kaj la lanco rapidis cele al Kala.

Misa ĵeto. Ĝi nur tuŝglitis ŝian haŭton.

Kun kriego pro kolerego kaj dolor, la simiino turnis sin kontraŭ la turmentanton. Post momento, la arboj bruis pro la pezoj de ŝiaj alrapidantaj amikoj, kiuj haste svingiĝis al la sceno de la afero, responde al la kriĉo de Kala.

Dum ŝi atakis, Kulonga pretigis sian pafarkon kaj alŝnurigis sagon je preskaŭ nepensebla rapideco. Longe retirante la sagon, li ĵetpafis la venenaĵon rekte en la koron de la grandega homoidino.

Kun horora ŝriko Kala plonĝis antaŭen sur la vizaĝon, antaŭ la miregantaj tribanoj.

Muĝante kaj kriante la simioj kuris al Kulonga, sed tiu prudenta sovaĝulo jam fuĝis laŭ la vojo kiel timigita antilopo.

Li sciis ion pri la feroceco de tiu sovaĝaj, haraj homoj, kaj lia unusola deziro estis, intermeti inter si kaj ili kiom eble plej multe da kilometroj.

Ili longe sekvis sin, rapidante tra la arboj, sed finfine, unu post alia, ili rezignis pri la ĉaso kaj revenis al la scenejo de la tragedio.

Neniu el ili iam ajn vidis homon escepte Tarzanon, kaj ili malklare scivolis, kia stranga estaĵo invadis ilian ĝangalon.

Ĉe la fora marbordo apud la kabaneto, Tarzan aŭdis la mallaŭtajn eĥojn de la konflikto, kaj, sciante ke io serioze malbonas ĉe la tribo, li rapidis hasti direkte al la sono.

Alvenante, li trovis la tutan tribon babilante grupiĝintan ĉirkaŭ la kadavron de lia mortinta patrino.

La dolorego kaj kolero de Tarzan estis senlimaj. Multfoje li elmuĝis sian hidan defikrion. Li batadis la larĝan bruston per kunpremitaj pugnoj, kaj poste falis sur la korpon de Kala kaj elploris la kompatindan doloron de sia sopiranta koro.

Perdi la solan estaĵon en la tuta mondo, kiu iam ajn manifestis al li koramon, tio estis por li la plej granda tragedio de la vivo.

Ĉu grave, ke Kala estis feroca kaj hida simio? Por Tarzan ŝi estis bonkora kaj bela.

Sur ŝin li estis ŝutinta, ne sciante tion, la tutan adoradon kaj estimon kaj amon, kiun sentas la ordinara angla knabo por la vera patrino. Li neniam konis alian, kaj tial li donis al Kala, eĉ mute, ĉion, kion estus ricevinta la bela kaj aminda Damo Alicia se ŝi estus vivinta.

Post la unua eksplodo da malfeliĉego, Tarzan ekregis sin, kaj, pridemandante la tribanojn kiuj vidis la mortigon de Kala, li informiĝis pri ĉio, kion povus transdoni ilia magra vortprovizo.

Tio tamen sufiĉis por liaj bezonoj. Li informiĝis pri stranga, senhara, nigra simio, sur kies kapo kreskis plumoj, kiu lanĉis morton de maldika branĉo, kaj poste forkuris same rapide kiel Bara la cervo, al la leviĝanta suno.

Tarzan ne plu atendis, sed, eksaltante inter la branĉojn de la arboj, forrapidis tra la arbaro. Li konis la kurbojn de la elefanta spuro, laŭ kiu fuĝis la murdinto de Kala, kaj li tial rekte trairis la ĝangalon, por anticipi la nigran batalanton, kiu evidente sekvis la zigzagojn de la vojo.

Ĉe lia flanko pendis la ĉastranĉilon de lia nekonata patro, kaj sur la ŝultroj — la vindaĵoj de lia longa ŝnuro. Post horo li retrafis la vojon, kaj, falinte al la tero, zorge pristudis la grundon.

En la mola koto sur la bordo de fonteto li trovis piedspurojn kiuj similas nur la liajn en la tuta ĝangalo, tamen pli grandajn. Li koro rapide bategis. Ĉu povus esti, ke li spuras HOMON — ano de lia propra raso?

Du vicoj de spuroj gvidis laŭ kontraŭaj direktoj. Do, la ĉasato jam preteriris, rekurante laŭ la vojo. Dum li pristudis la pli novan spuron, eta trundero defalis de la rando de unu el la piedspuroj al la fundo de la malprofunda impreso — ha, do, la spuro estas tute nova, la predo nur lastatempe preteriris.

Tarzan resvingis sin inter la arbojn, kaj kun rapida senbrueco li veturis alte super la vojo.

Iom pli ol kilometron li iris, kiam li trafis la nigran batalonton, kiu staris en malgranda senarbusta loko. En lia mano estis la svelta pafarko, ĉe kies ŝnuro li jam metis unu el la mortigaj sagoj.

Kontraŭ li trans la apertejeto staris Horta, la apro, kun mallevita kapo kaj ŝaŭmomakulitaj dentegoj, preta por ataki.

Tarzan mirante rigardis la strangan estaĵon sub li — forme tiom simila al li, tamen tiom malsama je vizaĝo kaj haŭtkoloro. Liaj libroj portetis la NEGROn, sed kiom malsamis la plata, morta presaĵo de ĉi tiu glata ebona estaĵo, kiu vivoplene pulsadis.

Dum la viro staris tie kun streĉita kordo, Tarzan rekonis en li ne tiom la NEGROn kiel la ARKPAFISTOn de la bildlibro — A — Arkpafisto

Mirinde! Tarzan preskaŭ rivelis sin pro la profunda ekscitiĝo de tiu eltrovo.

Sed aferoj subaj komencis plenumiĝi. La tendenoplena nigra brako longe retiris la sagon; Horta, la apro, atakis, kaj tiam la nigrulo delasis la venenan sageton, kaj Tarzan vidis ĝin flugi, rapide kiel penso, por ekloĝi en la hirta nuko de la apro.

La sago ĵus ĵetiĝis el la pafarko kiam Kulonga pretigis alian, sed Horta, la apro, tiel rapide atingis lin, ke mankis al li tempo por pafi ĝin. La nigrulo unusalte entute transsaltis la alkurantan beston, kaj turnante sin kun nekredebla rapideco li plantis duan sagon en la dorso de Horta.

Tiam Kulonga ensaltis apudan arbon.

Horta rade turnis sin por ankoraŭfoje ataki la malamikon; dekon da paŝoj li faris, tiam stumblis kaj falis sur la flankon. Dum momento liaj muskoloj konvulsie streĉiĝis kaj malstreĉiĝis, tiam li kuŝis senmove.

Kulonga saltis malsupren de la arbo.

Per tranĉilo pendinte ĉe sia flanko, li detranĉis kelkaj grandajn pecojn de la korpo de la apro; kaj meze de la vojo li konstruis fajron, kuirante kaj ĝissate manĝante. La ceteraĵon li lasis kie ĝi falis.

Tarzan estis interesita spektanto. En lia sovaĝa brusto feroce brulis la deziro mortigi, sed eĉ pli granda estis lia deziro lerni. Li provizore sekvos tiun sovaĝan estaĵon, kaj ekscios de kie li venis. Li povos trankvile mortigi tiun poste, kiam la pafarko kaj mortigaj sagoj estos demetitaj.

Kiam Kulonga finis sian bankedon kaj malaperis preter apuda kurbo de la vojo, Tarzan silente falis al la grundo. Per sia tranĉilo li tondis multajn striojn de viando de la kadavro de Horta, sed li ne kuiris tiujn.

Li ja vidis fajron, sed nur kiam Ara, la fulmo, detruis iun grandan arbon. Lin ege surprizis tio, ke iu ajn ĝangala estaĵo povus krei la flavruĝajn dentojn, kiuj voras lignon kaj lasas nenion krom pulvoron; kaj li tute ne komprenis, kial la nigra batalanto aĉigis sian bongustegan bankedon, plonĝigante ĝin en la detruantan varmegecon. Eble Ara estas iu amiko, kun kiu la Arkpafisto dividas sian manĝon.

Ĉiuokaze, Tarzan ne aĉigos bonan viandon tiel stulte; li do forvoris grandan kvanton de la kruda viando, enterigante la ceteron de la kadavro apud la vojo, kie li revenante povos trovi ĝin.

Kaj tiam Lordo Greystoke viŝis la graskovritajn fingrojn sur la nudaj suroj kaj rekomencis spuri Kulongan, filon de Mbonga, la reĝo; samtempe, en fora Londono, alia Lordo Greystoke, la pli juna frato de la patro de la vera Lordo Greystoke, resendis siajn kotletojn al la ĉefkuiristo de la klubo ĉar ili estis subkuiritaj, kaj, fininte sian bankedon, li trempis siajn fingropintojn en pelvo da aroma akvo kaj sekigis ilin per neĝe blanka damasko.

La tutan tagon Tarzan sekvis Kulongan, ŝvebante super li inter la arboj kiel iu malica fantomo. Ankoraŭ du fojojn li vidis tiun ĵeti siajn detruajn sagojn — unu fojon kontraŭ Dango, la hieno, kaj denove kontraŭ Manu, la simieto. Ambaŭfoje la besto preskaŭ tuj mortis, ĉar la veneno de Kulonga estis tre freŝa kaj tre mortigiva.

Tarzan multe pensis pri tiu mirinda metodo de mortigo dum li malrapide plusvingis sin, sekure for malantaŭ la predo. Li sciis, ke la piketo de la sago mem ne povus tiel rapide senvivigi tiujn ĝangalajn sovaĝajn estaĵojn, kiuj ofte suferis terurajn ŝiriĝojn kaj skrapojn kaj kornpikojn dum ili batalis kontraŭ siaj ĝangaloj najbaroj, kaj sufiĉe ofte resaniĝis de tio.

Ne, certe devis esti io mistera pri tiuj lignaj splitetoj, kiuj per nura skrapeto povis mortigi. Li devos pristudi la aferon.

Tiun nokton Kulonga dormis en la forko de arbego; kaj alte super li kaŭris Tarzan de la Simioj.

Kiam Kulonga vekiĝis, li tuj rimarkis, ke la pafarko kaj sagoj malaperis. La nigra batalanto koleregis kaj timis; sed li pli timis ol koleregis. Li priserĉadis la teron sub la arbo, kaj li priserĉadis la arbon super la tero; sed restis nenia spuro aŭ de pafarko aŭ de sagoj — aŭ de la nokta ŝtelinto.

Kulonge estis terurita. Sian lancon li ĵetis kontraŭ Kalan, kaj ne reprenis; kaj, manke de pafarko kaj sagoj, li ne kapablis defendi sin, escepte se temas pri unusola tranĉilo. Lia sola espero estis, atingi la vilaĝon de Mbonga tiel rapide, kiel liaj kruroj permesos.

Ke li ne malproksimis de la hejmo, tion li certis; do li rapide ektrotis laŭ la vojo.

El granda amaso da nepentrebla foliaro kelkajn metrojn for, Tarzan de la Simioj eliĝis por silente svingi sin poste.

La pafarko kaj sagoj de Kulonga estis sekure ligitaj alte en la supro de giganta arbo, de kiu peco de ŝelo estis detranĉita apud la tero, kaj branĉo estis duone tratranĉita kaj pendanta eble dudek metrojn pli alte. Tiel Tarzan signis la arbarajn vojojn kaj indikis siajn kaŝejojn.

Dum Kulonga daŭrigis sian ekskurson, Tarzan proksimiĝis al li ĝis li iris preskaŭ rekte super la kapo de la nigrulo. Sian ŝnuron li nun tenis volvita en la dekstra mano; li estis preskaŭ preta por mortigi.

La momento estis prokrastata nur ĉar Tarzen volis informiĝi pri la celo de la nigra batalanto; kaj baldaŭ li estis kontentigita, ĉar ili subite ekvidis grandan senarbustan apertejon, ĉe kies unu flanko staris multaj strangaj nestoj.

Tarzan estis rekte super Kulonga, kiam li eltrovis tion. La arbaro abrupte finiĝis, antaŭ ducent metroj da plantitaj agroj inter la ĝangalo kaj la vilaĝo.

Tarzan devis tuj agi por malebligi ke la predo eskapu; sed lia vivedukado lasis tiom malmulte da spaco inter decido kaj ago okaze de urĝaĵo, ke inter la du restis eĉ ne spaco por la nura ombro de penso.

Tiel okazis, ke kiam Kulonga elvenis el la ombro de la ĝangalo, maldika ŝnuro sinue rapidis super lin de la plej malalta branĉo de arbego rekte ĉe la rando de la agroj de Mbonga, kaj antaŭ ol la filo de la reĝo faris duondekon da paŝoj el la ĝangalo, rapide maŝo striktiĝis ĉirkaŭ la kolo.

Tiel rapide Tarzan de la Simioj retiris sian predon, ke la alarmokrio de Kulonga strangoliĝis en la laringo. Manon post mano, Tarzan levis la baraktantan nigrulon ĝis tiu mezaere pendis de la kolo; tiam Tarzan grimpis al pli alta branĉo, tirante la ankoraŭ mansvingantan viktimon plene en la ŝirmajn verdaĵojn de la arbo.

Tie li sekure ligis la ŝnuron al fortika branĉo, kaj tiam, grimpante malsupren, plonĝigis la ĉastranĉilon en la koron de Kulonga. Jen venĝiĝis Kala.

Tarzan zorge pristudis la nigrulon, ĉar neniam antaŭe li vidis homon. Lian okulon kaptis la tranĉilo kun sia ingo; li akiris ilin. Lian ŝaton ankaŭ allogis kupra maleoliero, kaj tion li transigis al la propra kruro.

Li studis kaj admiris la tatuaĵojn sur la frunto kaj brusto. Li miris pri la akraj fajlitaj dentoj. Li pristudis kaj akiris la pluman kapaĵon, kaj tiam li pretigis sin por pli gravaj aferoj, ĉar Tarzan de la Simioj malsatis, kaj tie estis viando; viando de mortigito, kiun laŭ la etiko de la ĝangalo li rajtis manĝi.

Kiel ni juĝu lin, laŭ kiuj normoj, tiun simio-homon kun la koro kaj kapo kaj korpo de angla nobelo, kaj la edukado de sovaĝa besto?

Tublaton, kiun li malamis kaj kiu malamis lin, li mortigis en egala batalo, tamen neniam eniris lian cerbon la ideo, manĝi la karnon de Tublat. Tio naŭzus lin same kiel la hommanĝado naŭzas nin.

Sed kiu estis Kulonga, ke oni ne manĝu lin same egale kiel Horta, la apron, aŭ Bara, la cervon? Ĉu li ne simple estis alia el la sennombraj sovaĝaj estaĵoj de la ĝangalo, kiuj predas unu ĉe alia por satigi la dezirojn de la malsato?

Stranga dubo subite haltigis lin. Ĉu liaj libroj ne instruis, ke li estas homo? Kaj ĉu ankaŭ La Arkpafisto ne estas homo?

Ĉu homoj manĝas homojn? Ve, li ne sciis. Kial, do, tiu hezitemo? Ankoraŭfoje li provis, sed lin venkis eknaŭziĝo. Li ne komprenis.

Li nur sciis, ke li ne povos manĝi la karnon de tiu nigra homo, kaj tiel heredita instinkto, epokojn antikva, uzurpis la funkciojn de lia neklera menso kaj savis lin kontraŭ malobeo al tutmonda leĝo, pri kies ekzisto mem li sciis nenion.

Li rapide faligis la kadavron de Kulonga al la tero, deprenis la maŝon, kaj denove enarbiĝis.

Ĉapitro 10 Terurfantomo

De sia alta rigardejo, Tarzan pristudis la vilaĝon de pajle tegitaj dometoj trans la agraro.

Li vidis, ke ĉe unu loko la arbaro tuŝas la vilaĝon, kaj al tiu loko li movis sin, allogate de scivolemo-febro por vidi bestojn de la propra speco, kaj por informiĝi pri iliaj kondutmanieroj kaj vidi la strangajn nestojn, en kiuj ili loĝis.

Lia sovaĝa vivo inter la ferocaj sovaĝaj brutoj de la ĝangalo lasis nenian spacon por la ideo, ke ĉi tiuj povus esti aliaj ol malamikaj. Formo-simileco ne instigis en li eraran koncepton pri la bonvenigo, kiun li ricevus se lin eltrovus ĉi tiuj, la unuaj liaspeculoj, kiujn li iam ajn vidis.

Tarzan de la Simioj ne estis sentimentalema. Li sciis tute nenion pri la frateco de la homaro. Ĉiuj ekster lia tribo estis ĝismortaj malamikoj, kun malmultaj esceptoj, ĉefe Tantor, la elefanto.

Kaj li komprenis tion tute sen malico aŭ malamo. Mortigi, tio estis la leĝo de la sovaĝa mondo, kiun li konis. Malmultaj estis lia primitivaj plezuroj, sed el tiuj la plej granda estis ĉasi kaj mortigi, kaj tial li agnoskis en aliaj la rajton ĝui precize la samajn dezirojn, eĉ se li mem estus la predo en ilia ĉaso.

Lia stranga vivo lasis lin nek malgaja nek sangavida. Ke li ĝojis mortigi, kaj ke li mortigis kun ĝoja rido sur la belaj lipoj, tio ne indikis fundamentan kruelecon. Li plejofte mortigis por manĝi, sed, estante homo, li foje mortigis por plezuro, kion faras neniu alia besto; ĉar sole la homo inter ĉiuj estaĵoj mortigas sensence kaj sencele, nur por la plezuro suferigi kaj mortigi.

Kaj kiam li mortigis por venĝo, aŭ sindefende, tion li faris ankaŭ sen histerio, ĉar temis pri tute afereca procedo, sen spaco por amuzo.

Tiel okazis, ke nun, kiam li singarde alproksimiĝis al la vilaĝo de Mbonga, li estis tute preta aŭ mortigi aŭ esti mortigita se oni eltrovus lin. Li antaŭeniris kun nekutima silenteco, ĉar Kulonga instigis en li grandan estimon por la akraj lignaj splitetoj, kiuj tiel rapide kaj senerare mortigadis.

Li finfine atingis arbegon, ŝarĝitan de densa foliaro kaj pendantaj volvaĵoj de gigantaj lianoj. De tiu preskaŭ nepentrebla laŭbo super la vilaĝo li kaŭre spektis la suban scenon, mirante pri ĉiu nova parto de tiu nova, stranga vivo.

Nudaj infanoj kuris kaj ludis sur la vilaĝa strato. Virinoj pulvorigis sekigitajn bananojn en krudaj ŝtonaj pistujoj, dum aliaj fabrikis kukojn el la faruno. Li povis vidi aliajn virinojn sur la agroj, erpantajn, sarkantajn, kolektantajn.

Ĉiuj portis strangan elstarantajn talizonojn el sekaj herboj ĉe la koksoj, kaj multajn ŝarĝis latunaj kaj kupraj maleolieroj, braceletoj kaj brakieroj. De multaj malhelaj nukoj pendis kurioze vinditaj dratoj, kaj kelkajn krome ornamis nazringegoj.

Tarzan de la Simioj rigardis, kun kreskanta mirego, tiujn strangajn estaĵojn. Dozantajn en la ombroj li vidis plurajn virojn, kaj ĉe la rando de la senarbusta tereno li foje rimarkis armitajn batalantojn, kiuj ŝajne gardis la vilaĝon kontraŭ surprizo de atakantaj malamikoj.

Li rimarkis, ke sole la virinoj laboras. Nenie evidentiĝis viro, kiu plugis la agrojn aŭ faris iun ajn ĉiutagan laboron en la vilaĝo.

Fine liaj okuloj fiksiĝis al virino rekte sub li.

Antaŭ ŝi sidis kaldroneto, super nevarma fajro, kaj en ĝi bobelis densa, rufa, asfalteca amaso. Unuflanke de ŝi sternis amason da lignaj sagoj, kies pintojn ŝi trempis en la bolanta substanco, kaj poste kuŝigis ilin sur mallarĝa rako el branĉetoj, kiu staris ĉe ŝia alia flanko.

Tarzan de la Simioj fasciniĝis. Jen la sekreto de la terura detruivo de la sagetoj de La Arkpafisto. Li rimarkis la eksterordinaran prudentecon, kiun ekzercis la virino por malebligi, ke neniom el la substanco tuŝu al ŝi la manojn, kaj iam kiam ereto ĵetiĝis sur unu el ŝiaj fingroj, li vidis ŝin plonĝigi la membron en akvujon kaj tuj forviŝi la etan makulon per manpleno da folioj.

Tarzan sciis nenion pri veneno, sed lia saĝa rezonado informis lin, ke mortigas tiu substanco, ne la sageto, kiu estas nura kuriero, portanta ĝin en la korpon de la viktimo.

Kiom li volus havi pli el tiuj mortigaj splitetoj. Se la virino nur lasos sian laboron dum momenteto, li falos, prenos manplenon, kaj reenarbiĝos antaŭ ol ŝi povos tri fojojn spiri.

Dum li provis elpensi iun planon por forlogi ŝian atenton, li aŭdis laŭtan krion de trans la agroj. Li rigardis kaj vidis nigran batalanton, kiu staris sub la mema arbo, en kiu li mortigis la mortinton de Kala antaŭ unu horo.

Tiu ulo kriis kaj flirtigis la lancon super la kapo. Li foje indikis ion sur la tero antaŭ li.

La vilaĝo tuj ektumultis. Armitoj elkuris el la internoj de multaj dometoj kaj freneze pelmelis trans la agrojn al la ekscitita gardanto. Post ili promenis la maljunuloj, kaj la virinoj kaj infanoj ĝis, post momento, la vilaĝo estis sen homoj.

Tarzan de la Simioj sciis, ke ili trovis la kadavron de lia viktimo, sed tio interesis lin malpli ol la fakto, ke neniu restas en la vilaĝo por malebligi, ke li akiru provizon de la sagoj, kiuj kuŝis sub li.

Li rapide kaj sensone falis al la tero apud la veneno-kaldrono. Li staris senmove dum momento; liaj rapidaj, brilaj okuloj priserĉis la internon de la palismuroj.

Neniu videblis. Liaj okuloj restis ĉe la malfermita pordo de apuda dometo. Tarzan ekpensis, ke li rigardos intere, kaj tial, prudente, li alproksimiĝis al la malalta pajle tegita konstruaĵo.

Li staris ekstere dum momento, zorge aŭskultante. Venis nenia sono, kaj li glitis en la duonmallumon de la interno.

Armiloj pendis ĉe la muroj — longaj lancoj, strangformaj tranĉiloj, kelkaj mallarĝaj ŝirmiloj. Meze de la ĉambro estis kuirpoto, kaj ĉe la fora flanko — amaso da sekaj herboj kovritaj de teksitaj matoj, kiuj evidente servis al la posendantoj kiel litoj kaj litkovriloj. Sur la planko kuŝis kelkaj homaj kranioj.

Tarzan de la Simioj palpis ĉiun aĵon, pesis la lancojn, flaris ilin, ĉar li grandparte «vidis» per la sentiva kaj edukita nazo. Li decidis posedi unu el tiuj longaj, pintaj bastonoj, sed ĉifoje li ne povos akiri unu el ili, pro la sagoj, kiujn li intencis forporti.

Prenante ĉiun aĵon de la muroj, li lokigis ĝin en amaso meze de la ĉambro. Supre de ĉio li metis la kuirpoton, renversitan, kaj supre de tio li kuŝigis unu el la rikanantaj kranioj, sur kiu li fiksis la plumkronon de la mortinta Kulonga.

Tiam li retiris sin, rigardis sian laboron, kaj rikanis. Tarzan de la Simioj ĝuis ŝercon.

Sed nun li aŭdis, de ekstere, la bruon de multaj voĉoj, kaj longajn funebrajn hurlojn, kaj laŭtan kriadon. Li estis surprizita. Ĉu li restis tro longe? Li rapide antingis la sojlon kaj rigardis laŭ la vilaĝa strato al la vilaĝa enirejo.

La indiĝenoj estis ankoraŭ nevideblaj, sed li povis facile aŭdi ilin alproksimiĝi trans la agrojn. Certe ili jam tre proksimis.

Li fulme transsaltis la sojlon al la amaso da sagoj. Kolektante tiom, kiom li povis porti sub unu brako, li piedbate renversis la bolantan kaldronon, kaj malaperis en la foliaron ĝuste kiam la unua el la revenantaj indiĝenoj trairis la pordegon ĉe la fora ekstremaĵo de la vilaĝa strato. Tiam li turnis sin por rigardi la suban procedon, preta kiel iu sovaĝa birdo por ekfuĝi je la unua signo de danĝero.

La indiĝenoj plenigis la straton; kvar el ili portis la kadavron de Kulonga. Poste treniĝis la virinoj, ellasante nekutimajn kriojn kaj strangan lamentadon. Ili pluvenis ĝis la pordoj de la dometo de Kulonga, ĝuste tiu, en kiu Tarzan vandalis.

Duondeko el ili eniris la konstruaĵon kaj tuj elkuris en senorda, krioplena konfuzo. La ceteraj rapidis grupiĝi. Estis multe da ekscitita gestado, indikado, babilado; tiam alproksimiĝis kelkaj el la batalantoj, kaj rigardis internen.

Fine eniris la dometon maljunulo kun multaj ornamaĵoj el metalo ĉirkaŭ la brakoj kaj kruroj, kaj koliero el sekigitaj homaj manoj pendanta sur la brusto.

Tiu estis Mbonga, la reĝo, patro de Kulonga.

Estis tute silente dum kelkaj momentoj. Tiam elvenis Mbonga, kun mieno de miksita kolero kaj superstiĉa timo desegnita sur la hida vizaĝo. Li diris kelkajn vortojn al la grupo de batalantoj, kaj post momento la viroj trakuris la vilaĝon por ĝisfunde esplori ĉiun dometon kaj angulon interne de la palismuroj.

Tuj post komenco de la serĉado oni eltrovis la renversitan kaldronon, kaj samtempe la ŝtelon de la venenaj sagoj. Nenion pli ili trovis, kaj tute terurita kaj timanta grupo de sovaĝuloj amasiĝis ĉirkaŭ sia reĝo post kelkaj momentoj.

Mbonga povis klarigi nenion pri la strangaj eventoj, kiuj okazis. Sufiĉe mistera en si mem estis la trovo de la ankoraŭ varmeta kadavro de Kulonga — ĉe la rando de iliaj agroj kaj en aŭdebla distanco de la vilaĝo — ponardita kaj senvestigita ĉe la pordo de la hejmo de lia patro, sed tiuj lastaj teruraj eltrovaĵoj interne de la vilaĝo, en la dometo de la mortinta Kulonga mem, konsternis iliajn korojn, kaj sorĉis en iliaj kompatindaj mensoj nur la plej timigajn el superstiĉaj eksplikoj.

Ili staris en etaj grupoj, mallaŭte parolante, kaj ĉiam timeme rigardante malantaŭe el grandaj, ruliĝantaj okuloj.

Dum iom da tempo, Tarzan de la Simioj rigardis ilin de sia alta kaŝejo en la arbarego. Li ne komprenis multon el ilia konduto, ĉar li sciis nenion pri superstiĉo, kaj li havis nur malklaran koncepton pri timo.

La suno altis en la ĉielo. Tiun tagon Tarzan ne matenmanĝis, kaj restis multaj kilometroj al la kaŝejo de la bongustegaj restaĵoj de Horta la apro.

Li do turnis sian dorson al la vilaĝo de Mbonga kaj fandiĝis kun la folioplena interno de la arbaro.

Ĉapitro 11 "Reĝo de la simioj"

Ankoraŭ ne mallumis, kiam li atingis la tribon, malgraŭ tio, ke li haltis por elterigi kaj forvori la restaĵojn de la apro, kiun li kaŝis la antaŭan tagon, kaj ankaŭ por preni la pafarkon kaj sagojn de Kulonga el la arbopinto, kie li antaŭe kaŝis ilin.

El la branĉoj en la mezon de la tribo de Kerĉak saltis plenŝarĝita Tarzan.

Kun ŝvelinta brusto li rakontis la glorojn de sia aventuro kaj montris la predaĵojn de sia konkero.

Kerĉak gruntis kaj forturnis sin, ĉar li ĵaluzis pri tiu stranga ano de lia bando. En sia kruela cerbeto li serĉis ian kialon por malutili Tarzanon per sia malamo.

La postan tagon Tarzan ekzercadis per siaj pafarko kaj sagoj tuj je la tagiĝo. Li komenci perdis preskaŭ ĉiun pafitan sagon, sed li finfine lernis celtrafe direkti la bastonetojn, kaj antaŭ paso de monato li povis bonege pafi; sed lia kompetenteco kostis al li preskaŭ la tutan provizon da sagoj.

La tribo daŭre trovis bonan ĉasadon apud la marbordo, kaj Tarzan de la Simioj tial alternis inter pafekzercado kaj plua esplorado de la malgranda selektaĵo de libroj de sia patro.

Tiutempe la juna angla lordo trovis metalan skatoleton kaŝitan en la malantaŭo de ŝranko en la kabano. La ŝlosilo estis en la seruro, kaj post plurmomenta esplorado kaj eksperimentado lin kompensis la sukcesa malfermo de la ujo.

En ĝi li trovis flaviĝintan fotaĵon de glatvizaĝa juna viro, oran medalioneton kovritan de diamantoj kaj pendantan de ora ĉeneto, kelkajn leterojn kaj libreton.

Tarzan tre zorge rigardis ĉiujn.

La fotaĵo plej plaĉis al li, ĉar la okuloj ridetis, kaj la mieno honestis. Tiu estis lia patro.

Ankaŭ la medalioneto allogis lian ŝaton, kaj li ĉirkaŭnukigis la ĉeneton, imitante la ornamadon tiom oftan inter la nigruloj, kiujn li vizitis. La brilantaj ŝtonetoj strange glimis antaŭ lia glata, bruna haŭto.

La leterojn li preskaŭ ne povis elĉifri, ĉar li antaŭe lernis preskaŭ nenion pri manskribado, kaj li tial remetis ilin en la skatoleton kun la fotaĵo kaj turnis sian atenton al la libro.

Tiun preskaŭ plene plenigis bela skribaĵo, sed kvankam la insektetoj estis ĉiuj unuope konataj de li, iliaj aranĝoj kaj kombinoj estas fremdaj kaj tute nekompreneblaj.

Tarzan jam antaŭlonge lernis uzi la vortaron, sed, malkontentige kaj konfuze, tiu pruviĝis senutila por li en ĉi tiu urĝa situacio. Eĉ ne unu vorton el ĉio skribita en la libreto li povis trovi, kaj li tial remetis ĝin en la metalan skatoleton, tamen decidinte poste ellabori ĝiajn misterojn.

Li tute ne sciis, ke tiu libro enhavas inter siaj kovriloj la ŝlosilon pri lia deveno — la respondon de la stranga enigmo pri lia stranga vivo. Temis pri la taglibro de Johano Clayton, Lordo Greystoke — verkita en la franca lingvo, kio estis lia kutimo.

Tarzan remetis la skatoleton en la ŝrankon, sed ĉiam poste li portis en la koro la trajtojn de tiu fortika, ridetanta mieno de lia patro, kaj en la kapo fiksitan decidon solvi la misteron de la strangaj vortoj en la nigra libreto.

Pli aktualaj bezonoj instigis lin, ĉar lia sago-provizo jam elĉerpiĝis, kaj necesis, ke li iru al la vilaĝo de la nigruloj por renovigi ĝin.

Frue je la posta mateno li ekiris, kaj, rapide irante, li antaŭtagmeze alvenis ĉe la senarbejo. Li denove situiĝis en la granda arbo, kaj, same kiel antaŭe, li vidis la virinojn sur la kampoj kaj la vilaĝan straton, kaj rekte sub si la kaldronon da bobelanta veneno.

Dum horoj li atendis konvenan momento por nevidate salti malsupren kaj havigi al si la sagojn, por kiuj li venis; sed nenio nun okazis por forvoki la vilaĝanojn de iliaj hejmoj. La tago daŭris, kaj ankoraŭ Tarzan de la Simioj sidis super la nesuspektanta virino ĉe la kaldrono.

La kampolaboristoj baldaŭ revenis. La ĉasintaj batalantoj elarbariĝis, kaj, kiam ĉiujn jam ĉirkaŭis la palisaro, oni fermis kaj baris la pordegojn.

Multaj kuirpotoj nun evidentis tra la vilaĝo. Antaŭ ĉiu ĥato, virino prezidis super bolanta stufaĵo, dum bananujaj kuketoj kaj kasavaj pudingoj ĉie videblis.

Subite aŭdiĝis krio de la limo de la senarbejo.

Tarzan ekrigardis.

Temis pri grupo da ĉasintoj malfrue revenintaj de la nordo, kaj inter si ili duontrenis, duonportis baraktantan beston.

Kiam ili alproksimiĝis al la vilaĝo, oni malfermis la pordegojn por enlasi ilin, kaj tiam, kiam la vilaĝanoj vidis la viktimon de la ĉaso, al la ĉielo hurliĝis sovaĝa krio, ĉar tiu ĉasito estis homo.

Dum li estis trenita, ankoraŭ rezistante, al la vilaĝa strato, la virinoj kaj geknaboj atakis lin per bastonoj kaj ŝtonoj, kaj Tarzan de la Simioj, juna kaj sovaĝa ĝangala besto, scivolis pri la kruela brutaleco de sia propra speco.

Inter la ĝangalanoj, nur Ŝita la leopardo torturis sian predon. La etiko de ĉiu alia besto garantiis rapidan kaj kompatan morton al la viktimoj.

El siaj libroj Tarzan jam lernis nur disajn fragmentojn de homaj kutimoj.

Sekvante Kulongan tra la arbaro, li atendis trovi metropolon kun strangaj surradaj domoj, kiuj elpufadas nubojn de nigra fumo el arbego elstaranta el la tegmento de unu el ili — aŭ maron kovritan de grandegaj flosantaj konstruaĵoj, kiuj, li sciis, portis nomojn kiel "ŝipoj" kaj «boatoj» kaj "vaporŝipoj" kaj "flosaĵoj".

Lin ege seniluziigis la povra vilaĝeto de la nigruloj, kaŝiĝinta en lia ĝangalo, sen unusola domo tiel granda kiel lia propra kabano apud la fora strando.

Evidentis al li, ke tiuj homoj estis pli malbonaj ol liaj simioj, kaj estis same tiel sovaĝaj kaj krueloj kiel Sabor mem. Tarzan komencis malestimi sian propran specon.

Nun ili ligis la povran viktimon ĉe granda fosto apud la vilaĝa centro, rekte antaŭ la ĥato de Mbonga, kaj tie ili starigis dancantan, hurlantan rondon da batalantoj ĉirkaŭ li, pululantan per brilantaj tranĉiloj kaj minacantaj lancoj.

En pli larĝa rondo kaŭris la virinoj, kriantaj kaj tamtamantaj. Tio memorigis al Tarzan pri la DumDumo, kaj tial li sciis, kio okazos. Li scivolis, ĉu ili saltos sur sian predon dum ĝi ankoraŭ vivas. La Simioj ne kondutis tiel.

La rondo da batalantoj ĉirkaŭ la timeganta kaptito pliproksimiĝis al la predo dum ili sovaĝa dancaĉis je la freneziga muziko de la tamtamoj. Post nelonge lanco etendiĝis kaj piketis la viktimon. Jen la signalo por ankoraŭ kvindek.

Okulojn, orelojn, brakojn kaj krurojn oni trapikis; ĉiu centimetro de la povra, tordiĝanta korpo kiu ne kovris vivnecesan organon fariĝis celo de la kruelaj lancistoj.

Ĝoje hurlis la virinoj kaj infanoj.

La batalantoj, anticipante la okazonta festo, lekis siajn hidajn lipojn, kaj konkuris inter si laŭ la sovaĝeco kaj fieco de la kruelaj maldignaĵoj, per kiuj ili torturis la ankoraŭ konscianta kaptito.

Tiam Tarzan de la Simioj rimarkis sian ŝancon. Ĉiuj okuloj jam fiksiĝis al la entuziasmiga spektaklo ĉe la fosto. La taglumo jam cedis antaŭ la mallumo de senluna nokto, kaj nur la fajroj tuj apud la orgio restis brulantaj, ĵetante senripozan briladon sur la senripozan scenon.

La svelta junulo mallaŭte falis sur la molan teron fine de la vilaĝa strato. Li rapide prenis la sagojn — ĉifoje, ĉiujn, ĉar li kunportis plurajn longajn fibrojn por ligi ilin en fasko.

Sen hasto, li sekure volvis ilin, kaj tiam, antaŭ ol li turnis sin por foriri, la diablo de kapricoj eniris lian koron. Li ĉirkaŭserĉis iun sugeston pri sovaĝa ŝerco per kiu celi tiujn strangajn, groteskajn estaĵojn, ke ili ankoraŭfoje rekonu lian ĉeeston inter ili.

Lasante sian sagofaskon piede de la arbo, Tarzan ŝteliris inter la ombroj flanke de la strato ĝis li atingis la saman dometaĉon, kiun li eniris okaze de sia unua vizito.

Interne, ĉie mallumis, sed liaj palpantaj manoj baldaŭ trovis tion, kion li serĉis, kaj sen plua prokrasto li returnis sin al la pordo.

Nur unu paŝon li tamen faris antaŭ ol lia lerta orelo kaptis la sonon de alvenantaj piedoj, ĝuste ekstere. Post momenteto la formo de virino ombris la enirejon de la dometaĉo.

Tarzan silente retiris sin al la kontraŭa muro, kaj lia mano serĉis la longan, akran ĉastranĉilon de sia patro. La virino rapide aliris la centron de la domaĉeto. Tie ŝi momente paŭzis, manpalpante por tio serĉata. Ĝi evidente ne troviĝis en sia kutima loko, ĉar ŝi pluesploradis pli kaj pli proksime al la muro, kie staris Tarzan.

Tiel proksime ŝi nun staris, ke la simio-homo povis senti la varmecon de ŝia nuda korpo. La ĉastranĉilo leviĝis, kaj tiam la virino turnis sin flankan, kaj baldaŭ elgorĝigita "ha!" anoncis la finan sukceson de ŝia serĉo.

Ŝi tuj turnis sin kaj eliris el la dometaĉo, kaj kiam ŝi trairis la pordon, Tarzan vidis, ke ŝi portas en la mano kuirpoton.

Li proksime sekvis ŝin, kaj spionante el la ombroj de la pordo li rimarkis, ke ĉiuj virinoj de la vilaĝo rapidas al kaj el la diversaj dometaĉoj kun potoj kaj kaldronoj. Tiujn ili plenigis per akvo kaj metis super pluraj fajroj apud la paliso, kie la mortanta viktimo pendis, jam inerta kaj sanga amaso da suferado.

Elektante momenton kiam neniu ŝajne proksimis, Tarzan rapidis al sia sagofasko sub la granda arbo fine de la vilaĝa strato. Same kiel antaŭe, li renversis la kaldronegon antaŭ salti, glatkorpa kaj kateca, inter la subajn branĉojn de la ĝangala giganto.

Li silente grimpis ĝis granda alteco, ĝis li trovis lokon de kiu li povis trarigardis folikadran truon al la sceno sub si.

La virinoj nun pretigis la kaptiton por la kuirpotoj, dum la viroj ĉirkaŭstaris, ripozante pro la laceco post sia freneza festivalo. En la vilaĝo regnis relativa kvieteco.

Tarzan levis tion ŝtelitan de la dometaĉo, kaj, uzante celtrafopovon akrigitan de jaroj da ĵetado de fruktoj kaj kokosoj, lanĉis ĝin al la sovaĝularo.

Rekte inter ilin ĝi falis, trafante unu el la batalantoj ĝuste sur la kapo kaj faligante lin teren. Tiam ĝi ruliĝis inter la virinojn kaj haltis apud la duonbuĉitan aĵon, je kiu ili pretiĝis festeni.

Ĉiuj konsternite rigardis ĝin, dum momento, kaj tiam, unuanime, forkuris al siaj dometaĉoj.

Jen de la tero rigardis ilin grimacanta homa kranio. Ĝia falo el la ĉielo estis miraklo, kiu nepre agitos iliajn superstiĉajn timemojn.

Tiel Tarzan de la Simioj lasis ilin, plenigitajn de teruro pro tiu nova manifesto de la apudesto de iu nevidata kaj fantoma malbonintenca potenco kaŝita en la ĉirkaŭvilaĝa arbaro.

Poste, kiam ili eltrovis la renversitan kaldronegon, kaj eksciis, ke ankoraŭfoje ŝteliĝis la sagoj, komencis evidenti al ili, ke ili ofendis iun gravan dion, situigante sian vilaĝon en ĉi tiu parto de la ĝangalo ne kontentiginte lin. Ekde tiam oni ĉiutage metis manĝoferon sub la granda arbo de kie malaperis la sagoj, kiel provo trankviligi la potenculon.

Sed profunde enteriĝis la semo de timo, kaj se li nur scius tion, Tarzan de la Simioj ĵus starigis la fundamenton por multe da estontaj mizeroj por si kaj sia tribo.

Tiun nokton li dormis en la arbaro, nelonge for de la vilaĝo, kaj frumatene li ekiris je sia vojaĝo hejmen, ĉasante dum la irado. Nur kelkaj beroj kaj foja larvo kompensis lian serĉadon, kaj li malsategis kiam, levante la rigardon de falinta trunko, sub kiu li fosis, li vidis Saboron, leoninon, starantan meze de la vojo eĉ ne dudek paŝojn for de li.

La grandaj flavaj okuloj kun kruela kaj malbonintenca glimo estis fiksitaj al li, kaj la ruĝa lango lekis la sopirantaj lipoj dum Sabor ekkaŭris, silente rampante kun ventro premanta la teron.

Tarzan ne provis eskapi. Li bonvenigis la okazon, kiun, fakte, li serĉadis dum pluraj tagoj, nun kiam li estis armita de pli ol gresa ŝnuro.

Li rapide prenis sian arkon kaj al la ŝnureto metis bone trempitan sagon, kaj kiam Sabor eksaltis, ankaŭ la eta trafilo eksaltis por enaere renkonti ŝin. Sammomente Tarzan de la Simioj saltis flanken, kaj kiam la katego trafis la teron preter li, ankoraŭ unu mortvenena sago profunde penetris la lumbon de Sabor.

Tondre muĝante, la besto turnis sin kaj denove atakis, sed ŝin renkontis tria sago en unu okulo; sed ĉifoje ŝi jam tro proksimis al la simio-homo por permesi, ke tiu deflankiĝo de la atakanta korpo.

Tarzan de la Simioj falis sub la granda korpo de sia malamiko, sed kun glimanta tranĉilo en la mano kaj pikadanta. Dum momento ili kuŝis tie, kaj tiam Tarzan konstatis, ke la inerta amaso kuŝanta sur li neniam plu povos vundi aŭ homon aŭ simion.

Li malfacile serpentumis elsub la pezego, kaj, starante kaj rigardante la trofeon de sia lerteco, lin inundis ondego da ekzaltiĝo.

Kun brusto ŝvelanta, li metis piedon sur la kadavro de sia forta malamiko, kaj levante sian belan junan kapon, li elmuĝis la teruran defikrion de la venkinta virsimio.

La arbaro eĥis pro tiu sovaĝa kaj triumfa himnokrio. Birdoj eksilentis, kaj la pli grandaj bestoj kaj predantoj silente forrampis, ĉar en la tuta ĝangalo malmultaj estis tiuj, kiuj serĉis malpacon kun la grandaj homsimiluloj.

Kaj en Londono alia Lordo Greystoke samtempe parolis al SIA speco en la Domo de Lordoj, sed neniu tremis pro la sono de lia mallaŭta voĉo.

Sabor pruviĝis malbongusta manĝo eĉ por Tarzan de la Simioj, sed la malsato servis kiel ege efika kaŝilo por malmoleco kaj aĉa gusto, kaj postnelonge, kun tute plena ventro, la simio-homo pretis denove dormi. Li tamen devis unue detranĉi la haŭton, ĉar almenaŭ tiom por tio, kiom por io alia, li deziris detrui Saboron.

Li lerte fortranĉis la peltegon, ĉar li ofte ekzercis je malpli grandaj bestoj. Fininte la taskon, li portis sian trofeon al disforkiĝo de alta arbo, kaj tie, sekure kuntiriĝinte en arbingveno, li falis en profundan kaj sensonĝan dormon.

Pro manko de dormo, laciga ekzercado, kaj plena ventro, Tarzan de la Simioj tradormis tagnokton, vekiĝante je la tagmezo de la posta tago. Li tuj reiris al la kadavro de Sabor, sed koleriĝis, trovante, ke la ostojn jam purigis aliaj malsataj ĝangalanoj.

Post duonhora malstreĉa progreso tra la arbaro, ekvidiĝis juna certo, kaj antaŭ ol la estaĵeto sciis la proksimecon de malamiko, sageto jam penetris ĝian kolon.

Tiel rapide funkciis la veneno, ke, post nur deko da saltoj, la cervo plonĝfalis inter la arbustojn, mortinte. Denove Tarzan bankedis, sed ĉifoje li ne dormis.

Li anstataŭe plurapidis al la loko, kie li lasis la tribon, kaj trovinte ilin li fiere eksponis la haŭton de Sabor, leonino.

"Rigardu!" li kriis, "Simioj de Kerĉak. Vidu, kion Tarzan, multopova mortiganto, faris. Kiu alia inter vi jam mortigis iun el la popolo de Numa? Tarzan estas plejpotenca inter vi, ĉar Tarzan ne estas simio. Tarzan estas — " Sed jen li devis ĉesi, ĉar en la lingvo de la homsimiluloj mankis vorto por «homo», kaj Tarzan povis nur skribi la vorton en la angla; li ne scipovis elparoli ĝin.

La tribo jam grupiĝis por rigardi la pruvaĵon pri lia mirinda kapableco, kaj por aŭskulti liajn vortojn.

Kerĉak sola retiriĝis, vartante siajn malamon kaj koleregon.

Io subite rompiĝis en la kruela cerbeto de la homsimilulo. Kun terura muĝo la granda besto saltis en la grupon.

Mordante, kaj batante per siaj manegoj, li mortigis kaj vundegis dekon antaŭ ol la ceteraj povis eskapi en la suprajn terasojn de la ĝangalo.

Bavante kaj ŝrikante pro la frenezeco de sia kolerego, Kerĉak ĉirkaŭserĉis la celon de sia plej granda malamo, kaj li vidis, ke tie, sur apud branĉo, tiu sidas.

"Venu malsupren, Tarzan, potenca mortiganto," elkriis Kerĉak. "Venu malsupren kaj sentu la dentegojn de pli potenca! Ĉu potencaj batalantoj fuĝas arben kiam danĝero alproksimiĝas?" Kaj tiam Kerĉak eligis la tondra defikrio de sia popolo.

Tarzan kviete falis teren. La tribo senspire rigardis de siaj altaj fuĝejoj dum Kerĉak, ankoraŭ muĝante, atakis la relative malforta formo.

Pli ol du metrojn staris Kerĉak sur siaj mallongaj kruroj. Ĉe liaj sultregoj amasis kaj rondis grandaj muskoloj. Lia mallonga nuko estis unusola amaso da fermalmolaj tendenoj, ĝibante preter la bazo de la kranio, pro kio lia kapo ŝajnis pilketo etendiĝanta el montego da karno.

Liaj retiritaj, koleregaj lipoj montris liajn grandajn bataldentegojn, kaj liaj etaj, krueloj, sangaj okuloj glimis pro la terura spegulado de lia frenezeco.

Atendis lin Tarzan, mem granda muskola besto, sed liaj cent-okdek-centimetra alteco kaj liaj grandaj ondantaj tendenoj ŝajnis kompatinde nesufiĉaj por la testo, kiu atendis ilin.

Liaj arko kaj sagoj kuŝis iom far, kie li faligis ilin dum li montris la haŭton de Sabor al siaj samtribanoj; pro tio li nun frontis Kerĉak kun sole sia ĉastranĉilo kaj sia supera intelekto por kontraŭpezi la ferocan fortecon de la malamiko.

Kiam sia kontraŭulo muĝante atakis lin, Lordo Greystoke elingigis sian longan tranĉilon, kaj rapide alkuris por renkonti la atakon, kun responda defikrio same tiel terura kaj sangofrostiga kiel tiu de la frontata bestego. Li estis tro sagaca por permesi, ke tiuj longaj vilaj brakoj ĉirkaŭu lin, kaj ĝuste kiam iliaj korpoj preskaŭ karambolis, Tarzan de la Simioj ekkaptis unu el la pojnegoj de sia atakanto, kaj, malpeze saltante al unu flanko, ĝisteniligis sian tranĉilon en la korpon de Kerĉak, sub la koro.

Antaŭ ol li povis retiri la klingon, la armilo elŝiriĝis el lia teno per la rapida plonĝo de la virbruto, kiu celis kapti lin inter tiuj timigaj brakoj.

Kerĉak celis la kapon de la simio-homo per terura batego de la manplato; trafinte, ĝi povus krevigi la flankon de la kranio de Tarzan.

Tro rapidis la homo, kaj preterkaŭrante ĝin, li mem liveris potencan baton, per kunpremita pugno, al la centro de la ventro de Kerĉak.

Tio ŝanceligis la simion, kiu, ankaŭ pro tiu mortiga vundo en la flanko, preskaŭ falis, kiam, per unusola strebego, li momente refortikiĝis — sufiĉe longe por ebligi al li liberigi sian brakon de la teno de Tarzan kaj forte brakumi sian maldikan kontraŭanton.

Streĉante por proksimigi la simio-homon, li celis la gorĝon de Tarzan per siaj makzelegoj, sed la tendenecaj fingroj de la juna lordo atingis tiun de Kerĉak antaŭ ol la kruelaj dentegoj povis kapti la glatan brunan haŭton.

Tiel ili luktis, la unu por premdetrui la vivon de la kontraŭanto per tiuj teruraj dentegoj, la alia por fermi por ĉiam la aertubon forte tenatan dum li fortenis la graŭlanta buŝo.

La pli granda forteco de la simio estis malrapide venkanta, kaj la dentegoj de la streĉiĝanta besto estis ne pli ol centimetron de la gorĝo de Tarzan, kiam, ektremante, tiu granda korpo momente rigidiĝas kaj tiam malrigide falis teren.

Mortiĝis Kerĉak.

Eltirinte tiun tranĉilon, kiu tiom ofte faris lin majstro de multe pli grandaj muskoloj ol la propraj, Tarzan de la Simioj metis sian kolon sur la nukon de la venkita malamiko, kaj denove kaj laŭte sonoris tra la arbaro la feroca, sovaĝa krio de la venkinto.

Kaj tiel la juna Lord Greystoke fariĝis reĝo de la Simioj.

Ĉapitro 12 Homa rezono

Unu en la tribo de Tarzan kontestis lian aŭtoritatecon; temis pri Terkoz, filo de Tublat, sed tiu tiom timis la akran tranĉilon kaj la mortigajn sagojn de la nova reganto, ke li manifestis sian kontraŭecon nur per etaj malobeoj kaj agaceta konduto; Tarzan tamen sciis, ke tiu nur atendis la okazon por kaperi de li la regadon per ia perfida bato, kaj tial li ĉiam gardis sin kontraŭ surprizo.

Dum monatoj la vivo de la bandeto daŭris same kiel antaŭe; nur la pli granda intelekto de Tarzan, kaj lia ĉasista lerteco, servis kiel rimedo por provizi al ili pli abunde ol iam ajn antaŭe. La plimultaj do estis pli ol kontentaj pri la ŝanĝo de regantoj.

Tarzan nokte gvidis ilin al la kampoj de la nigruloj, kaj tie, avertite de la supera saĝeco de ilia tribestro, ili manĝis nur tiom, kiom ili bezonis, nek detruis kion ili ne povis manĝi, kion kutimas fari Manu, la simieto, kaj la plimultaj simioj.

Sekve, kvankam la nigruloj koleris pri la senĉesa priŝtelado de siaj kampoj, ili tamen ne perdis kuraĝon pri siaj penoj kultivi la terenon, kio certe okazus se Tarzan permesus al sia popolo laŭvole ruinigi la plantejon.

Dum tiu periodo Tarzan multfoje vizitis nokte la vilaĝon, kie li ofte renovigis sian provizon de sagoj. Li baldaŭ rimarkis la manĝaĵojn, kiu ĉiam staris piede de la arbo, kiu estis lia avenuo trans la palisaron, kaj postnelonge li komencis manĝi tion, kion la nigruloj lasis tie..

