Введите сюда краткую аннотацию

Lyman Frank Baum

LA BIRDOTIMIĜILO DE OZ

Noto de la Aŭtoro

Dediĉita al "La Subtenantoj" de Los Angeles, Kalifornio, kiel dankema esprimo de la plezuro kiun mi spertis pro mia konatiĝo kun ili, kaj rekone al ilia sincere strebo subteni la homaron per afableco, helpemo kaj bonvolo. Ili ĉiuj estas granduloj, kaj ili ĉiuj havas la donemajn korojn de malgrandaj infanoj.

L. Frank Baum

Ĉapitro 1

La Ĝranda Kirlakvo

"Ŝajnas al mi," diris Kap'tano Vilĉjo, dum li sidis apud Trot sub la granda akacia arbo, rigardante la bluan oceanon, "ŝajnas al mi, Trot, ke ju pli ni scias, des pli ni trovas ke ni ne scias."

"Mi ne plene komprenas tion, Kap'tano Vilĉjo," respondis la knabineto per serioza voĉo, post momento da pensado, dum kiu ŝiaj okuloj sekvis tiujn de la maljuna velisto trans la vitrecan surfacon de la maro. "Ŝajnas al mi ke ju pli ni lernis des pli ni gajnis."

"Mi scias; unuavide ŝajnas tiel," diris la velisto, kapjesante; "sed kiuj malplej scias emas supozi ke ili scias ĉion scieblan, dum kiuj plejmulte scias agnoskas kiom grandega estas ĉi tiu mondo. Tiuj sciantoj komprenas ke unu vivdaŭro ne'stas sufiĉe longa por pli ol nur kelkfoje enpuŝi la scioremilojn."

Trot ne respondis. Ŝi estis tre malgranda knabino, kun grandaj solenaj okuloj kaj serioza simpla mieno. Kap'tano Vilĉjo jam de multaj jaroj estas ŝia fidela kompano kaj instruis al ŝi preskaŭ ĉion kion ŝi scias.

Li estis mirinda persono, tiu Kap'tano Vilĉjo. Ane vere tre maljuna, kvankam lia hararo estis griza — kaj estis malmulte da ĝi. La plejparto de lia kapo estis kalva kiel ovo kaj brila kiel lakita tuko, kaj tio kaŭzis liajn orelojn komike elstari. Liaj okuloj aspektis mildaj kaj estis palbluaj, kaj lia ronda vizaĝo estis malglata kaj bronzkolora. La maldekstra kruro de Kap'tano Vilĉjo mankis, sube de la genuo, kaj tial la velisto ne plu velis sur la maroj. La ligna kruro kiun li uzis estis sufiĉe bona por promenado sur la tero, aŭ eĉ por remi aŭ veli boateton en kiu estis Trot, sur la oceano, sed kiam temis pri "kuri supren" aŭ plenumi aktivajn taskojn sur ŝipo, la maljuna velisto ne sufiĉe kapablis. La perdo de lia kruro ruinigis lian karieron kaj la maljuna velisto komfortigis sin per sindediĉo al la edukado kaj akompanado de la knabineto.

La akcidento okazinta al la kruro de Kap'tano Vilĉjo fariĝis ĉirkaŭ la tempo kiam naskiĝis Trot, kaj ekde tiam li loĝas kun la patrino de Trot kiel "plejelstara pensionano", ĉar li ŝparis sufiĉan monon por pagi siajn ĉiusemajnajn kostojn. Li amis la bebon kaj ofte tenis ŝin sur siaj genuoj; ŝia unua veturo estis sur la ŝultroj de Kap'tano Vilĉjo, ĉar ŝi ne havis beboĉaron; kaj kiam ŝi komencis surpiede stumble promenadi la infano kaj la velisto fariĝis intimaj kamaradoj kaj kune ĝuis multajn strangajn aventurojn. Oni diras ke la feinoj ĉeestis la naskiĝon de Trot kaj markis ŝian frunton per siaj nevideblaj mistikaj signoj, tiel ke ŝi povis vidi kaj fari multajn mirindajn agojn.

La akacia arbo estis supre de alta klifo, sed pado kondukis malsupren laŭ la bordo zigzage al la rando de la akvo, kie la boato de Kap'tano Vilĉjo estis ligita al roko per dika ŝnurego. La posttagmezo estis varmega kaj humida, apenaŭ estis bloveto de la aero, do Kap'tano Vilĉjo kaj Trot sidadis kviete en la ombro de la arbo, atendante ĝis la suno sufiĉe malaltiĝos por ke ili povu remvetureti.

Ili decidis viziti iun el la grandaj kavoj kiujn la ondoj ĉizis el la rokoplena bordo dum multaj jaroj da senpaŭza strebado. La kavoj estis fonto de konstanta plezuro por kaj la knabino kaj la velisto, kiuj amis esplori iliajn mirigajn fonojn.

"Mi kredas, Kap'tano," komentis Trot, fine, "ke venis la horo kiam ni komencu."

La maljunulo sagace rigardis la ĉielon, la maron kaj la senmovan boaton. Apost tio li kapneis.

"Eble venis la horo, Trot," li respondis, "sed al mi tute ne plaĉas la aspekto de la posttagmezo ĉifoje."

"Kio malĝustasf" ŝi demandis surprizite.

"Mi ne scias diri. Simple estas ke tro kvietas laŭ mia opinio. Anenia vento, eĉ ne moviĝeto de la akvo, nenia mevo fluganta ie ajn, kaj la fino de la plej varmega tago de 1 jaro. Ami ne'stas veterprognozisto, Trot, sed ĉiu velisto scius ke la signoj estas minacaj."

"Mi povas vidi nenion malĝustan," diris Trot. "Se estus nubo en la ĉielo, eĉ nur grandeta kiel mia dikfingro, eble tio rajtus maltrankviligi nin; sed — rigardu, Kap'tano! — la ĉielo ne povus esti pli klara."

Li rerigardis kaj kapjesis.

"Eble ni povos bone atingi la kavon," li konsentis, ne volante senplezurigi ŝin. "Estas nur mallonga distanco, kaj ni zorge atentos; do venu, Trot."

Kune ili malsuprenis laŭ la zigzaganta pado al la marbordo. Tute ne estis malfacile por la knabino paŝi laŭ la kruta vojo, sed Kap'tano Vilĉjo, pro sia ligna kruro, devis teni rokojn kaj radikojn fojfoje por eviti falon. Sur sendekliva pado li estis vigla kiel ĉiu ajn, sed grimpi supren aŭ malsupren laŭ montetoflanko necesigis zorgojn.

Ili sekure atingis la boaton kaj dum Trot malligis la ŝnuron Kap'tano Vilĉjo etendis manon en fendon de la roko kaj eltiris plurajn sebajn kandelojn kaj skatolon da vaksalumetoj, kiujn li ĵetis en la ampleksajn poŝojn de sia "sudokc'a". Tiu sudokc'a estis nelonga mantelo el oleita ledo kiun la maljuna velisto surportis ĉiam — kiam li ja surportis mantelon — kaj la poŝoj ĉiam enhavis aron da objektoj, utilaj kaj ornamaj, kiuj scivoligis eĉ Troton pri el kie ili venis kaj kial Kap'tano Vilĉjo opinias ilin valoraj. La poŝtranĉiloj — unu granda kaj unu malgranda — la pecoj de ŝnuro, la fiŝhokoj, la najloj: ili povus esti utilaj diversokaze. Sed ŝeleroj, kaj ladstakoletoj kun nekonata enhavo, butonoj, pinĉiloj, boteloj da kuriozaj ŝtonoj k.s., ŝajnis tute nenecesaj, certe ne kunprenindaj. Tio estis afero de Kap'tano Vilĉjo, tamen, kaj nun kiam li aldonis la kandelojn kaj la alumetojn al sia kolekto Trot ne komentis, ĉar ŝi sciis ke ĉi tiuj estas por lumigi la vojon tra la kavoj.

La velisto ĉiam remis la boaton, ĉar li manipulis la remilojn forte kaj lerte. Trot sidis en la malantaŭo kaj stiris. La loko kie ili enboatiĝis estis malgranda golfeto, kaj la boato transiris multe pli grandan golfon celante foran promontoron kie situas la kavoj, tuj ĉe la bordo de la akvo. Ili estis preskaŭ du kilometrojn for de la bordo kaj eble duonvoje transiris la golfon kiam Trot subite eksidis rekte kaj kriis: "Kio estas tio, Kap'tanof"

Li ĉesis remi kaj parte turnis sin por rigardi.

"Tio, Trot," li malrapide respondis, "al mi aspektas ege simila al kirlakvo."

"Kio kaŭzas ĝin, Kap'tanof"

"Kirlo en la aero estigas kirlon en la akvo. Ami timis ke ni trovos danĝerojn, Trot. Amalĝuste aspektis. La aero estis tro kvieta."

"Ĝi proksimiĝas," diris la knabino. La maljunulo ekkaptis la remilojn kaj komencis remi kiel eble plejforte.

"Ĝi ne proksimiĝas al ni, Trot," li spiregis; "ni proksimiĝas al la kirlakvo. Ĝi tiras nin al si kvazaŭ magneto!"

La sunbronzita vizaĝo de Trot estis iom pli pala dum ŝi firme tenis la stirilon kaj penis forstiri la boaton; sed ŝi diris nenian vorton indikantan timon.

La kirlado de la akvo dum ili proksimiĝis faris muĝan sonon kiu estis timiga. Tiom feroca kaj forta estis la kirlakvo ke ĝi tiris la surfacon de la maro en la formon de granda pelvo, deklivanta malsupren cele la centron, kie granda truo estis farita en la oceano — truo kun muroj el akvo tenata en sia loko de la rapida kirlado de la aero.

La boato en kiu veturis Trot kaj Kap'tano Vilĉjo estis ĝuste ĉe la ekstera bordo de tiu pelvsimila deklivo, kaj la maljuna velisto tute bone sciis ke krom se li povos rapide forpuŝi la malgrandan boaton de la rapidanta akvofluo ili baldaŭ estos tiritaj en la grandan nigran truon kiu oscedas en la mezo. Do li uzis sian tutan forton kaj tiris kiel neniam antaŭe li tiris. Li tiel forte tiris ke la maldekstra remilo ekrompiĝis kaj sternis Kap'tanon Vilĉjon sur la plankon de la boato.

Li sufiĉe rapide restarigis sin kaj rigardetis trans la flankon. Apost tio li rigardis Troton, kiu sidis tute senmove, kun serioza forvidanta rigardo en siaj dolĉaj okuloj. La boato nun rapidis propraage, sekvante la linion de la cirkla pelvo ĉirkaŭen kaj ĉirkaŭen pli proksimen al la granda truo en la centro. Aplia peno eskapi de la kirlakvo estus senutila, kaj komprenante tiun fakton Kap'tano Vilĉjo turnis sin al Trot kaj metis brakon ĉirkaŭ ŝin, kvazaŭ por ŝildi ŝin kontraŭ la terura sorto venonta al ili. Li ne provis paroli, ĉar la muĝo de la akvo dronigus la sonon de lia voĉo.

Tiuj du fidelaj kamaradoj frontis danĝerojn jam antaŭ nun, sed nenion egalan al tiu kiu nun frontas ilin. Tamen Kap'tano Vilĉjo, rimarkante la rigardon en la okuloj de Trot kaj memorante kiel ofte ŝin protektis nevideblaj fortoj, ne plene perdis esperon.

La granda truo en la obskura akvo — nun pli kaj pli proksimiĝanta — aspektis vere terura; sed ili ambaŭ sufiĉe kuraĝis fronti ĝin kaj atendi la rezulton de la aventuro.

Ĉapitro 2

La Kaverno sub la Maro

La cirkloj estis tiom pli malgrandaj ĉe la fundo de la pelvo, kaj la boato moviĝis tiel multe pli rapide, ke Trot komencis senti kapturniĝon pro la movado; subite la boato eksaltis kaj plonĝis kapantaŭen en la obskurajn profundojn de la truo. Kirliĝante kiel ludiloj, tamen ankoraŭ kroĉitaj unu al la alia, la velisto kaj la knabino apartiĝis de sia boato kaj plonĝis malsupren — malsupren — malsupren — en la plej distancajn fundojn de la granda oceano.

Unue ilia falo estis rapida kiel de sago, sed baldaŭ ili ŝajnis fali malpli rapide kaj Trot estis preskaŭ certa ke nevidataj brakoj ĉirkaŭas ŝin, subtenante ŝin kaj protektante ŝin. Ŝi povis vidi nenion, ĉar la akvo plenigis ŝiajn okulojn kaj malklarigis ŝian vidon, sed ŝi firme kroĉis sin al la sudokc'a de Kap'tano Vilĉjo, dum aliaj brakoj firme kroĉis sin al ŝi, kaj tiel ili iom post iom sinkis malsupren kaj plu malsupren ĝis ili fine ekhaltis, kaj komencis resupreniri.

Sed ŝajnis al Trot ke ili ne leviĝas rekte al la surfaco de kiu ili venis. La akvo ne plu kirlis ilin kaj ili ŝajnis tirataj oblikve tra trankvilajn fridetajn oceanajn profundojn. Kaj subite — multe pli rapide ol mi povis rakonti — ili ektrafis la surfacon kaj estis sternitaj plate sur sablan plaĝon, kie ili kuŝis sufoke kaj penante spiri kaj ne sciante kio okazis al ili.

Trot la unua rekonsciiĝis. Liberiginte sin de la malseka kroĉo de Kap'tano Vilĉjo, ŝi frotis la akvon el siaj okuloj kaj poste ĉirkaŭrigardis. Amilda bluverda brilo lumigis la lokon, kiu aspektis ia kaverno, ĉar supre kaj ambaŭflanke de ŝi estis malglataj rokoj. Ili estis ĵetitaj sur plaĝon de klara sablo, kiu deklivetis supren de la lageto da akvo ĉe iliaj piedoj — lageto kiu sendube kondukis en la grandan oceanon kiu nutras ĝin. Apreter la atingo de la ondoj de la lageto estis pli da rokoj, kaj ankoraŭ pli kaj pli, malaperantaj en la obskurajn zigzagojn kaj fonojn kiujn la brilanta lumo el la akvo ne penetris.

La loko aspektis maluzata kaj soleca, sed Trot estis dankema ke ŝi plu vivas kaj nenian gravan damaĝon suferis dum sia malplezuriga aventuro subakva. Apud ŝi Kap'tano Vilĉjo blovetadis kaj tusadis, pensante elpeli la akvon kiun li glutis. Ambaŭ estis tramalsekigitaj, tamen la kaverno estis varma kaj komforta kaj malsekigo tute ne ĉagrenis la knabineton.

Ŝi rampis supren laŭ la sabla dekliveto kaj kolektis per sia mano aron da sekvaj marherboj, per kiuj ŝi viŝis la vizaĝon de Kap'tano Vilĉjo kaj forsorbis la akvon el liaj okuloj kaj oreloj. Baldaŭ la maljunulo sidiĝis kaj intense rigardis ŝin. Apost tio li gestis per sia kalva kapo trifoje kaj diris per glugla voĉo:

"Vere bone Trot; vere bone! Ni ne atingis la ŝrankon de 1 marviro ĉifoje, ĉu nef Kvankam la kialon, kaj kial ni estas ĉi tie, estas pli ol mi povas kompreni."

"Trankvilu, Kap'tano," ŝi respondis. "Ni estas sufiĉe sekuraj, mi supozas, almenaŭ provizore."

Li premis la akvon el la malsupro de sia malstrikta pantalono kaj palpis siajn lignan kruron kaj brakojn kaj kapon, kaj trovinte ke li kunhavas ĉiujn siajn partojn li kuraĝis zorge ekzameni iliajn ĉirkaŭaĵojn.

"Kie laŭ via supozo ni estas, Trotf" li baldaŭ demandis.

"Ne scias, Kap'tano. Eble en iu el niaj kavoj."

Li kapneis. "Ne," diris li, "mi tute ne opinias tion. La distanco laŭ kiu ni leviĝis ne ŝajnis eĉ duono de la distanco laŭ kiu ni sinkis; kaj rimarku ke tute ne'stas ekstera enirejo de ĉi tiu kaverno. Estas ia kupolo super ĉi tiu lageto da akvo, kaj krom se ekzistas trairejo en la fono, pretere, ni estas plene kaptitaj."

Trot rigardis pensoplene trans sian ŝultron.

"Post iom da ripozo," ŝi diris, "ni rampu tien kaj trovu ĉu estas elirejo."

Kap'tano Vilĉjo metis manon en la poŝon de sia, oleleda mantelo kaj elprenis sian pipon. Ĝi ankoraŭ estis seka, ĉar li gardis ĝin en oleleda ujo kun sia tabako. Liaj alumetoj estis en strikta ladskatoleto, do post kelkaj momentoj la maljuna velisto fumadis kontente. Trot sciis ke tio helpas lin pensi kiam li renkontas ian ajn ĉagrenon. Ankaŭ, la pipo multe helpis trankviligi la maljunan veliston, post lia longa enakvado kaj lia teruriĝo — teruro pli pro maltrankvilo pri Trot ol pri li mem.

La sablo estis seka kie ili sidas, kaj sorbis la akvon kiu gutis de iliaj vestoj. Kiam Trot premis la akvon el sia hararo ŝi komencis resenti sin normala. Apost kelka tempo ili surpiediĝis kaj rampis laŭ la deklivo supren al la disaj rokoj. Kelkaj el ili estis gigantaj, sed per trairado inter kelkaj kaj ĉirkaŭ aliaj ili sukcesis atingi la ekstreman fonon de la kaverno.

"Jes," diris Trot, interesate, "jen ronda truo."

"Kaj estas nigre kiel la nokto interne de ĝi," komentis Kap'tano Vilĉjo.

"Malgraŭe," respondis la knabino, "ni esploru ĝin por trovi kien ĝi iras, ĉar ĝi estas la solebla vojo el ĉi tiu loko."

Kap'tano Vilĉjo okulumis la truon duboplene.

"Eble ĝi estas vojo el ĉi tie, Trot," li diris, "sed eble ĝi estas vojo en multe malpli agrablan lokon ol ĉi tiu.

Mi emas opinii ke plej bona plano estas resti jam ĉi tie.

Anakŭ Trot ne estis certa, kiam ŝi tiel pripensis la planon. Apost kelka tempo ŝi rerampis al la sablo, kaj Kap'tano Vilĉjo sekvis ŝin. Dum ili sidiĝis la infano rigardis penseme la plenegajn poŝojn de la velisto.

"Kiom da manĝaĵoj ni havas, Kap'tanof" ŝi demandis.

"Ses ŝipbiskvitojn kaj pecon da fromaĝo," li respondis. "Ĉu vi volas iom nun, Trotf"

Ŝi kapneis dirante:

"Verŝajne ni povos vivi per tio eble tri tagojn, se ni estos tre zorgoplenaj."

"Pli longe, Trot," diris Kap'tano Vilĉjo, sed lia voĉo estis iom maltrankvila kaj trema.

"Sed se ni restos ĉi tie neeviteble ni mortmalsatos fine," pludiris la knabino, "tamen se ni eniros la obskuran truon —»

"Estas malpli facile fronti kelkajn fatojn ol mortmalsaton," diris la velisto tre serioze. "Ni ne scias kio estas en tiu obskura truo, Trot, nek kien ĝi kondukus nin."

"Ni povas eltrovi tion," ŝi obstinis.

Anstataŭ respondi Kap'tano Vilĉjo komencis serĉi en siaj poŝoj. Li baldaŭ eltiris malgrandan pakaĵon da fiŝhokoj kaj longan ŝnuron. Trot rigardis lin kunligi ilin. Apost tio li rampis iomete supren laŭ la deklivo kaj renversis grandan rokon. Du aŭ tri malgrandaj kraboj komencis forkuri sur la sablo kaj la maljuna velisto kaptis ilin kaj metis unu sur sian hokon kaj la aliajn en sian poŝon. Areveninte al la lageto li svingis la hokon super sian ŝultron kaj ĉirkaŭ sian kapon kaj ĵetis ĝin en preskaŭ la centron de la akvo, kie li lasis ĝin sinki iom post iom, plene etendante la ŝnuron. Kiam li atingis ĝian finon li komencis retiri ĝin, ĝis la kraba logaĵo flosis sur la surfaco.

Trot rigardis lin ĵeti la ŝnuron duan fojon, kaj tria.

Ŝi decidis ke aŭ ne estas fiŝoj en la lageto aŭ ili ne volas mordi la krablogaĵon. Sed Kap'tano Vilĉjo estis sperta fiŝkaptisto kaj ne facile perdis esperon. Kiam la krabo eskapis li metis alian sur la hokon. Kiam la kraboj plene mankis li rampis sur la rokoj kaj trovis pli.

Dume Trot laciĝis rigardante lin kaj kuŝiĝis sur la sablo kie ŝi profunde endormiĝis. Dum la sekvaj du horoj ŝiaj vestoj plene sekiĝis, ankaŭ tiuj de la maljuna velisto. Ili ambaŭ tiom kutimis al salakvo ke ne estis risko ke ili malvarmumos*.

Fine la knabineton vekis plaŭdo apud ŝi kaj muĝeto pro kontento de Kap'tano Vilĉjo. Ŝi malfermis siajn okulojn kaj trovis ke la Kap'tano surterigis arĝent-skvaman fiŝon pezan je ĉirkaŭ kilogramo. Tio multe plifeliĉigis ŝin, kaj ŝi rapidis kunkolekti amason da marherboj, dum Kap'tano Vilĉjo distranĉis la fiŝon per sia poŝtranĉilo kaj pretigis ĝin por kuiriĝo.

Jam dum la pasinteco ili kuiris fiŝon per marherboj. Kap'tano Vilĉjo volvis sian fiŝon per iom da marherboj kaj trempis ĝin en la akvon por malsekigi ĝin iomete. Apost tio li flamigis alumeton kaj fajrigis la amason kiun faris Trot, kiu rapide brulis kaj fariĝis ardanta bedo da cindroj. Ili kuŝigis la volvitan fiŝon sur la cindrojn, kovris ĝin per pli da marherboj, kaj lasis ke tio ekardu kaj brulu ĝis cindreco. Anutrinte la fajron per marherboj dum kelka tempo, la velisto fine decidis ke la manĝo estas preta, do li disŝutis la cindrojn kaj eltiris la fiŝerojn, ankoraŭ volvitajn per siaj fumantaj kovraĵoj. Kiam tiuj kovraĵoj estis forprenitaj, ili trovis la fiŝon plene kuirita kaj kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo senhezite manĝis ĝin. Ĝi iom gustis marherbe kaj estus pli bongusta per iom da surŝutita salo.

La milda brilo kiu ĝis nun lumigis la kavernon komencis paliĝi, sed estis multegaj marherboj en la loko, do manĝinte sian fiŝon ili pluvivigis la fajron dum kelka tempo donante al ĝi manplenon da fuelo fojfoje.

El interna poŝo la velisto eltiris flasketon el iomete disbatita metalo kaj malŝraŭbinte la kovrilon li donis ĝin al Trot. Ŝi nur unufoje glutis la akvon, kvankam ŝi volis pli, kaj ŝi rimarkis ke Kap'tano Vilĉjo nur malsekigas siajn lipojn per ĝi.

"S'pozu," diris ŝi, gapante la ardantan marherban fajron kaj parolante malrapide, "ke ni povos kapti sufiĉe da fiŝoj; kion pri la trinkakvo, Kap'tanof"

Li moviĝis maltrankvile sed ne respondis. Ili ambaŭ pensis pri la obskura truo, sed kvankam Trot malmulte timis ĝin la maljunulo ne povis subpremi sian maldeziron eniri la lokon. Tamen li sciis ke Trot pravas. Aresti en la kaverno, kie ili nun estas, nur rezultigus malrapidan sed certan morton.

Noktis sur la surfaco de la tero, do la knabineto fariĝis dormema kaj baldaŭ ekdormis. Apost kelka tempo la maljuna velisto dormadis sur la sablaro apud ŝi. Estis tre kvieta kaj nenio ĝenis ilin dum pluraj horoj. Kiam fine ili vekiĝis la kaverno denove estis lumoplena.

Ili dividis unu biskviton kaj komencis mordmanĝi ĝin kiel sian matenmanĝon kiam ilin alarmetis subita plaŭdo en la lageto. Arigardante tiudirekten ili vidis veni el la akvo la plej kuriozan estaĵon kiun iu el ili ĝis tiam vidis. Ĝi ne estas fiŝo, decidis Trot, nek estas ĝi besto. Ĝi tamen havis flugilojn, kaj strangaj flugiloj ili estis: ilia formo estis kia renversita hakujo kaj kovrita per dika haŭto anstataŭ plumoj. Ĝi havis kvar krurojn — tre similajn al la kruroj de cikonio, nur duoble pli da ili — kaj ĝia kapo havis formon tre similan al tiu de papago, kun beko kiu kurbiĝis malsupren antaŭe kaj supren ĉe la randoj, kaj estis duone beko kaj duone buŝo. Sed nomi ĝin birdo estus neeble, ĉar ĝi tute ne havis plumojn escepte de kresto el ondecaj plumoj skarlataj sur la plejsupro de sia kapo. La stranga estaĵo nepre pezis tiom kiom Kap'tano Vilĉjo, kaj dum ĝi baraktis eliri el la akvo sur la sablan plaĝon ĝi estis tiel granda kaj malkutima ke kaj Trot kaj ŝia kompano gapis ĝin mirante — mirante kaj ankaŭ iom timante.

Ĉapitro 3

La Orko

La okuloj rigardantaj ilin, dum la besto staris gutante antaŭ ili, estis brilaj kaj mildesprimaj, kaj tiu stranga aldonaĵo al ilia grupo tute ne provis ataki ilin kaj aspektis tiom surprizita pro la kunveno kiel ili mem. "Mi demandas al mi," flustris Trot, "kio ĝi estas." "Kiu, mif" krietis la besto per akra alttona voĉo. "Nu, mi estas Orko."

"Ho!" diris la knabino. "Sed kio estas Orkof" "Mi," li ripetis, iom fiere, dum li skuis la akvon de siaj kuriozaj flugiloj; "kaj se iam Orko ĝojis esti ekster la akvo kaj denove sur seka tero, estu plene certa ke mi estas tiu precipa, individua Orko!"

"Ĉu vi longe estis en la akvof" demandis Kap'tano Vilĉjo, kiu opiniis ke la ĝentileco postulas ke li indiku interesiĝon pri la stranga besto.

"Nu, tiu lasta enakviĝo daŭris eble dek minutojn, mi kredas, ke laŭ mi por komforto tio estas naŭ minutoj kaj sesdek sekundoj tro multe," estis la respondo. "Sed la pasintan nokton mi renkontis problemegojn, mi certigas al vi. La kirlakvo kaptis min kaj —»

"Ho, ĉu ankaŭ vi estis en la kirlakvof" demandis Trot fervore.

Li rigardetis ŝin iom riproĉe.

"Mi kredas ke mi menciadis tiun fakton, junulino, kiam via deziro paroli interrompis min," diris la Orko. "Kutime mi ne estas malatenta kiam mi agas, sed tiu kirlakvo estis tiom aktiva hieraŭ ke mi decidis trovi kian ruzon ĝi plenumas. Do mi flugis iomete tro proksimen al ĝi kaj la suĉpuŝo de la aero tiris min en la profundojn de la oceano. La akvo kaj mi estas naturaj malamikoj, kaj ĝi certe konkerus min ĉifoje se grupo da belaj marvirinoj ne venus helpi min kaj tirus min for de la kirliĝanta akvo kaj longen en kavernon, kie ili dizertis min."

"Nu, preskaŭ tutsamo okazis al ni," kriis Trot. "Ĉu via kaverno estis kia ĉi tiuf"

"Mi ankoraŭ ne ekzamenis ĉi tiun," respondis la Orko; "sed se ili efektive estas similaj, mi tremas pro nia fato, ĉar la alia estis karcera, tute sen elirejo escepte de tra la akvo. Ami restis tie dum la tuta nokto, tamen, kaj ĉimatene mi plonĝis en la lageton kiel eble plej profunden kaj post tio mi naĝis laŭeble plej forte kaj malproksimen. La rokoj skrapis mian dorson fojfoje, kaj mi apenaŭ eskapis de kaptiĝo fare de hida marmonstro; sed post kelka tempo mi alsurfaciĝis por povi spiri, kaj trovis min ĉi tie. Jen la tuta historio, kaj ĉar mi vidas ke vi havas manĝaĵon mi petegas ke vi donu al mi iom da ĝi. Tutvere, mi duone mortas pro malsato."

Dirinte tion la Orko ekkaŭris apud ili. Tre kontraŭvole Kap'tano Vilĉjo tiris alian biskviton el sia poŝo kaj etendis ĝin. La Orko tuj kaptis ĝin per unu el siaj antaŭaj pinĉiloj kaj komencis mordmanĝi la biskviton tre simile al papago.

"Ni ne havas multan manĝaĵon," diris la velisto, "sed ni volonte donas iom da ĝi al mizera kamarado."

"Tute prave," respondis la Orko, klinetante sian kapon flanken gaje, kaj sekvis kelkaj minutoj da silento dum ili ĉiuj maĉis la biskvitojn. Apost kelka tempo Trot diris:

"Mi neniam vidis nek aŭdis pri Orko antaŭ nun. Ĉu vi estas multajf"

"Ni estas iom malmultaj kaj nekutimaj, mi kredas," estis la respondo. "En la lando kie mi naskiĝis ni estas la absolutaj regantoj de ĉiuj vivantoj, de formikoj ĝis elefantoj."

"Kiu lando estasf" demandis Kap'tano Vilĉjo.

"Orklando."

"Kie ĝi situasf"

"Mi ne precize scias. Komprenu, mi estas ial malkviethumora, kvankam ĉiuj ceteroj anoj de mia gento estas kvietaj kaj kontentaj Orkoj kaj malofte vagas for de la hejmo. Ekde mia infaneco mi amas forflugi longajn distancojn, kvankam paĉjo ofte avertis min ke mi suferos pro problemoj per tio.

"'La mondo estas granda, Naĝman, mia filo/ li ofte diris, 'kaj mi aŭdis ke en kelkaj partoj de ĝi loĝas kuriozaj dukruraj uloj nomataj Homoj, kiuj militas kontraŭ ĉiuj aliaj vivantoj kaj malmulte respektus eĉ Orkon.

"Nature tio vigligis mian scivolemon kaj fininte mian edukiĝon kaj ne plu studante en la lernejo mi decidis flugi en la mondon kaj peni ekvidi iun el tiuj uloj nomataj Homoj. Do mi foriris de la hejmo sen eĉ adiaŭi, kion mi ĉiam bedaŭros. Aventuroj abundas, tion mi trovis. Ami ekvidis homojn plurfoje, sed neniam mi estis tiel proksimaj al ili kiel nun. Ankaŭ mi devis batali por flugi tra la aero, ĉar mi renkontis gigantajn birdojn, kiuj estis plene kovritaj de plumoj, kaj ili feroce atakis min. Krome, mi devis multe okupi min evitante flosantajn aerŝipojn. Dum mia vagado mi plene perdis konscion pri la distanco kaj direkto, do kiam mi volis reiri hejmen mi tute ne sciis kie situas mia lando. Anun de pluraj monatoj mi penas trovi ĝin kaj dum unu el miaj flugoj super la oceano mi renkontis la kirlakvon kaj fariĝis ĝia viktimo."

Trot kaj Kap'tano aŭskultis tiun historion tre interesate, kaj per la afabla tono kaj sendanĝera aspekto de la Orko ili taksis lin verŝajne ne tiel malagrabla kompano kiom unue ili timis.

La Orko sidis sur siaj koksoj iom simile al kato, sed ĝi uzis la fingrosimilajn pinĉilojn de siaj antaŭaj kruroj preskaŭ tiel lerte kiel manojn. Eble la plej kurioza parto de la ulo estis ĝia vosto — aŭ kio verdire devus esti ĝia vosto. Tiu kurioza kunaĵo el haŭto, ostoj kaj muskolo havis formon kia de la helicoj uzataj sur boatoj kaj aerŝipoj, ĝi havis ventumilecajn surfacojn kaj pivotis sur sia korpo. Kap'tano Vilĉjo sciis iom pri meĥaniko, kaj observante la helicsimilan voston de la Orko li diris:

"Mi s'pozas ke vi estas tre rapida fluganto?"

"Jes, ja; oni agnoskas ke la Orkoj estas la Reĝoj de la ero."

"Viaj flugiloj ne aspektas tre utilaj," komentis Trot.

"Nu, ili ne estas tre grandaj," agnoskis la Orko, skuante la kvar malplenajn haŭtojn milde tien kaj reen, "sed ili sufiĉe subtenas mian korpon en la aero dum mi rapidadas per mia vosto. Tamen, tutensume, mi estas tre belforma, ĉu nef"

Trot ne deziris respondi, sed Kap'tano Vilĉjo kapjesis serioze. "Kiel Orko," diris li, "vi estas miriga. Ami neniam antaŭe vidis tian, sed mi ne dubas ke vi estas inter la plej belaj."

Sajne tio plaĉis al la ulo kaj ĝi komencis promeni en la kaverno, facile suprenpaŝante la deklivon. Dum ĝi estis for, Trot kaj Kap'tano Vilĉjo ambaŭ glutetis akvon el la flasko, por akvumi sian matenmanĝon.

"Nu, jen truo — elirejo — trapaŝejo!" kriis la Orko el supre.

"Ni scias," diris Trot. "Ni trovis ĝin hieraŭnokte." "Nu, do, ni eliru," pludiris la Orko, metinte sian kapon en la nigran truon kaj flarinte unu-du-foje. "La aero odoras freŝa kaj dolĉa, kaj certe ĝi ne kondukas al loko malpli bona ol ĉi tie."

La knabino kaj la velisto stariĝis kaj rampis al la flanko de la Orko.

"Ni preskaŭ decidis esplori tiun truon antaŭ ol vi venis," klarigis Kap'tano Vilĉjo; "sed ĝi estas danĝera loko por navigado en la mallumo, do atendu ĝis mi flamigos kandelon."

"Kio estas kandelo?" demandis la Orko.

"Vi vidos post minuto," diris Trot.

La maljuna velisto tiris kandelon el sia dekstra poŝo kaj la ladskatoleton da alumetoj el sia maldekstra poŝo. Kiam li flamigis la alumeton la Orko eksaltis kaj gapis la flamon suspekteme; sed Kap'tano Vilĉjo flamigis la kandelon kaj tiu ago tre multe interesis la Orkon.

"Lumo," ĝi diris, iom nervoze, "estas valora en ĉi tia truo. La kandelo ne estas danĝera, mi esperas."

"Kelkfoje ĝi bruligas la fingrojn," respondis Trot, "sed malmulton malpli bonan ĝi povas fari — krom estingiĝi kiam oni ne volas tion."

Kap'tano Vilĉjo ŝildis la flamon per sia mano kaj rampis en la truon. Ĝi ne estis tre granda por adolto, sed kiam li estis enrampinta kelkajn metrojn ĝi pligrandiĝis. Trot eniris tuj post li kaj post ŝi sekvis la Orko.

"Ŝajnas vera tunelo," murmuris la velisto, kiu rampadis iom mallerte pro sia ligna kruro. Kaj, ankaŭ, la rokoj dolorigis liajn genuojn.

Dum preskaŭ duonhoro la trio sin movis malrapide laŭlonge de la tunelo, kiu multe zigzagis kaj kelkfoje deklivis malsupren kaj kelkfoje supren. Fine Kap'tano Vilĉjo ekhaltis, krietante pro senesperiĝo, kaj tenis la flagrantan kandelon longe antaŭ si por lumigi la scenon.

"Kio malĝustasf" nervoze demandis Trot, kiu nenion povis vidi ĉar la korpo de la velisto plenigis la tutan truon.

"Nu, mi atingis la finon de nia rampado, mi opinias," li respondis.

"Ĉu io blokas la truonf" demandis la Orko.

"Eĉ pli malbonas," respondis Kap'tano Vilĉjo malfeliĉe. "Mi estas sur la rando de klifo. Atendu minuton kaj mi movos min por ke vi mem povu vidi. Atentu ne fali, Trot."

Dirinte tion li rampetis iomete antaŭen kaj movis sin flanken, tenante la kandelon tiel ke la knabino povis vidi por sekvi lin. Apost ŝi venis la Orko kaj nun ĉiuj tri surgenuis sur mallarĝa breto de roko kiu akre deklivis kaj lasis gigantan nigran spacon kiun ne povis lumigi la flameto de la kandelo.

"H-m!" diris la Orko, rigardante trans la randon; "ne aspektas tre kuraĝige, mi agnoskas. Sed mi prenu vian kandelon kaj mi suben flugos por vidi kio estas sub ni."

"Ĉu vi ne timasf" demandis Trot.

"Ĉerte mi timas," respondis la Orko. "Sed se ni intencas eskapi ni ne povos resti sur ĉi tiu breto por ĉiam. Do, ĉar mi rimarkas ke vi povruloj ne kapablas flugi, mia devo estas esplori la lokon por vi."

Kap'tano Vilĉjo transdonis la kandelon al la Orko, kiu nun jam brulis ĝis duono de sia longo. La Orko prenis ĝin iom necerte per unu krifo kaj poste klinis sian korpon antaŭen kaj glitis trans la randon. Ili aŭdis kuriozan zuman sonon, kiam la vosto ekĉirkaŭiradis, kaj viglan flirtadon de la kuriozaj flugiloj, sed ilin pli interesis ĝuste tiam sekvi per siaj okuloj la ereton da lumo kiu indikis la pozicion de la kandelo. La lumo unue iris laŭ granda cirklo, poste sinkis malrapide suben kaj subite estingiĝis, lasante ĉion antaŭ ili nigra kiel inko.

"He! Kial tio okazisf" kriis la Orko.

"Blovo, verŝajne," kriis Kap'tano Vilĉjo. "Reportu ĝin”.

"Mi ne povas vidi kie vi estas," diris la Orko.

Do Kap'tano Vilĉjo elprenis plian kandelon kaj flamigis ĝin, kaj ĝia flamo ebligis ke la Orko reflugu al ili.

Ĝi surteriĝis sur la rando kaj etendis la eron da kandelo.

"Kial ĝi ĉesis brulif" demandis la ulo.

"La vento estingis ĝin," diris Trot. "Nepre pli zorgu, novafoje."

"Kia estas la lokof" demandis Kap'tano Vilĉjo.

"Mi ankoraŭ ne scias; sed ĝi devas havi fundon, do mi provos trovi ĝin."

Dirinte tion la Orko rekomencis kaj ĉifoje sinkis suben malpli rapide. Suben, suben, suben ĝi iris, ĝis la kandelo estis nur lumereto, kaj post tio ĝi flugis liven kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo tute ne plu povis vidi ĝin.

Post kelkaj minutoj, tamen, ili denove vidis la lumereton, kaj dum la velisto ankoraŭ tenis la duan flamantan kandelon la Orko flugis rekte cele ilin. Ĝi estis nur kelkajn metrojn for kiam subite ĝi faligis la kandelon kriante pro doloro kaj la sekvan momenton ĝi surteriĝis, sovaĝe flirtigante siajn flugilojn, sur la roka breto.

"Kio okazisf" demandis Trot.

"Ĝi mordis min!" kriploris la Orko. "l mi ne plaĉas viaj kandeloj. La aĵo komencis lante malaperi tuj kiam mi prenis ĝin per mia krifo, kaj ĝi fariĝis pli kaj pli malgranda ĝis nun ĝi ĵus turnis sin kaj mordis min — ege malamika ago. Ho — ho! ŭ, kia mordo!"

"Tiaj estas kandeloj, domaĝe," klarigis Kap'tano Vilĉjo, ridetante. "Necesas tre zorge man'puli ilin. Sed diru al ni, kion vi trovis subef"

"Mi trovis kiel daŭrigi nian veturon," diris la Orko, vartante atente la bruligitan krifon. "Tuj sub ni estas granda lago da nigra akvo, kiu aspektis tiel frida kaj aĉa ke ĝi tremigis min; sed tre distance live estas granda tunelo, tra kiu ni povos facile marŝi. Kompreneble mi ne scias kien ĝi kondukas, sed ni devos sekvi ĝin kaj informiĝi."

"Sed ni ne povos atingi ĝin," protestis la knabineto. "Ni ne povas flugi kiel vi, memoru."

"Ne, estas vere," respondis la Orko mediteme. "Viaj korpoj estas tre malbone konstruitaj, laŭ mia opinio, ĉar vi nur povas rampi sur la surfaco de la tero. Sed vi rajtos rajdi sur mia dorso, kaj tiel mi povos promesi al vi sekuran veturon al la tunelo."

"Ĉu vi estas sufiĉe forta por porti ninf" demandis Kap'tano Vilĉjo, dubeme.

"Jes ja; mi estas sufiĉe forta por porti dekon da vi, se vi povus trovi spacon kie vi sidus," estis la respondo; "sed estas sufiĉa spaco inter miaj flugiloj nur por unu ĉiufoje, do mi devos dufoje flugi."

"Bone; mi iros la unua," decidis Kap'tano Vilĉjo.

Li flamigis plian kandelon kiun tenos Trot dum ili forestos kaj por fari lumon por la Orko kiam li revenos al ŝi, kaj post tio la maljuna velisto rampis sur la dorson de la Orko, kie li sidis kun sia ligna kruro etendita rekte flanken.

"Se vi komencos fali, premu viajn brakojn ĉirkaŭ mian kolon," konsilis la ulo.

"Se mi komencos fali, do bonan nokton kaj feliĉajn sonĝojn," diris Kap'tano Vilĉjo.

"Ĉu pretaf" demandis la Orko.

"Startu la zumvoston," diris Kap'tano Vilĉjo, dum en lia voĉo estis tremo. Sed la Orko forflugis tiel glate ke la maljunulo tute ne eĉ ŝanceliĝetis dum li sidis.

Trot rigardis la lumon de la kandelo de Kap'tano

Vilĉjo ĝis ĝi malaperis pro la distanco. Al ŝi ne plaĉis resti sola sur tiu danĝera breto, kun lago da nigra akvo centojn da metroj sub ŝi; sed ŝi estis brava knabineto kaj atendis pacience la revenon de la Orko. Ĝi okazis eĉ pli frue ol ŝi anticipis kaj la ulo diris al ŝi:

"Via amiko estas sekura en la tunelo. Anun, do, surdorsiĝu kaj mi portos vin al li tujrapide."

Mi ne certas kiom da knabinetoj volus fari tiun teruran rajdon tra la giganta nigra kaverno sur la dorso de maldika Orko. Al Trot mem ĝi ne multe plaĉis, sed simple estis farende do ŝi faris laŭeble kuraĝe. Ŝia koro batis rapide kaj ŝi estis tiom nervoza ke ŝi apenaŭ povis teni la kandelon per siaj fingroj dum la Orko rapidis tra la mallumo.

Ŝajnis longa veturo al ŝi, sed efektive la Orko trairis la distancon dum mirinde mallonga tempodaŭro kaj baldaŭ Trot staris sekure apud Kap'tano Vilĉjo sur la ebena planko de granda arkhava tunelo. La velisto multe ĝojis resaluti sian malgrandan kamaradon kaj ambaŭ dankemis al la Orko pro lia helpo.

"Mi ne scias kien iras tiu tunelo," komentis Kap'tano Vilĉjo, "sed nepre ĝi aspektas pli favora ol tiu alia truo tra kiu ni rampis."

"Kiam la Orko estos ripozinta," diris Trot, "ni plu marŝos kaj trovos kio okazos."

"Ripozinta!" kriis la Orko, malestime kiel permesis lia voĉo. "Tiu flugeto tute ne lacigis min. Ami kutimas flugi dum pluraj tagoj tute senhalte."

"Do ni pluiru," proponis Kap'tano Vilĉjo. Li ankoraŭ tenis en sia mano unu brulantan kandelon, do Trot blovestingis la alian flamon kaj metis sian kandelon en la grandan poŝon de la velisto. Ŝi sciis ke estas nesaĝe samtempe bruligi du kandelojn.

La tunelo estis rekta kaj plata kaj tre facile tramarŝata, do ili bone progresis. Trot konjektis ke la tunelo komenciĝis eble tri kilometrojn for de la kaverno kien ilin ĵetis la kirlakvo, sed nun estis neeble taksi kiom da kilometroj ili iris, ĉar ili marŝis senhalte dum horoj post horoj sen ia ŝanĝo en la ĉirkaŭaĵoj.

Fine Kap'tano Vilĉjo haltis por ripozi.

"Ĉi tiu tunelo ĉi estas iom stranga, mi certas," li deklaris, skuante sian kapon malĝoje. "Jam tri pliaj kandeloj forbrulis, kaj ankoraŭ restas al ni nur tri; tamen la tunelo estas sama kiel kiam ni komencis. Kaj kiom longe ĝi restos tia, neniu scias."

"Ĉu ni ne povus marŝi sen lumof" demandis Trot. "La vojo ŝajnas sufiĉe sekura."

"Ĝuste nun," estis la respondo, "sed ni ne povas scii kiam ni atingos novan abismon, aŭ ion egale danĝeran. Tiuokaze ni mortus antaŭ ol ekscii."

"Eble mi antaŭeniru," proponis la Orko. "Min ne timigas falo, sciu, kaj se io okazos mi vokos por averti vin."

"Bona ideo," deklaris Trot, kaj ankaŭ Kap'tano Vilĉjo akordis. Do la Orko ekiris rekte antaŭen, en la plena mallumo, kaj man-en-mane la duo sekvis lin.

Kiam ili vere tre longe estis marŝintaj tiel la Orko haltis kaj postulis manĝaĵojn. Kap'tano Vilĉjo ne jam menciis manĝaĵojn ĉar restas tiom malmulta — nur tri biskvitoj kaj peco de fromaĝo granda kiel du liaj fingroj — sed li donis al la Orko duonon de biskvito, ĝemante dum li faris tion. Al la ulo ne plaĉis la fromaĝo, do la velisto dividis ĝin inter si kaj Trot. Ili bruligis kandelon kaj sidiĝis en la tunelo dum ili manĝis.

"Miaj piedoj dolorigas min," grumblis la Orko. "Mi ne kutimas marŝadi kaj ĉi tiu roka koridoro estas tiom malglata kaj malplata ke dolorigas min marŝi sur ĝi."

"Ĉu vi ne povas flugi anstataŭ marŝif" demandis Trot.

"Ne; tro malaltas la tegmento," diris la Orko.

Post la manĝo ili rekomencis sian marŝon, kaj Trot komencis timi ke neniam ĝi finiĝos. Kiam Kap'tano Vilĉjo rimarkis kiom laca estas la knabineto, li paŭzis kaj bruligis alumeton kaj rigardis sian grandan arĝentan poŝhorloĝon.

"Nu, jam estas nokto!" li kriis. "Ni tretadis dum la tuta tago, kaj ankoraŭ ni estas en ĉi tiu terura koridoro, kiu ebl' iras rekte tra la centron de la mondo, kaj eble 'stas cirklo — se tiel, ni ja povus marŝi ĝis la mondofino. Ĉar ni ne scias kio estas antaŭ ni tiel bone kiel kio estas malantaŭ ni, mi proponas halti nun, kaj ni penu dormi ĝis la mateno."

"Mi konsentas," asertis la Orko ĝemante. "Miaj piedoj doloregas kaj de la lastaj kelkaj kilometroj mi lamas pro doloro."

"Anakŭ doloras mia piedo," diris la velisto, serĉante platan spacon sur la roka planko kie li povos sidi.

"Via piedo!" kriis la Orko. "Nu, vi havas nur unu piedon kiu povas dolori, sed mi havas kvar. Do mi suferas kvaroble pli ol vi povas. Jen; tenu la kandelon dum mi rigardos la plandojn de miaj krifoj. Jen vere," li diris, ekzamenante ilin per la flagranta lumo, "estas pecoj da doloro sur ilia tuta surfaco!"

"Eble," diris Trot, kiu multe ĝojis sidiĝi apud siaj akompanantoj, "vi havas kalojn."

"Kalojn? bsurde! Orkoj neniam havas kalojn." protestis la ulo, tenere frotante siajn dolorantajn piedojn.

"Do eble ili 'stas — 'stas — Kiel oni nomas ilin, Kap'tano Vilĉjof lo en la Progreso de l' Pilgrimo, pensu."

"Bursitoj," diris Kap'tano Vilĉjo.

"Ho, jes; eble vi havas bursitojn."

"Povas esti," ĝemis la Orko. "Sed negrave kio ili estas, plia tago da tia marŝado frenezigus min."

"Nepre ili estos pli bonstataj en la mateno," diris Kap'tano Vilĉjo, kuraĝige. "Dormu kaj penu forgesi viajn dolorantajn piedojn."

La Orko riproĉe rigardis la veliston, kiu ne rimarkis tion. Apost tio la ulo demandis plendeme: "Ĉu ni manĝos nun, aŭ ĉu ni mortmalsatosf"

"Restas por vi nur duono de biskvito," respondis Kap'tano Vilĉjo. "Neniu scias kiom longe ni devos resti en ĉi tiu malluma tunelo, kie estas tute nenio manĝebla; do mi konsilas ke vi ŝparu tiun manĝaĵeton ĝis posta horo."

"Donu ĝin al mi jam nun!" postulis la Orko. "Se mi mortmalsatos, mi faros tion tuj — ne iompostiome."

Kap'tano Vilĉjo elprenis la biskviton kaj la ulo plenmanĝis ĝin dum momenteto. Trot iomete malsatis kaj flustris al Kap'tano Vilĉjo ke ŝi volas preni iom da sia porcio; sed la maljunulo sekrete rompis sian propran duonbiskviton, kaj gardis la porcion de Trot por tempo de plia bezono.

Li komencis maltrankvili pro la stato de la knabineto kaj longe post ŝia endormiĝo dum la Orko iom malagrable ronkadis, Kap'tano Vilĉjo sidis kun la dorso al roko kaj fumis sian pipon kaj penis elpensi ian metodon eskapi el ĉi tiu ŝajne senfina tunelo. Sed post kelka tempo ankaŭ li ekdormis, ĉar lamado per ligna kruro dum la tuta tago lacigis, kaj tie en la mallumo dormadis la tri aventurantoj dum multaj horoj, ĝis la Orko vekiĝis kaj per unu piedo frapis la malnunan veliston.

"Nepre jam estas nova tago," diris li.

Ĉapitro 4

Fine la Taglumo

Kap'tano Vilĉjo frotis siajn okulojn, flamigis alumeton kaj rigardis sian poŝhorloĝon.

"La naŭa horo. Jes, mi supozas ke komenciĝis nova tago, tute vere. Ĉu ni pluiruf" li demandis.

"Kompreneble," respondis la Orko. "Krom se ĉi tiu tunelo diferencas de ĉio alia en la mondo, kaj estas senfina, ni trovos eliron pli-malpli frue."

La velisto milde vekigis Troton. Ŝi sentis sin multe ripozinta dum sia longa dormo kaj fervore stariĝis. "Ni komencu, Kap'tano," ŝi diris. Ili rekomencis marŝi kaj antaŭ ol ili multe paŝis la Orko kriis "Ho!" kaj multe flirtigis siajn flugilojn kaj ĉirkaŭsvingis sian voston. La aliaj, kiuj sekvis ne multe malantaŭ ĝi, abrupte haltis.

"Kio okazasf" demandis Kap'tano Vilĉjo.

"Faru por ni lumon," estis la respondo. "Mi kredas ke ni atingis la finon de la tunelo." Poste, dum Kap'tano Vilĉjo flamigis kandelon, la ulo pludiris: "Se estas vere, ne necesis ke ni vekiĝu tiel baldaŭ, ĉar ni jam estis preskaŭ ĉe la fino de ĉi tiu loko kiam ni endormiĝis."

La velisto kaj Trot antaŭeniris kun lumo. Efektive muro el roko frontis la tunelon, sed nun ili vidis ke la aperturo ekturniĝas akre liven. Do ili sekvis, tra malpli larĝa koridoro, kaj post tio denove akre turnis sin — ĉifoje dekstren.

"Estingu la lumon, Kap'tano," diris la Orko, per plezuroplena voĉo. "Ni trafis taglumon."

Fine la taglumo! Strio de milda lumo falis preskaŭ ĉe iliajn piedojn dum Trot kaj la velisto ĉirkaŭiris angulon de la koridoro, sed ĝi venis el supre, kaj levinte siajn okulojn ili trovis ke ili estas en la fundo de profunda roka puto, kies supro estis multege super iliaj kapoj. Kaj tie finiĝis la koridoro.

Dum kelka tempo ili rigardis silente, almenaŭ du el ili pleniĝis per malkuraĝiĝo pro kion ili vidis. Sed la Orko nur fajfis leĝere kaj diris gaje:

"Tiu estis la plej malfacila veturo kiun iam mi misfortune faris, kaj plezurigas min ke ĝi finiĝis. Tamen, krom se mi sukcesos flugi al la supro de ĉi tiu abismo, ni restos entombigitaj ĉi tie por ĉiam."

"Ĉu vi opinias ke estas sufiĉe da spaco por ke vi povu flugif" demandis la knabineto maltrankvile; kaj Kap'tano Vilĉjo aldonis:

"La puto leviĝas rekte, do mi ne komprenas kiel vi povus sukcesi."

"Se mi estus ordinara birdo — iu el tiuj aĉaj plumhavuloj — mi eĉ ne provus elflugi," diris la Orko. "Sed mia meĥanika helicovosto povas fari mirindaĵojn, kaj kiam ajn vi pretos mi montros al vi lertaĵon vere indan."

"Ho!" kriis Trot; "ĉu vi intencas kunflugigi ankaŭ ninf"

"Kial nef"

"Mi supozis," diris Kap'tano Vilĉjo, "ke vi la unua iros, kaj poste sendos iun helpi nin per pendigo de ŝnurego."

"Ŝnuregoj danĝeras," respondis la Orko, "kaj eble mi ne povus trovi ŝnuron sufiĉe longan por tiel granda distanco. Krome, estas logike ke se mi povos mem eliri mi povos ankaŭ kunporti vin ambaŭ."

"Nu, mi ne timas," diris Trot, kiu sopiregis denove esti sur la tersurfaco.

"Sed eble ni falus," sugestis Kap'tano Vilĉjo, dubeme.

"Nu, tiuokaze ni ĉiuj kune falus," respondis la Orko. "Surgrimpu, knabineto; sidu trans miajn ŝultrojn kaj metu ambaŭ brakojn ĉirkaŭ mian kolon."

Trot obeis kaj kiam ŝi jam sidis sur la Orko, Kap'tano Vilĉjo demandis:

"Kion pri mi, S-ro Orkof"

"Nu, mi opinias ke plej bone estos ke vi tenu miajn malantaŭajn krurojn kaj lasu min porti vin tiel," estis la respondo.

Kap'tano Vilĉjo rigardis al la malproksimega supro de la puto, kaj poste la maldikajn krurojn de la Orko kaj forte ĝemis.

"La pendo estos vere granda, mi kredas; sed se vi ne malŝparos tro multan tempon dum vi supren iros, eble mi povos sukcese ne fali," diris li.

"Estu pretaj, do!" kriis la Orko, kaj tuj lia kirlovosto komencis rotacii. Trot sentis sin leviĝi en la aeron; kiam la kruroj de la ulo leviĝis de la tero Kap'tano Vilĉjo tenis du el ili firme kaj kroĉis sin preskaŭfreneze. La korpo de la Orko klinis sin rekte supren, kaj Trot devis tre strikte teni la kolon por eviti forgliton. Eĉ en tiu pozicio la Orko nur malfacile eskapis de la malglataj flankoj de la puto. Aplurfoje ĝi kriis "Ho!" dum ĝia dorso batis muron, aŭ flugilo batis iun elstaraĵon; sed la vosto plu rotaciis rimarkinde rapide kaj la taglumo fariĝis pli kaj pli hela. Vere la veturo de la fundo al la supro estis longa, tamen preskaŭ antaŭ ol Trot komprenis ke ili tiom atingos, ili pafiĝis el la truo en la klaran aeron kaj sunbrilon kaj post momento la Orko leĝere surteriĝis.

La surteriĝo estis tiom abrupta ke eĉ malgraŭ la zorga atento de la ulo al siaj pasaĝeroj Kap'tano Vilĉjo batis la teron laŭ ŝoko kiu renversis lin pied-super-kapen; sed kiam Trot jam glitis de sia sidejo la maljuna velisto sidis kaj ĉirkaŭrigardis pli-malpli kontente.

"Estas iom bele ĉi tie," diris li.

"La Tero ja estas bela loko!" kriis Trot.

"Sed kie sur la tero ni estasf" meditis la Orko, turnante unue unu brilantan okulon kaj poste la alian unuflanken kaj reen. Estis abundaj arboj kaj arbustoj kaj floroj kaj verda herbo. Sed ne estis domoj; ne estis padoj; ne estis ia ajn signo de civilizacio.

"Tuj antaŭ ol mi surteriĝis mi kredis ekvidi la oceanon," diris la Orko. "Ni esploru por trovi ĉu mi pravis." Li flugis al monteto proksima, kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo sekvis lin malpli rapide. Kiam ili staris sur la supro de la monteto ili povis vidi la bluajn ondojn de la oceano tuj antaŭ ili, dekstre de ili, kaj live de ili. Amalantaŭ la monteto estis arbaro trans kiun ili ne povis vidi.

"Mi esperas ke ne estas insulo, Trot," diris Kap'tano Vilĉjo serioztone.

"Se jes, mi supozas ke ni estas kvazaŭ en karcero," ŝi respondis.

"Ĝuste tiel, Trot."

"Tamen, eĉ se tiel, estas pli bone ol en tiuj teruraj subteraj tuneloj kaj kavernoj," deklaris la knabino.

"Vi pravas, etulo," akordis la Orko. "Ĉio super la tero estas pli bona ol la plejbonaĵo kuŝanta sub la tero. Do ni ne kverelu kontraŭ nia sorto sed estu dankemaj pro nia eskapo."

"Ni ja dankemas!" ŝi respondis. "Sed ĉu ni povos trovi ion manĝeblan en ĉi tiu lokof"

"Ni esploru por trovi," proponis Kap'tano Vilĉjo. "Live tiuj arboj aspektas ĉerizarboj."

Survoje al ili la esploristoj devis marŝi tra implikaĵo el grimpoplantoj kaj Kap'tano Vilĉjo, kiu marŝis antaŭe, stumblis kaj falis sur sian vizaĝon.

"Ho, ĝi estas melono!" kriis Trot ĝoje, dum ŝi vidis tion kio kaŭzis la falon de la velisto.

Kap'tano Vilĉjo stariĝis, ĉar li estis tute ne damaĝita, kaj ekzamenis la melonon. Li prenis sian grandan poŝtranĉilon el sia poŝo kaj malfermtranĉis la melonon. Ĝi estis matura kaj bonegaspekta; sed la maljunulo gustumis ĝin antaŭ ol li permesis ke Trot manĝu ĝin. Decidinte ke ĝi estas bona li donis al ŝi grandan tranĉaĵon kaj poste proponis iom al la Orko. La ulo rigardis la frukton iom malestime, unue, sed gustuminte ĝin li manĝis ĝin tiel fervore kiel la aliaj. Inter la grimpoplantoj ili trovis multajn aliajn melonojn, kaj Trot diris dankeme: "Nu, estas nenia danĝero mortmalsati, eĉ se ni ja estas sur insulo."

"Melonoj," komentis Kap'tano Vilĉjo, "estas kaj manĝaĵoj kaj akvo. Ani ne povus trovi ion pli bonan." lom pli for ili atingis la ĉerizarbojn, kie ili akiris iom de la fruktoj, kaj rande de la arbareto estis sovaĝaj prunoj. La arbaro mem konsistis preskaŭ plene el nuksarboj — juglandaj, avelaj, migdalaj kaj kaŝtanaj — tiel ke estos tre multa tre nutra manĝaĵaro por ili dum ili restos tie.

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot decidis marŝi tra la arbaron por trovi kio estas aliflanke de ĝi, sed la piedoj de la Orko estis ankoraŭ tiel doloraj kaj "ŝvelkovritaj" pro marŝado sur la rokoj ke la ulo diris ke li preferas flugi trans la arbosuprojn kaj renkonti ilin aliflanke. La arbaro ne estis granda, do per rapida dekkvinminuta marŝado ili atingis ĝian plej foran randon kaj vidis antaŭ si la bordon de la oceano.

"Ĝi do ja estas insulo," diris Trot, ĝemante. "Jes, kaj ankaŭ bela insulo," diris Kap'tano Vilĉjo, por Trot penante kaŝi sian senesperiĝon. "Mi supozas, partnero, ke se la plejmalbono okazus, mi povus konstrui floson — aŭ eĉ boaton — per tiuj arboj, tiel ke ni povus forveli per ĝi."

La knabineto plifeliĉiĝis aŭdante tion.

"Mi nenie vidas la Orkon," ŝi komentis, ĉirkau-rigardante. Siaj okuloj ektrafis ion kaj ŝi kriis: "Ho, Kap'tano Vilĉjo! Ĉu ne estas domo tie, livef"

Kap'tano Vilĉjo atente rigardante vidis kaban-konstruaĵon ĉe unu rando de la arbaro. "spektas tiel, Trot. Ami ne nomus ĝin vera domo, sed ĝi ja estas konstruaĵo. Ani transiru kaj trovu ĉu ĝi estas enloĝata."

Ĉapitro 5

La Malgranda Oldulo de la Insulo

Kelkaj paŝoj venigis ilin al la kabano, kiu estis nur tegmento el branĉoj konstruita super kvadrata spaco, kun kelkaj arbobranĉoj ligitaj al la flankoj por forteni la venton. La antaŭo estis tute malferma kaj frontis la maron, kaj dum niaj amikoj proksimiĝis ili observis vireton kun longa pinta barbo, kiu sidis senmove sur tabureto kaj gapis penseme trans la akvon.

"Malbloku la vojon, bonvolu," li vokis per kolerema voĉo. "Ĉu vi ne vidas ke vi obstrukcas mian vidonf"

"Bonan matenon," diris Kap'tano Vilĉjo ĝentile.

"La mateno ne estas bona!" feroce diris la vireto.

"Mi vidis multe pli da matenoj pli bonaj ol ĉi tiu. Ĉu laŭ vi estas bona mateno kiam min ĝenas tioma amaso da uloj kiaj vif"

Troton mirigis aŭdi tiajn vortojn de nekonato kiun ili salutis tute dece, kaj Kap'tano Vilĉjo ruĝiĝis pro la malĝentileco de la vireco. Sed la velisto diris per trankvila voĉtono:

"Ĉu vi estas la solulo loĝanta ĉi tiun insulon ĉif"

"Vi misgramatikas," estis la respondo. "Sed ĉi tiu estas mia propra, ekskluziva insulo, kaj mi dankos ke vi foriru de ĝi laŭeble plej baldaŭ."

"Volonte ni farus tion," diris Trot, kaj ŝi kaj Kap'tano Vilĉjo forturnis sin kaj marŝis al la bordo, por trovi ĉu iu alia tero estas videbla.

La vireto stariĝis kaj sekvis ilin, kvankam ambaŭ jam estis tro provokitaj por plu atenti lin.

"Nenio videbla, partnero," raportis Kap'tano Vilĉjo, ombrante siajn okulojn per sia mano; "do ni devos resti ĉi tie kelkatempe, ŝajnas. Ane estas malbona loko, Trot, tute ne."

"Nu, vi nenion scias pri ĝi!" interrompis la vireto. "La arboj estas multe tro verdaj kaj la rokoj estas pli duraj ol taŭgas. Ami trovas la sablon tre eroplena kaj la akvon aĉe malseka. Ĉiu venteto kaŭzas aermoviĝon kaj la suno brilas dum la tago, kiam oni ne bezonas ĝin, kaj ekmalaperas ĝuste kiam komencas mallumiĝi. Se vi restos ĉi tie vi trovos la insulon tre malkontentiga."

Trot turnis sin por rigardi lin, kaj ŝia dolĉa vizaĝo estis serioza kaj scivolplena.

"Mi demandas al mi kiu vi estas," ŝi diris.

"Mi nomiĝas Pesim," diris li, fiermiene. "Oni nomas min la Observanto."

"Ho. Kion vi observasf" demandis la knabineto.

"Ĉion kion mi vidas," estis la respondo, pli malagrablatona. Subite Pesim retiris sin, farante krieton de alarmiĝo, kaj rigardis kelkajn piedspurojn en la sablo. "Ho, ve!" li kriis lamente.

"Kia problemo nunf" demandis Kap'tano Vilĉjo. "lu enpuŝis la teron! Ĉu vi ne vidasf"

"Ne sufiĉe enpuŝe por difekti ion," diris Trot, ekzamenante la piedspurojn.

"Ĉio malĝusta difektas," insistis la viro. "Se la tero estus enpuŝita kilometron, estus granda katastrofo, ĉu nef"

"Mi supozas ke jes," agnoskis la knabineto.

"Nu, ĉi tie ĝi estas enpuŝita plenan centimetron! Tio estas centono de metro, plena centmilono de kilometro. Do ĝi estas centmilono da katastrofo! — Ho ve! Estas terure!" diris Pesim per plorkria voĉo.

"Penu forgesi la aferon, sinjoro," konsilis Kap'tano Vilĉjo, konsole. "Komencas pluvi. Ani eniru vian kabanon por resti sekaj."

"Pluvas! Ĉu vere pluvasf" demandis Pesim, komencante plori.

"Jes," respondis Kap'tano Vilĉjo, dum la gutoj komencis fali, "kaj mi ne vidas rimedon por haltigi tion, eĉ kvankam mi mem estas sperta observanto."

"Ne; mi timas ke ni ne povas haltigi ĝin," diris la viro. "Ĉu vi estas multe okupata ĝuste nunf"

"Ne post kiam mi reiros al la kabano," respondis la velisto.

"Do bonvolu komplezi min," petegis Pesim, paŝante vigle malantaŭ ili, ĉar ili rapide marŝadis al la kabano.

"Dependas de kia komplezo," diris Kap'tano Vilĉjo.

"Bonvolu porti mian ombrelon al la marbordo kaj teni ĝin super la povraj fiŝoj ĝis ĉesos pluvi. Ami timas ke ili malsekiĝos," diris Pesim.

Trot ridis, sed Kap'tano Vilĉjo kredis ke la vireto mokas lin do li sulkis sian frunton je Pesim tiumaniere ke estis evidente ke li koleras.

Ili atingis la kabanon antaŭ ol fariĝi tre malsekaj, kvankam la pluvo nun faladis en formo de grandaj gutoj. La tegmento de la kabano protektis ilin kaj dum ili staris rigardante la pluvadon io enzumis kaj cirkladis ĉirkaŭ la kapon de Pesim. Tuj la Observanto komencis forbati ĝin per siaj manoj, kriante:

"Burdo! Burdo! La plej stranga burdo kian iam mi vidis!"

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot ambaŭ rigardis ĝin kaj la knabineto surprizite diris:

"Jadi! Estas eta Orketo!"

"Tio ĝi estas, tute certe," kriis Kap'tano Vilĉjo.

Efektive ĝi ne estis multe pli granda ol granda burdo, kaj kiam ĝi flugis al Trot ŝi permesis ke ĝi haltu sur ŝia ŝultro.

"Jes, ja estas mi," diris tre malgranda voĉo en ŝian orelon; "tamen malgraŭ tio, mi estas en ega embaraso."

"Kio, ĉu vi do estas nia Orkof" demandis la knabino, miroplene.

"Ne, mi estas mia Orko. Sed mi estas la sola Orko kiun vi konas," respondis la uleto.

"Kio okazis al vif" demandis la velisto, metante sian kapon apud la ŝultron de Trot por pli bone aŭdi la respondon. Ankaŭ Pesim apudmetis sian kapon, kaj la Orko diris:

"Memoru ke kiam mi foriris de vi mi komencis flugi trans la arbojn, kaj tuj kiam mi atingis ĉi tiun flankon de la arbaro mi vidis arbuston kovritan de la plej bongustegaspektaj fruktoj kiajn vi povus imagi. La fruktoj estis proksimume grosgrandaj kaj estis bele lavendokoloraj. Do mi alflugis kaj plukis beron per mia beko kaj manĝis ĝin. Tuj mi komencis malgrandiĝi. Ami povis senti min ŝrumpi, eble forŝrumpi, kaj tio ege timigis min, do mi flugis sur la teron por pripensi kio okazas. Apost kelkaj sekundoj mi atingis la dimension kiun vi nun vidas; sed tia mi restis, mi fariĝis ne pli malgranda, estas vere, sed ankaŭ ne pli granda. Ĉerte estas terura aflikto! Kiam mi ne plu estis tiom konfuzita pro la ŝoko, mi komencis serĉi vin. Ane estas facile trovi vojon kiam oni estas tiel malgranda, sed bonfortune mi vidis vin ĉi tie en ĉi tiu kabano kaj tuj venis al vi."

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot multege miris pro tiu historio kaj sentis malfeliĉon por la povra Orko, sed la vireto Pesim ŝajne opiniis ĝin bona ŝerco. Li komencis ridi kiam li aŭdis la historion kaj ridis ĝis preskaŭsufokiĝo, post tio li kuŝiĝis sur la teron kaj ruliĝis kaj denove ridadis, dum larmoj de amuziĝo fluis sur liaj sulkoplenaj vangoj.

"Ho ve! Ho ve!" li fine anhelis, sidiĝante kaj viŝante siajn okulojn. "Estas troe! Estas preskaŭ tro gajige!"

"Mi trovas nenion amuzan," komentis Trot indigne.

"Vi trovus se vi havus samajn spertojn kiel mi," diris Pesim, stariĝante kaj iom post iom rehavante sian solenan malkontentan mienon. "Tutsamo okazis al mi."

"Ho, ĉuf Kaj kiel vi do troviĝis sur ĉi tiu insulof" demandis la knabino.

"Mi ne troviĝis; la najbaroj alvenigis min," respondis la vireto, sulkante sian frunton pro la memoro. "Ili diris ke mi estas kverelema kaj kulpigema kaj ili akuzis min ĉar mi diris al ili ĉion misan aŭ ĉiam malĝustan, kaj ĉar mi diris al ili kia ĉio devus esti. Do ili venigis min ĉi tien kaj lasis min tute sola, dirante ke se mi kverelos kun mi mem, neniu alia fariĝos malfeliĉa. Absurde, ĉu ne?”

"Ŝajnas al mi," diris Kap'tano Vilĉjo, "ke tiuj najbaroj ĝuste agis."

"Nu," pludiris Pesim, "trovinte min Reĝo de ĉi tiu insulo mi devis vivi per la fruktoj, kaj mi trovis multajn fruktojn kreskantajn ĉi tie kiujn antaŭe mi neniam vidis. Ami gustumis plurajn kaj trovis ilin bongustaj kaj nutraj. Sed unu tagon mi manĝis lavendan beron — same kiel la Orko — kaj tuj mi fariĝis tiel malgranda ke mi estis apenaŭ kvin centimetrojn alta. La kondiĉo estis tre malagrabla kaj, samkiel la Orko, mi multe ektimis. Ami ne povis facile marŝi, nek multe marŝi, ĉar ĉiu terbulo antaŭ mi aspektis monto, ĉiu folio de herbo arbo kaj ĉiu sablero rokego. Aplurajn tagojn mi ĉirkaŭstumbladis plene de timo. Foje arbobufo preskaŭ glutis min, kaj kiam mi kuris el sub la protektantaj arbustoj la mevoj kaj kormoranoj alflugis por beki min. Fine mi decidis manĝi plian beron kaj tute nuliĝi, ĉar la vivo, por ulo tiel malgranda kiel mi tiam, fariĝis teda koŝmaro.

"Fine mi trovis malgrandan arbon sur kiu, mi supozis, kreskas la samaj fruktoj kian mi mangis. La bero estis malhele purpura anstataŭ hele lavenda, sed alie ĝi estis tute simila. Ĉar mi ne povis grimpi la arbon, mi devis atendi sub ĝi ĝis akra venteto estiĝis kaj skuis la branĉojn tiel ke bero ekfalis. Tuj mi prenis ĝin kaj lastafoje rigardinte la mondon — laŭ mia tiama supozo — mi tuj manĝis la beron. Apost tio, surprize al mi, mi komencis regrandiĝi, ĝis mi reatingis mian antaŭan altecon, kaj tia mi restas. Ane necesas diri ke mi neniam denove manĝis la lavendajn fruktojn, nek manĝas ilin iuj bestoj aŭ birdoj loĝantaj sur ĉi tiu insulo."

Ĉiuj tri fervore aŭskultadis tiun mirigan historion, kaj kiam ĝi finiĝis la Orko kriis:

"Ĉu vi do kredas ke la malhele purpura bero estas la antidoto por la lavendaf"

"Mi estas tute certa," respondis Pesim.

"Do gvidu min al la arbo tuj!" petegis la Orko, "ĉar ĉi tiu eta formo kiun mi havas nun vere timigas min.”

Pesim zorge ekzamenis la Orkon.

"Vi jam estas sufiĉe hida," diris li. "Se vi estus pli granda eble vi estus danĝera."

"Ho, ne," Trot certigis lin; "la Orko estas nia bona amiko. Bonvolu gvidi nin al la arbo."

Pesim konsentis, kvankam iom kontraŭvole. Li gvidis ilin dekstren, laŭ la orienta flanko de la insulo, kaj post kelkaj minutoj kondukis ilin al la rando de la arbaro kiu frontis la bordon de la oceano. Tie staris malgranda arbo sur kiu kreskas beroj malhele purpurkoloraj. La fruktoj aspektis tre allogaj kaj Kap'tano Vilĉjo etendis manon kaj elektis beron kiu aspektis precipe dika kaj matura.

La Orko ĝis tiam restis staranta sur ŝultro de Trot sed nun ĝi flugis al la tero. Estis tiel malfacile por Kap'tano Vilĉjo surgenuiĝi, pro la ligna kruro, ke la knabineto prenis de li la beron kaj tenis ĝin proksima al la kapo de la Orko.

"Ĝi estas tro granda por eniri mian buŝon," diris la uleto, rigardante la frukton flanke.

"Vi devos plurfoje mordi ĝin, mi supozas," diris Trot; kaj tion faris la Orko. Li bekis la molan maturan frukton kaj manĝis ĝin tre rapide, ĉar ĝi tre bone gustis.

Eĉ antaŭ ol li finmanĝis la beron ili povis vidi la Orkon kreski. Apost malmultaj minutoj li reatingis sian naturan dimension kaj fiere paŝadis antaŭ ili, tute ĝojoplene pro sia transformiĝo.

"Nu, nu! Kia vi taksas min nunf" li demandis fiere.

"Vi estas tre maldika kaj rimarkinde hida," deklaris Pesim.

"Vi malbone taksas Orkojn," estis la respondo. "Ĉiu povas vidi ke mi estas multe pli bela ol tiuj aĉuloj kiujn oni nomas birdoj, kiuj estas nur lanugo kaj plumoj."

"El iliaj plumoj eblas fari molajn litojn," asertis Pasim.

"Kaj mia haŭto bone servus kiel tamburaĵo," kolere respondis la Orko. "Malgraŭ tio, senpluma birdo aŭ senhaŭta Orko neniel valorus al si mem, do ne necesas fanfaroni pri nia utileco post la morto. Sed, nur por la argumento, amiko Pesim, mi volas scii: kiel utilus vi se vi ne vivusf"

"Ne atentu tion," diris Kap'tano Vilĉjo. "Li malmulte utilas eĉ nun."

"Mi estas la Reĝo de ĉi tiu Insulo, mi diru tion, kaj vi trudis vin al mia tereno," deklaris la vireto, sulkigante la frunton je ili. "Se al vi mi ne plaĉas — kaj mi estas certa ke tiel estas, ĉar mi plaĉas al neniu alia — kial vi ne foriras kaj lasas min solaf"

"Nu, la Orko kapablas flugi, sed ne ni," klarigis Trot responde. "Ni neniel volas resti ĉi tie, sed mi ne scias kiel ni povus foriri."

"Vi povas reiri al la truo el kiu vi venis."

Kap'tano Vilĉjo kapneis; Trot tremegis pro la penso; la Orko laŭte ridis.

"Eble vi ja estas la Reĝo ĉi tie," la ulo diris al Pesim, "sed ni intencas regi ĉi tiun insulon por ni mem, ĉar ni estas tri kaj vi estas unu, kaj plejfortas ni."

La vireto ne respondis al tio, kvankam dum ili remarŝis al la kabano lia vizaĝo plej feroce mienis. Kap'tano Vilĉjo kolektis amason da folioj kaj, helpate de Trot, preparis du komfortajn litojn en kontraŭaj anguloj de la kabano. Apesim dormis en hamako kiun li pendigis de du arboj.

Ili ne bezonis telerojn, ĉar ilia manĝaĵo konsistis tute el fruktoj kaj nuksoj plukitaj disde la arboj; ili ne faris fajron, ĉar la vetero estis varma kaj nenio estis kuirenda; mebloj mankis en la kabano krom la kruda tabureto sur kiu kutimis sidi la vireto. Li nomis ĝin sia «trono» kaj ili permesis ke li retenu ĝin.

Do ili loĝis sur la insulo dum tri tagoj, kaj ili ripozis kaj manĝis ĝissate. Tamen, ili tute ne feliĉis pro tiu vivo, pro Pesim. Li konstante kritikis ilin, kaj kion ajn ili faris, kaj la tutan ĉirkaŭaĵon. Li trovis nenion bonan aŭ admirindan en la tuta mondo kaj Trot baldaŭ komprenis kial la iamaj najbaroj de la vireto portis lin al tiu insulo kaj lasis lin tie tute sola por ke li ne povu ĝeni plu. Estis misfortune por ili ke iliaj aventuroj venigis ilin al tiu loko, ĉar ofte ili preferus la ĉeeston de sovaĝa besto al la ĉeesto de Pesim.

La kvaran tagon feliĉa penso trafis la Orkon. Ili ĉiuj cerbumadis pri ebla metodo foriri de la insulo, kaj diskutis tiun aŭ tiun rimedon, sen trovi planon praktikan. Kap'tano Vilĉjo diris ke li povus konstrui floson el la arboj, sufiĉe grandan por porti ilin ĉiujn, sed kiel ilojn li havis nur tiujn du poŝtranĉilojn kaj ne eblis haki arbojn per tiel malgrandaj klingoj.

"Kaj supozu ke ni sukcesus flosi sur la oceano," diris Trot, "kien ni drivus, kaj kiom longe necesus por ke ni alvenu tienf"

Kap'tano Vilĉjo devis agnoski ke li ne scias. La Orko povus forflugi de la insulo kiam ajn ĝi volus, sed la kuriozulo estis lojala al siaj novaj amikoj kaj rifuzis lasi ilin en tia soleca dizertita loko.

Sed kiam Trot urĝis lin forflugi, dum tiu kvara mateno, la Orkon ektrafis la feliĉa penso.

"Mi forflugos," diris li, "se vi ambaŭ konsentos rajdi sur mia dorso."