Kiam la konsternitaj sovaĝuloj rimarkis, ke la manĝaĵoj dumnokte malaperas, ilin plenigis timego, ĉar estas unu afero, elmeti manĝaĵojn por kontentigi dion aŭ diablon, sed tute alia afero, kiam la spirito efektive eniras la vilaĝon kaj manĝas ĝin. Tio neniam antaŭe okazis, kaj ĝi nebuligis ilian superstiĉajn mensoj per ĉiaspecaj necertaj timoj.

Kaj tio ne estis la tuto. La periodaj malaperoj de iliaj sagoj, kaj la strangaj ŝercoj okazigitaj de nevideblaj manoj, ĉio tiom konsternis ilin, ke la vivo fariĝis terura ŝarĝo en ilia nova hejmo, kaj tiutempe Mbonga kaj liaj subĉefoj komencis diskuti forlasi la vilaĝon kaj serĉi situon pli profunde en la ĝangalo.

La nigraj batalantoj baldaŭ komencis penetri pli kaj pli profende en la koron de la arbaro dum ĉasado, serĉante situon por nova vilaĝo.

Pli ofte la tribon de Tarzan perturbis tiuj vagantaj ĉasistoj. Nun la silentan, ferocan solecon de la praarbaro frakasis novaj, strangaj krioj. Ne plu ekzistis sekureco por birdo aŭ besto. Venis la homo.

Aliaj bestoj trapasis la ĝangalon, tage kaj nokte — ferocaj, kruelaj bestoj — sed iliaj malpli fortaj najbaroj nur fuĝis de ilia proksimeco, por reveno post malapero de la danĝero.

Estas malsame ĉe la homo. Kiam li venas, multaj el la pli grandaj bestoj instinkte foriras la regionon entute, kaj neniam revenas; kaj tiel ĉiam estas ĉe la grandaj homsimilaj simioj. Ili fuĝas de la homo same kiel la homo fuĝas de pesto.

La tribo de Tarzan mallonge restis apud la marbordo, ĉar al ilia nova tribestro malplaĉegis la ideo poreterne foriri de la amataj enhavoj de la kabaneto. Sed kiam, unu tagon, tribano eltrovis la nigrulojn grandanombrajn sur la bordoj de rivereto, kiu dum generacioj estis ilia akvoĉerpejo, forigante arbustojn kaj arbojn de la ĝangalo kaj starigante ĥatojn, la simioj rifuzis plu resti; kaj tial Tarzon gvidis ilin en la internon dum multaj tagoj al loko ankoraŭ ne profanita de homa piedo.

Unu fojon en ĉiu lunperiodo, Tarzan rapide resvingis tra la balanciĝantaj branĉoj por ĝui tagon kun siaj libroj kaj por replenigi sian sago-provizon. Tiu lasta tasko fariĝis pli kaj pli malfacila, ĉar la nigruloj komencis nokte kaŝi sian provizon en grenejoj kaj loĝejoj.

Tio necesigi dumtagan gvatadon ĉe Tarzon por eltrovi, kie oni kaŝas la sagojn.

Du fojojn li nokte eniris ĥatojn dum la loĝantoj kuŝis dormantau sur siaj matoj, kaj ŝtelis la sagojn de la flankoj mem de la batalantoj. Sed tiun metodon li baldaŭ komprenis tro danĝeroplena, kaj tial li komencis kapti solajn ĉasantojn per sia longa, mortiga maŝo, senigi ilin je armiloj kaj ornamaĵoj, kaj faligi iliajn kadavrojn de alta arbo sur la vilaĝan straton meze de la nokto.

Ankoraŭfoje tiuj diversaj aventuroj tiom teruris la nigrulojn, ke, se ne okazus la tutmonatan paŭzon inter la vizitoj de Tarzan, dum kiu ili povis renovigi sian esperon ke ĉiu freŝa invado estis la fina, ili estus baldaŭ forlasinta la novan vilaĝon.

La nigruloj ankoraŭ ne eltrovis la kabanon de Tarzan ĉe la fora marbordo, sed la simio-homo konstante timegis, ke, dum li forestos kun la tribo, ili eltrovos kaj ruinigos lian trezoron. Tial okazis, ke li pasigas pli kaj pli da tempo apud la fina hejmo de sia patro, kaj malpli kaj malpli kun la tribo. La anoj de lia eta komunumo baldaŭ komencis suferi pro lia neglektemo, ĉar konstante leviĝis disputoj kaj kvereloj, kiujn nur reĝo povas pace solvi.

Fine, kelkaj el la malpli munaj simioj parolis kun Tarzan pri tiu temo, kaj dum unu monato li preskaŭ konstante restis ĉe la tribo.

La devoj de la reĝo inter la homsimiluloj estas nek multaj nek lacigaj.

Posttagmeze venas Taka, eble, por plendi, ke maljuna Mungo ŝtelis lian novan edzinon. Tiam Tarzan devas alvoki ĉiujn antaŭ si, kaj se evidentiĝas, ke la edzino preferas sian novan moŝton, tiam li komandas, ke aferoj restu tiaj, kiaj ili estas, aŭ eble, ke Mungo donu unu el siaj filinoj interŝanĝe al Taka.

Kia ajn lia decido, la simiaj akceptis ĝin fina, kaj kontente reiras al siaj okupoj.

Tiam venas Tana, ŝrikante kaj forte tenante sian flankon, el kiu fluas sango. Gunto, ŝia edzo, kruele mordis ŝin! Kaj Gunto alvokite diras, ke Tana maldiligentas kaj rifuzas alporti al li nuksojn aŭ skarabojn, aŭ skrapi al li la dorson.

Tarzan do admonas la du kaj minacas Gunton per tuŝo de la mortigaj splitoj se li plu mistraktas Tanan, kaj Tana siavice devos promesi pli atenti siajn edzinajn devojn.

Kaj tiel plu, pli ofte etaj familiaj problemoj, kiuj, nesolvite, finfine rezultigus pli grandan fakcian malpacon kaj la finan disiĝon de la tribo.

Sed Tarzan enuiĝis pri tio, konstatante, ke la reĝeco malpliigas lian liberecon. Li sopiris la kabaneton kaj la sunkisatan maron — la malvarmetan internon de la bone konstruita domo, kaj la senfinajn mirindaĵojn de la multaj libroj.

Maturiĝante, li konstatis, ke li diskreskis de sia popolo. Iliaj interesoj kaj liaj tre malsamis inter si. Ili ne maturiĝis kun li, kaj ili ne povis kompreni la multajn strangajn kaj mirindajn revojn, kiuj trapasis la aktivan cerbon de ilia homa reĝo. Tiel limigita estis ilia vortostoko, ke Tarzan eĉ ne povis paroli kun ili pri la multaj novaj veraĵoj, kaj la grandaj pensofakoj, kiujn lia legado malfermis antaŭ liaj sopirantaj okuloj, aŭ konatigi al ili ambiciojn, kiuj turbulentis en lia animo.

En la tribo li ne plu havis amikojn kiel antaŭe. Infano povas trovi amikecon kun multaj strangaj kaj simplaj estaĵoj, sed por plenkreskulo devas esti ia ŝajno de intelekta egaleco kiel fundamento de kontentiga kuneco.

Se Kala restus vivanta, Tarzan foroferus ĉion por esti ĉe ŝi, sed nun, kiam ŝi jam mortis kaj la ludemaj geamikoj de la infanaĝo maturiĝis al ferocaj kaj malafablaj brutoj, li sentis, ke li multe preferas la pacon kaj solecon de la kabano super la ĝenaj devoj de estreco inter amaso da sovaĝaj bestoj.

La malamo kaj ĵaluzeco de Terkoz, filo de Tublat, multon faris por kontraŭi la efikon de la deziro de Tarzan renunci sian reĝecon inter la simioj, ĉar, estante obstina juna anglo, li ne povis konvinki sin retiriĝi antaŭ malamiko.

Li bone sciis, ke Terkoz elektiĝos tribestro se li malaperos, ĉar la feroca bruto multfoje pruvis sian aserton pri fortosupereco super la malmultaj virsimioj, kiuj kuraĝis kontraŭstari lian sovaĝan tiranadon.

Tarzan preferus subigi la fibruton sen uzo de tranĉilo aŭ sagoj. Liaj grandaj forteco kaj lerteco tiom kreskis en la periodo post lia maturiĝo, ke li komencis kredi, ke li povos venki la timindan Terkozon en lukta batalo se ne ekzistus la granda avantaĝo, kiun la bataldentegoj de la homsimilulo donis al li super la malbone armita Tarzan.

Tarzan liberiĝis de la tuta afero, unu tagon, pro nuraj cirkonstancoj, kaj lia estonteco fariĝis elektebla, tiel ke li povos foriri aŭ resti sen makulo sur sia sovaĝa honoro.

Tiel okazis:

La tribo trankvile manĝis, dise trans granda regiono, kiam ekaŭdiĝis kriegado iom for, oriente de la loko kie Tarzan kuŝis sur sia ventro apud glata rivereto, provante kapti eviteman fiŝon en siaj lertaj, brunaj manoj.

Unuanime la tribo rapide svingis direkte al la timaj krioj, kaj tie ili trovis Terkozon, kiu tenis maljunan simiinon per la hararo kaj senkampate batadis ŝin per siaj manegoj.

Tarzan alproksimiĝante levis la manon kiel signon, ke Terkoz ĉesu, ĉar tiu ino ne estis lia, sed tiu de kompatinda maljuna simio, kies batalpovaj tagoj jam antaŭlonge finiĝis, kaj kiu sekve ne povis protekti sian familion.

Terkoz bone sciis, ke inter lia popolo estis kontraŭkutime bati la inon de alia, sed li, tiranema, profitis la malfortecon de la edzo de tiu ino por puni ŝin pro tio, ke ŝi rifuzis cedi al li bongustan junan ronĝulon, kiun ŝi kaptis.

Kiam Terkoz vidis, ke Tarzan alvenas sen sagoj, li daŭre batadis la povrulinon, intence celante ofendi la malamatan tribestron.

Tarzan ne ripetis sian avertan signalon, nur atakis la atendantan Terkozon.

Neniam la simio-homo tiom terure batalis post tiu antaŭlonga tago kiam Bolgani, la granda reĝogorilo, tiom terure mistraktis lin antaŭ ol la nove trovita tranĉilo preterintence ponardis ties sovaĝan koron.

Ĉifoje la tranĉilo de Tarzan preskaŭ ne kontraŭpezis la glimantajn dentegojn de Terkoz, kaj la malgranda avantaĝo de la simio super la homo rilate brutan fortecon preskaŭ ekvilibris kun la mirindaj rapideco kaj lerteco de tiu lasta.

La homsimilulo tamen iomete superis laŭ plena poentaro, kaj se ne estus alia persona atributo por influi la finan rezulton, Tarzan de la Simioj, la juna Lordo Greystoke, estus mortinta same kiel li vivis — nekonata sovaĝa besto en ekvatora Afriko.

Sed enestis tio, kio levis lin alte super siaj ĝangalaj kamaradoj — tiu fajrereto, kiu difinas la tutan vastan diferencon inter homo kaj bruto — la Rezono. Jen tio, kio savis lin de la morto sub la feraj muskoloj kaj ŝiraj deentegoj de Terkoz.

Ilia batalo jam daŭris ne pli ol deko da sekundoj antaŭ ol ili ruliĝis sur la tero, batante, ŝiranta, mordante — du grandaj sovaĝaj bestoj ĝismorte batalantaj.

Terkoz havis dekon da tranĉilvundoj sur kapo kaj brusto, kaj Tarzan estis ŝirita, sanganta — lia kranihaŭto estis en unu loko duone ŝirita de la kapo, pro kio granda peco pendis antaŭ unu okulo, barante vidkapablon.

Sed ĝis tiam la juna anglo sukcesis forteni tiujn terurajn dentegojn de la kolvejnego, kaj nun, dum ili momente batalis malpli furioze por regajni la spiron, Tarzan elpensis ruzan planon. Li luktos por atingi la dorson de la alia kaj, per dento kaj ungo tenante sin tie, ree kaj ree enŝovos la tranĉilon ĝis Terkoz jam ne vivos.

La manovron li plenumis pli facile ol li esperis, ĉar la stulta besto, ne sciante kion celas Tarzan, ne aparte klopodis malhelpi la sukceson de la provo.

Sed kiam li finfine komprenis, ke la kontraŭbatalanto alfiksiĝis al li tie, kie senutilas kontraŭ tiu kaj dentoj kaj pugnoj, Terkoz ĵetis sin sur la tero tiel perforte, ke Tarzan povis nur preterespere teni sin ĉe la saltanta, tordiĝanta, turniĝanta korpo, kaj antaŭ ol li povis ponardi, forta bato kontraŭ la tero elmanigis al li la tranĉilon, kaj Tarzan trovis sin sendefenda.

Dum la ruloj kaj tordoj de la postaj kelkaj minutoj, la teno de Tarzan dekfoje malfirmiĝis, ĝis fine hazarda cirkonstanco de tiuj oftaj kaj variaj movoj donis al li novan dekstramanan fikson, kiun li komprenis tute ne atakebla.

Lia brako trairis de malantaŭe sub la brako de Terkoz kaj liaj mano kaj antaŭbrako cirklis la nukon de Terkoz. Jen la simio-homo hazarde eltrovis la duonan nukrompulon de moderna luktarto, sed supera rezono tuj montris al li la valoron de tiu eltrovo. Por li tio estis la diferenco inter vivo kaj morto.

Kaj tial li penis por plenumi similan kapton per la dekstra mano, kaj most nuraj momentoj la bovokolo de Terkoz streĉiĝis pro plena nukrompulo.

Nun oni ne plu ruliĝis kaj tordiĝis. La du kuŝis tute senmovaj sur la tero, kun Tarzan sur la dorso de Terkoz. La kugloforma kapo de la simio malrapide puŝiĝis pli kaj pli malsupren sur la bruston.

Tarzan bone sciias, kia estos la rezulto. Post moment la nuko rompiĝos. Tiam alvenis por savi Terkozon tio, kio tiom endanĝerigis lin — la rezona kapablo de la homo.

"Se mi mortigos lin," Tarzan pensis, "kiel tio profitos al mi? Ĉu tio ne malaperigos potencan batalanton de la tribo? Kaj se Terkoz mortiĝos, li scios nenion pri mia supereco, sed vivanto li ĉiam restos ekzemplo por la aliaj simioj."

"Ka-goda?" siblis Tarzan kontraŭ la orelon de Terkoz; en la simia lingvo tio signifas, se traduki libere: "Ĉu vi cedas?"

Dum momento ne venis respondo, kaj Tarzan plusis per ankoraŭ kelkaj gramoj da premo, kio eligis hororan dolorŝrikon el la bestego.

"Ka-goda?" rediris Tarzan.

"Ka-goda!" kriis Terkoz.

"Aŭskultu," diris Tarzan, iomete malstreĉante, sed ne rezignante pri sia teno. "Mi estas Tarzan, Reĝo de la Simioj, brava ĉasanto, brava batalanto. En la tuta ĝangalo troviĝas neniu tiel brava.

"Vi ka-godis min. La tuta tribo aŭdis. Ne plu kverelu kun viaj reĝo kaj popolo, ĉar la venontan fojon mi mortigos vin. Ĉu vi komprenas?"

"Hm," jesis Terkoz.

"Kaj ĉu vi estas kontenta?"

"Hm," diris la simio.

Tarzan delasis lin, kaj post kelkaj minutoj ĉiuj revenis al sia okupoj, kvazaŭ nenio estus okazinta por makuli la trankvilecon de ilia praĝangala hejmo.

Sed en la profundaj mensoj de la simioj jam radikiĝis la kredo, ke Tarzan estas brava batalanto kaj stranga estaĵo. Stranga, ĉar li povis mortigi sian malamikon, sed permesis al tiu plu vivi — nevundita.

Tiun posttagmezon kiam la tribo kunvenis, kion ili kutimis fari antaŭ ol mallumo kovris la ĝangalon, Tarzan, lavinte siajn vundojn en la akvo de la rivereto, alvokis al si la maljunajn virsimiojn.

Vi hodiaŭ revidis, ke Tarzan de la Simioj estas inter vi la plej granda," li diris.

"Hm," ili unuvoĉe respondis, "Tarzan estas granda."

"Tarzan," li daŭrigis, "ne estas simio. Li ne estas sama kiel sia popolo. Liaj kutimoj ne estas iliaj kutimoj, kaj tial Tarzan reiros al la kaŝejo de sia speco apud la akvo de la lagego sen alia flanko. Vi devos elekti alian por regi vin, ĉar Tarzan ne revenos."

Kaj tiel la juna Lordo Greystoke faris la unuan paŝon al la celo, kiun li starigis por si — trovi aliajn blankulojn kiel sin.

Ĉapitro 13 Sia speco

La postan matenon, Tarzan, lama kaj doloranta pro la vundoj de sia batalo kontraŭ Terkoz, ekiris al la okcidento kaj la marbordo.

Li tre malrapide iras, dumnokte dormante en la ĝangalo, kaj atingis la kabanon tre malfrue je la posta mateno.

Dum kelkaj tagoj li nur malmulte moviĝas, nur sufiĉe por havigi al si la fruktojn kaj nuksojn bezonatojn por kontentigi lian malsaton.

Post dek tagoj li estis tute sana; restis nur terura duonsaniĝinta cikatro, kiu, komence super la maldekstra okulo, transiris la supron de la kapo por finiĝi ĉe la dekstra orelo. Jen la signo lasita de Terkoz, kiam tiu forŝiris la kranihaŭton.

Tarzan dum sia resaniĝo provis ellabori mantelon el la haŭto de Sabor, kiu la tutan tempon kuŝis en la kabano. Sed li trovis la haŭton tabule rigida pro sekecto, kaj ĉar li sciis nenion pri tanado, li devis forlasi sian amatan planon.

Tiam li decidis ŝteli kelkajn vestaĵojn de unu el la nigruloj de la vilaĝo de Mbonga, ĉar Tarzan de la Simioj intencis ĉiamaniere signi sian evoluon el la malaltaj bestoj, kaj nenio ŝajnis al li pli distinga indiko de la homeco ol ornamaĵoj kaj vestaĵoj.

Tiucele li do arigis la diversajn brakajn kaj krurajn ornamaĵojn, kiujn li prenis de la nigraj batalantoj, falintaj sub lia rapida kaj silenta maŝo, kaj surprenis ĉiujn same kiel li vidis ilin portataj de la antaŭaj posedintoj.

Ĉirkaŭ lia kolo pendis la ora koliero, de kiu pendis la diamante inkrustita medaliono de lia patrino, la Damo Alica. Sur la dorso estis plena sagujo ligita al leda ŝultro-zono, alia predaĵo de iu venkita nigrulo.

Ĉirkaŭ lia talio estis zono el etaj strioj de kruda haŭto, farita de li mem kiel subtenilo por la memfarita ingo, en kiu pendis la ĉastranĉilo de lia patro. La longa pafarko, iam aparteninta al Kulonga, pendis ĉe la maldekstra ŝultro.

La juna Lordo Greystoke vere estis stranga kaj militeska formo; lia amaso de nigra hararo malantaŭe falis ĝisŝultre kaj estis tondita ĝis kruda duonpendaĵo sur la frunto, ke ĝi ne falu antaŭ la okulojn.

Lia rekta kaj perfekta formo, muskola simile al la plej bonaj romiaj gladiatoroj, tamen kun la molaj kaj serpentumaj kurboj de greka dio, informis je unua vido pri la mirinda kombino de fortegeco kun supleco kaj rapideco.

Tarzan de la Simioj estis avataro de la prahomo, la ĉasisto, la batalanto.

Pro la nobla pozo de lia bela kapo sur tiuj larĝaj ŝultroj, pro la fajro de viveco kaj inteligenteco en tiuj belaj, klaraj okuloj, li povis evidente esti la tipo de iu duondio de iu sovaĝa kaj militema prapopolo de sia praarbaro.

Sed pri tiaj aferoj ne pensis Tarzan. Li ĉangreniĝis pro tio, ke mankis al li vestaĵoj por indiki al ĉiuj ĝangalanoj, ke li estas homo kaj ne simio, kaj ofte eniris lian menson gravaj duboj pri tio, ĉu eble li tamen fariĝos simio.

Ĉu ne haroj komencis kreski sur lia vizaĝo? Ĉiuj simioj portis vizaĝhararon, sed kun nur kelkaj esceptoj la nigruloj estis entute senharaj.

Verdire, li vidis bildojn en siaj libroj kun homoj havantaj grandajn haramasojn sur lipo kaj vango kaj mentono, sed Tarzan tamen timis. Preskaŭ ĉiutage li pliakrigis sian akran tranĉilon kaj skrapis kaj skulptis je la juna barbo por forviŝi tiun malnobligan insignon de simieco.

Kaj tiel li lernis razi sin — ja krude kaj dolorige — tamen efike.

Kiam li denove sentis sin tute fortika, post la sanga batalo kontraŭ Terkoz, Tarzan unu matenon ekiris al la vilaĝo de Mbonga. Li senprudente vagis laŭ kurboplena ĝangala pado, anstataŭ trairi la arbojn, kiam li subite ekfrontis nigran batalanton.

Preskaŭ komika estis la surprizita mieno sur la sovaĝa vizaĝo, kaj antaŭ ke Tarzan povis levi sian pafarkon, la ulo jam turnis sin kaj forfuĝis laŭ la pado, alarme kriegante kvazaŭ al aliuloj antaŭ si.

Tarzan ekpersekutis tra la arboj, kaj post nemultaj momentoj ekvidis la homojn senespere provante eskapi.

Ili estis tri, kaj ili freneze kuregis laŭvice tra la densaj kreskaĵoj.

Tarzan facile preteriris ilin, kaj ili nek vidis lian silentan iron super iliaj kapoj, nek rimarkis la kaŭrantan formon sur malalta branĉo, antaŭ ili, sub kiu kondukis la vojo.

Tarzan lasis al la du unuaj iri sub li, sed kiam la tria rapide alvenis, la silenta maŝo falis ĉirkaŭ la nigran kolon. Rapida ektiro streĉis ĝin.

Agonie ekkriis la viktimo, kaj liaj kamaradoj turnis sin por vidi lian baraktantan korpon leviĝi, kvazaŭ magie, malrapide en la densan foliaron de la superaj arboj.

Terorite hurlante, ili ankoraŭfoje turnis sin kaj forkuris, penante eskapi.

Tarzan senvivigis sian kaptiton, rapide kaj silente; deprenis la armilojn kaj adornaĵojn, kaj — ho, el ĉio plej ĝojige — bela cervohaŭta lumbotuko, kiun li rapide alprenis al si.

Nun li ja estis vestita kiel taŭgis por homo. Neniu nun povus dubi lian altrangan devenon. Kiom plaĉus al li reveni al la tribo por paradi antaŭ iliaj enviaj rigardoj en tiu mirinda belaĵo.

Levante la kadavron sur la ŝultron, li malpli rapide movis sin tra la arbaron al la palisara vilaĝeto, ĉar refoje li bezonis sagojn.

Alproksimiĝante al la palisaro, li vidis ekscititan homgrupon ĉirkaŭ la du fuĝintoj, kiuj, tremante pro timo kaj elĉerpiĝo, preskaŭ ne povis rakonti la neordinarajn detalojn de sia aventuro.

Mirando, ili diris, kiu iomete antaŭis ilin, subite venis hurlante al ili, kriante, ke terura blanka kaj nuda batalanto persekutas lin. Ili tri celis la vilaĝon tiel rapide, kiel iliaj kruroj povis funkcii.

Refoje la raŭka kaj morterura kriego de Mirando igis al ili rigardi malantaŭen, kaj tie ili vidis plej hororigan fenomenon — la korpo de ilia kunulo flugis supren inter la arbojn, liaj brakoj kaj kruroj bategadis la aeron, lia lango etendiĝis el lia malfermita buŝo. Neniun alian sonon li eligis, neniu estaĵo videblis apud li.

La vilaĝantoj atingis timostaton preskaŭpanikan, sed maljuna saĝa Mbonga pretekstis ege skeptiki la rakonton, kaj atribuis la tutan fantaziaĵon al ilia timo fronte je iu reala danĝero.

"Vi ripetas al ni ĉi tiun grandan historion," li diris, "ĉar vi ne kuraĝas diri veron. Vi ne kuraĝas konfesi, ke, kiam la leono saltis sur Mirandon, vi forkuris kaj lasis lin. Vi estas senkuraĝaj."

Mbonga preskaŭ ne finis paroli kiam laŭta frakasado de branĉoj en la superaj arboj igis al la nigruloj rigardi supren kun renovigita teruro. Kion ili ekvidis, tio tremigis eĉ maljuna saĝa Mbonga, ĉar tie, turniĝante kaj rotaciante en la aero, venis la kadavro de Mirando, por sterniĝi kun naŭza reverbero sur la tero apud iliaj piedoj.

La nigruloj unuanime forkuris; kaj ili ne haltis ĝis ĉiu el ili perdiĝis en la densaj ombroj de la ĉirkaŭa ĝangalo.

Tarzan refoje devenis en la vilaĝon kaj renovigis sian sago-provizon kaj manĝis el la manĝo-oferaĵo, kiun la nigruloj faris por senkolerigi lin.

Antaŭ sia foriro, li portis la kadavron de Mirando al la vilaĝa pordego, kaj apogis ĝin ĉe la palisaro tiel, ke la mortinta vizaĝo ŝajne ĉirkaŭrigardis la pordofoston, al la vojo kondukanta ĝangalen.

Tiam Tarzen reiris, ĉasante, ĉiam ĉasante, al la kabano ĉe la marbordo.

Necesis deko da provoj ĉe la tute timantaj nigruloj por reeniri sian vilaĝon, preter la hororiga, grimacanta vizaĝo de sia mortinta kunulo, kaj kiam ili trovis, ke la manĝaĵoj kaj sagoj malaperis, ili sciis ĝuste tion, kiun ili ja timis, ke Mirando vidis la malbonegan spiriton de la ĝangalo.

Tio nun ŝajnis al ili la logika klarigo. Mortis nur tiuj vidintaj tiun teruran ĝangalodion; ĉar ĉu ne estis vere, ke neniu ankoraŭ vivanta en la vilaĝo iam ajn vidis lin? Sekve, tiuj mortinta ĉe liaj manoj nepre vidis lin, kaj kiel punon pagis siajn vivojn.

Tiom longe, kiom ili provizos al li sagojn kaj manĝaĵojn, li ne atencos ilin se ili ne vidos lin, do Mbonga ordonis, ke krom la manĝaĵojn oferitajn tie, oni ankaŭ metu oferaĵon de sagoj por tiu Munango-Kivati, kaj tion oni faris ekde tiam.

Se vi hazarde preteriros tiun foran afrikan vilaĝon, vi ankoraŭ vidos, antaŭ eta pajlokovrita ĥato, konstruita ĝuste ekster la vilaĝo, etan feran poton, en kiu troviĝas iom da manĝaĵoj, kaj apud ĝi sagujon kun bone venenitaj sagoj.

Kiam Tarzan ekvidis la strandon, apud kiu staris lia kabano, liajn okulojn trafis stranga kaj neordinara spektaklo.

Sur la kvietaj akvoj de la terĉirkaŭita haveno flosis granda ŝipo, kaj sur la strando estis sekurigita boateto.

Sed, plej mirinde, inter la strando kaj la kabano vagis pluraj blankuloj similaj al li mem.

Tarzan vidis, ke ili multmaniere similas la virojn de liaj bildlibroj. Li silente proksimiĝis tra la arbaro ĝis li tute proksimis super ili.

Ili nombris dek, malhelaj, sunbrunaj, fiaspektaj uloj. Nun ili gregis apud la boateto, kaj parolis laŭte kaj kolere, multe gestante kaj pugnante.

Baldaŭ, unu el ili, eta, kruelvizaĝa, nigrabarba ulo kun mieno, kiu rememorigis al Tarzan Pamba la raton, faligis la manon sur la ŝultron de giganto, kiu staris apud li, kaj kontraŭ kiu ĉiuj aliaj disputis kaj kverelis.

La etulo indikis for de la maro, kaj la giganto devis forturni sin de la ceteraj por rigardi laŭ la indikita direkto. Kiam li turnis sin, la eta kruelvizaĝulo tiris revolveron el sia zono kaj mortpafis la giganton je la dorso.

La grandegulo levis la manojn super la kapon; liaj genuoj kurbiĝis sub li, kaj li sensone falis antaŭen sur la strandon, mortinte.

La knalo de la armilo, kiun Tarzan la unuan fojon aŭdis, plenigis lin je miro, sed eĉ tiu nekutima bruo ne povis startigi liajn nervojn al eĉ similaĵo de paniko.

Por li la plej grandan perturbon kaŭzis la konduto de la blankaj fremduloj. Li sulkigis sian brovon pro forta pensado. Bone, li pensis, ke li ne cedis al sia unua impulso, kuri antaŭen por saluti tiujn blankulojn kiel fratojn.

Ili evidente ne estis malsamaj de la nigruloj — ne estis pli civilizitaj ol la simioj — ne estis malpli kruelaj ol Sabor.

Dum momento, la ceteraj staris rigardante la etan kruelvizaĝulon kaj la giganton, kiu kuŝis morte sur la strando.

Poste, unu el ili ridis kaj frapis la etulon sur la dorso. Daŭris la babilado kaj gestado, sed malpliis la kverelado.

Ili baldaŭ lanĉis la boateton, kaj ĉiuj saltis en ĝin kaj forremis al la granda ŝipo, kie Tarzan povis vidi aliajn formojn moviĝantajn sur la ferdeko.

Kiam ili surŝipiĝis, Tarzan falis teren malantaŭ arbego kaj rapidis al la kabano, tenante ĝin ĉiam inter si kaj la ŝipo.

Enirinte ĉe la pordo, li trovis, ke ĉio estas traserĉita. Liaj libroj kaj krajonoj estis disĵetitaj sur la planko. Liaj armiloj kaj ŝirmiloj kaj aliaj trezoroj estis dise sternitaj.

Kiam li vidis, kion oni faris, ŝvelis en li ondego da kolero, kaj la nova cikatro sur la frunto subite brilis, strio da inflama karmezino sur lia ora haŭto.

Li rapidis al la ŝranko kaj serĉis en la fora niĉo de la suba breto. Ha! Li malstreĉiĝe suspiris kiam li eltiris la etan ladskatolon kaj, malfermante ĝin, trovis neĝenitaj siajn plej gravajn trezorojn.

Sekuraj estis la fotaĵo de la ridetanta, fortikvizaĝa junulo kaj la eta nigra enigmo-libro.

Kio estis tio?

Lia lerta orelo kaptis mallaŭta sed nekonata sono.

Kurinte al la fenestro, Tarzan rigardis al la haveno, kaj tie li vidis, ke oni mallevas boaton de la granda ŝipo apud tiun jam sur la akvo. Li baldaŭ vidis, ke multaj homoj grimpas de la flankoj de la pli granda flosilo kaj falas en la boatojn. Ili estis plenforte revenontaj.

Unu momenton plu, Tarzan rigardis dum oni mallevis multajn skatolojn kaj sakojn al la atendantaj boatoj; tiam, dum ili forŝovis sin de la flanko de la ŝipo, la simiulo ekprenis paperon, kaj krajone presliterumi sur ĝi dum kelkaj momentoj ĝis ĝi portis kelkajn liniojn da fortikaj, bone faritaj, preskaŭ perfektliteraj glifoj.

Tiun avizon li fiksis al la pordo per malgranda, akra lignosplito. Tiam, prenante sian ladskatolon, siajn sagojn, kaj tiom da pafarkoj kaj lancoj, kiom li povis porti, li rapidis tra la pordo kaj malaperis en la arbaron.

Kiam la du boatoj surbordiĝis sur la arĝenteca sablo, stranga sortimento da homoj elboatiĝis.

Entute videblis eble dudek homoj, el kiuj dekkvin estis fortikaj kaj fiaspektaj maristoj.

La ceteraj estis alispecaj.

Unu estis maljunaspekta viro, kun blanka hararo kaj grandaj borderitaj okulvitroj. Liajn iomete kurbajn ŝultrojn drapiris maltaŭga, kvankam senmakula, redingoto, kaj brila silka ĉapelo aldonis al la nekongrueco de liaj vestaĵoj en afrika ĝangalo.

La due surteriĝinta ano de la grupo estas alta junulo en blankaj tikaĵoj, dum rekte post li venis alia maljunulo kun tre alta frunto kaj pedanta, ekscitiĝema maniero.

Post ili venis granda nigrulino, vestita Salomone laŭ koloro. Ŝiaj grandaj okuloj svingiĝis pro evidenta teruro, unue al la ĝangalo, poste al la blasfemanta bando de maristoj, kiuj elboatigis la pakegojn kaj skatolojn.

La fine elboatiĝinta ano de la grupo estis junulino eble deknaŭjara, kaj ĝuste la junulo staris apud la pruo por leve surterigi ŝin. Ŝi donis al li kuraĝan kaj belan dankrideton, sed inter ili pasis neniu vorto.

La grupo silente antaŭeniris al la kabano. Evidentis, ke, kion ajn ili intencis, ĉio estis decidita antaŭ ke ili elŝipiĝis; kaj tiel ili venis al la pordo, la maristoj portantaj la skatolojn kaj pakegojn, sekve la kvin el klaso tiom malsimila. La viroj demetis siajn ŝarĝojn, kaj tiam unu ekvidis la avizon, kiun Tarzan afiŝis.

"Ha, kamaradoj!" li elkriis. "Kio estas? Jena signo afiŝiĝis antaŭ ne horo, aŭ mi manĝos la kuiriston."

La aliaj ĉirkaŭis lin, etendante la nukojn trans la ŝultrojn de la antaŭuloj, sed ĉar malmultaj el ili povis eĉ legi, kaj tiuj malmultaj nur ege pene, unu finfine turnis sin al la maljunuleto kun la redingoto kaj silka ĉapelo.

"Hola, porfesoro," li vokis, "alpaŝu kaj legu la fi'an noticon."

Alvokite, la maljunulo malrapide venis al la loko, kie staris la maristoj; sekvis la ceteraj anoj de lia grupo. Ĝustigante siajn okulvitrojn, li rigardis la avizon dum momento kaj tiam, forturnante sin, forpromenis, murmurante al si: "Ege rimarkinde — ege rimarkinde!"

"Hola, stulta fosilio," kriis la ulo unu alvokinta lin por helpo, "ĉu vi s'pozis, ke ni volas, ke vi legu la fi'an noticon al vi? Revenu, laŭtu ĝin, maljuna anatifulo."

La maljunulo haltis kaj, returnante sin, diris: "Ha, jes, kara sinjoro, mil pardonojn. Tute senpripense mi kondutis, jes — tute senpripense. Ege rimarkinde — ege rimarkinde!"

Refoje li frontis la noticon kaj tralegis ĝin, kaj sendube estus forturninta sin refoje por pripensi ĝin, se la maristo ne estus krude kaptinta lin je la kolumo kaj hurlinta al lia orelo.

"Ellaŭtu ĝin, fuŝa maljuna idioto."

"Ha, jes ja, jes ja," mallaŭte respondis la profesoro, kaj reĝustigante siajn okulvitrojn li laŭtlegis:

JEN LA HEJMO DE TARZAN, MORTIGANTO DE BESTOJ KAJ MULTAJ NIGRULOJ. NE ĜENU LA POSEDAĴOJN DE TARZAN. TARZAN GVATAS. TARZAN DE LA SIMIOJ.

"Diable, kiu estas Tarzan?" elkriis maristo ne antaŭe parolinta.

"Li evidente parolas angle," diris la junulo.

"Sed kion signifas 'Tarzan de la Simioj'?" kriis la junulino.

"Mi ne scias, fraŭlino Porter," respondis la junulo, "se ne temas pri forkurinta simio de la Londona Zoo, kiu reportis al sia ĝangala hejmo eŭropan klerecon. Kion vi opinias, Profesoro Porter?" li aldonis, turnante sin al la maljunulo.

Profesoro Archimedes Q. Porter ĝustigis siajn okulvitrojn.

"Ha, jes ja; jes ja — ege rimarkinde, ege rimarkinde!" diris la profesoro; "sed nenion pli mi povas aldoni al tio, kion mi jam rimarkigis eksplike de ĉi tiu absolute gravoza okazaĵo," kaj la profesoro malrapide turnis sin al la ĝangalo.

"Sed, paĉjo," kriis la junulino, "vi ankoraŭ diris nenion pri ĝi."

"Ts ts, kara; ts ts," respondis Profesoro Porter, per afabla kaj ama tono, "ne ĝenu vian belecan kapon per problemoj tiel pezozaj kaj profundeskaj," kaj ankoraŭfoje li malrapide forvagis laŭ eĉ alia direkto, kun la okuloj fiksitaj al la tero ĉe la piedoj kaj la manoj kuntenitaj malantaŭe sub la ŝvebantaj vostoj de la redingoto.

"Mi 'pinias, ke la freneza oldulo ne scias neniom pli ol ni pri l' afero," graŭlis la ratvizaĝa maristo.

"Ĝentiligu vian filangon," kriis la junulo, kun vizaĝo paliĝanta pro kolero je la insulta tono de la maristo. "Vi murdis niajn oficirojn kaj prirabis nin. Ni estas absolute sub via potenco, sed vi respekte traktu Profesoron Porter kaj Fraŭlinon Porter, aliel mi rompos al vi tiun aĉan kolon per miaj nudaj manoj — malgraŭ pafiloj," kaj la junulo tiom alproksimiĝis al la ratvizaĝa maristo, ke ĉi tiu honteme retiriĝis, kvankam li portis du revolverojn kaj krimopretan tranĉilon en sia zono.

"Damninda poltronulo," kriis la junulo. "Vi neniam kuraĝus pafi homon ĝis li malfrontus vin. Vi ne kuraĝos pafi min eĉ tiam," kaj li intence turnis al la maristo sian dorson kaj sentime formarŝis kvazaŭ por provi.

La mano de la maristo sekrete celis la tenilon de unu el la revolveroj; liaj fiokuloj venĝocele rigardis la forirantan formon de la juna anglo. La rigardo de liaj kamaradoj estis sur li, sed ankoraŭ li hezitis. En sia koro, li estis eĉ pli poltrona ol povis supozi s-ro William Cecil Clayton.

Du trafaj okuloj rigardis ĉiun movon de la grupo el la foliaro de apuda arbo. Tarzan vidis la surprizon, kiun instigis lia avizo, kaj kvankam li povis kompreni nenion el la parola lingvo de tiuj strangaj homoj, iliaj gestoj kaj mienoj tamen diris multon al li.

La ago de la eta ratvizaĝa maristo, mortigi unu el siaj kamardoj, vekis en Tarzan fortan malŝaton, kaj nun, kiam li vidis tiun kvereli kun la belaspekta junulo, lia malamo kreskis.

Tarzan neniam antaŭe vidis la efikojn de pafilo, kvankam liaj libroj instruis al li ion pri tiuj, sed kiam li vidis la ratvizaĝulo fingri la tenilon de sia revolvero, li pripensis la scenon, kiun li atestis antaŭ tiom mallonga tempo, kaj li kompreneble atendis vidi la junulon murdiĝis, same kiel la granda maristo pli frue en la tago.

Do Tarzan levis venenan sagon al sia pafarko kaj celis la ratvizaĝan mariston, sed tiom densis la foliaro, ke li tuj konstatis, ke la sagon devojigos la folioj aŭ iu branĉeto, kaj li anstataŭe lanĉis pezan batalolancon el sia alta kaŭrejo.

Clayton faris nur duondeko da paŝoj. La ratvizaĝa maristo duone elprenis sian revolveron; la ceteraj maristoj staris, atente rigardante la scenon.

Profesoro Porter jam malaperis en la ĝangalon, kien sekvis lin la pedanta Samuel T. Philander, lia sekretario kaj helpanto.

Esmeralda, la nigrulino, estis okupite aranĝante la pakaĵojn de sia mastrino el la amaso da pakegoj kaj skatoloj apud la kabano, kaj fraŭlino Porter jam fortunris sin por sekvi s-ron Clayton, kiam io igis al ŝi returni sin al la maristo.

Kaj tiam tri aferoj okazis preskaŭ samtempe. La maristo eltiris sian armilon kaj celis per ĝi la dorson de Clayton, fraŭlino Porter elkriis averon, kaj longa, metalkovrita lanco ĵetiĝis kiel sago desupre kaj entute trairis la dekstran ŝultron de la ratvizaĝulo.

La revolvero eksplodis sendamaĝe al la aero, kaj la maristo ekfalis kun kriego de doloro kaj teruro.

Clayton turnis sin kaj rekuris al la sceno. La maristoj staris en timanta grego, kun eltiritaj armiloj, rigardante la ĝangalon. La vundito tordiĝis kaj kriĉis sur la tero.

Clayton, nevidate de iu ajn, levis la falintan revolveron kaj metis ĝin sub la ĉemizo; poste li grupiĝis kun la maristoj, rigardante, mistifikite, la ĝangalon.

"Kiu povis fari tion?" flustris Jane Porter, kaj la junulo turnis sin por vidi ŝin; ŝi staris, larĝokule kaj mirante, apud li.

"Mi kuraĝus diri, ke Tarzan de la Simioj ĉimomente rigardas nin," li dubvoĉe respondis. "Mi nun scivolas, kiun fakte tiu lanco celis. Se ja estis Snipes, nia amiko-simio certe estas amiko.

"Je Jupitero, kie estas via patro kaj s-ro Philander? Iu aŭ io estas en tiu ĝangalo, kaj ĝi havas armilojn, kio ajn ĝi estas. Ho! Profesoro! S-ro Philander!" kriis juna Clayton. Ne venis respondo.

"Kion ni faru, f-ino Porter?" daŭrigis la junulo, kaj lia vizaĝo nubiĝis pro ĉagreno kaj nedecidivo.

"Mi ne povas lasi vin sola kun jenaj gorĝotranĉistoj, kaj vi certe ne povas aventuri en la ĝangalo kun mi; tamen, iu devos serĉi vian patron. Li ofte emas sencele forvagi, senatente pri danĝero aŭ direkto, kaj s-ro Philander estas nur iomete malpli naiva ol li. Pardonu mian honestecon, sed niaj vivoj ĉiuj estas minacataj ĉi tie, kaj kiam ni revenigos vian patron, oni devos iel impresi sur li la danĝerojn, per kiuj li minacigas ne nur sin sed ankaŭ vin pro sia malatentemo."

"Mi tute konsentas kun vi," respondis la junulino, "kaj mi tute ne sentas min ofendita. Kara paĉjo oferus por mi sian vivon, sen momenta hezito, se oni povus direkti lian menson al afero tiom frivola dum tuta momento. Ekzistas nur unu metodo por certigi lian sekurecon, kaj tiu estas, ĉeni lin ĉe arbo. Tiom naiva estas la karulo."

"Jen la solvo!" subite eldiris Clayton. "Vi scipovas uzi revolveron, ĉu ne?"

"Jes. Kial?"

"Mi havas. Per ĝi, vi kaj Esmeralda estos pli-malpli sekuraj en ĉi tiu kabano dum mi serĉos vian patron kaj s-ron Philander. Jen, alvoku la virinon kaj mi ekrapidos. Ili ne povis diri longan distancon."

Jane obeis lian sugeston, kaj kiam li vidis la pordon sekure fermiĝi post ili, Clayton turnis sin al la ĝangalo.

Kelkaj el la maristoj eltiris la lancon el sia vundita kamarado, kaj, kiam Clayton aliris ilin, li petis prunti revolveron de unu el ili dum la ĝangala traserĉado por la profesoro.

La ratvizaĝulo, informiĝinte, ke li restas vivanta, jam regajnis sian kutiman sintenon, kaj per blasfermaro direktita al Clayton li rifuzis nome de siaj kamaradoj permeson, ke la junulo havu pafilon.

Tiu ulo, Snipes, transprenis la rolon de ĉefo post ke li mortigis la antaŭan estron, kaj pasigis tiom malmulte da tempo, ke neniu el liaj kunuloj jam kontestis lian aŭtoritatecon.

Clayton respondis per nura ŝultrolevo, sed, forirante, li prenis la lancon, kiu penetris je Snipes, kaj, tiel prahome armite, la filo de la tiama Lordo Greystoke paŝis en la densan ĝangalon.

Post ĉiu paso de kelkaj momentoj, li laŭte vokis la nomojn de la vagantoj. La aŭskultantoj en la apudstranda kabano aŭdis dum la sono de lia voĉo pli kaj pli mallaŭtiĝis, ĝis finfine ĝin forglutis la multegaj bruoj de la praarbaro.

Kiam profesoro Archimedes Q. Porter kaj lia helpanto, Samuel T. Philander, post multe da insistado flanke de la dua, finfine turnis siajn paŝojn al la bivakejo, ili tiom plenplene perdis sian vojon en la sovaĝa kaj densega labirinto de la vegetala ĝangalo kiom povus esti du homoj, kvankam ili ne sciis tion.

Pro nura kaprico de la fortuno ili celis la okcidentan marbordon de Afriko kaj ne Zanzibaron ĉe la alia flanko de la senluma kontinento.

Kiam post mallonga tempo ili atingis la strandon, nur por ne trovi la bivakejon, Philander certis, ke ili situas norde de tiu celo; sed, fakte, ili estas ducent metrojn sude de ĝi.

Al tiuj du naivaj teoriuloj neniam venis en la menson por voki por allogi la atenton de siaj amikoj. Anstataŭe, kun la tuta certeco, kiun deduktado el malĝusta premiso kreas, s-ro Samuel T. Philander firme kaptis profesoron Archimedes Q. Porter je la brako kaj rapidigis la malforte protestantan malunulon cele al Capetown, dumil kvincent kilometrojn sude.

Kiam Jane kaj Esmeralda trovis sin sekuraj malantaŭ la kabana pordo, la unua penso de la nigrulino estis, bari la pordon deinterne. Tiucele ŝi turnis sin por serĉi ian rimedon por plenumi ĝin; sed unuafoja vido de la interno de la kabano eligis terurkrion de ŝiaj lipoj, kaj kiel timanta infano la virinego kuris por kaŝi sian vizaĝon ĉe la ŝultro de la mastrino.

Jane, turnante sin je la ekkrio, vidis ĝian kaŭzon, kiu kuŝis sternita sur la planko antaŭ ili — la blankigita skeleto de viro. Plia rigardo rivelis duan skeleton sur la lito.

"En kia hororiga loko ni estas?" murmuris la timanta junulino. Sed paniko ne troviĝis en ŝia timo.

Finfine, liberiginte sin de la duonfreneze teno de la ankoraŭ krianta Esmeralda, Jane transiris la ĉambron por rigardi la etan lulilon, bone sciante, kion ŝi vidos tie, antaŭ ke la eta skeleto rivelis sin en sia kompatinda kaj patosa malfortikeco.

Kian teruran tragedion anoncis tiuj povraj mutaj ostoj! La junulino ektremis pro la penso de la eventualaĵoj, kiuj eble kuŝas antaŭ ŝi kaj ŝiaj geamikoj en ĉi tiu malbonsorta kabano, vizitata de misteraj, eble malamikaj, estaĵoj.

Rapide, kun senpacienca stampfo de sia piedeto, ŝi penis forkui la malafablajn antaŭsentojn, kaj turnante sin al Esmeralda ŝi petis, ke tiu ĉesu sian veadon.

"Ĉesu, Esmeralda, tuj ĉesu!" ŝi kriis. "Vi nur malbonigas aferojn."

Ŝi malfortike finparolis kun tremeto en sia voĉo kiam ŝi pensis pri la tri viroj, de kiuj ŝi atendis protekton, kaj kiuj vagis en la profundeco de tiu terura arbaro.

La junulino baldaŭ eksciis, ke la pordo estis interne ekipita de peza ligna bartrabo, kaj post kelkaj provoj la kuna forteco de la du ebligis al ili ŝovi ĝin en la ĝustan lokon, la unuan fojon en dudek jaroj.

Tiam ili eksidis sur benko, brakumante unu la alian, kaj atendis.

Ĉapitro 14 La ĝangalo kompatu!

Post ke Clayton plonĝis en la ĝangalon, la maristoj — ribelantoj de la Sago — ekdiskutis sian sekvan paŝon; sed pri unu punkto ĉiuj konsentis — ke ili rapide ekboatu al la ankrita Sago, kie ili almenaŭ estos sekuraj kontraŭ la lancoj de la nevidebla malamiko. Kaj tial, dum Jane Porter kaj Esmeralda baris sin interne de la kabano, la senkuraĝa aro da gorĝotranĉistoj rapide remis al sia ŝipo en la du boatoj, kiuj portis ilin al la strando.

Tiom Tarzan vidis en tiu tago, ke li suferis vertiĝon pro mirado. Sed por li plej mirinda estis la vizaĝo de la bela blankulino.

Jen, fine, iu el lia popolo; pri tio li certis. Kaj la junulo kaj la du maljunuloj; ankaŭ ili tre similis liajn mensajn bildojn pri sia popolo.

Sed ili sendube estis same ferocaj kaj kruelaj kiel aliaj homoj, kiun li vidis. Eble ili ĝis nun mortigis neniun ĝuste pro tio, ke ili el ĉiuj en la grupo ne posedas armilojn. Eble, havante armilojn, ili kondutus tute aliel.

Tarzan vidis la junulon preni la falintan revolveron de la vundita Snipes kaj kaŝi ĝin ĉe sia brusto; kaj li cetere vidis tiun singarde transdoni ĝin al la junulino kiam ŝi eniris tra la kabana pordo.

Li komprenis nenion pri la kialoj de ĉio, kion li vidis; sed iel li intue ŝatis la junulon kaj la du maljunulojn, kaj por la virino li sentis sopiron, kiun li tute ne komprenis. Pri la granda nigrulino, ŝi evidente estis iel ligita kun la virino, do ankaŭ ŝin li ŝatis.

Por la maristoj, kaj aparte por Snipes, li konceptis malamegon. Pro iliaj minacaj gestoj kaj pro iliaj fimienoj, li sciis, ke ili estas malamikoj de la ceteraj en la grupo, kaj tial li decidis zorge gvati.

Tarzan scivolis, kial la viroj eniris la ĝangalon, kaj neniam venis en lian menson, ke oni povus perdiĝi en tiu arbusta labirinto, kiu por li estis tiel simpla, kiel estas la ĉefstrato de via hejmurbo por vi.

Kiam li vidis la maristojn forremi al la ŝipo, kaj sciis, ke la knabino kaj ŝia kunulo estis sekuraj en lia kabano, Tarzan decidis sekvi la junulon en la ĝangalon kaj informiĝi pri lia celo. Li rapide forsvingis laŭ la direkto de Clayton, kaj post nelonge li aŭdis, mallaŭtajn pro foreco, la nun nur fojajn alvokojn de la anglo al liaj amikoj.

Tarzan baldaŭ atingis la blankulon, kiu, preskaŭ elĉerpite, apogis sin ĉe arbo, viŝante la ŝviton de sia frunto. La simiulo, sekure kaŝante sin malantaŭ foliara skreno, sidis por interesite rigardi tiun novan specimenon de sia raso.

Inter paŭzoj, Clayton laŭte vokis, kaj finfine Tarzan ekkomprenis, ke li serĉas la maljunulojn.

Tarzan estis preskaŭ preta mem foriri por serĉi ilin, kiam li rimarkis la flavan glimon de glata haŭto zorge moviĝante tra la ĝangalon al Clayton.

Temis pri Ŝita la leopardo. Nun, Tarzan aŭdis la mallaŭtan kurbiĝadon de herboj kaj scivolis, kial la juna blankulo ne avertiĝis. Ĉu eble li ne rimarkis la laŭtan averton? Neniam antaŭe Tarzan renkontis Ŝitan tiel mallertan.

Ne, la blankulo ne aŭdis. Ŝita kaŭris por eksalti, kaj tiam, laŭta kaj hororiga, aŭdiĝis super la silenteco de la ĝangalo la teruran kriegon de la defia simiego, kaj Ŝita ekturnis sin, forkuranta tra la arbustoj.

Clayton eksaltis sur la piedojn. Lia sango frostiĝis. Neniam en lia tuta vivo liajn orelojn frapis sono tiom timiga. Li ne estis senkuraĝulo, sed se iam ajn homo sentis sur sia koro la glaciaj fingroj de timego, tio okazis al William Cecil Clayton, plej aĝa filo de Lordo Greystoke de Anglio, tiun tagon el la foreco de la afrika ĝangalo.

La kuraĝon de Clayton ĝislime provis la bruo de iu granda korpo trapuŝanta la arbustojn tiel proksime apud li, kaj la sonon de tiu sangofrostiga ŝriko desupre; sed li ne povis scii, ke la vivon mem li ŝuldas al tiu voĉo, nek ke la estaĵo elhurlinta ĝin estis ĝuste lia kuzo — la vera Lordo Greystoke.