"Ni estas tro pezaj; vi eble faligus nin," oponis Kap'tano Vilĉjo.

"Jes, vi estas tro pezaj por longa veturo," agnoskis la Orko, "sed se vi manĝus tiujn lavendajn berojn vi fariĝus sufiĉe malgrandaj por ke mi povu facile porti vin."

Tiu kurioza propono surprizis Troton kaj ŝi rigardis pensprofunde la parolinton dum ŝi konsideris ĝin, sed Kap'tano Vilĉjo malestime elspiris kaj demandis:

"Kio okazus al ni postef Ni malmulte utilus se ni estus nur kvin aŭ ses centimetrojn altaj. Ane, S-ro Orko, mi preferas resti ĉi tie kia mi estas, ol esti fingrulo aliloke."

"Kial vi ne povus kunporti kelkajn malhele purpurajn berojn, kiujn vi manĝus atinginte nian cellokonf" demandis la Orko. "Tiel vi povus regrandiĝi laŭdezire."

Trot kunfrapis siajn manojn pro ĝojo.

"Ĝuste!" ŝi kriis. "Ni faru tion, Kap'tano Vilĉjo." l la maljuna velisto unue ne multe plaĉis la plano, sed li pripensis ĝin zorge kaj ju pli li pensis des pli ĝi plaĉis.

"Kiel vi sukcesus porti nin, se ni estus tiel malgrandajf" li demandis.

"Mi povus meti vin en paperan sakon, kaj ligi la sakon ĉirkaŭ mian kolon."

"Sed ni ne havas paperan sakon," oponis Trot.

La Orko rigardis ŝin.

"Via sunkufo," ĝi diris post kelka pensado, "estas kava en sia mezo kaj havas du ŝnurojn kiujn vi povus ligi ĉirkaŭ mian kolon."

Trot deprenis sian sunkufon kaj rigardis ĝin kritikeme. Jes, ĝi ja povus facile enteni kaj ŝin kaj Kap'tanon Vilĉjon, kiam ili estos manĝintaj la lavendajn berojn kaj ŝrumpintajn. Ŝi ligis la ŝnurojn ĉirkaŭ la kolon de la Orko kaj la sunkufo fariĝis sako en kiu du hometoj povus veturi sen danĝero elfali. Do ŝi diris:

"Mi kredas ke ni agos tiel, Kap'tano."

Kap'tano Vilĉjo ĝemis sed li ne povis fari logikan oponon escepte ke la plano ŝajnis al li tre danĝera — kaj pli ol unumaniere danĝera.

"Anakŭ mi opinias tion," diris Trot sobre. "Sed neniu povas resti vivanta sen kelkfoje eniri danĝeron, kaj danĝero ne nepre signifas ke oni damaĝiĝas, Kap'tano; nur ke ni eble damaĝiĝus. Do mi supozas ke ni devos riski tion."

"Ni iru serĉi la berojn," diris la Orko.

Ili diris nenion al Pesim, kiu sidadis sur sia tabureto kaj malfeliĉe sulkis la frunton dum li gapis la oceanon, sed tuj komencis serĉi la arbojn sur kiuj estas la magiaj fruktoj. La Orko tre bone memoris kie kreskas la lavendaj beroj kaj gvidis siajn kompanojn rapide al la loko.

Kap'tano Vilĉjo kolektis du berojn kaj zorge metis ilin en sian poŝon. Apost tio ili ĉirkaŭiris al la orienta flanko de la insulo kaj trovis la arbon sur kiu kreskas la malhele purpuraj beroj.

"Mi intencas preni kvar el ili," diris la velisto, "tiel ke se unu ne grandigos nin ni povos manĝi alian."

"Pli bone prenu ses," konsilis la Orko. "Estas bone esti sekura, kaj mi estas certa ke tiuj arboj kreskas en neniu alia loko en la tuta mondo."

Do Kap'tano Vilĉjo kolektis ses purpurajn berojn kaj kun siaj valoregaj fruktoj ili reiris al la kabano por adiaŭi Pesimon. Eble ili ne tiom ĝentilus al tiu malagrabla vireto se ili ne volus peti lin ligi la sunkufon ĉirkaŭ la kolon de la Orko.

Kiam Pesim informiĝis ke ili foriros de li li unue aspektis multe plaĉita, sed li subite memoris ke li devas esti plaĉata de nenio do li komencis grumbladi pri sia forlasiĝo.

"Ni sciis ke ne kontentigus vin," komentis Kap'tano Vilĉjo. "Ne kontentigis vin ke ni estas ĉi tie, kaj ne kontentigos vin ke ni estos for."

"Estas tute vere," agnoskis Pesim. "Mi ne estas kontenta ekde antaŭ nememorebla tempo; do neniel gravas al mi ĉu vi foriros aŭ restos."

Tamen lin interesis ilia eksperimento, kaj li volonte konsentis helpi, kvankam li profetis ke ili falos el la sunkufo dumvoje kaj aŭ dronos en la oceano aŭ disfrakasiĝos sur iu roka bordo. Tiu malgaja aŭguro ne senkuraĝigis Troton, sed ĝi tre nervozigis Kap'tanon Vilĉjon.

"Mi la unua manĝos mian beron," diris Trot, dum ŝi metis sian sunkufon sur la teron, tiel ke ili povos eniri ĝin.

Post tio ŝi manĝis la lavendan beron kaj post kelkaj sekundoj ŝi tiom malgrandiĝis ke Kap'tano Vilĉjo prenis ŝin tre zorge per sia dikfingro kaj unua fingro kaj metis ŝin en la mezon de la sunkufo. Apost tio li metis apud ŝin la ses purpurajn berojn — ĉiu estis proksimume tiel granda kiel la kapo de eta Trot — kaj ĉar ĉiuj preparoj estis faritaj la maljuna velisto manĝis sian lavendan beron kaj fariĝis tre malgranda — eĉ lia ligna kruro!

Kap'tano Vilĉjo ege stumblis penante grimpi trans la randon de la sunkufo kaj falis apud Troton kapantaŭe, kio instigis mizeran Pesimon ridegi ĝoje. Apost tio la Reĝo de la Insulo prenis la sunkufon — tiel senzorge ke li skuis ĝiajn enulojn kvazaŭ pizojn en pizujo — kaj ligis ĝin, per ĝiaj ŝnuroj, sekure ĉirkaŭ la kolon de la Orko.

"Mi esperas, Trot, ke vi tre sekurige kudris tiujn ŝnurojn," diris Kap'tano Vilĉjo maltrankvile.

"Nu, ni vere ne multe pezas, sciu," ŝi respondis, "do mi kredas ke la kudro ne rompiĝos. Sed atentu ne dispremi la berojn, Kap'tano."

"Jam unu el ili difektiĝis," li diris, rigardante ilin.

"Ĉu pretajf" demandis la Orko.

"Jes!" ili kune kriis, kaj Pesim proksimiĝis al la sunkufo kaj vokis al ili: "Vi frakasiĝos aŭ dronos, mi tute certas! Sed adiaŭ, kaj ĝis nerevido!"

La Orkon provokis tiu malafabla parolo, do li turnis sian voston kontraŭ la vireton kaj rotaciigis ĝin tiel rapide ke la aerblovo renverspuŝis Pesimon kaj li ruliĝis plurfoje sur la tero antaŭ ol li povis haltigi sin kaj sidiĝi. Jam tiam la Orko estis alte en la aero kaj rapidanta trans la oceanon.

Ĉapitro 6

La Flugo de la Etuloj

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot veturis tre komforte en la sunkufo. La movado estis tre regula, ĉar ili pezis tiom malmulte ke la Orko flugis senpene. Tamen ili estis ambaŭ iom nervozaj pri sia estonta sorto kaj ne povis ne voli sin sekuraj sur la tero kaj naturdimensiaj denove.

"Vi estas terure malgranda, Trot," komentis Kap'tano Vilĉjo, rigardante sian kompanon.

"Same vi, Kap'tano," ŝi diris ridante; "sed dum ni havos la purpurajn berojn ni ne bezonos maltrankvili pri nia malgrandeco."

"En cirko," meditis la maljunulo, "ni estus kuriozaĵoj. Sed en sunkufo — alte en la aero — flugante super granda nekonata oceano — ne estas vorto en la libraro kiu priskribas nin."

"Nu, ni estas etuloj, tute simple," diris la knabineto.

La Orko longe flugis silente. La fajna svingiĝo de la sunkufo dormemigis Kap'tanon Vilĉjo kaj li komencis endormiĝi. Tamen Trot estis plene veka, kaj tolerinte la monotonan veturon laŭeble longe ŝi vokis:

"Ĉu vi ankoraŭ nenie vidas teron, S-ro Orkof" "nkoraŭ ne," li respondis. "Ĉi tiu oceano estas granda kaj mi tute ne scias kiudirekte kuŝas la tero plej proksima al tiu insulo; sed se mi plu rekte flugados mi nepre atingos iun lokon iam."

Tio sonis logika, do la etuloj en la sunkufo restis laŭeble paciencaj; t.e., Kap'tano Vilĉjo dormetis kaj Trot penis memori siajn geografilecionojn por povi konjekti al kiu tero ili verŝajne venos.

Dum horoj post horoj la Orko flugis senpaŭze, irante tute rekte kaj serĉante per siaj okuloj teron sur la horizonto. Kap'tano plu dormadis kaj ronkis kaj Trot metis sian kapon sur lian ŝultron por ripozigi ĝin; subite la Orko kriis:

"Jen! Mi ekvidis teron, finfine."

Je tiu anonco ili vigligis sin. Kap'tano Vilĉjo stariĝis kaj klopodis rigardi trans la randon de la sunkufo.

"Kia ĝi aspektasf" li demandis.

"Ĝi aspektas nova insulo," diris la Orko; "sed mi povos pli bone taksi ĝin post unu aŭ du minutoj." "l mi ne multe plaĉas insuloj, post nia vizito al la alia," deklaris Trot.

Baldaŭ la Orko denove anoncis:

"Nepre ĝi estas insulo, malgranda insulo," diris li. "Sed mi ne haltos ĉar mi vidas multe pli grandan teron tuj preter ĝi."

"Tute bone," aprobis Kap'tano Vilĉjo. "Ju pli granda la tero, des pli bone, laŭ nia opinio."

"Ĝi estas preskaŭ kontinento," pludiris la Orko post nelonga silento, dum kiu li ne malpliigis sian flugrapidon. "Ĉu povus esti Orklando, la loko kiun mi de tiom longe serĉasf"

"Mi esperas ke ne," flustris Trot al Kap'tano Vilĉjo — tiel leĝere ke la Orko ne povis aŭdi ŝin — "ĉar mi ne volus esti en lando kie loĝas nur Orkoj. Ĉi tiu unusola Orko ne estas malagrabla kunulo, sed multe da li ne estus tre agrable."

Post kelkaj pliaj minutoj da flugado la Orko vokis per malfeliĉa voĉo:

"Ne! ne estas mia lando. Estas loko kiun mi neniam vidis antaŭ nun, kvankam mi multege veturadis. Ĝi aspektas nur montoj kaj dezertoj kaj verdaj valoj kaj kuriozaj urboj kaj lagoj kaj riveroj — intermiksitaj tre senorde."

"Kutime landoj estas tiaj," komentis Kap'tano

Vilĉjo. "Ĉu vi surteriĝosf"

"Baldaŭ," estis la respondo. "Jen montopinto tuj antaŭ mi. Ĉu vi konsentas ke ni surteriĝu sur ĝinf"

"Bone," konsentis la velisto, ĉar kaj li kaj Trot enuis pro veturado en la sunkufo kaj sopiris denove stari sur solida tero.

Do post kelkaj minutoj la Orko malrapidigis sian flugon kaj post tio ekhaltis tiel leĝere ke ili apenaŭ skuiĝis. Apost tio la ulo kaŭriĝis ĝis la sunkufo tuŝis la teron, kaj komencis peni malligi la nodigitajn ŝnurojn per siaj krifoj.

Tio montriĝis tre mallerta tasko, ĉar la ŝnuroj estis ligitaj dorse de la kolo de la Orko, precize tie kien ne atingis liaj krifoj. Apost multa provado li diris:

"Mi timas ne povi ellasi vin, kaj neniu proksimas por helpi min."

Unue tio senesperigis, sed post iom da pensado Kap'tano Vilĉjo diris:

"Se ne ĝenos vin, Trot, mi povos fari fendon en via sunkufo per mia tranĉilo."

"Faru tion," ŝi respondis. "La tranĉo ne ĝenos, ĉar mi povos poste rekudri ĝin, kiam mi denove estos granda."

Do Kap'tano Vilĉjo elprenis sian tranĉilon, kiu estis egale malgranda, proporcie, kiel li mem, kaj post multa penado li sukcesis fari longan tranĉfendon en la sunkufo. Unue li mem premis sin tra la aperturon kaj poste helpis Troton eliri.

Kiam ili denove staris sur firma tero ilia unua ago estis komenci manĝi la malhele purpurajn berojn kiujn ili kunportis kun si. Trot gardadis du el ili zorge dum la longa veturo, tenante ilin sur siaj genuoj, ĉar ilia sekureco multon signifis al la etuloj.

"Mi ne multe malsatas," diris la knabineto dum ŝi transdonis beron al Kap'tano Vilĉjo, "sed malsato ne gravas, ĉiokaze. Estas kiel preni medikamenton por resaniĝi, do ni devos iel sukcese manĝi ilin."

Sed la beroj montriĝis tre plaĉgustaj, kaj dum Kapt'ano Vilĉjo kaj Trot mordetis la randojn ili komencis grandiĝi — nerapide sed senhalte. Ju pli ili kreskis des pli facile ili manĝis la berojn, kiuj kompreneble fariĝis malpli grandaj laŭ ilia vidpunkto, kaj kiam la fruktoj estis plenmanĝitaj niaj amikoj jam reatingis sian naturan grandecon.

La knabineton multe trankviligis la trovo ke ŝi nun estas same granda kiel unue, kaj Kap'tano Vilĉjo ankaŭ kontentis; ĉar, kvankam ili vidis la efikon de la beroj rilate al la Orko, ili ne estis certaj ke la magiaj fruktoj same efikos al homoj, aŭ ke la magio funkcios en alia lando ol tiu kie kreskis la beroj.

"Kion ni faru pri la aliaj kvar berojf" demandis Trot, dum ŝi prenis sian sunkufon, mirante ke ŝi antaŭe estis sufiĉe malgranda por veturi en ĝi. "Ili ne plu utilas al ni, Kap'tano, ĉuf"

"Mi ne certas pri tio," li respondis. "Se ilin manĝus iu kiu neniam manĝis la lavendajn berojn, eble ili tute ne efikus; sed, male, eble ili ja efikus. Unu el ili estas multe difektita, do mi forĵetos ĝin, sed la aliajn tri mi kunportos, laŭ mia ideo. Ili estas magiaĵoj, sciu, kaj eble ili utilos al ni iam."

Li nun traserĉis siajn grandajn poŝojn kaj eltiris malgrandan lignan skatolon kun glitkovrilo. La velisto gardis aron da najloj, diversdimensiajn, en tiu skatolo, sed tiujn li nun ŝutis en sian poŝon kaj en la skatoleton li metis la tri sendifektajn purpurajn berojn.

Fininte tiun gravan agon, ili trovis sufiĉan tempon por ĉirkaŭrigardi kaj vidi sur kian lokon la Orko surteriĝis.

Ĉapitro 7

La Bululo

La monto sur kiun ili alteriĝis ne estis dezerta, sed havis sur siaj flankoj lokojn de verda herbo, kelkajn arbustojn, kelkajn nedikajn arbojn kaj tie-tie amasojn da falintaj rokoj. La flankoj de la deklivo aspektis iom krutaj, sed se oni tre zorgis, eblis grimpi supren aŭ malsupren facile kaj sekure. La pejzaĝo videbla de kie ili nun staris montris plaĉajn valojn kaj fekundajn montetojn kuŝantajn sub la altaĵoj. Trot kredis vidi kelkajn domojn kuriozformajn dise en la suba pejzaĝo, kaj estis moviĝantaj punktoj kiuj eble estas homoj aŭ bestoj sed estas tro distancaj tiel ke ŝi ne povas klare vidi ilin.

Ne malproksime de ilia starloko estis la supro de la monto, kiu aspektis plata, do la Orko proponis al siaj akompanantoj ke li flugos supren por vidi kio estas tie.

"Bona ideo," diris Trot, "ĉar proksimiĝas la vespero kaj ni devos trovi lokon kie ni dormos."

La Orko estis for ne pli ol kelkajn minutojn antaŭ ol ili vidis lin aperi sur la rando de la supro plej proksima al ili.

"Venu supren!" li vokis.

Do Trot kaj Kap'tano Vilĉjo komencis supreniri la deklivon kaj ili ne bezonis multan tempon por atingi la lokon kie atendas ilin la Orko.

Ilia unua ekvido de la montosupro tre multe plaĉis al ili. Ĝi estis ebena spaco pli granda ol ili supozis kaj sur ĝi kreskis herbaro brile verda. En la preciza centro staris domo tre zorge konstruita el ŝtonoj. Aneniu persono estis videbla, sed fumo venis el la kamentubo, do unuanime ĉiuj tri komencis marŝi cele la domon.

"Mi demandas al mi," diris Trot, "en kiu lando ni estas, kaj ĉu tre distance de mia hejmo en Kalifornio."

"Ne povas diri, partnero," respondis Kap'tano Vilĉjo, "sed mi ege certas ke ni longe veturis post nia alveno al tiu kirlakvo."

"Jes," ŝi akordis, ĝemante, "nepre kilometrojn da kilometroj!"

"Distanco nenion signifas," diris la Orko. "Mi jam transflugis preskaŭ la tutan mondon, penante trovi mian hejmon, kaj estas mirige kiom da landetoj ekzistas, kaŝitaj en la fendoj kaj anguloj de ĉi tiu granda Terglobo. Kiam oni veturas oni povas trovi iun novan landon ĉiumomente, kaj multaj el ili ankoraŭ neniam aperis sur la mapoj."

"Eble jen unu el ili," sugestis Trot.

Ili atingis la domon post vigliga marŝo kaj Kap'tano

Vilĉjo pugnofrapis la pordon. Ĝin tuj malfermis malglataspekta viro kiu "estis tute kovrita de buloj" laŭ posta deklaro de Trot. Estis buloj sur lia kapo, buloj sur lia korpo kaj buloj sur liaj brakoj kaj kruroj kaj manoj. Eĉ sur la ekstremoj de liaj fingroj estis buloj. Kiel vestaĵon li surhavis malnovan grizan kompleton fantaziaspektan, kiu tre malbone sidis sur li pro la buloj kiujn ĝi kovris sed ne kaŝis.

Sed la okuloj de la Bululo estis afablaj kaj scintilaj laŭ sia mieno kaj tuj kiam li vidis siajn vizitantojn li profunde klinis sin kaj diris per iom bula voĉo:

"Feliĉan tagon! Envenu kaj fermu la pordon, ĉar fariĝas fride post la sunsubiro. La vintro nun trafis nin."

"Ho, sed tute ne estas fride ekster la domo," diris Trot, "do ankoraŭ ne povas esti vintro."

"Vi aliopinios pri tio post nelonge," deklaris la Bululo. "Miaj buloj ĉiam informas min pri la stato de la vetero, kaj ili donas al mi ĝuste nun senton de neĝŝtormo venanta. Sed sentu vin kiel ĉehejme, fremduloj. La manĝo estas preskaŭ preta kaj estas sufiĉaj manĝaĵoj por ĉiuj."

Interne de la domo estis nur unu granda ĉambro, simple sed komforte meblita. Ĝi havis benkojn, tablon, kaj kamenon, ĉiuj el ŝtono. En la kameno poto bobeladis kaj vaporadis, kaj Trot opiniis ke ĝi plaĉe odoras. La vizitantoj sidiĝis sur la benkojn — escepte de la Orko, kiu kaŭris apud la kameno — kaj la Bululo komencis kirladi la kaldronon vigle.

"Ĉu mi povas demandi en kiu lando ni troviĝas, sinjorof" demandis Kap'tano Vilĉjo.

"Jadi — fruktokukon kaj pomsaŭcon! — ĉu vi ne scias kie vi estasf" demandis la Bululo, kaj li ĉesis kirladi kaj rigardis la parolinton surprizite.

"Ne," agnoskis Kap'tano Vilĉjo. "Ni ĵus alvenis."

"Perdis la vojonf" demandis la Bululo.

"Ne precize," diris Kap'tano Vilĉjo. "Ni ne havis vojon do ne perdis ĝin."

"Ha!" diris la Bululo, kapjesante per sia bula kapo.

"Ĉi tiu," li anoncis per solena impona voĉo, "estas la fama Lando Mo."

"Ho!" kriis la velisto kaj la knabino, unuspire. Sed, ĉar ili neniam antaŭe aŭdis pri la Lando Mo, ili neniom pli sciis ol antaŭe.

"Mi kredis ke tio mirigos vin," komentis la Bululo, tre plaĉite, dum li rekomencis kirli. La Orko rigardis lin dum kelka tempo silente kaj poste demandis:

"Kiu do estas vfl."

"Mif" respondis la Bululo. " Ĉu vi ne aŭdis pri mif Zingibropano kaj citronsuko! Mi estas konata, ĉie, kiel la Mont-Orelo."

Ili ĉiuj akceptis tiun informon silente, unue, ĉar ili penis kompreni kion li volas diri. Fine Trot kuraĝiĝis demandi:

"Bonvolu, kio estas Mont-Orelo?"

Responde la viro turnis sin kaj frontis ŝin, gestante per la kulero per kiu li kirladis la kaldronon, dum li deklamis la ĉisekvajn versojn per ĉantvoĉo:

"Jen la monto, iom surda, l ĝi mankas kanto turda, Mi tial devas de 1 Natur' aŭskulti ĉiujn sonojn, Ili ne 1 monteton ĝenu — Ĝi ne tusi, terni penu — Ĉi monstra bulo timigite eksuferas tremojn.

"ŭskultas sonorilojn vi

Kaj onin kanti aŭdas mi; Sed la monto ne konscias pri eventoj, tial do

Kiam aŭdas mi la ŝtormon ŭdas pluv- aŭ neĝ-enormon, Informas mi la monton, tiel scias Mont' de Mo.

"Do mi helpas ĉiujn homojn

Enloĝantajn siajn domojn, Trankviligas mi la monton kaj la homoj pacon havas, Per aŭskulto kaj avertoj

Helpas ĉiujn miaj lertoj, Mi ĝojas ke mi vivas, ĉar mi tiun gloron havas."

Fininte tiujn versojn la Bululo denove sin turnis por kirladi. La Orko ridis mallaŭte kaj Kap'tano Vilĉjo fajfis al si kaj Trot decidis ke la Mont-Orelo sendube estas iom freneza. Sed la Bululo ŝajne estis kontenta kredante ke li plene klarigis sin kaj baldaŭ li metis kvar ŝtonajn telerojn sur la tablon kaj post tio li levis la kaldronon de la fajro kaj verŝis iom da ĝia enhavo sur ĉiun el la pladoj. Kap'tano Vilĉjo kaj Trot tuj proksimiĝis al la tablo, ĉar ili malsatis, sed kiam ŝi ekzamenis sian teleron la knabineto kriis:

"Nu, ĝi estas melasa kandaĵo!"

"Ĉerte," respondis la Bululo, ridetante plaĉe. "Manĝu ĝin rapide, dum ĝi varmegas, ĉar ĝi fridiĝas tre rapide dum ĉi vintra vetero."

Dirinte tion li prenis ŝtonan kuleron kaj komencis meti la varmegan melasaĵon en sia buŝon, dum la aliaj mirante rigardis lin.

"Ĉu ĝi ne bruligas vinf" demandis la knabino.

"Tute ne," diris li. "Kial vi ne manĝasf Ĉu vi ne malsatasf"

"Jes," ŝi respondis, "mi malsatas. Sed ni kutime manĝas kandaĵon kiam ĝi fariĝis frida kaj malmola.

Ni ĉiam distiras melasan kandaĵon antaŭ ol manĝi ĝin”.

"Ha, ha, ha!" ridis la Mont-Orelo. "Kiel absurde! El kie vi venis, dof"

"Kalifornio," ŝi diris.

"Kalifornio! Pu! Ne ekzistas tia loko. Ami aŭdis pri ĉiu loko en la Lando Mo, sed neniam antaŭ nun mi aŭdis pri Kalifornio."

"Ĝi ne estas en la Lando Mo," ŝi klarigis.

“Do ĝi ne valoras diskuton,” deklaris la Bululo, prenante denove iom el la vaporanta kaldrono, ĉar li manĝadis tutdum li parolis.

"Rilate al mi," ĝemis Kap'tano Vilĉjo, "mi deziras normalan plenan manĝon, kiel distraĵon. En la lasta loko estis nur fruktoj por manĝi, kaj ĉi tie estas pli malbone, ĉar estas nur kandaĵo."

"Melasa kandaĵo tamen ne estas malbona," diris Trot. "Mia jam estas preskaŭ sufiĉe frida por tirado. Atendu iomete, Kap'tano, kaj vi povos manĝi ĝin."

Post iom da tempo ŝi povis kolekti la kandaĵon de la ŝtona telero kaj komenci prilabori ĝin per siaj manoj. La Mont-Orelo multe miris pri tio kaj atente rigardis ŝin. La kandaĵo estis vere bona kaj bele tirebla, tiel ke Trot baldaŭ estis preta distranĉi ĝin tiel ke ĝi estis manĝopreta.

Kap'tano Vilĉjo degnis manĝi unu-du pecojn kaj la Orko manĝis plurajn, sed la Bululo rifuzis provi ĝin. Trot mem plenmanĝis la teleron da kandaĵo kaj post tio petis trinkon da akvo. «kvof» diris la Mont-Orelo, senkomprene. "Kio estas tiof" "lo trinkebla. Ĉu oni ne havas akvon en Mof" "Mi neniam aŭdis pri ĝi," diris li. "Sed mi povas doni al vi iom da freŝa limonado. Mi kaptis ĝin per poto kiam lastafoje pluvis, ja estis nur antaŭhieraŭ."

"Ho, ĉu pluvas limonadon ĉi tief" ŝi demandis. "Ĉiam; kaj ĝi estas tre freŝiga kaj bonsaniga." Dirinte tion li portis el ŝranko ŝtonan poton kaj ĉerpilon, kaj la knabino trovis ĝin vere tre plaĉa limonado. Ankaŭ al Kap'tano Vilĉjo ĝi plaĉis; sed la Orko rifuzis tuŝi ĝin.

"Se ne estas akvo en ĉi lando, mi ne povos longe resti ĉi tie," la ulo deklaris. "kvo signifas vivon por homoj, bestoj, kaj birdoj."

"Sendube estas akvo en limonado," diris Trot.

"Jes," respondis Orko, "mi supozas ke jes; sed ankaŭ estas aliaj aĵoj en ĝi, kaj ili senvalorigas la bonan akvon."

La aventuroj de la tago lacigis niajn veturantojn, do la Bululo alportis kelkajn lankovrilojn kiujn ili vindis ĉirkaŭ sin kaj poste ili kuŝiĝis antaŭ la fajro, kiun ilia gastiganto vivigis per fuelo dum la tuta nokto. Trot vekiĝis plurfoje kaj trovis la Mont-Orelon ĉiam vigla kaj intense aŭskultanta por percepti eĉ la plej etan sonon. Sed la knabineto povis aŭdi tute neniun sonon escepte de la ronkado de Kap'tano Vilĉjo.

Ĉapitro 8

Buton-Brilo Perdiĝas kaj Retroviĝas

"Vekiĝu — Vekiĝu!" vokis la voĉo de la Bululo. "Ĉu mi ne diris al vi ke venas la vintrof Per mia maldekstra orelo mi povis aŭdi ĝin veni, kaj la pruvo estas ke nun forte neĝas ekstere."

"Ĉuf" diris Trot, frotante siajn okulojn kaj rampante el sia lankovrilo. "Kie mi loĝas, en Kalifornio, mi neniam vidis neĝon, escepte de tre for sur la suproj de altaj montoj."

"Nu, ĉi tie estas la supro de alta monto," respondis la bululo, "kaj pro tio nin trafas niaj plej fortaj neĝadoj ĝuste ĉi tie."

La knabineto iris al la fenestro kaj elrigardis. La aeron plenigis falantaj blankaj flokoj, tiel grandaj kaj tiel kuriozformaj ke ŝi perpleksis.

"Ĉu vi certas ke tio estas neĝof" ŝi demandis.

"Nepre. Ami devas preni mian neĝŝovelilon kaj eliri por ŝoveli vojeton. Ĉu vi deziras veni kun mif"

"Jes," ŝi diris, kaj sekvis la Bululon kiam li malfermis la pordon. Subite ŝi kriis: "Nu, tute ne estas fride!"

"Kompreneble ne," respondis la viro. "Estis fride hieraŭ nokte, antaŭ la neĝfalo; sed neĝo, kiam ĝi falas, estas ĉiam firma kaj varma."

Trot prenis manplenon da ĝi.

"Sed, ĝi estas pufmaizo!" ŝi kriis.

"Kompreneble; ĉiu neĝo estas pufmaizo. Kion vi anticipisf»

"Pufmaizo ne estas neĝo en mia lando."

"Nu, ĝi estas la sola neĝo kiun ni havas en la Lando Mo, do vi devos kontentiĝi per ĝi," diris li, iom senpacience. "Mi ne respondecas pri la absurdaĵoj kiuj okazas en via lando, kaj kiam vi estas en Mo vi devas agi kiel la Moanoj. Amanĝu iom da nia neĝo kaj vi trovos ĝin bona. La sola malboneco de nia neĝo estas ke kelkfoje ni ricevas tro da ĝi."

Dirinte tion la Bululo eklaboris ŝovelante vojeton kaj li tiom rapidis kaj malpigris ke li amasigis la pufmaizon ambaŭflanke de la vojo kiu kondukis al la montosupro de la suba ebenaĵo. Dum li laboris, Trot manĝis pufmaizon kaj trovis ĝin firma kaj iom varma, ankaŭ bele salumita kaj buterumita. Baldaŭ Kap'tano Vilĉjo venis el la domo kaj marŝis al ŝi.

"Kio estas tiof" li demandis.

"Mo-neĝo," diris ŝi. "Sed ĝi ne estas vera neĝo, kvankam ĝi falas el la ĉielo. Ĝi estas pufmaizo."

Kap'tano Vilĉjo gustumis ĝin; post tio li sidiĝis sur la vojeton kaj komencis manĝi. La Orko venis kaj bekadis laŭeble rapide. Ili ĉiuj amis pufmaizon kaj ili ĉiuj malsatis ĉimatene.

Intertempe la flokoj de "Mo-neĝo" tiel rapide falis ke la kvanto da ili preskaŭ senlumigis la aeron. La Bululo nun ŝoveladis tre for laŭ la montoflanko, dum la vojeto malantaŭ li rapide repleniĝis per freŝfalinta pufmaizo. Subite Trot aŭdis lin voki:

"Jadi jadi! — fruktera torto kaj pankukoj! — jen iu kovrita de la neĝo."

Ŝi kuris al li tuj kaj la aliaj sekvis, vadante tra la maizo kaj dispremante ĝin sub siaj piedoj. La Mo-neĝo estis tre profunda kie la Bululo ŝoveladis kaj el inter granda amaso da ĝi li malkovris paron da piedoj.

"Jadi! lu perdiĝis en la ŝtormo," diris Kap'tano Vilĉjo. "Mi esperas ke li plu vivas. Ani eltiru lin por trovi."

Li prenis unu piedon kaj la Bululo prenis la alian. Ili ambaŭ tiris kaj el sub la amaso da pufmaizo venis knabeto. Li estis vestita per bruna velura jako kaj ĝisgenua pantalono, kun brunaj ŝtrumpoj, buk-ŝuoj kaj blua ĉemiz-veŝto kiu havis krispojn sur sia antaŭaĵo. Kiam oni eliris lin el la amaso la knabo maĉadis buŝplenon da pufmaizo kaj ambaŭ liaj manoj estis plenaj de ĝi. Do unue li ne povis paroli al siaj savintoj sed kuŝis tute kviete kaj okulumis ilin trankvile ĝis li glutis sian buŝplenon. Apost tio li diris:

"Trovu mian ĉapon," kaj puŝis pli da pufmaizo en sian buŝon.

Dum la Bululo komencis ŝoveladi en la maizamaso por trovi la ĉapon de la knabo, Trot ridadis ĝoje kaj Kap'tano Vilĉjo havis larĝan rideton sur sia vizaĝo. La Orko rigardis de unu al la alia kaj demandis:

"Kiu estas tiu fremdulof"

"Nu, Buton-Brilo, kompreneble," respondis Trot. "Kiam ajn oni trovas perditan knabon, nepre temas pri Buton-Brilo. Sed kiel li perdiĝis en ĉi tiu lando for de ĉie, tion mi tute ne komprenas."

"Kie li apartenasf" demandis la Orko.

"Lia hejmo iam estis en Filadelfio, mi kredas; sed mi estas tute certa ke Buton-Brilo apartenas nenie nun.

"Prave," diris la knabo, kapjesante dum li glutis duan buŝplenon.

"Ĉiu apartenas ie," komentis la Orko.

"Mi ne," insistis Buton-Brilo. "Mi duone ĉirkaŭiris la mondon post lasi Filadelfion, kaj mi perdis mian Magian Ombrelon, kiu ĉiam portis min kien ajn. Tutklare se mi ne povas reiri mi ne havas hejmon. Sed ne multe gravas al mi. Ĉi tiu estas tre bona lando, Trot. Ami multe ĝuis ĉi tie."

Jam la Mont-Orelo trovis la ĉapon de la knabo kaj nun aŭskultis la konversacion tre interesate.

"Ŝajnas ke vi konas ĉi tiun povran neĝkovritan perditon," li diris.

"Jes ja," respondis Trot. "Foje ni kunveturis al Ĉiellnsulo, kaj ni estis bonaj amikoj."

"Nu, do, ĝojigas min ke mi savis lian vivon," diris la Bululo.

"Ĝrandan dankon, S-ro nsoj," diris Buton-Brilo, sidiĝante kaj gapante lin, "sed mi kredas ke vi nenion savis, escepte de iom da pufmaizo kiun mi eble manĝus se vi ne ĝenus min. Estis bele varme en tiu pufmaizamaso, kaj multo manĝebla. Kial vi elfosis minf Kaj kio tiel buligas vin sur la tuta korpof"

"Rilate al la buloj," respondis la viro, rigardante sin tre fiere, "Mi havas ilin denaske, kaj mi suspektas ke ilin donacis la feoj. Ili donas al mi malglatan, grandan aspekton, kia la monto kiun mi servas."

"Okej," diris Buton-Brilo, kaj li denove komencis manĝi pufmaizon.

Jam ĉesis neĝi, kaj grandaj amasoj da birdoj grupiĝis ĉirkaŭ la montoflanko, manĝante la pufmaizon tre fervore kaj apenaŭ rimarkante la homojn. Estis birdoj ĉiadimensiaj kaj ĉiakoloraj, plejparte ili havis belegajn plumojn.

"Nur rigardu ilin!" kriis la Orko malestime. "Ĉu ne aĉaspektaj bestoj, tiel kovritaj per plumoj!"

"Mi opinias ilin belaj," diris Trot, kaj tio tiom indignigis la Orkon ke li reiris en la domon por paŭti.

Buton-Brilo etendis manon kaj kaptis grandan birdon per kruro. Tuj ĝi leviĝis en la aeron kaj estis tiom forta ke ĝi preskaŭ kunportis la knabeton. Li tuj delasis la kruron kaj la birdo remalsupren flugis kaj komencis manĝi la pufmaizon, tute ne timigite.

Tio inspiris Kap'tanon Vilĉjon. Li palpis en sia poŝo kaj eltiris plurajn pecojn de fortika ŝnuro. Amovante sin tre senbrue, por ni alarmi la birdojn, li kaŝiris al pluraj el la plej grandaj kaj ligis ŝnurojn ĉirkaŭ iliajn krurojn, tiel kaptante ilin. La birdoj tiom fervore manĝadis ke ili ne rimarkis la okazon, kaj kiam ĉirkaŭ dudek estis tiel kaptitaj Kap'tano Vilĉjo kunligis la ekstremojn de ĉiuj ŝnuroj al granda ŝtono tiel ke ili ne povis eskapi.

La Bululo rigardis la agadon de la velisto tre scivole.

"La birdoj trankvilos ĝis plenmanĝi la neĝon," li diris, "sed tiam ili volos forflugi al siaj hejmoj. Diru al mi, sinjoro, kion faros la povruloj kiam ili trovos sin nekapablaj flugif"

"Eble iomete ĉagrenos ilin," respondis Kap'tano Vilĉjo, "sed ili ne suferos damaĝon se ili restos trankvilaj kaj bone kondutos."

Niaj amikoj jam plensatigis sin per la bongustega pufmaizo kaj nun ili marŝis denove cele la domon. Buton-Brilo marŝis apud Trot kaj tenis ŝian manon per sia, ĉar ili estis malnovaj amikoj kaj li tre multe amis la knabineton. La knabo estis malpli aĝa ol Trot, kaj kvankam ŝi estis malgranda li estis ankoraŭ duonkapon pli malalta. Aplej rimarkinde pri Buton-Brilo estis ke li ĉiam estis trankvila kaj kvieta, negrave kio okazis, kaj ŝajne nenio mirigis lin. Trot amis lin ĉar li ne estis malĝentila kaj neniam provis mistrakti ŝin. Kap'tano Vilĉjo amis lin ĉar li trovis la knabon ĉiam gaja kaj kuraĝa kaj preta plenumi ĉiun peton. tinginte la domon Trot nazumis la aeron la demandis: "Ĉu mi ne flaras parfumon?"

"Tion vi flaras," diris la Bululo. "Vi flaras violetojn, kaj tio pruvas ke venteto fontas el la sudo. Ĉiuj niaj ventoj kaj ventetoj estas parfumitaj kaj pro tio nin plezurigas kiam ili blovas nidirekten. La suda venteto ĉiam odoras violete; la norda vento odoras sovaĝroze; la orienta vento parfumiĝas per konvaloj; kaj la okcidenta vento per lilakfloroj. Do ni ne bezonas veter-indikilon por diri al ni el kie blovas la vento. Ani bezonas nur flari la parfumon kaj tio tuj informas nin."

Interne de la domo ili trovis la Orkon, kaj Buton-Brilon rigardis la strangan birdsimilan ulon multe interesate. Ekzameninte ĝin atente dum kelka tempo li demandis:

"Kiudirekten kirliras via vostof" "mbaŭdirekten," diris la Orko.

Buton-Brilo etendis manon kaj provis ĉirkaŭirigi ĝin.

"Ne faru tion!" kriis la Orko.

"Kial nef" demandis la knabo.

"Ĉar ĝi estas mia vosto, kaj nur mi rajtas kirlirigi ĝin," klarigis la Orko.

"Ni eliru kaj flugu ien," proponis Buton-Brilo. "Mi volas vidi la voston funkcii."

"Ne nun," diris la Orko. "l mi plaĉas via interesiĝo pri mi, ĉar mi plene meritas tion; sed mi flugas nur kiam mi iras ien, kaj se mi komencus mi eble ne ĉesus."

"Tio memorigas min," komentis Kap'tano Vilĉjo, "demandi al vi, amiko Orko, kiel ni foriros el ĉi tie?"

"Foriros!" kriis la Bululo. "Kial ne resti ĉi tief Vi ne trovos pli plaĉan lokon ol Mo."