La posttagmezo preskaŭ finiĝis, kaj Clayton, senkuraĝiĝinta kaj seniluziiĝinta, tute ne sciis, kion poste fari; ĉu daŭrigi la serĉadon por Profesoro Porter, je preskaŭ certa risko de la propra morto en la dumnokta ĝangalo, ĉu reiri al la kabano, kie li povus almenaŭ servi por protekti Jane kontraŭ la danĝeroj, kiuj ĉiuflanke frontas ŝin.

Li ne volis reveni al la bivakejo sen ŝia patro; des pli li tamen malvolis lasi ŝin sola kaj neprotektita sub regado de la ribelintoj de la Sago, aŭ antaŭ la cent nekonataj danĝeroj de la ĝangalo.

Kaj ankaŭ, li pensis, eble la profesoro kaj Philander revenis al la bivakejo. Jes, tio estis tre kredebla. Almenaŭ li revenu kaj kontrolu, antaŭ daŭrigi verŝajne senfruktan serĉadon. Kaj tial li ekiris, stumblante revenen tra la densa kaj interplektita arbustaro, laŭ la direkto, li supozis, al la kabano.

Surprizis Tarzanon, ke la junulo celas pli profunde en la ĝangalon, laŭ la ĝenerala direkto de la vilaĝo de Mbonga, kaj la saĝa juna simiulo konvinkiĝis, ke tiu perdis la vojon.

Tio estis por Tarzan preskaŭ nekomprenebla; lia juĝokapablo informis lin, ke neniu homo aventurus al la vilaĝo de la kruelaj nigruloj, portante nur lancon kiu, pro lia mallerta manipulado de ĝi, evidente estas nekutima armilo por tiu blankulo. Li ankaŭ ne sekvis la spuron de la maljunuloj. Tiun ili transiris kaj postlasis antaŭlonge, kvankam ĝi estis freŝa kaj evidenta por la okuloj de Tarzan.

Tarzan perpleksiĝis. La feroca ĝangalo estis tre baldaŭ traktonta tiun neprotektitan fremdulon kiel facilan predon, se oni ne gvidos lin al la marbordo, tuj.

Jes, jen Numa, la leono, jam sekvanta la blankulon dek paŝojn je ties dekstro.

Clayton aŭdis la grandan korpon, kiu paralelis lian direkton, kaj nun aŭdeblis en la vespera aero la tondran muĝon de la besto. La viro haltis, levante sian lancon, kaj frontis la veprejon, el kiu venis la terura sono. La ombroj plinigriĝis pro la alvenanta noktiĝo.

Je Dio! Morti ĉi tie, sola, sub la ŝirdentoj de sovaĝaj bestoj; mordiĝi, ĉifoniĝi; senti survizaĝe la varman spiradon de la bruto dum la piedego detruas la bruston!.

Dum momento, ĉio silentis. Clayton staris rigida, kun levita lanco. Baldaŭ susureto en la veprejo informis lin pri la kaŝa rampado de la ŝirmata estaĵo. Ĝi pretiĝis por eksalti. Finfine li ekvidis ĝin, nur sep metrojn for — la longan, sveltan, muskolan korpon kaj flavbrunan kapon de grandega nigrakolharara leono.

La bestio kuŝis sur sia ventro, tre malrapide antaŭeniranta. Kiam ĝiaj okuloj fiksiĝis al tiuj de Clayton, ĝi haltis kaj intence, zorge pretigis siajn malantaŭajn krurojn sub si.

La viro angorante rigardis, timante lanĉi sian lanco, ne povante fuĝi.

Li aŭdis bruon en la arbo super li. Ia nova danĝero, li pensis, sed li ne kuraĝis movi siajn okulojn de la flavaj-verdaj globoj antaŭ li. Aŭdiĝis subita tinto, kiel tiu de romiĝanta gitarkordo, kaj sammomente aperis sago en la flava haŭto de la kaŭranta leono.

Kun muĝo pro doloro kaj kolero la bestio eksaltis; sed Clayton iel falpuŝiĝis flanken, kaj kiam li returnis sin por fronti la koleregan reĝon de bestoj, lin konsternis la vido frontanta lin. Preskaŭ samtempe kun la turno por renovigi sian atakon fare de la leono, duonnuda giganto falis el la supera arbo rekte sur la dorson de la bruto.

Fulmrapide, brako kiu estis densaj tavoloj da muskolo ĉirkaŭiris la grandegan kolon, kaj la granda bestio iĝis levita de malantaŭe, muĝante kaj provante kapti la aeron — levita tiel facile, kiel Clayton levus sian domhundeton.

Por ĉiam sigeliĝis sur la menso de la anglo tiu sceno, kiun li vidis tie en la krepuska afrika ĝangalo.

La viro antaŭ li enkorpigis perfektecon kaj gigantan fortecon; tamen ne tiuj plej helpis lin en lia batalo kontraŭ la katego, ĉar kiom ajn fortaj estis liaj muskoloj, ili estis kvazaŭ nenio kompare kun tiuj de Numa. Sian superecon li ŝuldis al sia lerteco, al sia cerbo, kaj al sia longa akra tranĉilo.

Lia dekstra brako ĉirkaŭis la kolon de la leono, dum la maldekstra mano plonĝigis kaj replonĝigis la tranĉilon en la neprotektitan flankon malantaŭ la maldekstra ŝultro. La furioza besto, tirita supren kaj malantaŭen ĝis ĝi staris sur siaj postaj kruroj, senpotence luktis en tiu nenatura pozo.

Se la batalo daŭrus kelkajn sekundojn pli longe, la rezulto eble malsamus, sed ĝi finiĝis tiel rapide, ke la leono preskaŭ ne disponis la tempon forigi sian konfuziĝon pro surprizo antaŭ ke ĝi falis senviva sur la teron.

Tiam la stranga formo ĝin venkinta rekte ekstaris sur la kadavro, kaj reklinante tiun sovaĝan kaj belan kapon ĝi eligis la teruran krion, kiu antaŭ kelkaj momentoj tiom surprizis Clayton-on.

Antaŭ si, li vidis la formon de junulo, nuda escepte de lumbaĵo kaj kelkaj barbaraj adornaĵoj ŝur brakoj kaj kruroj; sur la brusto, netakseble valora diamanta medalioneto glimis antaŭ glata bruna haŭto.

La ĉastranĉilo jam revenis en sian nebelan ingon, kaj la viro kolektis siajn pafarkon kaj sagujon de tie, kien li ĵetis ilin antaŭ ke atake salti kontraŭ la leonon.

Clayton alparolis la nekonaton, anglalingve, dankante tiun pro lia kuraĝa savo kaj komplimentante lin pro la mirindaj forteco kaj lerteco, kiujn li montris, sed la sola respondo estis senmova rigardo kaj eta gesto de la grandaj ŝultroj, kiu povus signifi aŭ malgravigon de la farita servo aŭ nekomprenon de la lingvo de Clayton.

Pendiginte la pafarkon kaj sagujon sur sia dorso, la sovaĝulo, ĉar tio Clayton nun supozis lin, denove elprenis sian tranĉilon kaj lerte detondis dekon da grandaj karneroj el la kadavro de la leono. Tiam, kaŭrante sur siaj suroj, li komencis manĝi, antaŭe indikante, ke Clayton ankaŭ partoprenu la manĝon.

La fortaj blankaj detoj sinkis en la kruda, gutanta karno, versxajne kun ŝato pri la manĝo, sed Clayton ne povis konvinki sin dividi la nekuiritan viandon kun sia stranga gastiganto; li anstataŭe rigardis tiun, kaj baldaŭ li konvinkiĝis, ke jen Tarzan de la Simioj, kies afiŝon li tiumatene vidis sur la kabana pordo.

Se jes, li certe parolas angle.

Ankoraŭfoje Clayton provis paroli kun la simio-homo; sed la respondoj, nun voĉaj, estis en iu stranga lingvo, kiu similil la babiladon de simietoj kun la graŭlado de iu sovaĝa besto.

Ne, ĉi tiu certe ne estas Tarzan de la Simioj, ĉar estas tute evidente, ke al li la angla lingvo estas tute fremda.

Fininte sian manĝon, Tarzan ekstaris kaj, indikante tute malsaman direkton ol tiun, kiun iris Clayton, li ekiris tra la ĝangalo al la indikita direkto.

Clayton, malcerta kaj konfuzita, hezitis sekvi lin, ĉar li opiniis, ke li estas kondukota pli profunde el la arbaran labirinton; sed la simio-homo, vidante ke li malinklinas sekvi, revenis kaj, kaptante lin je la jako, kuntrenis lin ĝis li konvinkiĝis, ke Clayton komprenas tion postulatan de li. Tiam la viro permesis, ke li volonte sekvu.

La anglo, finfine konkludante, ke li estas kaptito, vidis nenian alternativon krom kuniri kun sia kaptinto, kaj tiel ili malrapide iris tra la ĝangalo dum la nigra mantelo de la nepenetrebla arbara nokto falis ĉirkaŭ ilin, kaj la mallaŭtaj sonoj de remburitaj piedoj kuniĝis kun la rompado de branĉetoj kaj la vokoj de la sovaĝaj vivantaĵoj, kiujn Clayton sentis proksimiĝi al li.

Clayton subite aŭdis la mallaŭtan krakon de pafarmilo — unusolan pafon, tiam silenton.

En la apudmara kabano, du plene teruritaj virinoj tenis unu la alian dum ili kaŭris sur la malalta benko en la senlumiĝanta nokto.

La nigrulino histerie ploradis, veante pri la fia tago, kiu atestis ŝian foriron de ŝia kara Marilando, dum la blankan junulinon, senlarman kaj ŝajne trankvilan, tordis internaj timoj kaj atendoj. Ŝi ne timis tiom por si mem kiom por la tri viroj kiuj, ŝi sciis, vagis en la abismaj fundoj de la sovaĝa ĝangalo, el kiu ŝi nun aŭdis la preskaŭ senĉesajn kriojn kaj muĝoj, bojojn kaj graŭlojn de ĝiaj teruraj kaj timindaj loĝantoj dum ili serĉis sian predon.

Kaj nun aŭdiĝis la sono de peza korpo glitanta laŭ la flanko de la kabano. Ŝi povis aŭdi la grandajn remburitajn piedojn sur la ekstera tero. Dum momenteto, regis silenteco; eĉ la frenezeco de la arbaro fariĝis nura murmureto. Tiam ŝi facile aŭdis la snufadon de la granda besto ekstere, ĉe la pordo, malpli ol metron de tie, kie ŝi kaŭris. La junulino instinkte timtremetis, kaj pliproksimiĝis al la nigra virino.

"Huŝ!" ŝi flustris. "Huŝ, Esmeralda," ĉar la ĝemoj kaj singuloj de la virino ŝajne allogis la beston, kiu serĉis tie ĝuste ekster la maldika muro.

Mallaŭta skrapado aŭdiĝis sur la planko. La bruto provis puŝe eniri; sed tio baldaŭ ĉesis, kaj ankoraŭfoje ŝi aŭdis la grandajn piedojn kviete rampi ĉirkaŭ la kabano. Nova halto — sub la fenestro, al kiu la teruritaj okuloj de la junulino nun gluiĝis.

"Dio!" ŝi murmuris, ĉar nun, siluete antaŭ la lunlumĉiela fono, ŝi vidis en la eta kvadrata kadro de la krada fenestro la kapon de grandega leonino. La glimaj okuloj jam fiksiĝis al ŝi kun intensa feroceco.

"Esmeralda, rigardu!" ŝi flustris. "Je Dio, kion ni faru? Rigardu! Rapide! La fenestron!"

Esmeralda, kaŭranta ankoraŭ pli proksima al la mastrino, unu fojon time rigardis la etan lunluman kvadraton, ĝuste kiam la leonino eligis basa, sovaĝa graŭlo.

La vido kiu trafis la okulojn de la kompatindulino trois por la jam streĉitaj nervoj.

"Ho, Gabrelio!" ŝi elkriegis, kaj falis sur la plankon, inerta kaj sensensa maso.

Dum ŝajna eterno la granda bruto staris kun la antaŭpiedoj sur la fenestrobreto, kolere rigardante la etan ĉambron. Baldaŭ ĝi provis la fortikecon de la krado per siaj ungegoj.

La junulino jam preskaŭ ĉesis spiri, kiam, malstreĉe, la kapo malaperis kaj ŝi aŭdis la tretojn de la bruto foriri de la fenestro. Sed nun ili revenis al la pordo, kaj ankoraŭfoje rekomenciĝis la skrapado; ĉifoje kun kreskanta forto ĝis la bestiego ŝiris je la pezaj lignaĵoj en absoluta frenezeco pro avido kapti la sendefendajn viktimojn.

Se Jane scius la fortikegecon de tiu pordo, konstruita pecon post peco, ŝi sentus malpli da timo, ke la leonino ŝin atingos de tiu direkto.

John Clayton certe ne imagis, kiam li fabrikis tiun krudan sed potencan pordon, ke iam, post dudek jaroj, ĝi ŝirmos belan usonaninon, tiam ankoraŭ nenaskitan, de la dentoj kaj ungoj de homomanĝulo.

Entute dudek minutojn la bruto alterni snufis kaj ŝiris ĉe la pordo, foje voĉigante sovaĝan kriegon de frustrita kolerego. Ĝi tamen finfine rezignis pri la provo, kaj Jane aŭdis ĝin reveni al la fenestro, sub kiu ĝi momentete paŭzis, kaj tiam lanĉis sian grandan pezon kontraŭ la krado elĉerpiĝinta pro tempopaso.

La junulinon aŭdis la lignajn bastonetojn ĝemi sub la frapo; sed ili rezistis, kaj la granda korpo refalis al la suba tero.

Foje kaj refoje la leonino ripetis tiun taktikon, ĝis finfine la horora kaptito interne vidis, ke parto de la krado cedis, kaj post momenteto unu granda piedo kaj la kapo de la bestio eniris la ĉambron.

La potenca nuko kaj ŝultroj malrapide apartigis la barilerojn, kaj la svelta korpo pli kaj pli trudis sin en la ĉambron.

Kvazaŭ hipnotite, la junulino ekstaris, kun mano sur la brusto, kun hororantaj vastaj okuloj rigardantaj la graŭlan mienon de la bestio nur tri metrojn for de ŝi. Ĉe ŝiaj piedoj kuŝis la sterniĝinta formo de la nigrulino. Se ŝi povus veki tiun, iliaj kunlaboroj eble povus sukcesis rebati la ferocan kaj sangavidan entrudiĝanton.

Jane klinis sin por teni la nigrulinon ĉe la ŝultro. Ŝi forte skuis tiun.

Esmeralda! Esmeralda!" ŝi kriis. "Helpu min, alie ni pereos."

Esmeralda malfermis la okulojn. La unua vidata ajxo estis la gutantaj dentegoj de la malsata leonino.

Kun horora kriego la kompatindulino levis sin sur manoj kaj genuoj, kaj tiupoze krablis trans la ĉambron, plenpulme hurlante: "Ho Gabrelio! Ho Gabrelio!"

Esmeralda pezis preskaŭ cent tridek kilogramojn, kaj ŝia ekstrema rapideco, kune kun ŝia ekstrema dikeco, produktis tre mirigan rezulton kiam Esmeralda elektis iri sur kvar membroj.

La leonino momenton kvietis kun intensa rigardo direktata al la forsaltanta Esmeralda, kies celo ŝajnis esti la ŝranko, en kiun ŝi provis peli sian grandegan korpon; sed, ĉar la bretoj havis interdistancon de iomete pli ol 20 centimetroj, ĝi nur sukcesis enŝovi la kapon; je kio, kun fina kriĉo kiu dronigis la bruon de la ĝangalo, ĝi ankoraŭfoje svenis.

Je la kvietiĝo de Esmeralda, la leonino denove strebis por serpentume ŝovi sian korpegon tra la malfortikiĝanta krado.

La junulino, kiu staris pala kaj rigida ĉe la fora muro, kun kreskanta teruriĝo serĉis ian eskapotruon. Ŝia mono, premanta la bruston, subte sentis la malmolan formon de la revolvero, kiun Clayton pli frue lasis ĉe ŝi.

Ŝi rapide tiris ĝin de ĝia kaŝejo kaj, celante la vizaĝon de la leonino, premis la ĉanon.

Flamo fulmis, eksplodo knalis, kaj la besto respondis per muĝo de doloro kaj kolero.

Jane Porter vidis la grandan formon malaperi ekster la fenestro, kaj tiam ankaŭ ŝi svenis dum la revolvero falis apud ŝi.

Sed Sabor ne pereis. La kuglo nur faris doloran vundon ĉe unu el la grandaj ŝultroj. Ĝian hastan sed provizoran retiriĝon kaŭzis la surprizo pri la blindiga fulmo kaj surdiga knalo.

Post momenteto ĝi revenis al la krado, kaj kun renovigita furiozo ĝi ŝiris je la malfermaĵo, sed kun malplia efikeco, ĉar la vundita membro preskaŭ ne utilis.

Ĝi vidis sian predon — la du virinojn — kuŝantaj sensensaj sur la planko. Jam ne estas venkenda rezistemo. Antaŭ ĝi kuŝas viando, kaj nur necesas, ke Sabor verme traglitu la kradon por preni ĝin.

Ĝi malrapide pelis sian grandan mason, centimentron post centimetro, tra la malfermaĵo. Nun ĝia kapo estis interne, nun unu granda antaŭkruro kaj ŝultro.

Ĝi zorge levis la vunditan membron por zorge traigi ĝin ĝis preter la streĉitaj, premaj stangoj.

Post momento, ambaŭ ŝultroj trairis, kaj la longa, serpentuma korpo kaj mallarĝaj koksoj rapide postglitos.

Ĝuste je tiu vido Jane Porter ree malfermis siajn okulojn.

Ĉapitro 15 La arbara dio

Kiam Clayton aŭdis la knalon de la pafarmilo, li ekangoris pro timo kaj necerteco. Li sciis, ke ĝin eble faris unu el la maristoj; sed ke ŝin minacas ia danĝerego li malgaje certis pro tio, ke li lasis kun ŝi la revolveron, ankaŭ pro la troŝarĝita stato de liaj nervoj. Eble eĉ ĉimomente ŝi provas defendi sin kontraŭ iu sovaĝa homo aŭ besto.

Kiaj estis la pensoj de lia stranga kaptinto aŭ gvidanto, Clayton povis nur malklare konjekti; sed tute evidentis, ke li aŭdis la pafon kaj ke ĝi iel efikis al li, ĉar li tiom plirapidigis sian paŝadon, ke Clayton, blinde falpuŝiĝante post li, falis dekon da fojoj en la sama nombro de minutoj pro vana provo egali lian takton, kaj tiu baldaŭ senespere postrestis.

Timante, ke li denove fariĝos neretroveble perdiĝinta, li laŭte vokis al la sovaĝulo antaŭ li, kaj post momento ekkontentis vidante tiun fali malpeze apud lin de la superaj branĉoj.

Dum momento Tarzan zorge inspektis la junulon, kvazaŭ nedecidiĝinte pri tio, kion li prefere faru; tiam, kaŭrante antaŭ Clayton, li gestis, ke tiu kaptu lin ĉe la kolo, kaj, kun la blankulo sur la dorso, Tarzan saltis inter la arbojn.

La postajn kelkajn minutojn la juna anglo neniam forgesis. Alten inter kurbiĝantaj kaj balanciĝantaj branĉoj li estis portata kun, por li, nekredebla rapideco, dum Tarzan-on ĝenis la malrapideco de la progreso.

De unu alta branĉo la lerta estaĵo svingiĝis kun Clayton tra vertiĝa arko ĝis najbara arbo; poste, tra eble cent metroj la certaj piedoj trafadenis labirinton de interplektitaj branĉoj, kun la ekvilibro de ŝnurmarŝisto alte super la nigraj profundaĵoj de suba foliaro.

De la unua sento de frostiga timo Clayton transiris al sento de akra admirado kaj evio de tiuj muskolegoj kaj tiu mirinda instinkto aŭ scio, kiu gvidis tiun arbaran dion tra la inkeca mallumo de la nokto same facile kaj sekure kiel Clayton mem tagmeze promenus laŭ londan strato.

Ili foje eniris lokon, kie malpli densis la supera foliaro, kaj la brilaj lunradioj lumigis antaŭ la mirantaj okuloj de Clayton la strangan vojon, kiun ili laŭiris.

En tiuj fojoj la viro ekenspiris vidante la hororigajn profundojn sub ili, ĉar Tarzan sekvis la plej facilan vojon, kiu ofte kondukis ilin pli ol tridek metrojn super la tero.

Tamen, malgraŭ sia ŝajna rapideco, Tarzan efektive laŭpalpis la vojon relative malrapide, konstante serĉante branĉojn sufiĉe fortikajn por teni tiun duoblan pezon.

Ili baldaŭ atingis la senarbejon apud la marbordo. La lertaj oreloj de Tarzan jam aŭdis la strangajn sonojn de la klopodoj de Sabor traŝovi sin tra la kradon, kaj ŝajnis al Clayton, ke ili rekte falis tridek metrojn al la tero, tiom rapide Tarzan malsupreniris. Sed kiam ili trafis la teron, preskaŭ ne sentiĝis ekskuo; kaj kiam lasis teni la simio-homo, li vidis tiun sciure ekrapidi al la fora flanko de la kabano.

La anglo rapide postsaltis lin ĝustatempe por vidi la malantaŭon de iu bestiego malaperontan tra la kabana fenestro.

Kiam Jane malfermis siajn okulojn por rekoni la tujecon de la minacanta danĝero, ŝia brava juna koro finfine rezignis sian finan espereton. Sed tiam, surprize, ŝi vidis, ke la bestego estas malrapide retirata tra la fenestro, kaj en la lunlumo ŝi vidis ekstere la kapojn kaj ŝultrojn de du viroj.

Kiam Clayton ĉirkaŭiris la kabanangulon por vidi la beston malaperantan en la interno, li ankaŭ vidis la simio-homon ekkapti la longan voston en ambaŭ manoj, kaj, tenante sin per la piedoj kontraŭ la kabanflanko, strebi per sia tuta forta potenco treni la beston el la interno.

Clayton rapidis helpi, sed la simio-homo babilaĉis al li per komanda kaj insista tono ion, kiun Clayton sciis ordonoj, kvankam li tute ne povis kompreni.

Finfine, pro iliaj kunaj penoj, la granda korpo malrapide treniĝis pli kaj pli ekster la fenestron, kaj tiam Clayton ekkomprenis la senhezitan kuraĝon de la ago de lia kunulo. For a naked man to drag a shrieking, clawing man-eater forth from a window by the tail to save a strange white girl, was indeed the last word in heroism.

Rilate al Clayton, temis pri tute malsama afero, ĉar la junulino estis ne nur de lia raso kaj speco, sed estis la unusola virino en la tuta mondo, kiun li amis.

Sciante ke la leonino rapid pritraktos ilin ambaŭ, li tamen vole tiregis por forteni ĝin de Jane Porter. Kaj tiam li rememoris la batalon inter ĉi tiu viro kaj la granda nigrakola leono, kiun li vidis antaŭnelonge, kaj li komencis senti pli da certeco.

Tarzan ankoraŭ provis fari ordonojn, kiujn Clayton ne povis kompreni.

Li provis diri al la stulta blankulo, ke tiu plonĝigi liajn venenajn sagojn en la dorson kaj flankojn de Sabor, kaj ke tiu atingu la sovaĝan koron per la longa, mallarĝa ĉastranĉilo, kiu pendis ĉe la kokso de Tarzan; sed la viro rifuzis kompreni, kaj Tarzan ne kuraĝis lasi sian tenon por mem fari tiujn agojn, ĉar li sciis, ke tiu malforta blankulo povus neniam reteni fortegan Sabor, eĉ momenteton.

La leonino malrapide elfenestriĝis. Finfine elvenis ŝiaj ŝultroj.

Kaj tiam Clayton atestis nekredeblaĵon. Tarzan, traserĉante sian menson por ia remedo per kiu mem trakti la koleregan beston, subite rememoris sian batalon kontraŭ Terkoz; kaj, kiam la ŝultregoj elfenestriĝis, pro kio la leonino tenis la fenestrobreton nur per la antaŭpiedoj, Tarzan subite ĉesis teni la bruton.

Rapide kiel mordanta krotalo, li lanĉis sin plene sur la dorson de Sabor, liaj fortaj junaj brakoj serĉis kaj atingis plenan nukrompulon ĉe la besto, same kiel li lernis ĝin antaŭ kelkaj tagoj dum sia sanga lukta venko de Terkoz.

La leonino muĝante plene renversiĝis sur la dorson, falante sur la malamikon; sed la nigrahara giganto nur plifortigis sian tenon.

Piedŝirante kontraŭ tero kaj aero, Sabor rulis kaj ĵetis sin tien-reen, provante forfaligi tiun strangan kontraŭulon; sed ĉiam pli kaj pli streĉe tiris la feraj bendoj, kiuj puŝis al ŝi la kapon pli kaj pli malalten al la flavbruna brusto.

Pli kaj pli alten rampis la ŝtalaj antaŭkruroj de la simio-homo sur la nuko de Sabor. Malpli kaj malpli fortaj fariĝis la luktoj de la leonino.

Clayton finfine vidis la muskolegojn de la ŝultroj kaj brakoj de Tarzan eknodiĝis en la arĝenta lunlumo. La simio-homo faris longan, senĉesan kaj senegalan strebon — kaj ekkrake apartiĝis la vertebroj en la nuko de Sabor.

Tuj Tarzan saltis sur siajn piedojn, kaj jam la duan fojon en tiu tago Clayton aŭdis la sovaĝan venkomuĝon de la virsimiego. Tiam li aŭdis la angorantan krion de Jane:

"Cecil — S-ro Clayton! Ho, kio estis tio? Kio estis?"

Rapide kurante al la kabanpordo, Clayton vokis, ke ĉio estas bona, kaj kriis, ke ŝi malfermu la pordon. Kiel eble plej rapide, ŝi levis la grandan barilon kaj ektiris Claytonon al la interno.

"Kio estis tiu terura bruo?" ŝi flustris, time proksimiĝante al li.

"Ĝi estis la venkokrio el la gorĝo de la viro, kiu ĵus savis al vi la vivon, F-ino Porter. Atendu, mi alvokos lin, ke vi povus danki lin."

La timanta knabino rifuzis resti sola, do ŝi kuniris kun Clayton al la flanko de la kabano, kie kuŝis la kadavro de la leonino.

Tarzan de la Simioj estis malaperinta.

Clayton plurajn fojojn vokis, sed venis nenia respondo, tial la du reiris al la plia sekureco de la interno.

"Kia terura sono!" kriis Jane. "Mi tremas pro la nura penso pri ĝi. Ne diru al mi, ke homa gorĝo eligis tiun hidan kaj timigan ŝrikon."

"Tamen jes, F-ino Porter," respondis Clayton; "aŭ almenaŭ, se ne homa gorĝo, tamen tiu de arbara dio."

Kaj tiam li rakontis al ŝi pri siaj spertoj kun tiu stranga estaĵo — pri tio, kiel la sovaĝulo du fojojn savis al li la vivon — pri la mirinda forteco, kaj lerteco, kaj kuraĝo — pri la bruna haŭto kaj bela vizaĝo.

"Mi estas tute konfuzita," li konkludis. "Komence, mi opiniis, ke jen Tarzan de la Simioj; sed li nek parolas nek komprenas la anglan, do tiu teorio estas nepre erara."

"Nu, kio ajn li estas," elkriis la junulino, "ni ŝuldas al li niajn vivojn, kaj Dio benu lin kaj tenu lin sekura en lia sovaĝa ĝangalo!"

"Amen," fervore diris Clayton.

"Je la bona Dio, ĉu mi ne mortiĝis?"

La du turnis sin kaj vidis Esmeraldan, kiu jam sidis sur la planko, kun la grandaj okuloj balanciĝantaj flanken-flanken kvazaŭ ŝi ne povis kredi je iliaj atestaĵoj pri ŝia aktuala loko.

Kaj nun, por Jane Porter, venis la reago, kaj ŝi ĵetis sin sur la benkon, singultante pro histeria ridado.

Ĉapitro 16 "Ege rimarkinde!"

Plurajn kilometrojn sude de la kabano, sur strio da sabla strando, du maljunuloj disputis.

Antaŭ ili etendiĝis la vasta Atlantiko. Ĉe la dorsoj estis la Nigra Kontinento. Proksime ĉirkaŭ ili turis la nepenetrebla nigreco de la ĝangalo.

Sovaĝaj bestoj muĝis kaj graŭlis; iliajn orelojn atakis bruoj, hidaj kaj strangaj. Kilometrojn ili vagis, serĉante sian loĝlokon, sed ĉiam laŭ la malĝusta direkto. Ili estis same senespere perdiĝintaj kvazaŭ ili estus subite transportitaj al alia mondo.

Je tia momento, certe, ĉiu fibro de iliaj ligitaj intelektoj devis koncentriĝi je la vivosava demando de tiu momento — la demando, pri vivo aŭ morto, kiel resekvi siajn paŝojn al la loĝloko.

Tiumomente parolis Samuel T. Philander.

"Sed, kara profesoro," li estis diranta, "mi ankoraŭ insistas, ke, se ne estus okazintaj la sukcesoj de Ferdinand kaj Isabella super la maŭroj de la dek-kvina jarcento en Hispanio, la mondo hodiaŭ starus mil jarojn preter la situacio, en kiu ni nun trovas nin. La maŭroj esence estis tolerema, pensema, liberala raso de agrokulturistoj, metiistoj kaj komercistoj — ĝuste tia popolo, kia ebligas tian civilizaĵon, kiun ni hodiaŭ trovas en Ameriko kaj Eŭxropo — sed la hispanoj —»

"Tamen, kara s-ro Philander," interrompis Profesoro Porter, "ilia religio absolute malebligis la eblecojn, kiujn vi sugestas. Islamo estis, estas, ĉiam restos pesto rilate tiun sciencan progreson, kiu signas —»

"Benu min! Profesoro," interrompis s-ro Philander, kiu ĵus turnis sian atenton al la ĝangalo, "ŝajnas, ke iu alproksimiĝas."

Profesoro Archimedes Q. Porter turnis sin al la direkto indikita de la miopa s-ro Philander.

"Tamen, s-ro Philander," li riproĉis. "Kiom ofte mi devos insisti, ke vi celu tiun absolutan koncentriĝon de via mensa kapablo, kiu sola permesos al vi celi per la alta intelekto la plej gravajn problemojn nature pritraktendajn de grandaj mensoj? Kaj nun mi trovas vin kulpa pri fia malĝentilaĵo, interrompante mian doktan klarigon por atentigi pri nura kvarpiedulo de la genro felis. Kiel mi komencis diri, s-ro —»

"Nom' de ĉielo, profesoro, ĉu leono?" elkriis s-ro Philandar, streĉante siajn malfortikajn okulojn al la malhela formo siluetanta ĉe la senluma tropika arbustaro.

"Jes, jes, s-ro Philander, se vi insistas uzi slangaĵon en via diskurso, 'leono'. Sed, kiel mi komencis diri —»

"Benu min, profesoro," ankoraŭfoje interrompis s-ro Philander; "permesu, ke mi sugestu, ke la maŭroj, konkeritaj en la dek-kvina jarcento, sendube restos en tiu bedaŭrinda stato, almenaŭ provizore, eĉ se ni prokrastos diskuton de tiu tutmonda katastrofo ĝis post kiam ni atingos la ravan vidon de jena felis carnivora, kiun laŭproverbe donas granda distanco."

Dume, la leono kviete kaj digne alproksimiĝis ĝis eble dek paŝoj de la du viroj, kie ĝi staris, scivoleme rigardante ilin.

La lunlumo inundis la strandon, kaj la stranga grupo staris siluete kontraŭ la flava sablo.

"Ege riproĉinde, ege riproĉinde," eldiris profesoro Porter, kun iometa malkontenteco en la voĉo. "Neniam, s-ro Philander, neniam en la tuta vivo mi spertis, ke unu el tiuj bestoj rajtas vagi ekster sia kaĝo. Mi certe raportos ĉi tiun netolereblan etiko-malatenton al la estroj de la apuda zoologia ĝardeno."

"Tute bone, profesoro," konsentis s-ro Philander, "kaj ju pli baldaŭ, des pli bone. Ni ekiru."

Kaptinte la profesoron ĉe la brako, s-ro Philander ekiris al tiu direkto, kiu metos la plej grandan distancon inter ili kaj la leono.

Nur mallongan distancon ili iris, kiam retrovido rivelis antaŭ la horora rigardo de s-ro Philander, ke la leono sekvas ilin. Li pli strikte tenis la protestantan profesoron kaj plirapidiĝis.

"Kiel mi komencis diri, s-ro Philander," rediris profesoro Porter.

S-ro Philander faris ankoraŭ unu hastan retrorigardon. Ankaŭ la leono plirapidigis sian paŝadon, kaj obstine tenis nevarian distancon inter ili.

"Ĝi sekvas nin!" anhelis s-ro Philander, ekkurante.

"Tamen, s-ro Philander," riproĉis la profesoro, "ĉi tiu netaŭga hastemo tre malkonvenas al doktuloj, Kion pensos pri ni niaj amikoj, kiuj hazarde troviĝos ĉe la strato kaj atestos niajn frivolajn mallertaĵojn? Ni bonvole pli dece promenu."

S-ro Philander ŝtelis alian rigardon al la malantaŭo.

La leono sekvis per facilaj saltoj nur kvin paŝojn poste.

S-ro Philander lasis la kruron de la profesoro, kaj ekkuris je freneza orgio de rapideco, kiu honorus iun ajn universitatan kuratletulon.

"Kiel mi komencis diri, s-ro Philander — " hurlis profesoro Porter, dum, se paroli metafore, ankaŭ li "altigis la rapidumilon". Ankaŭ li rimarkis, malantaŭe, tiujn kruelajn flavajn okulojn kaj duone malfermitan buŝon, surprize proksimajn al lia memo.

Kun postfluantaj frakvostoj kaj brila silka ĉapelo profesoro Archimedes Q. Porter fuĝis tra la lunlumo, proksime al la kalkanumoj de s-ro Samuel T. Philander.

Antaŭ ili duoninsulo da ĝangalo etendiĝis al mallarĝa terkapo, kaj ĝuste al la ĉielo da arboj, kiujn li vidis tie, s-ro Samuel T. Philander direktis siajn prodigajn saltegojn; dum el la ombroj de tiu sama loko rigardis du akravidaj okuloj, interesite aprecante la vetkuradon.

It was Tarzan of the Apes who watched, with face a-grin, Tarzan de la Simioj rigardis, ridetante, tiun strangan ludon de sekvu-la-gvidanton.

Li scias, ke la du viroj estas sufiĉe sekuraj kontraŭ atako fare de la leono. Ke Numa entute ĝis nun rifuzis tiun facilajn predaĵojn, tio konvinkis la saĝajn arbarajn sciojn de Tarzan, ke la ventro de Numa jam satas.

La leono povus spuri ilin ĝis ĝi denove malsatus; sed verŝajne, se oni ne kolerigos ĝin, ĝi baldaŭ enuos pri la sporto kaj fortrenos sin al sia ĝangala loĝloko.

Vere, la ĉefa danĝero estis, ke unu el la viroj povos ekfali, kaj tiam la flava diablo tuj atingos lin kaj la ĝojo de mortigo estos nerezistebla.

Tarzan do svingis sin rapide al malpli alta branĉo, antaŭ la alkurantaj fuĝantoj; kaj kiam s-ro Samuel T. Philander alvenis, anhelante kaj blovante, sub li, jam tro elĉerpita por klopodi atingi la sekurecon de la branĉo, Tarzan malsupren etendis la manon kaj, kaptinte lin ĉe la frakokolumo, ektiris lin al la branĉo ĉe sia flanko.

Alia momento venigis la profesoron en la sferon de la amika kapto, kaj ankaŭ li tiriĝis supren al sekureco, dum la konfuzita Numa, muĝante, saltis por rekapti la malaperintajn predaĵojn.

La du viroj momente tenis, anhelante, la grandan branĉon, dum Tarzan kaŭris, kun la dorso al la trunko, rigardante ilin kun miksaĵo de scivolemo kaj amuziĝo.

La profesoro la unua rompis la silenton.

"Min ege malkontentigas, s-ro Philander, ke vi montris tiom malmulte da vireca kuraĝo antaŭ iu el la malsupraj genroj, kaj pro via malĝentila timemo igis, ke mi ekzercu min ĝis tiom nekutima grado por povi daŭrigi mian diskurson. Kiel mi komencis diri, s-ro Philander, kiam vi interrompis min, la maŭroj —»

"Profesoro Archimedes Q. Porter," froste interrompis s-ro Philander, "jam alvenis la momento, kiam pacienco fariĝas krimo kaj atenco aperas vestite en la mantelo de virto. Vi akuzis min pri senkuraĝeco. Vi sugestis, ke vi kuris nur por reatingi min, ne por eskapi de la leona kapto. Gardu vin, Profesoro Archimedes Q. Porter! Mi estas viro desperanta. Pikite pro longsufera pacienco, la vermo finfine turnos sin."

"Tamen, s-ro Philander, tamen!" avertis profesoro Porter; "vi forgesas vian ĝentilecon."

"Ĝis nun mi forgesas nenion, Profesoro Archimedes Q. Porter; sed, kredu min, sinjoro, mi balanciĝas sur la abismo de forgesemo pri via ekzaltita posteno en la scienca mondo, kaj pri viaj grizaj haroj."

La profesoro sidis silente num kelkaj minutoj, kaj la mallumo kaŝis la malgajan rideton, kiu laŭris lian sulkohavan mienon. Li finfine parolis.

"Atentu, 'Maldika' Philander," li diris, en batalema tono, "se vi serĉas lukton, demetu la jakon kaj venu malsupren al la tero, kaj mi pugnos vian kapon same kiel mi faris antaŭ sesdek jaroj en la vojeto malantaŭ la stalo de Poĉjo Evans."

"Arĉjo!" kriis la surprizita s-ro Philander. "Je Dio, kiom bone tio sonas! Kiam vi kondutas home, Arĉjo, mi vin amas; sed foje ŝajnas, ke vi forgesis konduti home dum la pasintaj dudek jaroj."

La profesoro etendis maldikan, tremantan maneton tra la mallumo ĝis ĝi atingis la ŝultron de lia delonga amiko.

"Pardonu min, 'Maldika'," li mallaŭte diris. "Fakte estas iomete malpli ol dudek jaroj, kaj sole Dio scias, kiom mi provas esti 'homa' por Jane, kaj ankaŭ por vi, post kiam Li forprenis mian alian Jane."

Alia maljuna mano ŝteliris de la flanko de s-ro Philander por teni tiun kuŝantan sur lia ŝultro, kaj neniu alia mesaĝo povus pli bone traduki la unu koron al la alia.

Dum kelkaj minutoj ili ne parols. La suba leono maltrankvile paŝadis tien-reen. La trian formon en la arbo kaŝis la densaj ombroj apud la trunko. Ankaŭ tiu silentis — senmove kiel skulptita idolo.

"Vi certe tiris min en ĉi tiun arbon ĝustatempe," finfine diris la profesoro. "Mi volas danki vin. Vi savis al mi la vivon."

"Sed ne mi tiris vin ĉi tien, profesoro," diris s-ro Philander. "Benu min! La eksciteco de la momento igis min forgesi, ke mi mem tiriĝis ĉi tien de iu alia — certe estas iu, aŭ io, en ĉi tiu arbo kun ni."

"Kion?" ekkriis profesoro Porter. "Ĉu vi tute certas, s-ro Philander?"

"Tute certas, profesoro," respondis s-ro Philander, "kaj," li aldonis, "mi opinias, ke ni devos danki la koncerniton. Li eble nun sidas ĝuste apud vi, profesoro."

"Ha? Kion vi diris? Tamen, s-ro Philander, tamen!" diris profesoro Porter, prudente pliproksimiĝante al s-ro Philander.

Ĝuste tiam Tarzen de la Simioj pensis, ke jam sufiĉe longe Numa atendis sub la arbo, do li levis sian junan kapon al la ĉielo, kaj al la teruritaj oreloj de la du maljunuloj sonoris la timiga averto-defio de la homsimila simiego.

La du amikoj, tremante kunpremitaj en sia nestabila situo sur la branĉo, vidis, ke la granda leono haltas je sia senripoza paŝado kiam la sangfrostiga krio trafas ĝiajn orelojn, kaj tiam rapide retiriĝis en la ĝangalon kaj tuj fariĝis nevidebla.

"Eĉ la leono timtremas," flustris s-ro Philander.

"Ege rimarkinde, ege rimarkinde," murmuris profesoro Porter, entuziasma kaptante s-ron Philander por reakiri la ekvilibron, kiun tiom minace endanĝerigis la subita ektimo. Bedaŭrinde por ambaŭ, la centro de ekvilibro de s-ro Philander tiumomente pendis sur la rando de nenieco, tial necesis nur la eta impeto provizita de la aldona pezo de la korpo de profesoro Porter por faligi la fidelan sekretarion de la branĉo.

Dum momento ili necerte balanciĝis, kaj tiam, kun ambaŭ voĉoj kaj ege nedoktaj ŝrikoj, ili plonĝis de la arbo, freneze brakumante unu la alian.

Pasis kelkaj momentoj antaŭ ke unu aŭ la alia moviĝis, ĉar ambaŭ certis, ke iu ajn tia provo rivelos tiom da ostorompoj, ke plua progreso neeblos.

Profesoro Porter finfine provis movi unu kruron. Surprizis lin, ke ĝi respondis al lia volo kiel en antaŭaj epokoj. Li altiris ĝian kunulon kaj reetendis ĝin.

"Ege rimarkinde, ege rimarkinde," li murmuris.

"Dank' al Dio, profesoro," fervore flustris s-ro Philander, "ke vi ne mortiĝis, ĉu?"

"Tamen, s-ro Philander, tamen," avertis profesoro Porter, "mi ankoraŭ ne plencerte scias."

Kun senfina singardo profesoro Porter skuis sian dekstran brakon — ĝojo! Ĝi ne estis disfrakasita. Li senspire flirtigis la maldekstran brakon super la sternita korpo — ĝi flirtis!

"Ege rimarkinde, ege rimarkinde," li diris.

"Al kiu vi signalas, profesoro?" ekscitite demandis s-ro Philander.

Profesoro Porter ne degnis respondi tiun infanecan demandon. Li anstataŭe zorgis malstreĉe levi la kapon de la grundo, kapneante duondekon da fojoj.

"Ege rimarkinde," li elspiris. "Ĝi restas ne disfalinta."

S-ro Philander ne moviĝis de tie, kie li falis; li ne kuraĝis provi. Cetere, kiel oni povas moviĝi, kiam la brakoj kaj la kruroj kaj la dorso estas frakasitaj?

Unu okulo kuŝis en la mola grundo; la alia, turniĝinta flanken, estis mire fiksita al la strangaj giroj de profesoro Porter.

"Kia domaĝo!" duonaŭdeble eldiris s-ro Philander. "Plena mensa aberacio pro cerba komocio. Kia terura domaĝo! kaj en homo ankoraŭ juna!"

Profesoro Porter rulis sin al la ventro; singarde li arkigis la dorson ĝis li similis grandan virkaton kiu frontis jelpantan hundon. Tiam li eksidis kaj palpis diversajn partojn de la anatomio.

"Ĉiuj restas," li eldiris. "Ege rimarkinde!"

Dirinte tion li ekstaris kaj, turnante koleran rigardon al la ankoraŭ sternita formo de s-ro Samuel T. Philander, li diris:

"Tamen, s-ro Philander; jam ne estas tempo por ĝui bradipecan ripozon. Ni devos tuj ekiri."

S-ro Philander levis la alian okulon el la koto kaj rigardis profesoron Porter kun nedirebla kolerego. Tiam li provis ekstari; kaj neniu povis pli surpriziĝi ol li, kiam liajn penojn tuj kronis evidenta sukceso.

Li tamen ankoraŭ ŝveliĝis pro kolero pro la kruela nejusteco de la sugesto de profesoro Porter, kaj li estis preta eldiri akran respondon, kiam liaj okuloj trafis strangan formon, kiu staris kelkajn paŝojn for kaj intense studis ilin.

Profesoro Porter jam regajnis sian brilan silkan ĉapelon, kiun li zorge brosis per la frako-maniko kaj remetis sur la kapon. Kiam li vidis, ke s-ro Philander montras ion malantaŭ li, li turnis sin por ekvidi giganton, nudan escepte de lumbaĵo kaj kelkaj metalaj ornamaĵoj, kiu staris senmove antaŭ li.

"Bonan vesperon, sinjoro!" diris la profesoro, levante la ĉapelon.

La giganto responde indikis, ke ili sekvu lin, kaj ekiris laŭ la strando en la direkto, el kiu ili lastatempe venis.

"Mi opinias, ke estos pli saĝe sekvi lin," diris s-ro Philander.

"Tamen, s-ro Philander," respondis la profesoro. "Antaŭ mallonga tempo vi proponis tre logikan argumenton subtene al via teorio, ke nia loĝloko situas rekte sude de ni. Mi estis skeptika, sed vi finfine konvinkis min; do mi nun tute certas, ke suden ni devos vojaĝi por atingi niajn geamikojn. Mi do pluiros suden."

"Sed, Profesoro Porter, tiu homo eble scias pli bone ol ni ambaŭ. Li ŝajnas indiĝeno de ĉi tiu mondoparto. Ni almenaŭ iomete sekvu lin."

"Tamen, s-ro Philander," rediris la profesoro. "Mi estas malfacile konvinkebla homo, sed, konvinkite, mia decido estas neŝanĝebla. Mi daŭrigos laŭ la ĝusta direkto, se mi devos ĉirkaŭmarŝi la kontinenton Afriko por atingi la celon."

Plian disputadon interrompis Tarzan, kiu, vidinte ke tiuj strangaj homoj ne sekvas lin, revenis al ilia flanko.

Ankoraŭfoje li gestis al ili; sed ankoraŭ ili staris disputante.

La simio-homo baldaŭ perdis paciencon pri ilia stulta nescio. Li ekkaptis la timigitan s-ron Philander ĉe la ŝultro, kaj antaŭ ke tiu estiminda sinjoro eksciis, ĉu li estos mortigita, ĉu nur dumvive kripligita, Tarzan ligis unu ekstremaĵon de sia ŝnuro sekure ĉirkaŭ la kolo de s-ro Philander.

"Tamen, s-ro Philander," riproĉis s-ro Porter; "estas tre netaŭge, ke vi permesu tiajn nedignajxojn."

Sed tuj kiam la vortoj eliris lian buŝon, ankaŭ li kaptiĝis kaj sekure ligiĝis ĉe la kolo per la sama ŝnuro. Tiam Tarzan ekiris norden, kondukante plene timantajn profesoron kaj sekretarion.

En kvazaŭmorta silento ili iris dum periodo kiu ŝajnis horojn longa por la du lacaj kaj senesperaj maljunuloj; sed post nelonge ili transiris etan tumulon kaj ekĝuis vidante la kabanon antaŭ ili, ne cent metrojn for.

Tie Tarzan liberigis ilin, kaj, montrante la konstruaĵeton, malaperis en la apuda ĝangalo.

"Ege rimarkinde, ege rimarkinde!" anhelis la profesoro. "Sed jen, s-ro Philander, mi pravis same kiel kutime; kaj, manke de via obstina rifuzemo, ni estus eskapintaj serion da ege humiligaj, eĉ danĝeraj, akcidentoj. Mi petas, ke estonteco vi lasu vin gvidi pli matura kaj praktika menso kiam vi bezonos saĝan konsilon."

S-ro Samuel T. Philander estis tro feliĉa pro la kontentiga rezulto de ilia aventuro por ekkoleri pri la kruela komento de la profesoro. Li anstataŭe ekkaptis la brakon de sia amiko kaj rapidigis lin antaŭen al la kabano.

Estis tre trankviligita grupo de forlasitoj kiu trovis sin ankoraŭfoje unueco. Je tagiĝo ili ankoraŭ rakontadis siajn diversajn aventurioj kaj pridiskutis la identecon de la stranga gardanto kaj protektanto, kiun ili trovis sur ĉi tiu sovaĝa bordo.

Esmeralda certis, ke temas pri neniu alia ol Dia anĝelo sendita aparte por gardi ilin.

"Se vi vidus lin vori la krudan karnon de la leono, Esmeralda," Clayton ridis, "vi opinius lin tre materia anĝelo."

"Estis nenio ĉiela en lia voĉo," diris Jane Porter, iomete tremante pro rememoro de la terura muĝo, kiu sekvis la mortigon de la leonino.

"Ankaŭ ne tute konvenis kun miaj antaŭkonceptitaj ideoj pri la digneco de diaj kurieroj," rimarkigis profesoro Porter, "kiam la — nu — sinjoro ŝnuris du ege estimindajn kaj eruditajn doktulojn ĉe la koloj kaj trenis ilin tra la ĝangalo kvazaŭ ili estus bovoj."

Ĉapitro 17 Enterigoj

Ĉar jam estis tage, la grupo, el kiuj neniu manĝis aŭ dormis post la antaŭa mateno, komencis movi sin por pretigi manĝon.

La ribelintoj de la Sago jam surbordigis etan provizon da sekigitaj viandoj, enladigitaj supoj kaj legomoj, biskvitoj, faruno, teo, kaj kafo por la kvin forlasitoj, kaj el tiuj ili rapide ĉerpis por kontentigi la sopiradon de longe malsatantaj apetitoj.

La posta tasko estis, loĝebligi la kabanon, kaj tiucele oni decidis tuj forigi la teruraĉajn restaĵojn de la tragedio, kiu okazis tie je iu fore pasinta tago.

Al profesoro Porter kaj s-ro Philander ege interesis esplorado de la skeletoj. Ili deklaris, ke la du pli grandaj estis tiuj de viro kaj virino el unu el la pli altaj blankaj rasoj.

La plej etan skeleton ili nur mallonge atentis, ĉar ĝia situo, en la lulilo, lasis nenian dubon, ke temis pri la infana ido de tiu malfeliĉa paro.

Kiam ili pretigis la skeleton de la viro por enterigo, Clayton eltrovis pezan ringon, kiu evidente cirklis la fingron de la viro okaze de lia morto, ĉar unu el la mallarĝaj fingrostoj ankoraŭ kuŝis en la ora ornamaĵo.

Levante ĝin por esplori ĝin, Clayton mirante ekkriis, ĉar la ringo portis la blazonon de la Domo Greystoke.

Jane samtempe eltrovis la librojn en la ŝranko, kaj malferminte la kovrilon de unu el ili ŝi vidis la nomon, John Clayton, Londono. En dua libro, kiun ŝi rapide esploris, troviĝis la sola nomo, Greystoke.

"S-ro Clayton," ŝi kriis, "kion signifas ĉi tio? Jen nomoj de kelkaj el via propra familio en ĉi tiuj libroj."

"Kaj ĉi tie," li serioze respondis, "estas la granda ringo de la Domo Greystoke, perdita de kiam mia onklo, John Clayton, la antaŭa Lordo Greystoke, malaperis, supoze perdita en la maro."

"Sed kiel vi klarigas, ke ĉi tiuj aĵoj estas ĉi tie, en ĉi tiu sovaĝa afrika ĝangalo?" diris la junulino.

"Ĝi estas nur unumaniere klarigebla, f-ino Porter," diris Clayton. "La lamentata Lordo Greystoke ne dronis. Li pereis ĉi tie, en ĉi tiu kabano, kaj ĉi tiu kompatindaĵo sur la planko estas ĉio kiu restas de li."

"Do ĉi tiu nepre estis Damo Greystoke," respekte diris Jane, montrante la kompatindan ostaron sur la lito.

"La bela Damo Alicia," respondis Clayton, "pri kies multaj virtoj kaj rimarkinda persona beleco mi ofte aŭdis de miaj gepatroj. Kompatindulin," li malgaje murmuris.

Respektege kaj solene oni enterigis la kadavrojn de la forpasintaj Lordo kaj Damo Greystoke apud ilia eta afrika kabano, kaj inter ili oni metis la etan skeleton de la ido de Kala, la Simiego.

Dum s-ro Philander kovris la malfortikajn ostojn de la infano en peco de veltolo, li zorge esploris la kranieton. Tiam li alvokis profesoron Porter, kaj la du mallaŭte diskutis dum kelkaj minutoj.

"Ege rimarkinde, ege rimarkinde," diris profesoro Porter.

"Benu min," diris s-ro Philander, "ni devos tuj informi s-ron Clayton pri nia eltrovo."

"Tamen, s-ro Philander, tamen!" riproĉis profesoro Archimedes Q. Porter. "'La forpasinteco enterigu la forpasintojn.»

Kaj tial la blankhara maljunulo deklamis la enterigan servon super tiu stranga tombo, dum liaj kvar kunuloj staris kun klinitaj kaj malkovritaj kapoj ĉirkaŭ li.

El la arboj Tarzan de la Simioj spektis tiun solenan funebradon; sed pliparte li rigardis la dolĉan vizaĝon kaj gracian formon de Jane Porter.

En lia sovaĝa, neklera brusto sentiĝis novaj emocioj. Li ne povis sondi ilin. Li scivolis, kial li sentas tiel grandan intereson pri tiuj homoj — kial li tiom penis savi la tri virojn. Sed li ne scivolis, kial li fortrenis Saboron de la tenera karno de la stranga junulino.

Certe la viroj estis stultaj kaj ridindaj kaj senkuraĝaj. Eĉ Manu, la simieto, estis pli inteligenta ol ili. Se tiuj estis de lia propra speco, li dubis, ĉu indis lia antaŭa fiereco pri sia sango.

Sed la junulino, ha — jen tute alia afero. Li ne rezonis pri tio. Li sciis, ke ŝi estas kreita por esti protektata, kaj ke li estas kreita por protekti ŝin.

Li scivolis, kial ili fosis grandan truon en la tero nur por enterigi sekajn ostojn. Certe tio ne havas sencon; nenio volas ŝteli sekajn ostojn.

Se restus karno sur ili, li povus kompreni, ĉar nur tiel oni povas gardi sian viandon kontraŭ Dango, la hieno, kaj la aliaj rabistoj de la ĝangalo.

Kiam la tombo estis plenigita de tero, la grupeto returnis sin al la kabano, kaj Esmeraldo, ankoraŭ ploreganta por la du, pri kiuj ŝi neniam aŭdis antaŭ tiu tago, kaj kiuj estis jam dudek jarojn mortintaj, hazarde rigardis la havenon. Ŝiaj larmoj subite ĉesis flui.

"Rigardu tiujn fiajn blankulaĉojn tie!" ŝi raŭkis, indikante la Sagon. "Ili fo'lasas nin, ĝuste sur ĉi tiu deserta insulo."

Kaj tute certe, la Sago tralaboris la enirejon de la haveno, al la vasta maro.

"Ili promesis lasi por ni armilojn kaj municiojn," diris Clayton. "La senkompataj bestoj!"

"Estas pro tio ulo nomita Snipes, pri tio mi certas," diris Jane. "King estis kanajlo, sed li havis ioman senton de humaneco. Se ili ne mortigus lin, mi scias, ke li certigus, ke oni ĝuste provizus nin antaŭ lasi nin al nia sorto."

"Mi bedaŭras, ke ili ne vizitis nin antaŭ forveli," diris profesoro Porter. "Mi intencis peti, ke ili lasu ĉe ni la trezoron, alie mi estus ruinigito se tio perdiĝus."

Jane malfeliĉe rigardis sian patron.

"Ne gravas, kara," ŝi diris. "Tio ne efikus, ĉar sole pro la trezoro ili mortigis siajn oficirojn kaj forlasis nin sur ĉi tiu terura bordo."

"Tamen, karulino, tamen!" respondis profesoro Porter. "Vi estas bona knabino, sed pri praktikaj aferoj sensperta," kaj profesoro Porter forturnis sin kaj malrapide forpromenis al la ĝangalo, kun manoj kuntenataj sub la longaj frakvostoj kaj la okuloj turnitaj al la tero.

Lia filino rigardis lin kun kompata rideto sur la lipoj, kaj tiam, turninte sin al s-ro Philander, ŝi flustris:

"Mi petas, ne permesu, ke li forvagu kiel li hieraŭ faris. Komprenu, ke ni dependas de vi por prizorgi lin."

"Ĉiun tagon li fariĝis pli malfacile traktebla," respondis s-ro Philander, ĝemante kaj kapneante. "Mi supozas, ke li nun ekiras por raporti al la zoestroj, ke unu el iliaj leonoj eskapis hieraŭ nokte. Ho, f-ino Jane, vi ne scias, kiajn problemojn mi havas."

"Jes, mi scias, s-ro Philander; sed kvankam ni ĉiuj amas lin, nur vi plej taŭgas por limigi lin; ĉar, ne gravas kion li diras al vi, li estimas vian grandan klerecon, kaj do ege fidas vian juĝkapablon. La kompatindulo ne povas distingi inter eruditeco kaj saĝeco."

S-ro Philander, kun iomete konfuzita mieno, turnis sin por sekvi profesoron Porter, kaj en sia menso li esploradis la demandon, ĉu li estu komplimentita aŭ insultita pri la iom duflanka komplimento de f-ino Porter.

Tarzan vidis la konsternon gravuritan sur la mienoj de la grupeto dum ili rigardis la forveturon de la Sago; do, ĉar ankaŭ la ŝipo estis por li mirindan novaĵon, li decidis rapidi al la terpinto norde de la havena buŝo por havigi al si pli proksiman vidon de la boato, krom por ekscii, se eble, la direkton de ĝia fuĝo.

Rapidege svingante sin tra la arboj, li atingis tiun pinton nur momenton post ke la ŝipo pasis el la haveno; tial li havis bonegan vidon de la mirindaĵoj de tiu stranga, flosanta domo.

Sur la ferdeko estis eble dudek homoj, kiuj kuradis tien-reen, tiregante ŝnurojn.

Blovis terventeto, kaj la ŝipo jam trapasis la havenbuŝon kun magra velaro, sed nun kiam ili estis preteririnta la pinton, oni vastigis ĉiun haveblan eron da dreliko tial, ke ĝi povu kiel eble plej lerte almariĝi.

Tarzan admiregante rigardis la graciajn movojn de la ŝipo, kaj sopiris esti sur ĝi. Liaj klarvidaj okuloj baldaŭ rimarkis etan suspektaĵon da fumo ĉe la fora norda horizonto, kaj li scivolis pri la kialo de tia fenomeno sur la vasta akvo.

Preskaŭ samtempe la gvatisto sur la Sago ŝajne rimarkis ĝin, ĉar post kelkaj minutoj Tarzan vidis, ke la veloj estas movataj kaj mallongigataj. La ŝipo turniĝis, kaj baldaŭ li komprenis, ke ĝi reboardas al la tero.

Ulo ĉe la pruo senĉese ĵetadis en la maron ŝnuron, al kies ekstremaĵo estis ligita etaĵo. Tarzan scivolis, kion celas tiu agado.

Finfine la ŝipo rekte celis la venton; oni faligis la ankron; oni deprenis la velojn. Oni rapide diskuradis sur la ferdeko.

Enakviĝis boato, kaj sur ĝin oni metis kestegon. Tiam deko da maristoj streĉis sin ĉe la remiloj kaj rapide celis la pinton, kie Tarzan kaŭris en la branĉoj de arbo.

Kiam la boato proksimiĝis, Tarzan vidis sur ĝia pobo la ratvizaĝulon.

Post nur kelkaj minutoj la boato ektuŝis la strandon. Elsaltis la viroj, kaj levis la kestegon al la sablo. Ili estis sur la norda flanko de la terpinto, tial ilia ĉeesto estis kaŝita de tiuj ĉe la kabano.

La viroj kolere disputis dum momento. Tiam la ratvizaĝulo, kun kelkaj kunuloj, supreniris laŭ la malalta krutaĵo, sur kiu staris la arbo kaŝanta Tarzanon. Ili ĉirkaŭrigardis dum kelkaj minutoj.

"Jen bona loko," diris la ratvizaĝa maristo, montrante lokon sub la arbo de Tarzan.

"Ĝi estas tiel bona kiel ie ajn," respondis unu el la kunuloj. "Se ili kaptos nin kun la trezoro enŝipe, ĝi ĉiukaze entute konfiskiĝos. Pli bone, ke ni enterigu ĝin ĉi tie, esperante, ke kelkaj el ni eskapos de la pendigilo por poste reveni kaj ĝui ĝin."

Nun la ratvizaĝulo alvokis la homoj restintaj ĉe la boato, kaj ili malrapide supreniris kun pioĉoj kaj ŝoveliloj.

"Rapidu, vi!" kriis Snipes.

"Ĉit!" reagis unu el la viroj, malafablavoĉe. "Vi ne h'estas flotestro, damninda salikokaĉo."

"Sed mi 'stas ŝipestro ĉi tie, komprenu, ŝvabisto," ŝrikis Snipes, terure sakradante.

"Kvietu, buboj," avertis unu al la viroj, kiu antaŭe ne parolis. "Nenion ni algajnos batalante inter ni."

"H'estas prave," respondis tiu maristo, al kiu malplaĉis la aŭtokrata tono de Snipes; "sed gajnos nenion, h'ankaŭ, ke h'iu reĝu h'en ĉi tiu fi'a grupo."

"Vi uloj, fosu jene," diris Snipes, montrante lokon sub la arbo. "Kaj dum vi fosadas, Petro povas mapon fari pri la loko, tial ke ni povu retrovi ĝin. Vi, Tomĉjo, kaj Vilĉjo, venigu unu-du aliajn kaj venigu la keston."

"Kaj kion vi faros?" demandis tiu de la antaŭa disputo. "H'estros?"

"Ekokupu vin," graŭlis Snipes. "Ĉu vi s'pozis, ke via Ŝipestro ŝovelilos, ĉu?"

Ĉiuj viroj levis kolerajn rigardojn. Al neniu el ili plaĉis Snipes, kaj tiu malagrabla elmontro de aŭtoritatemo, post ke li murdis King-on, la veran estron kaj gvidanton de la ribelintoj, nur hejtis la flamojn de ilia malamo.

"Ĉu vi volas diri, ke vi ne h'intencas preni ŝovelilon kaj 'elpi pri ĉi laboro? Via ŝultro ne h'estas vundita tiel damninde severe," diris Tarrant, la maristo kiu antaŭe parolis.

"Damne ne," respondis Snipes, maltrankvile tuŝante la tenilon de sia revolvero.

"Je Dio," respondis Tarrant, "se vi ne h'akceptos ŝovelilon, do pioĉon."

Tion dirinte, li levis sian pioĉon super la kapo kaj, pezbate, ŝovis la pinton en la cerbon de Snipes.

Dum momento, la viroj silente ĉirkaŭstaris, rigardante la rezulton de tiu malgaja humuro. Tiam unu el ili parolis.

"Tute konvene por tiu aĉulo," li diris.

Unu el la ceteroj komencis apliki sian pioĉon ĉe la tero. La grundo estis mola, kaj li flankenĵetis sian pioĉon kaj prenis ŝovelilon; tiam la aliaj kune eklaboris. Oni ne plu komentis pri la mortigo, sed la viroj laboris pli feliĉe ol iam ajn post ke Snipes transprenis la estradon.

Kiam ili faris tranĉeon sufiĉe grandan por enterigi la kestegon, Tarrant sugestis, ke ili pligrandigu ĝin kaj lasu la kadavron de Snipes sur la kesto.

"Eble 'elpos trompi tiujn, kiuj h'okaze fosas ĉi tie," li klarigis.

La ceteraj vidis la ruzecon de la sugesto, kaj sekve la tranĉeon oni longigis por akcepti la kadavron, kaj en la centro oni elfosis pli profundan truon por la kestego, kiun oni unue volvis en veldreliko kaj poste mallevis al ĝia loko, kio lasis ĝian supron eble 30 centimetrojn sub la fundo de la tombo. Oni enŝovelis grundon kaj trete malmoligis ĝin ĉirkaŭ la kestego, ĝis la fundo de la tombo montriĝis plata kaj unuforma.

Du el la viroj senceremonie rulis la ratvizaĝan kadavron en la tombon, post senigi ĝin je armiloj kaj diversaj aliaj aĵoj, kiujn la grupanoj sopiris posedi.

Ili poste plenigis la tombon de grundo, kaj tretis sur ĝi ĝis kiam neniom plu ĝi akceptis.

La ceteron de la loza grundo oni disĵetis, kaj amason da mortintaj arbustoj oni disvastigis laŭ maniero kiel eble plej natura super la nove farita tombo, por malaperigi ĉiun indikon, ke la tero estis tie perturbita.

Farinte sian laboron, la maristoj revenis al la boateto kaj rapide remis al la Sago.

La vento jam atentinde kreskis, kaj ĉar la fumo sur la horizonto estis nun facile videbla en atentinda kvanto, la ribelintoj tute ne atendis por levi ĉiujn velojn kaj celi la sudokcidenton.

Tarzan, interesita spektanto de ĉio okazinta, sidis kaj pensis pri la strangaj agoj de tiuj strangaj estaĵoj.

La homoj ja estas pli malsaĝaj kaj kruelaj ol la ĝangalaj bestoj! Kiom bonŝance por li, ke li loĝas en la paco kaj sekureco de la granda arbaro!

Tarzan scivolis, kion entenis la kestego, kiun ili enterigis. Se ili ne deziris ĝin, kial ne simple ĵeti ĝin en la akvon? Tio estus multe pli facila.

Ha, li pensis, tamen ili deziras ĝin. Ili kaŝis ĝin ĉi tie ĉar ili intencas poste reveni por ĝi.

Tarzan falis al la tero kaj komencis esplori la terenon ĉirkaŭ la fosloko. Li volis vidi, ĉu iu el tiuj estaĵoj eble postlasis ion, kiun plaĉus al li posedi. Li baldaŭ eltrovis fosilon kaŝitan de la arbustoj kiujn ili kuŝigis sur la tombon.

Li ekprenis ĝin kaj provis utiligi ĝin kiel faris la maristoj. Pri tio li estis mallerta, kaj la laboro doloris al liaj nudaj piedoj, sed li persistis ĝis li parte malkovris la kadavron. Tiun li trenis el la tombo kaj kuŝigis flanke.

Tiam li daŭre fosis ĝis li elterigis la kestegon. Ankaŭ tiun li trenis al la flanko de la kadavro. Tiam li plenigis la malpli grandan truon sub la tombo, remetis la kadavron kaj la teron ĉirkaŭ kaj super ĝi, kovris ĝin per arbustoj, kaj turnis sin al la kestego.

Kvar maristoj ŝvitis sub la ŝarĝo de ĝia pezo — Tarzan de la Simioj levis ĝin kvazaŭ ĝi estus malplena valizo, kaj kun la fosilo ligita al lia dorso per ŝnurpeco, forportis ĝin al la plej densa parto de la ĝangalo.

Kun tiu mallerta ŝarĝo li ne povis facile negoci sian vojon tra la arboj, sed li restis sur vojetoj, kaj tiel sukcesis rapidi.

Li kelkajn horojn iris iomete norden de la oriento, ĝis li trafis nepentreblan muron da mataj kaj plektitaj vegetalaĵoj. Tiam li eniris la malaltajn branĉojn, kaj post ankoraŭ dek-kvin minutoj li elvenis en la amfiteatron de la simiegoj, kie ili kunvenis por konsiliĝi aŭ por festi la ritojn de la Dum-Dum.

Apud la centro de la senarbejo, nelonge for de la tamtamo, aŭ altaro, li komencis fosi. Temis pri malpli facila laboro ol elfosi la freŝe fositan grundon ĉe la tombo, sed Tarzan de la Simioj estis persistema, kaj tial li daŭrigis sian laboron ĝis lin rekompencis truo sufiĉe profunda por akcepti la kestegon kaj efektive kaŝi ĝin for de la vido.

Kial li faris tiom da laboro, ne sciante la valoron de la enhavo de la kestego?

Tarzan de la Simioj havis la formon kaj cerbon de homo, sed laŭ edukiĝo kaj medio li estis simio. Lia cerbo informis lin, ke en la kestego troviĝas io valora, alie la viroj ne kaŝus ĝin. Lia edukiĝo lernigis al li imiti novaĵojn kaj nekutimaĵojn, kaj nun lia natura scivolemo, komuna al homoj kaj simioj, instigis al li malfermi la kestegon kaj esplori ĝian enhavon.

Sed la peza seruro kaj fortaj feraj bendoj baris kaj lian ruzemon kaj lian fortegecon, do li devis enterigi la kestegon, ne kontentiginte sian scivolemon.

Kiam Tarzan ĉasante revenis al la regiono de la kabano, dumvoje manĝante, jam estis tute senlume.

En la eta konstruaĵo brulis lumilo, ĉar Clayton trovis nefermitan ladon da oleo, kiu restis netuŝita dum dudek jaroj, parto de la provizo postlasita kun ges-roj Clayton de Nigra Miĥaelo. Ankaŭ la lanternoj ankoraŭ uzeblis, kaj tial la interno de la kabano ŝajnis tage brila por la mireganta Tarzan.

Li ofte scivolis pri la preciza tasko de la lanternoj. Lia legado kaj la bildoj jam informis lin, kio ili estas, sed li tute ne sciis, kiel produktigi ĉe ili la mirindan sunlumon, kiun laŭ kelkaj el liaj bildoj ili disradiis sur ĉiuj ĉirkaŭaj aĵoj.

Venante al la fenestro plej proksima al la pordo, li vidis, ke la kabano estas apartigita en du ĉambroj per kruda vando el branĉoj kaj veldreliko.

En la antaŭa ĉambro troviĝis la tri viroj; la du maljunaj profunde disputis, dum la juna, reklininta sin al la muro sur tabureto, atente legis unu el la libroj de Tarzan.

Tamen, Tarzan ne aparte interesiĝis pri la viroj, kaj li aliris la alian fenestron. Jen la junulino. Kiel belaj ŝiaj trajtoj! Kiel delikata ŝia neĝeca haŭto!

Ŝi skribis ĉe la tablo de Tarzan mem, sub la fenestro. Sur amaso da herboj aliflanke de la ĉambro, la nigrulino kuŝis dormante.

Dum unu horo Tarzan okule festenis ĉe ŝi dum ŝi skribis. Kiom li sopiris paroli kun ŝi, sed li ne kuraĝis provi, ĉar li estis konvinkita, ke, same kiel la juna viro, ŝi ne komprenos lin, kaj li ankaŭ timis, ke eble li fortimigos ŝin.

Finfine ŝi ekstaris, lasante la manuskripton sur la tablo. Ŝi iris al la lito, sur kiu estis dismetitaj kelkaj tavoloj da mola herbaro. Tiujn ŝi rearanĝis.

Tiam ŝi malligis la molan amason da ora hararo, kiu kronis ŝian kapon. Kiel brilanta falakvo kiu fariĝis polurita metalo pro subiranta suno, ĝi ekfalis ĉirkaŭ ŝia ovoforma vizaĝo; ondante, ĝi etendiĝis sub ŝian talion.

Tarzan estis ravita. Tiam ŝi estingis la lanternon, kaj interne de la kabano ĉion volvis la senlumeco de Cimerio.

Tarzan ankoraŭ rigardis. ŝtelirante proksimen sub la fenestro, li atendis, aŭskultante, duonan horon. Finfine lin rekompencis la sonoj de la laŭregula spirado, interne, kiu indikas dormadon.

Li zorge enmetis sian manon inter la kvadratoj de la krado ĝis lia tuta brako estas en la kabano. Li zorge palpis sur la skribtablo. Finfine li ekkaptis la manuskripton, kiun verkis Jane Porter, kaj li same zorge retiris siajn brakon kaj manon, tenante tiun altvaloran trezoron.

Tarzan faldis la foliojn al malgranda pakaĵeto, kiun li metis en sian sagujon kun la sagoj. Tiam li forfandiĝis kun la ĝangalo same mallaŭte kaj sensone kiel ombro.

Ĉapitro 18 La ĝangala mortolisto

Frue je la posta mateno, Tarzan vekiĝis, kaj lia unua penso de la nova tago, same kiel la fina de hieraŭ, rilatis al la mirinda skribaĵo, kiu kuŝis kaŝite en lia sagujo.

Li rapide elprenis ĝin, esperegante, ke li povos legi, kion skribis tie la belega blankulino la antaŭan vesperon.

Je unua rigardo li suferis amarigan seniluziiĝon; neniam antaŭe li tiom sopiris ion, kiom nun la povon interpreti mesaĝon de tiu orhara diino, kiu tiel rapide kaj neatendite venis en lian vivon.

Ĉu gravis, ke la mesaĝo ne celis lin? Ĝi tamen estis esprimo de ŝiaj pensoj, kaj por Tarzan de la Simioj tio sufiĉis.

Kaj nun, esti barita pro strangaj, malbelaj literoj, kiajn li neniam antaŭe vidis! Ili eĉ kliniĝis al flanko mala de ĉiuj, kiujn li iam ajn esploris aŭ en presitaj libroj aŭ ĉe la malfacilaj skribaĵoj de la kelkaj leteroj, kiujn li trovis.

Eĉ la insektetoj de la nigra libro estis konataj amikoj, kvankam ilia aranĝo signifis nenion por li; sed ĉi tiuj insektoj estis novaj kaj tute nekonataj.

Dudek minutojn li studis ilin, kaj subite ili komencis preni konatajn, kvankam torditajn, formojn. Ha, ili tamen estas liaj longtempaj konataj, sed terure kripligitaj.

Tiam li komencis kompreni jen vorton, jen alian. Lia koro eksaltis pro ĝojo. Li povas legi ĝin, li ja legos ĝin.

Post ankoraŭ duona horo li rapide progresis, kaj, escepte fojan unuopan vorton, li trovis ĝin tre facila.

Ĉi tion li legis:

Okcidenta Marbordo de Afriko, proks. 10° suda latitudo (Tion diras s-ro Clayton.)

3an de februaro (?), 1909.

Karega Hazel:

Ŝajnas malsaĝe skribi al vi leteron, kiun vi eble neniam vidos, sed mi ja devas diri al iu niajn terurajn spertojn post ke ni forvelis de Eŭropo en la missorta Sago.

Se ni neniam reatingos la civilizon, kio nun evidente verŝajnas, ĉi tio almenaŭ estos mallonga registraĵo de la eventoj, kiuj antaŭis nian finan sorton, kia ajn estos tiu.

Kiel vi scias, ni devis vojaĝi kiel ia scienca ekspedicio al Kongo. Paĉjo supozeble kredis iun mirindan teorion pri nepenseble antikva civilizaĵo kies restaĵoj kuŝas enterigitaj ie en la valo de la Rivero Kongo. Sed post ke ni ekvelis, la vera afero evidentiĝis.

Ŝajnes, ke iu maljuna librovero, kiu posedas butikon en Baltimoro pri libroj kaj kuriozaĵoj, trovis inter la folioj de tre antikva hispanlingva manuskripto leteron skribitan en 1550, kiu detaligis la aventuroj de grupo de ribelintoj sur hispana galiono, kiu vojaĝis de Hispanio al Suda Ameriko kun granda trezoro de «duobloj» kaj «okonoj», mi supozas, ĉar ili tutecerte havis sonon strangan kaj piratecan.

Ĝin skribis unu el la ribelintoj, kaj la letero estis por lia filo, kiu, ĝuste kiam skribiĝis la letero, estis la estro de hispana komerca ŝipo.

Multaj jaroj pasis depost la eventoj rakontitaj, kaj la maljunulo jam fariĝis estiminda civitano de obskura hispana urbeto, sed en li la amo al oro ankoraŭ tiom fortis, ke li riskis ĉion por informi sian filon, kiel atingi fabelan riĉecon por ambaŭ.

La leterskribanto rakontis, ke, nur unu semajnon for de Hispanio, la ŝipanoj ribelis kaj murdis ĉiun oficiron kaj ŝipanon, kiu kontraŭstaris ilin; sed farante tion ili malsukcesigis sin, ĉar restis neniu kompetenta por navigi ŝipon sur la maro.

Ilin blovis la vento tien-reen dum du monatoj, ĝis, malsanaj kaj mortiĝantaj pro skorbuto, malsatego kaj soifego, ili ŝipdetruis sur insuleto.

La galionon la ondoj balais sur la strandon, kie ĝi dispeciĝis; sed ne antaŭ ke la postvivintoj, entute dek homoj, savis unu el la trezoro-kestegoj.

Tiun ili enterigis meze de la insuleto, kaj dum tri jaroj ili loĝis tie, konstante esperante saviĝon.

Unu post alia ili masaniĝis kaj mortiĝis, ĝis restis nur unu homo, la skribinto de la letero.

La viroj konstruis boaton el la postlasaĵoj de la galiono, sed, ne sciante la situon de la insulo, ili ne kuraĝis ekvojaĝi en ĝi.

Tamen, kiam ĉiuj krom li estis mortintaj, la terura soleco tiom pezis je la menso de la sola postvivinto, ke li ne plu povis ĝin toleri, kaj elektante riski morton sur la vasta maro prefere al frenezeco sur la izolita insuleto, li ekvelis en sia boateto post preskaŭ jaro da soleco.

Li bonŝance velis norden, kaj post nura semajno estis sur la vojo de la hispanaj komercistoj, kiuj vojaĝis inter la Okcidentaj Indioj kaj Hispanio, kaj lin savis unu el tiuj hejmenirantaj ŝipoj.

Lia rakonto temis nur pri ŝipdetruiĝo, en kiu ĉiuj krom malmultaj pereis, kaj la restantaj, escepte de li, mortis post ke ili atingis la insulon. Li ne menciis la ribelon aŭ la enterigitan trezorkestegon.

La estro de la komerco-ŝipo informis lin, ke laŭ la loko ĉe kiu ili savis lin, kaj laŭ la kutimaj ventoj dum la pasinta semajno, li certe estis sur neniu alia insulo ol unu en la Verdkaba Insularo, kiuj kuŝas apud la Okcidenta Marbordo de Afriko ĉe 16° aŭ 17° norda latitudo.

Lia letero detale priskribis la insulon, ankaŭ la lokon de la trezoro, kaj kun ĝi estis la plej kruda kaj amuza antikva mapeto iam ajn vidita; kun arboj kaj ŝtonoj signitaj per skribaĉitaj iksoj por montri la precizan lokon, kie la trezoro estis enterigita.

Kiam paĉjo klarigis la veran naturon de la ekspedicio, mia koro sinkis, ĉar tiom bone scianta, kiom viziema kaj nepraktika estas la kara maljunulo, mi timis, ke li estas ree trompita; aparte kiam li informis min, ke li pagis mil dolarojn por la letero kaj la mapo.

Por aldoni al mia malfeliĉeco, mi eksciis, ke li pruntis ankoraŭ dek mil dolarojn de Robert Canler, kaj subskribis sian pagpromeson por la sumo.

S-ro Canler ne postulis sekuraĵojn, kaj vi, kara, scias, kion tio signifos por mi se paĉjo ne povos repagi lin. Ho, mi ege malŝatas tiun ulon!

Ni ĉiuj provis trovi la aferon gajiga, sed kaj s-ro Philander kaj s-ro Clayton — li aliĝis al nia grupo en Londono, por la aventuro — estis same skeptikaj kiel mi.

Nu, por mallongigi la rakonton, ni trovis la insulon kaj la trezoron — grandan, ferligitan kverkan keston, volvitan en multaj tavoloj da oleita veldreliko, tiel fortika kaj firma kiel ĝi estis je la enterigo antaŭ preskaŭ ducent jaroj.

Ĝi estis absolute plena je oraj moneroj, kaj estis tiom peza, ke kvar homoj kurbiĝis sub ĝia pezo.

Tiu hororaĵo ŝajnas kunporti nenion krom murdojn kaj misojn al tiuj, kiuj rilatas kun ĝi, ĉar tri tagojn post ke ni forvelis de la Verdaba Insularo nia ŝipanaro mem ribelis kaj mortigis ĉiun el siaj oficiroj.

Ho, jen la plej terura sperto imagebla — mi eĉ ne povas skribi pri ĝi.

Ankaŭ nin ili intencis mortigi, sed unu el ili, la estro, laŭnome King, rifuzis permesi tion, kaj tial ili velis suden laŭ la marbordo ĝis soleca loko kie ili trovis bonan havenon, kaj ĉi tie ili surterigis kaj forlasis nin.

Hodiaŭ ili forvelis kun la trezoro, sed s-ro Clayton diris, ke ilin trafos sorto simila al tiu de la ribelintoj de la antikva galiono, ĉar King, la sola ŝipano kiu sciis ion ajn pri navigado, murdiĝis sur la strando fare de unu el liaj subuloj je la tago, kiam ni surteriĝis.

Mi volus, ke vi povus koni s-ron Clayton; li estas plej kara ulo imagebla, kaj se mi tute ne eraras, li entute enamiĝis kun mi.

Li estas la sola filo de Lordo Greystoke, kaj iam li heredos la titolon kaj la bienojn. Krom tio, li estas proprarajte riĉa, sed min malgajigas la fakto, ke li fariĝos angla Lordo — vi scias, kiaj estas miaj opinioj pri usonaninoj kiuj edziniĝis al titolhavaj alilandanoj. Ho, se li estus nura ordinara usona ĝentlemano!

Sed ne li kulpas pri tio, la kompatindulo, kaj en ĉio escepte la naskostaton li estus kredito al mia lando, kaj jen la plej granda komplimento, kiun mi povas astribui al iu ajn viro.

Ni havis la plej strangajn spertojn post nia surteriĝo. Paĉjo kaj s-ro Philander perdiĝis en la ĝangalo, kaj ilin persekutis vera leono.

S-ro Clayton perdiĝis, kaj lin du fojojn atakis sovaĝaj bestoj. Esmeralda kaj mi kaptiĝis en malnova kabano de absolute terura hommanĝa leonino. Ho, ĝi estis simple «teruroza», kiel dirus Esmeralda.

Sed la plej stranga afero el ĉiuj estas la mirinda estaĵo kiu savis nin. Mi ne, sed s-ro Clayton kaj paĉjo kaj s-ro Philander jes vidis lin, kaj ili diras, ke li estas perfekte dieca blankulo, iom brunigita, kun la forteco de sovaĝa elefanto, la lerteco de simieto, kaj la kuraĝo de leono.

Li tute ne parolas angle, kaj malaperas tiel rapide kaj mistere, plenuminte iun bravan faro, kvazaŭ li estus senkorpa animo.

Kaj ni havas ankaŭ alian strangan najbaron, kiu manskribis belan ŝildon anglalingvan kaj piktenis ĝin sur la pordon de sia kabano, kiun ni okupis, por averti, ke ni detruu nenion el liaj posedaĵoj; li nomis sin "Tarzan de la Simioj".

Ni neniam vidis lin, sed ni kredas, ke li estas proksima, ĉar unu el la maristoj, preta por pafi kontraŭ la dorson de s-ro Clayton, ricevis en la ŝultro lancon de iu nekonata mano en la ĝangalo.

La maristoj lasis al ni nur etan provizon da manĝaĵoj, do, ĉar ni havas nur unusolan revolveron kun nur tri kartoĉoj, ni ne scias kiel havigi al ni viandojn, kvankam s-ro Philander diras, ke ni povos senfine vivteni nin per la sovaĝaj fruktoj kaj nuksoj, kiuj abundas en la ĝangalo.

Nun mi estas laca, do mi iros al mi amuza herbolito, kiun s-ro Clayton kolektis por mi, sed mi aldonos al ĉi tiu letero tagon post tago, kiam aferoj okazos.

Ame,

Jane Porter

Por Hazel Strong, Baltimoro, Marilando, Usono

Tarzan pensante sidis dum longa tempo post kiam li finlegis la leteron. Ĝi estis plena je tiom da novaj kaj mirindaj aferoj, ke lia cerbo turbadis dum li provis ĉion digesti.

Do ili ne sciis, ke li mem estas Tarzan de la Simioj. Li informos ilin.

En sia arbo li jam konstruis krudan ŝirmejon el folioj kaj branĉoj, sub kiu, por protekti kontraŭ pluvo, li metis la kelkajn trezorojn kunportitajn de la kabano. Inter tiuj estis kelkaj krajonoj.

Li prenis unu, kaj sub la subskribo de Jane Porter li skribis:

Mi estas Tarzan de la Simioj

Li kredis, ke tio sufiĉos. Poste li remetos la leteron en la kabanon.

Rilate manĝaĵojn, pensis Tarzan, ili ne ĝeniĝu — li provizos. Kaj tion li plenumis.

La postan matenon Jane trovis sian perditan leteron ĝuste en la loko, de kiu ĝi malaperis antaŭ du noktoj. Tio mistifikis ŝin; sed kiam ŝi vidis la manskribitajn vortojn sub ŝia subskribo, ŝi sentis frosta tremo sur la spino. Ŝi montris la leteron, pli precize la finan folion kun la subskribo, al Clayton.

"Nepenseble," ŝi diris, "ke tiu stranga estaĵo verŝajne rigardis min la tutan tempon kiam mi skribis — ho, ve! La nura penso tremigas min."

"Sed li certe estas amika," ŝin provis trankviligi Clayton, "ĉar li redonis vian leteron, kaj ne proponis malbonaĵon al vi, kaj se mi ne eraras li pasintnokte lasis ĉe nia pordo tre substancan indikon pri sia amikeco, ĉar mi tie ĵus trovis la kadavron de apro kiam mi eliris."

Poste, pasis preskaŭ ne tago kiu ne venigis sian oferaĵon de predo aŭ alia manĝaĵo. Foje temis pri juna cervo, foje kvanto da stranga, kuirita manĝaĵo — kasavokukoj ŝtelitaj de la vilaĝo de Mbonga — aŭ apro, aŭ leopardo, unu fojon leono.

Por Tarzan, estis la plej granda plezuro de la vivo, ĉasi viandojn por tiuj fremduloj. Ŝajnis al li, ke neniu surtera lezuro kompareblis kun laborado por la bonfarto kaj protekto de la bela blankulino.

Iam li eniros la bivakejon en la taglumo kaj interparolos kun tiuj homoj pere de la insektetoj, kiujn konis kaj ili kaj Tarzan.

Sed li trovis malfacile venkebla la timemon de la arbara sovaĝulo, kaj tial tago sekvis tagon sen plenumo de liaj bonaj intencoj.

La grupo en la bivakejo, aŭdaciĝintaj pro familiareco, pli kaj pli foren vagis en la ĝangalon por serĉi nuksojn kaj fruktojn.

Pasis preskaŭ ne unu tagon, en kiu profesoro Porter ne forvagis, en sia malatentema indiferenteco, al la makzeloj de la morto. S-ro Samuel T. Philander, homo neniam vere fortika, fariĝis nura ombro de ombro pro la senĉesaj ĉagrenoj kaj mensaj perturboj rezultantaj de liaj heraklaj streboj gardi la profesoron.

Pasis monato. Tarzan finfine decidis viziti la bivakejon en taglumo.

Estis la frua posttagmezo. Clayton vagis al la terpinto ĉe la buŝo de la haveno por serĉi preterirantajn ŝipojn. Tie li havis grandan amason da ligno, alte starantan, pretan por fajriĝi kiel signalo se vaporo aŭ velo aperos sur la fora horizonto.

Profesoro Porter vagis laŭ la strando sude de la bivakejo, kun s-ro Philander ĉe la kubuto; tiu insistis, ke li returnu siajn paŝojn antaŭ ke la du denove fariĝos sportoceloj de iu sovaĝa besto.

Ĉar la ceteraj estis for, Jane kaj Esmeralda vagis en la ĝangalon por kolekti fruktojn, kaj serĉante ili iris pli kaj pli for de la kabano.

Tarzan silente atendis antaŭ la pordo de la dometo ĝis ilia reveno. Li pensis pri la bela blankulino. Ĉiam li nun pensadis pri ŝi. Li scivolis, ĉu ŝi timos lin, kaj tiu penso preskaŭ igis al li rezigni pri sia plano.

Li rapide senpacienciĝis pri ŝia reveno, ke li festenu je ŝi per siaj okuloj kaj estu apud ŝi, eble eĉ por tuŝi ŝin. La simio-homo konis neniun dion, sed tiun diinon li preskaŭ adoris same kiel iu ajn homo adoras sian dion. Dum li atendis, li uzis la tempon skribante mesaĝon por ŝi; ĉu li intencis mem doni ĝin al ŝi, li mem ne povis diri, sed por li estis senfine plezure skribe esprimi siajn pensojn — en tio li vere ne estis tre necivilizita. Li skribis:

Mi estas Tarzan de la Simioj. Mi deziras vin. Mi estas via. Vi estas mia. Ni kunloĝos por ĉiam en mia hejmo. Mi alportos al vi la plej bonajn fruktojn, plej bongustajn cervaĵojn, plej molajn viandojn de la ĝangalo. Mi ĉasos por vi. Mi estas la plej forta el la batalantoj de la ĝangalo. Mi batalos por vi. Mi estas la plej potenca el la batalantoj de la ĝangalo. Vi estas Jane Porter, mi vidis tion en via letero. Kiam vi vidos ĉi tion, vi scios, ke ĝi estas por vi, kaj ke Tarzan de la Simioj amas vin.

Dum li staris, rekta kiel juna Indiano, ĉe la pordo, atendante post fono de la mesaĝo, venis al liaj akutaj oreloj konatan sonon. Estis la trapaso de la malpli altaj arbaraj branĉoj fare de simiego.

Li zorge aŭskultis dum momenteto, kaj tiam el la ĝangalo aŭdiĝis la angoranta kriego de virino, kaj Tarzan de la Simioj, faliginte sian unuan amleteron sur la teron, ĵetiĝis pantere en la arbaron.

Ankaŭ Clayton aŭdis la krion, kaj profesoro Porter kaj s-ro Philander, kaj post nemultaj minutoj ili anhelante atingis la kabanon, vokante unu al la ceteraj pafadon de ekscititaj demandoj dum ili alproksimiĝis. Rigardo internen konfirmis iliajn plej profundajn timojn.

Jane kaj Esmeralda ne estis tie.

Clayton, sekvata de la du maljunuloj, tuj plonĝis en la ĝangalon, laŭte kriante la nomon de la junulino. Ili plustumblis dum duona horo ĝis Clayton, tute hazarde, trafis la sternitan formon de Esmeralda.

Li haltis apud ŝi, palpante por ŝia pulso, kaj tiam aŭskultante ŝiajn korbatojn. Ŝi vivis. Li skuis ŝin.

"Esmeralda!" li ŝrikis al ŝia orelo. "Esmeralda! Je Dio, kie estas f-ino Porter? Kio okazis? Esmeralda!"

Esmeralda malrapide malfermis la okulojn. Ŝi vidis Clayton-on. Ŝi vidis la ĉirkaŭantan ĝangalon.

"Ho, Gabrelio!" ŝi kriis, kaj resvenis.

Profesoro Porter kaj s-ro Philander jam alvenis.

"Kion ni faru, s-ro Clayton?" demandis la maljuna profesoro. "Kie ni serĉu? Dio ne povus esti tiel kruela, ke li nun forprenus mian filineton."

"Ni devos unue veki Esmeraldan," respondis Clayton. "Ŝi povos diri al ni, kio okazis. Esmeralda!" li ree kriis, malĝentile skuante la nigrulinon ĉe la ŝultro.

"Ho, Gabrelio, mi voliĝas morti!" kriis la kompatindulino, tenante la okulojn fermitaj. "Mi mortigxu, kara Dio, mi ne plu revidigu tiun terurozan vizaĝon."

"Tamen, tamen, Esmeralda," kriis Clayton.

"Ne ĉeestas Dio, nur s-ro Clayton. Malfermu la okulojn."

Esmeralda obeis la peton.

"Ho, Gabrelio! Dank' al Dio," ŝi diris.

"Kie estas f-ino Porter? Kio okazis?" demandis Clayton.

"Ĉu f-ino Jane ne estas ĉi tie?" kriis Esmeralda, eksidante kun mirinda rapideco por homo kun ŝia pezo. "Ho, Dio, nun mi rememorigxas! Ĝi certe forportigis ŝin," kaj la nigrulino komencis plori kaj singulti siajn lamentojn

"Kio forportis ŝin?" kriis profesoro Porter.

"Gigantego harkovritoza."

"Gorilo, Esmeralda?" demandis s-ro Philander, kaj la tri viroj preskaŭ ne spiris dum li voĉis la hororigan penson.

"Mi s'poziĝis, ke temiĝas pri diablo; sed mi konjektigas, ke ĝi estis unu el tiuj gorilefantoj. Ho, mia kara, mia miela," kaj denove Esmeralda neregeble eksingultis.

Clayton tuj komencis serĉi spurojn, sed li povis trovi nenion krom konfuzaĵon da tretitaj herboj en la proksima apudeco, kaj lia sovaĝeja klereco estis tro magra por permesi traduki tion, kiun li vidis.

La tutan ceteron de la tago ili traserĉis la ĝangalon; sed je la noktiĝo ili devis senespere rezigni, ĉar ili eĉ ne sciis, al kiu direkto la besto forportis Jane-on.

Nur longe post la noktiĝo ili atingis la kabanon, kaj ja estis malgaja, doloranta grupo, kiu sidis silente en la eta konstruaĵo.

Profesoro Porter finfine rompis la silenton. Liaj tonoj jam ne estis tiuj de la erudita pedantulo teoriumanta pri aĵoj abstraktaj kaj nekoneblaj; sed tiuj de agonto — determinaj, ankaŭ nuancitaj de sono de nepriskribebla senespero kaj bedaŭro, kiu tordis respondan doloron en la koro de Clayton.

"Mi nun kuŝiĝos," diris la maljunulo, "kaj provos dormi. Frue morgaŭ, post la tagiĝo, mi prenus tiom da manĝaĵoj, kiom mi povos porti, kaj mi daŭrigos la serĉadon ĝis mi trovos mian Jane. Mi ne revenos sen ŝi."

Liaj kunuloj ne respondis tuj. Ĉiu havis siajn bedaŭrajn pensojn, kaj ĉiu sciis, same kiel la maljuna profesoro, kion signifis tiuj lastaj vortoj — profesoro Porter neniam revenos el la ĝangalo.

Clayton finfine leviĝis kaj malpeze kuŝigis sian manon sur la kurban maljunan ŝultron de profesoro Porter.

"Mi kompreneble iros kun vi," li diris.

"Mi sciis, ke vi proponos tion — ke vi volos iri, s-ro Clayton; sed vi devas ne. Jane nun estas ekster homa helpo. Kio estis iam mia kara filineto, tio ne kuŝos sola kaj senamika en la terura ĝangalo.

"La samaj lianoj kaj folioj kovros nin, la samaj pluvoj batados sur ni; kaj kiam li animo de ŝia patrino ĉeestos, ĝi trovos nin kunaj en la morto, same kiel ĝi ĉiam trovis nin en la vivo.

"Ne; mi sola rajtos iri, ĉar ŝi estis mia filino — ĉio restanta sur la tero, kiun mi povis ami."

"Mi iros kun vi," simple diris Clayton.

La maljunulo rigardis supren, intense rigardis la fortan, belan vizaĝon de William Cecil Clayton. Eble li tie rekonis la amon, kiu kuŝis en la suba koro — la amon por lia filino.

En la pasinteco li estis tro okupata de siaj kleraj pensoj por atenti la okazaĵetojn, la hazardajn vortojn, kiuj indikus al pli praktika homo, ke tiuj gejunuloj pli kaj pli kuntiriĝis. Nun ili revenis al li, unu post alia.

"Laŭ via volo," li diris.

"Ankaŭ je mi vi povas kalkuli," diris s-ro Philander.

"Ne, kara amiko," diris profesoro Porter. "Ne ĉiuj el ni rajtos iri. Estus kruele fie, lasi kompatindan Esmeraldan tute sola, kaj tri el ni ne pli sukcesos ol unu.

"Jam sufiĉas la mortintaĵoj en la kruela arbaro. Nu, do — ni provu dormeti."

Ĉapitro 19 Alvokas la primitiva

Jam de kiam Tarzan foriris de la tribo de simiegoj, en kiu li maturiĝis, ĝin disŝiris kruela malpaco kaj malakordo. Terkoz montriĝis kruela kaj kaprica reĝo, pro kio, unu post alia, multaj malpli junaj kaj fortaj simiegoj, kontraŭ kiuj li aparte emis direkti sian brutecon, prenis siajn familiojn kaj serĉis la kvietecon kaj sekurecon de la kontinenta interno.

Sed finfine, la restantojn puŝis al despero la daŭra batalemo de Terkoz, kaj unu el ili fine rememoris la foriran admonon de Tarzan:

"Se vi havos kruelan estron, ne faru kiel la aliaj simiegoj provante, tute sola, batali kontraŭ li. Anstataŭe, tri aŭ kvar el vi kune ataku lin. Se vi tion faros, neniu estro kuraĝos esti pli ol li devos, ĉar kvar el vi povas mortigi kiun ajn estron, kiu iam ajn regos vin."

Kaj la simiego rememorinta tiun saĝan konsilon transdonis ĝin al kelkaj kunuloj, pro kio, kiam Terkoz revenis tiutage al la tribo, li renkontis varman akcepton.

Formalaĵoj mankis. Kiam Terkoz aliris la grupon, kvin haraj bestegoj sursaltis lin.

En la koro li estis terura senkuraĝulo, kio estas kutima ĉe tiranoj inter simiegoj kiel ankaŭ inter homoj; tial li ne restis por batali kaj morti, sed forŝiris sin de ili kiel eble plej rapide kaj fuĝis al la ŝirmaj branĉoj de la arbaro.

Ankoraŭ du provojn li faris por reveni al la tribo, sed ĉiam oni atakis kaj forpelis lin. Finfine li rezignis, kaj turnis sin, ŝaŭmante ĉe la buŝo pro kolerego kaj malamo, al la ĝangalo.

Kelkajn tagojn li sencele vagadis, vartante sian spitemon kaj serĉante iun malfortikulon kontraŭ kiu li povus direkti sian entenatan koleron.

Kun tia mensa stato la hororiga homsimila besto, svingante sin de arbo al arbo, subite renkontis du virinojn en la ĝangalo.

Ĝuste super ili li estis kiam li eltrovis ilin. La unua indiko de lia apudesto por Jane Porter okazis, kiam la granda harkovrita korpo falis al la tero apud ŝi, kaj ŝi vidis la teruran vizaĝon kaj la graŭlantan, hidan buŝon nur centimetrojn for de ŝi.

Unu penetra kriego eskapis ŝiajn lipojn kiam la bruta mano kaptis ŝian brakon. Tiam ŝi tiriĝis al tiuj teruraj dentegoj, kiuj gapis apud ŝia kolo. Sed antaŭ ke ili tuŝis tiun palan haŭton, alia humoro venis al la simiego.

Liaj inoj restis ĉe la tribo. Li devos trovi aliajn por anstataŭi ilin. Ĉi tiu senhara blanka simio estos la unua el lia nova familio, kaj tial li malafable sternis ŝin sur siaj larĝaj, haraj ŝultroj kaj resaltis inter la arbojn, forportante Jane-on.

La terurkrio de Esmeralda unu fojon miksiĝis kun tiu de Jane, kaj tiam, kiel kutimis por Esmeralda kiam okazis urĝaĵo postulanta mensan akutecon, ŝi svenis.

Sed Jane eĉ ne unu fojon senkonsciiĝis. Estas vere, ke ŝin paralizis pro hororigo tiu terura vizaĝo, premita proksime al la ŝia, kaj la odoraĉo de tiu fispiro batanta ĉe ŝia nazo; sed ŝia cerbo estis klara, kaj ŝi komprenis ĉion, kiu okazis.

Kun por ŝi ŝajne mirinda rapideco, la bruto portis ŝin tra la arbaro, sed ŝi ankoraŭ nek elkriis nek baraktis. La subita alveeno de la simiego tiom konfuzis ŝin, ke ŝi supozis lin nun portanta ŝin al la marbordo.

Ŝi tial konservis siajn energion kaj voĉon ĝis ŝi povos vidi, ke ili sufiĉe alproksimiĝis al la bivakejo por allogi la deziratan helpon.

Ŝi ne povis scii, ke ŝi estas portata pli kaj pli for en la nepenetreblan ĝangalon.

La krio, kiu venigis Clayton-on kaj la du maljunulojn stumble tra la arbustaro, gvidis Tarzanon de la Simioj rekte al tiu loko, kie kuŝis Esmeralda, se ne je Esmeralda centris lia intereso, kvankam li paŭzis super ŝi por vidi, ke ŝi ne estas vundita.

Li momente kontrolis la suban teron kaj la superajn arbojn, ĝis la simio en li pro edukado kaj medio, kune kun la inteligenteco kun kiu li naskiĝis, rakontis al lia mirinda arbarkapablo la tutan historion kvazaŭ li vidis la aferon per siaj okuloj.

Kaj tiam li malaperis en la balanciĝantajn arbojn, sekvante la altan spuron, kiun ne povus detekti, des malpli kompreni, alia homa okulo.

Ĉe la branĉopinto, kie la homsimilulo svingiĝas de unu arbo al alia, troviĝas la plej multon por indiki la spuron, sed la malplej multon por montri la direkton de la ĉasato; ĉar tie la premo estas ĉiam malsupren al la malgranda parto de la branĉo, ĉu la simio aliras, ĉu deiras, la arbon. Pli proksime al la centro de la arbo, kie la spuroj estas malpli klaroj, la direkto estas evidenta.

Jen, sur iu branĉo, raŭpo estas kaĉigita de la granda piedo de la fuĝanto, kaj Tarzan instinkte scias, kie tuŝis tiu same piedo en la posta paŝo. Jen li trovas etan eron de la detruita larvo, ofte ne pli ol guteto.

Ĉifoje, eta ŝelpeco estas renversita de la skrapanta mano, kaj la direkto de la rompo indikas la direkton de la iro. Aŭ iu branĉeto, aŭ la trunko mem, estas tuŝita de la hara korpo, kaj eta haro montras al li, per la direkto de kiu ĝi estas ŝtopita sub la ŝelo, ke li sekvas la ĝustan spuron.

Kaj ne necesas, ke li malrapidiĝu por rimarki tiujn ŝajne malklarajn registraĵojn de la fuĝanta besto.

Por Tarzan, ili klara elstaras antaŭ ĉiuj aliaj multegaj cikatroj kaj kontuzoj kaj spuroj laŭ la folia vojo. Sed plej forta estas la odoro, ĉar Tarzan sekvas kontraŭ la vento, kaj lia edukita nazo estas same sensokapabla kiel tiu de hundo.

Multaj kredas, ke la bestoj estas aparte dotitaj de la naturo per pli bonaj flarnervoj ol la homaro, sed fakte temas nur pri eduko.

La vivokapablo de la homo ne tiel forte dependas de la perfekteco de la sensoj. Lia rezonkapablo liberigis ilin de multaj devoj, pro kio ili iom degeneris, same kiel la muskoloj, kiuj movas orelojn kaj kranihauxton, simple pro neuzado.

La muskoloj estas tie, ĉirkaŭ la oreloj kaj sub la kranihaŭto, same la nervoj, kiuj sendas sensaĵojn al la cerbo, sed ili estas subevoluintoj pro nebezono.

Ne tiel estas ĉe Tarzan de la Simioj. El frua infanaĝo lia vivo dependas de akuteco rilate vidon, aŭdon, flaron, tuŝon, guston multe pli ol de la malpli rapide edukiĝanta organo de rezonado.

Malplej evoluinta en Tarzan estis la gusto-senso, ĉar li povis manĝi aŭ bongustegajn fruktojn aŭ krudan karnon, antaŭlonge enterigitan, ken preskaŭ egala ŝato; sed tiurilate li preskaŭ ne malsamis de pli civilizitaj epikuranoj.

La simiulo preskaŭ silente rapidis laŭ la spuro de Terkoz kaj ties predo, sed la sono de lia alveno atingis la orelojn de la fuĝanta besto, kaj spronis tiun ĝis plia rapideco.

Pasis tri mejloj antaŭ ol Tarzan atingis ilin, kaj tiam Terkoz, komprenante, ke senutila estas plua fuĝado, falis al la tero en malgranda senarbejo, por povi turni sin kaj batali por sia kaptaĵo aŭ senĝene eskapi se li vidos, ke la sekvanto estas pli forta ol li.

Li ankoraŭ tenis Jane-on sub unu granda brako kiam Tarzan leoparde saltis en la arenon, kiun la naturo provizis por tiu pratempeca batalo.

Kiam Terkoz vidis, ke lin persekutas Tarzan, li tuj konkludis, ke jen la virino de Tarzan, ĉar ili estas samspecaj — blanka kaj senhara — kaj li tial ĝojis pro la okazo duoble venĝi sin je la malamato.

Por Jane, la stranga apero de tiu disimila viro estis kvazaŭ vino por malsanaj nervoj.

Laŭ la prirakontado kiun ŝi ricevis de Clayton kaj sia patro kaj s-ro Philander, ŝi sciis, ke ĉi tiu certe estas la sama mirinda estaĵo, kiu savis ilin, kaj ŝi vidis en li nur protektanton kaj amikon.

Sed kiam Terkoz forte flankenpuŝis ŝin por renkonti la atakon de Tarzan, kaj ŝi vidis la grandecon de la simio kaj la fortajn muskolojn kaj ferocajn dentegojn, ŝia koro ŝrumpis. Kiel iu ajn povos venki tiel grandegan kontraŭulon?