"Ĉu iam vi estis aliloke, sinjorof"

"Ne; efektive ne," agnoskis la Mont-Orelo.

"Do permesu min diri ke vi ne kapablas taksi," deklaris Kap'tano Vilĉjo. "Sed vi ne respondis mian demandon, amiko Orko. Kiel ni foriros de ĉi tiu montof»

La Orko pensadis dum kelka tempo antaŭ ol respondi.

"Mi povus porti unu el vi — la knabon aŭ la knabinon — sur mia dorso," diris li, "sed tri granduloj estas pli ol mi kapablas porti, kvankam mi portis du el vi nelongan distancon. Vi devus ne esti jam manĝintaj tiujn purpurajn berojn."

"Eble ni ja eraris," Kap'tano Vilĉjo agnoskis.

"ŭ ni povus esti kunportintaj kelkajn el tiuj lavendaj beroj, anstataŭ tiom da purpuraj," sugestis Trot bedaŭrotone.

Kap'tano Vilĉjo ne respondis al tiu komento, kaj tio indikis ke li ne plene akordis kun la knabineto; sed li komencis profunde pensadi, kun la frunto sulkita, kaj fine li diris:

"Se tiuj purpuraj beroj pligrandigus ĉion ajn, negrave ĉu ĝi jes aŭ ne manĝis la lavendajn, mi povus trovi metodon solvi niajn problemojn."

Ili ne komprenis lian parolon kaj rigardis la maljunan veliston kvazaŭ atendante ke li klarigu sian celon. Sed ĝuste tiam Horo da akraj krioj aŭdiĝis el ekstere.

"Ho! Liberigu min — liberigu min!" la voĉoj ŝajnis diri. "Kial insulti nin tielf Mont-Orelo, venu helpi nin!"

Trot kuris al la fenestro kaj trarigardis.

"Jen la birdoj kiujn vi kaptis, Kap'tano," ŝi diris. "Mi ne sciis ke ili povas paroli."

"Ho jes; ĉiuj birdoj en Mo edukiĝis por povi paroli," diris la Bululo. Li rigardis Kap'tanon Vilĉjon malkviete kaj pludiris: "Ĉu vi ne lasos la povrulojn forflugif"

"Eble," respondis la velisto, kaj li elmarŝis al la loko kie la birdoj flirtadas kaj plendas ĉar pro la ŝnuroj ili ne povas forflugi.

"ŭskultu min!" li kriis, kaj tuj ili eksilentis. "Ni, tri homoj kiuj estas fremduloj en via lando, volas iri al alia lando, kaj ni volas ke tri el vi, birdoj, portu nin tien. Ani scias ke ni faras tre grandan peton, sed ni ne povas trovi alian rimedon — krom marŝadi, kaj mi ne multe kapablas tion ĉar mi havas lignan kruron. Ankaŭ, Trot kaj Buton-Brilo estas tro malgrandaj por entrepreni longan kaj lacigan marŝadon. Anun, diru al mi: kiuj tri el vi birdoj konsentos porti ninf"

La birdoj rigardis unu la alian kvazaŭ multe surprizite. Kaj unu el ili respondis:

"Nepre vi frenezas, oldulo. Aneniu el estas sufiĉe granda por porti eĉ unu el la plej malgrandaj personoj en via grupo."

"Mi solvos la problemon de grandeco," promesis Kap'tano Vilĉjo. "Se tri el vi akceptos porti nin, mi igos vin grandaj kaj sufiĉe fortaj por fari tion, tiel ke tute ne ĝenos vin."

La birdoj pripensis tion serioze. Ĉar ili loĝis en magia lando, ili tute ne dubis ke la fremda unukrurulo povas fari kion li promesis. Apost nelonge unu el ili demandis:

"Se vi grandigos nin, ĉu ni restos por ĉiam grandajf"

"Mi kredas ke jes," respondis Kap'tano Vilĉjo.

Ili babiladis dum kelka tempo inter si kaj poste la birdo kiu la unua parolis diris: "Nu, mi akceptas."

"Anakŭ mi," diris alia; kaj post paŭzo tria diris: "Kaj ankaŭ mi."

Eble pli akceptus, ĉar ŝajnis ke ial ili ĉiuj sopiregis esti pli grandaj ol nun; sed tri sufiĉis por la celo de Kap'tano Vilĉjo, do li tuj liberigis ĉiujn aliajn, kiuj tuj forflugis.

La restinta trio estis kuzoj, kaj ĉiuj havis la samajn brilajn plumarojn kaj estis proksimume tiel grandaj kiel agloj. Kiam Trot demandis al ili ŝi trovis ke ili estas tre junaj, ĉar ili foriris de la nestoj antaŭ nur kelkaj semajnoj. Ili estis fortaj junaj birdoj, kun klaraj kuraĝaj okuloj, kaj la knabineto deklaris ke ili estas la plej belaj plumuloj kiujn iam ŝi vidis.

Kap'tano Vilĉjo nun prenis el sia poŝo la lignan skatoleton kun la glitkovrilo kaj elprenis la tri purpurajn berojn, kiuj ankoraŭ estis tute bonstataj.

"Manĝu tiujn," li diris, kaj li donis ilin po unu al ĉiu el la birdoj. Ili obeis, kaj trovis la fruktojn tre plaĉgustaj. Apost kelkaj sekundoj ili komencis grandiĝi kaj ili tiel rapide grandiĝadis ke Trot timis ke ili tute ne ĉesos. Sed fine ili ja ĉesis grandiĝi, kaj tiam ili estis multe pli grandaj ol la Orko, kaj preskaŭ tiel grandaj kiel plenkreskaj strutoj.

Al Kap'tano Vilĉjo multe plaĉis tiu rezulto.

"Nun vi ja povas facile porti nin," diris li.

La birdoj ĉirkaŭpaŝis fiere, multe plaĉite de sia giganta dimensio.

"Tamen mi ne komprenas," diris Trot dubeme, "kiel ni rajdos sur iliaj dorsoj sen forfali."

"Ni ne rajtos sur iliaj dorsoj," respondis Kap'tano Vilĉjo. "Mi faros svingilojn sur kiuj ni rajdos."

Li do petis la Bululon doni al li iom da ŝnurego, sed tion la viro ne havis. Tamen li havis malnovan grizan vestokompleton kiun li volonte donacis al Kap'tano Vilĉjo, kiu tondis la ŝtofon en striojn kaj tordis ĝin tiel ke ĝi estis preskaŭ fortika kiel ŝnurego. Aper tiu ŝtofo li ligis al ĉiu birdo svingobreton kiu pendis sub ĝiaj piedoj, kaj Buton-Brilo provflugis en unu el ili por pruvi ke ĝi estas sekura kaj komforta. Kiam ĉio ĉi estis aranĝita unu el la birdoj demandis: "l kie vi volas ke ni portu vinf"

"Nu, nur sekvu la Orkon," diris Kap'tano Vilĉjo. "Li estos nia gvidanto, kaj kien ajn flugos la Orko vi flugu, kaj kie ajn la Orko surteriĝos vi surteriĝu. Ĉu vi konsentasf"

La birdoj deklaris ke ili plene konsentas, do Kap'tano Vilĉjo konsiliĝis kun la Orko.

"Dumvoje ĉi tien," diris tiu kuriozulo, "mi rimarkis larĝan sablan dezerton live de mi, sur kiu estis nenia vivantaĵo."

"Do prefere ni fortenu nin de ĝi," respondis la velisto.

"Tute ne," insistis la Orko. "Mi trovis, dum miaj veturoj, ke la plej plaĉaj landoj ofte kuŝas meze de la dezertoj; do mi opinias ke estus saĝe se ni flugus trans tiun dezerton kaj trovus kio kuŝas preter ĝi. Ĉar en la direkto el kiu ni venis kuŝas la oceano, kiel ni bone scias, kaj preter ĉi tie estas ĉi tiu stranga Lando Mo, kiun ni ne deziras esplori. Unuflanke, kiel ni povas vidi de ĉi tiu monto, estas larĝa ebenaĵo, kaj aliflanke la dezerto. Arilate al mi, mi voĉdonas por la dezerto."

"Kion vi diras, Trotf" demandis Kap'tano Vilĉjo.

"Estas tutegale al mi," ŝi respondis.

Neniun trafis penso demandi al Buton-Brilo pri lia opinio, do decidiĝis ke ili flugu trans la dezerton. Ili adiaŭis la Bululon kaj dankis lin pro liaj afableco kaj komplezemo. Apost tio ili sidigis sin en la svingilojn — unu por ĉiu birdo — kaj diris al la Orko ke li komencu flugi kaj ili sekvos.

La kirla moviĝo de la vosto de la Orko alarmis la birdojn unue, sed post lia iometa forflugo ili altiĝis en la aeron, portante siajn pasaĝerojn facile, kaj flugis per fortaj reguloj batoj fare de la grandaj flugiloj sekvante sian gvidanton.

Ĉapitro 9

La Regno Omenlando

Trot rajdis pli komforte ol ŝi anticipis, kvankam la svingilo balanciĝis tiom ke ŝi devis firme teni per ambaŭ manoj. La birdo de Kap'tano Vilĉjo sekvis la Orkon, kaj post ĝi venis Trot, dum Buton-Brilo sekvis post ŝi. La procesio estis impona, sed domaĝe estis neniu por vidi ĝin, ĉar la Orko direktis sin rekte cele la grandan sablan dezerton kaj kelkajn minutojn post la ekflugo ili estis alte super la larĝa nenilando, kie neniu vivanto povus ekzisti.

La knabineto pensis ke la loko estus mava se la birdoj senfortiĝus, aŭ se la ŝtofaj ŝnuregoj rompiĝus; sed kvankam ŝi ne povis ne esti iomete nervoza kaj malkvieta ŝi fidis la gigantan kaj brilpluman birdon kiu ŝin portas, kiel ankaŭ la scipovon de Kap'tano Vilĉjo tordi kaj ligi ŝnuregon por ke ĝi ne rompiĝu.

Tiu estis rimarkinde granda dezerto. Anenio rompis la monotonan vidaĵon kaj ĉiu minuto ŝajnis horo kaj ĉiu horo tago. Amalagrablaj fumoj kaj gasoj leviĝis el la sablaro, kiuj estus mortigaj por la veturantoj se ili ne estus tiel altaj en la aero. Eĉ malgraŭ sia alteco Trot komencis malsaniĝi, sed subite spiro da pli freŝa aero plenigis ŝian nazon kaj rigardante antaŭen ŝi vidis grandan nubon de ruĝeta nebulaĵo. Eĉ dum ŝi demandis al si kio ĝi eble estas, la Orko plonĝis kuraĝe en la nebulon kaj sekvis la aliaj birdoj. Ŝi povis vidi nenion dum kelka tempo, nek la birdo portanta ŝin povis vidi kien iris la Orko, sed ĝi pluflugis tiel fortike kiel antaŭe kaj post kelkaj momentoj la nebulo estis malantaŭ ŝi kaj la knabino vidis plej belan pejzaĝon etendiĝantan sube ĝis ĝi estis ekster ŝia vidpovo.

Ŝi vidis erojn da arbaro, verde vestitajn montetojn, kampojn da bloviĝantaj grenoj, fontojn, riverojn kaj lagojn; kaj tra la tuta sceno distroviĝis grupoj de belaj domoj kaj kelkaj grandiozaj kasteloj kaj palacoj.

Super tiu tuta ĝojiga pejzaĝo — kiu laŭ la alta situo de Trot aspektis belega pentrita bildo — estis rozkolora brilo kian ni kelkfoje vidas en la okcidento je la sunsubiro. Tiuokaze, tamen, ne estis nur en la okcidento sed ĉie.

Ne mirigas ke la Orko paŭzis por cirkliri super tiu bela lando. La aliaj birdoj imitis lian agon, ĉiuj okulumis la lokon egale plaĉate. Kaj, kvazaŭ unuanime, la kvaro grupiĝis kaj nerapide velis suben. Tio portis ilin al tiu parto de la nove trovita lando kiu bordis la randon de la dezerto; sed estis same bele tie kiel aliloke, do la Orko kaj la birdoj surteriĝis kaj la tri pasaĝeroj tuj eliris de siaj svingiloj.

"Ho, Kap'tano Vilĉjo, ĉu ne estas bonegef" kriis Trot ravate. "Kiel bonfortunaj ni estis, trovante ĉi tiun belan landon!"

"La lando aspektas iom altklasa, mi agnoskas, Trot," respondis la maljuna velisto, ĉirkaŭrigardante, "sed ni ankoraŭ ne scias kia estas ĝia popolo."

"Neniu povus loĝi en tia lando sen esti feliĉa kaj bona — mi certas pri tio," ŝi diris fervore. "Ĉu vi pensas alion, Buton-Brilo?"

"Mi ne pensas, ĝuste nun," respondis la knabeto. "Lacigas min pensi, kaj mi neniam ŝajnas gajni per tio. Kiam ni vidos la homojn kiuj loĝas ĉi tie ni scios kiaj ili estas, kaj nen'om da pensado ŝanĝos ilin."

"Estas tute vere," diris la Orko. "Sed nun mi volas fari proponon. Dum vi konatiĝos kun ĉi tiu nova lando, kiu aspektas enhavi ĉion feliĉigan, mi deziras pluflugi — tute sola — por trovi ĉu mi vidos mian hejmon aliflanke de la granda dezerto. Se jes, kompreneble mi restos tie. Sed se mi malukcesos trovi Orklandon mi revenos al vi post semajno, por trovi ĉu mi povos pli helpi vin iel."

Ili bedaŭris perdi sian kuriozan akompananton, sed ne povis oponi la planon; do la Orko adiaŭis ilin kaj rapide altiĝis en la aeron, transflugis la landon kaj baldaŭ ne plu estis videbla pro sia fordistanco.

La tri birdoj portintaj niajn amikojn nun petis permeson retroiri al siaj propraj hejmoj, dirante ke ili fervoras montri al siaj familioj kiom grandaj ili fariĝis. Do Kap'tano Vilĉjo kaj Trot kaj Buton-Brilo ĉiuj elkore dankis ilin pro ilia helpo kaj baldaŭ la birdoj komencis sian longan flugon cele la Landon Mo.

Nun forlasitaj en ĉi tiu nekonata lando, la tri kamaradoj elektis belan vojeton kaj komencis laŭiri ĝin. Ili kredis ke tiu vojeto kondukos ilin al grandioza kastelo kiun ili vidis for, ĝiaj turetoj altis multe super, la ĉirkaŭantaj arboj. Ĝi ne aspektis tre distanca, do ili promenis nerapide, admirante la belajn filikojn kaj florojn kiuj bordis la vojeton kaj aŭskultante la kantadon de la birdoj kaj la komfortigan ĉirpadon de la cikadoj.

Baldaŭ la vojeto kondukis ilin trans monteton. En valo preter la monteto estis dometo ĉirkaŭata de florbedoj kaj fruktarboj. Dum ili proksimiĝis ili vidis sur la ombrumata verando de la dometo plaĉaspektan virinon kiu sidas inter grupo de infanoj, al kiuj ŝi rakontas. La infanoj rapide vidis la fremdulojn kaj kuris cele ilin kriante pro surprizo, tiel ke Trot kaj ŝiaj amikoj fariĝis la centro de scivolema grupo de infanoj kiuj ĉiuj babiladis ekscitite. La ligna kruro de Kap'tano Vilĉjo ŝajne mirigis la infanojn, ĉar ili ne povis kompreni kial li ne havas du viandajn krurojn. Tiu atento ŝajne plaĉis al la maljuna velisto, kiu ame karesis la kapojn de la infanoj kaj poste, levante sian ĉapelon salute al la virino, li demandis:

"Ĉu vi povas diri al ni, sinjorino, ĝuste kiu lando estasf"

Ŝi gapis firme ĉiujn tri fremdulojn dum ŝi respondis kurte: "Omenlando."

"Ho!" kriis Kap'tano Vilĉjo, perpleksaspekte. "Kaj kie estas Omenlando, bonvolu diri."

"En la Kvelula Lando," diris ŝi.

"Kiof" kriis Trot, subite ekscitite. "Ĉu vi volas diri ke ni estas en la Kvelula Lando de la Lando Ozf"

"Kompreneble," la virino respondis. "La tuta lando kiun ĉirkaŭas la granda dezerto estas la Lando Oz, kiel vi devus scii egale bone kiel mi; sed domaĝe Omenlando estas apartigita disde la cetera Kvelula Lando per tiu vico de altaj montoj kiujn vi vidas tre for, kies flankoj estas tiel krutaj ke neniu povas transiri ilin. Do ni loĝas ĉi tie tute solaj, kaj nin regas nia propra Reĝo, anstataŭ Ozma de Oz."

"Mi jam antaŭe estis en la Lando Oz," diris Buton-Brilo, "sed neniam antaŭe mi estis ĉi tie."

"Ĉu iam antaŭe vi aŭdis pri Omenlandof" demandis Trot.

"Ne," diris Buton-Brilo.

"Tamen ĝi troveblas sur la Mapo de Oz," asertis la virino, "kaj mi certigas al vi ke ĝi estas bonega lando. Se nur," ŝi pludiris, kaj tiam ŝi paŭzis por ĉirkaŭrigardi mienante timoplene. "Se nur — " nun ŝi repaŭzis, kvazaŭ ne kuraĝante daŭrigi sian parolon.

"Ne nur kio, sinjorinof" demandis Kap'tano Vilĉjo.

La virino sendis la infanojn en la domon. Apost tio ŝi pliproksimiĝis al la fremduloj kaj flustris: "Se nur ni havus alian Reĝon, ni estus tre feliĉaj kaj kontentaj."

"Kial maltaŭgas via Reĝof" demandis Trot, scivoleme. Sed la virino aspektis timoplena ĉar ŝi tiom diris. Ŝi reiris al sia portiko, dirante nur:

"La Reĝo punas severe ĉian perfidon fare de liaj regatoj."

"Kion signifas 'perfido'?" demandis Buton-Brilo.

"Ĉirilate," respondis Kap'tano Vilĉjo, "ŝajnas ke perfido signifas mallaŭdi la Reĝon; sed mi supozas ke nun ni jam konas lian humoron tiel bone kiel se la virino dirus pli."

"Mi deziras demandi," diris Trot, proksimiĝante al la virino, "ĉu vi bonvolos doni al ni ion manĝeblan. Ani jam delonge manĝis nur pufmaizon kaj limonadon."

"Povruloj! Kompreneble mi donos al vi manĝaĵojn," la virino respondis, kaj enirinte sian dometon ŝi baldaŭ revenis portante pleton plenan de sandviĉoj, kuketoj kaj fromaĝo. Unu el la infanoj ĉerpis sitelon da klara malvarma akvo el fonto kaj la tri vagantoj ĝissate manĝis kaj ĝuegis la bonaĵojn.

Kiam Buton-Brilo ne plu povis manĝi li plenigis la poŝojn de sia jako per kuketoj kaj fromaĝo, kaj eĉ ne la infanoj oponis tion. Efektive al ili ĉiuj ŝajne plaĉis vidi la fremdulojn manĝi, do Kap'tano Vilĉjo decidis ke negrave kia estas la Reĝo de Omenlando, la homoj montriĝos amikaj kaj gastigemaj.

"Kies kastelo estas tiu, tie, sinjorinof" li demandis, gestante per sia mano al la turoj leviĝantaj super la arbojn.

"Ĝi apartenas al lia Moŝto, Reĝo Kru-el," ŝi diris.

"Ho, ĉu veref Kaj ĉu li loĝas tief"

"Kiam li ne ĉasas kun siaj ferocaj korteganoj kaj militkapitanoj," ŝi respondis.

"Ĉu li ĉasas nunf" Trot demandis.

"Mi ne scias, kara. Ju malpli ni scias pri la agado de la Reĝo des pli sekuraj ni estas."

Estis evidente ke al la virino ne plaĉas paroli pri Reĝo Kru-el, do, fininte sian manĝon, ili adiaŭis kaj plumarŝis laŭ la vojeto.

"Ĉu vi ne opinias ke estos plejbone ke ni evitu la kastelon de tiu Reĝo, Kap'tanof" demandis Trot.

"Nu," diris li, "Reĝo Kru-el trovos pli-malpli baldaŭ ke ni estas en lia lando, do plejbone estos ke ni frontu lin nun. Eble li ne estas vere tiel malbona kiel opinias tiu virino. Areĝoj ne estas ĉiam popularaj inter siaj regatoj, sciu, eĉ se ili faras ĉion eblan."

"Ozma estas populara," diris Buton-Brilo.

"Ozma diferencas de ĉiu alia Reganto, laŭ tio kion mi aŭdis," komentis Trot mediteme, dum ŝi promenis apud la knabo. "Kaj, efektive, ni ja estas en la Lando Oz, kie Ozma regas ĉiun Reĝon kaj ĉiujn aliajn. Aneniam mi aŭdis pri damaĝo al iu ajn en ŝia regno, ĉu vi, Buton-Brilo?"

"Ne kiam ŝi scias kio okazas," li respondis. "Sed tiuj birdoj alterigis nin en precize la malĝusta loko, laŭ mia opinio. Ili povintus porti nin rekte trans tiun montovicon al la Smeralda Urbo."

"Tute vere," diris Kap'tano Vilĉjo; "sed ili ne faris tion, do ni devas agi laŭeble en Omenlando. Ani penu ne timi."

"Ho, mi ne multe timas," diris Buton-Brilo, paŭzante por rigardi palruĝan kuniklon kiu montris sian kapon supre de truo en apuda kampo.

"Nek mi," aldonis Trot. "Vere, Kap'tano, mi vere ĝojas esti ie ajn en la mirinda felando Oz, tiel ke mi opinias min la plej bonfortuna knabino en la tuta lando. Doroteo loĝas en la Smeralda Urbo, sciu, kaj ankaŭ la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko kaj la Vilulo — kaj ĉiuj aliaj pri kiuj ni aŭdis tiom — kaj ankaŭ Ozma, kiu nepre estas la plej dolĉa kaj bela knabino en la tuta mondo!"

"Ne hastu, Trot," konsistis Buton-Brilo. "Vi ne bezonas diri ĉion per unu spiro, sciu. Kaj vi ne menciis eĉ duonon de la nombro da kuriozuloj en la Smeralda Urbo."

"Tiu ĉi Smeralda Urbo ĉi," diris Kap'tano Vilĉjo impone, "hazarde estas aliflanke de tiuj montoj, kiujn laŭ onidiro ne eblas transiri. Ami ne volas senesperigi vin, Trot, sed ni estas preskaŭ tiel apartigitaj disde viaj Ozma kaj Doroteo kiel kiam ni loĝis en Kal'fbrnio."

Estis tiom da vero en tiu deklaro ke ili ĉiuj plumarŝis silente dum kelka tempo. Fine ili atingis la aron da majestaj arboj kiuj randis la terenon de la kastelo de la Reĝo. Ili jam duontrairis ĝin kiam la sono de plorado, kvazaŭ iu amare malfeliĉas, atingis iliajn orelojn kaj devigis ilin abrupte ekhalti.

Ĉapitro 10

Pon, la Knabo de 1 Ĝardenisto

Buton-Brilo la unua trovis, kuŝanta survizaĝe sub larĝe etendiĝinta arbo apud la vojeto, junulon kies korpo skuiĝis pro la forto de lia plorado. Li estis vestita per longa bruna kitelo kaj sur liaj piedoj estis sandaloj, kio indikis personon humilaklasan. Lia kapo estis nuda kaj montris aron da brunaj buklaj haroj. Buton-Brilo rigardis la junulon kaj diris:

"Sed kial gravasf" "l mi gravas!" kriis la junulo, interrompante sian ploradon por ruliĝi tiel ke lia vizaĝo frontos supren, por vidi kiu parolis. "l mi gravas, ĉar mia koro rompiĝis!"

"Ĉu vi ne povos akiri novan koronf" demandis la knabeto.

"Mi ne volas novan!" ploregis la junulo.

Jam Trot kaj Kap'tano Vilĉjo venis al la loko kaj la knabino klinis sin kaj diris simpativoĉe:

"Diru al ni viajn ĉagrenojn kaj eble ni povos helpi vin."

La junulo sidiĝis, je tio, kaj klinis sin ĝentile. Aposte li surpiediĝis, sed li ankoraŭ tordadis siajn manojn dum li penis sufoki siajn plorsonojn. Trot opiniis lin tre brava ĉar li regas tiel teruran afliktiĝon tiel bone.

"Mi nomiĝas Pon," li komencis. "Mi estas la knabo de 1 ĝardenisto."

"Do la ĝardenisto de la Reĝo estas via patro, supozeble," diris Trot.

"Ne mia patro, sed mia mastro," estis la respondo. "Mi laboras kaj la ĝardenisto ordonas. Kaj mi tute ne kulpis, neniel, pro tio ke Princino Ĝloria enamiĝis kun mi."

"Ĉu veref" demandis la knabineto.

"Mi ne komprenas la kialon," komentis Buton-Brilo, gapante la junulon.

"Kaj kiu do estas Princino Ĝloriaf" demandis Kap'tano Vilĉjo.

"Ŝi estas la nevino de Reĝo Kru-el, kiu estas ŝia gardisto. La Princino loĝas en la kastelo kaj estas la plej bela kaj dolĉa knabino en la tuta Omenlando. Ŝi amas florojn kaj kutimis promenadi en la ĝardenoj kun siaj servistoj. Tiam, se mi laboradis pro miaj taskoj, mi kutimis mallevi miajn okulojn dum Ĝloras preterpasas min; sed unu tagon mi supren rigardis kaj trovis ŝin gapanta min per tre tenera okulrigardo. La sekvan tagon ŝi forsendis siajn servistojn kaj, veninte al mi, komencis paroli kun mi. Ŝi diris ke mi trafis ŝian koron kiel neniam iu alia junulo. Ami kisis ŝian, manon. Ĝuste tiam la Reĝo venis ĉirkaŭ angulon de la vojeto. Li batis min per sia pugno kaj ankaŭ per sia piedo. Apost tio li kaptis brakon de la Princino kaj krude trenis ŝin en la kastelon."

"Estis vere fie!" krietis Trot indigne.

"Li estas tre abrupta Reĝo," diris Pon, "do mi, ne povis anticipi malpli ol tion. Ĝis tiam mi ne pensis pri amo al Princino Ĝloria, sed mi konsciis ke estus malĝentile ne respondi al ŝia amo, do mi faris tion. Ani renkontiĝis plurfoje, kaj ŝi diris al mi ke la Reĝo volas ke ŝi edzigu riĉan korteganon nomatan Ĝugli-Ĝu, kiu estas sufiĉe olda por esti ŝia patro. Ŝi jam rifuzis Ĝugli-Ĝun trideknaŭfoje, sed li plu persistas kaj alportis multajn riĉajn donacojn kiel subaĉeton de la Reĝo. Apro tio Reĝo Kru-el ordonis ke lia nevino edzigu la oldulon, sed la Princino certigis al mi multfoje ke ŝi edzigos nur min. Ĉimatene ni hazarde renkontiĝis en la vitberejo kaj dum mi respektoplene salutis vangon de la Princino, du el la gardistoj de la Reĝo kaptis min kaj batis min terure antaŭ la okuloj de Ĝloria mem, kiun la Reĝo Amem retenis tiel ke ŝi ne povis malhelpi."

"Nu, tiu Reĝo nepre estas monstro!" kriis Trot.

"Li estas multe pli aĉa ol tio," diris Pon, morne.

"Sed, atentu," interrompis Kap'tano Vilĉjo, kiu zorge aŭskultis Ponon. "Tiu Reĝo eble vere ne kulpas. Areĝoj estas fieruloj, ĉar ili estas tiel altarangaj kaj potencaj, kaj ne estas ĝuste ke reĝa Princino edzigas vulgaran knabon de ĝardenisto."

"Ne estas ĝuste," deklaris Buton-Brilo. "Princino devas edzigi Princon."

"Mi ne estas vulgara knabo de ĝardenisto," protestis Pon. "Laŭjuste mi estu la Reĝo anstataŭ Kru-el. Efektive mi estas Princo, kaj egale reĝa kiel iu alia en Omenlando."

"Kiel povas estif" demandis Kap'tano Vilĉjo.

"Mia patro estis la Reĝo kaj Kru-el estis lia Ĉefministro. Sed unu tagon dum li ĉasis, Reĝo Feroc — tiel nomiĝis mia patro — kverelis kontraŭ Kru-el kaj tre milde frapetis lian nazon per sia pugno. Tio tiom provokis fian Kru-elon ke li retrostumbligis mian patron tiel ke li falis en profundan lageton. Tuj Kru-el enĵetis amason da pezaj ŝtonoj kiuj tiom pezigis mian povran patron ke lia korpo ne povis releviĝi al la surfaco. Estas neeble mortigi personon en ĉi tiu lando, vi eble scias tion, sed kiam mia patro premiĝis en la koton en la fundo de la profunda lageto kaj la ŝtonoj tenis lin tiel ke li neniam povos eskapi, li ne pli utilis al si mem nek al la mondo ol se li ja estus morta. Sciante tion, Kru-el proklamis sin Reĝo, ekposedis la reĝan kastelon kaj forpelis la tutan subtenantaron de mia patro. Ami estis infaneto, tiam, sed kiam mi plenkreskis mi fariĝis ĝardenisto. Ami servis Reĝon Kru-elon sen lia scio ke mi estas filo de tiu sama Reĝo Feroc kiun li tiel kruele nuligis."

"Ho, jen terure ekscita rakonto!" diris Trot, forte enspirante. "Sed diru al ni, Pon, kiu estis la patro de Ĝloriaf"

"Nu, li estis la Reĝo antaŭ mia patro," respondis Pon. "Paĉjo estis Ĉefministro por Reĝo mem, kiu estis la patro de Ĝloria. Ŝi estis nur bebo kiam Reĝo Amem falis en la Ĝrandan bismon kiu situas tuj ĉiflanke de la monatoj — la samaj montoj kiuj apartigas Omenlandon de la cetera Lando Oz. Oni diras ke la Ĝranda bismo ne havas fundon; tamen, negrave pri tio, Reĝo Amem neniam revidiĝis kaj mia patro fariĝis Reĝo anstataŭ li."

"Ŝajnas al mi," diris Trot, "ke se Ĝloria juste traktiĝus, ŝi estus Reĝino de Omenlando."

"Nu, ŝia patro ja estis Reĝo," agnoskis Pon, "kaj ankaŭ mia patro; do ni estas egalrangaj, kvankam ŝi estas granda damo kaj mi estas humila knabo de ĝardenisto. Ami ne komprenas kial ni ne geedziĝu se ni deziras — tamen Reĝo Kru-el ne permesas."

"Ensume estas granda konfuzo," komentis Kap'tano Vilĉjo. "Sed ni estas survoje por viziti Reĝon Kru-elon, kaj se venos oportuno, junulo, ni parolos favore al vi."

"Bonvolu fari tion!" pledis Pon.

"Ĉu la batado al vi rompis vian koronf" demandis Buton-Brilo.

"Nu, tio helpis rompi ĝin, kompreneble," diris Pon.

"Mi konsilas ke vi riparigu ĝin," konsilis la knabo, ĵetante ŝtoneron kontraŭ eŭtamion en arbo. "Vi devus doni al Ĝloria koron egale bonan kiel tiu kiun ŝi donas al vi."

"Bona konsilo," konsentis Kap'tano Vilĉjo. Do ili lasis la knabon de 1 ĝardenisto staranta apud la vojeto, kaj rekomencis sian marŝadon cele la kastelon.

Ĉapitro 11

La Fia Reĝo kaj Ĝugli-Ĝu

Kiam niaj amikoj proksimiĝis al la granda pordejo de la kastelo ili trovis ĝin gardata de pluraj soldatoj vestitaj per grandiozaj uniformoj. Ili estis armitaj per glavoj kaj lancoj. Kap'tano Vilĉjo marŝis rekte al ili kaj demandis:

"Ĉu hazarde la Reĝo troviĝas enhejmef"

"Lia Majesta kaj glora Moŝto, Reĝo Kru-el, estas nuntempe loĝanto de sia Reĝa Kastelo," estis la formala respondo.

"Do mi supozas ke ni eniros kaj diros 'bonan tagon'," pludiris Kap'tano Vilĉjo, provante eniri la pordejon. Sed soldato baris per lanco.

"Kiuj vi estas, kiel vi nomiĝas, kaj el kie vi venasf" demandis la soldato.

"Vi ne scius se eĉ ni dirus al vi," respondis la velisto, "ĉar ni estas fremduloj en fremda lando."

"Ho, se vi estas fremduloj estas permesate ke vi eniru," diris la soldato, mallevante sian lancon. "Lia Moŝto multe amas fremdulojn."

"Ĉu multaj fremduloj venas ĉi tienf" demandis Trot.

"Vi estas la unuaj kiuj iam venis al nia lando," diris la viro. "Sed lia Moŝto ofte diras ke se fremduloj iam venos al Omenlando li certigos eksciton por ili."

Kap'tano Vilĉjo gratis sian mentonon penseme. Al li ne ŝajnis tre favorsenta tiu lasta komento. Sed li decidis ke ĉar ne ekzistas rimedo eskapi el Omenlando, estos saĝe aŭdace fronti la Reĝon kaj peni favorigi lin. Do ili eniris la kastelon, eskortate de soldato.

Ĉerte la kastelo estis grandiozega, kun multaj grandaj ĉambroj, kiuj ĉiuj estis bele meblitaj. La koridoroj estis serpentumaj kaj bele ornamitaj, kaj trairinte plurajn el ili la soldato gvidis ilin en malferman ĝardenon kiu, okupis la centron mem de la giganta konstruaĵo. Ĝin ĉirkaŭis ĉiuflanke altaj turhavaj muroj, kaj enhavis florbedojn, fontanojn kaj trotuarojn el multaj koloraj marmoroj kiuj estis kunmetitaj laŭ kuriozaj desegnoj. En malferma spaco proksime al la centro de la korto ili vidis grupon de korteganoj kaj iliaj damoj, kiuj ĉirkaŭis maldikan viron sur kies kapo estis juvelita krono. Lia vizaĝo estis senrida kaj serioza kaj tra la fendetoj de liaj duonfermitaj palpebroj la okuloj ardis kvazaŭ fajraj karberoj. Li estis vestita per brilantaj satenoj kaj veluroj kaj sidis en ora tronseĝo.

Tiu persono estis Reĝo Kru-el, kaj tuj kiam Kap'tano Vilĉjo vidis lin la maljuna velisto sciis senhezite ke al li ne plaĉos la Reĝo de Omenlando.

"Ho! Kiu estasf" diris lia Moŝto, profunde sulkante la brovojn.

"Fremduloj, Sinjoro," respondis la soldato, riverencante tiel profunde ke lia frunto tuŝis la marmorajn kahelojn.

"Fremduloj, ĉuf Nu, nu; kia neatendita vizito! ntaŭenpaŝu, fremduloj, kaj konigu vin."

La voĉo de la Reĝo estis severa kiel lia aspekto. Trot iom tremetis sed Kap'tano Vilĉjo trankvile respondis:

"Malmulton ni ne povas diri, krom ke ni venis por ekzameni vian landon kaj decidi ĉu ĝi plaĉas al ni.

Laŭ via parolmaniero vi ne scias kiuj ni estas; alie vi eksaltus premi manojn kaj doni al ni sidejon. Areĝoj kutimas tre alte taksi nin, en la granda Ekstera Mondo el kie ni venis, sed en ĉi regneto — kiu ja malmulton valoras — ŝajnas la uloj nur pokkulturaj."

La Reĝo miregante aŭskultis tiun aŭdacan parolon, unue sulkante la frunton kaj poste gapante la du infanojn kaj la oldan veliston evidente scivoleme. La korteganoj silentis pro timo, ĉar neniam antaŭe iu aŭdacis paroli tiel al ilia aroganta kruela Reĝo. Lia Moŝto, tamen, iom timis, ĉar kruelaj personoj estas ĉiam senkuraĝaj, kaj li timis ke eble tiuj misteraj fremduloj posedas magiajn fortojn kiuj detruos lin se li ne dece traktos ilin. Do li ordonis al siaj servistoj doni al la novevenintoj sidejojn, kaj ili obeis tremhaste.

Sidiĝinte, Kap'tano Vilĉjo ardigis sian pipon kaj komencis blovi fumon per ĝi, vidaĵo tiel stranga en la mensoj de ĉiuj ke ili ĉiuj miregis. Baldaŭ la Reĝo demandis:

"Kiel vi enpenetris ĉi tiun kaŝitan landonf Ĉu vi transiris la dezerton aŭ la montojnf"

"Dezerton," respondis Kap'tano Vilĉjo, kvazaŭ pri tiu tasko estis eĉ ne inde diskuti.

"Ĉu vere! Neniu antaŭe sukcesis fari tion," diris la Reĝo.

"Nu, estas sufiĉe facile, se oni scias la kielon," asertis Kap'tano Vilĉjo, tiel senzorge ke multe imponis la aŭskultantojn. La Reĝo moviĝis nekomforte en sia trono. Li multe pli ol antaŭe nun timis ĉi tiujn fremdulojn.

"Ĉu vi intencas longe resti en Omenlando?" estis lia sekva maltrankvila demando.

"Dependas de kiel ĝi plaĉas al ni," diris Kap'tano, Vilĉjo. "Ĝuste nun mi sugestas al via Moŝto ke vi ordonu prepari kelkajn ĉambrojn por ni en via eta kasteleto ĉi tie. Kaj reĝa bankedo, kun iom da frititaj cepoj kaj peklita tripo, nu tio plaĉus al niaj stomakoj kaj iomete plifeliĉigus nin."

"Viajn dezirojn oni plenumos," diris Reĝo Kru-el, sed liaj okuloj ardis el inter siaj fendetoj tiel fie ke Trot timis ke eble oni venenigos la manĝaĵojn. Obee al la ordono de la Reĝo pluraj el liaj servistoj forhastis por mem ordoni al la servistoj en la kastelo, kaj tuj post ilia foriro maldika oldulo eniris la kordon kaj klinis sin antaŭ la Reĝo.

Tiu malagrabla persono estis vestita per riĉaj veluroj, kun multaj falbaloj kaj puntaĵoj. Li estis kovrita per oraj ĉenoj, fajne prilaboritaj ringoj kaj juvelitaj ornamaĵoj. Li marŝis per falsimponaj paŝoj kaj gapegis ĉiujn korteganojn kvazaŭ kredante sin multe supera al iu aŭ ĉiu el ili.

"Nu, nu, via Moŝto; kia informo — kia informof" li demandis, per akra, malebena voĉo.

La Reĝo malplezure rigardis lin.

"Nenia informo, Lordo Ĝugli-Ĝu, krom ke fremduloj alvenis," li diris.

Ĝugli-Ĝu malestime rigardetis Kap'tanon Vilĉjon kaj malrespekte Troton kaj Buton-Brilon. Aposte li diris:

"Fremduloj ne interesas min, via Moŝto. Sed Princino Ĝloria multe interesas — jes ja, ŝi tre interesas!

Kion ŝi diras, Sinjorof Ĉu ŝi edzigos minf"

"Demandu al ŝi," respondis senrespekte la Reĝo. "Mi jam demandis, plurfoje. Kaj ĉiufoje ŝi diris ke ne.

"Dof" diris la Reĝo severe.

"Do," diris Ĝugli-Ĝu per ludema tono, "birdo kiu povas kanti sed rifuzas kanti estas devigenda kanti."

"Hu!" diraĉis la Reĝo. "Facile, se temas pri birdo; sed pri knabino estas malpli facile."

"Tamen," persistis Ĝugli-Ĝu, "ni devas superi malfacilaĵojn. La ĉefa problemo estas ke Ĝloria imagas ke ŝi amas tiun mizeran knabon de la ĝardenisto, Pon. Kio se ni ĵetus Ponon en la Ĝrandan bismon, via Mosto?"

"Ne utilus al vi," respondis la Reĝo. "Ŝi ankoraŭ plu amus lin."

"Domaĝe, domaĝe!" ĝemis Ĝugli-Ĝu. "Mi flanken-metis pli ol buŝelon da valoregaj gemoj — ĉiu el ili valoras pli ol reĝo mem — kiel donacon al via Moŝto en la tago de mia edziĝo kun Ĝloria."

La okuloj de la Reĝo scintilis, ĉar li pleje amis riĉon; sed la sekvan momenton li denove profunde sulkis la frunton.

"Ne utilus al ni mortigi Ponon," li murmuris. "Ni devos mortigi la amon de Ĝloria al Pon."

"Des pli bone, se vi povos trovi metodon fari tion," konsentis Ĝugli-Ĝu. "Ĉio ĝustiĝus se vi povus mortigi la amon de Ĝloria al tiu knabo de la ĝardenisto. Efektive, Sinjoro, pripensinte mi opinias ke estas almenaŭ unu kaj duona buŝeloj da juveloj!", Ĝuste tiam mesaĝisto eniris la korton por diri ke la bankedo jam estas preparita por la fremduloj. Do Kap'tano Vilĉjo, Trot kaj Buton-Brilo eniris la kastelon kaj estis gviditaj al ĉambro kie bonega festeno estis elmetita sur la tablon.

"Al mi ne plaĉas tiu Lordo Ĝugli-Ĝu," komentis Trot dum ŝi okupadis sin per manĝado.

"Nek al mi," diris Kap'tano Vilĉjo. "Sed laŭ la paroloj kiujn ni aŭdis mi supozas ke la knabo de 1 ĝardenisto ne ricevos la Princinon."

"Eble ne," respondis la knabino; "sed mi esperas ke olda Ĝugli ankaŭ ne ricevos ŝin."

"La Reĝo intencas vendi ŝin por ĉiuj tiuj juveloj," komentis Buton-Brilo, kies buŝo estis duonplena de kuko kaj konfitaĵo.

"Kompatinda Princino!" ĝemis Trot. "Mi bedaŭras por ŝi, kvankam mi neniam vidis ŝin. Sed se ŝi diras 'ne' al Ĝugli-Ĝu, kaj estas firmintenca pri tio, kion ili povos farif"

"Ni ne maltrankviliĝu pri nekonata Princino," konsilis Kap'tano Vilĉjo. "Laŭ mia penso ni mem ne estas tre sekuraj, pro tiu kruela Reĝo."

La du infanoj same opiniis kaj ĉiuj tri estis iom senĝojaj dum la cetero de la manĝo.

Post ilia manĝo, la servistoj eskortis ilin al iliaj ĉambroj. La ĉambro de Kap'tano Vilĉjo estis for ĉe unu ekstremo de la kastelo, tre alte, kaj la ĉambro de Trot estis ĉe la alia ekstremo, iom malalte. Kaj rilate al Buton-Brilo, ili metis lin en la mezon, tiel ke ĉiuj estis tiel apartaj kiel eblis. Al ili ne multe plaĉis tiu aranĝo, sed ĉiuj ĉambroj estis bele meblitaj kaj ĉar ili estis gastoj de la Reĝo ili ne kuraĝis plendi.

Post la foriro de la fremduloj el la korto la Reĝo kaj Ĝugli-Ĝu longe konversaciis, kaj la Reĝo diris:

"Mi ne povas devigi Ĝlorian edzigi vin jam nun, ĉar tiuj fremduloj eble malebligus. Ami suspektas ke la lignokrura viro posedas grandajn magiajn fortojn, alie li ne povus esti portinta sin kaj tiujn infanojn trans la mortigan dezerton."

"Al mi li ne plaĉas; li aspektas danĝera," respondis Ĝugli-Ĝu. "Sed eble vi eraras kredante lin sorĉisto. Kial ne provi lian povonf"

"Kielf" demandis la Reĝo.

"Alvenigu la Fian Sorĉistinon. Ŝi povos tuj diri al vi ĉu tiu lignokrura persono estas vulgara persono aŭ magiisto."

"Ha! jen bona ideo," kriis la Reĝo. "Kial mi ne pensis pri la Fia Sorĉistino antaŭ nunf Sed tiu virino postulas riĉan rekompencon pro siaj servoj."

"Negrave; mi pagos ŝin," promesis riĉa Ĝugli-Ĝu.

Do servisto estis sendita alvoki la Fian Sorĉistinon, kiu loĝis nur kelkajn kilometrojn for de la kastelo de Reĝo Kru-el. Dum ili atendis ŝin, la velkinta olda kortegano proponis ke ili vizitu Princinon Ĝlorian por trovi ĉu ŝi eble nun estas pli komplezema. Do ili ambaŭ formarŝis kune kaj traserĉis la tutan kastelon sen trovi Ĝlorian.

Fine Ĝugli-Ĝu sugestis ke eble ŝi estas en la malantaŭa ĝardeno, kiu estis granda parko plena de arbustoj kaj arboj kaj ĉirkaŭata de alta muro. Kaj multega estis ilia kolero kiam ili ĉirkaŭiris angulon de la vojeto kaj trovis en kvieta loketo la belan Princinon kaj surgenua antaŭ ŝi Ponon, la knabon de la ĝardenisto!

Muĝante pro kolero la Reĝo kuris antaŭen; sed Pon ekgrimpis trans la muron per eskalo, kiu restis en sia pozicio, kaj kiam li vidis la Reĝon veni li suprenkuris la eskalon kaj facile eskapis. Sed restis Ĝloria frontata de sia kolera gardisto, la Reĝo, kaj de olda Ĝugli-Ĝu, kiu tremegis pro furiozo kiun li ne povis esprimi per vortoj.

Preninte la Princinon per ŝia brako la Reĝo trenis ŝin al la kastelo. Li puŝis ŝin en ĉambron sur la teretaĝo kaj ŝlosis la pordon kontraŭ la malfeliĉulino. Kaj tiu-momente oni anoncis la alvenon de la Fia Sorĉistino. ŭdinte tion, la Reĝo ridetis, kiel ridetas tigro, montrante siajn dentojn. Kaj Ĝugli-Ĝu ridetis, kiel ridetas serpento, ĉar li ne havis dentojn escepte de du dentegoj. Kaj timiginte unu la alian per tiuj ridetoj la du fiuloj foriris al la Reĝa Konsili-Ĉambro por renkonti la Fian Sorĉistinon.

Ĉapitro 12

La Lignokrura krido

Nu, okazis ke Trot, el la fenestro de sia ĉambro, vidis la renkontiĝon de la geamantoj en la ĝardeno kaj vidis la Reĝon veni kaj fortreni Ĝlorian. La koro de la knabineto simpatiis kun la povra Princino, kiu aspektis al ŝi unu el la plej dolĉaj kaj belaj junulinoj kiujn iam ŝi vidis, do ŝi rampis laŭ la koridoroj kaj el kaŝita niĉo vidis Ĝlorian ŝlosita en sian ĉambron.

La ŝlosilo estis ankoraŭ en la seruro, tiel ke kiam la Reĝo jam foriris, sekvate de Ĝugli-Ĝu, Trot kaŝe iris al la pordo, turnis la ŝlosilon kaj eniris. La Princino kuŝis etendiĝinte sur sofo, amare plorante. Trot apudiĝis al ŝi kaj glatigis ŝian hararon kaj penis konsoli ŝin.

"Ne ploru," ŝi diris. "Mi malŝlosis la pordon, do vi povas foriri kiam ajn vi deziras."

"Ne pro tio mi larmas," ploris la Princino. "Mi malfeliĉas ĉar oni ne permesas ke mi amu Ponon, la knabon de 1 ĝardenisto."

"Nu, ne gravas; Pon ja ne estas tiom admirinda, laŭ mia opinio," diris Trot komfortige. "Vi povus ami multajn aliajn personojn."

Ĝloria ruliĝis vizaĝsupren sur la sofo kaj rigardis la knabineton riproĉe.

"Pon akiris mian koron, kaj mi ne povas ne ami lin," ŝi klarigis. Kaj subite indignante ŝi pludiris: "Sed neniam mi amos Ĝugli-Ĝun — neniam dum mia tuta vivo!"

"Nepre ne!" respondis Trot. "Eble Pon malmulte valoras, sed olda Ĝugli estas tre, tre mava. Serĉadu, kaj certe vi trovos iun kiu meritas vian amon. Vi estas tre bela, sciu, kaj preskaŭ ĉiu ajn amus vin."

"Vi ne komprenas, kara," diris Ĝloria, viŝante la larmojn de siaj okuloj per delikata punta poŝtuko borderita per perloj. "Kiam vi estos malpli juna vi komprenos ke junulino ne ekdecidas kiun ami, nek elektas la plej indan. Ŝia koro, tute sola, decidas anstataŭ ŝi, kaj kiun ajn ŝia koro elektas, ŝi neeviteble amas, negrave ĉu aŭ ne li multe valoras."

Trot iom perpleksis pro tiu parolo, kiu ŝajnis al ŝi kontraŭracia; sed ŝi ne respondis kaj baldaŭ la malfeliĉo de Ĝloria mildiĝis kaj ŝi komencis demandadi al la knabino pri ŝi kaj ŝiaj aventuroj. Trot rakontis al ŝi pri kiel ili hazarde venis al Omenlando, kaj ĉion pri Kap'tano Vilĉjo kaj la Orko kaj Pesim kaj la Bululo.

Dum ili tiel konversaciadis, fariĝante pli kaj pli amikaj dum ili plibone interkoniĝis, en la Konsili- Ĉambro la Reĝo kaj Ĝugli-Ĝu paroladis kun la Fia Sorĉistino.

Tiu fiulino estis maljuna kaj malbela. Ŝi jam perdis unu okulon kaj portis nigran kovraĵon sur ĝi, do la popolo de Omenlando nomis ŝin «Palpebrumnjo». Kompreneble estas malpermesite ke sorĉistinoj ekzistu en la Lando Oz, sed Omenlando estis tiom distanca de la centro de la regno de Ozma, kaj tiel absolute fortranĉita disde ĝi per la krutaj montoj kaj la senfunda abismo, ke la leĝoj de Oz ne estis bone obeataj en tiu lando. Do estis pluraj sorĉistinoj en Omenlando kiuj terurigis la popolon, sed Reĝo Kru-el favoris ilin kaj permesis ke ili praktikadu sian fisorĉadon.

Palpebrumnjo estis la ĉefo de ĉiuj aliaj sorĉistinoj kaj tial ŝi estis la plej malamata kaj timata. La Reĝo utiligis ŝian sorĉadon kelkfoje por helpi sin plenumi siajn kruelaĵojn kaj venĝojn, sed ĉiam li devis pagi al Palpebrumnjo grandajn kvantojn da mono aŭ amasojn da valoregaj juveloj antaŭ ol ŝi akceptis entrepreni sorĉi. Apro tio li malamis la maljunulinon preskaŭ tiom kiom liaj regatoj, sed hodiaŭ Lordo Ĝugli-Ĝu akceptis pagi la sumon postulatan de la sorĉistino, do la Reĝo salutis ŝin gracifavore.

"Ĉu vi povas detrui la amon de Princino Ĝloria al la knabo de la ĝardenistof" demandis lia Moŝto.

La Fisorĉistino pripensis tion antaŭ ol respondi:

"Jen malfacile respondebla demando. Ami povas fari multajn lertajn magiaĵojn, sed amo estas obstina kaj malfacile konkerebla. Kiam oni kredas esti mortiginta ĝin, ĝi emas reviviĝi tiel forte kiel antaŭe. Ami kredas ke la amo kaj la katoj havas naŭ vivojn. Alivorte, mortigi amon estas tre malfacile, eĉ por lerta sorĉistino, sed mi kredas ke mi povas fari ion kio egale kontentigos vin."

"Kio estas tiof" demandis la Reĝo.

"Mi povas glaciigi la koron de la knabino. Ami havas specialan sorĉdiron por tio, kaj kiam la koro de Ĝloria estos plene glacia ŝi ne plu povos ami Ponon."

"Vere bonege!" kriis Ĝugli-Ĝu, kaj la Reĝo estis egale kontenta.

Ili marĉandadis longe pri la prezo, sed fine la olda kortegano akceptis pagi la sumon postulatan de la Fisorĉistino. Aranĝiĝis ke ili prenos Ĝlorian al la domo de Palpebrumnjo morgaŭ, por ke ŝia koro estu glaciigita.

Kaj Reĝo Kru-el menciis al la olda fiulino la fremdulojn kiuj tiutage alvenis al Omenlando, kaj diris al ŝi:

"Mi kredas ke la du infanoj — la knabo kaj la knabino — ne povas damaĝi min, sed mi suspektas ke la lignokrura viro estas potenca sorĉisto."

La vizaĝo de la sorĉistino aspektis ĉagrenita kiam ŝi aŭdis tion.

"Se vi pravas," ŝi diris, "tiu sorĉisto eble ruinigus mian sorĉdiron kaj ankaŭ alimaniere malhelpus min. Do plejbone estos ke mi tuj renkontu tiun fremdulon kaj kontraŭu lian magion per mia magio, por decidi kiu estas pli forta."

"Konsentite," diris la Reĝo. "Venu kun mi kaj mi gvidos vin al la ĉambro de tiu viro."

Ĝugli-Ĝu ne akompanis lin, ĉar li devis reiri hejmen por preni la monon kaj juvelojn kiujn li promesis pagi al olda Palpebrumnjo, do la aliaj du personoj grimpis plurajn ŝtuparojn kaj trairis multajn koridorojn ĝis atingi la ĉambron okupatan de Kap'tano Vilĉjo.

La velisto, trovinte sian liton mola kaj invita, kaj estante laca pro la aventuroj kiujn li spertis, decidis dormeti. Kiam la Fisorĉistino kaj la Reĝo senbrue malfermis lian pordon kaj eniris, Kap'tano Vilĉjo jam ronkadis tiel vigle ke li tute ne aŭdis ilin.

Palpebrumnjo proksimiĝis al la lito kaj per sia unu okulo timoplene gapis la dormantan fremdulon.

"Ha," ŝi diris per leĝera flustro, "mi kredas ke vi pravas, Reĝo Kru-el. La viro aspektas al mi tre potenca sorĉisto. Sed bonfortune mi trovis lin dormanta, do mi transformos lin antaŭ ol li vekiĝos, donante al li formon en kiu li ne kapablos kontraŭi min."

"Zorge!" avertis la Reĝo, ankaŭ nelaŭte parolante. "Se li ekkonscios kion vi faras li eble detruos vin, kaj tio ĉagrenus min ĉar mi bezonas ke vi priatentu Ĝlorian."

Sed la Fisorĉistino sciis tiel bone kiel li ke ŝi devas zorgi. Ŝi portis sur sia brako nigran sakon, el kiu ŝi nun tiris plurajn pakaĵojn zorge volvitajn en papero.

Ŝi elektis tri el ili, kaj remetis la aliajn en la sakon.

Ŝi kunmiksis du el la pakaĵoj kaj post tio ŝi tre zorge malfermis la trian.

"Bonvolu retropaŝi, Moŝto," ŝi konsilis, "ĉar se ĉi tiu pulvoro trafos vin, vi mem eble transformiĝos."

La Reĝo haste retropaŝis al la ekstremo de la ĉambro. Dum Palpebrumnjo miksadis la trian pulvoron kun la aliaj ŝi gestis super ĝi per siaj manoj, murmuris kelkajn vortojn, kaj poste retroiris laŭeble plej rapide.

Kap'tano Vilĉjo dormadis pace, tute senkonscia pri kio okazas. Apuf! Ĝranda nubo da fumo ruliĝis sur la liton kaj tute kaŝis lin de ĉies vidpovo. Kiam la fumo forruliĝis, kaj Palpebrumnjo kaj la Reĝo vidis ke la korpo de la fremdulo plene malaperis, kaj lialoke, kaŭrante en la mezo de la lito, estis malgranda griza akrido.

Kurioze, la lasta artiko de la maldekstra kruro de la akrido konsistis el ligno. Alia kuriozaĵo — kiam oni konsideras ke ĝi estis akrido — estis ke ĝi komencis paroli, kriante per malgranda sed akra voĉo:

"Ho — vi homoj! Kion vi faras, tiel traktante minf Remetu min tuj, alie, vi bedaŭros!"

La kruela Reĝo paliĝis aŭdante la minacojn de la akrido, sed la Fisorĉistino nur ridis moke. Ŝi levis sian bastonon kaj celis feroce bati la akridon, sed antaŭ ol la bastono atingis la liton la eta saltulo mirinde saltis — ja mirinde, kiam ni konsideras ke ĝi havis lignan kruron. Ĝi leviĝis en la aeron kaj velis trans la ĉambron kaj trairis rekte tra la malferman fenestron, kie ĝi malaperis el ilia vidpovo.

"Bone!" kriis la Reĝo. "Ni bone forigis tiun senesperan sorĉistion!" Kaj post tio ambaŭ elkore ridis pro la sukceso de la sorĉaĵo, kaj foriris por plenumi siajn fiplanaĉojn.

Post la kelktempa vizito de Trot kun Princino Ĝloria, la knabineto iris al la ĉambro de Buton-Brilo sed ne trovis lin tie. Apost tio ŝi iris al la ĉambro de Kap'tano Vilĉjo, sed li ne estis tie ĉar la sorĉistino kaj la Reĝo jam estis tie antaŭ ŝi. Do ŝi malsupreniris kaj demandis al la servistoj. Ili diris ke ili vidis la knabeton eliri en la ĝardenon antaŭ iom da tempo, sed la maljunan viron kun ligna kruro ili tute ne vidis.

Tial Trot, ne sciante kion alian fari, promenis tra la grandaj ĝardenoj, serĉante Buton-Brilon aŭ Kap'tanon Vilĉjon kaj trovante neniun el ili. Tiu parto de la ĝardeno, kiu situis antaŭ la kastelo, ne estis inter muroj sed etendiĝis ĝis la vojo, kaj la vojetoj estis laŭireblaj ĝis la rando de la arbaro; do, post du horoj da vana serĉado al siaj amikoj, la knabineto reiris al la kastelo.

Sed ĉe la pordejo soldato haltigis ŝin.

"Mi loĝas ĉi tie," diris Trot, "do vi rajtas enlasi min. La Reĝo donis al mi ĉambron."

"Nu, li reprenis ĝin," estis la respondo de la soldato. "La ordono de lia Moŝto estas forturni vin se vi volos eniri. Ami ankaŭ ricevis ordonon malpermesi la knabon, vian kompanon, reiniri la kastelon de la Reĝo."

"Kion pri Kap'tano Vilĉjof" ŝi demandis.

"Nu, ŝajne li mistere malaperis," respondis la soldato, gestante omene per sia kapo. "Kien li iris mi ne sukcesis informiĝi, sed mi povas certigi al vi ke li ne plu estas en ĉi tiu kastelo. Ami bedaŭras, knabineto, senplezurigi vin. Ane kulpigu min; mi devas obei la ordonojn de mia mastro."

Nu, dum sia tuta vivo Trot kutimis dependi de Kap'tano Vilĉjo, do kiam tiu bona amiko estis subite prenita for de ŝi ŝi fariĝis tre mizera kaj vere tre soleca.

Ŝi estis sufiĉe brava por ne plori antaŭ la soldato, nek eĉ lasi lin vidi ŝiajn malĝojon kaj maltrankvilon, sed forturnite disde la kastelo ŝi serĉis kaj trovis solan benkon en la ĝardeno kaj dum kelka tempo ploris kvazaŭ ŝia koro rompiĝos.

Buton-Brilo trovis ŝin, fine, ĝuste kiam la suno subiris kaj la ombroj de la vespero komenciĝis. Ankaŭ li estis forturnita disde la kastelo de la Reĝo, kiam li provis eniri ĝin, kaj en la parko li trovis Troton.

"Ne gravas," diris la knabo. "Ni trovos lokon kie ni povos dormi."

"Mi volas Kap'tanon Vilĉjon," ploregis la knabino.

"Nu, ankaŭ mi," estis la respondo. "Sed ni ne havas lin. Kie, laŭ via supozo, li estas, Trotf"

"Mi nenion supozas. Li estas for, nur tion mi scias."

Buton-Brilo sidiĝis sur la benkon apud ŝi kaj metis siajn manojn en la poŝojn de sia ĝisgenua pantalono. Apost tio li paroladis, iom pli profunde ol kutime:

"Kap'tano Vilĉjo ne estas ĉi tie," li diris, lasante siajn okulojn vagadi tra la obskureta ĝardeno, "do ni devos iri al alia loko se ni volas trovi lin. Krome, rapide senlumiĝas, kaj se ni volas trovi lokon kie ni povos dormi ni devos tuj komenci dum ni povas vidi kien iri."

Li levis sin de la benko dirante tion, kaj ankaŭ Trot eksaltis, sekigante siajn okulojn per sia antaŭtuko. Apost tio ŝi marŝis apud li el la tereno de la kastelo de la Reĝo. Ili ne iris laŭ la ĉefpado, sed trairis aperturon en heĝo kaj trovis sin en malgranda sed multe uzata vojeto. Sekvinte ĝin kelkan distancon, laŭ serpentumanta vojeto, ili atingis neniun domon aŭ konstruaĵon kiu donus al ili rifuĝejon por la nokto.

Fariĝis tiel senlume ke ili apenaŭ povis vidi la vojon, kaj fine Trot ekhaltis kaj proponis ke ili kampadu sub arbo.

"Bone," diris Buton-Brilo, "mi ofte trovis ke folioj utilas kiel bona varma kovrilo. Sed — rigardu, Trot! — ĉu ne flagras lumo tie, forf"

"Nepre jes, Buton-Brilo. Ani transiru kaj trovu ĉu temas pri domo. Kiu loĝas tie ne povus malpli bone trakti nin ol la Reĝo."

Por atingi la lumon ili devis foriri de la vojo, do ili stumble marŝis trans altaĵetoj kaj vepraĵoj, man-en-mane, ĉiam tenante la ereton da lumo videbla.

Ili estis iom mizeraj etuloj, neakceptatoj en fremda lando kaj forlasitaj de sia sola amiko kaj gardisto Kap'tano Vilĉjo. Do ili multe ĝojis kiam fine ili atingis kabanon kaj, enrigardante tra ĝia sola fenestro, vidis Ponon, la knabon de 1 ĝardenisto, sidanta apud fajro el brulantaj branĉetoj.

Dum Trot malfermis la pordon kaj aŭdace enmarŝis, Pon surpiediĝis por saluti ilin. Ili informis lin pri la malapero de Kap'tano Vilĉjo kaj pri sia forpeliĝo el la kastelo de la Reĝo. Kiam ili finis la rakonton Pon kapneis malfeliĉe.

"Reĝo Kru-el komplotas fiagojn, mi timas," diris li,

"ĉar hodiaŭ li alvokis oldan Palpebrumnjon, la Fisorĉistinon, kaj per miaj propraj okuloj mi vidis ŝin veni el la kastelo kaj lamadi cele sian domaĉon. Ŝi estis kun la Reĝo kaj Ĝugli-Ĝu, kaj mi timis ke ili okazigos ian sorĉon je Ĝloria por ke ŝi ne plu amu min. Sed eble oni vokis la sorĉistinon al la kastelo nur por sorĉi vian amikon Kap'tanon Vilĉjon."

"Ĉu ŝi povus fari tionf" demandis Trot, kiun teruris la sugesto.

"Mi supozas, ĉar olda Palpebrumnjo povas fari multajn fiaĵojn magiajn."

"Kian sorĉon ŝi povus fari al Kap'tano Vilĉjof"

"Mi ne scias. Sed li malaperis, do mi preskaŭ certas ke ŝi faris ion aĉan al li. Sed ne maltrankvilu. Se tio okazis, nenio fareblas, kaj se ĝi ne okazis eble ni povos trovi lin en la mateno."

Dirinte tion Pon iris al la ŝranko kaj elprenis manĝaĵojn por ili. Trot sentis tro da ĉagreno por manĝi, sed Buton-Brilo bone manĝis la simplajn manĝaĵojn kaj poste kuŝiĝis antaŭ la fajro kaj endormiĝis. Tamen la knabineto kaj la knabo de 1 ĝardenisto sidis longan tempon gapante la fajron, plene okupataj de siaj pensoj. Sed fine ankaŭ Trot fariĝis dormema kaj Pon bonkore kovris ŝin per la sola kovrilo kiun li posedis. Apost tio li ĵetis pli da ligno sur la fajron kaj kuŝiĝis antaŭ ĝin, apud Buton-Brilo. Baldaŭ ĉiuj tri profunde dormadis. Ilin vere trafis multaj problemoj; sed ili estis junaj, kaj dormo estis bona por ili ĉar ĝi alportis forgeson al ili dum iom da tempo.

Ĉapitro 13

Ĝlinda la Bona kaj

Tiu lando sude de la Smeralda Urbo, en la Lando Oz, nomiĝas la Kvelula Lando, kaj en la plej suda parto de ĝi staras grandioza palaco en kiu loĝas Ĝlinda la Bona.

Ĝlinda estas la Reĝa Sorĉistino de Oz. Ŝi havas mirindajn magiajn povojn kaj uzas ilin nur por bonfari al la regatoj en la regno de Ozma. Eĉ la fama Sorĉisto de Oz agnoskas ŝin sia superulo, ĉar Ĝlinda instruis al li ĉian realan magion kiun li scias, kaj ŝi superas lin rilate al ĉiu speco de sorĉado.

Ĉiu amas Ĝlindan, ĉu la delikata kaj belega Reganto, Ozma, ĉu la plej humila loĝanto de Oz, ĉar ŝi estas ĉiam afabla kaj helpema kaj volonte aŭskultas oniajn problemojn, negrave kiom okupata ŝi estas. Aneniu scias ŝian aĝon, sed ĉiuj povas vidi kiom bela kaj impona ŝi estas. Sia hararo estas kia ruĝa oro kaj pli fajna ol la plej fajnaj silkaj fadenoj. Ŝiaj okuloj estas bluaj kia la ĉielo kaj ĉiam honestaj kaj ridetantaj.

Ŝiajn vangojn envias ĉiuj persikoj kaj ŝia buŝo estas alloga kiel rozburĝono. Ĝlinda estas alta kaj surhavas belegajn robojn kiuj treniĝas post ŝi dum ŝi marŝas. Ŝi ne surhavas juvelojn, ĉar ŝia beleco hontigus ilin.

Kiel servistojn Ĝlinda havas duoncenton de la plej belaj knabinoj en Oz. Ili kolektiĝis el la tuta Oz, el inter la Palpbrumoj, la Manĝtuloj, la Ĝilikuloj kaj la Kveluloj, kiel ankaŭ el la grandioza Smeralda Urbo de Ozma, kaj oni opinias ke estas granda favoro rajti servi la Reĝan Sorĉistinon.

Inter la multaj mirindaĵoj en la palaco de Ĝlinda estas la Ĝranda Libro de rkivoj. En tiu libro skribiĝas ĉio okazanta en la tuta mondo, tuj kiam ĝi okazas; tiel ke legante ĝiajn paĝojn Ĝlinda ekscias kio okazas ĉu malproksime ĉu proksime, en ĉiu lando ekzistanta. Tiel ŝi sciiĝas kiam kaj kie ŝi povas helpi iun ajn mizeran aŭ endanĝeran personon, kaj kvankam ŝiaj taskoj limiĝas al helpado al loĝantoj de la Lando Oz, ŝin ĉiam interesas ĉio okazanta en la neprotektata ekstera mondo.

Nu, kiam dum certa vespero Ĝlinda sidis en sia biblioteko, ĉirkaŭate de aro de siaj servistinoj, kiuj sin okupis per ŝpinado, teksado kaj brodado, servisto anoncis la alvenon al la palaco de la Birdotimigilo.

Tiu estis unu el la plej famaj kaj popularaj personoj en la tuta Lando Oz. Lia korpo konsistis nur el kompleto de vestoj Manĝtulaj plenigitaj per pajlo, sed lia kapo estis ronda sako plena de brano, kun kiu la Sorĉisto de Oz iam miksis magiajn cerbaĵojn tre superecajn. La okuloj, nazo kaj buŝo de la Birdotimigilo estis pentritaj sur la antaŭo de la sako, same liaj okuloj, kaj ĉar tiu kuriozulo estis vivigita, la esprimo sur lia vizaĝo estis tre interesa, kvankam iom komika.

La Birdotimigilo estis tute bona, eĉ lia cerbo, kaj kvankam li estis nature mallertamova kaj mankis al li la bonaspekta simetrio de aliaj homoj, lia humoro estis tiel afabla kaj komplezema kaj li estis tiel helpema kaj honesta, ke ĉiuj kiuj konis lin amis lin, kaj malmultaj personoj en Oz ne renkontis nian Birdotimigilon kaj konatiĝis kun li. Li loĝis partatempe en la palaco de Ozma en la Smeralda Urbo, partatempe en sia propra maizspika kastelo en la Palpbruma Lando, kaj partatempe li veturadis tra la tuta Oz, vizitante la homojn kaj ludante kun la infanoj, kiujn li elkore amis.

Okazis ke dum unu el siaj vagadoj la Birdotimigilo venis al la palaco de Ĝlinda, kaj la Sorĉistino tuj bonvenigis lin. Dum li sidiĝis apud ŝi, parolante pri siaj aventuroj, li demandis:

"Kio novas inter la Novaĵojf"

Ĝlinda malfermis sian Ĝrandan Libron de rkivoj kaj legis kelkajn el la lastaj paĝoj:

"Jen raporteto tre kurioza kaj interesa," ŝi anoncis, kaj estis tono de surprizo en ŝia voĉo. "Tri personoj el la granda Ekstera Mondo alvenis al Omenlando."

"Kie estas Omenlandof" demandis la Birdotimigilo.

"Tre proksime al ni, iomete oriente," ŝi diris. "Efektive Omenlando estas parteto de la Kvelula Lando, sed apartigita disde ĝi de aro da altaj montoj, ĉe kies piedo situas larĝa, profunda abismo kiu laŭdire estas netransirebla."

"Do Omenlando vere estas parto de la Lando Oz," diris li.

"Jes," respondis Ĝlinda, "sed la Ozanoj scias nenion pri ĝi, escepte de kio estas kronikita ĉi tie en mia libro." "Kion diras la Libro pri ĝif" demandis la Birdotimigilo., "Ĝin regas fiulo nomita Reĝo Kru-el, kvankam li ne rajtas uzi tiun titolon. La plejparto de lia popolo estas bonuloj, sed ili estas tre timidaj kaj vivas konstante timante sian ferocan registon. Ankaŭ estas pluraj Fisorĉistinoj kiuj konstante teroras la loĝantojn de Omenlando."

"Ĉu tiuj sorĉistinoj havas iajn magiajn povojnf" demandis la Birdotimigilo.

"Jes, ŝajne ili komprenas la sorĉarton laŭ ĝia plej fia formo, ĉar unu el ili ĵus transformis respektindan kaj honestan maljunan veliston — unu el la fremduloj kiuj alvenis tien — en akridon. Tiu sama sorĉistino, nomata Palpebrumnjo, ankaŭ planas glaciigi la koron de bela Omenlanda knabino nomata Princino Ĝloria."

"Nu, tio estas aĉe fia ago!" kriis la Birdotimigilo.

La vizaĝo de Ĝlinda fariĝis tre serioza. Ŝi legis en sia libro pri kiel Trot kaj Buton-Brilo estis forpelitaj el la kastelo de la Reĝo, kaj ke ili trovis rifuĝon en la kabano de Pon, la knabo de 1 ĝardenisto.

"Mi timas ke tiuj senhelpaj teruloj suferegos en Omenlando, eĉ se la fireĝo kaj la sorĉistinoj lasos ilin vivi," diris la bona Sorĉistino mediteme. "Volonte mi helpus ilin se mi povus."

"Ĉu mi povas fari ionf" demandis la Birdotimigilo maltrankvile. "Se jes, diru al mi kion mi faru, kaj tion mi faros."

Dum kelkaj momentoj Ĝlinda ne respondis, sed sidis meditante pri la arkivoj. Aposte ŝi diris: "Mi intencas sendi vin al Omenlando, por ke vi protektu Troton kaj Buton-Brilon kaj Kap'tanon Vilĉjon."

"Konsentite," respondis la Birdotimigilo per gaja voĉo. "Mi jam konas Buton-Brilon, ĉar li jam antaŭe estis en la Lando Oz. Amemoru ke li foriris de la Lando Oz en unu el la grandaj bobeloj de nia Sorĉisto."

"Jes," diris Ĝlinda, "mi memoras tion." Kaj ŝi zorge instruis al la Birdotimigilo kion fari kaj donis al li certajn magiaĵojn kiujn li metis en la poŝojn de sia ĉifona Manĝtula jako.

"Ĉar vi ne bezonas dormi," diris ŝi, "estos plejbone ke vi tuj ekiru."

"La nokto estas sama kiel la tago por mi," li respondis, "escepte ke mi ne egale bone vidas mian vojon en la mallumo."

"Mi provizos lumon por gvidi vin," promesis la Sorĉistino.

Do la Birdotimigilo adiaŭis ŝin kaj tuj komencis sian veturon. Amatene li jam atingis la montojn kiuj apartigas la Kvelulan Landon de Omenlando. La flankoj de tiuj monetoj estis negrimpeblaj pro sia kruteco, sed la Birdotimigilo prenis malgrandan ŝnuron el sia poŝo kaj ĵetis unu finaĵon supren en la aeron. La ŝnuro malvolvis sin centojn da metroj, kaj ĝi ligiĝis al la pinto de roko ĉe la plejsupro de monto, ĉar ĝi estis magia ŝnuro provizita al li de Ĝlinda. La Birdotimigilo grimpis la ŝnuron kaj, suprentirinte ĝin, delasis ĝin aliflanke de la montaro. Kiam li malsupreniris la ŝnuron tiuflanke de la monto li trovis sin en Omenlando, sed ĉe liaj piedoj oscedis la Ĝranda bismo, kiu estis transirenda antaŭ ol li povos plu marŝi.

La Birdotimigilo surgenuiĝis kaj ekzamenis la teron zorge, kaj post momento li trovis vilan brunan araneon kiu kunrulis sin por fariĝi pilketo. Do li prenis du etajn pilolojn el sia poŝo kaj metis ilin apud la araneon, kiu malruliĝis kaj rapide manĝis la pilolojn. Apost tio la Birdotimigilo diris per ordona tono:

"Ŝpinu!" kaj la araneo tuj obeis.

Post kelkaj momentoj la besteto jam ŝpinis du maldikajn sed fortikajn fadenojn kiuj etendiĝis trans la tutan abismon, unu estis eble 1,5 metrojn super la alia. Kiam ili estis kompletaj, la Birdotimigilo komencis transiri la ponteton, marŝante sur unu fadeno kiel oni marŝas sur ŝnurego, kaj tenante la supran fadenon per siaj manoj por eviti senekvilibriĝon kaj falon en la abismon. La fadenetoj sekure tenis lin, dank' al sia forto donita al ili de la magiaj piloloj.

Baldaŭ li estis sekura trans la abismo kaj staranta sur la ebenaĵoj de Omenlando. Li povis vidi ke tre for estas la turoj de la kastelo de la Reĝo kaj tiucelen li tuj komencis marŝi.

Ĉapitro 14

La Ĝlaciigita Koro

En la kabano de Pon, la knabo de 1 ĝardenisto, Buton-Brilo la unua vekiĝis en la mateno. Lasante siajn kompanojn plu dormi, li eliris en la freŝan matenan aeron kaj vidis kelkajn rubusojn kreskantajn sur arbustoj en kampo ne tre fora. Irinte al la arbustoj li trovis la berojn maturaj kaj dolĉaj, do li komencis manĝi ilin. Aliaj arbustoj troviĝis dise sur la kampoj, do la knabo plu vagis, de arbusto al arbusto, sen atenti kien li vagas. Apapilio preterflirtis. Li ekĉasis ĝin kaj sekvis ĝin longe. Kiam fine li paŭzis por ĉirkaŭrigardi, Buton-Brilo povis vidi nenian spuron de la domo de

Pon, nek li havis plej etan koncepton pri en kiu direkto ĝi situas.

"Nu, mi denove perdiĝis," li komentis al si. "Sed ne gravas; mi multfoje perdiĝis. Ĉerte iu trovos min."

Trot iom maltrankvilis pri Buton-Brilo kiam ŝi vekiĝis kaj trovis ke li ne ĉeestas. Sciante kiom senzorga li estas, ŝi kredis ke li forvagis, sed ŝi opiniis ke li revenos post nelonge, ĉar li kutimis ne resti perdita. Apon pretigis iom da manĝaĵo por la knabineto kaj poste ili kune eliris el la kabano kaj staris en la sunbrilo.

La domo de Pon estis iom for de la vojo, sed ili povis vidi ĝin de kie ili staras kaj ambaŭ surpriziĝis kiam ili vidis du soldatojn marŝi laŭ la vojo eskortante Princinon Ĝlorian inter si. La manoj de la povra knabino estis kunligitaj, por ke ŝi ne baraktu, kaj la soldatoj krude trenis ŝin antaŭen kiam ŝiaj paŝoj ŝajnis malrapidi.

Malantaŭ tiu grupo venis Reĝo Kru-el, portante sian juvelitan kronon kaj svingante en sia mano nedikan oran bastonon sur kiu estis pilko el kunmetitaj gemoj ĉe unu finaĵo.

"Kien ili irasf" demandis Trot.

"Mi timas ke al la domo de la Fisorĉistino," Pon respondis. "Venu, ni sekvu ilin, ĉar mi certas ke ili intencas damaĝi mian karan Ĝlorian."

"Ĉu ili ne vidos ninf" ŝi demandis timide.

"Ni neebligos tion. Ami konas pli rektan vojon tra la arboj al la domo de Palpebrumnjo," diris li.

Do ili forrapidis tra la arboj kaj atingis la domon de la sorĉistino antaŭ la Reĝo kaj liaj soldatoj. Kaŝinte sin inter la arbustoj, ili rigardis la alproksimiĝon de povra Ĝloria kaj ŝia eskorto, kiuj ĉiuj tiom apude pasis ilin ke Pon povus elmeti manon kaj tuŝi sian amatinon se li kuraĝus.

La domo de Palpebrumnjo havis ok flankojn, kun pordo kaj fenestro en ĉiu flanko. Fumo leviĝis el la kamentubo kaj dum la gardistoj kondukis Ĝlorian al unu el la pordoj ĝin malfermis la olda sorĉistino mem. Ŝi ridis pro fiĝojo kaj kunfrotis siajn maldikajn manojn por montri kiom plezurige al ŝi estas saluti sian viktimon, ĉar al Palpebrumnjo plaĉis havi oportunon fari siajn firitojn kontraŭ persono tiel bela kaj dolĉa kiel la Princino.

Ĝloria baraktis reziste kiam ili ordonis ke ŝi eniru la domon, do la soldatoj puŝis ŝin tra la pordejon kaj eĉ la Reĝo ekpuŝis ŝin dum li sekvis tutmalantaŭ ŝi. Aponon tiom kolerigis la krueleco kontraŭ Ĝloria ke li forgesis esti singarda kaj antaŭenkuris por ankaŭ eniri la domon; sed unu el la soldatoj malebligis tion, kaj forpuŝis la knabon de la ĝardenisto perforte kaj batfermis la pordon kontraŭ lian vizaĝon.