Kiel du atakantaj virbovoj ili kuniĝis, kaj kiel du lupoj ili serĉis ĉiu la alies gorĝon. Kontraŭ la longaj dentegoj de la simiego staris la maldika klingo de la tranĉilo de la homo.

Jane — kun sia gracia, juna formo plata kontraŭ la trunko de granda arbo, kun manoj forte premitaj al la anhelanta brusto, kun okuloj larĝaj pro miksaĵo de hororo, fasciniĝo, timo, admiro — rigardis la pratempan simion batali kontraŭ la pratempa viro por posedi virinon — por ŝi.

Dum la muskolegoj de la dorso kaj ŝultroj de la viro nodiĝis pro la streĉiteco de liaj streboj, kaj la dikaj brakmuskoloj kaj antaŭbrako fortenis tiujn dentegojn, la vualo de jarcentoj da civilizo kaj kulturo malaperis de antaŭ la malklara vidkapablo de la knabino de Baltimoro.

Kiam la longa tranĉilo dekon da fojoj eltrinkis la korsangon de Terkoz, kaj la granda kadavro falis senviva sur la tero, pratempa virino saltis antaŭen, kun etenditaj brakoj, al la pratempa viro, kiu batalis por ŝi kaj gajnis ŝin.

Kaj Tarzan?

Li faris tion, kiun ĉiu ruĝasanga viro povas fari sen lecionoj. Li brakumis sian virinon kaj ŝmiris kisojn sur ŝiaj levitaj, anhelantaj lipoj.

Jane momente kuŝis tie kun duonfermitaj okuloj. Dum momento — la unua en sia juna vivo — ŝi konsciis la signifon de amo.

Sed same subite kiel la vualo detiriĝis, ĝi refalis, kaj kolera konscienco skarlatigis ŝian vizaĝon, kaj subite hontanta virino forpelis Tarzanon de la Simioj kaj kaŝis la vizaĝon kontraŭ la manoj.

Tarzan surpriziĝis, kiam li trovis volonta kaptito en liaj brakoj la junulinon, kiun li lernis iom malklare kaj abstrakte ami. Nun li surpriziĝis pro tio, ke ŝi forpuŝis lin.

Li ankoraŭfoje alproksimiĝis al ŝi kaj ektenis ŝian brakon. Kiel tigrino ŝi turnis sin kontraŭ lin, batante lian larĝan bruston per siaj manetoj.

Tarzan ne povis kompreni tion.

Antaŭ momento, li tute intencis rapide redoni Jane-on al ŝia popolo, sed tiu momenteto jam perdiĝis en la senluma kaj fora pasinteco de aferoj estintaj sed neniam plu estontaj, kaj kun ĝi liaj bonaj intencoj iris kiel neeblaĵoj.

Post tio, Tarzan de la Simioj sentis varman, gracian formon premata al li. Varma, dolĉa spiro ĉe vango kaj buŝo vartis novan flamon en lia brusto, kaj perfektaj lipoj ligiĝis kun liaj en brulaj kisoj, kiuj fajre markis lian animon — markis novan Tarzanon.

Li refoje metis la manon sur ŝia brako. Ŝi refoje forpelis lin. Kaj tiam Tarzan de la Simioj faris ĝuste kion farus lia unua praavo.

Li kaptis sian virinon inter siaj brakoj kaj portis ŝin en la ĝangalon.

Frue la postan matenon, la kvar homojn en la apudmara kabaneto vekis la muĝado de kanono. Clayton la unua elkuris, kaj tie, ekster la havenbuŝo, vidiĝis du ŝipoj ankritaj.

Unu estis la Sago, kaj la alia — malgranda franca krozoŝipo. Ĉe la flankoj de tiu lasta homoj amasis, rigardante la bordon, kaj evidentis ĉe Clayton, same kiel ĉe la ceteraj kiuj jam elvenis, ke la aŭditan kanonon oni pafis por allogi ilian atenton se ili restis en la kabano.

Ambaŭ ŝipoj flosis sufiĉe for de la bordo, kaj estis dubinde, ĉu iliaj lornoj povos trovi la flirtiĝantaj ĉapeloj de la eta grupo, longe interne de la havengardaj terlangoj.

Esmeralda jam demetis sian ruĝan antaŭtukon kaj freneze flirtigis ĝin super la kapo; sed Clayton, ankoraŭ timante ke eĉ tio restos nevidata, forrapidis al la norda terlango, kie lia signala fajro atendis alumeton.

Por li, same kiel por tiuj senspire atendantaj, ŝajnis pasi epoko antaŭ ol li atingis la grandan amason da sekaj branĉoj kaj arbustoj.

Kiam li eliris el la densa arbaro kaj reekvidis la ŝipojn, lin konsternis vidi, ke la Sago jam forvelas, kaj ke la krozoŝipo jam levas la ankron.

Rapide fajrigante la amason en deko da lokoj, li rapidis al la plej fora pinto de la terlango, kie li demetis sian ĉemizon kaj, liginte ĝin al falinta branĉo, staris kaj flirtigis ĝin flanken-reen super si.

Sed la ŝipoj ankoraŭ forveladis; kaj li rezignis pri ĉia espero, kiam la granda fumnubo, leviĝanta super la arbaro laŭ unu densa vertikala strio, allogis la atenton de gvatisto sur la krozoŝipo, kaj oni tuj celis la marbordon per deko da lornoj.

Clayton baldaŭ vidis la du ŝipojn returni sin; kaj dum la Sago kviete drivis sur la maro, la krozoŝipo malrapide vaporveturis borden.

Je ioma distanco ĝi haltis, kaj oni mallevis boaton kaj forsendis ĝin al la bordo.

Kiam ĝi atingis la sablon, juna oficiro elpaŝis.

"Sinjoro Clayton, mi supozas?" li demandis.

"Dank' al Dio, ke vi venis!" respondis Clayton. "Kaj eble ne estas tro frue, eĉ nun."

"Kion vi diras, Sinjoro?" demandis la oficiro.

Clayton rakontis pri la kapero de Jane Porter, kaj la bezono de armitoj por helpi serĉi ŝin.

"Dio mia!" elkriis la oficiro, malfeliĉe. "Hieraŭ ne estus tro malfrue. Hodiaŭ, eble estus pli bone, ke ni neniam trovu la kompatindulinon. Estas hororige, Sinjoro. Estas tro hororige."

Aliaj boatoj nun forveturis de la krozoŝipo, kaj Clayton, indikinte al la oficiro la enirejon de la haveno, eniris kun tiu la boaton, kaj oni turnis ĝian nazon al la malgranda terŝirmata golfeto, en kiun sekvis la aliaj boatoj.

La tuta grupo baldaŭ surteriĝis ĉe la loko, kie staris Profesoro Porter, S-ro Philander, kaj la ploranta Esmeralda.

Inter la oficiroj en la finaj boatoj forveturintaj de la krozoŝipo troviĝis la ŝipa komandanto; kaj aŭdinte la historion de la forporto de Jane, li malavare petis volontulojn por kuniri kun Profesoro Porter kaj Clayton dum ilia serĉado.

Eĉ ne unu oficiro aŭ subulo inter tiuj kuraĝaj kaj simpatiaj francoj ne tuj petis la rajton partopreni en la ekspedicio.

La komandanto elektis dudek subulojn kaj du oficirojn, Leŭtenanton D'Arnot kaj Leŭtenanton Charpentier. Oni sendis boaton al la krozoŝipo por provianto, municioj, kaj fusiloj; la subuloj jam portis revolverojn.

Tiam, responde al la demandoj de Clayton pri tio, kiel okazis, ke ili ankris apud tiu bordo kaj signalpafis, la komandanto, Kapitano Dufranne, klarigis, ke antaŭ unu monato ili ekvidis la Sago velantan sudokcidenten sub multe da veloj, kaj kiam ili signalis, ke ĝi haltu, ĝi simple aldonis ankoraŭ velojn.

Ili tenis ĝin super la horizonto ĝis la sunsubiro, kelkfoje pafante al ĝi, sed la postan matenon ĝi estis nenie videbla. Ili daŭrigis sian krozadon laŭlonge de la bordo dum kelkaj semajnoj, kaj preskaŭ forgesis tiun lastatempan ĉason, kiam, antaŭ kelkaj tagoj, en la frumateno la gvatanto ekvidis ŝipon, kiu laboris en la trogo de alta maro kaj evidente estis ne sub homa regado.

Kiam ili veturis pli proksimen al la ŝajna forlasitaĵo, ili surprizate rimarkis, ke ĝi estas la sama ŝipo, kiu fuĝis de ili antaŭ kelkaj semajnoj. La antaŭvelo kaj mezvelo estis hisitaj kvazaŭ oni provis teni la pruon kontraŭ la vento, sed la ŝnoroj rompiĝis kaj la veloj estis disŝiriĝantaj en la duontempesta vento.

Sur tiu alta maro, malfacila kaj danĝera estis la tasko, meti kaptkondukajn ŝipanojn sur ĝin; kaj, ĉar oni ne vidis vivsignojn sur la ferdeko, ili decidis atendi ĝis malpliiĝos la vento kaj marfluo; sed ĝuste tiam vidiĝis figuro, kiu tenis la relon kaj malfortike, mutsignale kaj malespere flirtis manon al ili.

Oni tuj ordonis lanĉi boaton, kaj la provo atingi la Sago sukcesis.

La francojn konsternis la sceno, kiu trafis iliajn okulojn.

Deko da viroj mortintaj kaj mortantaj ruliĝis flanken-flanken sur la kliniĝanta ferdeko; la vivantoj estis miksitaj kun la mortintoj. Du el la kadavroj aspektis kvazaŭ ilin parte voris lupoj.

La kaptkonduka ŝipanaro baldaŭ sukcesis ĝuste veligi la ŝipon kaj portis malsupren al iliaj hamakoj la ankoraŭ vivantajn anojn de la malbonŝanca grupo.

La mortintojn oni volvis en baŝoj kaj ŝnuris sur la ferdeko, ke iliaj kamaradoj povu identigi ilin antaŭ ol ili liveriĝos al la maro.

Neniu vivanta ankoraŭ estis konscia kiam la francoj atingis la ferdekon de la Sago. Senkonsciiĝis eĉ la kompatinda aĉulo kiu flirte faris tiun unusolan senesperan aflikteco-signalon, antaŭ ol li povis informiĝi pri ĝia eventuala sukceso.

La franca oficiro ne bezonis longan tempon por ekscii, kio rezultigis la teruran surŝipan staton; ĉar kiam li serĉigis akvon kaj brandon por resanigi la ŝipanojn, li trovis, ke tiuj ne ekzistas, ankaŭ ne ia ajn manĝaĵo.

Li tuj signalis al la krozoŝipo, ke ĝi sendu akvon, medikamentojn, kaj provianton, kaj alia boato faris la danĝeran transiron al Sago.

Post transdono de resanigiloj, kelkaj el la viroj rekonsciiĝis, kaj tiam oni aŭdis la tutan historion. Ni jam konas tiun parton ĝis la forvelo de Sago post la murdo de Snipes kaj la enterigo de ties kadavro super la trezorkesto.

Ŝajne la persekuto fare de la krozoŝipo tiom teroris la ribelintojn, ke ili daŭre provis transiri la Atlantikon dum kelkaj tagoj post ĝia malapero; sed, rimarkinte la malmultan provizon de akvo kaj provianto en la ŝipo, ili returnis sin al la oriento.

Ĉar neniu en la ŝipo komprenis la navigarton, baldaŭ okazis diskutoj pri ilia loko; kaj, post kiam tritaga velado orienten ne venigis ilin al tero, ili turnis sin norden, timante, ke la fortaj nordaj ventoj kiujn ili spertis jam pelis ilin suden de la plej suda ekstremaĵo de Afriko.

Ili daŭrigis laŭ nord-nordorienta direkto dum du tagoj, post kio ilin trafis kalmo, kiu daŭris preskaŭ semajnon. Ilia akvo jam malaperis, kaj post alia tago mankos manĝaĵoj.

Kondiĉoj rapide malboniĝis. Unu viro freneziĝis kaj saltis de la ŝipo. Alia baldaŭ tranĉis siajn vejnojn kaj trinkis sian sangon.

Kiam li pereis, ili ĵetis ankaŭ lin de la ŝipo, kvankam inter ili estis kelkaj, kiuj volis reteni la kadavron. La malsato estis rapide ŝanĝanta ilin de homaj bestoj al sovaĝaj bestoj.

Du tagojn antaŭ ol ilin trovis la krozoŝipo, ili fariĝis tro malfortaj por direkti la ŝipon, kaj tiun saman tagon mortis tri viroj. La postan matenon estis vidite, ke unu el la kadavroj estas parte manĝita.

Tiun tutan tagon la viroj kuŝis, kolere rigardante unu la aliajn, kiel predbestoj, kaj la postan matenon du el la kadavroj kuŝis preskaŭ entute senkarnigite.

La viroj estis nur iomete pli fortaj pro sia hommanĝa bankedo, ĉar manko de akvo estis la plej angoriga afero, kontraŭ kiu ili devis lukti. Kaj tiam alvenis la krozoŝipo.

Post resaniĝo de tiuj, kiuj kapablis resaniĝi, la tuta historio rakontiĝis al la franca komandanto; sed la viroj estis tro sensciaj por povi diri al li, ĝuste kie ĉe la marbordo oni forlasis la profesoron kaj ties kunulojn; do la krozoŝipo veturis malrapide apud la bordo, fojfoje pafsignalante kaj inspektante ĉiun centimetron de la marbordo per lorno.

Nokte, ili ankris, por ne neglekti eĉ peceton de la bordo, kaj okazis, ke la antaŭa nokto venigis ilin ĝis apud tiu strando, kie kuŝis la eta bivakejo, kiun ili serĉis.

La pafsignalojn de la posttagmezo ne aŭdis tiuj sur la bordo, oni supozis, ĉar ili sendube estis en la densa ĝangalo, serĉante Jane Porter, kie la bruo de ilia propra sinŝovado tra la arbustoj dronigus la tondron de fora pafilo.

Kiam la du partoj finis rakonti siajn kelkajn aventurojn, la boato de la krozoŝipo revenis kun provianto kaj armiloj por la ekspedicio.

Post kelkaj minutoj la eta grupo de maristoj kaj la du francaj oficiroj, kun Profesoro Porter kaj Clayton, ekiris je sia senespera kaj missorta aventuro en la senspuran ĝangalon.

Ĉapitro 20 Heredo

Kiam Jane komprenis, ke ŝi estas forportata, kaptitino, de la stranga arbara estaĵo kiu savis ŝin de la simio, ŝi urĝe baraktis por eskapi, sed nur iom pli strikte premis la fortaj brakoj, kiuj tenis ŝin tiel facile kvazaŭ ŝi estus nur unutaga bebino.

Do, ŝi baldaŭ rezignis pri la senrezultaj klopodoj kaj kviete kuŝis, rigardante tra duonfermitaj palpebroj la vizaĝon de la viro, kiu facile paŝis tra la implikitaj arbustoj portante ŝin.

La vizaĝo super ŝi estis eksterordinare bela.

Perfekta speco de la forte vira, nemakulita de disipeco, aŭ brutecaj kaj senhonoraj pasioj. Ĉar, kvankam Tarzan de la Simioj estis mortiganto de homoj kaj de bestoj, li mortigadis kiel ĉasisto, senpasie, krom se temis pri tiuj maloftaj okazoj kiam li mortigis pro malamego — kvankam ne la kovata, malica malamego, kiu makulas siajn trajtojn per hidaj linioj.

Kiam Tarzan mortigis, li ridetis pli ofte ol li sulkigis la brovojn, kaj la ridetoj estas la fundamento de la beleco.

Unu aferon la junulino aparte rimarkis kiam ŝi vidis Tarzanon impeti kontraŭ Terkozo — la brile skarlatan cikatron sur la frunto, de super la maldekstra okulo ĝis la hararo; sed nun, kiam ŝi inspektis liajn trajtojn, ŝi rimarkis, ke ĝi malaperis, kaj nura maldika blanka streko signis la lokon, kie ĝi antaŭe estis.

Kiam ŝi kuŝis pli kviete inter liaj brakoj, Tarzan iomete malstriktigis sian tenon.

Unu fojon li rigardis ŝiajn okulojn kaj ridetis, kaj la junulino devis fermi al si la okulojn por forbari tiun vidaĵon de tiu bela, alloga vizaĝo.

Tarzan baldaŭ supreniris en la arbojn, kaj Jane, mirante ke ŝi ne sentas timon, komencis konscii, ke multmaniere ŝi neniam sentis sin pli sekura en la tuta vivo ol nun, kiam ŝi kuŝis inter la brakoj de ĉi tiu forta, sovaĝa estaĵo, kiu portas ŝin, nur Dio sciis kien aŭ al kia sorto, pli kaj pli profunden en la sovaĝan koron de la nekonkerita ĝangalo.

Kiam, kun okuloj fermitaj, ŝi komencis pripensi la estontecon, kaj terurajn timojn elsorĉis vigla imagopovo, necesis nur, ke ŝi levu la palpebrojn kaj rigardu tiun noblan vizaĝon, tiel proksiman al la ŝia, por forigi la solan restaĵeton de dubo.

Ne, li neniam povos vundi ŝin; pri tio ŝi estis konvinkita, tradukinte inter la delikataj trajtoj kaj la honestaj, kuraĝaj okuloj super ŝi kaj la kavalireco, kiun tiuj proklamis.

Ili senhalte pluiris tra tio, kiu ŝajnis al Jane solida amaso da verdaĵoj, sed ĉiam malfermiĝis antaŭ tiu arbara dio trairejon, kvazaŭ magie, kiu fermiĝis malantaŭ ili tuj post ilia trairo.

Preskaŭ neniu branĉo skrapis ŝin, sed supere kaj sube, antaŭe kaj malantaŭe, la vido prezentis nenion krom solidan amason de nedisigeble interkroĉiĝintaj branĉoj kaj lianoj.

Dum Tarzan senpaŭze moviĝis antaŭen, lian menson okupis multaj pensoj strangaj kaj novaj. Jen problemo tia, kian li neniam renkontis, kaj li sentis, ne rezonis, ke li devos trakti ĝin kiel homo kaj ne kiel simio.

La libera movado tra la meza tavolo, la vojo kiun li pliparte sekvis, helpis malplivarmigi la ardon de la unua feroca pasio de lia nove trovita amo.

Nun li trovis, ke li pripensas la sorton, kiu trafus la junulinon se li ne savus ŝin de Terkoz.

Li sciis, kial la simio ne mortigis ŝin, kaj li komencis kompari siajn intencojn kun tiuj de Terkoz

Verdire, estis la regulo en la ĝangalo, ke la virbesto perforte akiru sian ezinon; sed ĉu Tarzanon gvidu la leĝoj de la bestoj? Ĉu Tarzan ne estis homo? Sed kiel kondutis homoj? Tio estis por li malklara; ĉar li ne sciis.

Li deziris povi demandi la junulinon, kaj tiam trafis lin, ke ŝi jam respondis per sia sensukcesa lukto eskapi kaj forpeli lin.

Sed jam ili atingis sian celon, kaj Tarzan de la Simioj kun Jane inter siaj fortaj brakoj svingiĝis malpeze al la torfo de la areno kiel la simiegoj okazigis siajn konsiliojn kaj dancis en la freneza orgio de la DumDumo.

Kvankam ili venis multajn kilometrojn, ankoraŭ estis en la posttagmezo, kaj la amfiteatron banis la duonlumo kiu filtriĝis tra la labirinto de la ĉirkaŭa foliaro.

La verda torfo ŝajnis mola kaj freŝa kaj invita. La multegaj bruaĵoj de la ĝangalo ŝajnis foraj, nura eĥo de malklaraj sonoj, laŭtiĝante-mallaŭtiĝante kiel la ŝaumondaro sur fora bordo.

Senton de revema paco sorbis Jane kiam ŝi eksidis sur la herbaro, kie Tarzan metis ŝin, kaj kiam ŝi levis la okulojn al lia granda figuro, kiu turis super ŝi, aldoniĝis stranga sento de perfekta sekureco.

Dum ŝi rigardis lin elsub duone fermitaj palpebroj, Tarzan transiris la rondan senarbejon al la aliflankaj arboj. Ŝi rimarkis la gracian majestecon de lia pozo, la perfektan simetrion de lia belega formo, kaj la ekvilibron de lia bonforma kapo sur liaj larĝaj ŝultroj.

Estaĵo ege perfekta! Sub tiu dieca eksteraĵo ne povis esti io kruela aŭ malnobla. Neniam, ŝi pensis, tia homo paŝis sur la tero ekde kiam Dio kreis la unuan laŭ sia aspekto.

Tarzan saltege eniris la arbojn kaj malaperis. Jane scivolis, kien li iris. Ĉu li lasis ŝin al sia sorto en tiu soleca ĝangalo?

Ŝi maltrankvile ĉirkaŭrigardis. Ĉiu liano kaj ĉiu arbusto ŝajnis la kaŝejo de iu granda, hororiga besto, kiu pretis enigi blankajn dentegojn en ŝian molan karnon. Ĉiun sonon ŝi plilaŭtigis ĝis la kaŝa rampado de iu serpentuma kaj malica korpo.

Kiel malsame, nun kiam li foriris!

Dum kelkaj minutoj, kiuj ŝajnis horoj al la timanta junulino, ŝi sidis tie kun streĉitaj nervoj atendante la saltatakon de la kaŭranta estaĵo, kiu finos ŝian mizerigan anksiecon.

Ŝi preskaŭ preĝis por la kruelaj dentoj, kiuj donacos al ŝi senkonsciecon kaj liberigon de la angoro de timego.

Ŝi aŭdis de malantaŭ si subitan soneton. Ŝi ekkriante saltstariĝis kaj turnis sin por fronti sian morton.

Tie staris Tarzan, tenante inter siaj brakoj maturajn kaj belaspektajn fruktojn.

Jane ŝanceliĝis kaj svenus se Tarzen, faliginte sian ŝarĝon, ne kaptus ŝin inter siaj brakoj. Ŝi ne perdis la konscion, sed ŝi forte tenis lin, tremante kaj skuiĝante kiel timigita cervino.

Tarzan de la Simioj karesis ŝian molan hararon kaj provis trankviligi kaj sentremigi ŝin, kiel Kala faris por li kiam lin, ankoraŭ simio-bebon, timigis Sabor la leonino aŭ Hista la serpento.

Unu fojon li malpeze premis siajn lipojn sur ŝian frunton, kaj ŝi ne retiriĝis, sed fermis al si la okulojn kaj suspiris.

Ŝi nek povis analizi siajn sentojn nek volis provi tion. Kontentigis ŝin senti la sekurecon de tiuj fortaj brakoj, kaj lasi al la sorto sian estontecon; ĉar la lastaj horoj edukis ŝin fidi je tiu stranga, sovaĝa estaĵo de la arbaro kiel ŝi fidus nur kelkajn virojn konatajn de ŝi.

Dum ŝi pensis pri la strangeco de la afero, ŝi ekkomprenis, ke ŝi eble lernis ion alian, kiun ŝi antaŭe neniam konis — la amon. Ŝi miris, kaj poste ŝi ridetis.

Kaj ankoraŭ rideante, ŝi afable forpuŝis Tarzanon; kaj, rigardante lin kun duonrideta, duondemanda mieno kiu faris ŝian vizaĝo tute rava, ŝi montris la fruktojn sur la tero, kaj sidigis sin sur la rando de la grunda tamtamego de la homsimiluloj, ĉar malsato komencis aserti sian potencon.

Tarzan rapide kolektis la fruktojn, kaj, alportinte ilin, kuŝigis ilin ĉe ŝiaj piedoj; kaj tiam ankaŭ li sidiĝis sur la tamtamego, apud ŝi, kaj per sia tranĉilo malfermis kaj preparis la diversajn fruktojn por ŝia manĝo.

Kune kaj silente, ili manĝis, foje ŝtelante ruzajn ekrigardojn unu al la alia, ĝis finfine Jane ĝoje ekridis, kaj ankaŭ Tarzan.

"Se nur vi parolus angle," diris la junulino.

Tarzan kapneis, kaj liajn ridantaj okulojn sobrigis aspekto de dezirema kaj patosa sopirado.

Tiam Jane provis alparoli lin france, kaj poste germane; sed eĉ ŝi devis priridi sian fuŝan provon pri tiu lasta lingvo.

"Nu," ŝi diris angle al li, "vi komprenas mian germanlingvaĵon same bone kiel oni faris en Berlino."\

Tarzan jam delonge decidis, kiel li estonte procedu. Li rememoris ĉion, kiun li legis pri la reciproka kondutado de viroj kaj virinoj en la libroj ĉe la kabano. Li kondutos same, kiel laŭ lia supozo kondutus la viroj en la libroj se ili anstataŭus lin.

Li ree leviĝis kaj iris al la arboj, sed unue li provis klarigi, per gestoj, ke li baldaŭ revenos, kaj tion li faris tiel bone, ke Jane komprenis kaj ne timis kiam li foriris.

Sed sento de soleco trafis ŝin, kaj ŝi rigardis la lokon, kie li malaperis, kun sopiraj okuloj, atendante lian revenon. Kiel antaŭe, ŝin sciigis pri lia ĉeesto iu soneto malantaŭ ŝi, kaj ŝi turnis kaj vidis lin veni trans la torfo kun granda fasko da branĉoj.

Tiam li reiris en la ĝangalon, kaj post kelkaj minutoj reaperis kun iom da molaj herboj kaj filikoj.

Ankoraŭ du ekskursojn li faris ĝis li havis ĉe ili grandan amason da materialo.

Tiam li disŝutis la filikojn kaj herbojn sur la tero en mola, plata lito, kaj super ĝi kunklinigis multajn branĉojn tiel, ke ili interplektiĝis kelkajn futojn super la centro. Sur tiujn li metis tavolojn el grandaj folioj de la elefantorelo, kaj per pli multe da branĉoj kaj folioj li fermis unu ekstremaĵon de la ŝirmejeto, kiun li konstruis.

Tiam ili denove kunsidiĝis sur la rando de la tamtamego kaj provis geste paroli.

Tre mirige por Jane estis la belega diamanta medaliono kiu pendis ĉe la kolo de Tarzan. Nun ŝi indikis ĝin, kaj Tarzan demetis ĝin la transdonis al ŝi la belan brikabrakaĵon.

Ŝi vidis, ke ĝin kreis lerta artlaboristo, kaj ke la diamantoj estis ege brilaj kaj belege inkrustitaj, sed iliaj facetoj montris, ke ili venis el pli frua epoko. Ŝi ankaŭ rimarkis, ke la medaliono estas malfermebla, kaj, premante la kaŝitan kuntenilon, ŝi vidis la du partojn dissalti por riveli en ĉiu flanko eburan miniaturon.

Unu montris belan virinon, kaj la alia povis esti portreto de la viro, kiu sidis apud ŝi, se ne temus pri subtila malsameco de la mieno kiun ŝi nur malfacile povus difini.

Ŝi levis la rigardon al Tarzan kaj trovis, ke li klinas sin al ŝi kaj rigardas la miniaturojn kun mirigita mieno. Li etendis sian manon por la medialionon kaj prenis ĝin de ŝi, esplorante la internajn portretojn kun evidentaj signoj de surpriziĝo kaj nova intereso. Lia maniero klare montris, ke li neniam antaŭe vidis ilin, nek sciis, ke la medaliono estas malfermebla.

Tiu fakto okazigis, ke Jane indulgu sin pri plua pripensado, kaj estis malfacila por ŝia imagopovo bildigi al ŝi, kiel tiu bela ornamaĵo fariĝis posedaĵo de tiu sovaĝa estaĵo de la neesploritaj afrikaj ĝangaloj.

Eĉ pli mirinda estis tio, kiel ĝi enhavis la portreton de iu, kiu povus esti frato aŭ, pli verŝajne, patro de ĉi tiu arbara duondio kiu eĉ ne sciis, ke la medaliono estas malfermebla.

Tarzan ankoraŭ fikse rigardis la du vizaĝojn. Post nelonge li demetis la sagujon de sia ŝultro, kaj elfaliginte la sagojn sur la teron, li celis la fundon de la saksimila ujo kaj ellevis platan aĵon volvitan en multaj molaj folioj kaj ligitan pere de longaj herboj.

Li zorge malvolvis ĝin, forigante tavolon post tavolo de folioj, ĝis li finfine tenis en sia mano fotaĵon.

Montrante la miniaturon de la viro en la medaliono, li transdonis al Jane la fotaĵon, tenante apud ĝi la malfermitan medalionon.

La fotaĵo nur sukcesis pli konfuzi la junulinon, ĉar ĝi evidente estis alia portreto de la sama viro, kies bildo ripozis en la medaliono apud tiu de la bela juna virino.

Tarzan rigardis ŝin kun nekomprenanta rigardo en la okuloj kiam ŝi returnis siajn okulojn al li. Ŝajnis, ke li per siaj lipoj pretigas demandon.

La junulino montris la fotaĵon, poste la miniaturon, kaj tiam lin, kvazaŭ por indiki, ke ŝi kredas, ke la bildoj estas de li, sed li nur kapneis, kaj tiam, rezigne ŝultrolevante, li reprenis de ŝi la fotaĵon kaj, zorge revolvinte ĝin, remetis ĝin en la fundon de la sagujo.

Li sidis silente dum kelkaj momentoj, kun la okuloj turnitaj al la tero, dum Jane tenis la medalioneton en la mano, turnante kaj turnante ĝin dum ŝi penis trovi iun alian ŝlosilaĵon pri la identeco de la originala posedinto.

Finfine ŝin trafis simpla klarigo.

La medaliono apartenis al Lordo Greystoke, kaj la bildoj estis de li kaj la Damo Alicia.

Ĉi tiu sovaĝa estaĵo simple trovis ĝin en la kabano apud la marbordo. Kiel stulte, ke ŝi ne antaŭe elpensis tiun solvon.

Sed klarigi la strangan similaspekton de Lordo Greystoke kaj ĉi tiu arbara dio — tio estis tute ekster ŝia kapablo, kaj ne estis strange, ke ŝi ne povas diveni, ke ĉi tiu nuda sovaĝulo ja estas angla nobelo.

Tarzan fine levis siajn okulojn por rigardi dum la junulino esploris la medalionon. Li ne povis elfosi la signifon de la internaj vizaĝoj, sed li povis legi la intereson kaj fasciniĝon sur la vizaĝo de la vivanta junulino apud si.

Ŝi rimarkis, ke li rigardas ŝin, kaj supozante, ke li volas repreni sian ornamaĵon, ŝi etendis ĝin al li. Li prenis ĝin de ŝi kaj, tenante la ĉenon en siaj du manoj, li pendis ĝin ĉirkaŭ ŝia kolo, ridetante pro ŝia surprizita mieno je tiu neatendita donaco.

Jane forte kapneis, kaj estis demetonta la orajn ĉenerojn de ŝia gorĝo, sed Tarzan ne permesis tion. Ektenante ŝiajn manojn, kiam ŝi insistis pri tio, li forte tenis ilin por malebligi tion.

Ŝi fine rezignis kaj, mallaŭte ridante, levis la medalionon al siaj lipoj.

Tarzan ne sciis precize, kion ŝi intencas, sed li ĝuste konjektis, ke temas pri ŝia maniero agnoski la donacon, kaj li sekve ekstaris kaj, enmanigante al si la medalionon, grave riverencis kiel iu antikva kortegano, kaj premis al ĝi siajn lipojn, kie antaŭe troviĝis ŝiajn.

Tiu estis kavalira kaj brava komplimenteto, farita kun la gracio kaj digno de plena nekonscieco pri la memo. Ĝi estis la insigno de lia aristokrata deveno, la natura rezulto de multaj generacioj de altkvalita bredado, hereda instinkto de gracieco, kiun tuta vivo de malĝentila kaj sovaĝa edukiĝo kaj medio ne povus elradikigi.

Nun vesperiĝis, do ili ree manĝis fruktojn, kiuj estis por ambaŭ nutraĵon kaj trinkaĵon; tiam Tarzan ekstaris, kaj kondukante Jane al la eta dormejo, kiun li starigis, li gestis, ke ŝi eniru.

La unuan fojon dum horoj, sento de timo trafis ŝin, kaj Tarzan sentis ŝin detiriĝi de li.

Kontakto kun ĉi tiu junulino dum duontago estigis tre malsaman Tarzanon de tiu, super kiu la matena suno leviĝis.

Nun, en ĉiu fibro de lia esto, la heredo parolis pli laŭte ol la edukiĝo.

Li ne per unusola ŝanĝiĝo transiris de sovaĝa simiulo al polurita ĝentlemano, sed almenaŭ la instinktoj de la dua regis lin, kaj preter ĉio estis la deziro plaĉi al la virino, kiun li amis, kaj aspekti estiminde en ŝiaj okuloj.

Do Tarzan de la Simioj faris la unusolan aferon, kiun li povis, por certigi Jane pri ŝia sekureco. Li demetis sian ĉastranĉilon de sia ingo kaj enmanigis al ŝi ĝian tenilon, ree gestante, ke ŝi eniru la dormejeton.

La junulino komprenis, kaj akceptinte la longan tranĉilon, ŝi eniris kaj ekkuŝis sur la molaj herboj dum Tarzan de la Simioj etendis sin sur la tero transe ĉe la enirejo.

Kaj ĝuste tiel la leviĝanta suno matene trovis ilin.

Kiam Jane vekiĝis, ŝi komence ne rememoris la strangaĵojn de la antaŭa tago, kaj tial miris pri siaj strangaj ĉirkaŭaĵoj — la folikovrita doremejto, la molaj herboj de la lito, la nekonata vidaĵo tra la senmura spaco ĉe ŝiaj piedoj.

La cirkonstancoj de ŝia situacio malrapide rampis, unu post alia, en ŝian menson. Kaj tiam en ŝia koro ŝvelis granda miro — potenca ondo da danko kaj dankemo, ke, kvankam ŝi estis en tiel terura danĝera, tamen ŝi restis nedamaĝita.

Ŝi movis sin al la enirejo de la ŝirmejeto por serĉi Tarzanon. Li estis for; sed ĉifoje ŝin ne atakis timoj, ĉar ŝi sciis, ke li revenos.

Sur la herboj ĉe la enirejo de la dormejeto ŝi vidis la premspuron de lia korpo, kie li kuŝis la tutan nokton por gardi ŝin. Ŝi sciis, ke sole la fakto, ke li estis tie, permesis al ŝi dormi kun tiel paca sekureco.

Kiam li estis proksime, kiu povus timi? Ŝi scivolis, ĉu troviĝas sur la tero alia viro, kun kiu junulino povus senti sin tiel sekura en la koro de tiu sovaĝa afrika ĝangalo. Eĉ la leonoj kaj panteroj nun ne timigis ŝin.

Ŝi levis la okulojn kaj vidis lian sveltan formon silente fali el apuda arbo. Kiam li rimarkis ŝiajn okulojn fiksitajn al li, lia vizaĝo eklumis per tiu honesta kaj radia rideto, kiu la antaŭan tagon gajnis ŝian fidon.

Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la koro de Jane des pli rapide batadis kaj ŝiaj okuloj plibriliĝis kiel ili neniam antaŭa faris je la proksimiĝo de iu ajn viro.

Li denove estis kolektinta fruktojn, kaj tiujn li kuŝigis ĉe la enirejo de ŝia dormejeto. Ankoraŭfoje ili kunsidiĝis por manĝi.

Jane komencis scivoli, kion li projektas. Ĉu li reportos ŝin al la marbordo, aŭ ĉu li retenos ŝin ĉi tie? Ŝi subite konsciis, ke la afero ne multe ĝenis ŝin. Ĉu povas esti, ke ĝi ne gravas al ŝi?

Ŝi komencis kompreni ankaŭ, ke ŝi estas tute kontenta, sidante ĉi tie apud tiu ridetanta giganto, manĝante delicajn fruktojn en arbara paradizo longe interne de la foraj profundejoj de afrika ĝangalo — ke ŝi estas kontenta kaj tre feliĉa.

Tion ŝi ne povis kompreni. Ŝia rezonpovo diris al ŝi, ke ŝin devus ĉagreni sovaĝaj anksiaĵoj, pezi teruraj timoj, forĵeti minacaj aŭguroj; sed, anstataŭe, ŝia koro kantadis, kaj ŝi ridetadis al la respondanta vizaĝo de la viro apud ŝi.

Kiam ili finis sian matenmanĝon, Tarzan iris al ŝia dormejeto kaj reprenis sian tranĉilon. La junulino ĝin tute forgesis. Ŝi komprenis, ke tio okazis ĉar ŝi forgesis la timon, kiu instigis ŝin akcepti ĝin.

Gestante, ke ŝi sekvu, Tarzan marŝis al la arboj rande de la areno, kaj prenante ŝin per unu forta brako, li svingis ilin al la superaj branĉoj.

La junulino sciis, ke li reportas ŝin al ŝia popolo, kaj ŝi ne povis kompreni la subitan senton de soleciĝo kaj sopiro, kiu penetris ŝin.

Dum horoj ili malrapide svingadis.

Tarzan de la simioj ne rapidis. Li provis plilongigi la dolĉan plezuron de tiu vojaĝo kun tiuj karaj brakoj ĉirkaŭ lia kolo, kiel eble plej longe, kaj tial li iris longe sude de la senpera vojo al la marbordo.

Ili kelkfoje haltis por mallonge ripozi, kion Tarzan ne bezonis, kaj tagmeze ili haltis dum horo ĉe rivereto, kie ili akvis sian soifon kaj manĝis.

Do estis preskaŭ je la sunsubiro, kiam ili atingis la senarbejo, kaj Tarzan, falante al la tero apud grand arbo, disigis la altajn ĝangalajn herbojn kaj montris al ŝi la kabaneton.

Ŝi ekkaptis lian manon por konduki lin tien, ke ŝi povu diri al sia patro, ke tiu homo savis ŝin de morto kaj afero pli terura ol morto, ke li gardis ŝin same zorge kiel povus fari patrino.

Sed denove Tarzanon de la Simioj kaptis la timemo de la sovaĝa besto fronte al homa loĝejo. Li retiriĝis, kapneante.

La junulino proksimiĝis al li, okule pledante. Ŝi iel ne povis toleri la ideon, ke li reiru sola en tiun teruran ĝangalon.

Li refoje kapneis, kaj finfine li delikate tiris ŝin al si kaj klinis sin por kisi ŝin, sed unue li rigardis ŝiajn okulojn por ekscii, ĉu tio plaĉos al ŝi, aŭ ĉu ŝi forpuŝos lin.

Nuran momenton la junulino hezitis, kaj tiam ŝi ekkonsciis la veraĵon, kaj brakumante lin ĉe la nuko ŝi tiris lian vizaĝon al si kaj kisis lin — senhonte.

"Mi amas vin — mi amas vin," ŝi murmuris.

De la fora distanco aŭdiĝis la mallaŭta sono de multaj pafiloj. Tarzan kaj Jane relevis la kapojn.

El la kabano venis s-ro Philander kaj Smeralda.

De sia starloko Tarzan kaj la junulino ne povis vidi la du ŝipojn ankritajn en la haveno.

Tarzan indikis la sonojn, tuŝis al si la bruston, kaj refoje indikis. Ŝi komprenis. Li iros, kaj iel ŝi komprenis, ke tio okazos ĉar li supozas, ke ŝiaj amikoj estas minacataj.

Li rekisis ŝin.

"Revenu al mi," ŝi flustris. "Mi atendos vin — ĉiam."

Jen li malaperis — kaj Jane turnis sin por marŝi trans la senarbejon al la kabano.

S-ro Philander la unua vidis ŝin. Estis vesperiĝo, kaj s-ro Philander estis tre miopa.

"Smeralda, rapidu!" li kriis. "Ni fuĝu al sekureco en la kabano; jen leonino. Dio benu min!"

Smeralda ne paŭzis por konfirmi la observon de s-ro Philander. Sufiĉis lia tono. Ŝi eniris la kabanon kaj frapfermis kaj riglis la pordon antaŭ ol li finis elparoli ŝian nomon. La "Dio benu min" elpremiĝis el s-ro Philander pro la eltrovo, ke Smeralda, pro sia impeta rapido, baris lin ĉe la sama flanko de la pordo kun la alproksimiĝanta leonino.

Freneze li batadis kontraŭ la peza pordo.

"Smeralda! Smeralda!" li ŝrikis. "Enlasu min. Min voras leono!"

Smeralda supozis, ke la bruon ĉe la pordo faras la leonino per siaj provoj ĉasi ŝin, do, laŭ sia kutimo, ŝi svenis.

S-ro Philander ĵetis malantaŭ si timoplenan rigardon!

Horore! La besto nun estis tre proksime. Li provis grimpi laŭ la muro de la kabano, kaj sukcesis ekteneti la pajlan tegmenton.

Dum momento li pendis tie, skrapante per la piedoj kiel kato sur ŝnuro, sed baldaŭ eltiriĝis peco de pajlaĵo, kaj s-ro Philander, antaŭfalante ĝin, sterniĝis sur sia dorso.

Tiumomente rimarkinda rememoro el la natura historio saltis en lian menson. Se oni pretekstas esti mortinta, leonoj laŭdire ne atentos onin, laŭ la iom fuŝa memoro de s-ro Philander.

Do s-ro Phialnder kuŝis kiel li falis, rigide en hororiga ŝajno de la morto. Ĉar liaj brakoj kaj kruroj estis etenditaj rekte supren kiam li trafis la teron sur la dorso, la ŝajno de morto ne estis aparte impona.

Jane rigardis kun mildokula surprizo tiujn kondutaĵojn. Nun ŝi ridis — nur mallaŭtan tusridon; sed tio sufiĉis. S-ro Philander ruliĝis sur la flankon kaj ĉirkaŭrigardis. Li baldaŭ rimarkis ŝin.

"Jane!" li kriis. "Jane Porter. Dio benu min!"

Li luktis por surpiediĝi, kaj kuris al ŝi. Li ne povis kredi, ke estas ŝi, vivante.

"Dio benu min! De kie vi aperis? Kie vi estis? Kiel —»

"Kompatu min, s-ro Philander," interrompis la junulino, "mi neniam povos memori tiom da demandoj."

"Nu, nu," diris s-ro Philander. "Dio benu min! Mi estas tiom plena de surprizo kaj entuziasma feliĉo, revidi vin sekura kaj bonsana, ke mi preskaŭ ne scias, kion mi diras, vere. Sed nun, diru ĉion, kiu okazis al vi."

Ĉapitro 21 Vilaĝo de torturo

Dum la marista ekspedicieto labore trapuŝis la densan ĝangalon, serĉante spurojn de Jane Porter, la senrezulteco de ilia aventuro fariĝis ĉiam pli evidenta, sed la bonkoran D'Arnot malhelpis rezigni la doloro de la maljunulo kaj la senesperaj okuloj de la juna anglo.

Li pensis, ke ekzistas nura eblaĵeto trovi ŝian kadavron, aŭ ĝian restaĵon, ĉar li firme kredis, ke ŝi estas vorita de iu predbesto. Li flankensendis siajn subulojn al batalvico de la punkto, kie troviĝis Smeralda, kaj en tiu etendita aranĝo ili puŝis sian vojon, ŝvitante kaj anhelante, tra la interkroĉitaj lianoj kaj rampoplantaĵoj. La tasko iris malrapide. Je la tagmezo ili troviĝis nur kelkajn kilometrojn for de la maro. Ili tiam haltis por mallonge ripozi, kaj post pluiris mallongan distancon ĝis unu el la maristoj trovis facile rimarkeblan irvojon.

Temis pri antikva elefanta pado, kaj D'Arnot, konsiliĝinte kun Profesoro Porter kaj Clayton, decidis sekvi ĝin.

La pado serpentumis nordorienten tra la ĝangalo, kaj laŭ ĝi la vico moviĝis unu homon post alia.

Leŭtenanto D'Arnot rapidpaŝe avanis, ĉar la pado estis relative senbara. Tuj post li venis Profesoro Porter, sed ĉar li ne povis samrapide iri kun la pli juna viro, D'Arnot estis cent metrojn antaŭ ĉiuj kiam, subite, duondeko da nigraj batalantoj aperis ĉirkaŭ li.

D'Arnot averte ekkriis al la vico dum la nigruloj proksimiĝis al li, sed antaŭ ol li povis elpreni sian revolveron, li kaptiĝis kaj fortreniĝis en la ĝangalon.

Lia krio alarmis la maristoj, kaj deko da ili saltis antaŭan, preter Profesoro Porter, kaj kuris antaŭen laŭ la pado por helpi sian oficiron.

Ili ne sciis, kial li ekkriis, nur ke temis pri averto pri danĝero antaŭ ili. Ili jam preterkuris la lokon, kie D'Arnot estis kaptita, kiam lanco ĵetita el la ĝangalo trapikis unu el la maristoj, kaj tiam sagaro ekfalis inter ilin.

Levante siajn fusilojn ili pafis kontraŭ la arbustaro tien, de kie venis la misiloj.

La cetero de la grupo jam venis antaŭen, kaj oni plurfoje direktis pafaron kontraŭ la kaŝitan malamikon. Temis pri tiuj pafoj, kiujn aŭdis Tarzan kaj Jane Porter.

Nun kuratingis la scenon Leŭtenanto Charpentier, kiu malavanis en la vico, kaj aŭdinte la detalojn pri la embusko, li ordonis, ke la viroj sekvu lin, kaj plonĝis en la interplektitan vegetaĵaron.

Ili tuj trovis sin en korp-ĉe-korpa luktado kun eble kvindek nigraj batalantoj el la vilaĝo de Mbonga. Sagoj kaj kugloj rapide kaj dense flugis.

Strangaj afrikaj tranĉiloj kaj francaj kolboj momente miksiĝis en sovaĝaj kaj sangaj dueloj, sed la indiĝenoj baldaŭ fuĝis en la ĝangalon, postlasante la francoj por nombri siajn perdojn.

Mortis kvar el la dudeko, deko da aliaj vundiĝis, kaj malaperis Leŭtenanto D'Arnot. Estis rapide noktiĝanta, kaj ilia situacio duoble malboniĝis pro tio, ke ili eĉ ne povis retrovi la elefantan padon, kiun ili sekvis.

Nur unu afero estis farebla: bivaki tie, kie ili estis, ĝis la tagiĝo. Leŭtenanto Charpentier ordinis, ke oni forigu arbustojn kaj konstruu rondan abatison el ili ĉirkaŭ la bivakejo.

Tiun taskon ili ne finis ĝis longe post la noktiĝo; la viroj konstruis fajregon meze de la senarbustejo por doni al si lumon por sia laboro.

Kiam ĉio estis kiel eble plej sekura kontraŭ atakoj de sovaĝbestoj kaj sovaĝhomoj, Leŭtenanto Charpentier organizis gardostarantojn ĉirkaŭ la eta bivakejo, kaj la lacaj kaj malsataj viroj sternis sin por dormi.

La ĝemado de la vunditoj, kune kun la muĝado kaj graŭlado de la sovaĝaj bestoj allogitaj de la bruo kaj fajrolumo, malpermesis al tiuj lacaj okuloj dormon, krom en ties plej sporada formo. Malgaja kaj malsata grupo trakuŝis la longan nokton, preĝante por alveno de tagiĝo.

La nigruloj kiuj kaptis D'Arnot ne atendis partopreni en la posta batalo, sed anstataŭe trenis sian kaptiton mallonge tra la ĝangalo ĝis ili trafis la padon iom preter la sceno de la batalado, en kiu iliaj kunuloj luktis.

Ili rapidigis lin dum la sonoj de la batalo mallaŭtiĝis dum ili foriris de la batalantoj, ĝis subite aperis antaŭ la okuloj de D'Arnot granda senarbejo, ĉe unu flanko de kiu staris pajlotegita kaj palisarhava vilaĝo.

Jam estis krepuske, sed la gardantoj ĉe la enirejo vidis la alvenantan triopon, kaj konstatis, ke unu estas kaptito, antaŭ ol tiuj atingis la enirejon.

Leviĝis krio de interne de la palisaro. Granda amaso da virinoj kaj infanoj elkuris por renkonti la grupon.

Kaj tiam komenciĝis por la franca oficiro la plej terura sperto, kiun homo povas renkonti sur la tero — akcepto de blanka kaptito en vilaĝo de afrikaj hommanĝantoj.

Aldonis al la diableco de ilia kruela sovaĝeco la pika memoro de la eĉ pli kruelaj barbaraĵoj, kiujn praktikadis kontraŭ ili kaj iliaj la blankaj oficiroj de tiu ĉefhipokrito, Leopoldo II de Belgio, pro kies fiagoj ili estis fuĝintaj el la Konga Libera Ŝtato — kompatinda restaĵo de iam potenca tribo.

Ili atakis D'Arnot per dentoj kaj ungoj, batante lin per bastonoj kaj ŝtonoj kaj mane ŝirante lin. Ĉiu vestaĵeto estis ĉifone forprenita de lia korpo, kaj la senkompataj bategoj falis sur lian nudan, tremantan karnon. Sed eĉ ne unu fojon la franco ekkriis pro doloro. Li elspiris silentan preĝon, ke li rapide liveriĝu de sia torturiĝo.

Sed ne tiel facile atingebla estis la preĝata morto. La batalantoj baldaŭ forbatadis la virinojn de sia kaptito. Li estis konservota por pli nobla sporto, kaj, post malkresko de la unua ondo de pasio, ili kontentigis sin kriante insultojn kaj minacojn kaj kraĉante sur lin.

Ili baldaŭ atingis la centron de la vilaĝo. Tie oni sekure ligis D'Arnot al la fostego, de kiu liberiĝis neniu vivanto.

Pluraj virinoj diskuris al siaj ĥatoj por reporti potojn kaj akvon, dum aliaj starigis vicon da fajroj, sur kiuj estos boligitaj porcioj de la festeno dum oni malrapide sekigos la ceteron por estonta manĝado, ĉar ili atendis, ke la ceteraj batalantoj revenos kun multaj kaptitoj. La feston oni prokrastis, atendante la revenon de la batalantoj kiuj restis por lukti kontraŭ la blankuloj, do jam estis tre malfrue kiam ĉiuj estis en la vilaĝo, kaj la mortodanco komencis rondiri ĉirkaŭ la mortigota oficiro.

Duone svenante pro doloro kaj elĉerpiĝo, D'Arnot rigardis de sub duonfermitaj palpebroj tion, kiu ŝajnis nur delira sonĝo aŭ iu hororiga inkubo, el kiu li baldaŭ vekiĝos.

La bestaj vizaĝoj, tuŝitaj de ŝminkokoloroj — la vastaj buŝoj kaj pendantaj lipoj — la flavaj dentoj, fajlitaj ĝis pinteco — la ruliĝantaj, demonaj okuloj — la brilaj, nudaj korpoj — la kruelaj lancoj. Certe ne ekzistas sur la tero tiaj estaĵoj — certe li sonĝas.

La sovaĝaj, rotaciantaj korpoj pliproksimiĝis. Nun elsaltis lanco kaj tuŝis lian brakon. La ekdolorego kaj la sento de varma, gutanta sango komprenigis lin pri la terura realeco de lia senespera situacio.

Lin tuŝis alia lanco, poste alia. Li fermis la okulojn kaj firme kunpremis la dentojn — li ne elkriu.

Li estas soldato de Francio, kaj li montros al tiuj bestoj, kiel mortas oficiro kaj ĝentlemano.

Tarzan de la Simioj ne bezonis interpretiston por traduki la historion de tiuj foraj pafoj. Kun la kisoj de Jane Porter ankoraŭ varmaj sur siaj lipoj, li nekredeble rapide svingiĝis tra la ĝangala arbaro al la vilaĝo de Mbonga.

Lin ne interesis la loko de la batalo, ĉar li supozis, ke ĝi baldaŭ finiĝos. La mortigitojn li ne povos helpi, la eskapintoj ne bezonos lian helpon.

Al tiuj nek mortigitaj nek eskapintaj li rapidis. Kaj li sciis, ke li trovos ilin apud la fostego centre de la vilaĝo de Mbonga.

Multfoje Tarzen vidis la nigrajn predantarojn de Mbonga reveni el la nordo kun kaptitoj, kaj ĉiam la samaj scenoj teatris ĉirkaŭ tiu malafabla fostego, sub la flama lumo de multaj fajroj.

Li ankaŭ sciis, ke malofte pasis multe da tempo antaŭ plenumo de la demona celo de tiuj kaptoj. Li dubis, ke li alvenos sufiĉe frue por fari pli ol venĝi.

Li rapidis antaŭen. Jam noktiĝis, kaj li vojaĝis alte laŭ la supra teraso, kie la belega tropika luno lumigis lian vertiĝigan vojon tra la ondetantaj branĉoj de la arbopintoj.

Li baldaŭ ekvidis la reflekton de fora fajrego. Tiu kuŝis dekstre de lia vojo. Certe temas pri la lumo de la fajro konstruita de la du viroj antaŭ ol ili atakiĝis — Tarzan sciis nenion pri la ekzisto de la maristoj.

Tiel certa estis Tarzan pri sia ĝangalaj scioj, ke li ne deturnis sin de sia vojo, sed preteriris tiun brilon je distanco de kilometro. Ĝi estis la bivakeja fajro de la francoj.

Post ankoraŭ kelkaj minutoj Tarzan svingiĝis en la arbojn super la vilaĝo de Mbonga. Ha, ne tro malfrue li alvenis! Ĉu? Li ne povis distingi. La formo ĉe la fostego estis senmova, tamen la nigra batalantoj nur piketadis ĝin.

Tarzan konis iliajn kutimojn. Ili ankoraŭ ne faris la mortobategon. Li povis konstati, ĝisminute, kiun stadion atingis la danco.

Post momenteto la tranĉilo de Mbonga detranĉos orelon de la viktimo — jen la komenco de la fino, ĉar post nelonge restos nur tordiĝanta amaso da stumpigita viando.

En ĝi ankoraŭ troviĝos vivo, sed tiam ĝi deziros nur karitatan mortigon.

La fostego staris pli ol dek metrojn de la plej proksima arbo. Tarzan volvis sian ŝnuron. Tiam subite aŭdiĝis super la diablaj fikrioj de la dancantaj demonoj la terura defikrio de la simiulo.

La dancantoj ŝtonigite ekhaltis.

La ŝnuro kante zumis alte super la kapoj de la nigruloj. Ĝi estis tute nevidebla en la flama lumo de la fajroj.

D'Arnot malfermis siajn okulojn. Granda nigrulo, kiu staris rekte antaŭ li, eksaltis malantaŭen kvazaŭ lin frapegis nevidebla mano.

Baraktante, ŝrikante, lia korpo, svingiĝante flanken-flanken, rapide moviĝis al la ombroj subarbaj.

La nigruloj sorĉite rigardis dum iliaj okuloj elstaris pro hororo.

Sub la arboj, la korpor leviĝis rekte en la aeron, kaj kiam ĝi malaperis en la superan foliaron, la teruritaj nigruloj, timege kriaĉante, ekkuris en freneze kurkonkurso por atingi la vilaĝan elirejon.

D'Arnot restis sola.

Li estis kuraĝulo, sed li ja sentis la mallongajn harojn hirtiĝi sur la nuko kiam tiu fantomeca krio aŭdiĝis en la aero.

Kiam la tordiĝanta korpo de la nigrulo soris, kvazaŭ pro fantoma potenco, en la densan foliaron de la arbaro, D'Arnot sentis frostan tremon laŭ la spino, kvazaŭ morto leviĝis el senluma tombo kaj tuŝis lian karnon per malvarma kaj malseka fingro.

Dum D'Arnot rigardis la lokon kie la korpo leviĝis al la arbo, li aŭdis tieajn movsonojn.

La branĉoj ondis kvazaŭ sub la pezo de homa korpo — aŭdiĝis bruego, kaj la nigrulo refalis sterniĝe sur la teron — kaj kuŝis tre senmova tie, kie li falis.

Tuj poste falis blankan korpon, sed tiu stare alteriĝis.

D'Arnot vidis purmembran junan giganton elmerĝiĝi de la ombroj en la fajrolumo kaj rapide alveni al li.

Kion signifas tio? Kiu estas tiu? Sendube iu nova estaĵo de torturo kaj detruo.

D'Arnot atendis. Liaj okuloj neniam lasis la vizaĝon de la alproksimiĝanta viro. Kaj la honestaj, klaraj okuloj de tiu alia ne hezitis sub la fiksa rigardo de D'Arnot.

Tio iom trankviligis D'Arnot, sed li ankoraŭ ne havis multan esperon, kvankam li sentis, ke tiu vizaĝo ne povus maski kruelan koron.

Tarzan de la Simioj senvorte tratranĉis la ŝnurojn, kiuj tenis la franco. Malfortika pro suferado kaj sangoperdo, tiu estus falinta se forta brako ne estus kaptinta lin.

Li sentis sin levata de la tero. Li sensis kvazaŭ li flugus, kaj tiam li perdis la konscion.

Ĉapitro 22 La serĉantoj

Kiam la suno aperis super la franca bivakejeto en la ĝangala koro, ĝi trovis malgajan kaj senesperan grupon.

Tuj kiam lumiĝis sufiĉe por vidi la ĉirkaŭaĵojn, Leŭtenanto Charpentier sendis virtriopojn laŭ kelkaj direktoj por trovi la padon, kaj ĝi troviĝis post nura deko da minutoj kaj la ekspedicio ekrapidis al la marbordo.

La tasko iris malrapide, ĉar ili portis la kadavrojn de ses mortintoj, ĉar du pliaj pereis dum la nokto, kaj kelkaj el la vunditoj bezonis subtenadon por moviĝe eĉ tre malrapide.

Charpentier decidis reiri al la ekspedicia centro por aldonaj maristoj, kaj tiam provi spuri la indiĝenojn kaj savi D'Arnot.

Jam estis malfrue en la posttagmezo kiam la elĉerpiĝintoj atingis la senarbejo apud la marbordo, sed por du el ili la reveno okazigis tiel grandan ĝojon, ke iliaj tuta suferado kaj kororompa doloro tuj forgesiĝis.

Kiam la grupeto elvenis el la ĝangalo, la unua homo, kiun vidis Profesoro Porter kaj William Cecil Clayton, estis Jane, kiu staris apud la kabana pordo.

Krietante pro ĝojo kaj trankviliĝo, ŝi kuris antaŭen por saluti ilin, brakumante la nukon de la patro kaj ekplorante la unuan fojon depost kiam ili lasiĝis sur tiu hida kaj aventuroplena bordo.

Profesoro Porter virece strebis subpremi siajn emociojn, sed la streĉiteco de liaj nervoj kaj lia malfortika vigleco estis por li tro pezaj, kaj finfine, premante sian vizaĝon al la ŝultro de la knabino, li mallaŭte ploregis kiel laca infano.

Jane gvidis lin al la kabano, kaj la francoj turnis sin al la bordo, de kiu kelkaj el iliaj kunuloj venis por renkonti ilin.

Clayton, volante lasi patron kaj filinon en privateco, iris kun la maristoj, kaj daŭrigis paroladon kun la oficiroj ĝis ilia boato forremiĝis al la krozoŝipo, kien veturis Leŭtenanto Charpentier por raporti la malfeliĉigan rezulton de sia aventuro.

Tiam Clayton malrapide returnis sin al la kabano. Lian koron plenigis feliĉo. La virino, kiun li amis, estis libera de danĝero.

Li scivolis, kia miraklo savis ŝin. Ŝajnis preskaŭ nekredeble, vidi ŝin viva.

Alirante la kabanon, li vidis Jane-on elveni. Vidante lin, ŝi rapidis por renkonti lin.

"Jane!" li elkriis. "Dio bone traktis nin! Rakontu al mi, kiel vi eskapis ― kiun formon la Ĉielo uzis por savi vin por ― ni."

Neniam antaŭe li nomis ŝin per ŝia persona nomo. Antaŭ kvardek-ok horoj, Jane estus plezure radiinta, aŭdinte tiun nomon de la lipoj de Clayton ― nun ĝi timigis ŝin.

"S-ro Clayton," ŝi mallaŭte diris, etendante al li la manon, "mi unue danku vin pro via kavalira lojaleco al mia kara patro. Li jam diris al mi, kiel nobla kaj sindona vi estis. Kiel ni povas rekompenci vin?"

Clayton tuj rimarkis, ke ŝi ne samspece respondis al lia amikeca saluto, sed pri tio li ne sentis maltrankvilecon. Ŝi tiom suferis; nun ne estis la horo por trudi al ŝi sian amon, tion li tuj konsciis.

"Mi estas jam rekompencita," li diris. "Nur vidante vin kaj profesoron Porter sekuraj, bonstataj, kaj ree kunaj. Mi opinias, ke mi ne povus pli longe elporti la patoson de lia silenta kaj senplenda angoro.

"Tiu estis la plej malgajiga sperto de mia vivo, Fraŭlino Porter; kaj krome, aldone, estis mia propra angoro ― la plej intensa, kiun mi iam ajn konis. Sed lia estis tiel senespera ― lia estis kompatinda. Ĝi instruis al mi, ke neniu amo, eĉ ne tiu de viro por virino, povas esti tiel profunda kaj terura kaj sindona kiel la amo de patro por filino."

La junulino klinis sian kapon. Ŝi volis fari demandon, sed ĝi ŝajnis preskaŭ sakrilegia antaŭ la amo de tiuj du viroj kaj la terura suferado, kiun ili toleris dum ŝi sidis ridante kaj feliĉe apud iu diaspekta arbara estaĵo, manĝante bongustegajn fruktojn kaj rigardante per amaj okuloj al similemociaj okuloj.

Sed la amo estas stranga reganto, kaj eĉ pli stranga estas la homo animo, kaj ŝi do faris sian demandon.

"Kie estas la arbarano, kiu iris por savi vin? Kial li ne revenis?"

"Mi ne komprenas," diris Clayton. "Pri kiu temas?"

"Li, kiu savis ĉiun el ni ― kiu savis min de la gorilo."

"Ho!" elkriis Clayton, surprizite. "Ĉu tiu savis vin? Ĉar vi ĝis nun ne diris ion al mi pri via aventuro."

"Sed la arbarulo," ŝi instigis. "Ĉu vi ne vidis lin? Kiam ni aŭdis la pafojn en la ĝangalo, tre mallaŭtajn kaj forajn, li foriris. Ni estis ĵus atingintaj la senarbejon, kaj li forrapidis direkte al la batalado. Mi scias, kie li iris por helpi vin."

Ŝia voĉo preskaŭ pledis ― ŝia maniero estis streĉa pro subpremitaj emocioj. Clayton ne povis eviti rimarki tion, kaj li malklare scivolis, kial ŝi estas tiel profunde emocia ― tiel insista scii la lokon de tiu stranga estaĵo.

Tamen sento de timo pri iu okazonta angoro hantis lin, kaj en lia koro, nerimarkate de li, plantiĝis la unua ĝermo de ĵaluzo kaj suspekto pri la simiulo, al kiu li ŝuldis sian vivon.

"Ni ne vidis lin," li mallaŭte respondis. "Li ne venis al ni." Kaj tiam, post momenta pensa paŭzo: "Eble li reiris al sia tribo ― la viroj, kiuj atakis nin." Li ne sciis, kial li diris tion, ĉar li mem ne kredis ĝin.

La junulino momente rigardis lin, larĝokule.

"Ne!" ŝi fervore eldiris, multe tro fervore, li pensis. "Tio ne povas esti. Ili estis sovaĝuloj."

Clayton aspektis konfuzite.

"Li estas stranga, duonsovaĝe ĝangala estaĵo, Fraŭlino Porter. Ni scias nenion pri li. Li nek parolas nek komprenas iun ajn eŭropan lingvon ― kaj liaj ornamaĵoj kaj armiloj estis tiuj de la okcidentafrikaj sovaĝuloj."

Clayton nun parolis rapide.

"Ne troviĝas homoj aliaj ol sovaĝuloj pli proksime ol kelkcent kilometroj, Fraŭlino Porter. Li certe estas ano de la triboj, kiuj atakis nin, aŭ de iu same sovaĝa ― eble li eĉ estas hommanĝanto.

Jane paliĝis.

"Tion mi rifuzas kredi," ŝi duonflustris. "Tio ne estas vera. Vi vidos," ŝi diris al Clayton, "ke li revenos kaj pruvos vin erara. Vi ne konas lin kiel mi. Mi diras al vi, ke li estas ĝentlemano."

Clayton estis homo malavara kaj kavalireco, sed io en la senspira defendemo de la junulino pri la arbarulo instigis lin al senrezona ĵaluzo, kaj tial en tiu momenteto li forgesis ĉion, kiun li ŝuldis al tiu sovaĝa duondio, kaj li respondis al ŝi kun malafabla grimaco sur la lipoj.

"Eble vi pravas, Fraŭlino Porter," li diris, "sed mi ne kredas, ke iu ajn el ni devas ĝeni sin pri nia putraĵon-manĝanta konato. Estas kredeble, ke li estas iu duonfreneze forlasito, kiu forgesos nin pli rapide, kvankam ne pli certe, ol ni forgesos lin. Li estas nura besto de la ĝangalo, Fraŭlino Porter."

La junulino ne respondis, sed ŝi sentis la koron ŝrumpi en la brusto.

Ŝi sciis, ke Clayton diras nur tion, kiun li pensas, kaj la unuan fojon ŝi komencis analizi la strukturon, kiu subtenis ŝian nove brovitan amon, kaj zorge esplori la objekton de tiu amo.

Ŝi malrapide turnis sin kaj remarŝis al la kabano. Ŝi provis bildigi sian arbardioon ĉe sia flanko en la salono de pasaĝera ŝipo. Ŝi vidis lin manĝi per siaj manoj, ŝiri siajn manĝaĵojn kiel predbesto, viŝi la grasajn fingrojn sur la suroj. Ŝi tremis pro naŭziĝo.

Ŝi vidis lin prezentata al ŝiaj amikoj ― malĝentila, analfabeta ― teda; kaj la junulino ekĝemetis.

Ŝi jam atingis sian ĉambreton, kaj sidante sur la rando de sia lito el filikoj kaj herboj, metinte unu manon sur la pulsanta brusto, ŝi sentis la malmolecon de la medaliono de tiu viro.

Ŝi ellevis ĝin, tenante ĝin dum momento sur la manplato, rigardante ĝin per larmobskuraj okuloj. Tiam ŝi levis ĝin al siaj lipoj, kaj premante ĝin tie ŝi kaŝis sian vizaĝon inter la molaj filikoj, ploregante.

"Besto?" ŝi murmuris. "Se jes, Dio faru ankaŭ min besto; ĉar, ĉu viro aŭ besto, mi estas via."

Ŝi ne revidis Clayton en tiu tago. Smeralda alportis al ŝi la vespermanĝon, kaj ŝi sendis al la patro informon, ke ŝi suferas pro reago post la aventuro.

La postan matenon Clayton frue foriris kun la savekspedicio, serĉante Leŭtenanton D'Arnot. Ĉifoje iris ducent armitoj, kun dek oficiroj kaj du ĥirurgoj, kaj provianto por semajno.

Ili portis litaĵojn kaj hamakojn, tiujn lastajn por transporti la malsanulojn kaj vunditojn.

Jen determinita kaj kolera kunularo ― puna, ne nur sava, ekspedicio. Ili atingis la lokon de la batalo iomete post la tagmezo, ĉar ili nun iris laŭ kontata vojo, kaj ne malŝparis tempon esplorante.

De tie la elefanta pado kondukis rekte al la vilaĝo de Mbonga. Estis nur la dua posttagmeze kiam la avano de la vico haltis ĉe la bordo de la senarbejo.

Leŭtenanto Charpentier, kiu komandis, tuj sendis parton de sia roto tra la ĝangalo al la kontraŭa flanko de la vilaĝo. Alian taĉmenton li sendis al loko antaŭ la vilaĝa enirejo, dum li restis kun la cetero ĉe la suda bordo de la senarbejo.

Estis aranĝite, ke la taĉmento postenonta norde, la lasta por atingi sian stacion, komencos la atakon, kaj ke ties batalkomenca pafaro signalos samtempan impeton de ĉiuj flankoj en provo sturmkapti la vilaĝon je la unua atako.

Duonan horon la viroj kun Leŭtenanto Charpentier kaŭris en la densa foliaro de la ĝangalo, atendante la signalon. Por ili, ŝajnis pasi horoj. Ili povis vidi la indiĝenojn sur la kampoj, kaj aliajn kiuj trairis ambaŭdirekte la vilaĝan enirejon.

Finfine venis la signalo ― laŭta krakado de fusiloj, kaj kiel unu homo, responda pafaro aŭdiĝis de la ĝangalo okcidente kaj sude.

La indiĝenoj sur la kampoj faligis siajn ilojn kaj freneze ekkuris al la palisaro. La francaj kugloj faske faligis ilin, kaj la francaj maristoj transsaltis la sternitajn kadavrojn por atingi la vilaĝan enirejon.

Tiel rapida kaj neatendita estis la atako, ke la blankuloj atingis la enirejon antaŭ ol la teruritaj indiĝenoj povis bari ĝin, kaj post alia minuto la vilaĝa strato plenis de armitoj kiuj batalis korp-al-korpe en neordigebla intermiksaĵo.

La nigruloj tenis sian lokon dum kelkaj momentoj, en la enirejo de la strato, sed la revolveroj, fusiloj kaj glavoj de la francoj faligis la indiĝenajn lancistojn kaj mortbatis la nigrajn pafarkistojn kun pafarkoj nur duone streĉitaj.

La batalo baldaŭ fariĝis freneza diskuro, kaj poste senkompata masakro; ĉar la francaj maristoj vidis erojn el la uniformo de D'Arnot sur kelkaj el la nigraj batalantoj, kiuj kontraŭstaris ilin.

Ili indulgis la infanojn kaj tiujn virinojn, kiujn ili ne devis sindefende mortigi, sed kiam ili finfine ĉesis, anhelante, ŝvitante kaj kovrite de sango, tio okazis ĉar restis por kontraŭstari ilin neniu batalanto en la tuta sovaĝa vilaĝo de Mbonga.

Ili zorge traserĉadis ĉiun ĥaton kaj angulon de la vilaĝo, sed povis trovi neniun spuron de D'Arnot. Ili per gestoj esploris ĉe la kaptitoj, kaj finfine unu maristo, iam servinta en la Franca Kongo, eksciis, ke li povas komprenigi al ili la bastardan lingvaĉon kiun uzis la blankuloj kaj la malpli civilizitaj triboj de la marbordo, sed eĉ tiam ili ne povis definitive informiĝis pri la sorto de D'Arnot.

Nur ekscitajn gestojn kaj timomienojn ili povis ricevi responde al siaj demandoj pri sia amiko; kaj ili finfine konvinkiĝis, ke temas pri pruvaĵoj de la kulpo de tiuj demonoj, kiuj buĉis kaj manĝis ilian kamaradon antaŭ du noktoj.

Ili finfine rezignis pri espero, kaj ili pretiĝis pasigi la nokton bivakante en la vilaĝo. La kaptitojn ili metis en tri ĥatoj, kie ili estis zorge gardataj. Gardostarantojn ili surpostenigis ĉe la barita enirejo, kaj finfine la vilaĝon volvis la silento de dormado, krom se temis pri la ululado de la indiĝenaj virinoj pro siaj mortintoj.

La postan matenon ili ekiris por la revena promenado. Ili originale intencis forbruligi la vilaĝon, sed tiun ideon ili rezignis, kaj ili postlasis la kaptitojn, kiuj ploradis kaj ĝemadis, sed tiuj havis tegmentojn por ŝirmi ilin kaj palisaron malantaŭ kiu rifuĝi de la ĝangalaj bestoj.

La ekspedicio malrapide respuris la paŝojn de la antaŭa tago. Dek ŝarĝitaj hamakoj malrapidigis ilin. En ok kuŝis la pli serioze vunditaj, dum du svingiĝis pro la pezo de mortintoj.

Clayton kaj Leŭtenanto Charpentier malavanis en la vico; la anglo silentis respekte al la doloro de la alia, ĉar D'Arnot kaj Charpentier estis neapartigeblaj kamaradoj ekde la junaĝo.

Clayton ankaŭ komprenis, ke la franco des pli forte sentis tiun angoron, ĉar la sinofero de D'Arnot estis tute nenecesas, pro tio ke Jane saviĝis antaŭ ol D'Arnot kaptiĝis de la sovaĝuloj, kaj refoje pro tio ke la servo, en kiu li perdis sian vivon, estis ekster lia devo kaj por nekonatoj kaj alilandanoj; sed kiam li parolis pri tio al Leŭtenanto Charpentier, tiu lasta kapneis.

"Ne, Sinjoro," li diris, "D'Arnot mem elektus tiel perei. Mi nur sentas doloron, ke mi ne povis morti anstataŭ li, aŭ almenaux kun li. Se nur vi povus pli bone koni lin, Sinjoro. Li ja estis oficiro kaj ĝentlemano ― titolo donata al multaj sed meritata de ege malmultaj.

"Li ne pereis nenecese, ĉar lia morto por iu fremda usonanino instruos al ni, liaj kamaradoj, pli kuraĝe fronti niajn finojn, kiel ajn ili trafos nin."

Clayton ne respondis, sed en li aperis nova estimo por francoj, kiu por ĉiam poste restis brulanta.

Tre malfrue ili atingis la kabanon ĉe la marbordo. Unusola pafo antaŭ ol ili elvenis el la ĝangalo anoncis al tiuj ĉe la surborda posteno, ankaŭ sur la ŝipo, ke la ekspedicio alvenis tro malfrue ― ĉar estis antaŭaranĝite, ke kiam ili atingos unu-du kilometrojn de la posteno, unu pafo anoncos malsukceson, dum du indikos, ke ili trovis spuron nek de D'Arnot nek de liaj nigraj kaptintoj.

Malĝoja grupo do atendis ilian alvenon, kaj oni diris malmultajn vortojn dum la mortintoj kaj vunditoj tenere enmetiĝis en boatojn kaj oni silente ekremis al la krozoŝipo.

Clayton, elĉerpite pro kvan tagoj da streĉa marŝado tra la ĝangalo kaj pro la efektoj de siaj du bataloj kontraŭ la nigruloj, turnis sin al la kabano por serĉi buŝplenon da manĝaĵo kaj poste la laŭkomparan trankvilecon de sia lito el herboj post du noktoj en la ĝangalo.

Apud la kabana pordo staris Jane.

"La kompatinda leŭtenanto?" ŝi demandis. "Ĉu vi ne trovis spuron de li?"

"Ni tro malfruis, Fraŭlino Porter," li malfeliĉe respondis.

"Diru al mi. Kio okazis?" ŝi demandis.

"Mi ne povas, Fraŭlino Porter. Tio estas tro horora."

"Vi ne diras, ke ili torturas lin?" ŝi flustris.

"Ni ne scias, kion ili faris al li antaŭ ol ili mortigis lin," li respondis; lia vizaĝo estis streĉita pro laceco kaj la bedaŭro li sentis pri kompatinda D'Arnot, kaj li emfazis la vorton antaŭ.

"Antaŭ ol ili mortigis lin? Kion vi volas diri? Ili ne estas ―? Ili ne estas ―?"

Ŝi estis pripensanta tion, kiun diris Clayton pri la ŝajna rilato inter la arbarulo kaj tiu tribo, kaj ŝi ne povis eldiri la teruran vorton.

"Jes, Fraŭlino Porter, ili estis ― hommanĝantoj," li diris, preskaŭ amare, ĉar ankaŭ al li subite venis penso pri la arbarulo, kaj la stranga, neklarigebla ĵaluzo, kiun li sendis antaŭ du tagoj, refoje inundis lin.

Kaj tiam, kun subite brutaleco tiel malkutime por Clayton kiel afabla traktado estas por simio, li ekdiris:

"Kiam via arbardio foriris de vi, li sendube rapidis por atingi la festenon."

Li bedaŭris eĉ antaŭ ol la vortoj eliĝis, kvankam li ne sciis, kiel kruele li tranĉis la junulinon. Lia bedaŭra estis pro la senbaza mallojaleco al iu, kiu savis al ĉiu ano de lia grupo la vivon, kaj minacis neniun.

La kapo de la junulino rektiĝis.

"Povas esti nur unu konvena respondo al via aserto, s-ro Clayton," ŝi froste diris, "kaj mi bedaŭras, ke mi ne estas viro kaj do ne povas diri ĝin." Ŝi rapide forturnis sin kaj eniris la kabanon.

Clayton estis anglo, kaj tial la junulino malaperis antaŭ ol li deduktis, kian respondon farus viro.

"Pro Dio," li domaĝante diris, "ŝi nomis min mensoganto. Kaj mi supozas, ke mi efektive meritis tion," li penseme aldonis. "Clayton, knabo mia, mi komprenas, ke vi estas laca kaj streĉita, sed tio ne rajtigas, ke vi ŝajnigu vin azeno. Pli bone enlitiĝi."

Sed antaŭ tio, li mallaŭte vokis al Jane, aliflanke de la veldrelika vando, ĉar li volis pardonpeti; sed li povus samrezulte alparoli la Sfinkson. Tiam li skribis sur papereto kaj ŝovis tion sub la vando.

Jane vidis la noteton, kaj malatentis ĝin, ĉar ŝi estis aparte kolera kaj vundita kaj embarasita, sed ― ŝi estis virino, kaj tial ŝi finfine levis ĝin kaj legis ĝin.

Estimata fraŭlino Porter ―

Mi ne rajtis sugesti tion, kiun mi sugestis. Mia sola pravigo pri tio estas, ke miaj nervoj estas streĉitaj ― kio certe ne estas vera pravigo.

Mi petas, ke vi provu kredi, ke mi efektive ne diris tion. Mi ege bedaŭras. Mi ne volus vundi vin, super ĉiuj aliaj en la mondo. Diru, mi petas, ke vi pardonas min.

Wm. Cecil Clayton

"Li tamen ĝin pensis aŭ li ne estus dirinta ĝin," rezonis la junulino, "sed ĝi ne povas esti vere ― ho, mi ja scias, ke ĝi ne estas vera!"

Unu frazo en la letero timigis ŝin: "Mi ne volus vundi vin, super ĉiuj aliaj en la mondo."

Antaŭ semajno, tiu frazo plenigus ŝin per ĝojo; nun, ĝi deprimis ŝin.

Ŝi volis, ke ŝi neniam estu konatiĝinta kun Clayton. Ŝi bedaŭris, ke ŝi iam ajn vidis la arbardion. Ne, ŝi ĝojis. Kaj estis tiu alia noto, kiun ŝi trovis sur la herbaro antaŭ la kabano, la tagon post ŝia reveno de la ĝangalo, la amnoton subskribitan de Tarzan de la Simioj.

Kiu estas tiu nova svatanto? Se li estas alia el la sovaĝaj loĝantoj de tiu terura arbaro, kion li povus fari por havigi ŝin al si?

"Smeralda! Vekiĝu," ŝi ekkriis.

"Vi tiom agacis min, pace dormante kiam vi tute bone scias, ke la mondo estas plena je malĝojo."

"Gabirelo!" elŝrikis Smeralda, eksidante. "Kio okazas nun? Ĉu hiponocero? Kie li estas, Fraŭlino Jane?"

"Sensence, Smeralda, estas nenio. Redormu. Vi estas malbona kiam vi dormas, sed senfine pli malbona kiam vi maldormas."

"Jes, karulin', sed, precioza, kio ĝenas vin? Vi kondutas tute malafeble ĉe vespere."

"Hu, Smeralda, mi estas tute aĉa ĉivespere," diris la junulino. "Ne atentu min, kara."

"Jes, kara; vi tuj dormu. Viaj nervoj estas agititaj. Pro tiuj rinopotamoj kaj hommanĝantaj genroj, pri kiuj parolas s-ro Philander ― — Dio, ne mirinde, ke ni suferas pro nerva prostateco."

Jane ridante transiris la ĉambreton kaj, kisante la fidelan virinon, diris bonan nokton al Smeralda.

Ĉapitro 23 Homfratoj

D'Arnot rekonsciiĝinte trovis sin kuŝanta sur lito farita el molaj filikoj kaj herboj sub eta "A"-forma ŝirmilo el branĉoj.

Ĉe liaj piedoj, sojlo frontis herbaron, kaj iom longe for videblis la densa muro de ĝangalo kaj arbaro.

Li estis tre lama kaj dolora kaj malfortika, kaj kiam revenis plena konscieco, li sentis la akran turmentadon de multaj kruelaj vundoj kaj la malakran doloradon de ĉiu osto kaj muskolo en sia korpo pro la terura batado, kiun li suferis.

Eĉ turni la kapon estigis en li tiom da angorego, ke li longatempe kuŝis senmove kun fermitaj okuloj.

Li provis kunligi la detalojn de sia aventuro antaŭ sia konscioperdo, por ekscii, ĉu ili klarigos lian nunan situacion — li scivolis, ĉu li estas inter amikoj, ĉu malamikoj.

Fine li rememoris la tutan hidan scenon ĉe la fostego, kaj en lian menson revenis la stranga blanka formo, en kies brakoj li falis en senkonsciecon.

D'Arnot scivolis, kiu sorto nun atendas lin. Li povis nek vidi nek aŭdi vivsignojn ĉirkaŭ si.

La senĉesa zumado de la ĝangalo — la susurado de milionoj da folioj — la zumado de insektoj — la voĉoj de birdoj kaj simietoj ŝajne kunsolviĝis en strange trankviliga ronronado, kvazaŭ li kuŝus aparte, for de la multegaj vivaĵoj, kies sonoj atingis lin nur en senforma eĥo.

Li finfine falis en kvietan dormadon, kaj ne revekiĝis ĝis la posttagmezo.

Refoje li spertis la strangan senton de plena nekompreno kiu signis lian pli fruan vekiĝon, sed li baldaŭ rememoris la ĵusan estintecon, kaj trarigardante la malferman specon ĉe siaj piedoj, li ekvidis formon de homo, kiu kaŭris sur la koksoj.

La larĝa, muskola dorso estis turnita al li, sed, kvankam ĝi estis sunbruna, D'Arnot vidis, ke ĝi estas la dorso de blankulo, kaj li dankis al Dio.

La franco mallaŭte vokis. La viro turnis sin kaj leviĝinte li venis al la ŝirmejo. Lia vizaĝo estis tre bela — la plej bela vira vizaĝo, D'Arnot pensis, kiun li iam ajn vidis.

Klinante sin, li rampis en la ŝirmejon apud la vunditan oficiron, kaj metis malvarmetan manon sur ties frunton.

D'Arnot parolis al li franclingve, sed la viro simple kapneis — malfeliĉe, ŝajnis al la franco.

Poste D'Arnot provis la anglan lingvon, sed la viro ankoraŭ kapneis. La itala, la hispana, kaj la germano simile senkuraĝigis.

D'Arnot sciis kelkajn vortojn de la norvega, la rusa, la greka, kaj ankaŭ iomete scipovis la lingvon de unu el la Okcidentafrikaj nigrulaj popoloj — la viro komprenis neniun el ili.

Kontrolinte la vundojn de D'Arnot, la viro forlasis la ŝirmejon kaj malaperis. Post duona horo li revenis kun fruktoj kaj kava kukurbeca legomo plena je akvo.

D'Arnot iomete trinkis kaj manĝis. Lin surprizis tio, ke li ne febras. Li denove provis konversacii kun sia stranga flegisto, sed la provo estis senutila.

Subite la viro forrapidis de la ŝirmejo, kaj post kelkaj minutoj revenis kun kelkaj pecoj de arboŝelo kaj — mirindaĵo! — grafita krajono.

Kaŭrante apud D'Arnot, li skribis dum minuto sur la glata interna supraĵo de la ŝelo; tiam li enmanigis ĝin al la franco.

Mirige estis por D'Arnot vidi, en ordinaraj presliteroj, mesaĝon en la angla:

Mi estas Tarzan de la Simioj. Kiu vi estas? Ĉu vi povas legi ĉi tiun lingvon?

D'Arnot ekprenis la krajonon — kaj haltis. Tiu fremdulo skribis anglalingve — li evidente estis anglo.

"Jes," diris D'Arnot, "mi legas la anglan. Mi ankaŭ parolas ĝin. Nun ni povos interparoli. Unue, mi danku vin pro ĉio, kiun vi faris por mi."

La viro nur kapneis kaj indikis la krajonon kaj la ŝelon.

"Mon Dieu!" ekkriis D'Arnot. "Se vi estas anglo, kial do vi ne povas paroli angle?"

Kaj subite trafis lin la respondo — la ulo estas muta, eble surda kaj muta.

Do d'Arnot skribis mesaĝon sur la ŝelo, angle.

Mi estas Paul d'Arnot, Leŭtenanto en la franca mararmeo. Mi dankas vin pro tio, kiun vi faris por mi. Vi savis al mi la vivon, kaj ĉio mia nun estas ankaŭ via. Ĉu mi rajtas demandi, kial iu kapabla skribi angle ne parolas tiun lingvon?

La respondo de Tarzan estis eĉ pli miriga por d'Arnot.

Mi parolas nur la lingvon de mia popolo — la simiegoj, kiuj estis de Kerĉak; kaj iomete la lingvojn de Tantor, la elefanto, kaj Numa, la leono, kaj de la aliaj ĝangalaj popoloj mi komprenas. Kun homo mi neniam parolis, nur unu fojon kun Jane Porter, per gestoj. Ĉi tiu estas la unua fojo, kiam mi parolis kun alia samrasano pere de skribaj vortoj.

D'Arnot estis konsternita. Ŝajnis al li nekredeble, ke ekzistas sur la tero plenkreskulo kiu neniam interparolis kun alia homo, eĉ pli nekredeble, ke tia homo povus kaj legi kaj skribi.

Ankoraŭfoje li rigardis la mesaĝon de Tarzan — "…nur unu fojon kun Jane Porter." Tiu estis la usonanino, kiun forportis en la ĝangalon gorilo.

Subite io eklumis en la menso de d'Arnot — jen do la «gorilo». Li ekprenis la krajonon kaj skribis:

Kie estas Jane Porter?

Kaj Tarzan sube respondis:

Ree kun sia popolo en la kabano de Tarzan de la Simioj.

Ŝi do ne mortis? Kie ŝi estis? Kio okazis ĉe ŝi?

Ŝi ne mortis. Ŝin forportis Terkoz, por esti lia edzino; sed Tarzan de la Simioj liberigis ŝin de Terkoz kaj mortigis lin antaŭ ol li povis mistrakti ŝin.

Neniu en la tuta ĝangalo povas fronti Tarzanon de la Simioj en batalo, kaj postvivi. Mi estas Tarzan de la Simioj — forta batalanto.

D'Arnot skribis:

Mi ĝojas, ke ŝi estas sekura. Nun estas dolore por mi skribi, mi iom ripozos.

Kaj poste Tarzan:

Jes, ripozu. Kiam vi sanos, mi revenigos vin al via popolo.

D'Arnot kuŝis multajn tagojn sur sia lito el molaj filikoj. La duan tagon venis febro, kaj d'Arnot kredis, ke temas pri infekto, kaj li sciis, ke li pereos.

Trafis lin ideo. Li scivolis, kial li ne antaŭe pensis pri ĝi.

Li alvokis Tarzanon kaj geste indikis, ke li volas skribi, kaj kiam Tarzan alportis ŝelon kaj krajonon, d'Arnot skribis:

Ĉu vi povos iri al mia popolo kaj konduku ilin ĉi tien? Mi skribos mesaĝon, kiun vi portu al ili, kaj ili sekvos vin.

Tarzan kapneis kaj, preninte la ŝelon, skribis:

Mi mem pensis pri tio — la unuan tagon; sed mi ne kuraĝis. La simiegoj ofte vizitas ĉi tiun lokon, kaj se ili trovus vin ĉi tie, vunditan kaj solan, ili mortigus vin.

D'Arnot ruliĝis sur la flankon kaj fermis la okulojn. Li ne volis morti, sed li sentis, ke tio okazos, ĉar la febro ĉiam plivarmiĝis. Tiun nokton li senkonsciiĝis.

Tri tagojn li deliris, kaj Tarzan sidis apud li kaj banis al li la kapon kaj manojn kaj lavis al li la vundojn.

La kvaran tagon la febro malaperis tiel subite kiel ĝi venis, sed ĝi postlasis iun d'Arnot, kiu estas nura ombro de la antaŭa, cetere tre malfortika. Tarzan devis apogi lin por ebligi, ke li trinku el la kukurbo.

La febro ne rezultis de infekto, kion d'Arnot kredis, sed estis unu el tiuj, kiuj ofte atakas blankulojn en la afrikaj ĝangaloj, kaj aŭ mortigas ilin aŭ foriras tiel subite kiel tiu de d'Arnot forlasis lin.

Post du tagoj, d'Arnot lamis ĉirkaŭ la amfiteatro, apogate de la forta brako de Tarzon por malebligi, ke li falos.

Ili sidis en la ombro de arbego, kaj Tarzan trovis glatan ŝelon por ebligi konversacion.

D'Arnot skribis la unuan mesaĝon:

Kiel mi povas kompensi vin pro ĉio, kiun vi faris por mi?

Kaj Tarzan, responde:

Instruu al mi paroli la lingvon de homoj.

D'Arnot do komencis tuj, montrante ordinarajn aĵojn kaj eldirante franclingve iliajn nomojn, ĉar li pensis, ke estos pli facile instrui sian lingvon al tiu homo, ĉar li mem komprenis ĝin plej bone el ĉiuj.

Tio neniel ĝenis Tarzanon, ĉar li kompreneble ne povis distingi inter unu lingvo kaj alia, do kiam li montris la vorton «man» [homo], kiun li skribis sur ŝelpeco, li lernis de d'Arnot, ke oni elparolas ĝin homme, kaj li sammaniere instruiĝis, ke li elparolu «ape» [simiego] singe kaj «tree» [arbo], arbre.

Li estis tre entuziasma lernanto, kaj post nur du tagoj tiom regis la francan, ke li povas elparoli frazetojn kiel: "Jen arbo", "jen herbo", "mi malsatas" kaj similajn, sed d'Arnot eltrovis, ke estas malfacile instrui al li la francajn esprimojn sur fundamento de la angla.

La franco skribis lecionetojn anglalingvajn kaj igis al Tarzan rediri ilin france, sed ĉar laŭlitera traduko kutime estis aĉa en la franca lingvo, la rezulto ofte konfuzis Tarzanon.

D'Arnot nun konsciis, ke li estas eerarinta, sed ŝajne estis tro malfrue rekomenci la tutan aferon kaj insisti, ke Tarzan mallernu ĉion, kiun li jam lernis, tiom pli pro tio, ke ili rapide alproksimiĝas al punkto, ĉe kiu ili povos konversacii.

La trian tagon post la malapero de la febro, Tarzan skribis mesaĝo, demandante al d'Arnot, ĉu tiu sentas sin sufiĉe fortika por esti portata al la kabano. Tarzan tiom volis iri, kiom d'Arnot, ĉar li sopiris revidi Jane-on.

Estis por li malfacile resti kun la franco dum tiom da tagoj ĝuste pro tio, kaj ke li sindone faris tion, tio eĉ pli brile montris lian noblecon ol eĉ lia savo de la franca oficiro el kaptiteco ĉe Mbonga.

D'Arnot, kiu ja volis provi la vojaĝon, skribis:

Sed vi ne povos porti min je tioma distanco tra ĉi tiu kunplektita arbaro.

Tarzan ridis.

"Mais oui," li diris, kaj d'Arnot laŭtridis aŭdante tiun esprimon, kiun li tiel ofte uzadis, gliti de la lango de Tarzan.

Ili do ekiris. D'Arnot miris, same kiel Clayton kaj Jane, pri la mirinda forteco kaj lerteco de la simiulo.

En la posttagmezo, ili atingis la senarbejon, kaj kiam Tarzan falis al la tero el la branĉoj de la fina arbo, lia koro eksaltis inter la ripoj pro la espero revidi Jane-on tiel baldaŭ.

Neniu videblis ekster la kabano, kaj d'Arnot konfuziĝis rimarkante, ke nek la krozoŝipo nek la Sago atendis ankrite sur la golfo.

Soleca etoso haladzis en la loko, subite tuŝante ambaŭ virojn dum ili paŝis al la kabano.

Ili ne interparolis, sed antaŭ ol ili malfermis la fermitan pordon, ambaŭ sciis, kion ili trovos interne.

Tarzan levis la tenilon kaj puŝmalfermis la pordegon sur siaj lignaj ĉarniroj. Estis kiel ili timis. La kabano estis senhoma.

La viroj turnis sin kaj rigardis unu la alian. D'Arnot sciis, ke liaj kamaradoj kredis lin mortinta; sed Tarzan pensis nur pri la virino, kiu ame kisis lin, kaj nun forfuĝis de li dum li servis al unu el ŝia popolo.

En lia koro leviĝis forta amareco. Li foriros, for en la ĝangalo, kaj realiĝos al sia tribo. Neniam plu li revidos unu el sia raso, kaj li ne povis toleri la penson reveni al la kabano. Li forlasos ĝin malantaŭ si por ĉiam, kune kun la grandaj esperoj, kiujn li flegis tie, pri tio, ke li trovos sian rason kaj fariĝos homo inter homoj.

Kaj la franco? D'Arnot? Nu, kio do? Tiu povos vivi kiel Tarzan vivis. Tarzan volis ne plu revidi lin. Li volis eskapi de ĉio, kiu povus rememorigi al li pri Jane.

Dum Tarzan staris malgaje sur la sojlo, d'Arnot eniris la kabanon. Li vidis multajn komfortaĵojn, kiujn oni postlasis. Li konis multajn aĵojn el la krozoŝipo — tenduma bakujo, kelkaj kuiriloj, fusilo kaj grandan kvanton da municio, enladaj manĝaĵoj, kovriloj, du seĝoj kaj tenduma lito — kaj kelkaj libroj kaj periodaĵoj, pliparte usonaj.

"Certe ili intencas reveni," pensis d'Arnot.

Li paŝis al la tablo, kiun Johano Clayton konstruis antaŭ tiom da jaroj por funkcii kiel skribtablo, kaj sur ĝi li vidis du notojn adresitajn al Tarzan de la Simioj.

Unu estis en forta, vireca manskribo, kaj estis nesigelita. La alia, kun virineca manskribo, estis sigelita.

"Tarzan de la Simioj, jen du mesaĝoj por vi," kriis d'Arnot, turnante sin al la pordo; sed lia kunulo ne estis tie.

D'Arnot paŝis al la pordo kaj rigardis eksteren. Tarzan ne plu videblis. Li laŭte vokis, sed venis nenia respondo.

"Mon Dieu!" eldiris d'Arnot, "li forlasis min. Mi sentas tion. Li reiris en sian ĝangalon kaj lasis min sola."

Kaj tiam li rememoris la mienon de Tarzan kiam ili eltrovis, ke la kabano estas senhoma — tian rigardon la ĉasisto vidas en la okuloj de la vundita cervo, kiun li senpripense pafis.

La viro estis forte frapita — d'Arnot nun komprenis tion — sed kial? Tion li ne komprenis.

La franco ĉirkaŭrigardis. La soleco kaj hororo de la loko jam komencis agaci liajn nervojn — jam malfortika pro la suferado kaj febro, kiun li lastempe spertis.

Devi resti ĉi tie sola apud tiu terura ĝangalo — neniam aŭdi homon voĉon aŭ vidi homan vizaĝon — konstante timi sovaĝajn bestojn kaj pli terure sovaĝe homoj — predaĵo de soleco kaj senespereco. Ho, ve!

Kaj for oriente, Tarzan de la Simioj rapidis tra la meza teraso reire al sia tribo. Neniam li iris kun tia senpripensa rapideco. Li sentis, kvazaŭ li forkuras de si — ke plonĝante tra la arbaro kiel timigita sciuro, li eskapas de siaj pensoj. Sed ne gravis kiel rapide li fuĝis, li trovis ilin ĉiam en li.

Li transiris super la sinua korpo de Sabor, la leonino, kiu iris kontraŭe — al la kabano, Tarzan pensis.

Kion d'Arnot povos fari kontraŭ Sabor — aŭ se Bolgani, la gorilo, trovos lin — aŭ Numa, la leono, aŭ kruela Sheetah?

Tarzan haltis de sia fuĝado.

"Kio vi do estas, Tarzan?" li diris laŭte. "Simio aŭ homo?"

"Se vi estas simio, vi faros, kion farus simioj — vi forlasos samrasanon por morti en la ĝangalo se plaĉus al vi iri al alia loko.

"Se vi estas homo, vi revenos por protekti vian. Vi ne fuĝos de samrasano pro tio, ke samrasanino fuĝis de vi."

D'Arnot fermis la kabanan pordon. Li estis tre maltrankvila. Eĉ kuraĝulojn, kaj d'Arnot estis kuraĝulo, foje timigas la soleco.

Li ŝarĝis unu el la fusiloj kaj metis ĝin en facile atingebla loko. Tiam li iris al la skribtablo kaj levis la nesigelitan leteron adresitan al Tarzan.

Povas esti, ke ĝi enhavis informon, ke liaj kamaradoj forlasis la marbordon nur provizore. Li sentis, ke ne estos malĝentilaĵo legi tiun leteron; li do elprenis la enhavaĵon el la koverto kaj legis:

Al Tarzan de la Simioj:

Ni dankas vin pro uzado de via kabano, kaj bedaŭras, ke vi ne permesis al ni la plezuron vidi kaj persone danki vin.

Ni damaĝis nenion, sed lasis multajn aĵojn por vi, kiuj eble aldonos al via komforteco kaj sekureco ĉi tie en via soleca hejmo.

Se vi konas la strangan blankulon, kiu tiom ofte savis al ni la vivojn, kaj alportis al ni manĝaĵojn, kaj se vi povas konversacii kun li, bonvolu danki ankaŭ al li pro lia afableco.

Ni forvelos post horo kaj neniam revenos; sed ni deziras, ke vi kaj tiu alia ĝangala amiko sciu, ke ni ĉiam dankos vin pro tio, kiun vi faris por fremduloj ĉe via marbordo, kaj ke ni devus fari senfine pli multe por kompensi vin ambaŭ, se vi estus doninta al ni la okazon tion fari.

Tre estime

Wm. Cecil Clayton

"'Neniam revenos, " murmuris d'Arnot, kaj ĵetis sin, kun vizaĝo malsupre, sur la tenduman liton.

Post horo li ekvekiĝis, aŭskultante. Io estis ĉe la pordo kaj provis enveni.

D'Arnot ekprenis la ŝarĝitan fusilon kaj metis la kolbon ĉe la ŝultro.

Jam krepuskis, kaj la interno de la kabano estis ege senluma; sed la viro povis vidi la movadon de la pordotenilo.

Li sentis la hararon hirtiĝi sur la kranio.

Malrapide la pordo malfermiĝis ĝis mallarĝa fendo montris ion, kiu staris tuj ekstere.

D'Arnot rigardis laŭ la blua tubo al la fendo ĉe la pordo — kaj tiam li premis la ĉanon.

Ĉapitro 24 Perdita trezoro

Kiam la ekspedicio revenis, post sia senfrukta peno savi D'Arnot-on, Kapitano Dufranne volis kiel eble plej frue forveturi, kaj ĉiuj krom Jane konsentis.

"Ne," ŝi definitive deklaris, "mi ne iros, kaj vi devos ne, ĉar en tiu ĝangalo troviĝas du amikoj, kiuj iam elvenos el ĝi, supozante trovi nin atendantaj.

"Via oficiro, Kapitano Dufranne, estas unu el ili, kaj la alia estas la arbarano, kiu jam savis al ĉiu ano de la grupo de mia patro la vivon.

"Li lasis min ĉe la rando de la ĝangalo antaŭ du tagoj, por rapidi helpi al mia patro kaj s-ro Clayton, laŭ sia supozo; kaj li restis por savi Leŭtenanton D'Arnot; pri tio vi povas certi.

"Se li venus tro malfrue por servi al la leŭtenanto, li jam estus reveninta — ke li ne revenis, tio sufiĉe bone pruvas por mi, ke li prokrastas pro tio, ke Leŭtenanto D'Arnot estas vundita, aŭ li devis sekvi ties kaptintojn preter la vilaĝon, kiun viaj maristoj atakis."

"Sed en tiu vilaĝo troviĝis la uniformo de D'Arnot kaj ĉiuj liaj havaĵoj, fraŭlino Porter," argumentis la kapitano, "kaj la indiĝenoj montris fortan ekscitiĝon kiam oni esploris pri la sorto de la blankulo."

"Jes, Kapitano, sed ili ne konfesis, ke li estas mortinta, kaj pri tio, ke ili posedis liajn vestaĵojn kaj havaĵojn — nu, popoloj pli civilizitaj ol tiuj kompatindaj sovaĝaj nigruloj senigas de kaptitaj ĉiun valoraĵon, ĉu ili intencas mortigi, ĉu ne.

"Eĉ la soldatoj de mia propra, kara Sudusono prirabis ne nur la vivantojn sed la mortintojn. Vi havas bonajn cirkonstancajn atestaĵojn, mi tion konfesas, sed ne pozitivan pruvaĵon."

"Eble via arbarano mem estis kaptita aŭ mortigita de la sovaĝuloj," sugestis Kapitano Dufranne.

La junulino ekridis.

"Vi tute ne konas lin," ŝi respondas, dum ektremetis en la nervoj pro la penso, ke ŝi parolas pri iu sia.

"Mi konfesas, ke valorus atendi lin, tiun vian superhomon," ridis la kapitano. "Ege plaĉus al mi vidi lin."

"Do atendu lin, kara kapitano," la junulino premis, "ĉar tion mi intencas fari."

La franco estus homo treege surprizita se li povus interpreti la veran signifon de tiuj vortoj de la junulino.

Parolante, ili promenadis de la strando al la kabano, kaj nun ili aliĝis al grupeto sidanta sur tendumejaj taburetoj en la ombro de arbego apud la kabano.

Tie troviĝis Profesoro Porter, kaj s-ro Philander kaj Clayton, kun Leŭtenanto Charpentier kaj du ties kamaradoj-oficiroj, dum Esmeralda ŝvebis en la fono, sufiĉe ofte proponante opiniojn kaj komentojn kun la libereco de longtempa kaj indulgata familia servisto.

La oficiroj ekstaris kaj mansalutis kiam ilia superulo alproksimiĝis, kaj Clayton lasis sian tabureton favore al Jane.

"Ni ĵus diskutadis la sorton de kompatinda Paŭlo," diris Kapitano Dufranne. "Fraŭlino Porter insistas, ke mankas al ni absolute pruvaĵo pri lia morto — kaj ŝi pravas. Kaj, aliflanke, ŝi insistas, ke la daŭra foresto de via ĉionpotenca ĝangala amiko indikas, ke D'Arnot ankoraŭ bezonas liajn servojn, aŭ pro tio, ke li estas vundita, aŭ pro tio, ke li restas kaptito en pli fora indiĝena vilaĝo."

"Estas sugestite," riskis Leŭtenanto Charpentier, "ke la sovaĝulo eble estis ano de la nigrula tribo, kiu atakis nian bandon — ke li rapidis por helpi ilin — sian popolon."

Jane ĵetis fulman ekrigardon al Clayton.

"Tio ŝajnas multe pli probabla," diris Profesoro Porter.

"Mi ne konsentas kun vi," kontraŭis s-ro Philander. "Li havis multajn okazojn por mem ataki nin, aŭ por gvidi sian popolon kontraŭ ni. Sed dum nia longa loĝado ĉi tie, li senĉese plenumis la rolon de protektanto kaj provizanto."

"Tio estas vera," intermetis Clayton, "tamen ni ne preterrigardu la fakton, ke krom li la solaj homoj en plurcentkilometra radiuso estas sovaĝaj hommanĝantoj. Li portis precize iliajn armilojn, kio indikas, ke li iel rilatas kun ili, kaj la fakto, ke li estas nur unu kontraŭ eble miloj, nu, tio sugestas, ke tiuj rilatoj ne povas esti neamikaj."

"Ŝajnas do neverŝajne, ke li ne estas ligita kun ili," rimarkigis la kapitanon; "eble ano de tiu tribo."

"Alie," aldonis alia oficiro, "kiel li povus vivi tiel longe inter la sovaĝaj loĝantoj de la ĝangalo, aŭ brutaj aŭ homaj, por fariĝi kompetenta pri ĝangalvivado, aŭ pri la uzado de afrikaj armiloj."

"Sinjoroj, vi juĝas lin laŭ viaj normoj," diris Jane. "Ordinara blankulo kiel iu ajn el vi — pardonu, mi ne volis diri ĝuste tion — nu, blankulo superordinara laŭ forteco kaj inteligenteco neniam povus, mi konfesas, vivi unu jaron sola kaj nuda en ĉi tiu tropika ĝangalo; sed ĉi tiu homo ne nur superas la ordinaran blankulon laŭ forteco kaj lerteco, sed superas niajn edukitajn etletojn kaj 'fortulojn' same kiel ili superas unutagan bebon; kaj liaj kuraĝo kaj feroco en batalo estas tiuj de sovaĝa besto."

"Li certe gajnis lojalan ĉampioninon, Fraŭlino Porter," ridante diris Kapitano Dufranne. "Mi certas, ke inter ne troviĝas neniu, kiu ne volontus centfoje fronti la morton en ties plej teruraj formoj por indi la tributojn de iu duone tiel lojala — aŭ tiel bela."

"Ne mirigus vin, ke mi defendas lin, "diris la junulino, "se vi povus lin vidi kiel mi vidis lin — batalante pro mi kontraŭ tiu hara brutego.