"Ne gravas," diris Trot komfortige, dum Pon levis sin de la loko kien li falis. "Vi malmulte povus helpi la povran Princinon se vi estus interne. Kiom misfortune ke vi amas ŝin!"

"Vere," li respondis malfeliĉe, "ja estas misfortuno por mi. Se mi ne amus ŝin, tute ne gravus al mi kion farus la Reĝo al sia nevino Ĝloria; sed pro la misfortuna cirkonstanco ke mi amas ŝin mia devo estas defendi ŝin."

"Mi ne komprenas kiel vi povos fari tion, ĉu aŭ ne estas via devo," komentis Trot.

"Ne; mi estas senpova, ĉar ili estas pli fortaj ol mi. Sed ni povos rigardi tra la fenestro kaj vidi kion ili faras."

Anakŭ Trot estis iom scivolema, do ili kaŝe marŝis al unu el la fenestroj kaj enrigardis, kaj hazarde la homoj en la domo de la sorĉistino tiom okupis sin ke ili ne rimarkis ke Pon kaj Trot rigardas ilin.

Ĝloria estis ligita al firma stango en la centro de la ĉambro kaj la Reĝo donis al la Fisorĉistino amason da mono kaj juveloj, kiujn provizis kiel pagon Ĝugli-Ĝu. Kiam tio estis farita la Reĝo diris al ŝi:

"Ĉu vi estas plene certa ke vi povas glaciigi la koron de ĉi tiu junulino, tiel ke ŝi ne plu amos tiun vulgaran knabon de la ĝardenistof"

"Ĉerta kiel la sorĉarto mem, Moŝto," la ulo respondis.

"Do eklaboru," diris la Reĝo. "Eble estos kelkaj malagrablaj aspektoj de la ceremonio kiuj ĉagrenus min, do mi diras al vi adiaŭ kaj lasas vin por ke vi plenumu vian kontrakton. Tamen unu averto: Se vi malsukcesos, mi bruligos vin ĉe la ŝtupo!" Post tio li gestis al siaj soldatoj ke ili sekvu lin, kaj ĵetmalfermis la pordon de la domo kaj elmarŝis.

Tiu ago estis tiom subita ke Reĝo Kru-el preskaŭ trovis Troton kaj Ponon subaŭskultantaj, sed ili sukcesis kuri malantaŭ la domon antaŭ ol li vidis ilin. Li formarŝis, laŭ la vojo, sekvate de siaj soldatoj, senkore lasante Ĝlorian al la malkomplezemo de olda Palpebrumnjo.

Kiam ili denove rampis al la fenestro, Trot kaj Pon vidis Palpebrumnjon fanfaronanta al si pro sia viktimo. Kvankam preskaŭ svenante pro timo, la fiera Princino rigardadis per aŭdaca defio la vizaĝon de la fiulino; sed ŝi estis tiel strikte ligita al la stango ke ŝi nenion pli povis fari por esprimi sian haton.

Baldaŭ Palpebrumnjo paŝis al kaldrono balanciĝanta per ĉeno super la fajro kaj ĵetis en ĝin plurajn magiajn kombinaĵojn. La kaldrono ekflagris trifoje, kaj je ĉiu flagro plia sorĉistino ekaperis en la ĉambro.

Tiuj oldulinaĉoj estis ege hidaj, sed kiam unuokula Palpebrumnjo flustris siajn ordonojn al ili ili grimacis pro ĝojo dum ili komencis dancadi ĉirkaŭ Ĝloria. Uuu post la alia ili ĵetis ion en la kaldronon, kaj surprizege al la rigardantoj ĉe la fenestro ĉiuj tri maljunulinoj tuj transformiĝis en junulinojn ege belajn, vestitajn per la plej delikataj kostumoj imageblaj. Anur iliaj okuloj ne estis maskeblaj, kaj firigardaĉo ankoraŭ brilis en iliaj profundoj. Sed kiam la okuloj malsuprenrigardis aŭ estis kaŝitaj oni nur povis admiri tiujn belulinojn, eĉ kvankam oni sciis ke ili estas nur sorĉiluzioj.

Trot certe admiris ilin, ĉar neniam antaŭe ŝi vidis ion tiel delikatan kaj ĉarman, sed ŝian atenton rapide altiris iliaj agoj anstataŭ iliaj aspektoj, kaj tiam teruriĝo anstataŭis admiron.

En la kaldronon olda Palpebrumnjo verŝis plian kvanton el granda latuna botelo kiun ŝi prenis el kesto, kaj tio kaŭzis ke la kaldrono ekbobeladu kaj fumadu forte. Unu post la alia la belaj sorĉistinoj proksimiĝis por kirli la enhavon de la kaldrono kaj murmuri magian sorĉparolon. Iliaj moviĝoj estis graciaj kaj ritmaj kaj la Fisorĉistino kiu vokis ilin helpi ŝin gapis ilin firidetante per sia ĉifa vizaĝo.

Fine la sorĉago estis kompleta. La kaldrono ĉesis bobeladi kaj kune la sorĉistinoj levis ĝin de la fajro. Apalpebrumnjo portis lignan ĉerpkuleron kaj plenigis ĝin per la enhavo de la kaldrono. Irinte kun la kulero al Princino Ĝloria ŝi kriis:

"Ne plu amu! Pro magioro Ĝlaciiĝu la homa koro!"

Dirinte tion ŝi verŝis la enhavon de la ĉerpkulero plene sur la bruston de Ĝloria.

Trot vidis la korpon de la Princino travidebliĝi, tiel ke ŝia batanta koro montriĝis klare. Sed nun la koro ŝanĝiĝis de vivruĝo al grizo, kaj post tio al blanko. Tavolo el frosto formiĝis ĉirkaŭ ĝi kaj etaj glacipecoj kroĉiĝis al ĝia surfaco. Apost tio, nerapide la korpo de la knabino refariĝis videbla kaj la koro estis kaŝita kaj ne plu videbla. Sajnas ke Ĝloria svenis, sed nun ŝi rekonsciiĝis kaj, malferminte siajn belajn okulojn, ŝi gapis malvarme kaj senemocie la grupon de sorĉistinoj frontantaj ŝin.

Palpebrumnjo kaj la aliaj sciis per tiu unu frida rigardo ke ilia sorĉo sukcesis. Hore ili ekridis sovaĝe kaj la tri belulinoj rekomencis dancadi, dum Palpe-brumnjo malligis la Princinon kaj liberigis ŝin.

Trot frotis siajn okulojn por pruvi al si ke ŝi estas veka kaj klare vidanta, ĉar multege surprizis ŝin kiam la tri belaj junulinoj reŝanĝiĝis en hidajn nerektajn oldulinaĉojn apogantajn sin per balailoj kaj bastonoj. Ili mokkriis al Ĝloria, sed la Princino rigardis ilin fride malestime. Estante nun libera, ŝi marŝis al pordo, malfermis ĝin kaj eliris. Kaj la sorĉistinoj permesis ŝin foriri.

Trot kaj Pon tiom intense rigardis tiun scenon ke pro sia fervoro ili tre forte premis la fenestron. Ĝuste dum Ĝloria eliris el la domo la fenestroklapo rompe liberiĝis de siaj ligiloj kaj falis kraŝe en la ĉambron. La sorĉistinoj aĉkriis Hore kaj poste, rimarkante ke ilia sorĉagado estis observita, ili kuris al la malferma fenestro kun levitaj balailoj kaj bastonoj. Sed Pon forkuris kiel la vento, kaj Trot sekvis ĉe liaj kalkanoj.

Timego donis al ili kurforton, por ke ili saltu trans fosaĵojn kaj rapidu supren laŭ montetoj kaj transsaltu la nealtajn barilojn same kiel cervo.

La bando de sorĉistinoj kuris tra la fenestro por sekvi; sed Palpebrumnjo estis tiom olda, kaj la aliaj tiom kurbiĝintaj kaj mallertaj, ke ili baldaŭ komprenis ke ili ne povos atingi la fuĝintojn. Do la trio alvokita de la Fisorĉistino metis siajn bastonojn kaj balailojn inter siajn krurojn kaj forflugis tra la aero, rapide malaperante kontraŭ la blua ĉielo. Tamen Palpebrumnjo tiom koleris kontraŭ Pon kaj Trot ke ŝi lamiris cele ilian direkton, firme intencante kapti ilin fine, kaj puni ilin ege pro spionado al ŝia sorĉagado.

Kiam Pon kaj Trot jam kuris tiom longe ke ili certis ke ili sukcese eskapis, ili sidiĝis proksime al la rando de arbaro por reprovi spiradi, ĉar ambaŭ anheladis forte pro siaj agoj. Trot la unua rekapablis paroli, kaj ŝi diris al sia akompananto:

"Ho! Estis terure!"

"Neniam mi vidis ion pli teruran," konsentis Pon.

"Kaj ili glaciigis la koron de Ĝloria; tiel ke nun ŝi ne povos ami vin."

"Nu, ili glaciigis ŝian koron, estas vere," agnoskis Pon, "sed mi esperas povi degeligi ĝin per mia amo." "Kie estas Ĝloria, laŭ via supozof" demandis la knabino, post paŭzo.

"Ŝi foriris el la domo de la sorĉistino tuj antaŭ ni. Eble ŝi reiris al la kastelo de la Reĝo," li diris.

"Mi estas preskaŭ certa ke ŝi komencis marŝi laŭ alia direkto," deklaris Trot. "Mi rigardis trans mian ŝultron dum mi kuris, por vidi kiom proksimaj estas la sorĉistinoj, kaj mi estas certa ke mi vidis Ĝlorian paŝadi malrapide norden."

"Do ni cirkliru tiudirekten," proponis Pon, "kaj eble ni renkontos ŝin."

Trot konsentis al tio kaj ili foriris de la arbareto kaj komencis cirkle iri norden, kaj tiel ili reproksimiĝis pli kaj pli al la domo de olda Palpebrumnjo. La Fisorĉistino ne suspektis tiun direktoŝanĝon, do kiam ŝi atingis la arbareton ŝi trairis kaj plumarŝis.

Pon kaj Trot atingis lokon malpli ol kilometron for de la domo de la sorĉistino kiam ili ekvidis Ĝlorian marŝi ilidirekten. La Princino moviĝis tre digne kaj tute ne montris haston, ŝi tenis sian kapon alta kaj rigardis nek dekstren nek liven.

Pon antaŭenkuris, eltenante siajn brakojn kvazaŭ por ĉirkaŭbraki ŝin kaj kriante dolĉajn nomojn al ŝi. Sed Ĝloria rigardis lin fride kaj forpuŝis lin per aroganta gesto. Je tio la povra knabo de 1 ĝardenisto surgenuiĝis kaj kaŝis sian vizaĝon per siaj brakoj, larmante amare; sed la Princinon tute ne kortuŝis lia mizero. Apreterpasante lin ŝi altiris siajn jupojn, kvazaŭ por malebligi ke ili tuŝos lin, kaj poste ŝi marŝis iom laŭ la vojo kaj ekhezitis, kvazaŭ necerta pri kien poste iri.

Troton malfeliĉigis la plorado de Pon kaj ŝi indignis ĉar Ĝloria tiel mistraktis lin. Sed ŝi memoris la kialon.

"Mi kredas ke via koro tutcerte glaciiĝis," ŝi diris al la Princino. Ĝloria kapjesis solene, kvazaŭ responde, kaj post tio turnis sian dorson al la knabineto. "Ĉu vi ne povas eĉ iomete ami minf" demandis Trot, duonplede.

"Ne," diris Ĝloria.

"Via voĉo sonas kvazaŭ fridujo," ĝemis la knabineto. "Mi ege bedaŭras pro vi, ĉar vi estis dolĉa kaj afabla al mi antaŭ ol ĉi ĉio okazis. Vi mem ne kulpas, kompreneble; sed estas aĉe, malgraŭ tio."

"Mia koro glaciiĝis kontraŭ ĉia homamo," anoncis Ĝloria trankvile. "Mi eĉ ne amas min."

"Domaĝe," diris Trot, "ĉar, se vi ne povas ami aliulon, ne eblas ke aliulo amu vin."

"Mi amas!" kriis Pon. "Mi ĉiam amos ŝin."

"Nu, vi estas nur knabo de ĝardenisto," respondis Trot, "kaj mi neniam alte estimis vin, jam dekomence. Ami povas ami la malnovan Princinon Ĝlorian, kiu havis varman koron kaj bonan konduton, sed ĉi tiu frosttremigas min."

"Nur pro sia glacia koro," diris Pon.

"Sufiĉas," insistis Trot. "Ĉar ŝia koro ne estas sufiĉe granda por surglitludoj, ŝajnas al mi ke ŝi ne povus esti utila por io ajn. Amiaflanke, mi penos trovi Buton-Brilon kaj Kap'tanon Vilĉjon."

"Mi akompanos vin," decidis Pon. "Estas evidente ke Ĝloria ne plu amas min kaj ke ŝia koro estas tro rigide glaciigita por ke mi povu degeligi ĝin per mia propra amo; tial estos pli bone ke mi helpu vin trovi viajn amikojn."

Dum Trot ekkomencis, Pon denove rigardetis petege al la Princino, kiu reciprokis per frida gapado. Do li sekvis la knabineton.

Kaj la Princinof Nu, ŝi dummomente hezitis kaj poste turnis sin laŭ la sama direkto kiel la aliaj, sed marŝis multe pli lante. Baldaŭ ŝi aŭdis piedpaŝojn malantaŭ si, kaj jen venis Ĝugli-Ĝu, iom senspira pro kurado.

"Haltu, Ĝloria!" li kriis. "Mi venis rekonduki vin al mia domego, kie ni geedziĝos."

Ŝi rigardis lin miroplene dum momento, poste malestime gestis per sia kapo kaj plu marŝis. Sed Ĝugli-Ĝu restis apud ŝi.

"Kion tio signifasf" li kolere diris. "Ĉu vi ne trovis ke vi ne plu amas tiun knabon de ĝardenisto, kiu staris inter nif"

"Jes; mi trovis tion," ŝi respondis. "Mia koro estas glaciigita kontraŭ ĉiaj homamoj. Ami ne povas ami vin, nek Ponon, nek la kruelan Reĝon mian onklon, nek eĉ min. Foriru, Ĝugli-Ĝu, ĉar mi tute ne edziniĝos kun iu ajn."

Li haltis pro senespero aŭdinte tion, sed post plia minuto li kriis kolerege:

"Vi devas edziniĝi kun mi, Princino Ĝloria, negrave ĉu aŭ ne vi volas! Mi pagis glaciigi vian koron; mi ankaŭ pagis la Reĝon por ke li permesu nian geedziĝon. Se vi nun rifuzos min, tio signifos ke mi estas rabita — rabita — ke miaj valoregaj mono kaj juveloj estas ŝtelitaj!"

Li preskaŭ ploris pro malespero, sed ŝi ridis per frida amara rido kaj pluiris. Ĝugli-Ĝu penis kapti ŝian brakon, eble por reteni ŝin, sed ŝi ekturnis sin kaj batis lin tiel forte ke li renversiĝis en fosaĵon apud la vojo. Tie li kuŝis longatempe, duone kovrite de kota akvo, kun la kapo turniĝanta pro surprizo.

Fine la maljuna kortegano stariĝis, gutante, kaj grimpis el la fosaĵo. La Princino estis for; do, murmurante venĝajn minacojn kontraŭ ŝi, kontraŭ la Reĝo, kaj kontraŭ olda Palpebrumnjo, maljuna Ĝugli-Ĝu lamis reire al sia domego por ke oni purigu la koton de liaj multekostaj veluraj vestoj.

Ĉapitro 15

Trot Renkontas la Birdotimigilon

Trot kaj Pon transiris multajn kilometrojn da tero, serĉante tra arbaroj, en kampoj kaj en multaj el la vilaĝetoj de Omenlando, sed ili ne povis trovi eĉ spureton de Kap'tano Vilĉjo nek de Buton-Brilo. Fine ili paŭzis apud maizkampo kaj sidiĝis sur mur-ŝtupetaron por ripozi. Apon prenis kelkajn pomojn el sia poŝo kaj donis unu el ili al Trot. Li komencis mem manĝi alian, ĉar estis la horo por ilia lunĉo. Kiam lia pomo estis finmanĝita Pon ĵetis la kernon en la kampon.

"Ĉuk-ĉuk! diris nekonata voĉo. "Pro kio vi batas mian okulon per pomkernof"

Stariĝis la formo de la Birdotimigilo, kiu kaŝis sin en la maizkampo dum li ekzamenis Ponon kaj Troton kaj decidis ĉu aŭ ne ili estas helpindaj.

"Pardonu min," diris Pon. "Mi ne sciis ke vi estas tie."

"Sed kial vi estis tief" demandis Trot.

La Birdotimigilo antaŭenpaŝis per mallertaj paŝoj kaj staris antaŭ ili.

"Ha, vi estas la knabo de 1 ĝardenisto," li diris al Pon. Li turnis sin al Trot. "Kaj vi estas la knabineto kiu venis al Omenlando rajdante sur granda birdo, kaj kiu misfortune perdis sian amikon Kap'tanon Vilĉjon, kaj sian amikon Buton-Brilon."

"Sed kiel vi sciis ĉion ĉif" ŝi demandis.

"Mi scias multon," respondis la Birdotimigilo, palpebrumante al ŝi komike. "Miaj cerbaĵoj estas de la Zorge-Miksita, Duoble-Distilita, lt-Efika speco kiun faras la Sorĉisto de Oz. Li mem agnoskas ke mia cerbo estas la plej bona kiun iam li faris."

"Mi kredas ke mi aŭdis pri vi," diris Trot malrapide, dum ŝi okulekzamenis la Birdotimigilon tre interesate; "sed antaŭe vi loĝis en la Lando Oz." "nkoraŭ nun," li respondis gaje. "Mi ĵus transiris la montojn el la Kvelula Lando por trovi ĉu mi povos iel helpi vin."

"Ĉu minf" demandis Pon.

"Ne, la fremdulojn el la granda mondo. Sajnas ke ili bezonas prizorgon."

"Mi mem faras tion," diris Pon, iomete sengracie. "Se vi pardonos mian diron, mi ne komprenas kiel Birdotimigilo kun pentritaj okuloj povas prizorgi iun."

"Se vi ne komprenas tion, vi estas pli blinda ol la Birdotimigilo," asertis Trot. "Li estas feulo, Pon, kaj venis el la felando Oz, do li povas fari preskaŭ ĉion. Ami esperas," ŝi pludiris, turnante sin al la Birdotimigilo, "ke vi povos trovi Kap'tanon Vilĉjon por mi."

"Nu, mi nepre provos," li promesis. "Sed kiu estas tiu maljunulino kiu kuras cele nin kaj minacas nin per sia bastonof"

Trot kaj Pon turnis sin kaj ambaŭ eligis krion pro timo. La sekvan momenton ili levis siajn kalkanojn kaj kuregis laŭ la pado. Ĉar olda Palpebrumnjo, la Fisorĉistino, jam fine sekvis ilin al ĉi tiu loko. Sia kolero estis tiel granda ke ŝi firme intencis ne ĉesi ĉasi Ponon kaj Troton antaŭ ol kapti kaj puni ilin.

La Birdotimigilo tuj komprenis ke la maljuna virino intencas damaĝi liajn novajn amikojn, do dum ŝi proksimiĝis li paŝis antaŭ ŝin. Lia ekapero estis tiel subita kaj neanticipita ke Palpebrumnjo koliziis kun li kaj renversis lin, sed ŝi stumblis pro lia pajla korpo kaj ekruliĝis en la pado apud li.

La Birdotimigilo sidiĝis kaj diris: "Bonvolu pardoni!" sed ŝi bategis lin per sia bastono kaj resternis lin. Apost tio, furioze kolera, la olda sorĉistino saltis sur sian viktimon kaj komencis tiri la pajlon el lia korpo. La kompatinda Birdotimigilo estis nekapabla rezisti kaj post kelkaj momentoj restis el li nur malplena vestokompleto kaj amaso da pajlo apud ĝi. Bonfortune Palpebrumnjo ne damaĝis lian kapon, ĉar ĝi ruliĝis en kaveton kaj ŝi ne rimarkis ĝin. Timante ke Pon kaj Trot eskapos de ŝi, ŝi haste rekomencis ĉasi kaj malaperis trans monteton, sekvante la direkton laŭ kiu ŝi vidintis ilin marŝantaj.

Nur mallonga tempo pasis antaŭ ol griza akrido kun ligna kruro saltetadis tiudirekte kaj saltis rekte sur la suprenturnitan vizaĝon de la kapo de la Birdotimigilo.

"Bonvolu pardoni, sed vi ripozigas vin sur mia nazo," komentis la Birdotimigilo.

"Ho! Ĉu vi vivasf" demandis la akrido.

"Pri la respondo al tiu demando mi neniam sukcesis decidi," diris la kapo de la Birdotimigilo. "Kiam mia korpo estas konvene plenigita mi kapablas movi min same bone kiel ĉiu vivanto. La cerbo en la kapo kiun vi nun okupas kiel tronon estas tre superkvalita kaj mi faras multan tre lertan pensadon. Sed ĉu aŭ ne tio signifas ke mi vivas, mi ne povas pruvi al vi; ĉar vivanto kapablas morti, sed mi nur kapablas detruiĝi."

"Ŝajnas al mi," diris la akrido, frotante sian nazon per siaj antaŭaj kruroj, "ke rilate al vi vere ne gravas — krom se vi jam detruiĝis."

"Tio ne; mi nur bezonas replenigon," deklaris la Birdotimigilo; "kaj se Pon kaj Trot eskapos de la sorĉistino, kaj revenos ĉi tien, mi certas ke ili kompleze faros tion por mi."

"Diru al mi! Ĉu Trot kaj Pon estas proksimajf" demandis la akrido, kaj ĝia voĉeto tremis pro ekscitiĝo.

La Birdotimigilo ne tuj respondis, ĉar ambaŭ liaj okuloj rigardis rekte supren al bela vizaĝo kiu estis iomete klinita super lia kapo. Estis, tute vere, Princino Ĝloria, kiu vagis al ĉi tiu loko, multe surprizate kiam ŝi aŭdis la kapon de la Birdotimigilo paroli kaj la etan grizan akridon respondi.

"Ĉi tiu persono," diris la Birdotimigilo, ankoraŭ rigardante ŝin, "nepre estas la Princino kiu amas Ponon, la knabon de 1 ĝardenisto."

"Ĉu vere!" kriis la akrido — kiu kompreneble estis Kap'tano Vilĉjo — ekzamenante la junulinon scivole.

"Ne," diris Ĝloria fride, "mi ne amas Ponon, nek iun alian, ĉar la Fisorĉistino glaciigis mian koron."

"Domaĝe!" kriis la Birdotimigilo. "Tiel soleca persono devus povi ami. Sed bonvolu, kara, replenigi mian korpon per pajlo denove."

La delikata Princino rigardetis la pajlon kaj la trivitajn bluajn Manĝtulajn vestojn kaj retiris sin malestime. Sed ne necesis ke ŝi rifuzu la peton de la Birdotimigilo ĉar ekalvenis Trot kaj Pon, kiuj estis kaŝintaj sin tuj preter la pinto de la monteto kaj atendis ĝis olda Palpebrumnjo preterpasis ilin. Ilia kaŝejo estis samflanke kiel la blinda okulo de la sorĉistino, kaj ŝi pluhaste ĉasadis la knabinon kaj junulon tute sen konscii ke ili trompis ŝin.

Troton ŝokis la mizera stato de la Birdotimigilo kaj tuj ŝi komencis remeti la pajlon en lian korpon. Apon, tuj kiam li vidis Ĝlorian, denove pledis al ŝi ke ŝi kompatu lin, sed la glacikora Princino turnis sin for de li fride kaj ĝemante la knabo de 1 ĝardenisto komencis helpi Troton.

Unue neniu el ili rimarkis la malgrandan akridon, kiu kiam ili alvenis forsaltis de la nazo de la Birdotimigilo kaj nun kroĉis sin al ero da herbo apud la pado, kie oni ne verŝajne surtretos lin. Anur kiam la Birdotimigilo estis tute replenigita kaj restarigita — kiam li estis riverencinta al siaj replenigintoj kaj espriminta sian dankon — nur tiam la akrido movis sin de sia starejo. Tiam li saltetis leĝere sur la padon kaj kriis:

"Trot — Trot! Rigardu min. Ami estas Kap'tano Vilĉjo! Vidu kion faris al mi la Fisorĉistino."

La voĉo estis eta, certe, sed ĝi atingis la orelojn de

Trot kaj multe alarmis ŝin. Ŝi rigardis intense la akridon, kun okuloj malfermaj pro timo unue; post tio ŝi surgenuiĝis kaj rimarkante la lignan kruron ŝi komencis lamente ploradi.

"Ho, Kap'tano Vilĉjo — kara Kap'tano Vilĉjo! Kiel kruele ŝi agis!" ŝi ploregis.

"Ne ploru, Trot," petis la akrido. "Ne doloris, kaj ankaŭ nun ne doloras. Sed estas ege malhelpe kaj humilige, kaj multe pli."

"Se nur," diris la knabino indigne, penegante reteni siajn larmojn, "se nur mi estus s'fiĉe granda kaj s'fiĉe forta por forte batadi tiun fisorĉistinaĉon. Oni devus fari ŝin bufo pro tiu fiago al vi, Kap'tano Vilĉjo!"

"Ne gravas," urĝis la Birdotimigilo, per komfortiga voĉo, "tia transformo ne ĉiam daŭras, kaj plejofte ekzistas ia rimedo por nuligi la sorĉon. Ami estas certa ke Ĝlinda povus fari tion senhezite."

"Kiu estas Ĝlindaf" demandis Kap'tano Vilĉjo.

Post tio la Birdotimigilo rakontis al ili plene pri Ĝlinda, ne forgesante mencii ŝiajn belecon kaj bonecon kaj ŝiajn mirindajn magipovojn. Li ankaŭ klarigis ke la Reĝa Sorĉistino sendis lin al Omenlando specife por helpi la fremdulojn, kiuj laŭ ŝia scio estas en danĝero pro la ruzoj de la kruela Reĝo kaj la Fisorĉistino.

Ĉapitro 16

Pon Vokas la Reĝon Ĉedi

Ĝloria proksimiĝis al la grupo por aŭskulti ilian konversacion, kaj ĝi ŝajnis interesi ŝin malgraŭ ŝia frida mieno. Ili sciis, kompreneble, ke la kompatinda Princino ne kulpis pri siaj frideco kaj sinreteno, do ili penis ne kulpigi ŝin.

"Mi devus esti veninta ĉi tien iom pli baldaŭ," diris la Birdotimigilo bedaŭrante; "sed Ĝlinda sendis min tuj kiam ŝi trovis ke vi estas ĉi tie kaj verŝajne renkontos embarasojn. Kaj nun ĉar ni ĉiuj estas kunaj — escepte de Buton-Brilo, pri kiu ne utilus malkvietadi — mi proponas ke ni interkonsiliĝu por decidi kion ni prefere faru."

Tio ŝajnis saĝa propono, do ili ĉiuj sidiĝis sur la herbo, inkluzive de Ĝloria, kaj la akrido staris sur ŝultro de Trot kaj lasis ŝin karesi lin per sia mano.

"Unuavice," komencis la Birdotimigilo, "tiu Reĝo Kru-el estas uzurpulo kaj ne rajtas regi la Regnon Omenlando."

"Estas vere," diris Pon fervore. "Mia patro estis Reĝo antaŭ ol li, kaj mi —»

"Vi estas knabo de ĝardenisto," interrompis la Birdotimigilo. "Anakŭ via patro ne rajtis regi, ĉar la laŭrajta Reĝo de ĉi tiu lando estis la patro de Princino Ĝloria, kaj nur ŝi rajtas sidi sur la trono de Omenlando."

"Bone!" kriis Trot. "Sed kion ni faru pri Reĝo Kru-el? Mi supozas ke li ne cedos la tronon volonte."

"Ne, kompreneble ne," diris la Birdotimigilo. "Tial nia devo estos devigi lin cedi la tronon."*

"Kiel?" demandis Trot.

"Donu al mi sufiĉan tempon por pensado," estis la respondo. "Por tio ekzistas miaj cerbaĵoj. Ami ne scias ĉu aŭ ne vi homoj kelkfoje pensas, sed mia cerbo estas la plej bona kiun iam faris la Sorĉisto de Oz, kaj se mi donas al ĝi sufiĉan tempon, la rezulto kutime surprizas min."

"Uzu kiom da tempo vi bezonas," sugestis Trot. "Ne necesas hasti."

"Dankon," diris la pajlulo, kaj li sidis plene kviete dum duono da horo. Dum tiu intervalo la akrido flustris en orelon de Trot, al kiu li estis tre proksima, kaj Trot responde flustris al la akrido kiu sidas sur ŝia ŝultro. Apon ameme rigardis Ĝlorian, kiu tute ne atentis tion.

Fine la Birdotimigilo laŭte ridis.

"Ĉerbo funkciasf" demandis Trot., "Jes. Ĝi tre bone funkcias hodiaŭ. Ani konkeros Reĝon Kru-el kaj metos Ĝlorian sur lian tronon kiel Reĝinon de Omenlando."

"Bonege!" kriis la knabineto, kunfrapante siajn manojn ĝoje. "Sed kielf"

"Lasu min pritrakti la ^W-on," diris la Birdotimigilo fiere. "Kiel konkeristo mi estas mirinda. Ani, unue, skribos mesaĝon sendotan al Reĝo Kru-el, petante lin cedi. Se li rifuzos, ni devigos lin cedi."

"Kial peti lin, kiam ni scias ke li rifuzosf" demandis Pon.

"Nu, ni devas ĝentile agi, negrave kion alian ni faros," klarigis la Birdotimigilo. "Estus tre malĝentile konkeri Reĝon sen deca antaŭaverto."

Ili trovis ke estas malfacile skribi mesaĝon sen papero, plumo kaj inko, kiuj ne estis haveblaj; do ili decidis sendi Ponon kiel mesaĝiston, kun instrukcio peti la Reĝon, ĝentile sed firme, cedi.

Pon ne fervoris esti la mesaĝisto. Efektive, li sugestis ke eble la tasko montriĝos danĝera. Sed la Birdotimigilo nun estis la agnoskata ĉefo de la Armeo de Konkero, kaj li rifuzis atenti rifuzon. Do Pon ekiris al la kastelo de la Reĝo, kaj la aliaj akompanis lin ĝis lia kabano, kie ili decidis atendi la revenon de la knabo de 1 ĝardenisto.

Mi kredas ke al Pon mankis fido al la saĝeco de la pajlulo ĉar li konis la Birdotimigilon nur tre mallonge. Estis facile diri: "Ni konkeros Reĝon Kru-el," sed kiam Pon proksimiĝis al la granda kastelo li komencis dubi ke pajloplenigita homo, knabino, akrido kaj frostakora Princino povos fari tion. Kaj rilate al li mem, lin neniam antaŭe trafis la ideo defii la Reĝon.

Tial la knabo de 1 ĝardenisto ne estis tre kuraĝa kiam li eniris la kastelon kaj trairis al la enfermita korto kie la Reĝo ĝuste tiam sidis, ĉirkaŭate de siaj favorataj korteganoj. Aneniu malebligis la eniron de Pon, ĉar li estis konata kiel la knabo de la ĝardenisto, sed kiam la Reĝo vidis lin li komencis feroce sulki la frunton. Li kredis Ponon respondeca pri la multaj problemoj rilate al Princino Ĝloria, kiu post la frostiĝo de sia koro eskapis al iu nekonata loko, anstataŭ reveni al la kastelo por edzigi Ĝugli-Ĝun kiel anticipite. Do la Reĝo nudigis siajn dentojn kolere dum li demandis:

"Kien vi metis Princinon Ĝlorian?"

"Nenie, via Moŝto! Mi nenien metis ŝin," respondis

Pon per febla voĉo. "Ŝi ne plu amas min kaj eĉ rifuzas paroli al mi."

"Do kial vi estas ĉi tie, friponof" muĝis la Reĝo.

Pon rigardis unudireken kaj alidirekten, sed vidis nenian metodon eskapi; do li ekkuraĝigis sin.

"Mi venis voki vian Moŝton cedi."

"Kion!" kriis la Reĝo. "Ĉedif Ĉedi al kiuf"

La koro de Pon descendis al liaj botoj.

“Al la Birdotimigilo," li respondis.

Kelkaj el la korteganoj komencis ridi, sed Reĝo Kru-el multe ĉagreniĝis. Li eksaltis kaj komencis batadi povran Ponon per la ora bastono kiun li portis. Apon kriegis kaj forkurus se du el la soldatoj ne tenus lin ĝis lia Moŝto laciĝis pro punado al la knabo. Apost tio ili lasis lin kaj li foriris de la kastelo kaj reiris laŭ la vojo, plorante ĉiupaŝe ĉar lia korpo estis tiel doloroplena.

"Nu," diris la Birdotimigilo, "ĉu la Reĝo cedisf"

"Ne; sed li fortege batadis min!" ploris povra Pon.

Trot vere kompatis Ponon, sed ŝajne la angoro de ŝia amanto tute ne tuŝis Ĝlorian. La akrido saltis sur ŝultron de la Birdotimigilo kaj demandis al li kion li sekve faros.

"Konkeros," estis la respondo. "Sed mi iros sola, ĉifoje, ĉar batado tute ne povas dolorigi min; nek lancoj — nek glavoj — nek sagoj."

"Kialf" demandis Trot.

"Ĉar mi ne havas nervojn, malsimile al vi la vianduloj. Eĉ akridoj havas nervojn, sed ne pajlo; do negrave kion ili faros — escepte de unu ebleco — ili ne povos damaĝi min. Tial mi anticipas facile konkeri Reĝon Kru-el."

"Kiu estas tiu unusola esceptof" demandis Trot.

"Ili neniam elpensos ĝin, do ne gravas. Kaj nun, bonvolu pardoni mian foreston dum kelka tempo dum mi iros al la kastelo kaj konkeros."

"Vi ne havas armilojn," Pon memorigis lin.

"Estas vere," diris la Birdotimigilo. "Sed se mi portus armilojn mi eble damaĝus iun — eble grave — kaj tio malfeliĉigus min. Ami nur prunteprenos tiun rajdvipon, kiun mi vidas en la angulo de via kabano, se ne malplaĉos al vi. Ane estas tute konvene marŝadi portante rajdvipon, sed mi opinias ke vi pardonos la malkongruecon."

Pon transdonis al li la vipon kaj la Birdotimigilo riverencis al la tuta grupo kaj foriris el la kabano, marŝante senhaste survoje al la kastelo de la Reĝo.

Ĉapitro 17

La Orko Savas Buton-Brilon

Nun mi devas informi vin pri kio okazis al Buton-Brilo post lia forvago dum la mateno kaj perdiĝo. Tiu knabeto, kiel eble vi jam trovis, estis preskaŭ tiel sennerva kiel la Birdotimigilo. Anenio multe mirigis lin; nenio ĉagrenis lin aŭ malfeliĉigis lin. Bonan fortunon aŭ misfortunon li akceptis trankvile ridetante, li neniam plendis, negrave kio okazis. Aparte pro tio Buton-Brilo estis amata de ĉiu kiu konis lin — kaj eble tial li tiel ofte trafis embarasojn, aŭ trovis sin perdiĝinta.

Hodiaŭ, dum li vagis tien kaj tien, trans montetojn kaj valetojn, li sentis la mankon de Trot kaj Kap'tano Vilĉjo, kiujn li multe amis, tamen li ne estis malfeliĉa. La birdoj kantadis gaje kaj la sovaĝaj floroj estis belaj kaj la venteto odoris kiel nove falĉita fojno.

"La sola mavaĵo en ĉi tiu lando estas ĝia Reĝo," li pensis; "sed la lando ne kulpas pri tio."

Kojoto etendis sian rondan kapon el amaseto da tero kaj rigardis la knabon per brilaj okuloj.

"Bonvolu marŝi ĉirkaŭ mian domon," ĝi diris, "kaj tiel vi ne damaĝos ĝin nek ĝenos la bebojn."

"Bone," respondis Buton-Brilo, kaj li atentis ne paŝi sur la amaseton. Li plumarŝis, gaje fajfante, ĝis kverelema voĉo kriis:

"Ho ĉesu! Bonvolu ĉesigi tiun bruon. Ĝenas miajn nervojn."

Buton-Brilo vidis oldan grizan strigon sidanta en la forko de arbo, kaj li respondis ridetante: "Bone, olda Ĝenemulo," kaj li ĉesis fajfi ĝis li estis tro distance de la strigo por esti aŭdebla. Ĉirkaŭ la tagmezo li atingis domon de agristo kie loĝis maljuna paro. Ili donis al li bonan manĝon, sed la viro estis surda kaj la virino estis muta, tiel ke ili ne povis respondi demandojn por gvidi lin laŭ la vojo al la domo de Pon. Kiam li foriris de ili li restis tiom perdiĝinta kiom antaŭe.

Li vizitis ĉiun arbareton kiun li vidis el for, ĉar li memoris ke la kastelo de la Reĝo estas proksima al arbareto kaj ke la kabano de Pon estas proksima al la kastelo de la Reĝo; sed ĉiam liaj esperoj fiaskis. Fine, trapasinte unu el tiuj arbaretoj, li venis en malferman spacon kaj trovis sin vizaĝ-al-vizaĝe kun la Orko.

"Saluton!" diris Buton-Brilo. "El kie vi venisf"

"El Orklando," estis la respondo. "Mi trovis mian propran landon, fine, kaj ĝi ja ne estas tre distance de ĉi tie. Ami estus reveninta al vi pli frue, por trovi kiel vi sukcesas, se miaj familio kaj amikoj ne bonvenigus min tiel reĝe ke grandan festenon ili okazigis honore al mi. Do mi ja ne povis foriri denove el Orklando ĝis la fino de la ekscitiĝo."

"Ĉu vi povos denove trovi la vojon hejmenf" demandis la knabo.

"Jes, facile; ĉar nun mi scias precize kie ĝi estas. Sed kie estas Trot kaj Kap'tano Vilĉjof"

Buton-Brilo rakontis al la Orko iliajn aventurojn post kiam ĝi forlasis ilin en Omenlando, li parolis pri la timo de Trot ke la Reĝo faris ion fian al Kap'tano Vilĉjo, kaj pri la amo de Pon al Ĝloria, kaj pri la forpelo de Trot kaj Buton-Brilo el la kastelo de la Reĝo. La knabo ne povis pli informi, sed tio sufiĉis por maltrankviligi la Orkon pri la sekureco de liaj amikoj.

"Ni devos tuj iri al ili, ĉar eble ili bezonas nin," li diris.

"Mi ne scias kien iri," konfesis Buton-Brilo. "Mi perdiĝis."

"Nu, mi povas reporti vin al la kabano de la knabo de 1 ĝardenisto," promesis la Orko, "ĉar kiam mi flugas alte en la aero mi povas malsupren rigardi kaj facile vidi la kastelon de la Reĝo. Tiel mi ekvidis vin ĝuste kiam vi eniris la arbareton; do mi suben flugis kaj atendis vian eliron."

"Kiel vi povos porti minf" demandis la knabo.

"Vi devos ĉirkaŭkruri miajn ŝultrojn kaj meti viajn brakojn ĉirkaŭ mian kolon. Ĉu vi kredas ke vi povos eviti falonf"

"Mi provos," diris Buton-Brilo. Do la Orko kaŭriĝis kaj la knabo sidiĝis kaj firme tenis. La vosto de la maldikulo komencis kirliri kaj supren ili iris, alte supren super ĉiuj arbosuproj.

Post kiam la Orko cirkle iris unu-dufoje, ĝiaj akraj okuloj trovis la turojn de la kastelo kaj foren ĝi flugis, rekte cele la lokon. Dum ĝi ŝvebis en la aero, proksime al la kastelo, Buton-Brilo indikis la kabanon de Pon, do ili surteriĝis tuj antaŭ ĝi kaj Trot elvenis kurante saluti ilin.

Oni konigis Ĝlorian al la Orko, kiun surprizis trovi Kap'tanon Vilĉjon tranformita en akridon.

"Kiel plaĉas al vif" demandis la ulo.

"Nu, multe maltrankviligas min," respondis Kap'tano Vilĉjo, starante sur ŝultro de Trot. "Mi konstante timas surtretiĝi, kaj al mi ne plaĉas la gusto de herbo kaj ŝajne mi ne povas kutimiĝi al ĝi. Laŭ mia naturo mi manĝas herbon, sciu, sed mi komencas suspekti ke oni devas lerni ami la guston."

"Ĉu vi povas hakif" demandis la Orko.

"Mi supozas ke mi ne estas tia akr-ido," respondis Kap'tano Vilĉjo. "Sed mi ne povus diri kion mi eble farus se oni batus per mi — espereble tio ne okazos."

"Nu," diris la Orko, "estas tre domaĝe, kaj volonte mi renkontus tiun kruelan Reĝon kaj lian Fisorĉistinon kaj severe punus ilin. Vi estas ege malgranda, Kap'tano Vilĉjo, sed mi kredas ke mi rekonus vin ĉie ajn pro via ligna kruro."

La aliaj diris al la Orko kaj Buton-Brilo ĉion pri la glaciigita koro de Ĝloria kaj pri kiel la Birdotimigilo venis el la Lando Oz por helpi ilin. La Orkon ŝajne maltrankviligis informiĝi ke la Birdotimigilo iris sola por konkeri Reĝon Kru-el.

"Mi timas ke li fuŝos la provon," diris la maldikulo, "kaj ne konjekteblas kion tiu terura Reĝo farus al la kompatinda Birdotimigilo, kiu ŝajnas tre interesa persono. Do mi opinias ke mi mem partoprenos en la konkero."

"Kiel?"

"Atendu kaj vi vidos," estis la respondo. "Sed, unue, mi devos reflugi hejmen — ree al mia propra lando — do bonvolu pardoni ke mi forlasas vin tiel baldaŭ, mi foriros tuj. Staru distance de mia vosto, mi petas, tiel ke la vento de ĝi, kiam ĝi rivoluos, ne renversen batos vin."

Ili lasis multan spacon por la ulo kaj ĝi ekforis tuj kiel fulmo kaj baldaŭ malaperis en la ĉielon.

"Mi demandas al mi," diris Buton-Brilo, perokule sekvante la foriron de la Orko, "ĉu efektive li revenos."

"Kompreneble li revenos!" respondis Trot. "La Orko estas bonulo, kaj ni povas dependi de li. Kaj atentu miajn vortojn, Buton-Brilo, kiam nia Orko ja revenos, estas unu kruela Reĝo en Omenlando kiu volegos ke tio ne okazis."

Ĉapitro 18

La Birdotimigilo Renkontas Malamikon

La Birdotimigilo tute ne timis Reĝon Kru-el. Amale, li iom ĝuis la anticipon konkeri la mavan Reĝon kaj anstataŭigi lin per Ĝloria sur la trono de Omenlando. Do li antaŭeniris aŭdace al la reĝa kastelo kaj postulis eniri.

Vidante ke li estas fremdulo, la soldatoj permesis lin eniri. Li paŝis rekte al la tronĉambro, kie tiutempe lia Moŝto juĝis disputojn inter siaj regatoj.

"Kiu vi estasf" kolere demandis la Reĝo.

"Mi estas, kaj mi ordonas ke vi cedu kaj fariĝu mia kaptito."

"Kial mi faru tionf" demandis la Reĝo, kiun multe surprizis la aŭdaco de la pajlulo.

"Ĉar mi decidis ke vi estas tro kruela Reĝo por regi tiel belan landon. Amemoru ke Omenlando estas parto de Oz, kaj sekve vi devas obei Ozman de Oz, kies amiko kaj servanto mi estas."

Nu, kiam li aŭdis tion, la menso de Reĝo Kru-el tre ĉagreniĝis, ĉar li sciis ke la Birdotimigilo parolas vere. Sed neniu antaŭ nun iam venis al Omenlando el la Lando Oz kaj la Reĝo ne intencis peliĝi de sia trono se li povos malhelpi tion. Tial li faris severan firidon mokan kaj diris:

"Mi estas nuntempe okupata. Flanken paŝu, Birdotimigilo, kaj mi parolos al vi poste."

Sed la Birdotimigilo turnis sin al la kunvenintaj korteganoj kaj regatoj kaj vokis per laŭta voĉo:

"Mi nun deklaras, nome de Ozma de Oz, ke ĉi tiu viro ne plu estas la reganto de Omenlando. Ekde nun Princino Ĝloria estas via laŭrajta Reĝino, kaj mi petas ke ĉiu el vi lojalu al ŝi kaj obeu ŝiajn ordonojn."

La homoj rigardis time sian Reĝon, kiun en siaj koroj ĉiuj malamis sed ankaŭ timis. Kru-el nun ege furiozis kaj li levis sian oran sceptron kaj batis la Birdotimigilon tiom forte ke li falis sur la plankon.

Sed li tuj restariĝis, kaj per la rajdovipo de Pon li batis la Reĝon tiel forte ke la fimonarko muĝis pro doloro tiom kiom pro furiozo, vokante siajn soldatojn kapti la Birdotimigilon.

Ili penis fari tion, kaj puŝis siajn lancojn kaj glavojn en la pajlan korpon, sen fari ian damaĝon escepte de truoj en la vestoj de la Birdotimigilo. Tamen, ili estis multaj kontraŭ unu kaj fine olda Ĝugli-Ĝu alportis ŝnuregon kiun li vindis ĉirkaŭ la Birdotimigilon, ligante liajn krurojn kaj brakojn al liaj flankoj, kaj tiel la batalo finiĝis.

La Reĝo ŝtormis kaj ĉirkaŭdancis ege furioze, ĉar li neniam estis tiel forte batita ekde kiam li estis knabo — kaj eble ne tiam. Li ordonis ĵeti la Birdotimigilon en la karceron de la kastelo, kio ja ne estis malfacila tasko ĉar unu viro facile portis lin, ligitan.

Eĉ post la forigo de la kaptito la Reĝo ankoraŭ ne povis regi sian koleron. Li penis elpensi metodon venĝi sin kontraŭ la pajlulon, sed li povis elpensi nenion kio damaĝus lin.

Fine, kiam la teruritaj homoj kaj la timigitaj korteganoj jam humile foriris, olda Ĝugli-Ĝu proksimiĝis al la Reĝo figrimacante.

"Mi scias kion fari," diris li. "Faru grandan fajron kaj bruligu la Birdotimigilon, kaj tiel li ekstermiĝos."

La Reĝo tiom ĝojis pro tiu sugesto ke li ĉirkaŭbrakis oldan Ĝugli-Ĝun pro sia ĝojo., "Kompreneble!" li kriis. " Ĝuste tiel. Kial mi mem ne elpensis tionf"

Do li alvokis siajn soldatojn kaj servistojn kaj ordonis ke ili preparu grandan fajron en malferma spaco en la parko de la kastelo. Ankaŭ li sendis mesaĝon al sia tuta popolo ke oni grupiĝu kaj rigardu la detruiĝon de la Birdotimigilo kiu aŭdacis defii lian potencon. Apost nelonge vasta amaso da personoj grupiĝis en la parko kaj la servistoj stakis sufiĉan fuelon por fari fajron videblan multajn kilometrojn for — eĉ dumtage.

Kiam ĉio estis preta, la Reĝo elportigis sian tronon por sidi sur ĝi kaj ĝui la spektaklon, kaj post tio li sendis siajn soldatojn alporti la Birdotimigilon.

Nu, nur unusolan aferon en la tuta mondo vere timis la pajlulo: fajron. Li sciis ke li tre facile ekbrulus, kaj ke liaj cindroj malmulte valorus poste. Ane ĝenus lin tiel detruiĝi, sed li komprenis ke multaj personoj en la Lando Oz, precipe Doroteo kaj la Reĝa Ozma, malfeliĉus se ili informiĝus ke ilia malnova amiko la Birdotimigilo ne plu ekzistas.

Malgraŭ tio, la pajlulo estis brava kaj frontis sian fajran faton kiel heroo. Amarŝigite antaŭ la amason da homoj li turnis sin al la Reĝo tre trankvile kaj diris:

"Ĉi fiago kostos al vi vian tronon, kaj ankaŭ multan suferadon, ĉar miaj amikoj venĝos mian detruiĝon."

"Viaj amikoj ne estas ĉi tie, nek ili scios kion mi faris al vi, post via pereo kiam vi ne povos informi ilin," respondis la Reĝo per malrespekto-plena voĉo.

Post tio li ordonis ligi la Birdotimigilon al dika paliso kiun li marteligis en la teron, kaj la materialoj por la fajro estis amasigitaj tute ĉirkaŭ lin. Kiam tio estis jam farita, la latuna bando de la Reĝo komencis viglan melodion kaj olda Ĝugli-Ĝu antaŭenvenis kun flamanta alumeto kaj ardigis la ŝtipojn.

Tuj la flamoj ekleviĝis kaj rampis pli kaj pli proksimen al la Birdotimigilo. La Reĝo kaj lia tuta popolo tiom intense rigardis tiun teruran spektaklon ke neniu el ili rimarkis ke la ĉielo subite senlumiĝas. Eble ili supozis ke la laŭta zumsono — kian faras deko da moviĝantaj vagonaroj — venas el la ardantaj ŝtipoj; ke la ventoblovo estas nur venteto. Sed subite eksubeniris amaso da Orkoj, almenaŭ duoncento da ili, kaj la fortaj aerfluoj kaŭzitaj de iliaj rivoluantaj vostoj disŝutis la fajron ĉiudirekten, tiel ke eĉ ne unu ardanta ero eĉ tuŝis la Birdotimigilon.

Sed tiu estis ne la sola efekto de la subita tornado. Areĝo Kru-el estis blovita el sia trono kaj renversiĝis kapsuben ĝis li ekhaltis batiĝinte kontraŭ la ŝtonan muron de sia propra kastelo, kaj antaŭ ol li povis stariĝi granda Orko eksidis sur lin kaj tenis lin premita al la tero. Olda Ĝugli-Ĝu ĵetiĝis en la aeron kiel raketo kaj haltis sur arbo, kie li pendis per sia korpomezo de alta branĉo, batante la aeron per siaj piedoj kaj penante kapti la aeron per siaj manoj, kaj kriegante petante kompaton kiel malkuraĝulo, ĉar tio li ja estis.

La homoj retiris sin ĝis ili estis tute kunpremitaj, dum ĉiuj soldatoj renversiĝis kaj sterniĝis sur la teron. La ekscito estis granda dum pluraj minutoj, kaj ĉiu timigita loĝanto de Omenlando rigardis respektoplene kaj mirigite al la grandaj Orkoj kies subenflugo efektivigis la samtempajn saviĝon de la Birdotimigilo kaj la konkeron de Reĝo Kru-el.

La Orko, kiu estis la ĉefo de la bando, baldaŭ liberigis la Birdotimigilon el liaj ligiloj. Kaj li diris: "Nu, ni nur lastamomente savis vin, kio estas pli bona ol tro malfrue. Vi nun estas la mastro ĉi tie, kaj ni firme intencas certigi ke oni obeos viajn ordonojn."

Dirinte tion la Orko prenis la oran kronon de Kru-el, kiu estis defalinta de lia kapo, kaj metis ĝin sur la kapon de la Birdotimigilo, kiu laŭ sia mallerta maniero paŝetis al la trono kaj sidiĝis en ĝin.

Vidante tion, vigla hurao aŭdiĝis de la amaso da homoj, kiuj suprenĵetis siajn ĉapelojn kaj gestis per siaj poŝtukoj kaj salutis la Birdotimigilon kiel sian Reĝon. La soldatoj partoprenis la huraadon kun la popolo, ĉar nun ili plene komprenis ke ilia malamata mastro estas konkerita kaj ke estas saĝe montri sian bonvolon al la konkerinto. Kelkaj el ili ligis Kru-el-on per ŝnuregoj kaj antaŭentrenis lin, kaj ĵetis lian korpon sur la teron antaŭ la trono de la Birdotimigilo. Ĝugli-Ĝu baraktis ĝis fine li glitis de la branĉo de la arbo kaj falis sur la teron. Li tiam provis kaŝe foriri, sed la soldatoj kaptis kaj ligis lin apud Kru-el.

"Inversiĝis la situacio," diris la Birdotimigilo, ŝveligante sian bruston ĝis la pajlo en ĝi krakis plaĉe, ĉar li multe plezuriĝis; "sed vi kaj via popolo efektivigis tion, amiko Orko, kaj ekde nun vi rajtas kalkuli min kiel vian humilan servanton."

Ĉapitro 19

La Sorĉistino Estas Konkerita

Tuj post la konkeriĝo de Reĝo Kru-el unu el la Orkoj estis sendita al la domo de Pon kun la ĝojiga informo. Tuj Ĝloria kaj Pon kaj Trot kaj Buton-Brilo hastis al la kastelo. Ilin iom surprizis la vidaĵo kiu renkontis iliajn okulojn, ĉar jen la Birdotimigilo, kronita kiel Reĝo, kaj la tuta popolo surgenuas humile antaŭ li. Do ili simile profunde riverencis al la nova reganto kaj post tio ili staris apud la trono. Kap'tano Vilĉjo, estante griza akrido, ankoraŭ staris sur ŝultro de Trot, sed nun li saltetis sur ŝultron de la Birdotimigilo kaj flustris en la pentritan orelon:

"Mi kredis ke Ĝloria estos Reĝino de Omenlando."

La Birdotimigilo kapneis.

"Ankoraŭ ne," li respondis. "Neniu Reĝino kun glacia koro taŭgas por regi landon." Li turnis sin al sia nova amiko, la Orko, kiu fanfarone ĉirkaŭpaŝadis, tre fiere pro sia suklceso, kaj diris: "Ĉu vi supozas ke vi, aŭ viaj sekvantoj, povus trovi oldan Palpebrumnjon la Sorĉistinonf"

"Kie ŝi estasf" demandis la Orko. "le en Omenlando, mi estas certa."

"Do," diris la Orko, "ni certe povos trovi ŝin."

"Tio multe plezurigos min," deklaris la Birdotimigilo. "Trovinte ŝin, venigu ŝin al mi, kaj mi tiam decidos kion fari pri ŝi."

La Orko kunvokis siajn sekvantojn kaj parolis kelkajn vortojn al ili per nelaŭta voĉo. Amomenton poste ili altiĝis en la aeron — tiel subite ke la Birdotimigilo, kiu estis tre malmultepeza, estis tute forblovita el sia trono kaj en la brakojn de Pon, kiu remetis lin zorge sur lian seĝon. Ankaŭ estis aerkirlo de polvo kaj cindroj, kaj la akrido savis sin el kirloĵetiĝo en la amason da homoj per salto en arbon, el kie serio de saltetoj baldaŭ revenigis lin al la ŝultro de Trot.

La Orkoj jam estis ekster onia vidpovo, do la Birdotimigilo parolis al la popolo kaj prezentis Ĝlorian al ili, kiun ili jam bone konis kaj amis. Sed ne ĉiuj el ili sciis pri ŝia glaciigita koro, kaj kiam la Birdotimigilo rakontis la misagojn de la Fisorĉistino, kiujn kuraĝigis kaj pagis Kru-el kaj Ĝugli-Ĝu, la popolo multe indignis.

Intertempe la kvindek Orkoj disiris tra la tuta Omenlando, kiu ne estas tre granda lando, kaj iliaj akrevidaj okuloj rigardis en ĉiun valon kaj arbareton kaj ravinon. Fine unu el ili ekvidis paron da kalkanoj etendiĝantaj de el sub kelkaj arbustoj, kaj farinte akran fajfon por averti siajn kamaradojn ke la sorĉistino estas trovita la Orko suben flugis kaj trenis oldan Palpebrumnjon el ŝia kaŝejo. Apost tio du tri Orkoj prenis la vestojn de la fiulino per siaj fortaj krifoj kaj, levinte ŝin alten en la aeron, kie ŝi baraktis kaj kriis senrezulte, ili flugportis ŝin rekte al la reĝa kastelo kaj metis ŝin antaŭ la tronon de la Birdotimigilo.

"Bone!" kriis la pajlulo, gestjesante kontente per sia plenigita kapo. "Nun ni povas eklabori. Sinjorino Sorĉistino, mi devas peti, milde sed firme, ke vi malfaru la misagojn faritajn de vi per sorĉado."

"Pa!" kriis olda Palpebrumnjo per malestima voĉo. "Mi defias vin ĉiujn! Per miaj magiaj fortoj mi povas ŝanĝi vin ĉiujn en porkojn, serĉantajn manĝaĵojn en la koto, kaj mi faros tion se vi ne zorgos."

"Mi kredas ke vi eraras tiurilate," diris la Birdo-timigilo, kaj stariĝinte el sia trono li marŝis ŝanceliĝe al la flanko de la Fisorĉistino. Antaŭ mia foriro el la Lando Oz, Ĝlinda la Reĝa Sorĉistino donis al mi skatolon, kiun mi malfermu nur se urĝas. Sed mi opinias preskaŭ certe ke nun urĝas; ĉu vi akordas, Trotf" li demandis, turnante sin al la knabineto.

"Nu, ni nepre devas fari ion" respondis Trot, serioze. "Ĝuste nun ĉio ŝajnas ege konfuzita ĉi tie, kaj fariĝos eĉ pli malbone se ni ne devigos tiun sorĉistinon ĉesi fari malbonon al oni."

"Precize tion mi opinias," diris la Birdotimigilo, kaj preninte malgrandan skatolon el sia poŝto li malfermis ĝin kaj ĵetis la enhavon cele Palpebrumnjon.

La maljunulo retiris sin, palan kaj tremantan, dum fajna blanka polvo falis tute ĉirkaŭ ŝin. Apro ĝia influo ŝi videble velkis kaj malgrandiĝis, kion vidis ĉiuj rigardantoj.

"Ho ve — ho ve!" ŝi plorkriis, tordante siajn manojn pro timo. "Ĉu vi ne havas la antidoton, Birdotimigilo? Ĉu la granda Sorĉistino ne donis al vi duan skatolonf»

"Ŝi ja donis," respondis la Birdotimigilo.

"Do donu ĝin al mi — tuje!" petegis la sorĉistino. "Donu ĝin al mi — kaj mi faros kion ajn vi petos!"

"Unue vi faros kion mi petos," deklaris la Birdo-timigilo firme.

La sorĉistino ŝrumpis kaj malpligrandiĝis ĉiu-momente.

"Hastu, do!" ŝi kriis. "Diru al mi kion mi faru kaj mi faru ĝin, alie estos tro malfrue!"

"Vi faris el amiko de Trot, Kap'tano Vilĉjo, akridon. Ami ordonas ke vi redonu al li lian naturan formon," diris la Birdotimigilo.

"Kie li estasf Kie estas la akridof Rapidu — rapidu!" ŝi kriegis.

Kap'tano Vilĉjo, kiun multe interesis tiu konversacio, saltegis de la ŝultro de Trot kaj stariĝis sur tiun de la Birdotimigilo. Apalpebrumnjo vidis lin surŝultriĝi kaj tuj komencis fari magiajn gestojn kaj murmuri magiajn sorĉojn. Ŝi fervorege rapidis, sciante ke mankas tempo malŝparebla, kaj la akrido tiel subite transformiĝis en la maljunan veliston, Kap'tano Vilĉjo, ke li ne havis oportunon desalti de la ŝultro de la Birdotimigilo; do lia granda pezo premis la plenigitan Birdotimigilon al la tero. Tamen nenia damaĝo fariĝis kaj la pajlulo levis sin kaj forbrosis la polvon de siaj vestoj dum Tot ĝoje ĉirkaŭbrakis Kap'tanon Vilĉjon.

"La alian skatolon! Rapidu! Donu al mi la alian skatolon," petegis Palpebrumnjo, kiu nun jam ŝrumpis ĝis duono de sia antaŭa grandeco. "nkoraŭ ne," diris la Birdotimigilo. "Unue vi devos degeligi la glacian koron de Princino Ĝloria."

"Mi ne povas; estas terure malfacile fari tion! Mi ne povas," asertis la sorĉistino, agoniante pro timo — ĉar ankoraŭ ŝi plu malgrandiĝis.

"Vi devas!" deklaris la Birdotimigilo, firme.

La sorĉistino sagace rigardis lin kaj vidis ke li firmas pri tio; do si komencis dancadi ĉirkaŭ Ĝlorian kvazaŭ-freneze. La Princino gapis fride, kvazaŭ ŝin tute ne interesas la agado, dum Palpebrumnjo ŝiris manplenon da haroj el sia propra kapo kaj ŝiris strion da ŝtofo el la malsupro de sia robo. Apost tio la sorĉistino eksurgenuis, prenis purpuran pulvoron el sia nigra sako kaj ŝutis ĝin sur la harojn kaj ŝtofon.

"Mi malvolontas fari tion — mi malvolontas fari tion!" ŝi plorkriis, "ĉar neniom pli da ĉi tiu magia pulvoro ekzistas en la tuta mondo. Sed mi devas oferi ĝin por savi mian propran vivon. Alumeton! Donu al mi alumeton, rapidu!" kaj anhelante pro manko de spiro ŝi rigardis de unu al la alia petege.

Kap'tano Vilĉjo estis la sola persono kun alumeto, sed li ne hezitis transdoni ĝin al Palpebrumnjo, kiu rapide ardigis la harojn kaj la ŝtofon kaj la purpuran pulvoron. Tuj purpura nubo ĉirkaŭis Ĝlorian, kaj ĝi iom post iom fariĝis roz-palruĝa — brilanta kaj plene diafana. Tra la roza nubo ili ĉiuj povis vidi la belan Princinon, starantan fiere kaj rekte. Kaj ŝia koro fariĝis videbla, unue ĝi estis frosta pro glacio sed iom post iom ĝi fariĝis pli brila kaj pli varma ĝis ĉia frosto malaperis kaj ĝi batadis mole kaj regule kiel ĉiu alia koro. Kaj nun la nubo malaperis kaj montris Ĝlorian, kies vizaĝo estis plena de ĝojo, ridetantan tenere al la amikoj grupiĝintaj ĉirkaŭ ŝi.

Povra Pon antaŭenpaŝis — timide, timante forpuŝon, sed kun pledantaj okuloj kaj brakoj ame etenditaj al sia antaŭa amatino — kaj la Princino vidis lin kaj ŝia dolĉa koro eklumis pro radianta rideto. Tute sen momento da hezito ŝi ĵetis sin en la brakojn de Pon kaj tiu rekuniĝo de du amantaj koroj tiom emociigis ke oni forturnis sin kaj malaltigis sian rigardon por ne ĝeni la sanktan ĝojon de la fidelaj amantoj.

Sed la voĉeto de Palpebrumnjo kriadis petante helpon de la Birdotimigilo.

"La antidoton!" ŝi kriegis. "Donu al mi la alian skatolon — rapide!"

La Birdotimigilo rigardis la sorĉistinon per siaj kuriozaj pentritaj okuloj kaj vidis ke ŝi nun ne estas pli alta ol lia genuo. Do li prenis el sia poŝo la duan skatolon kaj ŝutis ĝian enhavon sur Palpebrumnjon. Ŝi ĉesis plimalgrandiĝi, sed ŝi neniam povos reakiri sian antaŭan grandecon, kaj tion la fia oldulino bone sciis.

Tamen ŝi ne sciis ke la dua pulvoro detruis ŝian tutan magipovon, kaj dezirante venĝi sin kontraŭ la Birdotimigilo kaj liaj amikoj ŝi tuj komencis murmuri sorĉon tiel terurefikan ke ĝi detruus duonon de la loĝantaro de Omenlando — se ĝi sukcesus. Sed ĝi tute ne sukcesis, mirigante oldan Palpebrumnjon. Kaj jam la Birdotimigilo rimarkis kion penas fari la malgranda sorĉistino, kaj diris al ŝi:

"Hejmeniru, Palpebrumnjo, kaj kondutu dece. Vi ne plu estas sorĉistino, sed nur ordinara maljunulino, kaj ĉar vi ne kapablas pli fiagadi mi konsilas ke vi provu fari iom da bono en la mondo. Kredu min, estas pli distre efektivigi bonan agon ol fian, kiel vi trovos kiam unue vi provos tion."

Sed Palpebrumnjo tiumomente estis plena de malĝojo kaj ĉagreno pro la perdo de siaj magiaj povoj.

Ŝi komencis marŝi hejmen, plorante kaj lamentante pro sia sorto, kaj neniu kiu vidis ŝin foriri simpatiis kun ŝi.

Ĉapitro 20

Reĝino Ĝloria

La sekvan matenon la Birdotimigilo vokis ĉiujn korteganojn kaj regatojn kunveni en la tronĉambro de la kastelo, kie estis sufiĉa spaco por ĉiuj kiuj povis veni. Ili trovis la pajlulon sidantan sur la veluraj kusenoj de la trono, kun la scintilanta krono de la Reĝo ankoraŭ sur sia plenigita kapo. Unuflanke de la trono, en malpli alta seĝo, sidis Ĝloria, aspektante radiante bela kaj freŝa kiel novnaskita rozo. Aliflanke sidis Pon, la knabo de 1 ĝardenisto, ankoraŭ vestita per sia malnova kitelrobo kaj aspektanta senĝoja kaj solena; ĉar Pon ne povis kredigi sin ke tiel grandioza Princino degnos ami lin post sia restariĝo kaj reveno al sia trono. Trot kaj Kap'tano Vilĉjo sidis ĉe la piedoj de la Birdotimigilo kaj ilin multe interesis la evento. Buton-Brilo perdis sin antaŭ la matenmanĝo, sed li revenis en la tronĉambron antaŭ la fino de la ceremonioj. Amalantaŭ la trono staris vico de la grandaj Orkoj, kun sia ĉefo en la centro, kaj la enirejon de la palaco gardis pli da Orkoj, kiujn oni rigardis mirante kaj respektoplene.

Kiam ĉiuj ĉeestis, la Birdotimigilo stariĝis kaj faris paroladon. Li informis ke la patro de Ĝloria, la bona Reĝo Amem, kiu iam regis ilin kaj kiun ĉiu amis, estis detruita de Reĝo Feroc, la patro de Pon, kaj ke Reĝo Feroc estis detruita de Reĝo Kru-el. Ĉi Reĝo estis mava reganto, kiel ili tre bone sciis, kaj la Birdotimigilo deklaris ke la sola persono en la tuta Omenlando kiu rajtas sidi sur la trono estas Princino Ĝloria, la filino de Reĝo Amem.

"Sed," li pludiris, "ne estas mia rajto, ĉar mi estas fremdulo, diri kiu regos vin. Vi mem devos decidi, alie vi ne estos kontentaj. Do elektu nun: kiu estos via regantof»

Kaj ĉiuj kriis: "La Birdotimigilo! La Birdotimigilo regu nin!"

Kio pruvis ke la plenigita viro multe popularigis sin konkerante Reĝon Kru-el, kaj oni kredis ke ili deziras lin kiel sian Reĝon. Sed la Birdotimigilo tiel fervore kapneis ke lia kapo deligiĝis, kaj Trot devis firme repingli ĝin al lia korpo.

"Ne," diris li, "mi apartenas al la Lando Oz, kie mi estas humila servanto de la bela knabino kiu regas nin ĉiujn — la reĝa Ozma. Vi devas elekti iun el viaj propraj loĝantoj por regi Omenlandon. Kiu estuf"

Ili hezitis dummomente, kaj pluraj kriis: "Pon!" sed multe pli da ili kriis: "Ĝloria!"

Do la Birdotimigilo prenis manon de Ĝloria kaj gvidis ŝin al la trono, kie li unue sidigis ŝin kaj poste prenis la scintilantan kronon de sia propra kapo kaj metis ĝin sur tiun de la junulino, kie ĝi kuŝis bele inter ŝiaj molaj bukloj. La popolo hurais kaj kriis tiam, genuante antaŭ sia nova Reĝino; sed Ĝloria klinis sin kaj prenis manon de Pon per ambaŭ siaj manoj kaj levis lin al la seĝo apud si.

"Vi havos kaj Reĝon kaj Reĝinon por zorgi pri vi kaj protekti vin, karaj regatoj," ŝi diris per dolĉa voĉo, dum ŝia vizaĝo brilis pro feliĉeco; "ĉar Pon estis filo de Reĝo antaŭ ol esti knabo de ĝardenisto, kaj ĉar mi amas lin li estos mia Reĝa Edzo."

Tio plaĉis al ĉiuj, precipe al Pon, kiu komprenis ke ĉi tiu momento estas la plej grava en lia vivo. Trot kaj Buton-Brilo kaj Kap'tano Vilĉjo ĉiuj gratulis lin pro lia fianĉiĝo kun bela Ĝloria; sed la Orko dufoje ternis kaj diris ke liaopinie la junulino povus pli bonan elekti.

Post tio la Birdotimigilo ordonis al la gardistoj ke ili enkonduku fi-Kru-el-on, kiu ne plu estas Reĝo, kaj kiam li aperis, ligita per ĉenoj kaj vestita per fusteno, la popolo malhurais lin kaj retiris sin dum li pasis tiel ke iliaj vestoj ne tuŝu lin.

Kru-el ne plu estis aroganta aŭ fierega; male, li aspektis tre humila kaj multe timanta la sorton kiun destinis al li liaj konkerintoj. Sed Ĝloria kaj Pon estis tro feliĉaj por esti venĝemaj kaj ili proponis nomumi Kru-el-on knabo de 1 ĝardenisto ĉe la kastelo ĉar Pon rezignis tiun postenon kiam li fariĝis Reĝo. Sed ili diris ke li devos promesi reformi sian fikonduton kaj fidele plenumi sian devon, kaj li devos ŝanĝi sian nomon de Kru-el al Ĝru-el. Ĉion ĉi la viro fervore promesis, do kiam Pon foriris en ĉambron en la kastelo por surmeti princvestojn, la malnova bruna kitelo kiun li antaŭe surhavis estis donita al Ĝru-el, kiu post tio eliris en la ĝardenon por akvumi la rozojn.

La cetero de tiu fama tago, kiun oni longe memoris en Omenlando, estis dediĉita al festado kaj ĝojado. Vespere okazis grandioza danco en la korto, kie la latuna bando ludis novan muzikaĵon nomitan la "Orka Troto" kiun oni dediĉis al "Nia Ĝlora Ĝloria, la Reĝino."

Dum la Reĝino kaj Pon gvidis tiun dancon, kaj la tuta Omenlanda popolo distris sin, la fremduloj grupiĝis en la parko ekster la kastelo. Kap'tano Vilĉjo,

Trot, Buton-Brilo kaj la Birdotimigilo ĉeestis, ankaŭ ilia malnova amiko la Orko; sed el la tuta granda amaso da Orkoj helpintaj en la konkero restis nur tri en Omenlando, krom ilia ĉefo, ĉar la aliaj reiris al sia propra lando tuj kiam Ĝloria kroniĝis Reĝino. Al la juna Orko kiu akompanis ilin dum iliaj aventuroj Kap'tano Vilĉjo diris:

"Vi certe estis helpoplena amiko, kaj ni multege dankas vin pro via helpo. Ami eble restus akrido se vi ne helpus min, kaj mi povas komenti ke ne estas tre plaĉe esti akrido."

"Sen vi, amiko Orko," diris la Birdotimigilo, "mi timas ke mi ne venkus Reĝon Kru-el."

"Ne," akordis Trot, "vi estus jam nur amaso da cindroj."

"Kaj eble mi estus plu perdiĝinta," aldonis Buton-Brilo. "Mi multe dankas, S-ro Orko."

"Ho, ne dankindas," respondis la Orko. "Amikoj devas kunhelpi unu la alian, sciu, alie ili ne estus amikoj. Sed nun mi devas foriri de vi kaj forflugi al mia propra lando, kie estos surprizfesto por mia onklo, kaj mi promesis partopreni."

"Ve," diris la Birdotimigilo, bedaŭroplene. "Estas tre misfortune."

"Kial?" demandis la Orko.

"Mi esperis ke vi konsentos porti nin trans tiujn montojn en la Landon Oz. Amia tasko ĉi tie estas nun finita kaj mi volas reiri al la Smeralda Urbo."

"Kiel vi antaŭe transiris la montojnf" demandis la Orko.

"Mi grimpis la klifojn per ŝnurego, kaj transiris la Ĝrandan Abismon per fadeno el araneŝpinaĵo. Kompreneble mi povus reiri sammaniere, sed la veturo estus malfacila — kaj povas esti ke neebla — por Trot kaj Buton-Brilo kaj Kap'tano Vilĉjo. Do mi pensis ke se vi havus sufiĉan tempon vi kaj via popolo portus nin trans la montojn kaj surterigus nin sekuraj aliflanke, en la Lando Oz."

La Orko penseme konsideris la aferon dum kelka tempo. Aposte li diris:

"Mi nepre ne rompu mian promeson ĉeesti en la surprizfesto; sed, diru al mi, ĉu vi povus iri al Oz ĉinoktef"

"Ĉu jam nunf" kriis Trot.

"La nokto estas bela kaj lunluma," diris la Orko, "kaj per mia sperto mi trovis ke ne estas momento tiel favora kiel tuj. Efektive," li klarigis, "la flugo al Orklando estas longa kaj mi kaj ĉi tiuj miaj kuzoj estas iom lacaj pro nia tago da laboro. Sed se vi komencos nun, kaj se kontentigos vin ke ni portos vin trans la montojn kaj lasu vin aliflanke, nur diru tion — kaj ni foriros!"

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot rigardis unu la alian demandeme. La knabineto fervoris viziti la faman felandon Oz kaj la maljuna velisto spertis tiom da embarasoj en Omenlando ke volonte li estos ekster ĝi.

"Estas iom malĝentile ke ni ne adiaŭas la novajn

Reĝon kaj Reĝinon," komentis la Birdotimigilo, "sed mi estas certa ke ili tro ĝojas por senti nian foreston, kaj mi certigas al vi ke estos multe pli facile flugi sur la dorsoj de la Orkoj trans tiujn krutajn montojn ol grimpi ilin kiel mi devis."

"Konsentite; ni foriru!" Trot decidis. "Sed, kie estas Buton-Brilo?", Ĝuste tiun gravan momenton Buton-Brilo estis denove perdiĝinta, kaj ili ĉiuj disiris serĉi lin. Li staris apud ili antaŭ nur kelkaj minutoj, sed liaj amikoj devis ekscitite serĉi lin antaŭ ol trovi la knabon sidanta inter la membroj de la bando, batanta la finaĵon de la latuna tamburo per la osto de meleagra kruro kiun li prenis de la tablo en la bankedoĉambro.

"Saluton, Trot," li diris, supren rigardante al la knabineto kiam ŝi trovis lin. "Mi neniam antaŭe havis oportunon bati tamburon per vera bastono. Kaj mi mem manĝis la viandon de la osto."

"Venu rapide. Ani iras al la Lando Oz."

"Ho, kial tiom da rapidof" diris Buton-Brilo; sed ŝi kaptis lian brakon kaj fortrenis lin al la parko, kie atendas la aliaj.

Trot grimpis sur la dorson de sia malnova amiko, la ĉefo de la Orkoj, kaj la aliaj okupis siajn sidejojn sur la dorsoj de liaj tri kuzoj. Tuj kiam ili estis en sia loko kaj kroĉiĝis al la maldikaj koloj de la uloj, la rivoluantaj vostoj komencis kirliri kaj supren leviĝis la kvar monstraj Orkoj kaj forvelis cele la montojn. Ili estis tiom altaj en la aero ke kiam ili transiris la kreston de la plej alta pinto ĝi aspektis multe malsuper ili. Tuj kiam ili estis tute trans la bariero la Orkoj flugis suben kaj surterigis siajn pasaĝerojn.

"Jen ni, sekuraj en la Lando Oz!" kriis la Birdotimigilo ĝojoplene.

"Ho, ĉuf" demandis Trot, ĉirkaŭrigardante scivole.

Ŝi povis vidi la ombrojn de majestaj arboj kaj la skizojn de ondantaj montetoj; sub ŝiaj piedoj estis mola tero, sed alie la pala lumo de la luno montris nenion klare.

"Aspektas tute same kiel ĉiu alia lando," estis la komento de Kap'tano Vilĉjo.

"Sed tia ĝi ne estas," la Birdotimigilo certigis al li. "Vi nun estas inter la limoj de la plej glora felando en la tuta mondo. Ĉi tiu parto de ĝi estas nur angulo de la Kvelula Lando, kaj la plej seninteresa parto de, ĝi. Ĝi ne estas dense loĝata, ĉi tie, mi agnoskas, sed —»

Lin interrompis subita zumo kaj kirliĝo de la aero dum la kvar Orkoj flugis en la ĉielon.

"Bonan nokton!" kriis la akraj voĉoj de la strangaj uloj, kaj kvankam Trot kriis "Bonan nokton!" laŭeble laŭte, la knabino estis preskaŭ preta plori ĉar la Orkoj ne atendis por esti dece dankataj pro sia multa komplezado al ŝi kaj al Kap'tano Vilĉjo.

Sed la Orkoj estis for, kaj dankoj pro bonaj agaoj ne multe utilas krom por pruvi onian ĝentilecon.

"Nu, amikoj," diris la Birdotimigilo, "ni ne restu ĉi tie en la kampoj dum la tuta nokto, do ni trovu plaĉan dormolokon. Ja ne multe gravas al mi, ĉar mi neniam dormas; sed mi scias ke al vianduloj plaĉas fermi la okulojn kaj kuŝi trankvile dum la senlumaj horoj."

"Mi ja estas laca," agnoskis Trot, oscedante dum ŝi sekvis la pajlulon laŭ nelarĝa pado, "do, se vi ne trovos oportunan domon, Kap'tano Vilĉjo kaj mi dormos sub la arboj, aŭ eĉ sur ĉi tiu mola herbaro."

Sed domo ne estis tre malproksima, kvankam kiam la Birdotimigilo ektrovis ĝin tute ne estis lumo en ĝi. Kap'tano Vilĉjo frapis sur la pordon plurfoje, kaj ĉar ne estis respondo la Birdotimigilo aŭdace levis la riglilon kaj eniris, sekvate de la aliaj. Kaj tuj kiam ili eniris mola lumo plenigis la ĉambron. Trot ne povis vidi el kie ĝi venas, ĉar tute nenia lampo estis videbla, sed ŝi ne malŝparis multan tempon pri tiu problemo, ĉar precize en la centro de la ĉambro staris tablo pretigita por tri personoj, kun multaj bonaj manĝaĵoj sur si kaj pluraj el la manĝaĵoj estis varmegaj.

La knabineto kaj Buton-Brilo ambaŭ faris krietojn de plezuro, sed ili serĉis vane ian fornelon aŭ kamenon, aŭ personon kiu kuiris por ili tiun bongustegan festenon.

"Estas felando," murmuris la knabo, ĵetante sian ĉapon en angulon kaj sidiĝante ĉe la tablo. "Ĉi tiu manĝo odoras preskaŭ tiel bone kiel tiu meleagra kruro kiun mi manĝis en Omenlando. Bonvolu transdoni la kukpanetojn, Kap'tano Vilĉjo."