"Se vi povus vidi lin impeti kontraŭ la monstro kiel virbovo povus impeti kontraŭ ursego — tute sen timo aŭ hezito — vi kredus lin pli ol homa.

"Se vi povus vidi tiujn muskolegojn nodajn sub la bruna haŭto — se vi povus vidi ilin repuŝi tiujn terurajn dentegojn — ankaŭ vi opinius lin nevenkebla.

"Kaj se vi povus vidi la kavalirecan traktadon, kiun li proponis al fremda junulino de fremda raso, ankaŭ vi sentus pri li la saman absolutan konfidon, kiun mi sentas."

"Via proceso sukcesis, bela pledanto," ekkriis la kapitano. "Ĉi tiu tribunalo trovas la defendanton senkulpa, kaj la krozoŝipo atendos ankoraŭ kelkajn tagojn por ebligi, ke li povus veni kaj danki al la diineca Portia."

"Pro Dio, kara," kriis Esmeralda. "Vi ne volas diri al mi, ke vi restos ĉi tie en ĉi tiu lando de karnomanĝeblaj bestoj, kiam vi havas okazon eskapumi en tiu boato? Ne diru al mi tion, kara."

"Hontu, Esmeralda!" kriis Jane. "Ĉu tiel vi montras vian dankon al la viro kiu dufoje savis al vi la vivon?"

"Nu, Fraŭlino Jane, vi pravas; sed tiu arbarulo neniam savis nin por resti ĉi tie. Li savis nin por ebligi, ke ni foriru de ĉi tie. Mi opinias, ke li estos sufiĉe malkontenta, kiam li ekscios, ke mankas al ni la saĝon ne resti ĉi tie post kiam li donis al ni la eblumon foriri.

"Mi esperis, ke mi neniam devos dormi en ĉi tiea geologia ĝardeno alian nokton kaj aŭskulti tiujn solecajn laŭtojn, kiuj elvenas el la ĉangalo post mallumiĝo."

"Mi tute ne kulpigas vin, Esmeralda," diris Clayton, "kaj vi certe trafis la celon, kiam vi nomis ilin 'solecaj' laŭtoj. Neniam mi povis trovi la ĝustan vorton por ili, sed jen ĝi, komprenu, solecaj laŭtoj."

"Eble vi kaj Esmeraldo devos iri por loĝi sur la krozoŝipo," malestime diris Jane. "Kion vi pensus se vi devus pasigi la tutan vivon en tiu ĝangalo, kion faris nia arbaro-homo?"

"Nu, mi montriĝus absoluta stultulo kiel sovaĝulo," bedaŭrante ridis Clayton. "Tiuj noktaj bruoj hirtigas la hararon sur mia kapo. Mi eble devos honti, konfesante tion, sed ĝi estas veraĵo."

"Pri tio mi ne scias," diris Leŭtenanto Charpentier. "Mi neniam pensis multon pri timo kaj tiaj aferoj — neniam provis konstati, ĉu mi estas kuraĝa aŭ malkuraĝa; sed la alian nokton, kiam ni kuŝis en la ĝangalo post la kapto de kompatinda D'Arnot, kaj tiuj ĝangalaj sonoj laŭtiĝis kaj mallaŭtiĝis ĉirkaŭ ni, nu, mi komencis pensi min vera malkuraĝulo. Ne tiom temis pri la muĝado kaj graŭlado de la grandaj bestoj, kiuj tiom tuŝis min, sed la mallaŭtaj sonoj — tiuj, kiujn oni subite aŭdis apude, kaj poste aŭskultis, vane por ripeto — la neklarigeblaj sonoj, kvazaŭ de granda korpo preskaŭ sensone moviĝanta, kaj la konscio, ke oni ne scias kiom proksime ĝi estas, aŭ ĉu ĝi rampas pliproksimen post kiam oni ĉesas aŭdi ĝin? Temis pri tiuj sonoj — kaj la okuloj.

"Mon Dieu! Mi poreterne vidos ilin en la mallumo — la okulojn, kiujn oni vidas, kaj tiujn, kiujn oni ne vidas, sed sentas — ha, tiuj estas la plej timindaj."

Ĉiuj momente silentas, kaj tiam Jane ekparolis.

"Kaj nun li estas tie," ŝi diris, timeme flustrante. "Tiuj okuloj rigardos lin ĉinokte, kaj vian kamaradon Leŭtenanton D'Arnot. Ĉu vi povos lasi ilin, sinjoroj, ne almenaŭ provizante al ili la pasivan helpon, kiun certigos al ili resti ĉi tie almenaŭ kelkajn pliajn tagojn?"

"Nu, nu, filino," diris Profesoro Porter. "Kapitano Dufranne pretas resti, kaj miavice mi tute pretas, tute pretas — same kiel ĉiam mi cedos antaŭ viaj infanecaj insistoj."

"Ni povos utiligi la morgaŭon retrovante la kestegon, Profesoro," sugestis s-ro Philander.

"Tute prave, tute prave, s-ro Philander. Mi preskaŭ forgesis la trezoron," elkriis Profesoro Porter. "Eble ni povos prunti kelkajn subulojn de Kapitano Dufranne por helpi nin, kaj unu el la kaptitoj por montri la lokon de la kestego."

"Tute certe, kara Professoro, ni estos je via komando," diris la kapitano.

Oni do aranĝis, ke la postan tagon Leŭtenanto Charpentier estros dekviran roton, kun unu el la ribelintoj de la Sago kiel gvidanto, por elterigi la trezoron; kaj ke la krozoŝipo restos tutan semajnon en la haveneto. Fine de tiu tempo, oni supozos, ke D'Arnot vere estas mortinta, kaj ke la arbarano ne revenos dum ili restos. Tiutempe la du ŝipoj forveturos kun la tuta grupo.

Profesoro Porter la postan tagon ne iris kun la trezorserĉantoj, sed kiam li vidis ilin senŝarĝe reveni je la tagmezo, li rapidis por renkonti ilin — lia kutima neatentema indiferenteco entute malaperis, kaj ĝin anstataŭis maltrankvila kaj ekscitita konduto.

"Kie estas la trezoro?" li kriis al Clayton, dum tridek metroj ankoraŭ kuŝis inter ili.

Clayton kapneis.

"Malaperis," li diris, venante al la profesoro.

"Malaperis! Neeble. Kiu povis forpreni ĝin?" kriis Profesoro Porter.

"Dio scias, Profesoro," respondis Clayton. "Ni povis kredi, ke la ulo gvidanta nin mensogas pri la loko, sed liaj surpriziĝo kaj konsterniĝo, trovante neniun kestegon sub la kadavro de la murdita Snipes, estas vere realaj kaj nefalseblaj. Kaj tiam niaj ŝoveliloj montris al ni, ke io estas enterigita sub la kadavro, ĉar tie iam estis truo, plenigita de nekunpremita grundo."

"Sed kiu povis forpreni ĝin?" rediris Profesoro Porter.

"Oni povus kompreneble suspekti la krozoŝipanojn," diris Leŭtenanto Charpentier, "se ne estus fakto, ke subleŭtenanto Janviers ĵuras al mi, ke neniuj rajtis ferii — ke neniuj surbordiĝis, se ne sub komando de oficiro, ekde kiam ni ankris ĉi tie. Mi ne scias, ĉu vi suspektus niajn, sed mi ĝojas, ke oni nun povas neniel suspekti ilin," li konkludis.

"Neniam venus en mian menson suspekti la virojn, al kiuj ni tiom ŝuldas," afable respondis Profesoro Porter. "Mi egale suspektus mian karan Clayton, aŭ s-ron Philander."

La francoj ridetis, kaj oficiroj kaj maristoj. Evidente, ŝarĝo estis levita de iliaj mensoj.

"La trezoro malaperis antaŭ longa tempo," daŭrigis Clayton. "Fakte, la kadavro disfalis kiam ni levis ĝin, kio indikas, ke la forprenanto de la trezoro faris tion dum la kadavro estis freŝa, ĉar ĝi estis unupeca kiam ni malkovris ĝin."

"Certe estis kelkaj en la grupo," diris Jane, kiu estis veninta al ili. "Vi rememoros, ke necesis kvar viroj por porti ĝin."

"Je Jupitero!" elkriis Clayton. "Vi pravas. Certe tion faris grupo de nigruloj. Unu el ili verŝajne vidis la virojn enterigi la kestegon, kaj tuj poste revenis kun grupo de amikoj kaj forportis ĝin."

"Konjektado estas senutila," malfeliĉe diris Profesoro Porter. "La kestego malaperis. Ni neniam plu revidos ĝin, aŭ la trezoron interne."

Jane sola sciis, kion signifis tiu perdo por ŝia patro, kaj neniu tie sciis, kion ĝi signifis por ŝi.

Post ses tagoj, Kapitano Dufranne anoncis, ke ili forvojaĝos la postan matenon.

Jane estus petinta novan prokraston, sed ankaŭ ŝi komencis kredi, ke ŝia arbara amanto ne plu revenos.

Malgraŭ si, ŝi komencis havi dubojn kaj timojn. La kredebleco de la argumentoj de tiuj nepartiaj francaj oficiroj komencis kontraŭvole konvinki ŝin.

Ke li estis hommanĝanto, tion ŝi rifuzis kredi, sed ke li estas adoptita ano de iu sovaĝa tribo, tio finfine ŝajnis al ŝi ebla.

Ŝi ne konfesis al si, ke li povus esti mortinta. Estis nekredeble, ke tiu perfekta korpo, tiom plena de triumfa vivo, povis ĉesi ŝirma la fajreron de la vivo — egale facile kredi, ke senmorteco mem estus polvo.

Kiam Jane permesis al si pensi tiujn pensojn, aliaj egale nebonvenaj trudis sin al ŝi.

Se li estas ano de iu sovaĝa tribo, li havas sovaĝan edzinon — eble dekon da ili — kaj sovaĝajn duonnigrajn gefilojn. La junulino horortremis, kaj kiam oni informis ŝin, ke la krozoŝipo morgaŭ ekveturos, ŝi preskaŭ ĝojis.

Estis ŝi, kiu tamen sugestis, ke oni postasu en la kabano armilojn, municiojn, provianton kaj komfortaĵojn, ŝajne por tiu netuŝebla personeco, kiu subskribis "Tarzan de la Simioj", kaj por D'Arnot, se li ankoraŭ vivis, sed efektive, ŝi esperis, por ŝia arbara dio — eĉ se li montriĝus tute nedieca.

Kaj en la fina minuto ŝi postlasis por li mesaĝon, transdonotan de Tarzan de la Simioj.

Ŝi la lasta foriris de la kabano, reveninte je iu malgrava preteksto post kiam la aliaj ekiris al la boato.

Ŝi surgenuiĝis apud la lito, en kiu ŝi pasigis tiom da noktoj, kaj proponis preĝon por la sekureco de sia pratempa viro, kaj premante lian medalionon ĉe la lipoj, ŝi murmuris:

"Mi amas vin, kaj ĉar mi amas vin, mi fidas je vi. Sed se mi ne fidus, mi tamen ankoraŭ amus. Se vi estus reveninta por mi, kaj se ne estus alia rimedo, mi estus irinta kun vi en la ĝangalon — por ĉiam."

Ĉapitro 25 Ĉe la limo de la mondo

Post la ekpafo, D'Arnot ekvidis la pordon ĵetiĝi malfermiten, kaj homan formon fali sterniĝinte sur la kabanan plankon.

La franco pro sia paniko relevis la pafilon por ankoraŭfoje ekpafi en la falintan formon, sed subite, en la duonkrepusko de la malfermita pordo, li rimarkis, ke la homo estas blankhaŭta, kaj post nura momenteto li komprenis, ke li estas pafinta sian amikon kaj protektanton, Tarzan de la Simioj.

Angore ekkriante, D'Arnot eksaltis al la flanko de la simiulo, kaj sur genuoj levis la kapon de tiu lasta en siaj brakoj — eldirante la nomon de Tarzan.

Respondo ne venis, kaj tiam D'Arnot metis sian orelon super la koron de la viro. Li ĝojante aŭdis ĝian senhezitan batadon.

Li zorge levis Tarzanon al la lito, kaj tiam, ferminte kaj riglinte la pordon, li lumigis lanternon kaj kontrolis la vundon.

La kuglo trafis flankbate ĉe la kranio. Troviĝis malbela vundo sur la karno, sed estis nenia signo de kranifrakaso.

D'Arnot malstreĉiĝe suspiris, kaj komencis forlavi la sangon de la vizaĝo de Tarzan.

La marvarma akvo baldaŭ rekonsciigis lin, kaj li malfermis siajn okulojn kaj demandeme kaj surprizite rigardis je D'Arnot.

Tiu lasta estis pansinta la vundon per ŝtofpecoj, kaj kiam li vidis, ke Tarzan rehavas konscion, li leviĝis kaj, irinte al la tablo, skribis mesaĝon, kiun li transdonis al la simiulo, klarigante sian teruran eraron kaj sian dankemon, ke la vundo estas malserioza.

Tarzan, leginte la mesaĝon, eksidis sur la rando de la kuŝejo kaj ridis.

"Estas nenio," li franclingve diris, kaj tiam, pro manko de vortprovizo, li skribis:

Vi devus vidi, kion faris al mi Bolgani, kaj Kerĉak, kaj Terkoz, antaŭ ol mi mortigis ilin — tiam vi priridus tian kontuzeton.

D'Arnot enmanigis al Tarzan la du mesaĝojn, kiujn oni lasis por li.

Tarzan tralegis la unuan kun malfeliĉa mieno. La duan li turnis kaj returnis en siaj manoj, serĉante malfermaĵon — neniam antaŭe li vidis sigelitan koverton. Li finfine transdonis ĝin al D'Arnot.

La franco rigardis lin, kaj sciis, ke Tarzan konfuziĝas pro la koverto. Kiel strange, ŝajnis al li, ke por plenkreskulo simpla koverto estas misteraĵo. D'Arnot malfermis ĝin kaj redonis la leteron al Tarzan.

Sidante sur tenduma tabureto, la simiulo sternis la skribitan folion antaŭ si kaj legis:

Al Tarzan de la Simioj:

Antaŭ ol mi foriros, mi danku vin same kiel faris s-ro Clayton, pro la afableco kiun vi montris, permesante al ni uzi vian kabanon.

Ke vi neniam aperis por amikiĝi kun ni, tion ni ege bedaŭras. Ni vere volis vidi kaj danki nian gastiganton.

Ankaŭ alian mi volas danki, sed li ne revenis; mi tamen ne povas kredi lin mortinta.

Mi ne scias lian nomon. Li estas la blanka giganto kiu portis la diamantan medalionon sur la brusto.

Se vi konas lin kaj scipovas lian lingvon, bonvolu danki lin pro mi, kaj diru, ke mi atendis lian revenon dum sep tagoj.

Ankaŭ diru al li, ke en mia hejmo en Usono, en la urbo Baltimoro, ĉiam mi bonvenigos lin se li volos viziti.

Mi trovis noton, kiun vi skribis al mi, kuŝantan en la folioj sub arbo apud la kabano. Mi ne scias, kiel min ekamis vi, kiu neniam parolis kun mi, kaj mi ege bedaŭras, se tio estas vera, ĉar mi jam donis mian koron al alia.

Sed sciu, ke por ĉiam mi estas via amiko.

Jane Porter.

Tarzan sidis, kun la rigardo fiksita al la planko, dum preskaŭ unu horo. Estis por li evidente, ke ili ne komprenis, ke li kaj Tarzan de la Simioj estas unusola homo.

"Mi jam donis mian koron al alia," li ree kaj ree diris al si.

Ŝi do ne amas lin! Kiel ŝi povus preteksti amon, kaj levi lin al tia supro de la espero, nur por deĵeti lin al tiaj profundegoj de malespero!

Eble ŝiaj kisoj estis nuraj simboloj de amikeco. Kiel li povus scii, kiu sciis nenion pri homaj kutimoj?

Li subite ekstaris kaj, dirante bonan nokton al D'Arnot kiel li lernis, ĵetis sin sur la filika lito, kiu iam apartenis al Jane Porter.

D'Arnot estingis la lanternon, kaj kuŝiĝis sur la tenduma lito.

Dum semajno ili faris nenion krom ripozi. D'Arnot instruis la francan lingvon al Tarzan. Fine de tiu periodo, la du viroj povis tre facile konversacii.

Unu nokton, dum ili sidis en la kapano antaŭ endormiĝi, Tarzan turnis sin al D'Arnot.

"Kie estas Usono?" li diris.

D'Arnot indikis la nordokcidenton.

"Multajn milojn da mejloj trans la maro," li respondis. "Kial?"

"Mi iros tien."

D'Arnot kapneis.

"Kara amiko, tio ne eblas," li diris.

Tarzan ekstaris kaj, irante al ŝranko, revenis kun ofte rigardita geografilibro.

Turnante paĝojn ĝis li atingis mondmapon, li diris:

"Mi neniam tute komprenis ĉi tiun aferon; klarigu al mi, mi petas."

Kiam D'Arnot faris tion, montrante al li, ke la bluo reprezentis la akvon sur la tero, kaj la alikoloraj eroj la kontinentojn kaj insulojn, Tarzan petis, ke li montru la punkton, kie ili tiam troviĝis.

Tion faris D'Arnot.

"Nun montru Usonon," diris Tarzan.

Kaj kiam D'Arnot metis sian fingron sur Norda Ameriko, Tarzan ridetis, kaj metis sian manplaton sur la paĝo, kovrante la oceanon, kiu kuŝis inter la du kontinentoj.

"Ne tiel longe for," li diris; "preskaŭ ne pli ol la larĝeco de mia mano."

D'Arnot ridis. Kiel komprenigi al la homo?

Per krajono li metis punkteton sur la bordo de Afriko.

"Ĉi tiu makuleto," li diris, "estas multoble pli granda sur ĉi tiu mapo ol via kabano estas sur la tero. Ĉu vi nun vidas, kiom longe for ĝi estas?"

Tarzan longe pensadis.

"Ĉu troviĝas blankuloj en Afriko?" li demandis.

"Jes."

"Kie estas la plej proksimaj?"

D'Arnot indikis lokon sur la bordo, tuj norde de ili.

"Tiel proksime?" Tarzan surprizite demandis.

"Jes," diris D'Arnot; "sed tio ne estas proksime."

"Ĉu ili posedas boategojn por transiri la maron?"

"Jes."

"Ni morgaŭ iros tien," anoncis Tarzan.

D'Arnot ree ridetis, kaj kapneis.

"Estas tro longe for. Ni pereus longe antaŭ ol ni atingus ilin."

"Ĉu vi do volas resti ĉi tie por ĉiam?" demandis Tarzan.

"Ne," diris D'Arnot.

"Do ni morgaŭ ekiru. Ne plu plaĉas al mi ĉi tie. Mi prefere mortu ol resti ĉi tie."

"Nu," respondis D'Arnot, kun ŝultrolevo, "mi ne scias, amiko, sed eble ankaŭ mi preferus morti ol resti ĉi tie. Se vi iros, mi iros kun vi."

"Do estas decidite," diris Tarzan. "Mi morgaŭ ekiros al Usono."

"Kiel vi atingos Usonon sen mono?" demandis D'Arnot.

"Kio estas mono?" demandis Tarzan.

Longa tempo estis bezonata por komprenigi lin, eĉ neperfekte.

"Kiel homoj havigas al si monon?" li finfine demandis.

"Ili perlaboras ĝin."

"Bone. Mi do perlaboros ĝin."

"Ne, amiko mia," respondis D'Arnot, "ne ĝeniĝu pri mono; ne necesos, ke vi perlaboru ĝin. Mi havas sufiĉan monon por du — sufiĉan por dudek. Multe pli ol konvenas por unu homo, kaj vi havos ĉiom kiu necesos, se ni sukcesos atingi civilizon."

La postan tagon ili do ekiris norden laŭ la bordo. Ĉiu viro portis fusilon kaj municiojn, krom dormkovraĵojn kaj manĝaĵon kaj kuirilojn.

Tiuj lastaj ŝajnis al Tarzan tute senutilan ŝarĝon, kaj li do forĵetis siajn.

"Sed vi devos lerni manĝi kuiritaĵojn, amiko mia," protestis D'Arnot. "Neniu civilizito manĝas krudan karnon."

"Estos sufiĉe da tempo kiam mi atingos civilizon," diris Tarzan. "Mi ne ŝatas tiujn aĵojn, kaj ili malbonigas la guston de bona viando."

Monaton ili iris norden. Foje ili trovis sufiĉecon de manĝaĵoj; foje ili dum tagoj malsatis.

Ili ne vidis spurojn de indiĝenoj, kaj sovaĝaj bestoj ne atakis ilin. Ilia vojaĝo estis mirakle facila.

Tarzan multe demandis kaj rapide lernis. D'Arnot instruis al li multajn rafinaĵojn de la civilizo — eĉ la uzadon de tranĉilo kaj forketo; sed Tarzan foje faligis ilin pro malŝato, kaj ekkaptis siajn manĝaĵojn inter siaj fortikaj brunaj manoj, sovaĝbeste disŝirante ĝin per siaj molaroj.

Tiam D'Arnot disputis kun li, dirante:

"Vi devos ne manĝi kiel bruto, Tarzan, dum mi provas eduki vin al ĝentlemano. Mon Dieu! Ĝentlemanoj ne tiel kondutas — estas terure."

Tarzan grimacis hontante kaj relevis siajn tranĉilon kaj forketon, sed en sia koro li malamegis ilin.

Dum la vojaĝo li informis je D'Arnot pri la kestego, kiun li vidis la maristojn enterigi; kiel li elfosis ĝin kaj portis ĝin al la kunvenejo de la simioj kaj tie enterigis ĝin.

"Certe temas pri la trezorkesto de Profesoro Porter," diris D'Arnot. "Bedaŭrinde, sed vi kompreneble ne sciis tion."

Tiam Tarzan rememoris la leteron, kiun Jane skribis al sia amikino — tiun, kiun li ŝtelis, kiam ili ĵus estis venintaj al lia kabano, kaj nun li komprenis, kio estas en la kestego, kaj kion tio signifas por Jane.

"Morgaŭ ni reiros por ĝi," li anoncis al D'Arnot.

"Reiros?" kriis D'Arnot. "Sed, kara amiko, ni jam marŝadas tri semajnoj. Necesus ankoraŭ tri por reiri al la trezoro, kaj poste, pro tiu pezego, kiu bezonis, kiel vi diris, kvar maristojn por portiĝin, pasus monatoj antaŭ ol ni revenus al ĉi tiu loko."

"Afero farenda, mia amiko," insistis Tarzan. "Vi pluiru al civilizo, kaj mi reiros al la trezoro. Mi sole povos iri multe pli rapide."

"Mi havas pli bonan planon, Tarzan," deklaris D'Arnot. "Ni kune iru al la plej proksima kolonio, kaj tie ni luos boaton kaj revelus laŭ la marbordo por la trezoro, kaj tiel ĝin facile transportos. Tio estis pli sekura kaj rapida, cetere ne necesos, ke ni disiĝu. Kion vi opinias pri tiu plano?"

"En ordo," diris Tarzan. "La trezoro estos tie, kiam ajn ni iros por ĝi; kaj kvankam mi povus nun preni ĝin, kaj reatingi vin post unu-du lunoj, mi opinios vin pli sekura, sciante, ke vi ne solas sur la vojo. Kiam mi vidas, kiel senhelpa vi estas, D'Arnot, mi ofte scivolas, kiel la homaro eskapis de neniiĝo dum tiuj multaj epokoj, pri kiuj vi rakontas. Sabor, sola, povus ekstermi milon da vi."

D'Arnot ekridis.

"Pli alte vi estimos vian rason kiam vi vidos ĝiajn armeojn kaj flotojn, ĝiajn urbegojn, ĝiajn grandegajn inĝenieraĵojn. Tiam vi komprenos, ke cerbo, ne muskolo, faras la homon pli granda ol la potencaj bestoj de via ĝangalo.

"Sola kaj sen armiloj, unu homo ne egalas iun ajn el la grandaj bestoj; sed se dek homoj kunas, ili kunmetas siajn intelektojn kaj muskolojn kontraŭ siaj sovaĝaj malamikoj; sed la bestoj, ne kapablantaj rezoni, neniam pensus kuniĝi kontraŭ la homoj. Se ne estus tiel, Tarzan de la Simioj, kiom longe vi estus povinta vivi en tiu sovaĝejo?"

"Vi pravas, D'Arnot," respondis Tarzan, "ĉar se Kerĉak estus veninta por helpi al Tublat, tiun nokton ĉe la Dum-Dum, tiam mi estus pereinta. Sed Kerĉak neniam povis sufiĉe pri la estonteco por profiti el tia oportuno. Eĉ Kala, mia patrino, neniam povis projekti antaŭe. Ŝi simple manĝis kion ŝi bezonis, kiam ŝi bezonis, kaj se la provizo ne multis, eĉ kiam ŝi trovis sufiĉon por kelkaj manĝoj, ŝi neniam kunportis ekstran.

"Mi memoras, ke ŝi opiniis min tre malsaĝa, ke mi ŝarĝis min per ekstraj nutraĵoj dum la marŝado; tamen ŝi kun plezuro manĝis ĝin kun mi, se al la vojo mankis manĝaĵoj."

"Ĉu vi do konis vian patrinon, Tarzan?" surprizite demandis D'Arnot.

"Jes. Ŝi estis granda, bela simiino, pli granda ol mi, duoble tiel peza."

"Kaj via patro?" demandis D'Arnot.

"Lin mi ne konis. Kala diris al mi, ke li estis blanka simio, kaj senhara, same kiel mi. Mi nun scias, ke li nepre estis blankulo."

Longe kaj honeste D'Arnot rigardis sian kunulon.

"Tarzan," li finfine diris, "ne eblas, ke la simiino Kala estis via patrino. Se tia afero povus okazi, kion mi dubas, vi estus heredinta kelkajn el la ecoj de la simiino, sed tion vi ne faris — vi estas neta homo, kaj, mi opinias, la ido de bonrasaj kaj inteligentaj gepatroj. Ĉu mankas al vi eĉ informeto pri via estinteco?"

"Eĉ eta mankas," respondis Tarzan.

"Ĉu ne estis en la kabano skribaĵoj, kiuj povus diri ion pri la vivoj de la antaŭaj loĝantoj?"

"Mi legis ĉion en la kabano, escepte de unu libro, kiu — mi nun scias — estas skribita en lingvo neangla. Eble vi povos legi ĝin."

Tarzan fiŝkaptis la nigran taglibreton el la fundo de sia sagujo, kaj enmanigis ĝin al sia kunulo.

D'Arnot ekrigardis la titolpaĝon.

"Ĝi estas la taglibro de Johano Clayton, Lordo Greystoke, angla nobelo, kaj ĝi estas skribita en la franca lingvo," li diris.

Li tiam komencis legi la taglibron, kiu estis skribita antaŭ pli ol dudek jaroj, kaj en kiu estis registritaj la detaloj de tiu historio, kiun ni jam konas — rakonto pri aventuro, malfacilaĵoj kaj malfeliĉeco de Johano Clayton kaj lia edzino Alicia, ekde la tago de ilia forveturo de Anglio ĝis unu horo antaŭ ol lin mortigis Kerĉak.

D'Arnot laŭtlegis. Foje lia voĉo hezitis, kaj li devis ĉesi legi pro la kompatinda senespereco, kiu elparolis de inter la linioj.

Kaj foje li ekrigardis Tarzanon; sed la simiulo sidis sur siaj koksoj, kiel skulptita statuo, kun okuloj fiksitaj al la tero.

Nur kiam la eta bebo menciiĝis, la tono de la taglibro flankeniris de la kutima etoso de senespereco, kiu laŭgrade kreskis en ĝi post la du unuaj monatoj sur tiu bordo.

Tiam la alineojn nuancis subpremita feliĉeco, kiu estis eĉ pli malgaja ol la cetero.

Unu tagraporto montris preskaŭ esperan etoson.

Hodiaŭ nia fileto estas sesmonata. Li sidus sur la kruroj de Alicia apud la tablo, kie mi skribis — feliĉa, sana, perfekta infano.

Iel, eĉ kontraŭ ĉiuj indikoj, mi ŝajne vidis lin plenkreskulo, kiu akceptas en la mondo la lokon de sia patro — la dua Johano Clayton — kiu aldonas honorojn al la domo de Greystoke.

Jen — kvazaŭ por subteni mian antaŭdiron — li ekkaptis mian skribilon en siaj dikaj pugnoj kaj, per siaj inke malpuraj fingretoj, sigelis ĉi tiun paĝon per siaj fingropremaj spuretoj.

Kaj tie, ĉe la paĝomarĝeno, montriĝis la parte malklaraj spuroj de kvar fingretoj kaj la ekstera duono de la dikfingro.

Kiam D'Arnot finlegis la taglibron, la du viroj silente sidis dum kelkaj minutoj.

"Nu! Tarzan de la Simioj, kion vi opinias?" demandis D'Arnot. "Ĉu tiu libreto ne klarigas la misteron pri viaj gepatroj?

"Kara, vi estas Lordo Greystoke."

"La libro parolas pri unusola infano," li respondis. "Ĝia skeleteto kuŝis en sia liteto, kie ĝi mortis kriante por nutraĵo, de la unua fojo kiam mi eniris la kabanon ĝis la grupo de Profesoro Porter enterigis ĝin, kun ĝiaj gepatroj, apud la kabano.

"Ne, ĝuste pri tiu bebo la libro parolas — kaj la mistero de mia deveno estas tiom pli profunda, ĉar mi lastatempe multe pensadis pri la eblaĵo, ke tiu kabano estis mia naskiĝloko. Mi timas, ke Kala diris la veron," li malgaje konkludis.

D'Arnot kapneis. Li restis nekonvinkita, kaj en lia menso kreiĝis la determino pruvi la ĝustecon de lia teorio, ĉar li estis eltrovinta la malŝlosilo, kiu sola povus malŝlosi la misteron, aŭ por ĉiam ĵetu ĝin en la profundojn de nesondebleco.

Post unu semajno, la du viroj subite trafis senarbejon en la ĝangalo.

En ĝi, iom longe for, troviĝis kelkaj konstruaĵoj ĉirkaŭitaj de fortika palisaro. Inter ili kaj tiu loko etendiĝis kulturata kampo en kiu laboris pluraj nigruloj.

La du viroj haltis ĉe la rando de la ĝangalo.

Tarzan pretigis venenan sagon ĉe sia pafarko, sed D'Arnot metis manon sur lian brakon.

"Kion vi volas fari, Tarzan?" li demandis.

"Se ili vidos nin, ili mortigos nin," respondis Tarzan. "Mi preferas mem esti la mortiganto."

"Ili eble estas amikoj," sugestis D'Arnot.

"Ili estas nigraj," estis la sola respondo de Tarzan.

Kaj li streĉis la pafarkon.

"Ne, ne, Tarzan!" kriis D'Arnot. "Blankuloj ne senkaŭze mortigas. Mon Dieu! sed restas multo lernenda antaŭ vi.

"Mi kompatas la bravulon, kiu kolerigos vin, kara sovaĝulo, kiam mi venigos vin al Parizo. Mi estos plene okupata, tenante vian nukon elsub la gilotino."

Tarzan demetis la pafarkon kaj ridetis.

"Mi ne scias, kial mi devus mortigi la nigrulojn tie en mia ĝangalo, sed ĉi tie ne mortigi ilin. Supozu, ke Numa, la leono, atakus nin, mi do devus diri, mi supozas: Bonan matenon, Sinjoro Numa, kiel do fartas Sinjorino Numa; ĉu?"

"Atendu ĝis kiam la nigruloj atakos vin," respondis D'Arnot, "tiam vi rajtos mortigi ilin. Ne antaŭsupozu, ke homoj estas viaj malamikoj, ĝis ili pruvos tion."

"Venu," diris Tarzan, "ni iru kaj proponu nin kiel mortigotaĵojn," kaj li ekiris rekte trans la kampon, kun kapo alte tenata kaj tropika suno varmiganta lian glatan, brunan haŭton.

Post li venis D'Arnot, vestita en kelkaj ĉifonoj forĵetitaj ĉe la kabano de Clayton kiam la oficiroj de la franca krozoŝipo pli konvene ekipis lin.

Unu el la nigruloj baldaŭ levis sian rigardon kaj, rimarkante Tarzanon, turnis sin, kriante, al la palisaro.

Post momento la aero estis plena je terurkrioj de la fuĝantaj ĝardenistoj, sed antaŭ ol iu el ili atingis la palisaron, blankulo elvenis de la vilaĝo, tenante fusilon, por eltrovi la kaŭzon de la bruo.

La vidaĵo instigis lin levi la fusilon al la ŝultro, kaj Tarzan de la Simioj estus refoje sentinta malvarman plumbon se D'Arnot ne estus laŭte kriinta al la viro kun la celanta pafilo:

"Ne pafu! Ni estas amikoj!"

"Do haltu!" venis la respondo.

"Tarzan, haltu!" kriis D'Arnot. "Li supozas, ke ni estas malamikoj."

Tarzan malrapidiĝis ĝis promenado, kaj li kaj D'Arnot kune antaŭeniris al la blankulo ĉe la pordego.

Tiu laste konfuzite rigardis ilin.

"Kiaj homoj vi estas?" li franclingve demandis.

"Blankuloj," respondis D'Arnot. "Ni antaŭlonge perdiĝis en la ĝangalo."

La viro mallevis sian fusilon kaj nun antaŭenvenis kun etendita mano.

"Mi estas Pastro Konstantin de la ĉitiea Franca Misio," li diris, "kaj mi ĝojas bonvenigi vin."

"Ĉi tiu estas Sinjoro Tarzan, Pastro Konstantin," respondis D'Arnot, montrante la simiulo; kaj kiam la pastro etendis sian manon al Tarzan, D'Arnot aldonis: "kaj mi estas Paul D'Arnot, de la Franca Floto."

Pastro Konstantin akceptis la manon, kiun Tarzan etendis imitante la agon de la pastro, dum tiu per unu rapida, lerta rigardo vidis la belegan korpon kaj belan vizaĝon.

Kaj tiel Tarzan de la Simioj alvenis la limon de la civilizo.

Ili restis tie unu semajnon, kaj la simiulo, inteligente observema, lernis multon pri la konduto de homoj; dume, nigrulinoj kudris blankajn tikajn vestaĵojn por li kaj D'Arnot, ke ili povu pluvojaĝi bone vestite.

Ĉapitro 26 Ĉe la centro de civilizo

Post ankoraŭ unu monato, ili alvenis ĉe grupeto da konstruaĵoj buŝe de larĝa rivero, kaj tie Tarzan ekvidis multajn boatojn, kaj vidante multajn homojn li ekpleniĝis de la timemo de la sovaĝa estaĵo.

Li laŭgrade alkutimiĝis al la strangaj bruoj kaj la nekonataj kutimoj de la civilizo, kaj baldaŭ neniu povis scii, ke antaŭ du nuraj monatoj tiu bela franco en senmakulaj blankaj tikaĵoj, kiu ridis kaj babilis kun la plej gajaj el ili, svingis sin nuda tra praaj arbaroj por fali sur iun neprudentan viktimon, kiu, nekuirite, plenigos lian sovaĝan ventron.

La tranĉilon kaj forketon, kiujn antaŭ monato li tiel malestime forĵetis, Tarzan nun manipulis same bele kiel la rafinita D'Arnot.

Tiel lerta lernanto li estis, ke la juna franco laboregis por fari el Tarzan de la Simioj rafinitan ĝentlemano, almenaŭ rilate ĝentilecon de konduto kaj parolado.

"Kara, Dio faris vin ĝentlemano en la koro," D'Arnot diris; "sed ni deziras, ke Liaj verkaĵoj montriĝu ankaŭ ekstere."

Tuj kiam ili atingis la havenurbeton, D'Arnot telegramis al sia registaro pri sia vivanteco, kaj petis trimonatan ferion, kiun oni tuj permesis.

Li ankaŭ telegramis al sia banko por mono, kaj la trudita atendo unumonato, kiu ĝenis ilin ambaŭ, devenis de la neebleco lui ŝipeton por reveni al la ĝangalo de Tarzan por preni la trezoron.

Dum ilia restado en la marborda urbo "Sinjoro Tarzan" fariĝis mirindaĵo por kaj blankuloj kaj nigruloj pro kelkaj okazaĵoj, kiuj, al Tarzan, ŝajnis nuraj neniaĵoj.

Unu fojon, nigrulego, drinkinte ĝis freneziĝo, amokis kaj teruris la urbon, ĝis lia malgajiga sorto gvidis lin al la loko, kie la nigrahara franca giganto ripozis sur la hotela verando.

Irinte supren laŭ la larĝaj ŝtupoj kaj minacante per tranĉilego, la nigrulo rekte celis kvar homojn kiuj sidis ĉe tablo kaj drinketis la neeviteblan absinton.

Alarmite kriante, la kvar ekforkuris, kaj tiam la nigrulo rimarkis Tarzanon.

Muĝante, li atakis la simiulon, dum duoncento da kapoj elrigardis elsub ŝirmantaj fenestroj kaj sojloj por vidi la buĉadon de la kompatinda franco fare de la nigrulego.

Tarzan renkontis la impeton kun tiu batalema rideto, kiun la batalĝojo ĉiam surlipigis al li.

Kiam la nigrulo trafis lin, ŝtalaj muskoloj ekkaptis la nigran artikon de la levita tranĉilmano, kaj unusola rapida tordo lasis la manon pendanta sub rompita osto.

Pro dolorego kaj surprizo, la frenezeco forlasis la nigrulon, kaj dum Tarzan refalsidis sur sia seĝo, la ulo turnis kaj, kriante pro angoro, kaj rapide forkuregis al la indiĝena vilaĝo.

Alian fojon, dum Tarzan kaj D'Arnot sidis vespermanĝante kun pluraj aliaj blankuloj, oni komencis diskutadi pri leonoj kaj leonĉasado.

Oni ne povis konsenti pri la kuraĝo de la reĝo de bestoj — kelkaj insistis, ke tiu estas evidente senkuraĝulo, sed ĉiuj konsentis, ke kun sento de pli granda sekureco ili premtenis siajn ĉasfusilojn kiam la ĝangala monarĥo muĝis ĉirkaŭ bivakejo en la nokto.

D'Arnot kaj Tarzan jam konsentis, ke ili tenu sekreta lian pasintan vivon, kaj pro tio neniu krom la franca oficiro sciis pri la vastaj scioj de la simiulo rilate la ĝangalajn bestojn.

"Sinjoro Tarzan ne esprimis sian opinion," diris unu en la grupo. "Viro kun lia kapableco, kiu pasigis iom da tempo en Afriko, kion faris laŭ mia kompreno Sinjoro Tarzan, certe renkontis leonojn — ĉu jes?"

"Kelkajn," seke respondis Tarzan. "Sufiĉe multajn por scii, ke ĉiu el vi pravas pri via juĝo de la ecoj de la leonoj — kiujn vi renkontis. Sed oni povus egale bone juĝi ĉiujn nigruloj laŭ tiu ulo, kiu pasintsemajne amokis, aŭ decidi, ke ĉiuj blankuloj estas senkuraĝuloj ĉar oni iam renkontis senkuraĝan blankulon.

"Individueco inter la malsupraj bestoj, ĝentlemanoj, estas tiom ofta, kiom inter ni. Hodiaŭ ni eble eliros kaj trafos leonon, kiu estas ultratimema — ĝi forkuros de ni. Morgaŭ ni renkontos lian onklon aŭ ĝemelon, kaj niaj amikoj scivolos, kial ni ne revenis el la ĝangalo. Mi mem ĉiam supozas, ke leono estas feroca, kaj tiel mi neniam surpriziĝas."

"Ne plezura estus la ĉasado," reagis la unua parolinto, "se oni timus tion, kiun li ĉasas."

D'Arnot ridetis. Tarzan, timi!

"Mi ne tute, kion signifas por vi 'timo'," diris Tarzan. "Same kiel leonoj, timo estas malsama afero por malsamaj homoj, sed por mi la sola plezuro de ĉaso estas la scio, ke la ĉasato havas egalan povi detrui min kiel mi ĝin. Se mi elirus kun du fusiloj kaj fusilportanto, kaj dudek aŭ tridek alarmistoj, por ĉasi leonon, mi ne sentus, ke la leono havos ŝancon, kaj tial la plezuro de la ĉaso malpliiĝus proporcie al la kreskinta sekureco ĉe mi."

"Mi do supozu, ke Sinjoro Tarzan preferus nude eniri la ĝangalon, armite nur per poŝtranĉileto, por mortigi la reĝon de bestoj," ekridis la alia, bonkore sed kun nuanceto de sarkasmo en la tono.

"Kaj ŝnuro," aldonis Tarzan.

Tiumomente aŭdiĝis la laŭta muĝo de leono el la fora ĝangalo, kvazaŭ por defii tiun, kiu kuraĝus ekbatali kontraŭ ĝi.

"Jen via eblaĵo, Sinjoro Tarzan," humuremis la franco.

"Mi ne malsatas," simple diris Tarzan.

Ĉiuj ridis krom D'Arnot. Tiu sola sciis, ke sovaĝa besto estas elparolinta sian simplan rezonadon elinter la lipoj de la simiulo.

"Sed vi timas, same kiel iu el ni, eliri tien nude, armite nur per tranĉilo kaj ŝnuro," diris la humuremulo. "Ĉu ne?"

"Ne," respondis Tarzan. "Nur stultulo senkiale agas."

"Kialo estos kvinmil frankoj," diris la alia. "Mi vetos kontraŭ vi tiun sumon, ke vi ne povos revenigi leonon el la ĝangalo laŭ la nomitaj kondiĉoj — nude kaj armite nur de tranĉilo kaj ŝnuro."

Tarzan ekrigardis al D'Arnot kaj kapjesis.

"Dekmil," diris D'Arnot.

"Konsentite," respondis la alia.

Tarzan ekstaris.

"Mi devos lasi miajn vestaĵojn ĉe la limo de la kolonio, tial ke se mi ne revenos antaŭ tagiĝo, mi havos ion por kovri min sur la stratoj."

"Vi nepre ne iros nun," elkriis la vetinto, "nokte?"

"Kial ne?" demandis Tarzan. "Numa nokte promenadas — estos tiom pli facile trovi lin."

"Ne," diris la alia, "mi ne volas respondeci pri via sango. Estos sufiĉe malsaĝe eliri en la tago."

"Mi iros nun," respondis Tarzan, kaj iris al sia ĉambro por preni siajn tranĉilon kaj ŝnuron.

La viroj kuniris al la limo de la ĝangalo, kie li lasis siajn vestaĵon en varejeto.

Sed kiam li estis enironta la nigrecon de la arbustaro, ili provis malpersvadi lin; kaj la vetinto inter ĉiuj plej insistis, ke li rezignu pri tiu freneza aventuro.

"Mi konsentos pri via sukceso," tiu diris, "kaj la dekmil frankoj estos viaj, se vi nur rezignos pri ĉi tiu malsaĝa penado, kiu nepre rezultigos vian pereon."

Tarzan ekridis, kaj post momento la ĝangalo estis lin glutinta.

La viroj silente staris dum kelkaj momentoj, kaj tiam malrapide turnis sin kaj marŝis reire al la hotela verando.

Enirinte la ĝangalon, Tarzan tuj supreniris al la arboj, kaj kun sento de ĝojiga libereco li denove svingiĝis tra la arbaraj branĉoj.

Ha, kia viv'! Ha, kiom li ĝin amis! En la mallarĝa, ĉirkaŭanta sfero de la civilizo, limiga pro siaj reguloj kaj kutimoj, troviĝis nenio tia. Eĉ vestaĵoj estis malhelpo kaj ĝenaĵo.

Finfine li estis libera. Li ne estis konsciinta, kiom li estas kaptito.

Kiel facile estus, rekurbi al la marbordo, kaj tiam celu la sudon kaj liajn ĝangalon kaj kabanon.

Nun li ekflaris la odoron de Numa, ĉar li iris kontraŭ la venton. Liaj lertaj oreloj baldaŭ detektis la konatan sonon de remburitaj piedoj kaj la viŝado de felkovrita korpego tra la arbustaro.

Tarzan silente iris alsuper la nesuspektema besto kaj silente sekvis tiun ĝis ĝi eniris brilon de lunlumo.

Tiam la rapida maŝo falis kaj streĉiĝis ĉirkaŭ la flava kolo, kaj, kiel li jam faris cent fojojn en la estinteco, Tarzan ligis ĝin al fortika branĉo kaj, dum la besto luktis kaj batadis per siaj ungoj por liberiĝi, falis al la tero malantaŭ ĝi, kaj saltante sur la dorsegon, plonĝigis sian longan mallarĝan klingon dek fojojn en la ferocan koron.

Tiam, kun sia piedo sur la kadavro de Numa, li laŭtvoĉe elkriegis la teruran venkokrion de sia sovaĝa tribo.

Tarzan momente staris sendecide, baraktante inter la konfliktaj emocioj de lojaleco al D'Arnot kaj sopirego al la libereco de sia ĝangalo. Finfine tiun fascinan bildon pri lia antaŭa vivo, kiun li enmensigis al si, malaperigis vizio de bela vizaĝo kaj la memoro de varmaj lipoj premitaj al la liaj.

La simiulo surŝultrigis la varman kadavron de Numa kaj denove supreniris al la arboj.

La viroj sur la verando jam sidis unu horon, preskaŭ tute silente.

Ili senefike provis konversacii pri diversaj temoj, kaj ĉiun fojon la afero plej supra en iliaj mensoj silentigis la konversacion.

"Mon Dieu," finfine diris la vetinto, "mi jam ne povas toleri ĝin. Mi iros en la ĝangalon kun mia ĉasfusilo kaj revenigos tiun frenezulon."

"Mi iros kun vi," diris alia.

"Kaj mi" — "Kaj mi" — "Kaj mi," ĥoris la ceteraj.

Kvazaŭ la sugesto rompus la sorĉon de iu hororiga koŝmaro, ili rapidis al siaj ĉambroj, kaj baldaŭ celis la ĝangalon — ĉiu kun fortaj armiloj.

"Dio! Kio estis tio?" subite ekkriis unu el la grupo, anglo, kiam la sovaĝa krio de Tarzan mallaŭte atingis iliajn orelojn.

"Mi iam aŭdis tion," diris belgo, "kiam mi estis sur gorila tereno. Miaj portistoj diris, ke tio estas la krio de virsimiego, kiu ĵus mortigis."

D'Arnot rememoris la priskribon de Clayton pri la terura muĝo, kiun Tarzan elkriis por anonci siajn mortigojn, kaj li duonridetis malgraŭ la hororo, kiu plenigis lin kiam li pensis, ke tiu strangaĉa sono povus eliri el homa gorĝo — elinter la lipoj de amiko.

Kiam la grupo finfine staris apud la limo de la ĝangalo, debatante pri la plej bona distribuo de siaj fortoj, ilin surprizis mallaŭta ekrido proksima, kaj, turninte sin, ili ekvidis aliri al ili gigantan formon, kiu portis sur siaj larĝaj ŝultroj mortintan leonon.

Eĉ D'Arnot estis fulmfrapita, ĉar ŝajnis neeble, ke la ulo povus tiel rapide mortigi leonon pere de la armiletoj, kiujn li kunportis, aŭ ke li sole povus porti la kadavregon tra la implikita ĝangalo.

Kun multaj demandoj la viroj ĉirkaŭis Tarzanon, sed lia sola respondo estis rida malgravigo de lia faro.

Por Tarzan, estis kvazaŭ oni laŭdegus buĉiston pro ties heroismo je mortigo de bovino, ĉar Tarzan tiel ofte mortigis por manĝi kaj por savi sin, ke al li la ago ŝajnis tute ne rimarkinda. Sed li ja estis heroo antaŭ la okuloj de tiuj viroj — viroj jam delonge alkutimiĝintaj ĉasadi bestegojn.

Cetere, li akiris dekmil frankojn, ĉar D'Arnot insistis, ke li retenu la tuton.

Tio estis tre grava al Tarzan, kiu estis komencanta kompreni la potencon, kiu kuŝis malantaŭ tiuj metalaĵetoj kaj paperetoj, kiuj ĉiam iris de mano al mano kiam homoj rajdis, aŭ manĝis, aŭ dormis, aŭ vestis sin, aŭ trinkis, aŭ laboris, aŭ ludis, aŭ ŝirmis sin de la pluvo aŭ malvarmo aŭ suno.

Evidentiĝis al Tarzan, ke oni sen mono nepre pereos. D'Arnot estis dirinta, ke li ne ĝenu sin pri la afero, ĉar tiu posedis sufiĉe por ambaŭ, sed la simiulo estis lernanta multajn aferojn, kaj unu el tiuj estis, ke homoj malestimas tiun, kiu akceptas monon de alia, ne rekompencante per io egalvalora.

Tuj post la leonĉasa epizodo, D'Arnot sukcesis lui antikvan boataĉon por la marborda vojaĝo al la terŝirmata haveno de Tarzan.

Por ambaŭ la mateno estis feliĉa, kiam tiu ŝipeto levis sian ankron kaj celis la maron.

Nenio okazis dum la vojaĝo al la strando, kaj la matenon post kiam ili ankris antaŭ la kabano, Tarzan, denove vestita en sia ĝangala kostumo kaj portanta ŝovelilon, sole ekiris al la amfiteatro de la simioj, kie kuŝis la trezoro.

Li revenis malfrue je la posta tago, portante la kestegon sur sia ŝultro, kaj je sunleviĝo la ŝipeto trairis la buŝon de la haveno kaj ekvojaĝis norden.

Post ankoraŭ tri semajnoj, Tarzan kaj D'Arnot estis pasaĝeroj sur franca vaporŝipo al Liono, kaj post kelkaj tagoj en tiu urbo, D'Arnot venigis Tarzanon al Parizo.

La simiulo volis pluiri al Usono, sed D'Arnot insistis, ke li unue kunvizitu Parizon; kaj li rifuzis konfesi la kialon de la urĝeco de sia postulo.

Tuj post ilia alveno, D'Arnot aranĝis viziti longtempan amikon, gravan oficialulon de la polico; kaj kun li devis iri Tarzan.

D'Arnot lerte gvidis la konversaciadon de punkto al punkto, ĝis la policano klarigis al la interesita Tarzan multajn metodojn modajn por kapti kaj identigi krimulojn.

Aparte interesa al Tarzan estis la rolo de fingropremaj spuroj en tiu fascina scienco.

"Sed kiel povas valori tiuj spuroj," demandis Tarzan, "kiam, post kelkaj jaroj, la linioj sur la fingroj entute ŝanĝiĝas pro la triviĝo de la malnova haŭto kaj la kreskado de nova?"

"La linioj neniam ŝanĝiĝas," respondis la oficialulo. "De infanaĝo ĝis senileco la spuroj de homo ŝanĝiĝas nur je grandeco, krom se vundoj aliigas la kirlaĵoj. Sed se oni registris spurojn de la dikfingro kaj kvar fingroj de ambaŭ manoj, oni devas perdi ĉion por eviti identiĝon."

"Tio estas mirinda," kriis D'Arnot. "Mi scivolas, kiel aspektas la linioj sur miaj fingroj."

"Ni povos baldaŭ vidi tion," respondis la policano, kaj per sonorilo li alvokis helpanton, al kiu li diris instrukciojn.

La viro eliris el la ĉambro, sed baldaŭ revenis kun eta ligna skatolo kiun li metis sur la skribtablon de sia superulo.

"Nu," diris la oficiro, "post sekundo vi havos viajn spurojn."

El la skatoleto li prenis kvadraton el vitro, tubon kun densa inko, kaŭcukan rulilon, kaj kelkaj neĝblankajn kartonpecojn.

Premante inkoguton sur la vitraĵon, li disvastigis ĝin per la kaŭcuka rulilo ĝis la tutan supraĵon de la vitro kontentige kovris tre maldika kaj uniforma inktavolo.

"Metu la kvar fingrojn de via dekstra mano sur la vitron, tiel," li diris al D'Arnot. "Nun la dikfingron. En ordo. Nun metu ilin sammaniere sur ĉi tiun karton, ĉi tie, ne — iomete dekstre. Ni devos lasi spacon por la dikfingro kaj fingroj de la maldekstra mano. Jen, bone. Nun same je la maldekstra."

"Venu, Tarzan," kriis D'Arnot, "ni vidu, kiel aspektas viaj kirlaĵoj."

Tarzan rapide obeis, proponante multajn demandojn al la oficiro dum la fingropremado.

"Ĉu la spuroj montras rasajn ecojn?" li demandis. "Ĉu oni ekzemple povus konstati, nur laŭ la spuroj, ĉu la identigoto estas nigrulo aŭ blankulo?"

"Mi opinias, ke ne," respondis la oficiro.