Trot opiniis ke estas strange ke neniuj aliaj homoj ol ili mem estas en la domo, sed sur la muro kontraŭ la pordo estis ora kadro kiu enhavis grandliteran vorton:

"BONVENON."

Do ŝi ne plu hezitis manĝi la manĝaĵojn tiel mistere preparitajn por ili.

"Sed estas lokoj nur por tri!" ŝi kriis.

"Tio tute sufiĉas," diris la Birdotimigilo. "Mi neniam manĝas, ĉar mi jam estas plenplena, kaj mi preferas mian netan puran pajlon al manĝaĵoj."

Trot kaj la velisto estis malsataj kaj multe manĝis, ĉar ne post sia foriro el sia hejmo ili gustumis tiel bonajn manĝaĵojn. Estis surprize ke Buton-Brilo povis manĝi tiel baldaŭ post sia festeno en Omenlando, sed la knabo ĉiam manĝis kiam ajn estis oportuno. "Se mi ne manĝas nun," li diris, "kiam venontfoje mi malsatos mi bedaŭros ne esti manĝinta."

"Vere, Kap'tano," komentis Trot, kiam ŝi trovis pladon da glaciaĵo ekaperinta apud ŝia telero, "mi tutvere kredas ke ni estas en felando."

"Tute sendube, Trot," li respondis serioze.

"Mi jam antaŭe estis ĉi tie," diris Buton-Brilo, "do mi scias tion."

Post la manĝo ili trovis tri etajn dormoĉambrojn apud la granda salono de la domo, kaj en ĉiu ĉambro estis komforta blanka lito kun lanugaj kusenoj. Estu certa ke la lacaj mortipovuloj ne prokrastis diri bonan nokton al la Birdotimigilo kaj rampi en siajn litojn, kie ili dormis profunde ĝis la mateno.

La unuan fojon post sia ekvido de la terura kirlakvo, Trot kaj Kap'tano Vilĉjo estis liberaj de maltrankvilo kaj zorgoj. Buton-Brilon neniam ĝenis io ajn. La Birdotimigilo, kiu ne povis dormi, rigardis el la fenestro kaj penis kalkuli la stelojn.

Ĉapitro 21

Doroteo, Betinjo kaj Ozma

Mi supozas ke multaj el miaj legantoj jam legis priskribojn de la bela kaj grandioza Smeralda Urbo de Oz, do mi ne bezonas priskribi ĝin ĉi tie, krom diri ke neniam urbo en felando egalis tiun pro ĝia solena gloro. Ĝi situas preskaŭ precize en la centro de la Lando Oz, kaj en la centro de la Smeralda Urbo leviĝas la muro el brilantaj smeraldoj kiu ĉirkaŭas la palacon de Ozma. La palaco estas preskaŭ mem urbo kaj estas loĝata de multaj el la precipaj amikoj de la Reganto kaj tiuj kiuj akiris ŝiajn fidon kaj favoron.

Rilate al Ozma mem, ne estas vortoj en iu vortaro kiun mi povas trovi, taŭgaj por priskribi la belecon de la menso kaj persono de tiu junulino. Anur vidi ŝin estas ami ŝin pro ŝiaj ĉarmaj vizaĝo kaj mienoj; koni ŝin estas ami ŝin pro ŝiaj tenera simpatio, ŝia sindona naturo, ŝiaj veremo kaj honoro. Anaskite en longa genealogio de Fereĝinoj, Ozma estas tiel preskaŭ perfekta kiel povas esti feo, kaj ŝi estas konata pro sia saĝeco kiel ankaŭ pro siaj aliaj kvalitoj. Siaj feliĉaj regatoj amas sian knabinan Reganton kaj ĉiu opinias ŝin kamarado kaj protektanto.

En tiu tempo pri kiu mi verkas, la plej bona amiko kaj plej konstanta kompano estis malgranda knabino el Kansas nomata Doroteo, mortipovulo kiu venis al la Lando Oz tre kuriozmetode kaj al kiu estis donita hejmo en la palaco de Ozma. Krome, Doroteo fariĝis Princino de Oz, kaj estis tiel ĉehejme en la reĝa palaco kiel la afabla Reganto. Ŝi konis preskaŭ ĉiun parton de la granda lando kaj preskaŭ ĉiujn ĝiajn multajn loĝantojn. Apost Ozma ŝi estis pli multe amata ol ĉiu alia persono en la tuta Oz, ĉar Doroteo estis simpla kaj dolĉa, malofte koleriĝis kaj havis tiel amikeman afablan manieron ke ŝi akiris amikojn negrave kien ŝi vagis. Ŝi estis la unua kiu venigis la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Malkuraĝan Leonon al la Smeralda Urbo. Doroteo ankaŭ kondukis en Ozon la Vilulon kaj la Malsatan Tigron, ankaŭ Vilĉinjon la Flava Kokino, Heŭrekan la Palruĝa Katido, kaj multajn aliajn plaĉegajn ulojn kaj bestojn. Ĉar ŝi venis el nia mondo, Doroteo estis tre simila al multaj aliaj knabinoj kiujn ni konas, do ja kelkfoje ŝi ne estis ege saĝa, kaj alifoje ŝi estis obstinema kaj trafis problemojn. Sed la vivo en felando instruis al la knabineto akcepti ĉiajn surprizojn kiel ordinarajn, ĉar kvankam Doroteo ne estis feino — ŝi estis same mortipova kiel ni mem — ŝi vidis pli da mirindaĵoj ol iam ajn kutimas la plej multaj mortipovuloj.

Alia knabineto el nia ekstera mondo ankaŭ loĝis en la palaco de Ozma. Tiu estis Betinjo Bobin, kies strangaj aventuroj kondukis ŝin al la Smeralda Urbo, kie Ozma elkore bonvenigis ŝin. Betinjo estis timidulineto kaj neniam kutimiĝis al la mirindaĵoj ĉirkaŭantaj ŝin, sed ŝi kaj Doroteo estis intimaj amikoj kaj opiniis sin tre bonfortunaj pro sia kunesto en ĉi plaĉega lando.

Unu tagon Doroteo kaj Betinjo vizitis Ozman en la privata ĉambraro de la knabina Reganto, kaj inter la aferoj kiuj precipe interesis ilin estis la Magia Bildo de Ozma, muntita en bela kadro kaj pendanta sur la muro de la ĉambro. Tiu bildo estis magia ĉar ĝi konstante ŝanĝis siajn scenojn kaj montris eventojn kaj aventurojn okazantajn en ĉiuj partoj de la mondo. Sekve ĝi vere estis "moviĝanta filmo" de la vivo, kaj kiam la persono staranta antaŭ ĝi volis scii kion faras iu neĉeestanto, la bildo tuj montris tiun personon, kun ties ĉirkaŭaĵoj.

La du knabinoj ne volis vidi iun specifan, ĉifoje, sed nur ĝue rigardis la ŝanĝiĝantajn scenojn, el kiuj kelkaj estis ege kuriozaj kaj rimarkindaj. Subite Doroteo kriis: "Ho, jen Buton-Brilo!" kaj tio logis Ozman ankaŭ rigardi la bildon, ĉar ŝi kaj Doroteo bone konis la knabon.

"Kiu estas Buton-Brilo?" demandis Betinjo, kiu neniam renkontis lin.

"Nu, li estas la knabeto kiu nun deiras de la dorso de tiu stranga fluganto," kriis Doroteo. Ŝi turnis sin al Ozma kaj demandis: "Kio estas tiu fluganto, Ozma?

Ĉu birdof Mi neniam antaŭe vidis tiaĵon."

"Ĝi estas Orko," respondis Ozma, ĉar ili rigardis la scenon en kiu la Orko kaj la tri grandaj birdoj unue surterigas siajn pasaĝerojn en Omenlando, post la longa flugo trans la dezerton. "Mi demandas al mi," pludiris la knabina Reganto mediteme, "kial tiuj fremduloj aŭdacas eniri tiun misfortunan landon kiun regas fireĝo."

"Tiu knabino, kaj la unukrura viro, aspektas morti-povuloj el la ekstera mondo," diris Doroteo.

"La viro ne estas unukrura," korektis Betinjo; "li havas unu lignan kruron."

"Estas preskaŭ egale malbone," deklaris Doroteo, rigardante Kap'tanon Vilĉjon lamiradi.

"Ili estas tri mortipovaj aventurantoj," diris Ozma, "kaj ili aspektas indaj kaj honestaj. Sed mi timas ke ili estos mistraktataj en Omenlando, kaj se ilin trafos ia misfortuno tie mi mem kulpos, ĉar Omenlando estas parto de mia regno."

"Ĉu ni ne povas iel helpi ilinf" demandis Doroteo. "Tiu aspektas plaĉa knabineto. Ami bedaŭrus se io malbona okazus al ŝi."

"Ni rigardu la bildon dum kelka tempo," proponis Ozma, do ili ĉiuj tiris seĝojn antaŭ la Magian Bildon kaj sekvis la aventurojn de Trot kaj Kap'tano Vilĉjo kaj Buton-Brilo. Baldaŭ la sceno ŝanĝiĝis kaj montris ilian amikon la Birdotimigilo transiranta la montojn en Omenlandon, kaj tio iom forprenis la maltrankvilon de Ozma, ĉar ŝi tuj komprenis ke Ĝlinda la Bona sendis la Birdotimigilon protekti la fremdulojn.

La aventuroj en Omenlando montriĝis tre interesaj al la tri knabinoj en la palaco de Ozma, kiuj dum la sekvaj tagoj uzis multan tempon rigardante la bildon., Ĝi estis kvazaŭ rakonto por ili.

"Tiu knabino estas vera vagistino!" kriis Doroteo, parolante pri Trot, kaj Ozma respondis:

"Ŝi estas kara ulineto, kaj mi certas ke nenio tre malbona okazos al ŝi. La maljuna velisto ankaŭ estas vera bonulo, ĉar li eĉ ne unufoje grumblis pro sia transformiĝo en akridon, malsimile al multaj personoj."

Kiam la Birdotimigilo estis tiel preskaŭ bruligita la knabinoj ĉiuj tremetis, kaj ili kunfrapis la manojn ĝoje kiam la amaso da Orkoj venis kaj savis lin.

Sekve, kiam ĉiuj ekscitaj aventuroj en Omenlando estis finitaj kaj la kvar Orkoj komencis sian flugon transmonten portante la mortipovulojn en la Landon Oz, Ozma alvokis la Sorĉiston kaj petis lin prepari dormolokon por la fremduloj.

La fama Sorĉisto de Oz estis kurioza vireto kiu loĝis en la reĝa palaco kaj prizorgis ĉiujn magiagojn kiujn volas Ozma. Li ne estis egale potenca kiel Ĝlinda, certe, sed li povis fari multajn mirindaĵojn. Li pruvis tion metante domon en la neloĝatan parton de la Kvelula Lando kie la Orkoj surterigis Kap'tanon Vilĉjon kaj Troton kaj Buton-Brilon, kaj provizis al ĝi ĉiujn komfortaĵojn kiujn mi priskribis en la antaŭa Ĉapitro.

La sekvan matenon Doroteo diris al Ozma:

"Ĉu ni ne devus iri renkonti la fremdulojn, tiel ke ni povos montri al ili la vojon al la Smeralda Urbo?

Mi certas ke tiu knabineto sentos timidecon en ĉi bela lando, kaj mi scias ke se estus mi mi volus ke iu bonvenigu min."

Ozma ridetis al sia amiketo kaj respondis:

"Vi kaj Betinjo rajtas iri renkonti ilin, se vi deziras, sed mi ne povas foriri de mia palaco ĝuste nun, ĉar mi konferencos kun Joĉjo Kukurbokapo kaj Profesoro

Sancelinsekto pri gravaj aferoj. Vi rajtas preni la

Segĉevalon kaj la Ruĝan Ĉaregon, kaj se vi komencos baldaŭ vi povos renkonti la Birdotimigilon kaj la fremdulojn ĉe la palaco de Ĝlinda."

"Ho, dankon!" kriis Doroteo, kaj ŝi foriris informi Betinjon kaj prepari por la veturo.

Ĉapitro 22

La Akvofalo

La kastelo de Ĝlinda estis longan distancon for de la montoj, sed la Birdotimigilo komencis la veturon gaje, ĉar tempo ne multe gravas en la Lando Oz kaj li antaŭ nelonge spertis tiun veturon kaj konis la vojon. Al Buton-Brilo neniam multe gravis kie li estas aŭ kion li faras; la knabo kontentis esti vivanta kaj havi bonajn kompanojn partoprenantajn en liaj vagadoj. Arilate al Trot kaj Kap'tano Vilĉjo, ili nun trovis sin tiel komfortaj kaj liberaj de danĝero, en ĉi tiu bela felando, kaj ilin tiel superfortis kaj mirigis la aventuroj kiujn ili spertas, ke la veturo al la kastelo de Ĝlinda pli similis plezurveturon ol malfacilaĵon, pro la multaj mirindaĵoj videblaj.

Buton-Brilo jam antaŭe estis en Oz, sed neniam en tiu parto de ĝi, do la Birdotimigilo estis la sola persono kiu konis la padojn kaj povis gvidi ilin. Ili manĝis grandan matenmanĝon, kiun ili trovis jam preparita por ili kaj atendanta ilin sur la tablo kiam ili vekiĝis el sia freŝiga dormo, do ili foriris de la magia domo kontentaj kaj kun koroj pli leĝeraj kaj pli feliĉaj ol ili havis dum multaj antaŭaj tagoj. Dum ili marŝis tra la kampoj la suno brilis hele kaj la venteto portis bongustan odoron, ĉar ĝi kunportis la spiron de milionoj da sovaĝaj floroj.

Je la tagmezo, kiam ili haltis ripozi apud la bordo de bela rivero, Trot didis per longigita spiro kiu estis tre simila al ĝemo:

"Ho ke ni estu kunportantaj kelkajn manĝaĵojn restintajn post nia matenmanĝo, ĉar denove mi malsatiĝas."

Apenaŭ ŝi parolis kiam tablo leviĝis antaŭ ili, kvazaŭ de la tero mem, kaj ĝi estis plenplena de fruktoj kaj nuksoj kaj kuketoj kaj multaj bongustaj manĝaĵoj. La okuloj de la knabineto larĝe malfermiĝis pro tiu montro de magio, kaj Kap'tano Vilĉjo ne certis ke la aĵoj vere troviĝas tie kaj estas manĝeblaj ĝis li prenis ilin per sia mano kaj gustumis ilin. Sed la Birdotimigilo diris ridante: "lu prizorgas vian bonfarton, tute certe, kaj laŭ la aspekto de ĉi tablo mi suspektas ke mia amiko la Sorĉisto priatentas nin. Ami trovis lin faranta similaĵojn jam antaŭ nun, kaj se la Sorĉisto priatentas nin ne necesas maltrankvili pri la estonteco."

"Kiu maltrankvilasf" demandis Buton-Brilo, jam ĉe la tablo kaj fervore manĝanta.

La Birdotimigilo ĉirkaŭrigardis la lokon dum la aliaj festenis, kaj trovinte multajn aferojn nefamiliaraj li kapneis kaj komentis:

"Nepre mi elektis la malĝustan padon, en tiu lasta valo, ĉar survoje al Omenlando mi memoras ke mi ĉirkaŭiris la piedon de ĉi rivero, kie estis granda akvofalo."

"Ĉu la rivero kurbiĝis, post la akvofalof" demandis Kap'tano Vilĉjo.

"Ne, la rivero malaperis. Anur lageto de kirlakvo montris kien foriris la rivero; sed mi supozas ke ĝi estas ie sub la tero, kaj resurfaciĝos en alia parto de la lando."

"Nu," sugestis Trot, finante sian lunĉon, "ĉar ne eblas transiri ĉi tiun riveron, mi supozas ke ni devos trovi tiun akvofalon kaj ĉirkaŭiri ĝin."

"Precize," respondis la Birdotimigilo; do ili baldaŭ rekomencis sian veturon, sekvante la riveron longatempe ĝis la muĝo de la akvofalo sonis en iliaj oreloj. Apost iom pli da tempo ili atingis la akvofalon mem, akvan deklivon malsuprenirantan tre suben, suben en etan lageton kiu laŭaspekte ne havas elirejon. De la supro de la falo, kie ili staris, la bordoj iom post iom fordeklivis, tiel ke la subiro sur tero estis tre facila, kvankam la rivero nur povis glisi trans randon el roko kaj fali rekte en la fundojn.

"Jen," diris la Birdotimigilo, klinante sin super la randon, "ĉi tion nomas niaj Ozanoj la Ĝranda Akvofalo, ĉar certe ĝi estas la plej alta en la tuta lando; sed laŭ mia opinio — Helpu!"

Li perdis sian ekvilibron kaj falis kapantaŭe en la riveron. Ili vidis brileton de pajlo kaj bluaj vestoj, kaj la pentrita vizaĝo rigardanta surprizite supren. La sekvan momenton la Birdotimigilo estis fortrenita trans la akvofalon kaj plonĝis en la suban basenon.

La akcidento okazis tiel subite ke dum momento ili ĉiuj estis tro hororplenaj por paroli aŭ moviĝi.

"Ek! Ni helpu lin, alie li dronos," Trot kriis.

Eĉ dum ŝi parolis ŝi komencis subiri la deklivon al la suba lageto, kaj Kap'tano Vilĉjo sekvis tiel rapide kiel permesis lia ligna kruro. Buton-Brilo venis malpli rapide, vokante al la knabino:

"Li ne povas droni, Trot; li estas Birdotimigilo."

Sed ŝi ne estis certa ke Birdotimigilo ne povas droni kaj ŝi neniam malgrandigis sian rapidon ĝis ŝi staris rande de la lageto, kie la ŝpruco flugis en ŝian vizaĝon. Kap'tano Vilĉjo, spiregante kaj anhelante, havis nur sufiĉan voĉon por demandi, dum li venis al ŝia flanko:

"Ĉu vi vidas lin, Trotf

"Eĉ ne eron de li. Ho, Kap'tano, kio okazis al li, laŭ via s'pozof"

"Mi s'pozas," respondis la velisto, "ke li estas en tiu akvo, pli-malpli for, kaj mi timas ke lia pajlo fariĝos tre akvoplena. Sed rilate al drono, mi akordas kun Buton-Brilo ke ne estas eble."

Malmulte konsolis tiu certigo kaj Trot staris kelkatempe priserĉante per siaj okuloj la bobelantan akvon, esperante ke la Birdotimigilo fine alsurfaciĝos. Baldaŭ ŝi aŭdis Buton-Brilom voki: "Venu ĉi tien, Trot!" kaj ĉirkaŭrigardante ŝi vidis ke la knabo rampis trans la malsekajn rokojn al la rando de la akvofalo kaj laŭaspekte penas rigardi preteren. Apaŝante al li ŝi demandis:

"Kion vi vidasf"

"Kavon," li respondis. "Ni eniru. Eble ni trovos la Birdotimigilon tie."

Ŝi iom dubis pri tio, sed la kavo interesis ŝin, kaj ankaŭ Kap'tanon Vilĉjon. Estis ĝuste sufiĉa spaco ĉe la rando de la deklivakvo por ke ili puŝu sin malantaŭ ĝin, sed post tiu danĝera enirejo ili trovis sufiĉan spacon por marŝi rekte kaj post kelka tempo ili atingis malfermaĵon en la muro roka. Aproksimiĝante al tiu malfermaĵo, ili enrigardis kaj trovis serion de ŝtupoj, tiel ĉizitaj ke ili povis facile subiri en la kavernon.

Trot turnis sin por demandeme rigardi siajn akompanantojn. La falanta akvo tiom bruegis kaj muĝis ke ŝia voĉo ne estis aŭdebla. Kap'tano Vilĉjo kapjesis, sed antaŭ ol li povis eniri la kavon Buton-Brilo jam estis antaŭ li, subgrimpante la ŝtupojn sen eĉ ereto da timo. Do la aliaj sekvis la knabon.

La unuaj ŝtupoj estis malsekaj pro la ŝpruco, kaj glitigaj, sed la ceteraj estis tute sekaj. Aroza lumo ŝajne venis el la interno de la kavo, kaj tio lumigis ilian vojon. Apost la ŝtupoj estis nelonga tunelo, sufiĉe alta por ke ili povu rekte marŝi tra ĝi, kaj post tio ili atingis la kavon mem kaj paŭzis mirante kaj admirante.

Ili staris sur la rando de vasta kaverno, kies muroj kaj kupola tegmento estis kovritaj de sennombraj rubioj, belege ĉizitaj kaj flagrantaj scintilantajn radiojn de unu al la alia. Tio kaŭzis radiantan lumon kiu ebligis vidi la tutan kavernon, kaj la efekto estis tiel eksterordinara ke Trot enspiris kvazaŭ sufoke, kaj staris tute senmove pro mirado.

Sed la muroj kaj la tegmento de la kaverno estis nur fono por pli mirinda sceno. En la centro estis bobelanta kaldrono de akvo, ĉar tie la rivero releviĝis, ondante kaj disiĝante ĝis ĝia ŝpruco leviĝis alten en la aeron, kie ĝi akiris la rubian koloron de la juveloj kaj aspektis bolanta amaso da flamoj. Kaj dum ili gapis la falantan ĵetiĝantan akvon, la korpo de la Birdotimigilo subite leviĝis en la centro, baraktante kaj piedbatante, kaj la sekvan momenton ĝi plene malaperis el onia vidpovo.

"Jadi, li malsekas!" kriis Buton-Brilo; sed neniu el la aliaj aŭdis lin.

Trot kaj Kap'tano Vilĉjo trovis ke larĝa breto — kovrita, kiel la muroj, per scintilantaj rubioj — ĉirkaŭiras la tutan muron de la kaverno; do ili sekvis tiun belegan padon malantaŭen kaj trovis la lokon kie la akvo finplonĝis sub la teron, antaŭ ol ĝi plene malaperis. Kie ĝi plonĝis en tiun senluman abismon la rivero estis nigra kaj seninspiraspekta, kaj ili staris rigardante pro miro ĝis tuj apud ili la korpo de la Birdotimigilo eksaltis denove el la akvo.

Ĉapitro 23

La Lando Oz

La ekapero de la pajlulo sur la akvo estis tiel subita ke ĝi alarmis Troton, sed Buton-Brilo estis sufiĉe saĝa por etendi sian lignan kruron super la akvon kaj la Birdotimigilo penege kaptis la kruron per ambaŭ manoj. Li sukcesis teni firme ĝis Trot kaj Buton-Brilo surgenuiĝis kaj kaptis liajn vestojn, sed la infanoj tute ne kapablus treni la akvoplenan Birdotimigilon sur la teron sen la helpo de Kap'tano Vilĉjo. Kiam ili sternis lin sur la breton el rubioj li estis la plej senutilaspekta Birdotimigilo imagebla — lia pajlo estis malsekega, gutante akvon, liaj vestoj estis malsekaj kaj ĉifitaj, eĉ la sako sur kiu lia vizaĝo estis pentrita fariĝis tiel ĉifa ke la malnova gaja mieno de la vizaĝo de ilia plenigita amiko tute mankis. Sed li ankoraŭ povis paroli, kaj kiam Trot klinis sian orelon ŝi aŭdis lin diri:

"Portu min el ĉi tie tuj kiam eble."

Tio ŝajnis saĝa konsilo, do Kap'tano Vilĉjo levis liajn kapon kaj ŝultrojn, kaj Trot kaj Buton-Brilo prenis po kruron; kune ili parte portis kaj parte trenis la malsekan Birdotimigilon el la Rubia Kaverno, laŭlonge de la tunelo, kaj supren laŭ la rokaj ŝtupoj. Estis iom malfacile treni lin preter la randon de la akvofalo, sed ili sukcesis, per multa klopodado, kaj kelkajn minutojn poste ili metis sian povran kamaradon sur herbokovritan bordon kie la suno brilis sur lin libere kaj lin ne povis atingi la ŝpruco.

Kap'tano Vilĉjo nun klinis sin kaj ekzamenis la pajlon per kiu la Birdotimigilo estis plenigita.

"Mi kredas ke ĝi ne multe pli utilos al li," diris li, "ĉar ĝi estas plena de ranidoj kaj fiŝovoj, kaj la akvo forprenis la rigidecon el la pajlo kaj ruinigis ĝin. Ami opinias, Trot, ke plej bone estos ke ni malplenigu lian tutan korpon kaj portu liajn kapon kaj vestojn laŭlonge de la vojo ĝis ni atingos kampon aŭ domon kie ni povos akiri freŝan pajlon."

"Jes, Kap'tano," ŝi akordis, "nenio alia fareblas. Sed kiel ni ja povos trovi la vojon al la palaco de Ĝlinda, sen la Birdotimigilo kiu gvidis ninf"

"Estos facile," diris la Birdotimigilo, parolante per iom febla sed klara voĉo. "Se Kap'tano Vilĉjo portos mian kapon sur siaj ŝultroj, kun miaj okuloj rigardantaj antaŭen, mi povos indiki kiun vojon preni."

Do ili plenumis tiun planon kaj elprenis la tutan malnovan malsekan pajlon el la korpo de la Birdotimigilo. Apost tio la velisto tordis la vestojn por elgutigi la akvon kaj metis ilin en la sunlumon ĝis ili estis tute sekaj. Trot prizorgis la kapon kaj elpremis la ĉifojn de la vizaĝo dum ĝi sekiĝis, tiel ke post nelonge la mieno de la Birdotimigilo refariĝis natura, kaj gaja kiel antaŭe.

Tiu laboro necesigis iom da tempo, sed kiam ĝi estis kompleta ili rekomencis sian veturon, kaj Buton-Brilo portis la botojn kaj ĉapelon, Trot la vestojn, kaj Kap'tano Vilĉjo la kapon. La Birdotimigilo, kiu regajnis sian spiritan ekvilibron kaj nun estis bonhumora, malgraŭ siaj ĵusaj misfortunoj, distris ilin dum la irado per rakontoj pri la Lando Oz.

Nur la sekvan matenon, tamen, ili trovis pajlon per kiu ili povis replenigi la Birdotimigilon. Tiun vesperon ili atingis la saman dometon en kiu ili antaŭe dormis, sed nun ĝi estis magie transportita al nova loko. La sama abunda manĝo troviĝis varmega sur la tablo kaj la samaj komfortaj litoj estis pretaj por ilia dormado.

Ili ellitiĝis frue kaj post la matenmanĝo eliris, kaj tie, kuŝanta tuj apud la domo, estis amaso da pura firma pajlo. Ozma rimarkis la akcidenton de la Birdotimigilo en sia Magia Bildo kaj petis la Sorĉiston provizi la pajlon, ĉar ŝi sciis ke la aventurantoj verŝajne ne trovos pajlon en la regiono tra kiu ili nun veturas.

Ili ne perdis tempon antaŭ ol replenigi la Birdo-timigilon per pajlo, kaj al li multe plaĉis kapabli denove remarŝadi kaj refoje gvidi la grupeton.

"Vere," diris Trot, "mi opinias ke vi estas pli bona ol antaŭe, ĉar vi estas plene freŝa kaj dolĉa kaj vi susuras bele kiam vi moviĝas."

"Dankon, kara," li respondis dankeme. "Mi ĉiam sentas min kiel novan homon kiam mi estas freŝe replenigita. Al neniu plaĉas malfreŝiĝi, sciu, kaj eĉ bona pajlo degeneras kiam ĝi malnoviĝas."

"Akvo ruinigis vin lastafoje," komentis Buton-Brilo, "kaj tio pruvas ke tro da banado estas egale detrua kiel malsufice da ĝi. Sed, efektive, Birdotimigilo, akvo ne estas tiel danĝera por vi kiel fajro."

" Ĉio estas bona se ĝi ne estas troa," deklaris la Birdotimigilo. "Sed nun ni hastu, alie ne ne atingos la palacon de Ĝlinda antaŭ la noktiĝo."

Ĉapitro 24

La Reĝa Akcepto

Ĉirkaŭ la kvaran horon de tiu sama tago la Ruĝa

Ĉarego haltis ĉe la enirejo de la palaco de Ĝlinda kaj Doroteo kaj Betinjo elsaltis. La Ruĝa Ĉarego de Ozma estis preskaŭ kaleŝo, inkrustita per rubioj kaj perloj, kaj ĝin tiris la plejamata tirbesto de Ozma, la ligna Segĉevalo.

"Ĉu mi maljungu vin," demandis Doroteo, "tiel ke vi povos enveni kaj vizitif"

"Ne," respondis la Segĉevalo. "Mi nur staros ĉi tie kaj pensos. Ane rapidu. Apensado ŝajne tute ne tedas min."

"Pri kio vi pensosf" demandis Betinjo.

"Pri la glano el kiu kreskis la arbo el kiu mi fariĝis."

Do ili lasis la lignan beston kaj eniris por viziti Ĝlindan, kiu bonvenigis le knabinetojn plej elkore.

"Mi sciis ke vi estas survoje," diris la bona Sorĉistino kiam ili estis sidiĝintaj en ŝia biblioteko, "ĉar mi sciiĝis per mia Arkivlibro ke vi intencis renkonti Troton kaj Buton-Brilon kiam ili alvenos ĉi tien."

"Ĉu la fremda knabineto nomiĝas Trotf" demandis Doroteo.

"Jes; kaj ŝia kunulo, la maljuna velisto, nomiĝas Kap'tano Vilĉjo. Ami kredas ke ni multe amos ilin, ĉar ili estas ĝuste tiaj kiaj estas homoj por ĝui kaj bone taksi nian felandon kaj mi ne vidas ian metodon, nun, per kiu ili povus reiri al la ekstera mondo."

"Nu, estas sufiĉa spaco ĉi tie por ili, certe," diris Doroteo. "Betinjo kaj mi jam fervoras bonvenigi Troton. Ani bezonos almenaŭ jaron por montri al ŝi ĉiujn mirindaĵojn de Oz."

Ĝlinda ridetis.

"Mi loĝas ĉi tie jam de multaj jaroj," diris ŝi, "kaj mi ankoraŭ ne vidis ĉiujn mirindaĵojn de Oz."

Intertempe la veturantoj proksimiĝis al la palaco, kaj kiam ili unue ekvidis ĝiajn turojn Trot konsciis ke ĝi estas multe pli grandioza kaj impona ol la kastelo de la Reĝo en Omenlando. Ju pli ili proksimiĝis, des pli bela aspektis la palaco, kaj kiam fine la Birdotimigilo gvidis ilin laŭ la grandaj marmoraj ŝtupoj, eĉ Buton-Brilo pleniĝis per mirego.

"Mi ne vidas soldatojn por gardi la lokon," diris la knabineto.

"Ne necesas gardi la palacon de Ĝlinda," respondis la Birdotimigilo. "Ne estas fiuloj en Oz, laŭ nia scio, kaj eĉ se ili ekzistus, la magio de Ĝlinda estus sufiĉe potenca por protekti ŝin."

Buton-Brilo nun staris sur la plejsupraj ŝtupoj de la enirejo, kaj li subite kriis:

"Ho, jen la Segĉevalo kaj la Ruĝa Ĉarego! Hura!" kaj la sekvan momenton li kuris ĵeti siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la ligna ĉevalo, kiu bonnature permesis tiun intiman agon fare de la knabo kiun ĝi konis kiel malnovan amikon.

La krio de Buton-Brilo aŭdiĝis interne de la palaco, do nun elkuris Doroteo kaj Betinjo por ĉirkaŭbraki sian amatan amikon la Birdotimigilon, kaj bonvenigi Troton kaj Kap'tanon Vilĉjon al la Lando Oz.

"Ni rigardas vin de tre longe en la Magia Bildo de Ozma," diris Doroteo, "kaj Ozma sendis nin inviti vin al ŝia propra palaco en la Smeralda Urbo. Ami ne scias ĉu vi komprenas kiel bonfortunaj vi estas, ricevante tiun inviton, sed vi pli bone komprenos kiam vi vidos la reĝan palacon kaj la Smeraldan Urbon."

Nun Ĝlinda mem aperis por gvidi la tutan grupon en sian Lazuran Akceptoĉambron. Trot iom timis la solenan Sorĉistinon, sed kuraĝiĝis firme tenante la manojn de Betinjo kaj Doroteo. Kap'tano Vilĉjo havis neniun kiu povus helpi lin senti malformalecon, do la maljuna velisto sidis rigide sur la rando de sia seĝo kaj diris: "Jes, sinjorino," aŭ "Ne, sinjorino," kiam li estis alparolita, kaj multe embarasiĝis pro tiom da grandiozeco.

La Birdotimigilo loĝis tiom en palacoj ke li sentis sin tute ĉehejme, kaj li babiladis al Ĝlinda kaj la knabinoj de Oz gaje kaj leĝerkore. Li rakontis ĉiujn siajn aventurojn en Omenlando, kaj ĉe la Ĝranda Akvofalo, kaj dum la veturo ĉi tien — kiujn plejparte liaj aŭskultantoj jam konis — kaj poste li demandis Doroteon kaj Betinjon pri kio okazis en la Smeralda Urbo post lia foriro.

Ili ĉiuj pasigis la vesperon kaj la nokton en la palaco de Ĝlinda, kaj la Sorĉistino estis tiom kompleza al Kap'tano Vilĉjo ke la maljunulo iom post iom reakiris sian memfidon kaj komencis ĝui la eventon. Trot jam konkludis ke Doroteon kaj Betinjon ŝi trovas du plezuregaj kamaradoj, kaj Buton-Brilo estis tiom ĉehejme ĉi tie kiel en la kampoj de Omenlando aŭ kiam li estis sub la pufmaiza neĝo en la Lando Mo.

La sekvan matenon ili ellitiĝis frue kaj gaje kaj post la matenmanĝo ili adiaŭis la afablan Sorĉistinon, kiun Trot kaj Kap'tano Vilĉjo fervore dankis pro ŝia sendo de la Birdotimigilo en Omenlandon por savi ilin. Apost tio ili ĉiuj grimpis en la Ruĝan Ĉaregon.

Estis sufiĉa spaco por ĉiuj sur la larĝaj benkoj, kaj kiam ĉiuj prenis siajn lokojn — Doroteo, Trot kaj Betinjo sur la malantaŭa benko kaj Kap'tano Vilĉjo, Buton-Brilo kaj la Birdotimigilo sur la antaŭa — ili kriis "Ek!" al la Segĉevalo kaj la ligna tirbesto movis sin vigle, tirante la Ruĝan Ĉaregon facile.

Nun la fremduloj komencis percepti la verajn belaĵojn de la Lando Oz, ĉar ili trapasis pli dense loĝatan parton de la lando kaj la loĝantaro pli densiĝis ju pli ili proksimiĝis al la Smeralda Urbo. Ĉiu renkontata gaje parolis aŭ ridetis al la Birdotimigilo, Doroteo kaj Betinjo Bobin, kaj kelkaj el ili memoris Buton-Brilon kaj rebonvenigis lin al sia lando.

La grupo estis ja tre feliĉa, veturante en la Ruĝa

Ĉarego al la Smeralda Urbo, kaj Trot jam komencis esperi ke Ozma permesos ke ŝi kaj Kap'tano Vilĉjo loĝu ĉiam en la Lando Oz.

Atinginte la grandan urbon ili eĉ pli miregis, kaj pro la amaso da homoj en siaj kuriozaj kaj pitoreskaj kostumoj, kaj pro la grandiozeco de la urbo mem. Sed la grandiozeco de la Reĝa Palaco plene senspirigis ilin, ĝis Ozma akceptis ilin en sia propra bela ĉambraro kaj per sia ĉarma konduto kaj certigaj ridetoj sentigis al ili ke ili ne plu estas fremduloj.

Al Trot doniĝis bela ĉambreto apud tiu de Doroteo, kaj Kap'tano Vilĉjo ricevis plej komfortan ĉambron apud tiu de Trot kaj apud la ĝardenoj. Tiun vesperon Ozma faris grandajn bankedon kaj akcepton honore al la novaj alvenintoj. Kvankam Trot jam legis pri multaj el la personoj kiujn ŝi renkontis tie, Kap'tano Vilĉjo estis malpli familiara kun ili kaj multaj el la nekutimaj uloj konigitaj al li tiuvespere devigis la maljunan veliston larĝe malfermi siajn okulojn pro mirego.

Li ĝis tiam supozis la Birdotimigilon preskaŭ tiel kurioza kiel povas ekzisti, sed nun li renkontis la Stanan Lignohakiston, konsistantan plene el stano, eĉ lia koro, kaj kiu portis brilantan hakilon trans sia ŝultro kien ajn li iris. Kaj jen Joĉjo Kukurbokapo, kies kapo estis vera kukurbo kun enĉizita vizaĝo; kaj

Profesoro Ŝancelinsekto, kiu forme estis giganta insekto sed kiu estis vestita per bone taŭgaj vestaĵoj. La Profesoro estis interesa konversacianto kaj tre ĝentila, sed lia vizaĝo estis tiel komika ke ridetigis Kap'tanon Vilĉjon rigardi ĝin. Ĝranda amiko de Doroteo kaj Ozma evidente estis maŝinulo nomata Tiktoko, kies risortoj malstreĉiĝis plurfoje dum la vespero kaj estis restreĉendaj de iu antaŭ ol li povis movi sin aŭ paroli.

En la akcepto aperis la Vilulo kaj lia frato, ambaŭ tre popularaj en Oz, ankaŭ la Onklo Henriko kaj Onklino Em de Doroteo, du feliĉaj olduloj kiuj loĝis en bela dometo apud la palaco.

Sed kio eble ŝajnis plej surpriza al kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo estis la kvanto da kuriozaj bestoj kiuj rajtis eniri la salonojn de Ozma, kie ili ne nur tre dece kondutis sed povis paroli egale bone kiel ĉiuj aliaj personoj.

Jen la Malkuraĝa Leono, giganta besto kun tre bela kolhararo; kaj la Malsata Tigro, kiu ridetis daŭre; kaj Heŭreka la Palruĝa Katido, kiu kuŝis kunruliĝinte sur kuseno kaj kondutis iom arogante; kaj la ligna Segĉevalo; kaj naŭ porkidetoj kiuj apartenis al la Sorĉisto; kaj mulo nomata Hanĉjo, kiu apartenis al Betinjo Bobin. Amalgranda vila terhundo, nomata Toto, kuŝis ĉe la piedoj de Doroteo sed malofte partoprenis en la konversacio, kvankam li aŭskultis ĉiun vorton diratan. Sed plej miriga, laŭ Trot, estis kvadrata besto kun amikema rideto, kiu kaŭris en angulo de la ĉambro kaj gestis per sia kvadrata kapo al ĉiuj tre gaje. Betinjo diris al Trot ke tiu unika besto nomiĝas la Vuzo, kaj ke ekzistas neniu alia simila al li en la tuta mondo.

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot ambaŭ ĉirkaŭrigardis anticipante la Sorĉiston de Oz, sed la vespero jam estis malnova kiam la fama vireto eniris la ĉambron. Sed li tuj iris al la fremduloj kaj diris:

"Mi konas vin, sed vi ne konas min; do ni interkonatiĝu."

Kaj ili ja interkonatiĝis, tre rapide, kaj antaŭ la fino de la vespero Trot opiniis ke ŝi konas ĉiujn personon kaj beston ĉeestantan la akcepton, kaj ke ili ĉiuj estas ŝiaj bonaj amikoj.

Subite ili ĉirkaŭrigardis por trovi Buton-Brilon, sed li estis nenie trovebla.

"Ve!" kriis Trot. "Denove li perdiĝis."

"Ne gravas, kara," diris Ozma, ĉarme ridetante, "neniu povas longe erarvagi en la Lando Oz, kaj se Buton-Brilo ne fojfoje perdiĝas, li ne estas feliĉa."