"Ĉu la spuroj de simio estus distingeblaj de tiuj de homo?"

"Verŝajne, ĉar tiuj de la simio estus multe pli simplaj ol tiuj de la pli altdevena estaĵo."

"Sed estaĵo duonsimia-duonhoma eble montrus la ecojn de iu ajn generinto?" daŭrigis Tarzan.

"Mi opinias tion verŝajna," respondis la oficilaulo; "sed la scienco ne sufiĉe progresis por ekzaktigi tiajn aferojn. Mi ne fidus je ĝiaj eltrovaĵoj sufiĉe krom por diferencigi inter unuopuloj. Tie, temas pri absoluteco. Neniuj du homoj naskitaj en la mondo iam ajn havis samajn liniojn sur ĉiuj fingroj. Estas ege dubinde, ke iu ajn unuopa spuro estos la preciza egalaĵo de iu ajn fingro krom tiu, kiu faris ĝin."

"Ĉu la komparo bezonas multe da tempo aŭ laboro?" demandis D'Arnot.

"Ordinare nur kelkajn momentojn, se la premaĵoj estas facile videblaj."

El sia poŝo D'Arnot prenis nigran libreton kaj komencis turni la paĝojn.

Tarzan surprizite rigardis la libron. Kiel D'Arnot povas havi lian libron?

D'Arnot baldaŭ haltis ĉe paĝo sur kiu troviĝis kvin ŝmiraĵetoj.

Li enmanigis al la policano la malfermitan libron.

"Ĉu tiuj spuroj similas la miajn aŭ tiujn de Sinjoro Tarzan, aŭ ĉu vi povos diri, ke ili estas identaj kun iu el la du?"

La oficiro prenis potencan magnifikilon el sia skribtablo kaj zorge esploris ĉiujn tri specimenojn, samtempe notante sur notbloko.

Tarzan nun komprenis, kial ili vizitas la policanon.

En tiuj etaj ŝmiraĵoj troviĝis la respondo al la enigmo de lia vivo.

Kun nervoj streĉitaj li sidis, klinante sin antaŭen sur la seĝo, sed subite li malstreĉiĝis kaj refalis, ridetante.

D'Arnot surprizite ekrigardis lin.

"Vi forgesas, ke dum dudek jaroj la kadavro de la infano, kiu faris tiujn spurojn, kuŝis en la kabano de sia patro, kaj ke mian tutan vivon mi vidis ĝin kuŝantan tie," amare diris Tarzan.

La policano mirigite levis la rigardon.

"Daŭrigu vian esploron, kapitano," diris D'Arnot, "ni poste rakontos al vi la historion — se Sinjoro Tarzan konsentos."

Tarzan kapjesis.

"Sed, kara D'Arnot, vi frenezas," li insistis. "Tiuj fingretoj estas enterigitaj ĉe la okcidenta marbordo de Afriko."

"Pri tio mi ne scias, Tarzan," respondis D'Arnot. "Tio eblas, sed se vi ne estas la filo de Johano Clayton, kiel diable vi troviĝis en tiu sendia ĝangalo, kie neniu blankulo alia ol Johano Clayton iam ajn paŝis?"

"Vi forgesas — Kalan," diris Tarzan.

"Ŝin mi eĉ ne konsideras," respondis D'Arnot.

La amikoj estis marŝintaj al la larĝa fenestro super la bulvardo dum ili parolis. Ili staris tie dum iom da tempo, rigardante la rapideman homaron sube kaj ĉiu el ili pensanta siajn pensojn.

"Necesas iom da tempo por kompari spurojn," pensis D'Arnot, turnante sin por rigardi la polican oficiron.

Li surpriziĝante vidis la oficialulon, kiu estis reklinita sur sia seĝo, rapide tralegante la enhavon de la nigra taglibreto.

D'Arnot ektusis. La policano levis sian rigardon kaj, frontante lin, levis sian fingron por admoni pri silento. D'Arnot returnis sin al la fenestro, kaj la policano baldaŭ parolis.

"Sinjoroj," li diris.

Ambaŭ turnis sin al li.

"Tre gravaj aferoj evidente pli-malpli dependas je la absoluta ĝusteco de ĉi tiu komparo. Mi do petas, ke vi lasu la tutan aferon en miaj manoj ĝis revenos nia spertulo, Sinjoro Desquerc. Tio okazos post nemultaj tagoj."

"Mi esperis tuj scii," diris D'Arnot. "Sinjoro Tarzan morgaŭ ekvojaĝos al Usono."

"Mi promesas, ke vi povos telegrami al li raporton post du semajnoj," respondis la oficiro; "sed kia estos la enhavo, tion mi ne kuraĝas diri. Troviĝas similaĵoj, tamen — nu, pli bone, ke ni lasu tion por solviĝi de Sinjoro Desquerc."

Ĉapitro 27 Refoje la giganto

Taksio haltis antaŭ malnovmoda loĝejo ĉe la urbolimoj de Baltimoro en Usono.

Viro kvardekjara, fortika kaj kun regulaj trajtoj, elpaŝis kaj, paginte la ŝoforon, forsendis lin.

Post momento la pasaĝero estis eniranta la librarejon de la malnova hejmo.

Ha, s-ro Kanler!" elkriis maljunulo, ekstarante por saluti lin.

"Bonan vesperon, kara Profesoro," kriis la viro, etendante amikeman manon.

"Kiu enlasis vin?"

"Esmeralda."

"Ŝi do informos al Jane pri tio, ke vi alvenis," diris la maljunulo.

"Ne, Profesoro," respondis Kanler, "ĉar mi ĉefe venis por paroli kun vi."

"Ha, mi estas honorata," diris profesoro Porter.

"Profesoro," daŭrigis Roberto Kanler, tre zorge, kvazaŭ pesante siajn vortojn, "mi venis ĉivespere por diskuti pri Jane kun vi.

"Vi konas miajn aspirojn, kaj vi bonkore aprobis mian svatadon."

Profesoro Archimedes Q. Porter malkvietis en sia fotelo. Tiu temo ĉiam maltrankviligis lin. Tion li ne komprenis. Kanler estis bonega edziĝonto.

"Sed pri Jane," daŭrigis Kanler, "pri ŝi mi ne povas kompreni. Ŝi prokrastas la aferon unue pro unu kialo, poste pro alia. Ĉiam mi sentas, ke ŝi retrankviliĝas kiam mi ĝisas ŝin."

"Tamen," diris profesoro Porter. "Tamen, s-ro Kanler, Jane estas filino tute obeema. Ŝi kondutos precize laŭ miaj instrukcioj."

"Mi do povos ankoraŭ kalkuli je via subteno, ĉu?" demandis Kanler, kun tono de malstreĉiĝo en la voĉo.

"Certe, sinjoro; certe, sinjoro," eldiris profesoro Porter. "Ĉu vi povus tion dubi?"

"Nu, ja ekzistas juna Clayton," sugestis Kanler. "Li ĉirkaŭflirtadas jam monatojn. Ne ŝajnas al mi, ke Jane amas lin; sed krom sia titolo, li laŭdiri heredis atentindan bonhavon de sia patro, kaj ne estus strange — se li fine konkerus ŝin, se ne — " kaj Kanler paŭzis.

"Tamen, s-ro Kanler; se ne — kio?"

"Se ne okazos, ke vi decidos peti, ke mi kaj Jane geedziĝu tuj," diris Kanler, malrapide kaj laŭte.

"Mi jam sugestis al Jane, ke tio estus dezirinda," malgaje diris profesoro Porter, "ĉar ni ne plu havas la monon por teni ĉi tiun domon kaj vivi kiel postulas ŝiaj diversaj amikecoj."

"Kion ŝi respondis?" demandis Kanler.

"Ŝi diris, ke ŝi ankoraŭ ne pretas edziniĝi al iu ajn," respondis profesoro Porter, "kaj ke ni povos foriri kaj loĝi sur la bieneto en norda Viskonsino, kiun heredigis al ŝi ŝia patrino.

"Ĝi ja estas pli ol sinsubtena. La prizorgantoj ĉiam vivtenis sin de ĝi, kaj cetere povis sendi al Jane etan sumon ĉiujare. Ŝi intencas, ke ni veturu tien je la komenco de la semajno. S-roj Philander kaj Clayton jam antaŭveturis por pretigi ĉion por ni."

"Clayton iris tien?" diris Kanler, evidente ĉagrenita. "Kial oni ne informis min? Mi kun plezuro irus por certigi, ke ĉia komfortaĵo estos donita."

"Jane sentas, ke ni jam tro ŝuldas al vi, s-ro Kanler," diris profesoro Porter.

Kanler estis respondonta kiam aŭdiĝis la sono de paŝoj en la ekstera koridoro, kaj Jane envenis la ĉambron.

"Ho, mi pardonpetas!" ŝi kriis, haltante ĉe la sojlo. "Mi supozis vin sola, paĉjo."

"Estas nur mi, Jane," diris Kanler, kiu ekstaris. "Ĉu vi bonvolos enveni kaj partopreni en la familia diskutado? Ni estis ĵus parolantaj pri vi."

"Dankon," diris Jane, enirante kaj akceptante la seĝon, kiun Kanler pretigis por ŝi. "Mi nur volis informi paĉjon, ke Tobeo morgaŭ venos de la kolegio por paki siajn librojn. Mi volas, paĉjo, ke vi nepre indiku ĉiujn, kies mankon vi povos toleri ĝis la aŭtuno. Mi petas, ke vi ne portu la tutan libraron al Viskonsino, same kiel vi estus ĝin portinta al Afriko se mi ne estus malpermesinta tion."

"Ĉu Tobeo jam venis?" demandis profesoro Porter.

"Jes, mi ĵus lasis lin. Ĝuste nun li kaj Esmeralda diskutas religiajn spertojn sur la antaŭa verando."

"Tamen, mi devos tuj paroli kun li!" kriis la profesoro. "Pardonu min dum momento, karaj," kaj la maljunulo rapidis el la ĉambro.

Tuj kiam li jam ne povis aŭdi, Kanler turnis sin al Jane.

"Atentu, Jane," li malĝentile diris. "Kiom longe daŭros aferoj ĉi tiel? Vi ne rifuzis edziniĝi kun mi, sed vi ankaŭ ne promesis. Mi volas morgaŭ aĉeti la rajtigilon tial, ke ni povus nepublike geedziĝu antaŭ ol vi foriros al Viskonsino. Ne plaĉos al mi, kaj certe ne al vi, multe da bruo pri la afero."

Frostiĝis al la junulino, sed ŝi brave levis la kapon.

"Vi scias, ke tion deziras via patro," aldonis Kanler.

"Jes, mi scias."

Ŝia parolado estis preskaŭ flustra.

"Ĉu vi komprenas, ke vi aĉetas min, s-ro Kanler?" ŝi finfine diris per frosta, sentona voĉo. "Aĉetas min, kontraŭ kelkaj nuraj dolaroj? Vi ja tion komprenas, Roberto Kanler, kaj ĝuste tion vi esperas kiam vi pruntis al paĉjo la monon por tiu frenezula aventuro, kiu, se ne estus okazinta ege mistera cirkonstanco, eventualiĝus surprize sukcesa.

"Sed vi, s-ro Kanler, estus aparte surprizita. Vi tute ne supozis, ke la aventuro estos sukcesa. Vi estas tro bona komercisto por supozi tion. Kaj vi estas tro bona komercisto por prunti monon por serĉi kaŝitan trezoron, aŭ por prunti monon sen asekuro — se vi ne havus apartan celon.

"Vi sciis, ke sen asekuro vi povus pli bone superi la honoron de la familio Porter ol vi povus kun ĝi. Vi bone komprenis la plej bonan metodon por trudi edziniĝon al mi sen la ŝajno de trudo.

"Vi neniam menciis la prunton. Ĉe alia viro mi opinius tion indiko de grandanima kaj nobla personeco. Sed vi estas profunda homo, s-ro Roberto Kanler. Mi pli bone konas vin ol vi supozas.

"Mi certe edziniĝos al vi se mankos alia elturniĝo, sed ni tamen komprenu unu la alian."

Dum ŝi paroladis, Roberto Kanler alterne ruĝiĝis kaj paliĝis, kaj kiam ŝi ĉesis paroli li ekstaris, kaj, kun cinika rideto sur sia fortika vizaĝo, diris:

"Vi surprizis min, Jane. Mi kredis, ke vi havas pli da memregado — da fiereco. Vi kompreneble pravas. Mi aĉetas vin, kaj mi bone sciis, ke vi tion scias, sed mi opiniis, ke vi preferos preteksti, ke la afero estas alia. Mi estis supozanta, ke via memestimo kaj via Porter-fiereco malhelpus konfesi, eĉ al vi mem, ke vi estos aĉetitino. Sed kiel ajn plaĉas al vi, karulino," li leĝere aldonis. "Mi havos vin, kaj nur tio interesas min."

La junulino senvorte turnis sin kaj forlasis la ĉambron.

Jane tamen ne edziniĝis antaŭ ol ŝi forveturis kun la patro kaj Esmeralda al sia vinskonsina bieneto, kaj kiam ŝi froste adiaŭis Roberton Kanler je la trajnforveturo, li vokis al ŝi, ke li venos al ili post unu-du semajnoj.

Kiam ili atingis la celon, ilin renkontis Clayton kaj s-ro Philander en granda turisma aŭto, kiun posedis la unua el tiuj, kaj ili forrapidis tra la densa norda arbaro al la bieneto, kiun la junulino ne vizitis post sia infanaĝo.

La biendomo, kiu staris sur altaĵeto cent metrojn for de la prizorganto-domo, spertis tutan transformadon dum la tri semajnoj de ĉeestado de Clayton kaj s-ro Philander.

La unua importis armeeton da ĉarpentistoj kaj masonistoj, tubriparistoj kaj farbistoj de iu fora metropolo, kaj tio, kiu estis kaduka ŝelaĵo kiam ili venis al ĝi, nun estis komforta duetaĝa domo plena je ĉiu moderna oportunaĵo havigebla en la daŭro de mallonga tempo.

"S-ro Clayton, kion vi faris?" elkriis Jane Porter; ŝia koro sinkis en ŝia brusto kiam ŝi taksis la ŝajnan elspezegon, kiun li faris.

"Tsss," avertis Clayton. "Ne permesu, ke via patro eksciu. Se vi diros nenion, li nenion rimarkos, kaj mi tute ne povis toleri, ke li vivu en la terura malpuraĵejo, kun trovis s-ro Philander kaj mi. Mi faris malmulton kvankam mi volis fari multon. Por li, Jane, mi petas, neniam menciu la aferon."

"Sed vi scias, ke ni ne povos repagi vin," kriis la junulino. "Kial vi volas trudi al mi tiel teruran ŝuldon?"

"Ne, Jane," malfeliĉe diris Clayton. "Se temus nur pri vi, nu, kredu min, mi estus farinta nenion, ĉar mi sciis dekomence, ke tio nur aĉigus min antaŭ viaj okuloj, sed mi ne povis toleri, ke tiu kara maljunulo loĝu en la truaĉo, kiun ni trovis ĉi tie. Mi petas, ke vi kredu, ke mi tion faris nur por li, kaj donu al mi almenaŭ tiun peceton da plezuro."

"Mi certe kredas vin, s-ro Clayton," diris la junulino, "ĉar mi scias, ke vi estas sufiĉe bonkora kaj malavara por fari tion nur por li — kaj, ho, Cecil, mi volus povi repagi vin kiel indas — kiel vi volas."

"Jane, kial vi ne povas?"

"Ĉar mi amas alian."

"Kanleron?"

"Ne."

"Sed vi edziniĝos kun li. Li informis min pri tio antaŭ ol mi forveturis de Baltimoron."

La junulino spasmetis.

"Mi ni amas lin," ŝi diris, preskaŭ fiere.

"Ĉu temas pri la mono, Jane?"

Ŝi kapjesis.

"Ĉu mi do estas malpli dezirinda ol Kanler? Mi havas sufiĉe da mono, eĉ pli, por ĉio ajn," li amare diris.

"Mi ne amas vin, Cecil," ŝi diris, "sed mi estimas vin. Se mi devos senhonorigi min per tia interkonsento kiu iu ajn viro, mi preferas, ke tiu estu iu, kiun mi jam malŝatas. Mi malamegos la viron, al kiu mi vendos min sen amo, kiu ajn li estu. Vi estos pli feliĉa," ŝi finis, "sola — kun miaj estimo kaj amikeco, ol kun mi kaj mia malŝato."

Li ne plu trudis la aferon al ŝi, sed se ekzistis en la mondo viro kun murdemo en la koro, tiu estis William Cecil Clayton, Lordo Greystoke, kiam, post semajno, Roberto Kanler haltis antaŭ la biendomo en sia ronronanta sescilindra aŭto.

Pasis semajno; streĉa, senokaza, tamen malkomforta semajno por ĉiuj loĝantaj en tiu viskonsina biendometo.

Kanler estis insistema, ke Jane tuj edziniĝu al li.

Ŝi finfine rezignos pro nura malŝatego de la senpaŭza kaj fia petegado.

Oni interkonsentis, ke la postan tagon Kanler veturos en la urbon kaj revenos kun rajtigilo kaj pastro.

Clayton volis forveturi tuj kiam oni anoncis la planon, sed la lacega, senespera mieno de la junulino tenis lin tie. Li ne povis forlasi ŝin.

Io povus tamen okazi, li volis pense konsoli sin. Kaj en la koro li sciis, ke necesus nur fajrereto por ŝanĝi lian malamon de Kanler al la sangavido de la murdisto.

Kanler frumatene ekveturis al la urbo.

Oriente, oni povis vidi malaltan tavolon de fumo super la arbaro, ĉar jam semajnon incendio furiozis nelonge for de ili, sed la vento ankoraŭ venis el la okcidento, kaj nenia danĝero minacis ilin.

Je la tagmezo, Jane ekiris por promenado. Ŝi rifuzis permesi, ke Clayton kune venu. Ŝi diris, ke ŝi deziras solecon, kaj li respektis ŝian deziron.

En la domo, profesoro Porter kaj s-ro Philander sorbiĝis en profunda diskutado pri iu peza scienca problemo. Esmeralda dormetis en la kuirejo, kaj Clayton, kies okuloj doloretis pro sendorma nokto, ĵetis sin sur la kanapon en la salono kaj baldaŭ falis en malkvietan dormon.

Oriente, la nigraj fumnuboj leviĝis pli alte en la ĉielon; subite, ili kirliĝis, kaj poste komencis drivi al la okcidento.

Pli kaj pli ili proksimiĝis. La loĝantoj de la prizorganto-domo forestis, ĉar estis merkata tago, kaj neniu restis por rimarki la rapidan alkuradon de la fajra demono.

La flamoj baldaŭ transsaltis la sudan ŝoseeton kaj malebligis la revenon de Kanler. Venta fluktueto nun portis la fajron al la nordo, tiam returnis sin, kaj la flamoj staris preskaŭ senmova, kvazaŭ bridite de iu reganta mano.

Subite, el la nordoriento, nigra aŭtego rapidegis laŭ la vojo.

Ĝi salte ekhaltis antaŭ la dometo, kaj nigrahara giganto elsaltis por kuri sur la verandon. Li senpaŭze rapidis en la domon. Sur la kanapo kuŝis Clayton. La viro surprizite haltis, sed poste saltis apud la dormanton.

Kaptante ties ŝultron kaj skuegante lin, li ekkriis:

"Je Diablo, Clayton, ĉu ĉiuj frenezas ĉi tie? Ĉu vi ne scias, ke vin preskaŭ ĉirkaŭas la incendio? Kie troviĝas fraŭlino Porter?"

Clayton atingis la piedojn. Li ne konis la viron, sed li komprenis la vortojn, kaj tuj kuris al la verando.

"Dio!" li kriis, kaj tiam, rekurante en la domon, "Jane! Jane! Kie vi estas?"

Post momento Esmeralda, profesoro Porter kaj s-ro Philander alvenis al la du viroj.

"Kie estas fraŭlino Jane?" kriis Clayton, kaptante Esmeraldan ĉe la ŝultroj kaj malĝentile skuante ŝin.

"Ho, Gabrelio, sinjoro Clayton, ŝi iris promenade."

"Ĉu ŝi ankoraŭ ne revenis?" kaj, ne atendante respondon, Clayton elkuris al la ĝardeno, sekvate de la ceteraj.

"Al kiu direkto ŝi iris?" kriis la nigrahara giganto al Esmeralda.

"Laŭ tiu vojo," kriis la timanta virino, montrante la sudon, kie la vidon ŝirmis alta muro de tondrantaj flamoj.

"Metu ĉi tiujn en la alian aŭton," ordonis la nekonato al Clayton. "Mi vidis ĝin kiam mi alvenis — kaj forveturigu ilin laŭ la norda vojo.

"Lasu mian aŭton. Se mi trovos fraŭlinon Porter, ni bezonos ĝin. Se ne, neniu bezonos ĝin. Obeu min," kiam Clayton hezitis, kaj tiam ili vidis la gracian formon transsalti la senarbejon al la nordokcidento, kie ankoraŭ restis arbaro netuŝita de flamoj.

En ĉiu ekaperis la neklarigebla sento, ke granda respondeco leviĝis de iliaj ŝultroj; ia implicita konfidenco pri la kapablo de la nekonato savi Jane-on, se ŝi estos savebla.

"Kiu estis tiu?" demandis profesoro Porter.

"Mi tute ne scias," respondis Clayton. "Li nomis min, kaj li konas Jane-on, ĉar li demandis pri ŝi. Kaj li nomis Esmeraldan."

"Mi trovis lin iel surprize familiara," eldiris s-ro Philander. "Kaj tamen, benu min, mi scias, ke mi neniam antaŭe renkontis lin."

"Tamen!" kriis profesoro Porter. "Ege rimarkinde! Kiu li estis, kaj kial mi sentas en mi, ke Jane estas sekura, nur pro tio, ke li ekserĉis ŝin?"

"Tion mi ne scias, profesoro," sobre diris Clayton, "sed mi ja scias, ke mi havas la saman strangan senton.

"Venu, tamen," li kriis, "ni mem devos eskapi de ĉi tie, alie ni estos kaptitaj," kaj la grupo rapidis al la aŭto de Clayton.

Kiam Jane turnis sin por resekvi siajn paŝojn hejmen, ŝin timigis la rimarko de tio, kiom proksima ŝajnas la fumo de la incendio, kaj kiam ŝi plurapidis, ŝia timo fariĝis preskaŭ paniko kiam ŝi perceptis, ke la alkurantaj flamoj rapide trudas sin inter ŝi kaj la dometo.

Finfine ŝi estis devigata turni sin al la densa arbustaro kaj provi traŝovi sin okcidenten, klopodante ĉirkaŭiri la flamojn por atingi la domon.

Postnelonge evidentiĝis la senutileco de tiu penado, kaj tiam ŝia unusola espero restis ĉe la respurado de siaj paŝoj al la vojo kaj fuĝado por la vivo al la sudo kaj la urbo.

La dudeko da minutoj necesa por reatingi la vojo sufiĉis por ebligi bari tiun reiron tiel efike, kiel antaŭe bariĝis ŝia antaŭeniro.

Mallonga kurado laŭ la vojo kondukis al hororplena halto, ĉar tie antaŭ ŝi montriĝis alia flamomuro. Unu brako de la ĉefa incendio estis elĵetiĝinta kilometron sude de la ĉefa korpo por brakumi tiun mallongan vojparton en sia nerompebla teno.

Jane sciis, ke estos senutile refoje provi puŝiĝi tra la arbustaro.

Unu fojon ŝi jam provis, sensukcese. Ŝi nun komprenis, ke post nuraj minutoj la tuta spaco inter nordo kaj sudo estos bolanta amaso da kirliĝantaj flamegoj.

La junulino trankvile surgenuiĝis sur la polvo de la ŝoseeto kaj preĝis por la fortikeco kuraĝe fronti sian sorton, kaj por la liberigo de siaj patro kaj amikoj de la pereo.

Subite, ŝi aŭdis sian nomon laŭte vokatan tra la arbaro:

"Jane! Jane Porter!" Laŭte kaj klare ĝi sonoris, sed per nekonata voĉo.

"Venu!" ŝi voke respondis. "Venu! Al la ŝoseo!"

Tiam, inter la branĉoj de la arboj ŝi vidis formon, kiu sciurorapide svingiĝis.

Turno de la vento blovis fumonubon ĉirkaŭ ilin, kaj ŝi jam ne povis vidi la viron, kiu rapidis al ŝi, sed subite ŝi sentis ĉirkaŭ si brakegon. Tuj ŝi leviĝis, kaj ŝi sentis la preterfluon de la vento kaj la fojan tuŝon de branĉo dum ŝi estis forportata.

Ŝi malfermis la okulojn.

Longe sube etendiĝis la arbustaro kaj la malmola tero.

Ĉirkaŭ ŝi troviĝis la ondanta foliaro de la arbaro.

De arbo al arbo svingiĝis la giganta formo, kiu portis ŝin, kaj ŝajnis al Jane, ke ŝi revivas en sonĝo la sperton, kiu estis ŝia en tiu fora afrika ĝangalo.

Ho, se nur tiu estus la sama viro, kiu tiel rapide portis ŝin tra la implikitaj verdaĵoj je tiu alia tago! Sed tio ne eblas! Tamen, kiu alia en la mondo havus la fortecon kaj lertecon por fari, kion ĉi tiu viro nun faras?

Ŝi ŝtele rigardis la apudan vizaĝon, kaj tiam timigite anheletis. Tamen estis li!

"Mia arbaro-viro!" ŝi murmuris. "Ne, mi certe deliras!"

"Jes, estas via viro, Jane Porter. Via sovaĝa, praarbara viro, elveninta el la ĝangalo por repreni sian amatinon — la virinon, kiu fuĝis de li," li preskaŭ feroce aldonis.

"Mi ne fuĝis," ŝi flustris. "Mi nur konsentis forveturi kiam ili jam atendis semajnon por via reveno."

Ili jam atingis punkton preter la fajro, kaj li returnis ilin al la senarbejo.

Ili unu apud la alia marŝis al la dometo. La vento denove turnis sin, kaj la fajro reiris al si — post unu tia horo, ĝi estis estingiĝonta.

"Kial vi ne revenis?" ŝi demandis.

"Mi flegis D'Arnot-on. Li estis terure vundita."

"Ha, mi tion sciis!" ŝi eldiris.

"Ili asertis, ke vi reiris por esti kun la nigruloj — ke tiuj estis via popolo."

Li ekridis.

"Sed vi ne kredis je tio, ĉu, Jane?"

"Ne! — kiel mi nomu vin?" ŝi demandis. "Kiu estas via nomo?"

"Kiam vi konatiĝis kun mi, mi estis Tarzan de la Simioj," li diris.

"Tarzan de la Simioj!" ŝi kriis — "kaj ĉu tiu estis via letero, kiun mi respondis antaŭ foriri?"

"Jes. Kies ĝi estis laŭ via supozo?"

"Mi ne sciis; nur ke ĝi ne povis esti via, ĉar Tarzan de la Simioj skribis anglalingve, kaj vi ne povis kompreni eĉ vorton de iu ajn lingvo."

Ankoraŭfoje li ekridis.

"Estas longa historio, sed ĝuste mi skribis tion, kiun mi ne povis paroli — kaj nun D'Arnot plikomplikigis la aferon, instruante al mi la francan anstataŭ la anglan.

"Venu," li adonis, "en mian aŭton, ni devos reatingi vian patron, ili antaŭas nin nur iomete."

Dum ili veturis, li diris:

"Do kiam vi skribis en via letero al Tarzan de la Simioj, ke vi amas alian — eble temis pri mi?"

"Eble," ŝi nur respondis.

"Sed en Baltimoro — ho, kiom mi serĉadis vin — oni diris al mi, ke vi eble estas jam edzino. Ke iu Kanler venis ĉi tien por edzinigi vin. Ĉu vere?"

"Jes."

"Ĉu vi amas lin?"

"Ne."

"Ĉu vi amas min?"

Ŝi kaŝis la vizaĝon en la manoj.

"Mi estas promesita al alia. Mi ne povas respondi vin, Tarzan de la Simioj," ŝi kriis.

"Vi ĵus respondis. Diru do kial vi edziniĝus al iu, kiun vi ne amas."

"Mia patro ŝuldas monon al li."

Subite Tarzen rememoris la leteron, kiun li legis — la nomon Roberto Kanler kaj la sugestitan problemon, kiun li tiam ne povis kompreni.

Li ridetis.

"Se via patro ne estus perdinta la trezoron, vi ne sentus vin devigata plenumi vian promeson al tiu Kanler, ĉu?"

"Mi povus peti, ke li liberigu min."

"Kaj se li rifuzus?"

"Mi promesis."

Li momente silentis. la aŭto danĝere plonĝadis laŭ la neebena ŝoseo, ĉar la fajro minace montriĝis je ilia dekstro, kaj alia ventoŝanĝo povus furioze balai ĝin trans ĉi tiun unusolan eskapovojon.

Finfine ili preteriris la danĝerpunkton, kaj Tarzan malplirapidigis ilin.

"Kaj se mi petus al li?" proponis Tarzan.

"Li certe ne atentus la peton de nekonato," diris la junulino. "Precipe se temus pri iu, kiu mem deziras min."

"Terkoz atentis," senkompate diris Tarzan.

Jane ektremis kaj timeme rigardis la gigantan formon apud si, ĉar ŝi sciis, ke li parolas pri la grandega simiego, kiun li mortigis por defendi ŝin.

"Ĉi tiu ne estas la afrika ĝangalo," ŝi diris. "Vi ne plu estas sovaĝa besto. Vi estas ĝentlemano, kaj ĝentlemanoj ne fridsange mortigas."

"En la koro mi restas sovaĝa besto," li diris mallaŭtvoĉe, kvazaŭ al si.

Denove ili iom silentis.

"Jane," diris la viro, post paso de tempo, "se vi estus libera, ĉu vi edziniĝus kun mi?"

Ŝi ne tuj respondis, sed li pacience atendadis.

La junulino provis ordigi siajn pensojn.

Kion ŝi sciis pri tiu stranga estaĵo ĉe sia flanko? Kion li sciis pri si? Kiu li estis? Kiuj estis liaj gepatroj?

Lia nomo mem eĥis lian misteran devenon kaj lian sovaĝan vivon.

Li ne havis nomon. Ĉu ŝi povus feliĉi kun tiu ĝangala perdito? Ĉu ŝi povus trovi ion komunan kun edzo, kies vivon li pasigis inter la arbopintoj de afrika sovaĝejo, ludante kaj batalante kun la ferocoj hombestoj; ŝirante sian manĝaĵon el la ankoraŭ tremetanta flanko de ĵusmortigita predaĵo, puŝante siajn dentojn en la kurdan karnon, forŝirante sian parton dum ĉirkaŭ li liaj kunuloj graŭlis kaj bataladis por siaj porcioj?

Ĉu li povus iam ajn atingi ŝian socian nivelon? Ĉu ŝi povus toleri fali al la lia? Ĉu iu el ili estus kontenta en tia misgeedzeco?

"Vi ne respondas," li diris. "Ĉu vi volas eviti vundi min?"

"Mi ne scias, kion respondi," malgaje diris Jane. "Mi ne konas mian menson."

"Vi do ne amas min, ĉu?" li ebentone demandis.

"Ne demandu. Vi estos pli kontenta sen mi. Ne konvenos al vi la formalaj limigoj kaj kutimoj de la socio — civilizo fariĝus ĝena por vi, kaj post nelonge vi sopirus la liberecon de via antaŭa vivo — vivo je kiu mi estas same netaŭga, kiel vi je la mia."

"Mi verŝajne komprenas vin," li mallaŭte respondis. "Mi ne insistos, ĉar mi preferus vidi vin feliĉa ol esti mem feliĉa. Mi nun komprenas, ke vi ne povus esti feliĉa kun — simio."

En lia voĉo aŭdeblis nura nuanco de amareco.

"Ne," ŝi malkonsentis. "Ne diru tion. Vi ne komprenas."

Sed antaŭ ol ŝi povis daŭrigi, subita turniĝo de la ŝoseo venigis ilin al la koro de vilaĝeto.

Antaŭ ili staris la aŭto de Clayton, kaj ĝin ĉirkaŭis la grupo, kiun li venigis de la dometo.

Ĉapitro 28 Fine

Je vido de Jane, krioj de ĝojo kaj trankviliĝo saltis de ĉiu lipo, kaj kiam la aŭto de Tarzan haltis apud la alia, Profesoro Porter ekbrakumis sian filinon.

Dum momento neniu rimarkis Tarzanon, kiu sidis silente.

Clayton la unua rememoris, kaj, turnante sin, etendis la manon.

"Kiel ni povas danki vin?" li ekdiris. "Vi savis ĉiujn nin. Vi uzis mian nomon ĉe la dometo, sed mi ŝajne ne povas memori vian, kvankam mi sentas familiarecon pri vi. Estas kvazaŭ mi konis vin ege bone, en ege aliaj kondiĉoj, antaŭ longa tempo."

Tarzan ridetante akceptis la proponitan manon.

"Vi tute pravas, Sinjoro Clayton," li diris, franclingve. "Pardonu min se mi ne parolos angle kun vi. Mi nun lernas ĝin, kaj kvankam mi sufiĉe bone ĝin komprenas, mi ĝin parolas tre aĉe."

"Sed kiu vi estas?" insistis Clayton, ĉifoje mem parolante france.

"Tarzan de la Simioj."

Clayton surprizite paŝis malantaŭen.

"Je Jupitero!" li eldiris. "Ja estas."

Kaj profesoro Porter kaj s-ro Philander premis sin antaŭen por aldoni siajn dankojn al tiuj de Clayton, kaj por esprimi siajn surpriziĝon kaj ĝojon, vidante sian ĝangalan amikon tiom for de lia sovaĝa hejmo.

La grupo tiam eniris la modestan hoteleton, kie Clayton baldaŭ aranĝis por ilia distrado.

Ili estis sidantaj en la malgranda, neaerumata sidĉambro, kiam la mallaŭta motorbruo de alproksimiĝanta aŭto allogis ilian atenton.

S-ro Philander, sidanta apud la fenestro, rigardis eksteren kiam la aŭto videbliĝis, finfine haltante apud la aliaj aŭtoj.

"Benu min!" diris s-ro Philander, kun nuanco de malkontenteco en la voĉo. "Jen s-ro Kanler. Mi esperis — nu — mi supozis, aŭ — tamen — ni estu feliĉaj, ke lin ne kaptis la fajro," li lame finis.

"Tamen! S-ro Philander," diris profesoro Porter. "Tamen! Mi ofte admonas miajn lernantojn, ke ili nombru ĝis dek antaŭ ol malfermi la buŝojn. Se mi estus vi, s-ro Philander, mi nombrus almenaŭ ĝis mil, kaj poste restus diskrete silenta."

"Benu min, jes!" konsentis s-ro Philander. "Sed kiu estas tiu pastreca sinjoro apud li?"

Jane paliĝis.

Clayton malkviete moviĝis sur sia seĝo.

Profesoro Porter maltrankvile deprenis siajn okulvitrojn kaj spiris kontraŭ ilin, sed remetis ilin sur la nazon sen viŝado.

La ĉiea Esmeralda ekgruntis.

Tarzan sola ne komprenis.

Roberto Kanler baldaŭ enkuris la ĉambron.

"Dank' al Dio!" li kriis. "Mi timis la plej malbonan, ĝis mi vidis vian aŭton, Clayton. Mi iĝis barata ĉe la suda vojo, kaj devis reiri en la urbon, kaj poste veturi orienten al ĉi tiu vojo. Mi opiniis, ke ni neniam atingos la dometon."

Neniu montris apartan entuziasmon. Tarzan rigardis Roberton Kanler same kiel Sabor rigardas sian predon.

Jane ekrigardis lin kaj nervoze tusetis.

"S-ro Kanler," ŝi diris, "jen sinjoro Tarzan, longtempa amiko."

Kanler turnis sin kaj etendis la manon. Tarzan ekstaris kaj faris riverencon tian, kian D'Arnot sola povus instrui al ĝentlemano, sed li ŝajnigis ne vidi la manon de Kanler.

Ankaŭ Kanler ŝajnigis ne rimarki tiun preteratenton.

"Jen la Pastro sinjoro Tousley, Jane," diris Kanler, turnante sin al la pastreca ulo malantaŭ si. "Sinjoro Tousley, Fraŭlino Porter."

Sinjoro Tousley riverencis kaj ĝoje ridetis.

Kanler prezentis lin al la ceteraj.

"Ni povos tuj okazigi la ceremonion, Jane," diris Kanler. "Poste, vi kaj mi povos trafi la noktomezan trajnon en la urbo."

Tarzan tuj komprenis la planon. Li ekrigardis al Jane preter duone fermitaj palpebroj, sed li ne moviĝis.

La junulino hezitis. Streĉis en la ĉambro pro la silenteco de rigidaj nervoj.

Ĉiuj turnis siajn okulojn al Jane, atendante ŝian respondon.

"Ĉu ni povos atendi kelkajn tagojn?" ŝi petis. "Mi estas tute nervoza. Mi tiom spertis hodiaŭ."

Kanler sentis la malamikecon, kiu radiis al li de ĉiu ano de la grup. Tio kolerigis lin.

"Ni jam atendis tiom longe, kiom mi intencas permesi," li malĝentile diris. "Vi promesis edziniĝi kun mi. Ne plu vi povos priludi min. Mi havas la rajtigilon, kaj jen la pastro. Venu, s-ro Tousley; venu, Jane. Troviĝas sufiĉe da atestantoj — pli ol sufiĉe," li aldonis, kun malagrabla tono; kaj, preninte Jane-on je la brako, li komencis tiri ŝin al la atendanta pastro.

Sed post nur unu paŝo, peza mano ekkaptis lian brakon per ŝtala teno.

Alia mano ĵetiĝis al lia gorĝo, kaj post momenteto li estis skuata alte super la planko, kiel kato povus skui museton.

Jane kun horora surpriziĝo turnis sin al Tarzan.

Kaj, rigardante lian vizaĝon, ŝi vidis tiun karmezinan strion sur lia frunto, kiun ŝi vidis je tiu alia tago en fora Afriko, kiam Tarzan de la Simioj impetis en ĝismorta luktego kontraŭ la granda simiego — Terkoz.

Ŝi sciis, ke murdo kuŝas en tiu sovaĝa koro, kaj kun hororkrieto ŝi saltis antaŭen por pledi kun la simiulo. Sed ŝi pli timis por Tarzan ol por Kanler. Ŝi komprenis la severan punon, kiun justeco liveras al murdinto.

Sed antaŭ ol ŝi povis atingi ilin, Clayton saltis al Tarzan kaj provis tiri Kanler el ties manoj.

Unufoje balaate per unu potenca brako, la anglo ĵetiĝis trans la ĉambron, kaj tiam Jane metis firman blankan manon sur la pojnon de Tarzan kaj rigardis supren al liaj okuloj.

"Por mi," ŝi diris.

Malstreĉiĝis la teno je la gorĝo de Kanler.

Tarzan rigardis malsupren al la bela vizaĝo antaŭ si.

"Ĉu vi deziras, ke ĉi tio vivu?" li surprizite demandis.

"Mi ne deziras, ke li mortu sub viaj manoj, kara amiko," ŝi respondis. "Mi ne deziras, ke vi fariĝu murdinto."

Tarzan demetis la manon de la gorĝo de Kanler.

"Ĉu vi liberigas ŝin de ŝia promeso?" li demandis. "Jen la prezo de via vivo."

Kanler anhelegante kapjesis.

"Ĉu vi foriros kaj neniam plu molestos ŝin?"

La viro ankoraŭfoje kapjesis; lia vizaĝo estis tordiĝinta pro timo de la tiel proksima pereo.

Tarzan delasis lin, kaj Kanler stumblis al la pordo. Post momento, li malaperis, kaj la terurita pastro same.

Tarzan turnis sin al Jane.

"Ĉu mi rajtos paroli kun vi dum momento, en soleco?" li petis.

La junulino kapjesis kaj ekiris al la pordo, kiu kondukis al la mallarĝa verando de la hoteleto. Ŝi eliris, atendonte Tarzanon, kaj tial ne aŭdis la tujpostan konversacion.

"Atendu," kriis profesoro Porter, kiam Tarzan komencis sekvi.

La profesoro surprizite mutiĝis pro la rapidaj evoluoj de la ĵusaj minutoj.

"Antaŭ ol ni progresos, sinjoro, plaĉus al mi klarigo pri la ĵusaj okazaĵoj. Kio rajtigas vin, sinjoro, interveni inter mia filino kaj sinjoro Kanler? Mi promesis ŝin al li, sinjoro, kaj malgraŭ niaj personaj preferoj, sinjoro, tiu promeso estas plenumenda."

"Mi intervenis, profesoro Porter," respondis Tarzan, "pro tio, ke via filino ne amas sinjoron Kanler — ŝi ne volas ediniĝi kun li. Sufiĉas, ke mi sciu tion."

"Vi ne scias, kion vi faris," diris profesoro Porter. "Nun li sendube rifuzos edzinigi ŝin."

"Li nepre rifuzos," emfaze diris Tarzan.

"Cetere," aldonis Tarzan, "ne necesas, ke vi timu, ke via fiereco suferos, profesoro Porter, ĉar vi povos pagi al tiu Kanlera ulo vian ŝuldon, tuj kiam vi atingos vian hejmon."

"Tamen, sinjoro!" elkriis profesoro Porter. "Kion vi volas diris, sinjoro?"

"Via trezoro estas retrovita," diris Tarzan.

"Kio — kion vi diras?" kriis la profesoro. "Sinjoro, vi frenezas. Tio ne povas esti!"

"Tio tamen estas. Ĝin ŝtelis mi, ne sciante aŭ ĝian valoron aŭ ĝian posednaton. Mi vidis la maristojn enterigi ĝin, kaj, kiel simio, mi devis elfosi ĝin kaj reenterigi ĝin en alia loko. Kiam D'Arnot sciigis min pri tio, kio ĝi estas kaj kion ĝi signifis por vi, mi reiris al la ĝangalo kaj prenis ĝin. Ĝi jam estigis tiom da krimo kaj suferado kaj malfeliĉo, ke D'Arnot opiniis, ke estos pli bone ne alporti la trezoron mem ĉi tien, kio estis mia intenco; do mi anstataŭe havas por vi kreditleteron."

"Jen ĝi, profesoro Porter," kaj Tarzan eltiris koverton el sia poŝo kaj enmanigis ĝin al la miranta profesoro, "ducent kvardek unu mil dolaroj. La trezoron zorge aprezis spertuloj, sed se restos demando en via menso, D'Arnot mem aĉetis ĝin kaj retenas ĝin por vi, se vi preferos la trezoron super la kredito."

"Al la jam peza ŝarĝo de niaj ŝuldoj al vi, sinjoro," tremvoĉe diris profesoro Porter, "nun aldoniĝis ĉi tiu plej granda el ĉiuj servoj. Vi donis al mi la rimedon por rehavi mian honoron."

Nun revenis Clayton, kiu foriris el la ĉambro momenton post Kanler.

"Pardonon," li diris, "sed mi opinias, ke ni prefere provu atingi la urbon antaŭ noktiĝo kaj forveturu de ĉi tiu arbaro per la unua trajno. Lokano ĵus preterrajdis el la nordo, raportante, ke la incendio malrapide moviĝas ĉidirekten."

Tiu anonco ĉesigis daŭrigon de la konversacio, kaj la tuta grupo eliris al la atendantaj aŭtoj.

Clayton, kun Jane, la profesoro kaj Esmeralda troviĝis en la aŭto de Clayton, dum Tarzan akceptis sinjoron Philander.

"Benu min!" ekdiris sinjoro Philander, kiam la aŭto ekmoviĝis post Clayton. "Kiu supozus tion! Kiam mi lastfoje vidis vin, vi estis sovaĝulo, ludanta inter la branĉoj de tropika afrika arbaro, kaj nun vi veturigas min laŭ viskonsina ŝoseo en franca aŭtomobilo. Benu min! Tio estas ege rimarkinda."

"Jes," konsentis Tarzan, kaj tiam, post paŭzo, "Sinjoro Philander, ĉu vi memoras detalojn pri la trovo kaj enterigo de tri skeletoj, kiuj estis en mia kabano apud tiu afrika ĝangalo?"

"Ege bone, sinjoro, ege bone," respondis sinjoro Philander.

"Ĉu estis ia strangaĵo pri iu ajn el tiuj skeletoj?"

Sinjoro Philander zorge rigardis Tarzanon.

"Kial vi demandas?"

"Scii tion signifus multegon por mi," respondis Tarzan. "Via respondo povus solvi misteron. Ĉiukaze, ĝi povus minimume lasi tion mistera. Dum la pasintaj du monatoj mi pripensadis teorion pri tiuj skeletoj, kaj mi deziras, ke vi respondu mian demandon laŭ tio, kiun vi scias — ĉu la tri skeletoj enterigitaj de vi estas ĉiuj homaj?"

"Ne," diris sinjoro Philander, "la plej malgranda, tiu trovita en la lulilo, estis la skeleto de simio homsimila."

"Dankon," diris Tarzan.

En la antaŭa aŭto, Jane pensadis, rapide kaj furioze. Ŝi sentis tion, kial Tarzan petis kelkan interparolon kun ŝi, kaj ŝi sciis, ke ŝi devos esti preta por respondi al li en la baldaŭa estonteco.

Li ne estis tia homo, kian oni povus atendigi, kaj iel tiu penso mem scivoligis ŝin pri tio, ĉu ŝi ne vere timas lin.

Kaj ĉu ŝi povus ami tiun, kiun ŝi timas?

Ŝi konstatis la sorĉon, kiu kaptis ŝin tie en la profundaĵoj de tiu fora ĝangalo, se ĉi tie en ordinara Viskonsino troviĝas neniu tia sorĉo.

Kaj tiu senmakulo juna franco ne allogas la pratempan virinon en ŝi, kiel faris la fortika arbara dio.

Ĉu ŝi amis lin? Tion ŝi ne sciis — nun.

El la flanko de la okulo ŝi rimarkis Clayton-on. Ĉu tiu ne estas viro edukita en la sama medio, en kiu ŝi estas edukita — viro kun socia graveco kaj kulturo, kion laŭ ŝia eduko estis la ĉefaj esencaĵoj por amika kunvivado?

Ĉu ŝia plej bona juĝo ne elektus tiun junan anglan nobelon, kies amo, ŝi sciis, estas tia, kian devus sopiri civilizitino, en la logika edzo por virino kiel ŝi?

Ĉu ŝi povus ami Clayton-on? Ŝi vidis nenian kialon por ne ami lin. Jane en sia personeco ne estis frosta kalkulemulino, sed edukado, medio kaj heredo ĉiuj kombiniĝis por instrui al ŝi rezoni eĉ en aferoj de la koro.

Ke ŝi estas emociiĝinta pro la forteco de la juna giganto, kiam liaj brakegoj ĉirkaŭis ŝin en la fora afrika arbaro, kaj denove hodiaŭ, inter la viskonsinaj arboj, tio ŝajnis al ŝi la rezulto de provizora mensa erupto ŝiaflanke — al la psikologia allogo de la pratempa viro al la pratempa virino en ŝia personeco.

Se li neniam plu tuŝos ŝin, ŝi pensis, ŝi neniam plu sentos allogon al li. Ŝi do ne amis lin. Temis pri nenio krom provizora halucino, kreita de ekscitiĝo kaj korpa kontaktiĝo.

Se ŝi edziniĝus kun li, ekscitiĝo ne ĉiam troviĝus en iliaj estontaj rilatoj, kaj la potencon de korpa kontaktiĝo finfine malakrigos la familiareco.

Ŝi rerigardis Clayton-on. Li estis tre bela kaj tutplene ĝentlemana. Ŝi certe fieros pri tia edzo.

Kaj tiumomente li ekparolis — unu minuton antaŭe aŭ poste, tio eble farus mondskuan ŝanĝon al tri vivoj — sed la kaprico intervenis kaj montris al Clayton la psikologian momenton.

"Nun vi estas libera, Jane," li diris. "Mi petas, diru jes — mi dediĉos mian vivon por feliĉigi vin."

"Jes," ŝi flustris.

Tiun vesperon, en la malgranda atendejo ĉe la stacidomo, Tarzan kaj Jane troviĝis dum momento solaj.

"Nun vi estas libera, Jane," li diris, "kaj mi venis trans epokoj el la malhela kaj fora estinteco, el la kaŝejo de la pratempa homo, por preni vin — por vi, mi fariĝis civilizito — por vi, mi transiris marojn kaj kontinentojn — por vi, mi estos tia, kian ajn vi deziras. Mi povas feliĉigi vin, Jane, en la vivo, kiun vi plej bone konas kaj amas. Ĉu vi geedziĝos kun mi?"

La unuan fojon ŝi komprenis la profundecon de la amo de tiu viro — ĉion, kiun li faris en tiel mallonga tempo, nur pro amo al ŝi. Forturnante la kapon, ŝi kaŝis la vizaĝo en la brakoj.

Kion ŝi faris? Timante cedi antaŭ la pledoj de ĉi tiu giganto, ŝi detruis siajn pontojn post si — pro sia senbaza timo, ke ŝi faros teruran eraron, ŝi faris eĉ pli teruran.

Kaj tiam ŝi konfesis ĉion — konfesis la verecon, vorton post vorto, ne provante kaŝi sin aŭ pardonigi sian eraron.

"Kion ni povos fari?" li demandis. "Vi konfesis, ke vi amas min. Vi scias, ke mi amas vin; sed mi ne konas la etikon de la socio, kiu regas vin. Mi lasos al vi la decidon, ĉar vi plej bone scias, kio estos konvena por via fina bonfarto."

"Mi ne povas diri tion al li, Tarzan," ŝi diris. "Ankaŭ li amas min, kaj li estas bonulo. Mi neniam povus fronti vin, aŭ alian honestan personon, se mi nuligus mian promeson al sinjoro Clayton. Mi devos plenumi ĝin — kaj vi devos helpi al mi porti tiun ŝarĝon, kvankam ni neniam revidos unu la alian post ĉi tiu nokto."

Nun la aliaj envenis la ĉambron, kaj Tarzan turnis sin al la fenestreto.

Sed li vidis nenion ekstere — interne, li vidis herbejon ĉirkaŭitan de implikita amaso de belegaj tropikaj plantaĵoj kaj floroj, kaj, supere, la ondumantan foliaron de arbegoj, kaj, super ĉio, la bluon de ekvatora ĉielo.

Meze de la herbejo, junulino sidis sur tumuleto, kaj apud ŝi sidis juna giganto. Ili manĝis bongustajn fruktaĵojn kaj rigardis unu la alian je la okuloj, kaj ridetis. Ili estis feliĉaj, kaj ili estis solaj.

Liajn pensoj rompis la staciestro, kiu envenis demandante, ĉu en la grupo troviĝas sinjoro laŭnome Tarzan.

"Mi estas sinjoro Tarzan," diris la simiulo.

"Jen mesaĝo por vi, plusendita de Baltimoro; ĝi estas telegramo de Parizo."

Tarzan akceptis la koverton kaj ŝire malfermis ĝin. La mesaĝo estis de D'Arnot.

Ĝi tekstis jene:

Spuroj pruvas vin Greystoke. Gratulon.

D'Arnot

Kiam Tarzan finlegis, Clayton envenis kaj aliris lin kun etendita mano.

Jen la viro, kiu posedis la titolon de Tarzan, la bienoj de Tarzan, kiu edzinigis la virinon, kiun Tarzan amis — la virinon, kiu Tarzanon amis. Unu vorto de Tarzan povus ege ŝanĝi la vivon de tiu viro.

Ĝi senigus lin je lia titolo kaj liaj bienoj kaj liaj kasteloj, kaj — ĝi ankaŭ senigus Jane-on Porter je ili.

"Nu, karulo," kriis Clayton, "mi ĝis nun ne povis danki vin pro ĉio, kiun vi faris por ni. Ŝajnas kvazaŭ vi estis tute okupata, savante nin en Afriko kaj ĉi tie.

"Mi tre feliĉas, ke vi venis ĉi tien. Ni pli bone konatiĝu. Mi ofte pensas pri vi, kaj pri la rimarkindaj cirkonstancoj de via loĝmedio.

"Se mi rajtas demandi, kiel, diable, vi troviĝis en tiu freneza ĝangalo?"

"Mi naskiĝis tie," kviete diris Tarzan. "Mia patrino estis simio, kaj ŝi kompreneble ne povis diri multon pri la afero al mi. Mi neniam sciis, kiu estis mia patro."

La «simiegoj» de Tarzan evidente ne estas la afrikaj ĉim
Noto de la tradukinto: Burroughs verkis ĉi tiun romanon en la jaro 1914, kiam oni ankoraŭ su